5. Dronis la hakilo

Antaŭlonge somere en pluva sabata vespero rudristo Rjabov venis pro enuo en la antaŭurbon ĉe Muskoj, serĉante, kie li pli gaje, pli brue diboĉu...

Apud alta kontinua palisaro, trans kiu estis bojantaj ĉenhundoj, staris, kvazaŭ ne rimarkante pluvon kaj venton, nekonata junulino. Ŝiaj haroj estis neligitaj, la maldikaj manoj estis kunmetitaj sur la alta brusto, la rigardo estis meditema kaj severa.

La rudristo ekparolis kun ŝi, kiel alparolas dvinanoj al virinoj, demandis raŭkete, necerte:

— Ĉu bonas via sano je ĉiuj kvar ventoj?

Ŝi ĵetis al li rigardon, plenan de malrespekto, ne respondis eĉ per unu vorto; balancante sian maldikan trunkon, foriris en la bienon; estis aŭdeble, kiel kun knaro eniris en la foldon la ligna riglilo de la barilpordo. La hundoj ankoraŭ longe bojis, sentante fremdulon — la rudristo foriris ne tuj. Kaj ekde tiu momento ŝia imago persekutadis Rjabov-on obsede kaj sur la bordo, kaj en la maro, kaj dum ĉasado, kaj en drinkeja haladzo; kaj eĉ en preĝejo, kiam li penis preĝi, vidadis li la implikitajn, malsekajn pro pluvo harojn, la kvazaŭ flugantan rigardon, la manojn, maldikajn ĉe la radiko, la balanciĝantan trunkon.

Kaŝe, singarde, avide li komencis eksciadi pri ŝi, kiu ŝi estas. Li eksciis ĉion — tio estas filino de rudristo Antipo Timotejev, nomiĝas Taisja, fieras supermezure, ĉiajn fianĉojn forpelas kun malestimo kaj ilin mokas, en la preĝejon venas malofte, lerta manfaristino, sola mastrino en la domo. La patro estis iam bona rudristo, sed ektimis la maron, nun komercas sur la bordo, akumulis poton da oro, dungas fiŝistojn, anstataŭ si sendas ilin en la maron kun sia ilaro, okazas, ke superrigardi la dungitaron iras ankaŭ Taisja Antipovna...

Eksciis li ankoraŭ, ke ŝi amas senmezure birdojn kaj ke ĉie en la ĉambroj ĉe ŝi pendas kaĝoj.

Somere, kiam venis fremdlandaj ŝipoj, Rjabov anstataŭ mono postulis flavan, kun frambkoloraj makuloj, birdon. La ŝipestro ĵetis al la rudristo nekomprenantan rigardon, sed la birdon donis. Rjabov prenis la mirindan, laŭtan, persiste kriantan estaĵon en la manojn kaj oĥis. La damnita birdo tiel enpikis la bekon en la polmon, ke li apenaŭ sukcesis deŝiri ĝin. Kaj en boateto, dum li iris trans Dvinon, kaj en la urbo Arĥanĝela, kaj dum li iris al Muskoj al la novkonstruita domo de Timotejev, — la birdo turmentadis liajn manojn. Unue li toleris, poste ekkuris. Estis krepusko, pluvo. Ne petinte permeson, Rjabov enkuris en la fremdan domon, kie brulis kandelo, diris, anhelante pro la kurado:

— Kaĝon donu! Ĝi elronĝis min, aĉaĵo!

Taisja per sovaĝaj okuloj ekrigardis al la hirtita, malsekiĝinta sub pluvo viro, al liaj manoj, de kiuj estis gutanta densa, kvazaŭ nigra sango, alportis kaĝon. Poste mallaŭte diris:

— Tro saĝa vi estas. Kiu do en la manoj ĝin portas, tiun beston?

La manoj doloris, Rjabov ekrigardis al la junulino, al ŝia maldika trunko; en silento estis aŭdeble, kiel sur la puran skraplavitan plankon gutas sango. Taisja same ekrigardis al li, ekridis, kondukis laviĝi, ŝmiris la polmojn per ŝmiraĵo, vindis per puraj ĉifonoj. La rudristo staris kiel statuo.

— Kial vi fostas? — demandis ŝi. — Iru nun.

— Sed kien mi iru?

— Kien vi ĉiuj iras? En la drinkejon! Vinon drinkegi!

Li ekiris, sed ŝi postdiris lin.

— Tro timema. Kiu vi mem estas? De kie vi falis?

— Rudristo, — mallaŭte respondis li. — Nu, fiŝisto...

— Ĉi tie, probable, ĉiuj estas fiŝistoj. Kiel vi nomiĝas?

— Ivano.

— Ĉu Rjabov?

