Edwin de Kock

Kvar sezonoj de la koro

I. Somera nokto

Mi dormeme kuŝas lite,
kvazaŭ fiŝ' en blanka sonĝo,
de la luno dorlotite
ĝis la transtegmenta plonĝo
lantsubite glutis ĝin.
Mi nun aŭskultas la tenebron,
kaj ĉiu plankoknar' aŭ pin'
eĥigas plaŭdan sangofebron.
La koro horojn fortamburas,
ritmas kvazaŭ mar' sur rokoj.
Pensoj sur la bordo kuras,
brue, kun mortantaj vokoj.
Min perturbas tiu vasto
batanta en la propra sin' –
la kosmo kvazaŭ mia gasto –
ĝis la dormoflus' forportas min.

II. Aŭtuna posttagmezo

Foliolange
arboj flustras,
korosange
karno flustras
pri aŭtuno.
Kalviĝas arboj
antaŭvente.
Mi kalviĝas
mortosente,
malgraŭ la suno.
Atendi torturas
Dum sablo de l' nuno
pretersusuras,
malgraŭ la suno.

III. Vintra mateno

La vintrobesto glacispire
stratojn kaj en kortoj snufas,
levante paperbulojn gire;
forgalope eke hufas
trans kampojn de la frosta koro,
el kiu frapas ĝi martele
ĝemojn de la tempdoloro
duriĝanta sendegele.

IV. Primavere

Miaj verdaj printemppensoj
freŝe ekfolias
sub liutaj ventkadencoj.
Voĉoj en mi krias,
arĝentarpeĝoj de la koro,
ke konvolucias
en ĉiu tigo de la sensoj,
post la jaroj seb odoro,
jubilonta flava floro.