III. Mateniĝo


Ŝaŭma strio post la poŭpo de «Sekreto», la ŝipo de Gray, trairis la oceanon kiel blanka streko kaj estingiĝis en brilo de vesperaj lumoj de Liss. La ŝipo ekstaris en rodo proksime de la lumturo.

Dum dek tagoj «Sekreto» estis malkarganta silkon, kafon kaj teon, la dek unuan tagon la ŝipanaro pasigis sur la bordo, en ripozo kaj vinaj vaporoj; en la dek dua tago Gray obtuze eksopiris, sen ajna kaŭzo, ne komprenante la sopiron.

Jam matene, ĵus vekiĝinte, li tuj eksentis, ke tiu tago komenciĝis por li en nigraj radioj. Li morne vestis sin, malvolonte matenmanĝis, forgesis legi ĵurnalon kaj longe fumis, enprofundiĝinta en neesprimeblan mondon de sencela streĉo; inter malklare aperantaj vortoj vagis neagnoskitaj deziroj, reciproke neniigante sin per egala peno. Tiam li okupiĝis pri laboro.

Akompanata de la ferdekestro, Gray pririgardis la ŝipon, ordonis streĉi la vantojn, malstreĉi la droson, purigi la klusojn, ŝanĝi la ĵibon, gudri la ferdekon, senpolvigi la kompason, malfermi, aerumi kaj balai la holdon. Sed la laboro ne distris Gray-on. Plena de maltrankvila atento al la tristeco de la tago, li travivis ĝin incitiĝeme kaj malgaje: lin kvazaŭ vokis iu, sed li forgesis, kiu kaj kien.

Vespere li eksidis en sia kajuto, prenis libron kaj longe kontraŭdiradis al la aŭtoro, farante sur la marĝenoj paradoksajn notojn. Dum ioma tempo lin amuzadis tiu ludo, tiu konversacio kun la mortinto, potencanta el la ĉerko. Poste, preninte la pipon, li dronis en blua fumo, vivante inter fantomaj arabeskoj, aperantaj en ĝiaj ŝanceliĝemaj tavoloj. Tabako havas teruran povon; kiel oleo, elverŝita en saltantan disŝiraĵon de ondoj, mildigas ilian furiozon, same efikas ankaŭ tabako: mildigante incitiĝon de emocioj, ĝi malaltigas ilin je kelkaj gradoj; ili sonas pli glate kaj muzike. Tial la sopiro de Gray, perdinte finfine post tri pipoj agreseman karakteron, transiris en mediteman distriĝemon. Tia stato daŭris ankoraŭ ĉirkaŭ horon; kiam malaperis la anima nebulo, Gray rekonsciiĝis, ekdeziris moviĝon kaj eliris sur la ferdekon. Estis plena nokto; ekster la ŝipo en dormo de la nigra akvo dormetis steloj kaj lumoj de la mastaj lanternoj. Varma, kiel vango, aero odoris je maro. Gray levis la kapon, mallarĝigis la okulojn al ora braĝo de stelo; momente tra kapturnaj mejloj penetris en liajn pupilojn fajra pinglo de la fora planedo. La obtuza bruo de la vespera urbo estis atinganta la aŭdon el profundo de la golfo; fojfoje kun vento laŭ la sentema akvo enflugadis borda frazo, dirita kvazaŭ sur la ferdeko; klare soninte, ĝi estingiĝadis en knarado de la rigilaro; sur la teŭgo ekbrilis alumeto, priluminte fingrojn, rondajn okulojn kaj lipharojn. Gray fajfis; la fajro de la pipo movetiĝis kaj eknaĝis al li; baldaŭ la ŝipestro ekvidis en mallumo la manojn kaj la vizaĝon de la vaĉanto.

— Diru al Letiko, — diris Gray, — ke li veturos kun mi. Li prenu fiŝkaptilojn.

