6. Ni homojn ne vendas!

La doganaj soldatoj staris kaj sur la ponto, kaj sur la pobo, kaj sur la pobferdeko. Ĉe la ŝtuparo la kaporalo kun la flageto en la mano kraĉadis en la akvon.

Ferdekestro del Robles flustre diris al ŝipestro Urquhart:

— Tiun damnitan moskvianon eblas pikmortigi, kaj neniam iu ekscios tion...

— Sed kien vi kaŝos la korpon, mia amiko?

La ferdekestro pripensis:

— La korpon eblas ĵeti en Dvinon, alliginte al la piedoj pezaĵon...

— Kaj ĉu neniu rimarkos tion?

Del Robles suspiris.

— Suspiroj ne helpos al la afero! — diris seke Urquhart. — Mi, eble, sukcesos elturniĝi, sed vi, mia amiko, devas esti preta al tio, ke en Moskvion vi ne plu iros...

Del Robles acide subridis.

Jam venis vespero. Krikov plu prifrapadis ŝipajn fakmurojn — serĉadis kaŝejon. Du soldatoj, ŝvitaj pro sufokeco, fosadis en la holdoj — kontroladis varojn, prifrapadis barelojn, kestojn, renversadis sakojn. Fremdlandaj ŝipanoj rigardadis, subridante.

Antaŭ nokto Krikov trovis Rjabov-on en ruza kaŝejo, konstruita sub bareloj kun trinkakvo. La kesto estis tegita interne per felto, por ke ne estu aŭdeblaj plendoj, ĝemoj kaj krioj. Rjabov kuŝis preskaŭ senkonscie, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj, kun buŝoŝtopilo.

Tranĉinte per tranĉilo la ŝnurojn, Atanazio Petroviĉ trinkigis la rudriston per akvo, viŝis per sia tuko lian ŝvitan vizaĝon, silente frapis al la ŝultro kaj elkondukis sur la ferdekon, ĝuste sur tiun ferdekon, kie tiel antaŭnelonge la ŝipestro diradis altajn vortojn pri bonega rusa piloto. Demĉjo, plorante kaj ne hontante pri la larmoj, ĵetiĝis renkonten. Rjabov estis ofte spiranta, larĝe malfermante sian vunditan, sangantan buŝon.

— Nu, deklaro! — laŭte diris Krikov. — Traduku al li, Demetrio! Al tiu ĉi ŝipo estas deklarata konfuzo, ĉe la ŝtuparo staros niaj gardistoj, tiuj gardistoj estu nutrataj per mono de la ŝipestro, neniu rajtas eniri sur la ŝipon kaj eliri el la ŝipo, kaj poste ne rajtos.

— Ĉu tiel? — demandis Urquhart.

— Jes, jen tiel, — diris Krikov.

— Sed mi estas tute senkulpa! — diris Urquhart. — Mia ferdekestro kverelis kun via piloto kaj kruele ŝercis kun li. Ĉu povas la ŝipestro respondi pri agoj de siaj homoj?

— Se ne povas, tiam instruiĝu! — diris Krikov. — Se ne instruiĝis en aliaj landoj — ni ĉi tie instruos.

La ĉefa ferdekestro eliris antaŭen, diris laŭte, almontrante per la mano Rjabov-on:

— Tiu homo estas nia homo. Kontraŭ li estis pagita de mi granda mono, pri kio la ŝipestro havas plenforman kvitancon. Vi ne rajtas forkonduki tiun homon, venditan al ni kiel matroso, kaj se vi forkondukos — ni iros al via caro. Ni aĉetis tiun homon...

Krikov paliĝis, kunpremis la spadan tenilon, kriis:

— Vi povas aĉeti vivan linkon, gulon aŭ lupon. Sed tiun ĉi indan piloton vi ne ricevos, ĉar ni homojn ne vendas!

— Ĉu vere? — demandis Urquhart. — Sed multaj miaj amikoj aĉetadis al si homojn en Moskvo kaj en aliaj urboj. Jen ankaŭ ni aĉetis vian piloton, sed vi forprenis lin de ni per forto. Ni plendos al lia cara moŝto, kaj vi ne estos rekompencita pro tio...

Li turniĝis per la dorso al la leŭtenanto, montrante plenan neglekton al tiu.

Post malgranda tempo Krikov, Rjabov kaj Demĉjo jam estis sur la bordo. La soldatoj restis gardi la ŝipon. La vespero estis sufoka, la ĉielo estis kovriĝanta per nuboj, Dvino kuŝis tute senmova, griza, folioj sur betuloj ne moviĝis...

— Dankon, Atanazio Petroviĉ! — malfacile diris Rjabov. — Mi neniam forgesos. Mi pereus sen vi.

Li ne rigardis al Krikov, ne kutimis danki. Krikov same sidis sur la bordo, forturniĝinte, — li ne scipovis aŭskulti, kiam oni dankas.

— Eble, ni kvitiĝos! — respondis Krikov.

— Eble, ni kvitiĝos. En Rusio kia estas pago, tia estas repago.

Ili silentis iom.

— Tre baldaŭ ĉi tien venos lia cara moŝto Petro Aleksejeviĉ kun kamaradoj, — diris Krikov, — mi scias pri tio ĝuste. Ili venas por maraj amuzoj, estas ordono voki ĉiujn homojn de la ŝipa metio... Unu savo por vi estas, rudristo, atendi la caron. Alie oni vin murdos.

— Murdos! — trankvile konsentis Rjabov.

— Tro multe vi bruis hodiaŭ. Demĉjo rakontis, kiel vi nokte diboĉis...

— Bruis! — konsentis Rjabov.

— Vere, bruis. Kaj al la ekonomo duonon de la barbo elŝiris. — Krikov subridis. — Ne forgesos la ekonomo la barbon, ne pardonos.

Rjabov humile suspiris.

— Ne pardonos.

Ili ankoraŭ silentis iom.

— Kion do fari? — demandis Krikov. — Kaŝi vin necesas por tempo, sed kie?

— Ja ĉe vi kaŝu! — subite diris longe silentinta Demĉjo. — La plej konvena loko estas en la dogana domo, sinjoro, al neniu eĉ ideo venos, ke oĉjo estas ĉe vi.

Krikov silentis, pensis iom, poste diris:

— Estu laŭ vi. Kune ni ne iru, tio ne taŭgas, sed vi poste, kiam nubo venos, sub pluvo, eble, tra malantaŭaĵoj venu.

Li leviĝis kaj ekpaŝis laŭlonge de Dvino, kaj Demĉjo kun la rudristo ankoraŭ longe sidis super la rivero, interŝanĝante per unu aŭ du vortoj, silentadis, ree interparoladis, pensadis, kiel ili vivu plu kaj kial tiel aranĝiĝis la sorto.

— Dio, eble, tiel ordonis! — humile diris Demĉjo.

— Dio? — demandis Rjabov. — Ial delonge mi ne aŭdis pri li, pri via dio, — eble, vi rakontos?

Demĉjo kun timo ĵetis rigardon al Rjabov kaj eksilentis por longe.