Ĉapitro dua

La devo via — leĝojn gardi,
Ignori rangon de fortul',
Per help', defendo prizorgadi
Vidvinojn, orfojn — jen postul'.
Derĵavin

1. Morti prepariĝis

La viroj prepariĝis morti sen ŝercoj.

La edzinoj ploregis. Estis terure vidi, kiel la edzoj — sanaj, barbaj, ruĝvangaj, tiuj povus vivi longe, — subite alportis en la domon ĉizitajn pezajn ĉerkojn por si mem.

La edzino de Longinov, Eŭtimia, eklamentis, ĵetis sur la plankon malplenan poton, ĝi dispeciĝis. La infanoj — filo Aleĉjo kaj filino Liza — kun intereso enrigardis en la ĉerkon, kio estas tie interne. El la ĉerko estis venanta odoro de freŝa pino.

— Sternu! — ordonis Longinov.

— Kion sterni ja? — ŝrikis Eŭtimia.

— Oj, Eŭtinjo! — kun minaco en la voĉo diris Longinov.

Fraŭlo Kopilov, spiregante, trenis la duan ĉerkon — glacikovrita, odoranta, same elĉizita en tuta pino. Forĝisto estis helpanta al li. Eŭtimia, furioziĝinte, prenis en la manojn balailon, kriis stride:

— Foriĝu tuj, ke mi ne vidu ĉi aĉaĵon! Portu for la ĉerkojn, alie mi per bolakvo brogos, mi ne scias kion mi faros!

Longinov eksidis al la tablo, apogis sin per la mano, Forĝisto fulmis al Eŭtimia per la okuloj, ŝi ne ektimis, svingis la balailon. La infanoj, Aleĉjo kun Liza, malferminte la buŝojn, rigardis el angulo al la furioziĝinta panjo, al la kvietiĝinta patro. La viroj konsiliŝis. Forĝisto proponis iri morti en la domon de Kopilov, li estas fraŭlo, tie neniu malhelpos al la sankta afero.

— Ne estas hejtite ĉe li! — diris Longinov. — Mi frostiĝos dekfoje ĝis la lasta juĝo. Ne iros mi!

— Ni hejtos! — promesis Forĝisto. — Sed eĉ se ne hejtos — estas tutegale. Pri kio vi pensas, malpiulo.

— Hejtos, hejtos! — kriis Eŭtimia. — Kies domo, ĉu lia? Li estas parazito, sentaŭgulo, Teodozo damnita, de ĉiu laboro foriris, evitulo, satano, nur unu aferon li scias — bonajn homojn konfuzi...

Kaj ŝi ree ekiris kun la balailo al Forĝisto.

Li eliris sur la peronon, por eviti malbonon, haste preĝis, por ne bati la fian inon. Sed pro la preĝo la animo ne faciliĝis. Li kolere pensis: «Ĉu estas mi — parazito? Tiom labori, kiom mi, — neniu fiŝisto eltenus. Parazito! Ĝisvivis mi! Nu, kiam mi mortos, tiam vi rememoros...»

Ili devis porti la ĉerkojn en la nehejtitan, malvarman domon de Kopilov. Dum ili laboris — starigadis la ĉerkojn sur benkojn kaj tablojn, — ŝvitiĝis, Longinov gajiĝis, diris al Forĝisto:

— Eŭtinjo ja mia! Ĉu? Ora edzino! Timigis vin per balailo...

Forĝisto kolere diris «hm!» — nun ne indis babili troe. Kopilov blovekscitis fajron en la forno. Aleĉjo kaj Liza, nudpiedaj, alkuris ĉi tien sur neĝo — rigardi, kiel la viroj intencas morti, staris ĉe la sojlo, bluiĝinte pro malvarmo, puŝadis unu la alian per la kubutoj.

— He, geknaboj! — diris Loginov. — Kuru fluge al panjo, ŝi iun maton donu — sterni...

Aleĉjo kaj Liza staris senmove.

— Nu bone, ne necesas! — suspiris Longinov.

Brulŝtipoj en la forno ekbrulis, Kopilov ien forkuris. Longinov kaj Forĝisto sidis unu kontraŭ la alia, suspiradis. La infanoj moviĝis pli proksime al la fajro, interflustradis. Forĝisto elprenis «Libron de kredo» — komencis laŭtlegi vortojn:

— Same li, Maksimo Greko, pri la zodiako kaj planedoj diras: ĉiu kredanto al astrologio kaj planedoj kaj al ajna nigra magio — damnita estu. La libroj de Krizorojo apokrifaj damnitaj estu. Leĝorompa testamento de papistoj Petro Mongo, Formoso kaj Konstanteno Kovalino herezulo, ikonoklasto — damnita estu...

Kopilov plu ne venadis.

— Severa estas via libro, — eldiris Longinov, — insulta!

— Silentu! — ordonis Forĝisto.

— Sed kiun oni en ĝi insultas — ne estas klare, — ree diris Longinov. — Kiel oni diras: sen vino — sen kompreno...

— Vi aŭskultu humile! — ordonis Teodozo.

Longinov ekdormetis, li dormis nelonge, vekiĝis pro tio, ke kun bruo malfermiĝis la pordo: Kopilov, ruĝiĝinta pro kurado en frosto, alportis stofon da vino, panon, fumaĵitan fiŝon. Forĝisto deziris skoldi, Kopilov ne permesis:

— Ne bruu! — diris li severe. — Ni, frato, ne estas piuloj, ni estas pekuloj. Hodiaŭ ni en ĉerkojn memvole kuŝiĝas, kion vi ankoraŭ bezonas? Vi mem ne drinku, sed nin ne devigu. Kaj en libroj viaj nenio pri ĉi afero estas dirita — eble, Elio kun Ĥanoĥo mem drinkis...

Forĝisto kraĉis, forturniĝis flanken, ne rigardis. Longinov kaj Kopilov drinkis por kruĉeto, komencis disputon, kiel necesas preni marhundon, per kia instrumento estas pli oportune. La infanoj, varmiĝinte ĉe la forno, ekdormis, Longinov ne sukcesis veki ilin, volvis en kitelon, ekportis hejmen.

— Eĉ en ĉerkon kuŝiĝis, sed plu vinaĉon drinkas! — diris en kolero Eŭtimia. — Aliaj havas edzojn, sed mi sola, malfeliĉa, suferas kun vi, aspido...

Longinov suspiris: kompatis Eŭtinjon.

Sur la forno ekploregis la vidvino de la forpasinta frato. La infanoj vekiĝis, same ekploris. Longinov aŭskultis, aŭskultis, poste kaptis sian kapon, kriis per furioza voĉo:

— Ne mortos mi, silentu! En la maro mi tian ne aŭdis, kiel en la domo...

Eŭtimia tuj ĉesis insulti, metis por la edzo bovlon da brasiksupo, tranĉis panon. Rigardante, kiel li manĝas, ŝi viŝadis rapidajn larmojn:

— Ĉu ne plu vi mortados, Nilĉjo?

Li silentis.

Eŭtimia promesis:

— Nu, se ŝoviĝos ĉi tien via piulo, viva ne foriros...

Forĝisto kun Kopilov atendis longe. Longinov plu ne venadis. Kopilov larĝe oscedis, ĵetis en la ĉerkon la peltjakon, kuŝiĝis. Forĝisto kuŝiĝis en la apudan, per animŝira voĉo komencis kanton: