Valentin Melnikov

Un u versoj
i

(influite de rusa poeto Vl. Viŝnevskij,
kaj ne nur)

1. Fi(-)eraj...

***
Mi estas ateisto, dank'al dio...
***
Mi iam-tiam volas, ke eterne...
***
Ĉu dio scias, ke li ne ekzistas?..
***
Por dubi oni devas multon scii...
***
Vi eĉ imiti saĝon ne kapablas ...
***
Plej longas la paroloj pri nenio...
***
Ĉu vi, krom la Biblio, ion legis?..
***
Eraroj viaj mondon ne detruos...
***
Se mankas mon', do pleje gravas sano...
***
La vivo hardas nin. Sed kiucele?..
***
Plezuroj devas esti multekostaj...
***
Ĝojigu homojn. Aŭ vin mem, almenaŭ...
***
Deŝiru la havaĵon for de l' seĝo!..
***
Finfine, tamen, provu fari ion!..
***
Sed tutegale poste vi bedaŭros...
***
Neniu via ag' meritas dankon...
***
Matene, postebrie... Ho, teruro!..
***
Ne ĉiujn dio punas ĝustatempe...
***
Jen estas lia vica cigna kanto...
***
Sci' estas forto. Uzu ĝin singarde!..
***
Oni imitas nur neimiteblajn...
***
Ĉu vi ne provis pensi proprakape?..
***
Delonge min ne laŭdas idiotoj...
***
Se mi ekzistas – ĉu mi, sekve, pensas?..
***
La homo vivas nur dum li atendas...
***
Li malgraŭvole iĝis optimisto...
***
Bonordas ĉio, se ne konsideri...
***
Nur frenezuloj en Rusi' bonfartas...
***
Stultulo preĝas, dum saĝulo agas...
***
Pli bonas agi, ol postuli helpon...
***
Agnosku tamen, ke NE ĈIO PASAS...
***
Do, li sin trompis mem. Kaj tiom lerte!..
***
Propeka kapr' ne povas kornobati...
***
La homo povas ĉion. Se devigi...
***
Bonŝancu do! Ke oni vin ne pafu...
***
Kaj nun – pri la vetero... Abomene!..
***
Post tiu ĉi lini' – rigardu dorse...

2. In(-)spiritaj...

***
Cogito, ergo sum. Dum spiro spermo...
(tio estas latino. Traduku mem!)
***
Amata mia!.. (fino de l' citaĵo)...
***
Ne banaligu amon per konsento...
***
Malvarmas vi – sen am' kaj litkovrilo...
***
Mi atendadis vin ĝis malvarmumo...
***
Dum estas vi – cetero malutilas...
***
Ho, kiel ĉion ĉi malbutonumi?!..
***
Nur mi scipovas ami vin korekte...
***
Mi konas ŝin. Verdire, eĉ plurfoje...
***
Deziro ĉiam estas malmodesta...
***
Do ĉiufoje, kiam mi edziĝas...
***
Kaj ĉiuj, kiujn viv' al mi proponas...
***
Ĉi-foje via nomo estas Anna...
***
Sen pantalon' prefere ne kuraĝu...
***
La edzo venas ĉiam malkonvene...
***
Amata! Mi ne povas ne averti...
***
Mi kisas vin – kaj tio aktualas!..
***
Se povus mi – sed mi, ho ve, ne povas!..
***
Diversaj pensoj venas post amoro...
***
Ne tiom vi min amis, kiom ĝemis...
***
Amata! (Kiom restis ĝis mateno?)...
***
Vi belas, kiam vin neniu vidas...
***
Por ami vin – necesas heroeco...
***
Ja, kiu nudas, tiu baldaŭ tedos...
***
Mi amas vin! Do estu pli singarda!..
***
Mi, tamen, vin influis pozitive...
***
Do mi vin amas – simple kaj sen «ankaŭ»...
***
Vagante en la ama triangulo...
***
Do – lastan fojon antaŭ geedziĝo...
***
Jen la miraklo: la virin' enlasas...
***
Mi ĉie vin serĉadas per okuloj...
***
Kuŝiĝu, kaj mi mem pri ĉio zorgos...
***
Kompaton havu al poet' dormanta...
***
...la sola ul', al kiu vi ne cedis...
***
Ho, senvestiĝu!.. (ne al vi mi diras)...
***
Por kio – tiuj gamboj, tiuj ĝemoj?..
***
Ja mi al vi praktike ne mensogas...
***
Vestita vi aspektis pli impone...
***
La edz' ekscias ĉion la plej lasta...
***
Ju pli da pekoj – des pli dolĉas penti...
***
Ĉi tie serĉas mi nur necesejon...

3. Komp – utilaj...

***
Ĉu vi memoras – en la naŭdek kvina...
***
Nun premu «Yes». OK, Format complete...
***
Pli bonas vina dozo, ol vindozo...
***
Ne s^atas mi literojn c^apelitajn...
***
Ĉu, eble, al vi eĉ pasvorton diri?..
***
Kaj se mi premos tiun ĉi butonon?..
***
Ĉi tie vin eĉ «unformat» ne helpos...
***
Denove pendas? Provu legi «help»-on...
***
OS-duona? Mi preferus plenan...
***
«Logout»? Ne? Do ĝuste tiel diru!..
***
«Shut down». Mi ripetas trian fojon!..
***
Sed eble, tamen, legi instrukciojn?..

4. Ver'de'bataj...

***
En Esperanto eblas ankaŭ sakri...
***
Internacia lingvo por skandali...
***
Ruslanda Esperanto-Asocio – ?..
***
Mi ŝatus vivi en Kazohinio...
***
Ho mia kor'!.. Sed kio pri la cerbo?..
***
Jam tedis babilad' pri «fina venko»...
***
Pri «ata-ita» ne disputu vane...
(laŭbezone uzu nomon de alia problemo)
***
Raŭmisto finvenkiston ne komprenos...
***
Se ankaŭ mi nomiĝus Ludoviko...
***
Eternaj komencantoj... Ja eternas!..
***
Kulmino de sintrompo: Ago-tago!..
***
Ĉu vi subskribis Pragan Manifeston?!..
***
Mi ne memoras: kio estas REU?..
***
Kaj nun – denove turnu la folion...