Ĉapitro XIII

Sur la marĝenoj de la akuzakto Davenant skribis al Galeran pri la tribunalo, pri la malsano kaj pri advokato.

«La tribunalo okazos lunde, je la deka horo de mateno. La emocioj de la hieraŭa tago malbonigis mian staton. Mi ne povas trankvile kuŝi, la nedifiniteco kaj antaŭsento de terura fino vokis tiom da malgajaj pensoj kaj pezaj sentoj, ke regi ilin mi ne kapablas. Mi pene trenas la kruron al la fenestro, kaj, leviĝinte sur la tabureton, fumas pipon post pipo. Fojfoje mi febras, pri kio mi ĝojas; en tiuj horoj la mornaj cirkonstancoj de mia stato ricevas ian ondobrilantan, vitran diafanecon, fantazioj kaj esperoj lumas, kiel helaj ĉambroj, kie aŭdeblas gaja rido, aŭ mi iĝas indiferenta, ricevante eblon fordoniĝi al rememoroj. Ili estas nemalmultaj, kaj ili estas tre klaraj.

La milita advokato, asignita de la tribunalo, estis en mia kamero kaj post detala pridiskuto de la eventoj konkludis, ke mia sola ŝanco saviĝi de la pendumilo estas en silento pri la kolizio kun Van-Konet. Laŭ kelkaj liaj replikoj mi havas bazon opinii, ke li ne kredas al mi aŭ mem tiom bone scias pri tiu okazo, ke ial devas ŝajnigi sin nekredema. Per la interna sento mi ne sentis de lia flanko tre grandan simpation al mi. Estas strange, ke li rekomendis al mi preni sur min la kulpon pri konservado de kontrabando, sed mian partoprenon en la armita konflikto — klarigi per la vundo de la kruro, kaŭzintan blindiĝon pro kolerego. Al mia demando, ĉu mi estos transportita en la juĝejon, li unue respondis eviteme, kaj poste diris, ke tio dependas de opinio de la prizona kuracisto. «Vi nur gajnos, — aldonis li, — se vian aferon oni traktos en via foresto, — la tribunalo estas agordita severe al vi, kaj tial estas pli bone, se juĝistoj ne vidas la vizaĝon, ne aŭdas la voĉon de la juĝato, anticipe incitinta ilin. Krome, ĉe via karaktero vi povas komenci paroli pri Van-Konet kaj vokos dubon pri via sincereco, tiel klare montrita en la pridemandoj». Promesinte fari ĉion, kio dependas de li, li foriris, kaj mi restis en eĉ pli granda maltrankvilo. Mi ne komprenas la advokaton.

Kara Galeran, mi ne scias, per kio mi vokis tiom da favoro kaj zorgemo, sed, se ili estas, plenumu la peton, kiun, verŝajne, mi ne sukcesos ripeti. Se oni min pendumos aŭ enprizonigos por multaj jaroj, fordonu la arĝentan cervon al la infanoj de Futroz, probable, tre plenaĝaj nun, kaj diru al ili, ke mi memoris ilin tre bone kaj ĉiam. Kion mi deziris? Verŝajne, ĉion plej bonan, kion povas deziri homo. Mi deziris tiel forte, kiel, evidente, estas danĝere deziri. Ĉu estas tiel? Dum naŭ jaroj mi sentis konfuzon kaj ŝajnigadis min tavernisto. Sed mi estis trankvila. Tamen ja mi valoras ion, se mi deksesjara komencis kaj kreis vivantan entreprenon. Ho Galeran, mi multon povus fari, sed en tia lando kaj inter tiaj homoj, kiaj, eble, ne ekzistas!

Mi kaj la febro ĉirkaŭskribis tiujn ĉi marĝenojn de la akuzakto. Ĉio, kio estas troa ĉi tie, atribuu al la febro. Finskribante, mi komprenis, ke mi baldaŭ vidos vin, sed mi ne povas klarigi, kiel tio okazos. Plej multe min mirigas tio, ke vi ne forgesis pri mi.

James — Tirrey».

Galeran tre laciĝis, sed lia laco forpasis, kiam li tralegis tiun ĉi vokon el trans la prizona muro. Li legis mense, kaj poste laŭte, sed ne ĉion. Ĉiuj komprenis, ke prokrasti ne eblas.

— Gravelot subtenis la niajn, — diris Botredge, — kaj tial mi fosos tage kaj nokte.

— Laboru, — diris Galeran al la kontrabandistoj, — mi donos al vi centojn da pundoj.

— Vi pagu tiom, kiom konvenas, — respondis Tergens, — ĉi tie la afero estas ne nur en mono. Al kuraĝa homo ni ĉiam ĝojas helpi.