Li malleviĝis en boaton kaj atendis tie dum ĉirkaŭ dek minutoj. Letiko, lerta, iom friponema junulo, brue frapinte per la remiloj la flankon de la boato, donis ilin al Gray; poste li malleviĝis mem, ordigis la remilingojn kaj ŝovis sakon kun provianto en la poŭpon de la boato. Gray eksidis al la rudro.

— Kien vi ordonas navigi, ŝipestro? — demandis Letiko, rondirigante la boaton per la dekstra remilo.

La ŝipestro silentis. La matroso sciis, ke en tiun silenton oni ne rajtas enmeti eĉ vorton, kaj tial, eksilentinte mem, komencis forte remi.

Gray prenis kurson al la alta maro, poste komencis teni sin ĉe la maldekstra bordo. Al li estis tutegale, kien navigi. La rudro obtuze lirladis; tintadis kaj plaŭdadis la remiloj, ĉio cetera estis maro kaj silento.

Dum tago homo atentas tioman multon da pensoj, impresoj, paroloj kaj vortoj, ke ĉio ĉi povus konsistigi plurajn dikajn librojn. La vizaĝo de la tago ricevas certan esprimon, sed Gray hodiaŭ vane rigardis en tiun vizaĝon. En ties malklaraj trajtoj lumis unu el tiuj emocioj, kiaj multas, sed ne havas nomon. Kiel ajn nomu ilin, ili restos por ĉiam ekster vortoj kaj eĉ nocioj, similaj al sugesto de aromo. Sub potenco de tia emocio estis nun Gray; kvankam li povus diri: «Mi atendas, mi vidas, mi baldaŭ ekscios...», — sed eĉ tiuj vortoj egalis al nenio plia, ol apartaj desegnaĵoj rilate al arĥitektura koncepto. En tiuj ideoj estis ankoraŭ forto de hela ekscito.

Tie, kie ili navigis, maldekstre per onda densiĝo de mallumo videblis la bordo. Super ruĝa vitro de fenestroj flugis fajreroj de fumtuboj; tio estis Kaperno. Gray aŭdis insultadon kaj bojadon. Lumoj de la vilaĝo estis rememorigantaj pri forna pordeto, trabrulinta per truetoj, tra kiuj videblas flamanta karbo. Dekstre estis la oceano, evidenta, kiel ĉeesto de dormanta homo. Preterinte Kapernon, Gray turnis al la bordo. Ĉi tie la akvo estis malrapide leviĝanta; lumiginte la lanternon, li ekvidis kavojn de la deklivo kaj ties suprajn, pendantajn elstaraĵojn; tiu loko ekplaĉis al li.

— Ĉi tie ni fiŝkaptos, — diris Gray, frapante la ŝultron de la remanto.

La matroso eligis nedifinitan sonon.

— Unuafoje mi navigas kun tia ŝipestro, — murmuris li. — La ŝipestro estas bona, sed malsimila. Komplika ŝipestro. Tamen, mi ŝatas lin.

Enpikinte la remilon en ŝlimon, li alligis al ĝi la boaton, kaj ili ambaŭ leviĝis supren, grimpante laŭ ŝtonoj, elsaltantaj el sub la genuoj kaj kubutoj. De la deklivo estis etendiĝanta arba densejo. Aŭdiĝis frapado de hakilo, fortranĉanta sekan trunkon; faliginte la arbon, Letiko aranĝis lignofajron sur la deklivo. Ekmoviĝis ombroj kaj flamo, reflektita de la akvo; en retiriĝinta obskuro iĝis prilumitaj herbo kaj branĉoj; super la lignofajro tremis, brilante, aero, ĉirkaŭvolvita de fumo.

Gray eksidis ĉe la lignofajro.

— Jen, — diris li, etendante botelon, — drinku, Letiko, kamarado, je la sano de ĉiuj sobruloj. Interalie, vi prenis ne la kininan, sed la zingibran.

