Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita

Kruko: — Ĉu vi vidas la belan sinjorinon, tie?

Baniko: — Jes.

Kruko: — Estus eble al mi fiki ŝin.

Baniko: — De kiam vi konas ŝin?

Kruko: — Mi tute ne konas ŝin, sed ĝuste nun mi havas erektiĝon.

En kolegio instruisto okaze aŭdas lernanton konfidi al kamarado:

— Mi kuŝis kun Didi.

La instruisto parolas pri tio kun kolego. Tiu konfesas, ke li mem plurfoje surprizis lernantojn, kiam ili fanfaronis, ke kuŝis kun Didi.

La kolegiestro, informite, decidas agi kontraŭ la fiulino, kiu delogas la kompatindajn lernantojn. Sed unue li volas koni la amplekson de la malmoralaĵo. Li kunvenigas ĉiujn klasojn kaj malkaŝe petas:

— Paŝu antaŭen ĉiuj, kiuj havis rilatojn kun Didi.

Ĉiuj kolegianoj elpaŝas. La instruistoj estas teruritaj. Nur unu juna, anĝelmiena lernanto restis sur sia loko. La direktoro prenas lin en siajn brakojn kaj ekploras:

— Kompatinda infano, la sola, kiu ne perversiĝis inter tia grego da porkoj! Kiel vi nomiĝas, etulo?

— Didi, sinjoro direktoro.

Interpopola konduto

El Babakotomagelo, unu el la plej malgrandaj insuloj de la arkipelago Matoko, al internacia kongreso en Bervalo venis bela junulino. Ŝi konatiĝis kun Kruko, kiu ĉiujare profitas la kongreson, por praktike studi la amorajn morojn de foraj popoloj.

Tiufoje li miras pri la kompleta nescio de la juna insulanino. Ŝi konas nur unu geiĝan manieron, la t.n. naturan pozicion.

— Ĉu en Babakotokotopo oni ne faras 69?

Ŝi malfermas la okulojn. Per sorĉa voĉo li deklamas la versojn de Peter Peneter:

«Numero dolĉa: 69. Genuas
Mi super vi, la kapo ĉe l' ingven'...»

Tiel li vekas ŝian scivolon, ŝian deziron, ŝian voluptemon, kaj post momento ili ekĝuas sur fremda lito la numeron dolĉan.

Subite la Babakotomagelanino abrupte saltas, aŭdante Krukon murmuri:

— En tiu loko jam kunvenis miloj da samideanoj.

— Kion vi diris?

Kruko ridetas, klarigante al sia ekzotika amikino:

— Mi ĵus legis pecon de Heroldo de Bervalo forgesitan en via karna valo.*


*
Unua rimarko: Temas pri la inaŭgura parolado de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu esprimis la deziron, ke liaj gravaj vortoj flugu de loko al loko.

Dua rimarko: Kruko certe legis la verkojn de Raymond Schwartz.

Dumviva membro

Nekonato eniras apotekon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur apotekistino. Li flustras:

— Fraŭlino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi?

— Tio estas stranga kazo. Atendu momenton.

Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas el la postbutiko, dirante.

— Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.

Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento

En la urbodomo juna oficisto ekvidas koleginon apogita sur la breton de fenestro. Rigardante eksteren, ŝi prezentas al li belegan enjupitaĵon. Li mallaŭte proksimiĝas kaj ŝerce klakas per mano sur ŝian rondan postaĵon.

Ŝi abrupte turnas sin al li. Katastrofo! Fatala eraro! Ŝi estas la edzino de la urbestro.

La oficisto scias, ke li estas tuj eksigota kaj eble kondamnota. Li balbutas:

— Sinjorino, se via koro estas same malmola, kiom via postaĵo, mi estas perdita.

Flatite, ŝi ridetas kaj pardonas.

En popola drinkejo oni vokas Banikon al telefono. Ĉar li timas, ke iu dume trinkos lian multekostan vinon, li lasas slipon sur la tablo: «Mi kraĉis en la glason».

Kiam li revenas, li vidas alskribon sur la slipo: «Ankaŭ mi».

Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas

Ginekologo ekzamenas gravedan virinon.

— La akuŝo certe ne estos facila, ĉar la infano estas malbone lokita.

— Sinjoro doktoro, tio ne mirigas min, — ŝi ĝemas. — Estis tiom maloportune en la malgranda aŭto de mia fianĉo.

Homa doloro

S-ino Kruko iris al kuracisto.

— Sinjoro doktoro, mi ne plu povas dormi. Donu do al mi kontraŭkoncipajn pilolojn.

— Sed, sinjorino, tiaj piloloj ne helpos vin dormi.

— Ili ja estas ne por mi, sed por mia filino.

— Mi tute ne komprenas vin.

— Sinjoro doktoro, de kelkaj semajnoj mi ne plu povas dormi, ĉar mia filino ĉiuvespere eliras el la hejmo.

