Ivan Naumov

Nova preĝo sub sama standardo

omaĝe al doktoro Zamenhof

Jen, flugas la nuboj.
Iliaj vualoj
Paligas falantan sunrondon.
Mi, drone en duboj,
Por ĉiuj kialoj
Bezonas respondon.

Sed ĉio silentas –
Refoje mi sentas
Nek jeson, nek neon, nek aŭon...
Zorganto Plejsenca,
Per menso potenca
Rigardu ĉirkaŭon!

Ĉielo sen kajtoj –
Ĉiamas la trajtoj
De l' olda, mortanta vespero.
Sur tombon de l'tago
Metatas repago –
Manpleno da tero.

Ĉu mondo ŝanĝitis? –
Ja revo ne mitis,
Ĝi ardis kaj flamis en koroj... –
Verŝajne, finbrulis.
Ĉar nepojn jam lulis
Aliaj sonoroj.

"Ĝi estas ne plago –
Sed, klare, destino!" –
Ni Lingvan neuzon moketas.
De tago al tago
En fera obstino
Ni Lingvon forĵetas.

Ĝi kuŝas en polvo.
Ĝi ŝimas sen solvo.
Ĝi putras sub ruĝaj kovriloj.
"Ja tago ne lastas!" –
Ni ĉion prokrastas
Por longaj jarmiloj.

De etaj rondetoj
Ni venis al re-e-etoj!!!
Ni vigle de sola Adamo
Diskreskis. Ni multas.
Sed pigras kaj stultas
En sata sinamo.

Solenis komenco,
Fajreris intenco,
Sed jen: estingiĝis ribelo.
Plu helas nur oro
De Lingva valoro:
Ĉieso kaj belo.

Ĉiela lamento
Demandojn rifuzas,
Stelaroj pikiĝas en tardon...
Ektreme pro vento,
Mi plejde ekuzas
La verdan standardon.

15.04.93