El Heine

(traduko de K. Kalocsay)

Pinarbo staras norde
sur kalva mont' en sol'.
Ĝi dormas; glacio, neĝo
ĝin kovras per tomba tol'.

Kaj ĝi pri palmo sonĝas,
kiu en suda land',
sola, funebre mutas
sur arda altroka rand'.