Valentin Melnikov

Adiaŭa soneto

«Как лист увядший падает на душу...»
Цурэн
(А. и Б. Стругацкие, «Трудно быть богом»)

Folio velka falas sur animon,
Jam la pasio estas en pase'.
Ne gravas kaŭzoj. Kiu kulpas, se
du iluzioj kreis la intimon?

Al la imag' la vivo strekis limon.
La sento furiozis, ardis tre... –
forbrulis ĝi, sed antaŭ la pere'
per hela lum' forigis ĉian timon.

Ĝi estas torĉo, sed ne lambaston',
kaj mi ne stumblos dum irado pena.
La celojn por restinta vivduon'

mi klare vidas kun certeco plena.
Dankinda estas de la sorto don',
eĉ se l' feliĉo pasis, senrevena.

Soneto de Curen. II

Folio velka falas sur animon,
manifestante venon de aŭtun'.
Vivestingiĝo kaŭzas la deprimon –
ja ne revenos ĝojabunda jun'.

Kaj endas jam forlasi la kutimon
pasie boli. Trankviliĝu nun!
Ĝishorizonte vastan malproksimon
dekoras ne smeraldoj, sed latun'.

Ne plu videblas ie bela floro.
Mirinde diafanas la aer'.
Kvietas ĉio... Pasis jam somer',

trovinte la azilon en memoro.
Matena frido. Ekas nova tag'.
Folioj velkaj flosas sur la lag'.

Soneto de Curen. III

«Folio velka falas sur animon...» –
delonge jam konatas la lini'.
Klasika jamb', facilas trovi rimon, –
ĉu ion novan povus diri ni?

Por emocioj serĉas mi esprimon,
sed pretas la kondamna opini':
«Ne decas plu kreskigi oldan ŝimon!»
«Eksmodas poezia harmoni'!»

«Sen rim', sen ritmo – jen la vers' moderna;
liberas vortoj, kaj ne gravas senc'
en la poemoj. Klaras ja tendenc'!»

...Sed restas ankaŭ la valor' eterna:
Ne velkas la folio sur anim',
se noblan senton gardas nobla rim'.