2. Granda interkonsento

Sabate en la ŝipkonstruejon venis la patro-ekonomo, alveturigis por la fiŝistoj, kiuj laboris iam por la Nikola-Korela monaĥejo, almozon: sledon da sekalaj bulkoj, peklita fiŝo, du bareletoj da matura kvaso. La laborantoj pri la almozo subridadis:

— Herodoj damnitaj. La bulkojn ili bakis el putra faruno. Odoregas je ŝimo...

— Kaj la fiŝo! Kiel ili ĝin peklis!

— Monaĥeja almozo estas konata afero...

Por la estraro estis speciala donaco: por Nikols kaj gardistoj, brigadestroj, dekestroj — sunsekigita alka viando, bonkvalitaj kokoj, plej bonaj medoj, fiŝoj, fumaĵitaj sur junipera fumo.

Venis Agafoniko por afero: persvadi la fiŝistojn ree iri labori por la monaĥejo. Al la ekonomo la estraro ne kontraŭis: la homoj en la ŝipkonstruejo malfortiĝis, venis tempo anstataŭigi ilin. La anstataŭontojn jam estis pelantaj pafistoj sur vojoj el Onego, Pinego, de Poveneco kaj Kargopolo. La ŝipa afero jam estas farita multe. Finfaros ĝin aliaj...

Agafoniko, levante la baskon per la mano, trairis la ŝipkonstruan korton, eksidis en la kabano de la laborantoj, apogiĝis per la barbo al la apogbastono, demandis:

— Humiliĝis vi, spituloj, mi pensas?

Rjabov, enŝovante en la buŝon monaĥejan bulkon, rigardis al la ekonomo sendeŝire, ĝis tiu formovis la rigardon. Same rigardis ankaŭ Semisadov, bruligis per la enkaviĝintaj okuloj. Kaj nekonata nigrabarbulo, verŝajne el prizonuloj, ridetis en la lipharojn.

Agafoniko, kuntiriĝinte, ekparolis:

— Sinjoroj ŝipistoj povas vin, infanoj, lasi iri en la monaĥejon, se la monaĥejo pagos anstataŭ vi ŝuldojn, kaj aldonos elaĉeton. Nun patro-monaĥestro pro paso de tempo vin pardonis, ĉar vi ne sciis, kion vi faris. Se vi viajn vivojn alte taksas, saviĝu — ja jen kiom da homoj mortis...

Kaj Agafoniko lamente balancis la kapon.

Rjabov eliris antaŭen, demandis:

— Ĉu antaŭpagan drinkmonon vi kunhavas?

Agafoniko pro kolero saltetis, batis antaŭ si per la apogbastono: prizonuloj, vivaj mortintoj, sed jen, pri partopago rezonas, kvazaŭ estas liberaj, kvazaŭ estas mastroj por si mem.

— Kion?!.

— Mi demandas — ĉu vi havas kun vi la antaŭpagon? — trankvile ripetis Rjabov.

— Sed ĉu vi freneziĝis? Ĉu ne sufiĉas ĉio, kio estis? Mi ilin savi venis, kaj li kion al mi diras?!.

Rjabov reĝustigis la kentorĉon en la ingo, kunmetis sur la brusto la fortikajn manojn. La fiŝistoj sidis kaj staris ĉirkaŭe — kvietaj, timigitaj, ĵetadis rigardojn kun atendo jen al la ekonomo, jen al Rjabov, jen al Semisadov kaj Paŭĉjo Silentulo.

— Ne vi, patro, la unua nin deziras, — malrapide, kun digno ekparolis la rudristo, — ne vi, donos Dio, ankaŭ la lasta. Nia maro estas granda, kaj fiŝistoj en la maro ne tiom multas. La monaĥejo sian trezoron per fiŝo kunmetas — tion ĉiuj scias. Se vi prenos iujn ajn — vi mem pentos. Via ilaro estas multekosta, riĉa, vi ne tuj la novan konstruos. Ĉu mi ĝuste diras, amikoj?