La mistero de l' sango

— Kara amikino, via bebo estas vera portreto de sia patro.

— Espereble mia edzo neniam rimarkos tion.

Knabo eniras apotekon:

— Ĉu vi povas vendi al mi pakaĵon da menstruaj tukoj SEKURO?

— Jes, etulo. Estas afable de vi, ke vi faras aĉetojn por via panjo.

— Ili estas ne por mia panjo.

— Do verŝajne por via granda fratino?

— Mi ne havas fratinon.

— Por kiu do vi aĉetas ilin?

— Por mi. Mi preparas sportan ekzamenon, kaj mi legis reklamon en Heroldo de Bervalo: «Dank' al la menstruaj tukoj SEKURO vi povas facile naĝi, rajdi kaj bicikli».

Dancu marionetoj

— Kompatinda amiko, kio al vi okazis? Kial via vizaĝo estas tiel bandaĝita?

— Ha, hieraŭ vespere, dum mi tangis kun mia amikino en ties ĉambro ĉe radio-muziko, min surprizis ŝia patro.

— Sed simpla tango ja ne povas tiel kolerigi.

— La patro de mia amikino ne sciis, ke ni dancas. Li estas tute surda.

S-ino Baniko devas ĉeesti festenon. Ĉar ŝi terure malvarmumis, ŝi kunprenas du naztukojn, unu en la mansaketo kaj unu en la korsaĵo. Vespere la unua naztuko estas neuzebla pro malsekeco. S-ino Baniko ŝovas manon en la korsaĵon, sed ŝi ne trovas la duan naztukon. Ŝi sondas dekstre kaj maldekstre. Ŝi metas ambaŭ manojn en la dekoltaĵon. Ŝi febre palpas sian bruston.

Kiam ŝi rimarkas, ke ĉiuj ĉeestantoj subite silentiĝis kaj miras ŝian strangan serĉadon, ŝi murmuras, ruĝiĝante:

— Mi tamen estas certa, ke antaŭe mi havis du.

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro

Pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon. Li balbutas:

— Mi estas portretisto. Ĉu vi akceptus pozi por mi?

— Volonte. Tio kostos tri mil stelojn.

La pentristo kolektas ĉiujn siajn ŝparaĵojn, sed dum la dua pozado li tiom ardas, ke li proponas:

— Mi deziras pentri vian bruston nuda.

— Volonte, tio kostos kvar mil stelojn.

La pentristo prunteprenas monon de ĉiuj konatoj kaj amikoj. Kaj li konfesas al ŝi:

— Ĝis nun mi ne kuraĝis diri al vi, ke mi dezirus pentri vin tute nuda.

— Volonte. Tio kostos ok mil stelojn. Li lombardas siajn meblojn, almozpetas surstrate, ĝis li havas la necesan monsumon. Kiam la belulino staras nuda antaŭ li, la pentristo eksalivumas pro voluptemo. Li ekkrias:

— Ha, karulino, vi vere frenezigis min. Mi deziras vin, mi avidas vian karnon, mi nepre devas vin amori. Diru, kiom mi pagu por ĝui vian korpon.

— Kiel ĉiuj ceteraj — mil stelojn. Tio estas mia tarifo.

La misvojo

En malliberejo kondamnito devas ŝanĝi la ĉelon. Liaj kunuloj avertas lin:

— Atentu. En via nova ĉelo vi trovos nur danĝerajn pederastojn. Ili verŝajne perfortos vin.

— Ne timu, kamaradoj. Nur rigardu tion.

Li malfermas sian pantalonon kaj montras jenan tatuaĵon sur la postaĵo: «Eniro malpermesita. Mordema tenio».

Bervalajxo
(por kamparanino)

Sinjorino, kapoto ne sufiĉas por via riĉo, se sub ĝi ne estas ĉaro da puraj ovoj.

Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore

Baniko: — Mia edzino estas aĉa skoldemulino. La kunvivado kun ŝi estas infera. Mi ŝatus scii, kial via edzino estas tiom bona, tiom afabla, tiom komplezema.

Kruko: — Facile. Mi regule batas ŝin unu fojon ĉiusemajne.

Baniko: — Kial?

Kruko: — Eĉ kiam mi ne scias, ŝi scias — kial.

La stranga butiko

En la juda kvartalo de Bervalo Kruko vidas en montrofenestro vekhorloĝojn. Unu el ili multe plaĉas al li. Li eniras la butikon:

— Mi deziras tiun vekhorloĝon.

— Mi ne vendas horloĝojn. Mi estas la oficiala cirkumcidisto de la juda komunumo.

— Kial do tiuj horloĝoj?

— Kion do vi volas, ke mi prezentu en mia montrofenestro?

S-ino Kruko kaj s-ino Baniko interŝanĝas impresojn pri sia geedza vivo.

