Valentin Melnikov

Observoj de biletkontrolisto...

La aŭtoro dum kelkaj jaroj efektive laboris kiel biletkontrolisto en busoj. Ne ĉion el la priskribitaj eventoj li observis mem, tamen ĝenerale la urbaj busoj estas interesega loko...

Okazo en buso

En buso foje, dum vetur',
okazis jena aventur':
oscedis larĝe iu viro
tutfaŭke, kun muĝanta spiro.
Tuj indigniĝis najbarin':
«Sinjoro! Ne formanĝu min!»
Al tio voĉis li refute:
«Porkaĵon mi ne manĝas tute!»
«Aĥ certe, mi jam rememoras –
azenoj sole herbon voras!»
Kaj la publiko miris nur
pri la nivelo de kultur'...

Urba tra(-)fiko

Veturas buso, pro mallerta stir'
kaj aĉa voj' spertante fortan skuon.
Ĉe la biletstampilo iu vir'
neniel povas trafi en la truon.
Pro tio eblis nur kompati lin...
La buso haltis. Kion fari? Klaras!
Aŭdiĝis hasta voĉo de l' edzin':
«Enŝovu pli rapide, dum ĝi staras!»

Damne kaj sakre

Eble necesas malgranda prefac':
forta sakrad' estas trajto de rusoj.
Do ni ne citu menciojn pri ...(spac')...,
plu observante okazojn en busoj.
Plene ŝtopitas la busa salon'.
Viro mezaĝa, angule starante,
fumas, kaj malgraŭ plurfoja admon' –
«Damne kaj sakre!» – ekkrias konstante.
Oni, indigne pro lia blasfem',
vane parolas pri deco kaj lico;
baldaŭ konkludas: «Nu, li kulpas mem!
Tiun apaĉon do traktu milico!»
Venas milico. Severa insist'.
La blasfemulo mienas vinagre.
Ion li flustras al la milicist' –
tiu ekkrias: «Damne kaj sakre!»
La homamaso koleras jam plej.
La milicist' petas: «Havu kompaton!
Li nun veturas el akuŝej',
lia edzino naskis mulaton!»
Sonis klarigo – kaj tomba silent'
tuj senprokraste ekregis enbuse.
Peza enspiro – kaj jen post moment'
«Damne kaj sakre!» – ektondris koruse.