— Rjabov, — humile konfirmis li.

— Ĉu estis vi, kiu en la pasinta jaro trezoron trovis sur ŝipo?

— Okazis! — respondis li.

Pro tio, ke ŝi ekparolis pri la trezoro, al li kvazaŭ faciliĝis la animo. «Ĉiuj ili estas idinoj de Eva! — rezonis li. — Ĉiuj oron, kaj perlojn, kaj rubenojn deziras. Do, estos por vi donaco. Vi mem petis». En la sama vespero li iris al avinjo Eŭdoĥa kaj diris, ke li bezonas iomete el tio, kion li alportis iam, por donaco.

— Por kia donaco?

Rjabov ne respondis.

— Kial do vi silentas, etulo?

La rudristo suspiris kaj nenion respondis. Mensogi li ne ŝatis, sed la veron diri li ne deziris. La avinjo facile frapis lian frunton per sia seka polmo, diris kun minaco:

— Malbonaĵon vi elpensis, rudristo! Mi ja scias, kion mi diras!

— Lasu tion... — morne respondis li. — Ne infano mi estas!

La avinjo alportis kaŝitan, enfositan en la legomĝardeno duonon de la trezoro kaj, ĵetante mokajn rigardojn al la rudristo, akompanis lin ĝis la pordo. Dum kvar tagoj la rudristo venadis al la preĝejo, finfine li renkontis Taisja-n.

Perloj, fingroringoj, kolĉenoj estis en ĉifono, li senvorte malvolvis la pakaĵon, baris per si la leviĝantan padon, diris preskaŭ flustre:

— Jen ĉi, alportis mi donacon... kion vi antaŭe diris... la trezoron ŝipan...

Taisja forpuŝis lin per la maldika mano, ŝiaj vangoj ekbrulis, la okuloj tuj pleniĝis per indignaj larmoj. Kvazaŭ eta infano, li iris post ŝi, entirante la kapon en la ŝultrojn, balbutadis stultaĵojn:

— Tainjo, kara, kial vi... vi ja mem tiam... por kio, birdeto...

Ŝi iris, ĉiam plirapidigante paŝojn, ŝiaj silkoj siblis sub vento, la fiera malgranda kapo estis alte levita, kaj nur indignaj larmoj unu post alia faladis sur la bruston...

Li postiĝis, haltis, anhelante, ne sciante, kion fari, en plena malespero.

El post betuloj, solida, severa — ŝi ĉiam el la preĝejo venadis severa, — aperis avinjo Eŭdoĥa, ĉirkaŭrigardis de la piedoj ĝis la kapo sian rudriston, demandis:

— Ĉu donacis donacon?

Li deziris respondi pli krude, sed ne trovis, kion diri, nur en lia gorĝo io pepis. La avinjo karesis lian potencan ŝultron, subite ekkompatis, reprenis por orfoj la pakaĵon kaj kondukis en sian domon por konversacio. Ili eksidis unu kontraŭ la alia, Rjabov tute velka, kvazaŭ malpli alta, la avinjo trankvila, severa, klara.

— Kiel vi pri ni, virinoj, pensas? — demandis ŝi nelaŭte, sed tiel, ke la rudristo teruriĝis. — Ĉu vi malbone pensas, Ivano Sabateiĉ?

Rjabov ne respondis, koncentrante siajn pensojn. En angulo, kverelante kun la lama koko, eksnufis la maljuna erinaco, frapis per la piedoj la leporo. La avinjo kriis al ili, ili kvietiĝis.

— Donacon alportis, stultuleto, — jam ne severe, kun kompato en la voĉo diris Eŭdoĥa. — Pridonacis la knabinon, ĉu?

Li silentis, hontoplena, tute malseka pro subite aperinta ŝvito.

— Nun vi irados! — diris la maljunulino. — Nun vi trivos botojn, ŝin sekvante. Ĝis ŝi pardonos, ĝis vi ĉion ree komencos...

— Ĉu ŝi rigardos min? — demandis la rudristo.

La maljunulino ekridis, eĉ larmon viŝis per tuko.

— Ho, Ivaĉjo, Ivaĉjo... ĉu rigardos... Eble, rigardos... sed kiam?..

— Ĉu ne baldaŭ?

— Sed ĉu por vi urĝas?

