Parto dua. «Rusia floto estu»

«Kaj jam ne vana aperis espero ke estos perfekta floto mara en Rusio».
Antaŭparolo al «Mara regularo»
Kiras', mantel'! Ni iras jam post hor'.
Kaj korn'! Kaj estu pura la pistol' —
Ĝi ne perfidu en batala bol'...
Por sturm' laŭ l' mano estu la ponard'...
Kaj nin sciigu la kanon-signal'
Ke venis nia tempo por batal'...
Byron
Ĉar radiko de ĉiu malbono estas monavido, pro tio ĉiu komandanto devas gardi sin de maljusta profito... kaj tia komandanto, kiu havas multan lukson, ne multe pli bona ol perfidulo opiniata povas esti.
Petro la Unua

Ĉapitro unua

1. Denove en Arĥangelsko

Pasis kelkaj jaroj.

En la lastaj tagoj de decembro de la jaro 1700, en malvarma, frosta nokto ĉe la pordego de la domo de la vojevodo Arĥangelska kaj Ĥolmogora princo Alekseo Petroviĉ Prozorovskij, kiu anstataŭis Apraksin-on, haltis leda sledkaleŝo, jungita per kvar ĉevaloj vice. Estis tre malvarme, en la ĉielo estis irantaj bluaj lancoj kaj glavoj de nordlumo, trans Dvino estis triste hurlanta luparo. Tataraj ĉevaloj en la sleda jungitaĵo movadis la orelojn, sur la okulharoj de la ĉevaloj, sur la oreloj, sur la implikitaj kolharoj brilis prujno.

En la sledo aŭdiĝis rido, moviĝo, poste el tie kun feltbotoj antaŭen elsaltis junulo en belaspekta peltjako, zonita per skarpo, kun sabro kaj pistolo, en oreluma ĉapo. Post li elgrimpis la alia — malpli alta, pli larĝŝultra, en ursa, por longa vojo, peltaĵo.

— Kial do vi ne frapas? — diris tiu, kiu estis en la peltaĵo, al la koĉero. — Ni frostiĝos en tia malvarmego. Frapu tuj!

La koĉero desaltis de la boko, ekiris frapi per la knuttenilo al la pordego.

— Jen revenis mi, Silvestro Petroviĉ, al mia domo, — diris tiu, kiu estis pli juna. — Kiom da jaroj pasis, sed la nordlumoj same ludas, kvazaŭ tute ne pasis tempo.

Ievlev silente fiksrigardadis la konstruaĵojn de la vojevoda bieno.

— Jen kiom konstruis por si Alekseo Petroviĉ, — rimarkis li kun moko. — Apraksin multe pli malriĉe vivis. Kaj tiu ĉi — kaj ĉambrojn novajn, kaj turojn, kaj ĉion ajn levis. Evidente, li bone sin nutras per la vojevodeco...

Al la koĉero nehaste aliris gardisto en grandega ŝaffela surtuto, kun halebardo. Demandis per trumpeta voĉo:

— Kiun Dio sendas?

— Al princo-vojevodo kun cara ukazo el Moskvo, — respondis Ievlev. — Ĉu ili mortis tie ĉiuj?

— Kial mortis? Nokto estas, tial dormas la homoj diaj. Vi apenaŭ sukcese frapos. La pordisto de la vojevodo estas iom surda, kaj aliaj servistoj — por ili estas tutegale, ĉu oni frapas aŭ ne frapas...

— Kaj se incendio? — demandis Ievlev.

La gardisto kolere kraĉis:

— Por kio vi Dion kolerigas?

Kaj li mem komencis frapadi per la stango de la halebardo al la pordego, farita el dikaj pinaj traboj. Poste aliris alia gardisto — same batis per stango. Trans la palisaro bojis hundoj, sed krome nenio estis aŭdebla.

