Parto II,  Ĉapitro 3

Ojstro verkas pamfletojn


Ojstro prenis domon situantan post Roma pordego najbare de loĝejo de Zito. Evidente li estis sibarito, ĉar meblaro tiea kvankam ne estis tro luksa, sed ĉiu ĝia detalaĵo indikis fajnan kaj fantazian guston de la mastro, kio tre mirigis Galli kaj Rikardon. En la homo travivinta kelkajn jarojn ĉe bordoj de Amazono ili supozis vidi pli simplajn kutimojn, tial ili estis konfuzitaj pro liaj multekostaj kravatoj, pluraj ŝuoj kaj multenombraj freŝaj florbukedoj starantaj sur lia skribtablo. Tamen entute ili amikiĝis. Ojstro afable kaj volonte gastigis kamaradojn, precipe la membrojn de loka filio de Mazzini partio. Tamen Gemo evidente estis escepto el tiu ĉi regulo, ĉar li antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj, kio tre malĝojigis Martini. Ĝenerale Ojstro kaj Martini ekde komence malplaĉis unu al la alia; ambaŭ havis absolute malsamajn temperamentojn, sekve ili sentis reciprokan malŝaton. Baldaŭ malŝato de Martini transformiĝis en malamo.

— Min malmulte interesas tio, kiel li rilatas al mi, — diris iufoje al Gemo galhumora Martini. — Mi mem lin malamas, sed mi ne povas trankvile rigardi, kiel li kondutas rilate al vi. Mi volus venĝi al li ofendon, sed mi timas aperon de skandalo, ĉar ni mem lin invitis.

— Ne koleru, Cezaro. Havu tio neniun konsekvencon. Des pli, ke mi mem ankaŭ kulpas samkiel Ojstro.

— Kio estas via kulpo?

— Ĉar mi kaŭzis lian malŝaton al mi. Dum nia unua renkonto en domo de Grassini mi diris unu kruelaĵon.

— Ĉu VI diris kruelaĵon? Mi ne kredas tion, madono!

— Certe tio okazis senintence kaj mi tre malĝojiĝis. Mi diris, ke estas malnoble moki kriptulojn, el kio li mise konjektis, ke temis pri li mem. Mi neniam rigardis lin kriptulo, ja lia korpo ne estas tro deformita.

— Certe ne. Nur unu lia ŝultro estas pli alta ol la alia kaj la maldekstra brako estas sufiĉe difektita, sed entute li ne estas ĝibulo kaj kurbakrura. Li iomete lametas, tamen tio ne meritas diskuton.

— Tiel aŭ aliel li ektremis kaj blankiĝis. Sendube tio ĉi estis mia terura sentakteco, tamen estas strange, ke li estas tia sentema. Evidente li ofte suferis pro samaj kruelaj ŝercoj.

— Estas pli facile imagi, kiel li mem ŝercas pri aliaj personoj. Lia ena brutalaĵo estas kaŝita sub eksteraj  fajnaj manieroj, kio laŭ mi estas abomena.

— Ne, Cezaro, vi estas maljusta. Mi ankaŭ malŝatas Rivarezon, sed pro kio vi pliigas liajn mankojn? Efektive lia afekta maniero de konduto iom ĉagrenas, sed ĝin probable rezultigis dorloto. Ankaŭ mi opinias, ke permanenta spriteco multe lacigas. Tamen oni ne vidas iun lian malbonan celon.

— Kion li celas mi ne scias, sed la homo, kiu ĉion ridindigas, nepre havas iun malpuraĵon. Malagrable estis aŭskulti lian mokon pri lastaj reformoj en Romo, kiun li eldiris en domo de Fabrizi. Ŝajne li ĉie ŝercas kovardan motivon.

Gemo suspiris. — Ĉi-rilate mi  konsentas kun li, sed ne kun vi, — diris ŝi. — Vi ĉiuj  facile iluziiĝas kaj emas pensi, ke okupinta la papan tronon bonanima  mezaĝa sinjoro baldaŭ malfermos pordojn de prizonoj, benos ĉiujn ĉirkaŭe kaj sekve post proksimume tri monatoj venos la ora jarcento. Vi kvazaŭ ne kapablas vidi, ke papo ne povas enradikigi justecon ĉie. Kaj bazo troviĝas ne en agoj de tiu aŭ alia persono, sed en malvera principo.