— Pardonu, ŝipestro, — respondis la matroso, restarigante la spiradon. — Permesu al mi almanĝi per tio... — Li forronĝis tutan duonon de kokido kaj, elpreninte el la buŝo la flugileton, daŭrigis: — Mi scias, ke vi ŝatas la kininan. Sed estis mallume, kaj mi hastis. Zingibro, vidu, krueligas homon. Kiam mi bezonas interbatiĝi, mi drinkas zingibran likvoron. — Dum la ŝipestro manĝis kaj drinkis, la matroso ĵetadis oblikvajn rigardojn al li, poste, ne deteninte sin, diris: — Ĉu estas vero, ŝipestro, kion oni diras, ke vi devenas el nobela familio?

— Tio estas ne interesa, Letiko. Prenu la fiŝkaptilon kaj kaptu, se vi deziras.

— Kaj vi?

— Ĉu mi? Mi ne scias. Eble. Sed... poste.

Letiko malvolvis la fiŝkaptilon, aldirante per versoj, en kio li estis majstro, por granda admiro de la ŝipanaro:

— El ŝnureto kaj bastono elfariĝis longa vip', almetinte hokon fine, longe fajfis mi per lip'. — Poste li tiklis per la fingro vermojn en la skatolo. — Tiu verm' en tero vagis, l' vivon ĝuis en plezur', sed sur hokon fine trafis, kaj formanĝos ĝin silur'.

Finfine, li foriris kun kantado:

— Nokt' silentas, brandon benas, sturgoj preĝas al Fortun', kaj haringo time svenas — kaptas ja Letiko nun!

Gray ekkuŝis ĉe la lignofajro, rigardante al la akvo, reflektanta la fajron. Li pensis, sed sen partopreno de la volo; en tiu stato la penso, distrite tenante la ĉirkaŭaĵon, malklare vidas ĝin; ĝi kuras, simile al ĉevalo en densa homamaso, dispremante, dispuŝante kaj haltigante; vakuo, tumulto kaj prokrasto alterne akompanas ĝin. Ĝi vagas en la animo de la aĵoj; de intensa emocio ĝi hastas al sekretaj aludoj; ĝi rondiras sur la tero kaj la ĉielo, vive konversacias kun imagataj personoj, estingas kaj ornamas rememorojn. En tiu nuba moviĝo ĉio estas viva kaj kontrasta, kaj ĉio estas malkonsekvenca, kiel deliro. Kaj ofte ridetas la ripozanta konscio, vidante, ekzemple, kiel en meditojn pri la sorto subite venas gaste tute malkonvena imago: iu vergeto, rompita antaŭ du jaroj. Tiel pensis ĉe la lignofajro Gray, sed estis «ie» — ne ĉi tie.

La kubuto, per kiu li apogis sin, subtenante per la mano la kapon, malsekiĝis kaj rigidiĝis. Pale lumis la steloj, la obskuron plifortigis antaŭmatena streĉo. La ŝipestro komencis ekdormi, sed ne rimarkis tion. Li ekdeziris drinki, kaj etendis la manon al la sako, malligante ĝin jam en sonĝo. Poste li ĉesis sonĝi; sekvaj du horoj estis por Gray ne pli longaj ol tiuj sekundoj, dum kiuj li klinis la kapon sur la manojn. Dum tiu tempo Letiko aperadis ĉe la lignofajro dufoje, fumadis kaj rigardadis pro scivolemo en buŝojn de kaptitaj fiŝoj — kio estas tie? Sed tie, memkompreneble, estis nenio.

Vekiĝinte, Gray por momento forgesis, kiel li trafis en tiun ĉi lokon. Kun mirego vidis li la feliĉan brilon de la mateno, la deklivon de la bordo inter tiuj branĉoj kaj la flamantan bluan foron; super la horizonto, sed samtempe ankaŭ super liaj piedoj pendis folioj de avelujo. Malsupre de la deklivo — kun impreso, ke ĝuste sub la dorso de Gray — siblis mallaŭta surfo. Glitinte de sur folio, rosa guto disfluis sur la dormema vizaĝo per malvarma frapo. Li ekstaris. Ĉie jubilis lumo. La malvarmiĝinta braĝo de la lignofajro estis kroĉiĝanta al la vivo per maldika strieto de fumo. Ties odoro donis al la plezuro spiri per la aero de arbara verdaĵo sovaĝan ĉarmon.