Kvinope — la venintoj kaj la gardistoj — ili trovis grandan frostiĝintan ŝtipon, deŝiris ĝin de la tero, komencis bati per la ŝtipo al la pordego tiel, ke ekŝanceliĝis la tuta palisaro. Finfine ekknaris pordoj en la vojevoda gardista budo, maljunula voĉo kriis kun streĉo:

— Silenton! Vi la bojaran fortikaĵon faligos! Kiuj homoj vi estas?

Ievlev kun furiozo kriis, ke se oni ne malfermos tuj, li la palacon bruligos per fajro, ne nur la fortikaĵon faligos. En la pordego malfermiĝis pordeto. La venintoj eniris en la vestiblon; la bojara palaco spiris per forta, sufoka varmo, per odoro de zingibra pasto, per storako. Eksusuris, ekkuris blatoj, ronkado en la duono de la vojevodo ĉesis, la vojevodo — en subvesto, hirta, ŝvelinta pro dormo — eliris al la gastoj, preta stamfi al la arogantuloj, sendi ilin en la ĉevalejon, sub knuton. Sed Ievlev renkontis lin per tia feroca brilo de la malvarmaj bluaj okuloj, per tia severa alvoko, per tia malĝentileco, ke Alekseo Petroviĉ mem retropaŝis la unua, kaj ankoraŭ pli malalte, ol devis laŭ la rango, riverencis, ordonis porti al si ĥalaton, hejti la kuirejon, banejon, sterni por karaj gastoj lanugaĵojn kaj zibelajn kovrilojn...

— Satdormi ni ankoraŭ poste sukcesos, princo! — diris Ievlev. — Antaŭ ĉio bonvolu legi la ukazon de lia cara moŝto, senditan al vi!

Demetinte ledan sakon, pendintan maldekstre sur rimeno, Ievlev malfermis ĝin, elprenis oblikve deŝiritan, malpuran pecon de papero, sur kiu estis skribaĉitaj per la mano de Petro disiĝantaj malglataj linioj. La vojevodo prenis la ukazon, kisis, kriegis al servisto, ke tiu tuj donu la okulvitrojn. La servisto kun lepora pepo — la vojevodo eksvingis al li — elkuris el la ĉambro kaj malaperis: okulvitrojn la princo ne havis, ĉiuj sciis tion, paperojn legadis al Alekseo Petroviĉ kancelariano Gusev. Diveninte la kaŭzon de la embaraso, Silvestro Petroviĉ prenis en la maldekstran manon kandelingon kun degelintaj sebaj kandeloj kaj ordonis al ĉiuj servistoj kaj vekiĝintaj hejmanoj eliri for. Kiam en la ĉambro restis nur tri homoj — la timigita vojevodo, Ievlev mem kaj lia oficiro, kiun li karese nomadis Jegorĉjo, — Silvestro Petroviĉ ŝlosis ambaŭ pordojn kaj nelaŭte, per firma voĉo, montrante tutan signifon de la caraj vortoj, legis:

«...kaj tial ordonis ĉe la urbo Arĥanĝela al bojaro princo Alekseo Petroviĉ Prozorovskij sur la malgranda rivero Dvino konstrui fortreson. Kaj tiun fortreson konstrui per de la urbo Arĥanĝela kaj la Ĥolmogora metiistoj kaj de ajna rango urbanoj, kaj per kampuloj de la caraj distriktoj kaj de la monaĥejoj, kies ajn ili estu, ĉar ni estas en antaŭtimo, ke la reĝo sveda Karolo grandajn plagojn faros al ni per sendo de militistoj per ŝipoj kaj galeasoj kaj galeroj tra la maro por ruinigo de la urbo Arĥanĝela. Kaj tiujn malamikojn en la Dvinan buŝon ne tralasu kaj la urbon Arĥanĝelan kaj la distrikton ne lasu ruinigi, kaj pri ĉio ĉi skribu ofte en la Novgorodan kancelarion...»