S-ino Kruko: — Mia edzo kaj mi dormas en apartaj ĉambroj. Ni lasas tamen la pordon malfermita inter la ĉambroj.

S-ino Baniko: — Kaj kiel okazas koncerne la geedzan devon?

S-ino Kruko: — Kiam mia edzo deziras min, li mallaŭte fajfas. Kaj mi tuj iras en lian liton.

S-ino Baniko: — Sed kiel vi povas konigi vian edzon pri via propra amoremo?

S-ino Kruko: — Estas facile. Mi tiam demandas lin: «Karulo, ĉu vi ne ĵus fajfis?»

Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis

Juna viro erare eniras hotelan ĉambron, kie maljunulino ĵus senvestiĝis.

— Ho, pardonu, sinjorino. Mi eraris.

— Jes, amiko. Vi venas kvardek jarojn tro malfrue.

La naiveco de pastro Brown

Juna pastro sidas unuafoje en konfesejo. Bela pekulino ĵus deklaris:

— Patro, mi faris 69 kun mia edzo.

La sensperta pastro, neniam leginte la 39an soneton de P.Peneter, tute ne scias, kio estas tiu peko. Per lertaj demandoj li tamen igas la konfesantinon doni al li kelkajn detalojn pri la mistera numero. Poste li balancas la kapon, nenion dirante. Tiu silento timigas la belan pentemulinon.

— Patro, ĉu estas tre grava peko?

— Jes, — flustras li. — tio estas grava peko.

Kaj li ekkrias, levante la manojn kaj la okulojn al la ĉielo:

— Sed kia mirinda kombinaĵo!

Vojaĝo interne de mia ĉambro

Revenante vespere de vojaĝo, Baniko vidas fremdajn virajn vestaĵojn en sia dormoĉambro. Lia edzino ŝajnas tre embarasita en la lito. Suspektante, ke io estas ne en ordo, Baniko priserĉas la loĝejon kaj efektive trovas nudan viron en la formetejo. Li kolere eltiras lin el la kaŝejo kaj krias:

— Mi konas vin, mi jam vidis vin. Kiam? Kie?

— Pasintmonate en la ŝranko.

Kruko proponas maldecajn agojn al junulino. Ŝi rifuzas:

— Neniam antaŭ la edziniĝo.

— Do mi atendu ĝis post via edziniĝo.

Maljunulo deklaras al Kruko:

— Mi neniam fumis, mi neniam drinkis, mi neniam amoris, kaj tial mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon.

— Kiamaniere?

Vivo de plantoj

Vespere junaj gefratoj diskutas en sia ĉambro pri la deveno de la infanoj.

— Oni trovas ilin en rozoj, — diras la plej juna.

— Ne, en brasikoj. Kion vi penas pri tio, Joĉjo?

La dekjara Joĉjo kompateme ridetas pri tia nescio kaj moke respondas:

— Jen en rozoj, jen en brasikoj.

Post unu horo oni aŭdas el la apuda dormoĉambro de la gepatroj ritman litoknaradon.

— Kion do ili faras? — demandas la plej juna.

Joĉjo rikanas:

— Ĝardenlaborojn!

Kiu devas, tiu elekti ne povas

Modelan farmobienon vizitas ges-oj Kruko. En angulo de stalo atendas fortika virbovo. La gvidisto klarigas:

— Tie estas la geiĝejo.

S-ino Kruko montras egan intereson.

— Kiom da sekskuniĝoj plenumas tiu bovo?

— Proksimume dek aŭ dek du ĉiutage.

S-ino Kruko turnas sin al la edzo kun riproĉa mieno.

— Ĉu vi aŭdis? Dek aŭ dek du!

— Eble, sed li ŝanĝas ĉiufoje la inon.

La Fundamento

S-ino Baniko revenas hejmen kun multekosta koliero.

— Rigardu, karulo, kion mi gajnis per tombola bileto.

Post kelkaj tagoj Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo.

— Jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto. Sed mi estas nun tre laca. Ĉu vi povus prepari al mi banon?

— Volonte.

S-ino Baniko malvestas sin kaj iras en la banĉambron.

— Karulo, kial vi verŝis tiom malmulte da akvo en la bankuvon?

— Karulino, mi ne volas, ke vi difektu vian tombolan bileton, malsekigante ĝin.

Universala skribo

En arkeologia instituto profesoro diktas malnovegiptan tekston. La studentoj, kiuj jam de pluraj jaroj lernis la hieroglifojn, nun diligente desegnas hometojn, birdetojn kaj aliajn ĉiuspecajn signoj.

Kiam la profesoro diktas «La reĝino donis al la faraono grandan plezuron», studento klinas sin al najbaro kaj demandas:

— Kiel vi skribis «grandan plezuron»?

— Per malgranda piĉo.

— Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugiloj?

— Jes.

— Ili do povas flugi?

— Certe.

— Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?

— Kial tiu demando?

— Hieraŭ paĉjo nomis ŝin «anĝelo mia» kiam kisis.