Letiko forestis; li absorbiĝis; li, ŝvitinte, estis fiŝkaptanta kun entuziasmo de pasia ludanto. Gray eliris el la densejo en arbustaron, disĵetitan sur la deklivo de la monteto. Fumis kaj brulis herbo; humidaj floroj aspektis kiel infanoj, perforte lavitaj per malvarma akvo. La verda mondo spiris per sennombraj etaj buŝoj, malhelpante al Gray pasi inter sia jubilanta denso. La ŝipestro elgrimpis sur malfermitan lokon, prikreskitan de bunta herbo, kaj ekvidis ĉi tie dormantan junulinon.

Li singarde forŝovis per la mano branĉon kaj haltis kun sento de danĝera trovaĵo. En distanco de ne pli ol kvin paŝoj, volviĝinte, alfleksinte unu kruron kaj etendinte la alian, kuŝis per la kapo sur la komforte submetitaj manoj la laca Assol. Ŝiaj haroj malordiĝis; ĉe la kolo malagrafiĝis butono, malferminte blankan kaveton; la disĵetiĝinta jupo nudigis la genuojn; la okulharoj dormis sur la vango, en ombro de la delikata, elstaranta tempio, duonfermita de malhela buklo; la etfingro de la dekstra mano, kiu estis sub la kapo, alfleksiĝis al la nuko. Gray ekkaŭris, rigardante en la vizaĝon de la knabino de malsupre, kaj ne suspektis, ke li similas al la faŭno el la pentraĵo de Arnoldo Böcklin.

Probable, en aliaj cirkonstancoj tiu knabino estus rimarkita de li nur per la okuloj, sed ĉi tie li alie ekvidis ŝin. Ĉio ekmoviĝis, ĉio ekridetis en li. Certe, li konis nek ŝin, nek ŝian nomon, nek, des pli, kial ŝi ekdormis sur la bordo, sed li estis tre kontenta pri tio. Li ŝatis bildojn sen klarigoj kaj subskribaĵoj. Impreso de tia bildo estas nekompareble pli forta; ĝia enhavo, ne ligita per vortoj, iĝas senlima, konfirmante ĉiujn konjektojn kaj pensojn.

Ombro de foliaro alŝoviĝis pli proksime al la trunkoj, sed Gray plu sidis en la sama maloportuna pozo. Ĉio dormis sur la junulino: dormis la malhelaj haroj, dormis la robo kaj la faldoj de la robo; eĉ herbo apud ŝia korpo, ŝajnis, ekdormetis pro simpatio. Kiam la impreso iĝis plena, Gray eniris en ĝian varman subkaptantan ondon kaj fornaĝis kun ĝi. Jam delonge Letiko estis krianta: «Ŝipestro, kie vi estas?» — sed la ŝipestro ne aŭdis lin.

Kiam li finfine ekstaris, inklino al neordinaraĵoj kaptis lin subite kun decidemo kaj inspiro de incitita virino. Penseme cedante al ĝi, li demetis de sur sia fingro antikvan valoran ringon, ne senbaze meditante, ke, eble, per tio li sufloras al la vivo ion gravan, similan al ortografio. Li garde mallevis la ringon sur la malgrandan etfingron, blankantan el post la nuko. La etfingro malpacience ektiris sin kaj malstreĉiĝis. Ĵetinte ankoraŭfoje rigardon al tiu ripozanta vizaĝo, Gray turnis sin kaj ekvidis en la arbustoj la alte levitajn brovojn de la matroso. Letiko, malferminte la buŝon, gapis al la okupiĝoj de Gray kun tia miro, kun kiu, verŝajne, rigardis Jona al la faŭko de sia meblita fiŝego.

