[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Apendico

Eksplika teran-terana vortareto
de luzanaj kaj kurdlandaj esprimoj,
ordinaraj kaj sinturaj (vd: Sinturo)

Enkondukaj notoj

Rapida evoluo de entiologio kaŭzis bezonon krei vortojn, kiuj estus sufiĉe lakonaj ekvivalentoj de entiaj esprimoj, signifantaj nekonatajn sur la Tero abstraktajn nociojn, kaj krome konkretajn objektojn.

Rezulte aperis vortaro de neologismoj, kiel eble plej precize transdonantaj sencon de aliplaneda esprimo. Malsupre mi donas manplenon da vortoj el tiu vortaro — tiuj, kiuj povas faciligi legadon de tiu ĉi libro. Mi inkludis ankaŭ kelkajn esprimojn, kiuj ne renkonteblas en la teksto, tamen ludas gravan rolon en la spirita kaj materia vivo de Entio. Al personoj, kiuj kun pli aŭ malpli granda sarkasmo riproĉas min pri tio, ke mi malfaciligas komprenon de miaj memoraĵoj kaj taglibroj, elpensante neologismojn, mi insiste rekomendas fari simplan eksperimenton, kiu klarigos al ili neeviteblon de tio. Tia kritikanto provu priskribi unu tagon de sia vivo en granda tera metropolo, ne elirante limojn de vortaroj, eldonitaj antaŭ la XVIII-a jarcento. Tiujn, kiuj ne deziras fari tian eksperimenton, mi petus ne preni en la manojn miajn verkojn.