— Ŝi forflugos morgaŭ matene.

Stranga heredaĵo

Dezirante resti juna laŭ la fama metodo de profesoro Voronof, okdekjarulo greftis al si ĉimpanzajn testikojn. Nun li estas feliĉega, ĉar lia edzino gravediĝis.

En kliniko li malpacience atendas la rezultojn de la akuŝo. Kiam la pordo de la atendejo malfermiĝas, li impetas al la flegistino:

— Nu, fraŭlino, ĉu knabo aŭ knabino?

— Ni ankoraŭ ne povas ekscii tion, ĉar ĝi tuj saltis kaj grimpis sur ŝrankon.

Kion vi pripensas, tio al vi venas

Du amikinoj babilas:

— Malgraŭ multaj baraktoj mi ne sukcesis akiri vizonpeltan mantelon. Kiel do vi sukcesis?

— Tute simple. Mi ne baraktis.

Montru moneron, ĉio fariĝos

Diboĉema maljunulo sidas apud infanludejo kaj rigardas per lascivaj okuloj ŝnursaltantajn knabinojn. Al tiu, kiu saltas plej alten, li donas plurfoje bombonojn. Tiam proksimiĝas knabino, kiu senhonte deklaras:

— Se vi donacos al mi 20 stelojn, mi montros al vi, kie oni operaciis min pri apendicito.

Salivumante pro voluptemo, la maljunulo tuj donas al ŝi la 20 stelojn. Ŝi tiras lin en apudan dezertan straton, montras al li domon kaj forkuras, ridante:

— Jen en tiu kliniko oni min operaciis.

Estro ne malsatas

Riĉulo invitis junan laboristinon de sia fabriko al vespermanĝo en luksa restoracio. Jam de longe li amindumas la belulinon, kaj li esperas, ke nun venis la ŝanco konkeri ŝin.

Ĉetable la malriĉa laboristino mendas ĉiujn plej multekostajn manĝaĵojn: kaviaron, palinuron, alaŭdan hepataĵon, ĉampanon...

Kun iom malmodesta tono la riĉulo diras al ŝi:

— Vi verŝajne ne manĝas ofte tiajn aĵojn en via familio.

— Jes, sed en mia familio neniu volas kuŝi kun mi.

En Heroldo de Bervalo aperis anonceto: «Luebla al fraŭlo luksa apartamento kun marmora banĉambro, televidilo, telefono, k.t.p.»

Malgraŭ la tre alta prezo iu sinjoro sonorigas ĉe la indikita adreso. La pordon malfermas bela virino tute nuda. La fraŭlo, mirante, demandas:

— Kiu vi estas?

— K.t.p.

Diligenta kolegaro

Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon. La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:

— Ĉu via edzo do ne estas singarda?

— Li estas, sed la aliaj ne.

Funebra parolado

Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:

— Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.

— Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?

Virino konatiĝis kun eta ĉino. Li invitas ŝin en sian loĝejon, promesante eksterordinarajn ĝuojn. La ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto. Post iom da tempo li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sur la liton. Kiam li revenas, li denove superŝutas ŝin per nekredeblaj amorfantazioj. Poste li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sub la liton. Kiam li revenas, la virino miras, ke li estas kapabla doni al ŝi ankoraŭ tiom da karnaj plezuroj. Ŝi deziras scii, kiun rimedon li uzas, kaj, kiam li diras: «Atendu momenton», ŝi rigardas sub la liton kaj malkovras tie ... sep etajn ĉinojn.

Kvarpieda kamarado

De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La jua viro flustras al sia emociita edzino:

— Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.

La juna edzino ribelas:

— Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.

— Tio tamen estus certe agrabla.

— Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.

En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:

— Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.

Vespere la juna viro demandas sian edzinon:

— Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?

— Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.

La tempo ĉiam malkaŝas la veron

— Diru al mi, Baniko, ĉu vi memoras pri nia vojaĝo antaŭ ses monatoj.

— Jes, Kruko, mi memoras.

— Ni pasigis nokton en kastelo, ĉe riĉa vidvino, kaj vi poste neniam diris al mi, ke vi profitis la okazon, por kuŝi kun la vidvino.

— Jes, mi konfesas, ke mi tiam ĝuis agrablan nokton.

— Mi ĵus ricevis leteron de ŝia notario. Mi ŝatus scii, kial vi diris al ŝi, ke vi nomiĝas Kruko.

— Pardonu, amiko. Mi ne pensis, ke tio havos sekvojn.

— Mi pardonas tiom pli, ke la vidvino mortis kaj postlasis al mi sian tutan heredaĵon.

En tolaĵo virino vidiĝas

S-ino Kruko rimarkas, ke la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn.

— Laŭdinda estas ja la higieno, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke via puremo estas troa? Eĉ mia filino ne ŝanĝas tiom ofte la mamzonon.