— Ha, tio estas vi, Letiko! — diris Gray. — Rigardu al ŝi. Ŝi belas, ĉu ne?

— Mirakla arta pentraĵo! — flustre ekkriis la matroso, kiu ŝatis librajn esprimojn. — En la prezento de la cirkonstancoj estas io dispozicia. Mi kaptis kvar murenojn kaj ankoraŭ iun dikan, kiel veziko.

— Silenton, Letiko. Ni foriru de ĉi tie.

Ili deiris en arbustojn. Ili devis nun direkti sin al la boato, sed Gray prokrastis, pririgardante la foron de la malalta bordo, kie super verdaĵo kaj sablo estis verŝiĝanta matena fumo de tuboj de Kaperno. En tiu fumo li ree ekvidis la junulinon.

Tiam li decide turnis sin, malleviĝante laŭlonge de la deklivo; la matroso, ne demandante, kio okazis, iris malantaŭe; li sentis, ke ree venis nepra silento. Jam apud unuaj konstruaĵoj Gray subite diris:

— Ĉu vi povas determini, Letiko, per via sperta okulo, kie estas taverno ĉi tie?

— Probable, jen tiu nigra tegmento, — divenis Letiko, — sed, tamen, povas esti, ke ne tiu.

— Kio do en tiu tegmento estas speciala?

— Mi mem ne scias, ŝipestro. Nenio pli, ol la voĉo de la koro.

Ili aliris al la domo; tio vere estis la taverno de Menners. En malfermita fenestro, sur tablo, videblis botelo; apud ĝi ies malpura mano estis melkanta duongrizan lipharan pinton.

Kvankam la horo estis frua, en la komuna halo de la taverneto instaliĝis tri homoj. Ĉe la fenestro sidis karbisto, la posedanto de la ebriaj lipharoj, jam rimarkitaj de ni; inter la bufedo kaj la interna pordo de la halo, antaŭ ovaĵo kaj biero situis du fiŝistoj. Menners, alta junulo kun lentuga enua vizaĝo kaj kun tiu speciala esprimo de ruza vigleco en la miopaj okuloj, kiu estas ĝenerale karaktera por vendistoj, estis viŝanta vazaron ĉe la vendotablo. Sur la malpura planko kuŝis la suna kadro de la fenestro.

Kiam Gray eniris en strion de fuma lumo, Menners, respekte riverencante, eliris el sia fermaĵo. Li tuj divenis en Gray veran ŝipestron — la specon de gastoj, malofte viditaj de li. Gray petis rumon. Kovrinte tablon per tablotuko, flaviĝinta en ĉiutaga tumulto, Menners alportis botelon, anticipe lekinte per la lango la randon de la malgluiĝinta etikedo. Poste li revenis trans la vendotablon, rigardante atente jen al Gray, jen al la telero, de kiu li estis deŝiranta per la ungo iun algluiĝintan sekaĵon.

Dum Letiko, preninte la glason per ambaŭ manoj, modeste flustris ion al li, ĵetante rigardojn en la fenestron, Gray vokis Menners-on. Hin memkontente eksidis sur randon de la seĝo, flatita de tiu voko kaj flatita ĝuste tial, ke ĝi esprimiĝis en simpla balanco de la fingro de Gray.

— Vi, certe, konas ĉi tie ĉiujn loĝantojn, — trankvile ekparolis Gray. — Min interesas nomo de junulino en kaptuko, en robo kun rozaj floroj, brunhara kaj nealta, en aĝo de dek sep ĝis dudek jaroj. Mi renkontis ŝin nemalproksime de ĉi tie. Kia estas ŝia nomo?

