II

La junulino, pri kiu temas, venis en Liss-on per nokta trajno. Ŝi aĝis dek naŭ jarojn, — preskaŭ plenajn, ĉar ĝuste dek naŭ devis veni en la sekva tago, je la deka horo vespere. Ne sen bedaŭro ŝi rememoradis pri tio; en senzorgaj kondiĉoj ŝia naskiĝtago povus esti festita per dolĉa kuko kaj gaja hejmsido inter similaj al ŝi knabin-aspektaj amikinoj kun malpaciencaj kaj vervaj kapoj. Tamen al ŝia anonco en la «Ĵurnalo de Liss» sekvis letero de Torp, proponanta oficon de kompanino kaj legistino.

Parizo meritas meson. La ĵurnalo eraris, presinte la modestan anoncon en la fako miksaĵo, kio, siatempe, erarigis Torp-on. — «Kia estas via nomo?» — demandis la junan vojaĝantinon en la stacidomo salutema, kalva homo de tro frua kadukeco, kun tremeradanta kruro, interesite de ŝia maniero ĵetadi rigardon al siaj malgrandaj piedetoj en lakaj ŝuetoj, antaŭnelonge aĉetitaj el lasta mono, — super pano kaj spektaĵoj la junulino taksis belan, sveltan piedveston. — «Tavi» — diris ŝi simplanime, ruĝiĝante per tiu delikata kaj ĉarme pura ruĝo, kiun oni ne vendas sub ora sigelo, kaj kiun ne vokas artefarita anima moviĝo. — «Kaj via familinomo?» — Lunserpe levinte la maldekstran brovon, la junulino ĵetis al li ĉagrenan rigardon, elpafinte «Tum» tiel, ke ĝi sonis, kiel «Bum», — per ŝtala tono de klara deziro ĉesigi la konversacion. «Tra-ta-ta!» — kantetis la dando, forirante kun alte levita kapo, kaj Tavi Tum — ni interkonsentu nomi ŝin simple Tavi — eksidis por atendi tagiĝon sur marmoran benkon. Almanĝante ŝinkon kun pano, ŝi legadis «Du Dianojn»; al ŝi aliradis komisiistoj, proponante gastejojn, sed, ne vidante en tio neceson, ĉar jam ĉi-matene ŝi devis ekloĝi ĉe Torp, Tavi restis sidi meze de rumoro kaj homamaso de la stacidomo.

Tiutempe unu post alia venadis matenaj trajnoj; maltrankvilante kaj interkriante, vojaĝantoj impetadis kiel brua akvokirlo; tondro de veturiloj, fajfoj, sono de manĝilaroj, disportataj de bufedaj servistoj, kaj grincado de vagonaj kuploj penetradis en alton de la volboj per forfluganta eĥo. Kiam Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo, kondukanta sur la fortikaĵon Kalezon, la bruo de la stacidomo insiste superis lian decideman spiradon; Tavi fermis la libron, suspiris kaj ĉirkaŭrigardis.

Stagninta pro nebulo en la sino de la nokto, la mateno finfine venkis la obskuron. Elektra lumo ankoraŭ estis etendanta sian ĉien penetrantan maŝinan flavon, sed al ĝia rigida brilo jam almiksiĝis tago, rebrilante sur la planko kaj sur vizaĝoj per freŝa makulo. Trans la fenestroj el lokomotivo blovis vaporo, dissolviĝante sur tegmentoj de staciaj konstruaĵoj: sur griza vitro bluaj nuboj kaj verda strio de frua ĉielo estis ĉirkaŭvolvantaj la sunleviĝon, pretan ekiri super la vekiĝanta Liss.

La urbo estis vekiĝanta, sed Tavi oscedegis; la laco kaj la jam estingiĝinta ekscitiĝo de alveno iĝis dormemo. Penante vigliĝi, ŝi decidis promeni laŭ stratoj. Ĉar por ŝi estis tutegale, kien iri, ŝi ekiris rekten kaj baldaŭ rimarkis negrandan ĝardenon. Ĉi tie, inter kverkoj, priblovantaj la vizaĝon per humideco de apenaŭ movita foliaro, ŝia animo heliĝis; tamen ne lacigan laboron, ne kruelan dependecon vidis ŝi en la estonteco, sed gajan familion, malfermitan malavaran domon, kie kiel amikino aŭ dezirata gastino ŝi loĝos, farante ĉion laŭfortan volonte kaj senzorge. Tiel revante, ŝi hastis antaŭi la tempon. Ŝi devis dum tri horoj en tago legadi por Samuelo Torp. Lia letero, detale listiganta tre profitajn kondiĉojn de la dungo, nenion diris pri tio, kial Torp ne ŝatas aŭ ne povas legi mem; por Tavi, kiu amis librojn tiel, ke ŝi kisadis ilin kaj forpuŝadis, kolerante, kiel kontraŭ homo, — estis neeble kompreni strangan plezuron aŭdi legadon de alia homo, kun fremda voĉtono kaj en difinitaj horoj, kiel servon aŭ laboron. Laciĝinte pensi pri tio, Tavi eligis «hm», revenante al Montgomery.

Kiele estas grimpi sur okdekfutan alton, nokte, laŭ ŝnurŝtuparo, ne sciante, ĉu supre atendas amika mano aŭ bato? Tremante tuta, Tavi grimpis kun la kuraĝa grafo, balanciĝante kaj batiĝante al la muro de la fortikaĵo Kalezo. Tio estis okazanta en tempesta nokto, sed la ĝardeno plenis kaj fumis de la suna lumo; supre de la fortikaĵo sonoris glavoj, sed laŭ la aleo saltadis paseroj, sinforgese pepante pri ĉio, kio estis lumanta kaj varmiganta ĉirkaŭe; ekblovis varma vento; sur la sablo ektremis ombro de folioj, kaj la legado iĝis neebla; la zorgo pri la venanta vivo superis.

Kiam ŝi, ferminte la libron, ekstaris, ĉirkaŭrigarde serĉante malfermiĝantan pordon de kafejo, al ŝi aliris homo, rigardante tiel rekte kaj atente, ke ŝi retropaŝis, sed tuj rekonis en li la pasaĝeron, kiu eniris en la trajnon nokte en nekonata stacio. Enmemoriginte lian vizaĝon, ŝi per nenio distingis lin tiam disde aliaj noktaj figuroj, dormetantaj, apogante sin sur vojaĝsako, aŭ, starante en la pasejo, konversaciantaj duonvoĉe ĉe fenestro, en cigara fumo. Kun certeco ŝi povis nur diri, ke li veturis kun ŝi en la sama vagono. Kun rapideco, distingiganta ĉiujn ŝiajn decidojn kaj solvojn, ŝi tuj trovis, ke la nekonato estas ĝusta portreto de grafo Montgomery, kaj kvankam la kostumo de tiu epoko kaj la polvokovrita vojaĝa palto de la nekonato kontraŭis al ŝia impreso, estis al ŝi tamen agrable rideti malfermite al almenaŭ iu en la fremda urbo. Kvankam Tavi antaŭnelonge ĉesis esti knabino, ŝi sciis, kiel bone estas iam rideti aŭ diri ion kun facila sento, pretere, sen kroma penso kaj ligo kun io ajn.

— Mi vin rekonis, rekonis, — diris ŝi, doninte la manon, — ŝajne, vi sidis diagonale de mi. Tiel morne. Sole kun vi mem. Kio estas bona?

— Matene bona estas ĉio, — diris la nekonato. Tavi miris pri riĉeco de esprimoj de lia vizaĝo; ili momente, glate ŝanĝiĝante, inklinigadis atenti kaj aŭskulti; vortoj kvazaŭ ricevadis koloron, formon kaj egalecon al la fenomenoj, esprimitaj per ili. Al ŝi iĝis klare, ke «matene bona estas ĉio», kaj ŝi ekridis. — Mia nomo estas Benjameno Kruks. Ne sencele mi aliris vin. Vi, evidente, ĉi tie estas soleca, tial mi deziras scii, kie kaj ĉe kiu vi loĝos, por esti utila al vi, per kio mi povas. Aranĝinte miajn aferojn, mi tuj sciigos al vi mian adreson. En ajna okazo, — mi parolas pri nigraj horoj, — senhezite turnu vin al mi.

Ĉion ĉi Kruks esprimis sen ajna konfuziĝo, nehaste kaj kviete, kiel hejme. Tavi atendis, ĉu li aldonos naturan en tia okazo pardonpeton; ĉu li mem nomos sian proponon trudiĝemo, tamen Benjameno Kruks silentis, atendante respondon, tiel senĝene, ke la junulino haste diris:

— Nu jes. Tio estas, — mi ne scias, kio... Certe, mi vin dankas, kaj estas kortuŝita kaj... kion ankoraŭ? Mi ĉion konfuzis. Min oni dungis al Torp. Samuelo Torp loĝas sur la strato Vizoj, 7; mi devas loĝi ĉe li kaj legadi. Pardonu, ke mi vin retenas, sed devas ja mi paroli sincere, se tiel okazis. Li vokis min pro la anonco. Ne deziris mi, sincere dirante, veturi hieraŭ, ĉar morgaŭ estas... hm... mia naskiĝtago, se vi permesas. En tiu tago mi naskiĝis. Tamen estis sendita mono por la vojo. Kaj mi — kiel mi tion esprimu, — tre gajas en festoj, se estas mono, mi ĝin ne ŝparas. Tial per kio mi povus veturi post la naskiĝtago? Tielas mia karaktero. Ve! Kial vi ridas?