— Eble, sinjorino, sed la fianĉo de fraŭlino Kruko estas advokato. Mia amiko estas karbovendisto.

Vivu longe kaj en sano ĉiu akademiano

Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon, por kontentigi ŝin.

Malpacience ŝi murmuras:

— Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian ventron rave? Ha! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.

Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:

— Kial tiu uzaĉo de la e-vorto?

— Pro la e-fiko!

Ŝlosilo uzata ruston ne konas

En la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro. Antaŭ ol forlasi sian bervalan kastelon, la grafo Baniko la IIIa venigis sian vasalon Kruko kaj diris al li:

— Kara barono Kruko, mi fidas al vi. Jen la ŝlosilo de la ĉastozono, kiu devigos mian edzinon resti fidela ĝis mia reveno. Ĵuru al mi, ke vi respektos la honoron de la grafino.

— Mi ĵuras.

Kun laŭtaj fanfaroj kaj flirtantaj standardoj Baniko la IIIa ekrajdis al Jerusalemo. Li estis apenaŭ du mejlojn for de Bervalo, kiam vidis la baronon Kruko algalopi ŝvitante kaj kriante:

— Haltu, grafa moŝto, haltu! Vi donis al mi neĝustan ŝlosilon.

Virbovo, trovinte ganton sur herbejo, galante demandas belan bovinon:

— Fraŭlino, ĉu vi perdis vian mamzonon?

Maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon nomitan Vilpugulo. Ĉar ŝi estas tre pia, ŝi kutimiĝis konduki la hundon ĉiudimanĉe en la preĝejon. Tio kompreneble ne plaĉas al la aliaj paroĥanoj, kaj delegacio da bigotinoj intervenas ĉe la pastro.

— Sinjoro paroĥestro, ne decas, ke hundo eniru preĝejon. Estas des pli sakrilegie, ke tiu hundaĉo nomiĝas (ni apenaŭ kuraĝas prononci la nomon) Vilpugulo.

La paroĥestro petas la mastrinon de Vilpugulo de nun lasi la hundon hejme. La maljuna fraŭlino malvolonte akceptas.

Sekvadimanĉe ĉio estas en ordo, kaj neniu hundo ĝenas la Diservon. La piularo aŭskultas kortuŝan predikon. Ve! Vilpugulo sukcesis forkuri el la domo, kaj meze de la prediko ĝi puŝas la pordon de la preĝejo. Per emocia voĉo la pastro ĝuste prilaboras la animojn de sia zorgataro:

— Gefratoj, ĉiu el vi, kiu estas ... (li ekvidas la hundon) Vilpugulo, tuj eliru el la domo de Dio!

La ĉeestantoj obeeme ekstaras kaj direktiĝas al la elirejo. La pastro tute ne komprenas. Li forlasas la predikseĝon kaj kuras en la navon. Nur la maljuna fraŭlino restis sur sia loko.

— Fraŭlino, fraŭlino, kio okazas?

Ŝi balbutas per kapreska voĉo:

— Sinjoro paroĥestro, hodiaŭ matene defalis la lasta haro de mia pugo.

Fluidaĵo sen difino...

Avarulo devas analizigi sian urinon. Ĉar la prezo de tia ekzameno ŝajnas al li tre alta, li decidas, ke la tuta familio profitu la analizon, kaj portas al la apoteko botelon da opa likvaĵo.

Kompreneble la apotekisto tuj rimarkas la trompon de la avarulo, kaj kiam tiu revenas por informiĝi pri sia sanstato, la apotekisto deklaras:

— Sinjoro, vi havas sifilison, via bopatrino ikteron, via filo blenoragion, via filino estas graveda, via katino seksardas kaj via edzino same.

Antaŭ la rekrutekzameno soldatiĝontoj staras nudaj. Subite militista kuracisto proksimiĝas al junulo, kies peniso montras egan eksciton kaj kolere blekas:

— Porko, hontu! Ĉu vi ne povas stari normale kiel viaj kamaradoj?

— Mi ŝatus, — pepas la virineska rekruto. — sed vi devas unue elirigi la junan blondan leŭtenanton.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo

Infanoj eliras el la lernejo kaj diskuras. Antaŭ la pordo staras dikventra viro. Instruistino proksimiĝas al li kaj demandas:

— Ĉu vi atendas infanon?

— Ne, mi estas hidropsulo.

Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco

Kruko ricevas de Baniko komercleteron, en kiu li trovas tridek sep tajperarojn. Ĝoje li prenas sian ĉapelon, dirante:

— Mi tuj vizitu lin. Li certe ĵus dungis novan amorvekan sekretariinon.

Esprimo de sentoj

Kruko estas invitita al vespermanĝo ĉe la grafino Mambolino. Ĉeestas ankaŭ dekduo da gemondumanoj. Dum oni surtabligas la deserton, la grafino turnas sin al Kruko, petante:

— Sinjoro Kruko, rakontu do al ni iun el viaj aventuroj, kiam vi vojaĝis en Hindujo.

Tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas:

— Iam mi paŝis laŭ mallarĝa vojeto en ĝangalo, kiam mi subite renkontis grandan tigron. Senhezite mi alŝultrigis mian karabenon, sed bedaŭrinde ĝi malfunkciis.

— Ho, kaj poste?

— Poste mi kaptis mian ponardon, kaj, kiam la tigro estis tute proksime, mi eligis teruran krion: Ĥĥĥĥaaa!

— Kaj poste?

— Ve, mi fekaĉis en mian pantalonon.

La ĉeestantaron konsternas tia triviala esprimmaniero, nekutima en la mondumo. La sinjorinoj krietas: ŝoke! La sinjoroj maĉas siajn lipharojn. La grafino provas ripari la bedaŭrindan incidenton:

— Estas facile kompreneble, ke en tia situacio, kiam oni troviĝas antaŭ la faŭko de tigro, la organismo reagas...

Kruko interrompas ŝin:

— Ne antaŭ la tigro mi fekaĉis en la pantalonon, sed ĝuste nun, kiam blekis: Ĥĥĥĥaaa!

Bervalajxo
(por piulino)

De kruco batala neniam fariĝos organo por kristanismo.

Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa

Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li:

— Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj.

La sekvantan dimanĉon dum la prediko maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajon, interrompas sian paroladon:

— Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu

Nekonato demandas Krukon:

— Ĉu vi estis en Parizo lastan mardon?

Kruko elpoŝigas notlibreton, foliumas ĝin kaj deklaras:

— Jes.

— Vi estis tie kun mia edzino en hotelo. Mi diru, ke mi tute ne estas kontenta.

Kruko rekonsultas sian notlibreton kaj asertas:

— Ankaŭ mi ne estis kontenta.

En Bervalo, kiel en multaj aliaj urboj, horizontalaj fendoj en la pordoj ebligas enĵeti poŝtaĵojn en la loĝejojn. Foje leterportisto sonorigas ĉe Kruko por doni registritaĵon. S-ino Kruko ĵus eliris el la banĉambro kaj, ne volante montri sian nudecon al nekonata vizitanto, pepas per infana voĉo:

— Mi estas sola. Mia panjo malpermesis al mi malfermi la pordon.

La leterportisto kliniĝas al la pordofendo, enrigardas kaj flustras:

— Nu, eta krispakapulo, diru al via panjo, ke mi revenos.

— Ĉu vi vidis la fratineton, kiun alportis cikonio?

— Mi ne sciis, ke paĉjo amoras cikoniojn.

Saĝo abunda, sed ne profunda

En la bervala zoologia ĝardeno aro da maljunaj fraŭlinoj proteste klukas kontraŭ la sinteno de simio, al kiu ili ĵus donacis saketon da prunoj. La besto malfermas ĉiun prunon, eltiras la kerneton, ŝovas ĝin en sian postaĵon, poste remetas la kerneton en la frukton kaj fine manĝas la tuton.

La ŝokitaj fraŭlinoj atentigas gardiston pri tiu skandala konduto. Li ne komprenas ilian indignon:

— Nu, male, ĝi estas vere inteligenta simio. Antaŭ du semajnoj oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon.

Silentu donante

S-ino Baniko rakontas al s-ino Kruko:

— Imagu, kion mi spertis hieraŭ posttagmeze. Ĉe nia pordo sonorigis nekonato. Post kiam mi enlasis lin en la loĝejon, li puŝis min en la dormoĉambron, kaj, ne respondante al miaj demandoj, li malvestis sin, kaj sen unu vorto li perfortis min sur la lito. Poste li malaperis. Plu senvorte.

— Ĉu senvorte? Do vi ne povas scii, por kio li venis.

Bervalajxo
(por juna vizitantino de tombejo)

Inter la krucoj, karaj preĝoj konvenas al via amo.

Per voĉo plena

En apudaj ĉeloj de necesejo Kruko kaj Baniko, iom ebriaj, provas liberigi sin de obstina konstipeco. Ili reciproke kuraĝigas unu alian per ĝemoj kaj gruntoj:

— Ĥĥĥa!

— Ĥĥĥo!

— Nu, plue! amiko. Ĥĥĥa!

— Antaŭen, Kruko! Ĥĥĥo!

Subite aŭdiĝas neta plonĝobruo en ĉelo: plaŭ!

— Feliĉulo, — murmuras Kruko.

— Idioto! — krias Baniko. — Enfalis mia poŝhorloĝo!

Ne diru «hop» antaŭ la salto

Vintre gesinjoroj Baniko sidas en negliĝoj antaŭ la kameno. Subite li sentas, ke la fajro havas mirindan influon al lia viraĵo. Li krias:

— Banikino, tuj supreniru al la dormoĉambro. Baldaŭ mi estos amorpreta.