Silvestro Petroviĉ finlegis la paperon, faldis ĝin gardeme, etendis al la vojevodo. Prozorovskij, kiu jam estis preta al tio, ke la alveturinta oficiro venis por kapti lin kaj en katenoj veturigi al Moskvo en la Preobraĵenskan kancelarion1 pro tro senceremonia «nutriĝado» en sia vojevodeco, — ne kredante al la oreloj, staris senmove, snufante per la mallonga kuspita nazeto. Poste, rekonsciiĝinte, li ektimis pli ol antaŭe: ĉu svedoj iras al Arĥangelsko?

— Ankoraŭ ne iras, — respondis Ievlev, — sed tre povas ekiri, por ke ĉi tie meti finon al la mara ŝipkonstruado kaj bloki Rusujon sen eliro en la Malvarman maron.

La bojaro oĥis, krucosignis sin, ekflustris sensence:

— Pri tio scias Dio kaj la cara moŝto...

La altkreska oficiro Jegorĉjo arogantege snufis al la ektimo de la princo, respondis kun moko:

— Kaj Dio scias, bojaro vojevodo, kaj la cara moŝto scias, kaj ni, pekuloj, tion ĉi scii bezonas...

Ievlev, tamburante per la fingroj sur la tablo, oscedetadis post la vojo, rigardadis flanken, al la murtapiŝo, ornamita per armiloj — madzoj, glavoj, arkebuzoj, sabroj, ĉasaj arĝente garnitaj pikstangoj, — jen kia armila riĉo estas ĉe la batalemulo-princo!

— Svedoj kontraŭ ni... militi! — ekkriis la princo. — Sed kiel ni, sinjoro, venkos ĉe nia mizereco, kie militistaron prenos, kanonojn, kolubropafilojn... Ĉu estas facila afero — fortreso! Kiel ĝin konstrui? Vi mem juĝu, komprenu: la svedoj kiom grandan damaĝon al ni faris ĉe Narvo. Kaj tie estis multege da nia militistaro, kiom da spertaj, gloregaj generaloj, mem duko de Croy...

Ievlev respondis kun trankvila malestimo:

— Tiuj generaloj kaj duko de Croy estis abomenaj perfiduloj. Sen ili ankoraŭ ne estas sciate, per kio finiĝus la Narva batalo...

— Vidu, vidu! — ne aŭskultante, kriis la princo. — Vidu! Eĉ tiam ni estis frakasitaj plene, kaj ĉi tie, kiel estos ĉi tie? Ili batos nin, je Dio batos, kaj kun fortreso batos, kaj sen fortreso...

Li salte ekstaris de sur la benko, kovrita per diverskolora tapiŝo, surpaŝante la baskojn de la longa ĥalato kun lanuga subaĵo, ĵetiĝis al Ievlev, demandis flustre:

— Por kio ni bezonas ŝipojn? Ni estis sen ŝipoj kaj estos sen ili. Vi estas homo racihava, rusa, de nobela familio. Ĉu patro via la ŝipan aferon sciis? Avo? Praavo?

Ievlev same ekstaris, respondis nelaŭte, sed kun tia krueleco kaj tiel kolere, ke la bojaro ofte ekspiris kaj alpremis la manon al la koro.

— Mi la caran ukazon ne juĝos! — diris Silvestro Petroviĉ malrapide kaj klare. — Kio estis ordonita, tio estos farata — ĉu laŭvole aŭ kontraŭvole. Pri la floto estas aparta parolo, kiu alkreskis per postaĵo al la tero — tiun sur akvon eĉ per knuto ne eblas peli. Pri la fortreso ni parolos morgaŭ. Kaj ne pli poste ol post semajno al la konstruado iros la unua trajno kun ŝtono kaj cetera provizo. Se iĝos al mi sciata kontraŭagado al la afero, por kiu mi venis ĉi tien, mi senprokraste skribos en la Novgorodan kancelarion kaj al princo-cezaro Romodanovskij, por ke ĉi tie oni por ĉiam forgesu pensi al la svedo riverenci. La princo-cezaro scipovas spinojn rompi, li kontraŭulojn ne unuafoje bruligos per fajro...

Prozorovskij preskaŭ svenis, eksvingis al Ievlev per la manoj:

— Kion vi diras, kara! Mi ja ne pri mi temas, pri la popolo. Kiel la popolo inter si parolas, tiel ankaŭ mi. Ĉu mi povus aŭdaci en mia mizereco? Ĉu mi rajtas rezoni? Vere, vere pri tio scias Dio kaj la cara moŝto...

Ievlev ne respondis, regalon kaj banon rifuzis, foriris dormi.

Alekseo Petroviĉ, ĝemante, almetiĝis al la edzino, princino Eŭdokia, sub varmegan plummatracon, ekflustris, teruriĝante pri la veno de la neatenditaj gastoj kaj ĝismorte timigante la edzinon:

— Kiu? Antikristo, je Dio Antikristo. La okulegoj estas diablaj, la muzelo blanka, sen guto da sango, mem tuta per tabako nikotiana odoraĉas. El tiuj, kiuj trans la maron, en la fremdujon kun li, kun la diablo globokula, iradis, herezulo, preskaŭ per sulfura flamo brulas. Mi al li, damnito, diras kaj tiel kaj ĉi tiel, li nenion aŭskultas...

— Ja kio estas, ho Dio, — sufokiĝis pro teruro la princino, — ne komprenas mi, vi klare, laŭ ordo klarigu, princeto...

— Stulta vi bovaĵo! — koleris la vojevodo. — Komprenu, bovinaĉo! Kontraŭ la svedo al ni estas ordonite per nia mizereco defendiĝi, fortikaĵon konstrui. Mi lin, Herodon, petegis pri indulgo, sed li eĉ aŭskulti ne deziris, per brutalo Romodanovskij, per la Preobraĵenska kancelario, per torturo minacas. Ve al ni, edzino, pereis ni nun, atingis ankaŭ nin la mano de li, de la malbenito...

Eŭdokia ektremis, malfermis la buŝon ĝis la oreloj:

— Ĉu li mem venis? La Siro?

— Ho, Dio! — en tristo ekkriis la vojevodo. — Ŝtipo, malfeliĉo mia, aliaj havas edzinojn, sed mi arbostumpon... Vin mi ne kompatas, mortaĉu, — la infanetojn karajn mi kompatas: en malriĉeco, per terura morto finos ili siajn vivojn. Kaj ne hurlu, ratino abomena, ĉit, aŭdos la satano, antikristo...

Sub monotona susurado de blatoj, viŝante per mantuko ŝviton, obtuze rigardante al la muro, la vojevodo plendadis:

— Helena apostato, diomalplaĉajn sciencojn ordonas al ĉiuj gurdi, — kie oni tion aŭdis? Herezajn librojn al ĉiuj estas ordonite scii, en la gehenon, en la inferon li mem bonulojn puŝas! Diras homoj: en Moskvo en ajna tago estas maskerado, demonajn muzelojn super siaj skrapitaj ili metas, diablajn dancojn dancas, rampuloj, kaj bestoj, kaj birdoj...

— Oj, ne komprenas mi, ne komprenas, neniel komprenas! — plendadis la princino. — Kion vi rakontas — ne komprenas...

— Ne al vi, al la blatoj mi diras, ne estas aliaj, al kiuj diri...

Kaj li plue balbutadis:

— Mallaŭdanto, kontraŭdiulo, babilonan sodomon faras, eminentajn gentojn malhonorigas; kiel komencis kapojn forhaki, halti, diablo, ne permesas, svingas, hundo globokula, kaj ni ĉiuj tremegas senĉese...