Li diris tion kun firma simpleco de forto, ne permesanta eviti la donitan tonon. Hin Menners interne ekturniĝis kaj eĉ subridis facile, sed ekstere obeis al la karaktero de la alparolo. Tamen, antaŭ ol respondi, li iom silentis — nure pro senfrukta deziro diveni, en kio estas la afero.

— Hm! — diris li, levante la okulojn al la plafono. — Tio, probable, estas la «Ŝipa Assol», neniu alia povas esti. Ŝi estas freneza.

— Ĉu vere? — indiferente diris Gray, farante grandan gluton. — Kiel do tio okazis?

— Se vi deziras, do bonvolu aŭskulti. — Kaj Hin rakontis al Gray pri tio, kiel antaŭ sep jaroj la knabino parolis sur la marbordo kun la kolektisto de kantoj. Certe, tiu historio ekde tiam, kiam la vagabondo instalis ĝin en la sama taverno, ricevis trajtojn de kruda kaj malsprita klaĉo, sed ĝia esenco restis netuŝita. — Ekde tiam oni ŝin tiel nomas, — diris Menners, — oni nomas ŝin «Assol la Ŝipa».

Gray maŝine ĵetis rigardon al Letiko, kiu plu estis kvieta kaj modesta, poste liaj okuloj turniĝis al la polva vojo, kuŝanta ĉe la taverno, kaj li eksentis kvazaŭ baton — samtempan baton en la koron kaj la kapon. Laŭ la vojo, kun la vizaĝo al li, estis iranta ĝuste tiu Ŝipa Assol, kiun Menners ĵus priskribis klinike. Mirindaj trajtoj de ŝia vizaĝo, similaj al mistero de neforgeseble emociantaj, kvankam simplaj vortoj, ekstaris antaŭ li nun en lumo de ŝia rigardo. La matroso kaj Menners sidis kun la dorsoj al la fenestro, sed, por ke ili hazarde ne turniĝu — Gray trovis kuraĝon por formovi la rigardon al la rufaj okuloj de Hin. Post kiam li ekvidis Assol-on, dispeliĝis ĉiuj antaŭjuĝoj de la rakonto de Menners. Dume, nenion suspektante, Hin daŭrigis:

— Ankoraŭ mi povas sciigi vin, ke ŝia patro estas vera kanajlo. Li dronigis mian paĉjon, kiel ian katon, pardonu min la Sinjoro. Li...

Lin interrompis neatendita muĝo el malantaŭe. Terure turnante la okulojn, la karbisto, forskuinte la ebrian stuporon, subite ekkriegis kanton, kaj tiel feroce, ke ĉiuj tremeris:

Korbisto, korbisto,
el korboj vi profitu!..

— Denove vi kargiĝis, damnita balenboato! — ekkriis Menners. — Iru for!

...Sed tiam niajn lokojn
por ĉiam vi evitu!.. —

ekmuĝis la karbisto kaj, kvazaŭ nenio okazis, dronigis la lipharojn en la glaso, elverŝinta iom da sia enhavo.

Hin Menners indigne levis la ŝultrojn.

— Jen aĉaĵo, sed ne homo, — diris li kun terura digno de avarulo. — Ĉiufoje okazas la sama historio!

— Ĉu vi nenion plian povas rakonti? — demandis Gray.

— Ĉu mi? Mi ja diras al vi, ke la patro estas kanajlo. Pro li mi, via moŝto, orfiĝis kaj jam estante infano devis memstare akiradi mian ĉiutagan panon...

— Vi mensogas, — neatendite diris la karbisto. — Vi mensogas tiel abomene kaj malnature, ke mi sobriĝis. — Hin ne sukcesis malfermi la buŝon, kiam la karbisto turnis sin al Gray: — Li mensogas. Lia patro same mensogis; mensogis ankaŭ la patrino. Tia familio. Vi povas esti certa, ke ŝi estas same sana, kiel vi kaj mi. Mi parolis kun ŝi. Ŝi sidis sur mia ĉaro okdek kvar fojojn, aŭ iom malpli. Kiam knabino iras perpiede el la urbo, kaj mi forvendis mian karbon, mi ja nepre sidigos la knabinon. Por ke ŝi sidu. Mi diras, ke ŝi havas bonan kapon. Tio tuj videblas. Al vi, Hin Menners, ŝi, kompreneble, ne diros eĉ du vortojn. Sed mi, sinjoro, en la libera karba afero malestimas klaĉojn kaj onidirojn. Ŝi parolas, kiel plenaĝa, sed ŝia parolo estas bizara. Se vi aŭskultas atente — kvazaŭ la samo, kion mi aŭ vi dirus, sed ĉe ŝi estas la samo, sed ne tute. Jen, ekzemple, foje konversaciis ni pri ŝia metio. «Mi al vi jen kion diros, — diras ŝi kaj tenas sin je mia ŝultro, kiel muŝo je sonorilturo, — mia laboro estas ne teda, tamen mi ĉiam deziras elpensi ion specialan. Mi, — diras, — tiel deziras artifiki, ke ĉe mi sur tabulo boato mem navigu, kaj remistoj remu reale; poste ili albordiĝas, bitas la boaton kaj, ĝuste kiel vivaj, eksidos sur la bordo por manĝeti». Mi, vidu, ekridis, ĉar min tio amuzis. Mi diras: «Nu, Assol, tia ja estas via metio, kaj la pensojn tial vi havas tiajn, sed ĉirkaŭen rigardu: ĉiuj en laboro estas kiel en batalo». — «Ne, — diras ŝi, — mi scias, kion mi scias. Kiam fiŝisto kaptas fiŝon, li pensas, ke li kaptos grandan fiŝon, kian neniu kaptis». — «Nu, kaj mi?» — «Kaj vi? — ridas ŝi, — vi, verŝajne, kiam plenigas per karbo la korbon, tiam pensas, ke ĝi ekfloros». Jen kian ŝi vorton diris! En la sama minuto, mi ne scias, kio min puŝis rigardi al la malplena korbo, kaj tiel al mi vidiĝis, kvazaŭ el la vergoj ekrampis burĝonoj; krevis tiuj burĝonoj, ekbrilis tra la korbo folioj kaj malaperis. Mi eĉ iomete sobriĝis! Kaj Hin Menners mensogas kiel kalendaro; mi lin konas!

Opiniante, ke la parolo transiris al malkaŝa ofendo, Menners trapikis la karbiston per rigardo kaj kaŝiĝis trans la vendotablon, de kie li amare demandis:

— Ĉu vi ordonos doni ion?

— Ne, — diris Gray, elprenante monon, — ni ekstaras kaj foriras. Letiko, vi restos ĉi tie, revenos vespere kaj silentos. Eksciinte ĉion, kion vi povos, transdonu al mi. Ĉu vi komprenis?

— Karega ŝipestro, — diris Letiko kun ioma familiareco, kaŭzita de la rumo, — ne kompreni tion povas nur surdulo.

— Bonege. Memoru ankaŭ, ke en neniu el tiuj okazoj, kiuj povos ŝajni al vi konvenaj, vi rajtas paroli pri mi, kaj eĉ mencii mian nomon. Adiaŭ!

Gray eliris. Ekde tiu tempo lin ne forlasadis jam sento de mirindaj malkovroj, kiel fajrero en pulva pistujo de Bertoldo, — unu el tiuj animaj lavangoj, el sub kiuj elŝiriĝas, brilante, fajro. Spirito de tuja agado ekposedis lin. Li rekonsciiĝis kaj koncentris la pensojn, nur kiam eksidis en la boaton. Ridante, li submetis la manon kun la polmo supren — al la varmega suno, — kiel li faris tion foje, estinte knabo, en la vina kelo; poste li debordiĝis kaj komencis rapide remi en la direkto de la haveno.




Bertoldo — la legenda monaĥo — inventinto de pulvo (rim. de la tradukinto).