Ŝi ĝoje kuras en la ĉambron kaj atendas la edzon. Bedaŭrinde, kiam li venas supren de la ŝtuparo, la efiko de la fajro jam malaperas, kaj li malgaje revenas al la varma kameno. Post dek minutojn Baniko krias al la edzino:

— Karulino, nun mi venas!

Ve! Kvankam li plej rapide galopas, li ne sukcesas eniri la dormoĉambron kun sia tuta potenco.

Kun kunpremitaj dentoj Baniko reatendas la miraklon antaŭ la kameno. Samtempe li ŝovas fajrostangon en la flamon. Kiam li estas denove preta, li malrapide supreniras la ŝtuparon, kaj, tenante la fajroruĝan metalan stangon sub la kaprica karna stango, li minace murmuras:

— Se vi falos, vi brulvundos vian kapon. Se vi falos, vi brulvundos vian kapon...

Tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezono

Instruisto: — Nomu kelkajn harkovritajn objektojn.

Bona lernanto: — Broso, peruko, senpolvigilo, peniko...

Instruisto: — Bone. Kaj vi, Krukido, nomu al mi aliajn harkovritajn objektojn.

Krukido: — Jes, sinjoro, la globoj de bilardo...

Instruisto: — Ĉu vi estas freneza? Ĝuste la globoj de bilardo estas modelo de glateco, de senhareco...

Krukido: — Certe ne, sinjoro.

Li turnas sin al la fundo de la klaso kaj vokas:

— He, Bilardo! Malfermi vian pantalonon kaj montru al la instruista moŝto viajn globojn.

— Ni kredas, ke certe Krukido fariĝos ginekologo kiel plenkreskulo.

Dio scias bone pri niaj bezonoj

En usona hotelo vojaĝanto trovas sur la noktotablo de sia ĉambro biblion. Super la lito pendas granda surskribo: «Se vi estas deprimita, legu la psalmon 86: Klinu, ho Eternulo, Vian orelon». La vojaĝanto legas la psalmon ĝis la lasta verso: «Ĉar vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos».

La vojaĝanto malkovras poste jenajn liniojn krajone skribitajn sur la psalmo 86: «Se la Eternulo ne sukcesis konsoli vin, turnu vin al f-ino Daisy, tel. n-ro 88176».

Urson evitu

Ursodresisto enŝteliĝis en garbejon por pasigi nokton kun sia besto. En la mallumo lin subite vekas iu, kiu kuŝas apud li kaj murmuras:

— Mi estas la servistino de la farmodomo.

Efektive liaj manoj malkovras virinajn formojn, kiujn li tenere ekpalpadas. La karesado multe plaĉas al la servistino, kaj ŝi baldaŭ eligas ĝuajn krietojn kaj flustras:

— Vi almenaŭ amoras ne tiel brutale, kiel via amiko kun la peltaĵo.

La fileto de bankdirektoro diras al la filineto de pordisto:

— Miaj gepatroj aĉetis al mi fratineton.

La knabineto respondas:

— Miaj gepatroj estas malriĉaj. Miajn gefratojn ili faras mem.

Li ripozu trankvile!

Enketisto demandas sinjorinon:

— Kiom da infanoj vi havas?

— Ses.

— Kiom ili aĝas?

— Nu, dek, naŭ, ok, sep, ses kaj kvin jarojn. Poste ni aĉetis televidilon.

Aĝo tro matura ne estas plezura

Maljuna aktoro konsultas kuraciston:

— Sinjoro doktoro, mia kuzo estas 80-jara kiel mi. Tamen li regule plenumas sian edzan devon. Plie li diris al mi, ke li kontentigas du fojojn ĉiusemajne sian amorantinon kaj ke li ofte vizitas bordelon. Sinjoro doktoro, mi ŝatus esti kiel li. Kion mi faru?

— Faru kiel li: mensogu.

La telefono sonoras. Baniko prenas la aŭskultilon.

— Ne, ĉi tio ne estas la informejo pri la stato de la vojoj.

Baniko malŝaltas kaj turnas sin al la edzino, klarigante:

— Iu idioto demandis, ĉu la vojo estas libera.

Al la afero!

Post vizito al sia amikino, kiu estas sola en la gepatra domo, juna viro petas:

— Mi deziras ankoraŭ rapide kisi vin, antaŭ ol foriri.

— Nu, konsentite, sed komencu tuj, ĉar post horo venos mia panjo.

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto

En kupeon eniras viro kun ok infanetoj. Iu rimarkigas:

— Vi havas grandan familion.

— Ili ne estas miaj idoj.

— Vi verŝajne estas edukisto.

— Ne, mi vendas kondomojn pogrande, kaj nun mi reportas plendojn de kelkaj klientoj al mia fabriko.

La filino de policano rakontas al sia patro:

— Hieraŭ vespere mi flirtis kun junulo, kiu poste ne volis diri al mi sian nomon. Feliĉe mi notis liajn fingrospurojn.

