John S. Dinwoodie

La soleca dio

Noktmezo kaj mallumo – unu stelo
    briletis sur velura fon',
tutsola en la vasto de l' ĉielo;
    veadis venta monoton'.

Rigardon ĵetis mi al nokto nigra;
    mallaŭte en la malproksim'
aŭdiĝis krio de ansero migra;
    animon mian skuis tim'.

Teruris tamen min nek la insido
    de l' nokto, nek la birdo-kri',
sed kvazaŭ en abismon, la ekvido
    en koron de soleca di'.

Solecon lian la natur' spegulas
    en si fidele; ĉiu sent'
de l' granda universo-kor' modulas
    la tonojn de l' multvoĉa vent'.

Sur la sennombraj montoj de l' eterno
    majestas li en sol-seren',
la ĉion-direktanta vivokerno,
    ekster la homa komprenem'.

Profundas tiom la soleco dia,
    ke l' homo ne solecas pli
en morto-horo, ol en vivo sia
    solecas en eterno di'.