— Kiam mi forlasos la butikon, — deklaris Stomador, — prenu tutan mian varon kaj dividu inter vi. Dum dudek jaroj mi vagadas en la mondo, komencante unu entreprenon, forlasante alian, sed mi neniam trovadis tian amikan kompanion en neordinaraj cirkonstancoj. Ju pli multe oni faras por homo, des pli proksima li iĝas por oni. Do, ni drinku pipran vodkon kaj manĝu ŝinkon. Hodiaŭ, kiel ĉiam dimanĉe, la butiko estas fermita, dormi eblas ĉi tie, kaj morgaŭ vi ĉiuj ripozos sub la tero, samtien mi portos al vi matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon kaj tion, kion vi deziros manĝi nokte, do «noktomanĝon».

Restariginte la fortojn per vodko, abunda manĝo, cigaroj kaj pipoj, la komplotantoj malleviĝis en la subfosaĵon. Ili atingis tian gradon de entuziasma laciĝo, kiam la penso pri la celo dominas super ĉiuj ceteraj, kreante heroaĵon. Alkoholo efikis nun nur la cerbon; la konscio estis prilumita hele, kiel per lumo de magnezio. Ekdormante, ili sonĝis la subfosaĵon, vekiĝante — strebis tuj daŭrigi la laboron. Dum ne leviĝis la suno, spiri estis facile, sed post la naŭa horo de mateno sufokeco iĝis tiom forta, ke Tergens ŝvitegis, kaj ju pli li profundiĝadis al la prizona muro, des pli malfacile estis spiri. Por ne implikiĝi dum mallongaj ripozpaŭzoj, la komplotantoj komencis labori pare: Galeran kun Tergens, kaj Botredge kun Stomador. Ne havante eblon rektiĝi, ĉiam fleksiĝintaj, sidante sur la genuoj aŭ en maloportuna pozo, ili devis fojfoje kuŝiĝadi sur la dorson, por, perforte rektigante sin, kvietigi turmentantan doloron de la artikoj. Estas malfacile diri, por kiu estis malpli bone — ĉu por tiu, kiu estis detrenanta pezajn sakojn al unu fino de la pasejo, anstataŭe pli bone kaj forte spirante, ĉar li estis pli proksima al la elira aperturo, aŭ por tiu, kiu estis fosanta, — jen sidante flanke, jen duonkuŝante aŭ starante fleksite.

Labori oni devis per ĉio, kio estis ĉe la mano. Fojfoje Tergens aŭ Botredge enŝraŭbadis la borilon, farante vicon da truoj, kaj ŝancelante la kalkoŝtonon per la rompstango, elŝiradis ĝin poste per batoj de la pioĉo. Okazadis, ke ilin vigligadis facile derompiĝantaj vakuaĵoj, kien la rompstango faladis, kiel tra ovoŝelo, sed renkontiĝadis ankaŭ persistaj lokoj, kiujn necesis bategi. Kiam ili enprofundiĝis jam trans la mezon de la strato, la kalkoŝtono komencis iĝi pli humida, kio indikis proksimecon de fonto, kaj ĝis la malfrua vespero la laboro iris sub timo de akvo, kiu povus superverŝi la pasejon. Sed tio ne okazis. Ĝis la prizona muro la kalkoŝtono restadis humida — maldekstre pli forte, ol dekstre, tamen ne en tia grado, ke povus kreiĝi likva koto. La subfosaĵo eltenis ĝis la fino. Kiam la permane plenŝtopitaj sakoj viciĝis ĉe la muro de la pasejo, Stomador kaj Botredge levis ilin supren kaj elŝutis en la ŝedon, kie jam altis monto da kalkoŝtono. La varo estis forigita: en la ŝedo apenaŭ sufiĉis spaco, por enlokigi la restantan grundon. La matena trafiko jam komenciĝis, kaj tial iĝis danĝere portadi la sakojn tra la korto, ĉar aperus suspekto. Tiam ili decidis disŝuti la kalkoŝtonon laŭlonge de la tuta pasejo, trabatita ĝis la dekunua horo ankoraŭ je du metroj, kaj nokte okupiĝi pri forportado de la grundo en la ŝedon. Tiutempe Stomador apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. Tergens eksidis ĉe la elirejo kaj ekdormis, tenante la pioĉon en la manoj; Botredge avide trinkis akvon. Neniu povis nek deziris manĝi. Ili uzis la pipran vodkon, kiu sola redonadis konscian aspekton al la tikantaj nerazitaj vizaĝoj kun ruĝaj pro polvo okuloj. Vekinte Tergens-on, Botredge forkondukis lin en la butikon, kie ĉiuj malvestiĝis, lavis sin per malvarma akvo kaj ekkuŝis nudaj, kun vizaĝoj supren, sur litkovrilojn, sternitajn sur la planko. Pendiginte ĉe la malantaŭa pordo seruron, Stomador enrampis en la butikon tra la korta fenestro kaj fermis la fenestrokovrilojn. Li ekkuŝis apud Botredge.