— Mi ne komprenas. De kelka tempo tute ne vendiĝas la verkoj de Zamenhof.

Kiu volas mensogi, devas bone memori

Kruko konatiĝis kun junulino sur la strato. Li proponas:

— Mi mendos ĉambron en la hotelo Bonveno. Venu post unu horo kaj diru, ke vin atendas via edzo, s-ro Kruko.

Post horo la delogita junulino efektive aperas ĉe la hotelakceptejo kaj demandas:

— En kiu ĉambro loĝas mia edzo?

— Kiel vi nomiĝas, sinjorino?

— Krulo aŭ Krugo, mi ne ĝuste memoras.

Ĉambroluigantino: — Mi kredis pasintnokte, ke vi revenas hejmen kun viro.

Bela luantino: — Ve! ankaŭ mi kredis, ke ĝi estas viro.

En sia korto ĉiu kok' estas forta

Kamparano aĉetis novan kokon, por anstataŭi la maljunan birdokortestron. La maljuna koko petas sian junan kolegon:

— Amiko, lasu al mi almenaŭ unu aŭ du kokinojn.

— Ne, — fiere respondas la juna koko. — De nun mi estas la estro de ĉiuj kokinoj. Vi povas malaperi en la kuirpoton.

— Donu al mi unu ŝancon. Ni faru vetkuron. Ĉu vi vidas la pomujon ĉe la fino de herbejo? Tiu, kiu atingos ĝin unua, estos la reĝo de la birdokorto. Sed pro mia granda aĝo bonvolu lasi min starti tri sekundojn antaŭ vi.

Kun malhumila rikano la juna koko akceptas, kaj ili ekkuras unu post la alia. Subite pafo trafas la junan kokon, kiu falas senviva.

Kun fumanta fusilo enmane, la kamparano murmuras:

— Mi ne komprenas. De kelka tempo oni vendas al mi nur pederastiajn kokojn.

Bervalajxo
(por venkita generalo)

Pro via alta rango vi iris sub la jugon kun ploro.

Ĉiu «li» havas sian «ŝi»

Fermante siajn pantalonfendojn, du junaj paŝtistoj rigardas per revaj okuloj du beletajn kaprinojn, kiuj revenas al la grego. Unu murmuras al sia kunulo:

— Ĉu vi jam aŭdis, ke iuj naŭzaj urbanoj faras ĝin kun virinoj?

Vera opinio montriĝas en ebrio

Kruko estas ebria. Dum li revenas hejmen, putino provas delogi lin:

— Venu do, bela knabego. Tio kostos 2 mil stelojn.

— Ne, tio estas tro multekosta.

Iom pli malproksime negrino proponas siajn malkarajn servojn:

— Venu en mian ĉambron. Tio kostos al vi 500 stelojn.

Kruko hezitas kaj foriras, sed li estas tiel konfuzita, ke li ne atentas la trafiklumojn kaj transpasas la straton je malpermesita momento.

Policano vokas lin:

— Vi proksimiĝu kaj donu al mi 500 stelojn.

Kruko longe observas la policanon per malklaraj okuloj kaj, skuante la kapon, balbutas:

— Ha, ne! Por tiu prezo al mi pli plaĉas la negrino ol vi.

Dum operacio la grafino Mambolino, narkotite, plurfoje murmuras: «Emilo, Emilo».

En la sekva tago la kirurgo vizitas la operaciitan nobelinon en ŝia klinika ĉambro.

— Nun, sinjorino grafino, dank' al mia arto vi havas denove knabinajn mamojn. Postmorgaŭ vi povos reveni hejmen. Salutu sinjoron Emilo de mi.

— Ho! sinjoro doktoro, de kiam vi konas mian novan ŝoforon?

Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo

Baniko profitis restadon en Parizo por aĉeti modan kostumon. Revenante al Bervalo, li decidas ŝanĝi la veston en la vagonaro, por fari surprizon al sia edzino. Li iras al la necesejo, malvestas sin, post mallonga hezito ĵetas la malnovan kostumon tra la fenestro kaj malfermas la kartonan ujon de la pariza konfekciejo.

Ve! erare la vendisto enpakis bebovestaron.

Svatiĝanto: — Sinjoro, mi deziras edziĝi al via filino Lumila.

Estonta bopatro: — Juna viro, ĉu vi almenaŭ amas infanojn?

Svatiĝanto: — Infanojn mi ja amegas!

Estonta bopatro: — Vi estas tre bonŝanca: Lumila havas jam tri.

En fajrobrigado sonoras la telefono.

— Ha lo! Ĉi tie parolas fraŭlino Kruko. Junulo provas eniri mian ĉambron tra la fenestro.

— Tio koncernas la policon. Kial vi telefonas al la fajrobrigado?

— Tial ke lia ŝtupetaro estas tro mallonga.




Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin