Valentin Melnikov

Socia moralo...

Jen komuna nia kanto
(ĝin finverkis vi, leganto):

Fidelas ĉiam mi al sankta ĵur'.
Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
Mi zorgas pri beleco de l' statur'.
Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
Do vivas mi laŭ leĝoj de l' natur'.
Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
L' edzinon amas mi kun ĉasta pur'.
...
Dankon.

Ortodoksulo
skizo al portreto

Per deca viv' ekzemplon
li montras al popolo:
la vojon en la templon
indikas «dia volo».
Lin duboj ne torturas –
la kred' animon savas.
La konscienco puras.
(Ĉu vere li ĝin havas?)
Neniun malamikas,
sentante la fieron,
kaj pie li predikas,
ke trovis jam la «veron».
Lin regas toleremo
laŭ la ordon' de Kristo:
ĉe ajna vivproblemo
li cedas sen rezisto.
Kvietas kaj trankvilas
sen pensi pri realo...
Perfekte li similas
bovinon en la stalo.

Rusa optimismo

Ekspert' en gazeto rezonas,
kaj mi preskaŭ kredas al li:
La vivo ne tiom malbonas!
...Sed multe pli.

Iom pri honoro

Fraŭlinon oni pribabilis foje,
ke perdis ŝi honoron.
Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje
praktikis ŝi amoron.
Do, tamen, eble vi respondi provus
(pardonu pro la moko!):
Ĉu vere la honor' situi povus
nur en ĈI TIU loko?

Kial oni malaprobas naturismon?

Al patrino kaj filino G.

Varmega tag'! Do serĉas ni riveron,
fuĝante de polvoza urba strato
por ĝui sunon, akvon kaj aeron
per tuta korpo en natura stato.
Jes ja, nudumi estas plej racie
en kompanio saĝa kaj bonkora,
sed iu sinjorin' laŭtradicie
sin kroĉas firme al moral' pudora:
Indigne ŝi protestas kaj akuzas
nin pri malĉasta aĉa fiintenco.
Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas
nudiĝi antaŭ vir'... sen rekompenco.

Moralo de fablo

...Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim'
ĝojigas unu la alian per intim'.