La sterniĝintaj korpoj de la kvar homoj kuŝis kiel kadavroj. Nur atente rigardante, oni povus rimarki, ke ili malforte spiras, kaj sur iliaj koloj pufiĝas kaj malpufiĝas la vejnoj. Tiu malsaneca dormo daŭris ĝis la kvina horo de vespero. La aerbano plenumis sian aferon — la spirado iĝis pli glata. Tergens ĝemis dum dormo, Stomador saĝe kaj pace ronkis. La unua vekiĝis Galeran, ĉion rememoris kaj vekis la ceterajn, kiuj nur dum momento kuŝis kun sovaĝe malfermitaj okuloj. Ili ekstaris; vestinte sin — manĝis, fartante, kiel post longa zumegado super la kapo. Nun ili interkonsentis tiel: por ke ne ŝajnu stranga la longa foresto de Stomador, la butikisto restas hejme por okazo de apero de klientoj aŭ de Fakreged kun informoj; la ceteraj iras sub la teron kaj estos tie ĝis la veno de la noktomezo, post kio ili intencis denove ripozi. Kiam ili malleviĝis, la butikisto fermis la elirejon per kestoj, sed ne malfaciligante aliron de la aero.

Dum tiu ĉi vespero estis al li tri vizitoj de ordinara speco: edzino de provoso, aĉetinta paketon da tabako kaj ludkartaron, ebria ĵurnala disportisto, neniel kalkulinta, ke Stomador volonte donos al li kredite vinon, kaj tial dezirinta elverŝi siajn sentojn, sed forpelita tre decide, kaj najbaro-legomĝardenisto, forgesinta, por kio li venis. Tamen ĉi-foje Stomador ne regalis lin, dirinte, ke «doloras la kapo». Kiam vesperiĝis, venis la Rufa Katarina, ekfumis kaj eksidis.

— Oĉjo Stomador, Fakreged transdonas al vi novaĵojn: lia deĵoro aranĝiĝis. Sen virino vi, ŝajne, neniel sukcesos.

— Parolu rapide. Jen drinku, rakontu kaj foriru; prefere neniu vidu cin ĉi tie. Ni nun ĉion timas.

— Do, la laboro ĉe vi iras? Mi pensis, ke ili frapas. Nenio aŭdeblas.

— Frapado estas en mia kapo. Ĉu ci parolos finfine?

— Fakreged lasis al mi prilabori Mutas-on, ke tiu kuŝu malsana morgaŭ, je la dekdua horo de tago, kiam deĵorantoj ŝanĝiĝas. Mi tiun aferon aranĝis. Mutas-on drinkigis Velura Lipharulo kaj transdonis lin al mi. Li estas ĉe mi. Vi vidas, mi estas ebrieta. Ni trovis unu homon, kiu kvazaŭe klopodas iĝi provoso. Mutas komencis fanfaroni, kaj tiu lin drinkigas, eĉ monon al li donis. Kaj drinkigados dum la tuta diurno. Matene mi donos al Mutas pulvoron, ke li tradormu pli longe. Ĉio estas en ordo, oĉjo Stomador, kaj tial regalu min.

— Ci estas ne rufa, sed ora, — deklaris Stomador, verŝante al ŝi konjakon. — Drinku kaj foriru. Nu, kielas cia Cravar?

— Do kio Cravar? Li nemalbonas. Komencis venadi kaj eĉ ne tute avaras. Ne eblas diri, ke li estas avara. Mi miris. Nun li deziras edziĝi. Tamen li estas terure ĵaluzema.

— Prenu lin, — diris la butikisto, — alie poste ci bedaŭros.

— Vidu... oĉjo Tom, mi estas honesta knabino. Kia mi estas edzino?

Katarina foriris, kaj Stomador eliris al la subfosaĵo kaj, defaliginte la barelojn, ekvidis Galeran-on stari en la puto, pendiginte la kapon sur la manojn, alpremitajn al la vertikala muro. Li estis profunde suspiranta. Botredge kuŝaĉis ĉe liaj piedoj kun malseka ĉifono sur la kapo. Mallaŭte sonis batoj de Tergens, diseriganta la kalkoŝtonon.

— Rekonsciiĝu, — diris la butikisto al Galeran, — eliru ĉiuj, necesas trinki kafon. Alie vi mortos.

— Neniam! — Galeran senkomprene ekrigardis al li. — Kio estas nova?

— Fakreged deĵoros.

— Ĉu jes? — respondis Botredge, levetiĝante. — La koro komencas funkcii.

Fleksiĝinte, elrigardis de malsupre Tergens.

— Ni ĉiuj eliru, — deklaris li. — La fortoj finiĝas. Ni ŝtopis la tutan pasejon. Ripozinte, ni komencos purigi.

Li eksidis apud Botredge, pendiginte la kapon kaj maŝine viŝante la frunton per la mandorso.

Stomador dismetis la piedon pli larĝe, kliniĝis kaj komencis helpi al la senfortiĝintaj laborantoj eliri sur la korton.