La fiŝistoj nekuraĝe konfirmis:

— Tiele!

Rjabov parolis plu:

— Ofendojn vi al ni, monaĥejaj laborantoj, malbonajn faris. Vi preĝas, sed ne laŭ Dio agas! Pro kio per kruelo mallibero punitaj estis multaj marlaboristoj? Pro kio estis fermitaj en subteraĵo, kvazaŭ latronoj, niaj bonaj laborantoj? Pro kio min kiel sklavon en fremdlandan ŝipon vi vendis?

Agafoniko komencis frapi per la apogbastono, krii, kraĉi, sed baldaŭ kvietiĝis. La fiŝistoj rigardis al li per malbonkoraj okuloj. Plej kolere rigardis la nigrabarba nekonato. Rjabov silente elaŭskultis ĉiujn minacojn kaj insultojn de la patro-ekonomo kaj obstine rediris la sian: nun ne estos tio, kio estis en la pasinta jaro. Ruze mallarĝiginte la verdajn okulojn, li subite komencis laŭdi la laboron en la ŝipkonstruejo: pli valoras tuj ovo, ol poste bovo, ĉi tie caraj ŝipoj estas konstruataj, granda estos pro tio por la laborantoj respekto kaj rekompenco...

La ekonomo pro miro eĉ la buŝon malfermis: jen rudristo, jen mensogas lerte. Rekompenco por ili ĉi tie estos, certe!

Ili marĉandis kaj kverelis ĝis malfrua nokto. Fine Agafoniko forveturis sen rezulto.

Kiam la pordo post la patro-ekonomo fermiĝis, la maljunuloj atakis Rjabov-on:

— Nun pereis ni...

— Via stulta obstino por ni estas morto...

— Jen, kia troviĝis: eĉ pereu, nur kun gloro!

Rjabov-on defendis Silentulo kaj Semisadov. La rudristo ne respondis. Silentulo kolere montradis la blankajn dentojn, insultadis responde:

— Timiĝis vi! Preĝantoj! Tutegale li ĉi tien venos — nenien li krome povas iri...

Avo Simono ofensivis:

— Ĉu nenien? Ĉu ni estas solaj en la mondo?

Silentulo kriis:

— Ankaŭ en la libero estas bonaj homoj. Ili nin ne perfidos, mi pensas, ili komprenas la aferon...

Semisadov diris edife:

— Kuraĝulo fiŝsupon manĝos, kaj malkuraĝulo eĉ pankaĉon ne havos! Paciencu iomete, laborantoj. Venos al ni la ekonomo, vi vidos...

Dum du tagoj pri la ekonomo estis neniaj informoj. En la tria li venis en la kabanon — fari grandan interkonsenton. Li ree alveturigis regalon — ankoraŭ tutan sledon.

— En la pasinta fojo, ne por ofendo mi diros, — parolis Rjabov, — la faruno kun putro estis... Sed nun rememori ne indas, mi simple mencias, por konversacio...

Agafoniko suspiris:

— Ĉu eblas ĉion observi? En humidan lokon oni metis la farunon — tial ĝi malboniĝis...

Antaŭ ol fari interkonsenton, Rjabov por plezuro de la laborantoj demandis:

— Ĉu aliajn vi ne trovis? Ĉu ĉe ni fiŝistoj finiĝis?

Agafoniko ŝajnigis, ke ne aŭdas, levis la manikon, metis en la polmon, laŭ la moro, drinkmoneron. Rjabov same levis la manikon de la kaftano. Ili manpremis kun forto, Agafoniko pro doloro misformis la buŝon. El la mano en la manon transiris la drinkmonero. La novico, kiu venis kun Agafoniko, donis al ĉiu ledan markon, — ĝi signifis, ke oni ne prenu ion plian de la laboranto, li estas pura antaŭ la cara fisko. Matene oni devis liberigi la fiŝistojn...

— Jen kiele, — eldiris Semisadov, elakompaninte la ekonomon, — ni vivas — panon maĉas, kaj poste eble ankaŭ kun salo...