konata ankaŭ kiel Megapterix Sapiens — granda racihava nefluganta birdo, la praulo de la entianoj, konformanta proksimume al nia pitekantropo.
amplifiloj de moralo, etikaj sekurigiloj de lertonoj de la 16-a kaj sekvaj generacioj; preventas penojn de fiigo (kretenigo) de lertonoj, kiujn faras krimaj kaj disidentaj elementoj.
unu el multaj kolerabsorbaj establaĵoj en Luzanio, nomataj ankaŭ diboĉejoj.
same kiel sur la Tero akvodukto liveras akvon, bonodukto sur Entio liveras (laŭ mendo) bonon (vd. ankaŭ Homodukto).
Cadaveria Rusticana
pukbataliono sur paŝtejo (vd.: Pukbataliono).
Civitatoro —
de latina «civitas» (ŝtato) — reganta komputilo (vd. ankaŭ: Landopremanto).
metodo de dolĉigo de la vivo; permesas travivi tion, kion principe ne eblas travivi samtempe. Sendependaj fluoj de la konscio estas konektataj al ambaŭ duonsferoj de la cerbo, izolitaj unu de la alia per disrealigilo.
ciberanĝelo, androido-tradukisto, uzata ankaŭ por aerumado de ejoj kaj ceteraj servoj.
Prevento de intencaj malbonaj agoj per indikiloj, enkudrataj en la subveston (malbonaj intencoj kaŭzas akran atakon de iskiatalgio). Tiu teĥnologio havas en Luzanio nur historian valoron.
Dankema Objekto por Turmentoj kaj Torturoj (vd. ankaŭ: kiberludilo — por ludoj, robotsidulo — anstataŭas la mastron en kunsidoj, sesioj k. t. p.; vd. ankaŭ: Manekenigo, Familimultobligado).
duplikatita parenco, amiko aŭ proksimulo, mildiganta sopiron pri la mortintoj, aŭ incitiĝon pro malsameco de karakteroj (vd. ankaŭ: Manekenigo, Familimultobligado, sed tamen, vd. kien vi deziras).
konata ankaŭ kiel proponatoro, plifaciligas elekton de ĝuoj, distriĝoj k. t. p. Aparato, necesa en kondiĉoj de superflueco de variantoj. Elektokibero, difektita, distretita aŭ frakasita de la posedanto, tuj rekonstruas sin. Liberiĝi de ĝi ne eblas; estante elĵetita, ĝi sekvas la mastron, eĉ se tiu kaŝas sin en blendita kazemato (penetrante tien al li per specialaj blendopistiloj).
Estingiĝinta flamurdlo (vd. ankaŭ: humurdlo).
Familimultobligado
substituo de parencoj kun malfacila karaktero per imitaĵoj (vd. Homodukto kaj Manekenigo).
Genializo progresanta (Genialysis Progressiva)
apopleksio pro troeco de saĝo ĉe komputiloj, kondukanta al kurtumo de enigo kun eligo; tiaj enprofundiĝintaj en si komputiloj nomiĝas meditiloj.
Persono, glutita de kurldo kaj eligita eksteren viva.
Granda Ĉasado al Indiferentaj Kandidatoj en potencorganojn de Luzanio.
bonodukto, liveranta duplikatulojn (vd.: Duplikatulo) kaj ceterajn imitaĵojn kaj androidojn. Transportado estas farata en pulvora stato; tial nomata Pulvora Persono muntas sin mem ĉe la mendinto post konekto de kurentofonto.
religio, dominanta en Luzanio. Mi skribis sur slipo, de kie devenis tiu vorto, sed, bedaŭrinde, nenie povis ĝin trovi.
(Honta Monumento), monumento de malgloro, konstruata por memoro de la plej grandaj naciaj malherooj el speciala materialo, kapabla deformiĝi sub batoj, kaj poste restarigi la antaŭan formon. Kun kraĉujoj anstataŭ eterna flamo.
malsekiĝinta flamurdlo (vd. ankaŭ: esturdlo).
scienca fako, studanta evoluon de scioj pri tio, kion oni ne scias ĉi-momente.
scienca fako, mala al ignorantiko (vd.: Ignorantiko). Okupiĝas pri problemoj de ignorado de tio, kion oni ne scias ĉi-momente.
eksperto sur stadio de profundiĝo (memfosado) de scienco (vd. Profundiĝo de scienco).
persono de entiaj fabeloj: hibrido de virkoko kun kukolo (danke al gena inĝenierado). La virkoko respndas demandojn pri tio, kiom freŝaj estas kukolaj ovoj.
kurdlo — siama ĝemelo.
danco en la ventro de kurdlo (ne miksu kun ventrodanco!).
supera pastro en kurdlanda antikveco.
estro de kurdlo, urbestro, estro de urbosaŭro.
Kampa herbo, hazarde infektita per lertonoj. Insultas, se oni ĝin surpaŝas.
substituo de naturaj personoj per surogataj, kiuj estas mendataj, ekzemple, en familimultobligaj metiejoj.
luzana malbonigista sekto. Opiniante, ke la kaŭzo de ĉies deprimo estas ĉies bonfarto, la malutilistoj (konataj ankaŭ sub nomo de okulelŝiristoj) penas helpi al la proksimuloj per torturado de ili ĝis morto.
loĝata kurdlo. Ankaŭ: urbosaŭro, politmobilo.
sekto, kiu predikas, ke civilizo estas perversio, tial oni stimulu en ĝi perversiojn, ĉar perversio de perversio elkondukas sur la rektan vojon, do kondukas al reveno al la normo.
Observanto kaj Kuratoro de Kurdloj, ankaŭ: kurdlestro; supera oficisto de kurdlanda administracio, estranta tretpartamenton (vd.: Tretpartamento).
persono, plufoje glutita de kurdlo.
Malsukcesa difino de la maniero de fekundigo ĉe la entianoj. La ĝusta termino estas polisemio. La virina seksa ĉelo ne povas esti fekundigita per unu vira spermatozoo; por impregno necesas minimume du spermatozooj de du genetike ne identaj maskloj (do ili ne povas esti unuovolaj ĝemeloj). Nuntempe ekzistas 47 teorioj, klarigantaj, kial sur Entio aperis ĝuste tiu maniero de reproduktado, sed pro manko de loko mi ilin ellasas.
politika testejo, io simila al trejnilo por ŝtataj agantoj; nemalofte estas minita.
ekzilo en la postajn regionojn de kurdlo.
privata Galaksio, arkaika nocio, aperinta en la epoko, kiam luzaniaj civitanoj povis pretendi al aĉeto de elipsaj kaj spiralaj galaksioj. Nuntempe estas permesata nur luo por 10 000 jaroj.
se sciencistoj scias, ke interesantaj ilin malkovroj jam estas faritaj, sed ne scias, kie ili serĉu informojn pri ili, komenciĝas ekspedicioj en la profundon de scienco, aŭ inspedicioj. Ilin gvidas ekspertoj-internistoj, aŭ inspertoj. Tiun agadon oni ankaŭ nomas insperimenta, diference de la antaŭa eksperimenta.
sintezitaj animaloj, produkto de embria konstruado.
puna kurdlo, ankaŭ: VOPRIZo (vojaĝanta prizono).
bataliono de punaj kurdloj.
Salto Rationale
ankaŭ: Regulo de Inverso de Praktikataj Sencoj (RIPS). Laŭ tiu regulo, se ĉe realigo de iu Ideo oni transiras la sojlon de Titikaks, la Ideo komencas efiki inverse. Super la sojlo de T. progresemaj ideoj iĝas malprogresemaj, ideoj, promesantaj bonstaton, kondukas al mizero, ĝojigantaj — subpremas k. t. p. La sojlo de T. estas difinata per rilato de la diametro de kranio al produto de averaĝo de ĉies elreviĝo pri la vivo kaj de la konstanto NM (Neeviteblaj Miskomprenoj).
Sinteza preparado de karieroj laŭ individua bezono, konforme kun la temperamento.
Sintezita naturo, kreita en Luzanio.
sintura prizono (konvencia). La afero estas en tio, ke en la sinturo ajnaj katenoj limigas liberon nur tiam, kiam la malliberulo tion deziras; se li deziros liberiĝi, lertonoj kaŭzas disfalon de la materialo, el kiu konsistas katenoj, ĉenoj k. t. p.
aŭtomato por hazardludo je ŝtato.
sojlo de saĝigo de la medio, post kies supero ĝi iĝas pli saĝa, ol la loĝantaj en ĝi racihavaj estaĵoj.
organo de loka administracio en Kurdlando.
insektoj, plenumantaj sur Entio la funkciojn de teraj verdaj kreskaĵoj.
persono, glutita de kurldo kaj eligita eksteren viva (vd. ankaŭ: Plurglutulo).
zoologia nomo de superaj entiaj animaloj (pro vizaĝa lokalizo de la eksteraj seksorganoj).
sciencisto, okupiĝanta pri mezurado de longo de vojo, kiun devas trairi serĉaj impulsoj, por atingi serĉatajn datumojn, entenatajn en la planeda memoro.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]