— Kiu malvera principo? Ĉu sekulara potenco de papo?

— Ne. Tio ĉi estas apartaĵo de ĝenerala iluzio. Ne estas aprobinda rajto de sola homo iun akuzi aŭ indulgi. Sur tiu ĉi falsa fundamento ne eblas konstrui homajn interrilatojn.

Martini levis siajn brakojn. — Indulgu min, madono! — diris li ridante. — Tiujn ĉi paradoksojn mi ne kapablas kompreni. Mi povus veti, ke viaj prauloj en la deksepa jarcento estis anglaj leveleroj [9]! Krom tio mi venis hodiaŭ ne por disputi, sed por montri al vi jenan manuskripton.

Martini elpoŝigis kelkajn paperfoliojn.

— Ĉu nova pamfleto?

— Ankoraŭ unu stultaĵo, kiun Rivarez prezentis al la hieraŭa kunsido de nia komitato. Mi sentas, ke baldaŭ ni komencos interbatiĝon.

— Kie troviĝas la demando? Honeste, Cezaro, mi opinias, ke vi estas nun iom antaŭkonkluda. Rivarez  ŝajne estas malagrabla persono, sed ne stultulo.

— Ho, mi ne insistas, ke la pamfleto estas malsaĝa, tamen pli bone legu vi ĝin mem.

En la pamfleto estis mokita tempesta entuziasmo, kiun ankoraŭ okazigis en Italio la nova papo. Ĝi estis verkita en drastaj kaj akuzaj esprimoj, samkiel ceteraj verkoj aperintaj el sub plumo de Ojstro; kvankam lia stilo plene ne plaĉis al Gemo, sed profundanime ŝi agnoskis justecon de lia kritiko.

— Mi entute konsentas kun vi, ke tiu ĉi skribaĵo estas abomena, — diris ŝi, metinte la manuskripton sur tablon.  — Sed plej malbona estas tio, ke ĝi entenas nur veron!

— Gemo!

— Jes, efektive. Vi povas nomi lin glita angilo, sed vero estas sur lia flanko. Vane admoni sin, ke la pamfleto ne trafas la celon. Ĝi trafas!

— Ĉu vi proponas, ke ni presu ĝin?

— Aĥ! Tio ĉi estas malsama afero. Mi opinias, ke ĝia nuna formo ne taŭgas por eldono. Ĝi povos ofendi kaj forpuŝi de ni ĉiujn kaj do utiligos nenion. Se Rivarez ĝin iomete korektos kaj forĵetos liajn personajn atakojn, tiam ĝi estos reale valora verko. Lia politika kritiko estas tre fajna. Mi tute ne atendis, ke Rivarez tiel bone verkas. Li eldiras ĝuste tion, kion ni ne kuraĝas diri.  Ekzemple artikolo, en kiu li komparas Italion kun ebriulo ploranta sur ŝultro de ŝtelisto palpserĉanta ĝiajn poŝojn, estas simple admirinda!

— Gemo! Sed ĝi estas plej malbona en la tuta pamfleto! Mi ne aprobas tian jelpadon pri ĉio kaj ĉiu.

— Mi ankaŭ. Sed tio ne gravas. Verkoj de Rivarez havas malagrablan stilon kaj li mem estas antipatia persono, sed kiam li skribas, ke nin iluzias solenaj procesioj,  frataj brakumoj, apelacioj al amo kaj paco, kion jezuitoj kaj sanfedistoj utiligos por si mem, li estas milfoje prava. Mi domaĝas, ke mi ne partoprenis la hieraŭan kunsidon de la komitato. Kion vi decidis finfine?

— Mi venis por diri al vi, ke oni petas vin viziti Rivarezon kaj konvinki lin korekti la pamfleton.

— Viziti lin? Sed mi preskaŭ lin ne konas. Krome li malamas min. Kial devas iri al li ĝuste mi anstataŭ iu alia?