Li leviĝis, ĵetis la mantukon, ordonis:

— La trezoron ni kaŝos, ekstaru, lardo krurhava!

En falanta de sur la grasa ventro subpantalono, kudrita el kara bunta persa damasko, en skufio sur la kalva kapo, ŝvita, kolera, princo-vojevodo snufante trenis de sur la loko garnitan per kupraj bendoj pezan kofron, tiris feran ringon, grimpis en subplankejon, kie estis konservata la trezoro... Super la malkovrita luko estis akceptanta sakojn kaj korbojn princino Eŭdokia. Longe, ĝis mateno, malhelpante unu la alian, erarante, rekomencante, ili kalkuladis, kio akumuliĝis dum la longaj jaroj da vojevodeco en Ĉornij Jar, Kamiŝin, Kolomno, Novgorodo, Saratovo, Muromo, Azovo, kio estis prenata per depagoj enveturaj, festaj, kio estis eltrudata de la popolo pro murdita korpo, pro ĵetkuba ludo, pro vinfarado, kio estis prenata helpe de denuncistoj, kion alportadis ĝismorte timigitaj bonvolaj donantoj — donacojn, subaĉetojn, por kandeloj por Dia templo, por kristanaj orfoj, kio estis «elŝirata» de la plebo per ajnaj fiaj rimedoj, per kiuj vojevodis bojaro princo Prozorovskij.

Ili kalkuladis hungarajn malhelajn ĉervoncojn, kalkuladis gajajn holandajn, florencajn, polajn dukatojn, anglajn ŝipmonerojn kun bildo de ŝipo, glavo kaj ŝildo, rekalkuladis grandegajn helajn portugalajn monerojn kun krucoj, imperiajn talerojn, rupiojn, guldenojn, sterlingojn. Ĉio estis en la trezoro de Prozorovskij, ĉion prenadis la vojevodo dum la longaj tagoj de sia «nutriĝo». Jam la suno elruliĝis, frosta kaj ruĝa, kiam el la vojevoda korto sataj fortikaj ĉevaloj elportis bojaran sledon kun la trezoro, sigelita en rusa kofro de germana laboro. Sur la kofro sidis la vojevoda filo — nobelido Borisĉjo, maĉis pirogon kun sturga ĥordo, kunpremadis sub la peltmantelo tranĉilon, por bati ajnan ŝteliston, kiu ŝoviĝos al la bojara havaĵo. La trezoron estis ordonite veturigi en la Nikola-Korelan monaĥejon — por konservado al la prioro. Borisĉjo estis veturiganta al la prioro ankaŭ leteron, skribitan sub diktado de la princo — per duonuncialo. La leteron skribis la nobelido, sed ĝi estis kunmetita tiel, ke Borisĉjo en ĝi tute nenion komprenis.

Forakompaninte la nobelidon, la vojevodo ordonis doni al si brasikon kun oksikoko kaj duonstofon da malvarmigita vodko. Post ioma tempo li revigliĝis kaj rekuraĝiĝis, rezonante, ke ne tiom li estas simpla kaj timema, en Azovo ja oni pli malbone timigadis, sed ne sukcesis. Kaj la cara favoro estis kun li, la globokululo en tiuj tempoj tre favore lin traktis kaj levis, nomis lin same fidela al si, kiel la germano Franz Lefort...

Sed dumaano Larionov kaj kancelariano Molokojedov portis al la bojaro tiajn novaĵojn, ke Alekseo Petroviĉ ree tute konfuziĝis: en la hodiaŭa nokto sur la Dvina glacio, nemalproksime de la Komerca korto, sennomaj maliculoj per tranĉilo murdis serviston de la vojevodo Andreĉjon Sosnovskij-on...

— Andreĉjon? — balbutis la bojaro.

— Andreĉjon, princo, — firme diris dumaano Larionov, kiu ĉiam ĉion diradis firme. — Mortigis ili la serviston. La frosto estas forta, do li glaciiĝis dum la nokto tute. Kvazaŭ lignaĵo...