La maljuna koko surflugis sur la tablon, ekrigardis al Rjabov per unu okulo kun moko. La rudristo forturniĝis de la koko, suspiris, viŝis la ŝviton per avinja brodita viŝtuko, kun fervoro aŭskultis la avinjajn vortojn:

— Per rubenoj kaj perloj vi allogas, stultulo, sed poste la harligon sur la pugnon volvos kaj turmentos? Nun sidas tia plumpulo, se rigardi — vere pli kvieta ol ŝafido, sed tiu ŝafido en si tiel pensas: nur, pensas, popo nin edzinigos, tiam mi al ŝi repagos. Kaj suferas poste la malfeliĉulino dum la tuta vivo kun tia turmentanto, — ĉu mi malmulte da ili disde viaj fratoj, bestosimilaj drinkuloj, forprenis? Vi aŭskultu min, Ivaĉjo, aŭskultu: Taisja de Antipo — tian vi eĉ se duonmondon ĉirkaŭrajdos, ne trovos, eĉ ŝian ungon vi ne valoras, eĉ sub ŝiajn piedojn kuŝiĝi estas por vi tro granda honoro, pripensu — kielos al ŝi esti via edzino? Kio vi estas? Nu, rudristo bona, amiko honesta, naskiĝis ne timema. Sed kio ankoraŭ? Por ŝi vi vian fieron forgesu, — ŝi, Ivaĉjo, estas pomorino, por ŝi la maro ne estas mirinda, kaj, mi pensas, ŝi mem ne estas timema...

— Ĉu pri fiero nun temas, avinjo, — diris Rjabov. — Pri la vivo nun temas...

La maljunulino kun subrido ĵetis al li rigardon, movis la ŝultron, balancis la kapon.

— Videblas, ke tio vere vin tuŝas, infano. Nu, donu Dio. La kapon vi antaŭ ŝi pli malalte klinu, pli malalte... Kiam fraŭlino vidu feliĉon, se ne nun...

Ŝi ne findiris, sed tia fajro subite ekbrilis kaj estingiĝis en maljunaj ŝiaj senkoloriĝintaj okuloj, ke la animo de la rudristo tuj faciliĝis. «Multon vidis la avinjo dum sia vivo, — pensis li, elirante el ŝia kaduka domo, — vidis, kaj mem scias, kion mi sentas... Stultaĵon ŝi ne konsilus...»

Dufoje li penis dungiĝi kiel rudristo al Timotejev, konsentis al ajna pago, sed ne prenis lin Antipo; en la tria fojo li prenis lin kiel remiston, — ja tre flate estis por Antipo: la unua en tiuj ĉi lokoj rudristo prenis kiel honoron dungiĝi al li. Tiutempe Antipon mem atakis pikdoloro, por kies kuraco necesis akiri rorantan gobiuson, elpreni el la akvo lerte, tiel, ke la fiŝo eligu sian sorĉan roradon. Rjabov elprenis gobiuson, ĉiuj ĉirkaŭe aŭdis, kiel roris ĝi trifoje, poste li ĝin sekigis, metis sub la sternaĵon de Antipo. Dum li estis en la domo, Taisja eĉ ne ĵetis al li rigardon; kiam li eliris, ŝi atingis lin en la korto kaj, rigardante en la okulojn, diris, kiel ŝajnis al li, kun malamo:

— Lasu min, ĉu vi aŭdas? Tutegale mi ne iros en la maron, se vi iros! Mi ne iros kun vi!

— Tamen vi iros! — respondis Rjabov kaj per feraj manoj prenis ŝiajn ŝultrojn. — Iros vi, kara, ĉie kun mi iros, eĉ se ni mortos, eĉ tiam kune, ne forlasos mi vin...

La tago estis malvarma, ankoraŭ ne degelis neĝoj, ankoraŭ ne rompiĝis glacio sur Dvino. Ili ambaŭ estis malvarmiĝantaj sub vento, kaj en tiu horo komprenis Taisja: ne tia homo estas Rjabov, ke eblu peli lin for, kiel forpeladis ŝi ĉiujn ĝis la nuna mateno.

— Kiel remisto dungiĝis! — diris ŝi malmilde. — La unua rudristo sin tenas ĉe knabina basko, ne deŝireblas. Ne iros vi kiel remisto! Pli bone vi dungiĝus kiel ĥaradrio...

Sed li iris kiel remisto, iris ankaŭ ŝi por la tuta longa somera marlaboro. Unu virino inter la fiŝistoj, ŝi estis kun ili kiel viro, respondadis bruske al ĉiu vorto, manĝadis samon, kion manĝis ĉiuj, dormadis sur ŝtonoj, kiel dormadis la aliaj. Same kiel ĉiuj fiŝistoj, ŝi dum du, dum tri tagnoktoj ne fermadis la okulojn, ja kiel eblas dormi, kiam forte iras en la retojn fiŝo kaj ili eligas ĝin kvinfoje dum tago. Sub la nesubiranta suno la fiŝistoj diskarnigadis gadon. La laboro de Taisja estis elekti por graso hepaton, ŝiaj manoj nigriĝis, la haŭto jukis. En noktoj trans granda ŝtono ŝi ploradis, kiel etulino. Rjabov venadis trans la ŝtonon, ŝi ĵetadis al li ŝotron:

— Iru for, ne trudiĝu!

Dum dekdusemajna sekiĝado de la fiŝo, dum saligado de gado en kavoj, dum fandado de graso Rjabov ne rimarkadis tempon. Ĉio ruliĝis kvazaŭ unu tago — ĉu ĵetis Taisja rigardon aŭ ne ĵetis, ĉu forturniĝis aŭ diris vorton, ĉu ekkantis aŭ eliris kolera, — ĉio estis: kaj ĝojo, kaj malĝojo, kaj feliĉo, kaj malfeliĉo, — ĉio kvazaŭ en unu tago. Kaj kiam ili revenis — jen tiam iĝis malfacile. Kiel ne vidi ŝin? Kiel ne aŭdi ŝin? Kiel ne paroli kun ŝi?

Nelonge antaŭ la Asumpcia foiro — fiŝa — li, kaj Taisja, kaj ankoraŭ remisto Simĉjo, kaj ses tributuloj iris al fiŝkaptado. Nun li iris jam ne kiel remisto, sed kiel rudristo, la ŝipo estis sufiĉe bona.

Sur la vojo subite batis skualo de tia forto, ke la pobo de la barko leviĝis. Rjabov, alpreminte al si Taisja-n, por ke ŝin ne forprenu akvo, ĵetis en la velon hakilon — la klingon antaŭen. La velo krevis, la skuala vento disŝiris ĝin duone, la veselo ekstaris sur la ondon glate.

— Malhisu la velon! — kriis Rjabov.

La ŝipo ekiris kviete, Simĉjo estis preparanta kudrilon por kudri la truon, trabatitan de la hakilo.

La ĉielo estis heliĝanta, la skualo foriris malproksimen, ĝi polvis nun ĉe la norvegoj. La rudristo serĉis per la okuloj, balancis la kapon:

— La hakilon mi malbone ĵetis, dronis nun la hakilo. Ĉu vi skoldos min, mastrino?

— Amata mia, kara... — aŭdis li.

Tio estis ŝia voĉo, sed li ne kredis, ja kiel li povis kredi! Li turniĝis, rigardis: Taisja estis staranta, forturniĝinte de li, rigardis al la maro, al ŝaŭmaj surfoj, kurantaj sur ondoj, ŝi estis sama, kia estis antaŭe. Ĉu lia konscio malklariĝis?

Ili venis al la loko, ŝarĝis la veselon per bareloj, salitan fiŝon ili metadis tavole en la ŝipon, sekigitan fiŝon faligadis ie ajn. Sub peza barelo rompiĝis stango, la barelo ekkuris malantaŭen, batis Rjabov-on al la brusto, li falis sur la dorson, leviĝis, sed ne povis iri. Kaj tiam li denove aŭdis:

— Amata mia...

Ne serĉante, de kie, de kiu estis dirite, li fermis la okulojn kaj pensis: «diru ankoraŭ!»

Neniu diris ion plu. Forkraĉinte sangon, li kuŝis ĝis la vespera suno, leviĝis, ekiris kaj trans ŝtono trovis Taisja-n. Ŝia tuta vizaĝo estis malseka pro larmoj, la okuloj rigardis strange, tian rigardon li ankoraŭ ne vidis: ĉu timigite rigardis ŝi, ĉu ne rekonis lin.

— Kio estas al vi? — demandis li.

Ŝi silentis. Malforte, per feblaj brakoj, li singarde brakumis ŝin kaj demandis:

— Ĉu ne amas vi min?

— Amas! — per laŭta kaj klara voĉo respondis ŝi. — Amas! Ekde tiu tago, kiam vi al la patro la gobiuson alportis, — amas! Nur en vi estas lumo por mi. Vin solan mi amas, kaj neniun mi bezonas, kaj nenion mi bezonas...

Ferminte la okulojn, ridetante, ŝi mokimitis:

— La hakilo dronis... Ĉu vi skoldos min, mastrino?

Kaj ekridis, klininte la kapon malantaŭen, per ĉarma, apenaŭ aŭdebla rido.

— Nenion mi bezonas, — diris ŝi poste, nokte, kiam li staris sur la pobo kaj vento fajfis en veloj, — nenion, ĉu aŭdas vi, urseto? Se la patro ne benos, tutegale vin min forprenos, vi estas rudristo, mi ne estas bojarino, ni nutros nin. Sed ĉu vi aŭdas min, Ivano Sabateiĉ?

Li aŭdis kaj ne aŭdis, estis komprenanta kaj ne komprenanta.