— Ho, ne, — malrapide prononcis Kruks, — mi nur ridetis al rememoro. Foje al mi oni donacis areton da kolibroj — en blanka aluminia kaĝo, plena de verdaĵo. Mi ellasadis ilin. Tiujn birdetojn vi devas koni laŭ desegnaĵoj kaj libroj. Do, mi ellasadis ilin, rigardante, kiel super moderna strato, kun ties krakado de kafmuelilo kaj lumo de fornego, ekflugadis nokte tiuj flirtantaj juvelaĵoj, — malgrandaj, kiel floraj feinoj.

— Neimiteble! — ekkriis Tavi. — Kaj ĉu ili realflugadis poste al vi?

— Mi vokadis ilin per sono de speciala fajfilo, per mallonga trilo; aŭdinte la signalon, ili revenadis tuj.

La junulino entuziasmiĝis.

— Jen ankaŭ, — vaksaj cignoj, malplenaj interne, ŝatas, se oni movas magnetigitan bastoneton, — ili naĝas kaj disiras, kiel vivaj. Tio estis antaŭlonge. Al mi iu donacis ilin. Mi tre ŝatis, iam, movadi la bastoneton.

Ŝi interne velkis, malgajiĝinte per tiu anguleto de la animo, kiu observas nin en pasinteco kaj nuno.

— Hm-jes, maljuneco malĝojigas, jene, sinjoro Kruks, sed tamen, ĉio aranĝiĝos...

— Nepre, — konfirmis li, — mi deziras al vi sukceson kaj firmecon. Via kanteto estas bona.

— Tavi Tum ne kantas, — diris, ruĝiĝante kaj ridetante, la junulino. — Tavi Tum povas nur zumi mallaŭte.

— Sed aŭdas multaj. Iru kaj ne retrorigardu.

Tavi kun perplekso obeeme turnis sin kaj deiris, bolante pro deziro retrorigardi; kvankam ŝi hontis montri scivolemon, sed strange prononcis Kruks tiujn vortojn, — kion li volis diri? «Mi ne povas», — ĝemis Tavi, — kaj retroturniĝis.

Trans la krado de la ĝardeno kuniĝis ombroj, blankaj muroj, brilo de vitroj. Ŝi vidis malklaran konturon de veturilo; al la veturilo aliris Kruks, eksidis kaj diris ion per la mano. Videblis nek lia vizaĝo, nek la malhela veturigisto, — tiu sceno montriĝis kvazaŭ tra fumaĵita vitro. «Sunaj radioj rekte en la okulojn», — pensis Tavi; tiam la ĉevaloj ekkuris ĉiam pli rapide, la radoj ekturniĝis, dissolviĝis; dissolviĝis la veturigilo, Kruks; ĉio malaperis, kvazaŭ neniigita de la propra moviĝo sur la sama loko, kaj trans la krado venteto ĵetis polvon.

— Tion mi sonĝas tage, — diris Tavi, konsterniĝinte kaj frotante la okulojn. — Certe! La okuloj jam kungluiĝis. Li foriris, kaj nenio pli. Sed kiel simple bone povas esti pro bagatela konversacio.

Kun sento, ke ŝi ĵus estis en varma mano, la junulino aŭdis frapon de rigliloj, — kontraŭ la ĝardeno malfermiĝis kafejo. Puŝinte ties pordon, la junulino transsaltis strion de rubaĵo, balaata de dormema servistino, okupis tablon kaj komencis trinki teon, trarigardante gazetojn. Ŝi tiom laciĝis, ke trasidis ĉi tie en dolĉa rigidiĝo pli ol horon, poste eliris, malrapide transirante de vitrino al vitrino kaj pririgardante kun grandega plezuro montratajn tie aĵojn, en kion ŝi sinforgese absorbiĝis, kaj nur ekvidinte horloĝon kun hormontriloj, pretaj pinĉi la ciferon dek unu, vigliĝis, prenis fiakron kaj ekveturis al Torp.




Parizo meritas meson — la frazo, atribuata al Henriko IV, reĝo de Francio, pro tio, ke li transiris el hugenotismo al katolikismo (en kies ritaro ekzistas meso) por iĝi reĝo de Francio (rim. de la tradukinto).
Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo... — A. Dumas. «Du Dianoj» (rim. de la aŭtoro).