— Andreĉjo? — ree demandis la bojaro.

La dumaano facile puŝis la kancelarianon per la kubuto, por ke Molokojedov notu la ektimon de la princo. Molokojedov suspiris.

— Andreĉjo, Andreĉjo, — konfirmis la dumaano. — Entute, mi diras, li glaciiĝis. Kaj montris la dentojn...

— Jen tiele! — demonstris Molokojedov, kaj mem montris la dentojn eĉ pli timinde, ol la mortinta Sosnovskij. — Tute... per tranĉilo...

— Ĉu oni lin prirabis?

— Se prirabus — estus klare, — eldiris Larionov, — se prirabus — la afero estus simpla...

— Ĉu ne prirabis?

— Neniom. Kiu mono estis ĉe li — tuta restis.

— La ĉapon eble oni demetis? — kun espero en la voĉo demandis la bojaro.

— Por kio? Ankaŭ la ĉapon oni ne prenis. La ĉapo estas kun li, la pugnogantoj, la peltjako de via dorso, kiun vi pro bona servo kaj denuncoj donacis, la zono metala...

La princo eksnufis, verŝis al si ankoraŭ vodkon, eltrinkis sen almanĝo. La dumaano, tremigante la maldikan kruron en akrapinta boteto, diradis kategorie, kaj pro ĉiu lia vorto ĉiam pli hororiĝis la vojevodo:

— Pro Azovo lokaj latronoj lin tranĉmurdis, ne alie. Eksciis la malamikoj, ke li, Andreĉjo, al vi denuncis en la kancelario pri tieaj pafistaj ribeluloj. Li mem, Andreĉjo, antaŭ nelonge al mi diris, ke kvazaŭ vidis li ĉi tie, en la Arĥanĝela urbo, unu el Azovo fuĝintan pafiston. Tiu pafisto lin, Andreĉjon, rekonis kaj sakris al li, kaj rememoradis, kiu pro li, pro Andreĉjo, torturon ricevas, kaj ankoraŭ vortojn diradis insultajn kontraŭ vi...

— Kontraŭ mi?

— Ke kvazaŭ vane oni vin en Azovo sur lancojn ne levis, ke vi kaj la germano-fraĉo Leforto estas unu sama satano, ke vi ambaŭ ĵuris rusajn homojn ekstermi, ke la popolo nenion forgesis, kaj ĉiujn perfidajn nomojn al li, Andreĉjo, tiu fuĝulo diris: prenitaj, laŭ li, per via denunco — hundo vi, diablo, satano! — el la pafista regimento Jaĉjo Ulesnev, kaj skribisto Kindjakov, kaj monaĥo Dij. Scias tiu pafisto fuĝinta, ke vi, vojevodo, Kosĉjon Rudnev-on kaj Serĉjon Lopatin-on sendis en la monaĥejon de Jonano la Baptisto en Azovo — ekscii, kion tiu Dij diras ribeligan...

— Estis, estis, — rapide eldiris la bojaro. — Ĝuste ili eksciis...

— Eksciis, sed nun en la mondo ne vivas...

— Kiel?

— Batis ilin, princo, iuj homoj. Kaj poste — ŝtonon sur la piedojn, kaj en akvon. Eternan memoron al ili — al Serĉjo kaj Kosĉjo. Kaj ankoraŭ diris tiu pafisto, ke venos Andreĉjo al ili — ke, laŭ li, tiu preĝu kaj antaŭ la morto ne peku...

— De Azovo ĝis Arĥangelsko, — mallaŭte diris la bojaro, — ĝiskuris la informo. Kien saviĝi, Dio?

La dumaano ankoraŭ foje puŝis la kancelarianon. Molokojedov elŝoviĝis, konsilis:

— Enketon indus nun komenci, kara princo. Ĝusta tempo nun estas, sur varmaj spuroj. Bonorde, kiel en Azovo ni faradis. Per knuto, kaj per torturo, kaj per fajro — ĉion ni tiel ekscius...

— Preni la latronojn necesas, — diris dumaano Larionov. — Ĉiujn aresti, kaj tiam kun Dio ankaŭ torturi... Kaj vi, Alekseo Petroviĉ, ne ĉagrenu, longe paroli ĉi tie ne necesas. En Azovo iam vi tute svenis, kiam eksciis, ke la pafistoj vin sur lancojn levi intencis, kaj poste ĉio tute bonege aranĝiĝis. Kaj la Siro pri vi estis kontenta, favoris, kaj vi mem grandan forton ricevis. Vin nun per mano ne eblas atingi. Vi mem pensu: de Leforto forpasinta sangon la pafistoj deziris, vin mortigi, kaj la Siron. Vidu, kiele... Sekve, ĝuste vi estas la plej fidela servanto al la Siro...

— Tiele, tiele, — diris la vojevodo nedifinite, — sed oni povas iam incendion fari...

— Pro incendio vi ne malriĉiĝos. La caro-patro ne forlasos... Kaj ĉi tie ni kun la kancelarianoj ne prokrastos. La fuĝulon ni trovos, kaj, preĝinte, komencos torturi. Post torturo multo malkovriĝos: la popolo estas libera, senservuta, Andreĉjon murdis, pli bona komenco ne necesas. Ĉu vi ordonas?

— Mi ordonas! Sed kun utilo faru...

— En ĉi tagoj ni komencos aresti.

Forakompaninte dumaanon Larionov-on kun la kancelariano, la princo ree peze sidiĝis sur la benkon kaj enpensiĝis. La teruro, kiun li spertis en Azovo en la tagoj de malkovro de la tiea komploto, denove kun la antaŭa forto kaptis lin tutan. Sovaĝe kaj suspekteme ĉirkaŭrigardante, li eksnufis, vokis la majordomon, flustre ordonis al li fari en la tuta domo kverkajn riglilojn, instali germanajn ruzajn ŝlosilojn, sub la fenestroj kaj ĉe la perono konstante teni fidelajn gardantojn. La majordomo — maljunulo Jegoriĉ, prenita ankoraŭ en Azovo, — same ektimis, demandis, spirante al la bojaro per ajlo:

— Ĉu vere denove rekomenciĝis?

— Kvazaŭ rekomenciĝas.

— Ĉu oni mortigi vin intencas?

— Intencas, Jegoriĉ...

— Ankaŭ mi mem tiel rezonis: Andreĉjon oni murdis, estos malfeliĉo...

La bojaro por ajna okazo mensogis al la majordomo:

— Vi pri tio silentu, tamen mi veron diras: mortigos ne nur mian familion, sed ankaŭ servistojn ĉiujn ĝis la lasta. Vi — gardu vin. Kiu sin gardas, tiun Dio gardas. Atentu en ĉambroj, ĉiun homon observu, aŭskultu parolojn en la domo, en la tuta bieno...

Jegoriĉ skuis la maldensan barbeton, diris malmilde:

— Esperu, princo-bojaro, en Azovo ni ne perfidis, ĉi tie ni sekurigos. Vi por ni estas patro, ni estas viaj infanoj...

Kaj foriris per sia malpeza, neaŭdebla, rapida maniero.

La bojaro iom pensis, suspiris, ĉe la ikonujo falis sur la genuojn, komencis preĝi, ke li ne mortu per malica morto, ke li kaptu la maliculojn, ke al li estu bono, kaj al la malamikoj — kruela puno.



1. Preobraĵenska kancelario (Преображенский приказ) — ŝtata organo, establita de Petro I, kiu okupiĝis interalie pri ŝtata sekureco kaj pri polico. Ĝia estro estis princo Romodanovskij. (trad.)