Nikolao Hohlov

Viburno

Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put',
en la umbela ornam' viburno
sunumas branĉojn sur verda krut'.

Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l' fora jun';
en la animo revive sonas
la pasinteco tra l' muta nun.

Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam',
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l' guta gam'?

Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ',
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ'?

Kun la freŝeco de la hieraŭ
tre zorge gardis la fida kor'
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor',

por ĉe l' revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint',
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l' plaŭda tint'.

Moskvo, 26.V-1928.