— Simple tial, ke hodiaŭ ĉiuj estas okupitaj. Des pli, ke vi estas plej rezonema el ni:  vi evitos vanajn disputojn kaj novan malpacon.

— Tion mi certe evitos. Bone, mi vizitos lin, se vi tion decidis, sed mi avertas, ke sukceso estas dubinda.

— Mi estas certa, ke vi kapablas regi lin, se vi provos. Diru al li, ke la komitato estas tre kontenta pri lia pamfleto kiel literaturaĵo. Li tuj iĝos pli cedema pro tiu laŭdo, des pli, ke ĝi estas perfekta vero.


* * *

Ojstro sidis ĉe skribtablo, kovrita de floroj kaj filikoj, kaj senatente rigardis la plankon tenante en la manoj disfalditan leteron. Vila ŝafhundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, levis sian kapon kaj ekgraŭlis, kiam Gemo frapis ĉe la pordo. Ojstro rapide stariĝis kaj ceremonie riverencis al la gastino. Lia vizaĝo tuj iĝis kvazaŭ ŝtona kaj perdis ĉiun mienon.

— Vi estas tro afabla, — diris li senemocie. — Se min oni sciigus, ke vi volas min vidi, mi tuj venus al vi.

Sentante, ke enanime li mallaŭdas ŝin, Gemo senprokraste hastis ekspliki ŝian aferon. Ojstro reriverencis kaj proksimigis al ŝi seĝon.

— Mi venis al vi laŭ komisio de la komitato,— komencis ŝi. — En ĝi aperis malsamaj opinioj koncerne de via pamfleto.

— Mi tion supozis. — Li ekridetis kaj sidiĝis vidalvide de ŝi, altirinte grandan vazon kun krizantemoj, por ŝirmi sian vizaĝon de lumo.

— Tamen plimulto de membroj tre laŭdas la pamfleton kiel literaturaĵo, sed ili trovas, ke ĝia nuna formo bezonas korekton. Akreco de ĝia tono povos ofendi homojn, kies helpo kaj apogo estas tre gravaj por la partio.

Ojstro eltiris krizantemon el la vazo kaj komencis deŝiri unu post la alia ĝiajn blankajn petalojn. Hazarde rigardo de Gemo falis sur lian dekstran manon kaj tuj malkvieta sento kaptis ŝin, kvazaŭ antaŭe ŝi jam vidis saman gestadon.

— Kiel literaturaĵo mia pamfleto estas senvalora, — diris li malvarmavoĉe, — do tiun opinion povus havi nur personoj nenion komprenantaj en literaturo. Ĝia ofendeco estas ĝusta tia, kian mi celis enmeti.

— Tio ĉi estas komprenebla. Sed nun temas pri tio, ke viaj atakoj povos trafi malsamajn personojn.

Ojstro ŝultrotiris kaj dentopremis deŝiritan petalon. — Laŭ mi, vi eraras, — diris li. — Mi nun metas jenan demandon: por kio invitis min via komitato? Ŝajne por tio, ke mi moku kaj senmaskigu jezuitojn. Tiun ĉi obligacion mi faras laŭ miaj kapabloj.

— Mi asertas, ke neniu dubas pri viaj kapabloj kaj bonvolo. Tamen la komitato antaŭtimas, ke la liberala partio skandaliĝos kaj ni perdos moralan apogon de laboristoj. Via pamfleto atakas sanfedistojn, sed multaj legontoj konkludos, ke vi mencias la eklezion mem kaj la novan papon, kion taktike la komitato juĝas nun evitinda.

— Mi komencas kompreni. Kiam mi atakas tiujn klerikojn, kun kiuj la partio nuntempe estas en malbonaj interrilatoj, vi permesas al mi eldiri tutan veron. Sed kiam temas pri klerikoj, al kiuj la komitato favoras, tiam "veron, kiel hundon, oni ĉiam forpuŝas el domo, por ke la sankta patro povu sidi ĉe fajro kaj..." [10]. Jes, la bufono  pravis, sed mi preferus esti kiu ajn, krom stultulo. Certe, mi obeos decidon de la komitato, tamen endas rimarkigi, ke ĝi vidas bagatelojn kaj ne vidas plej gravan: m-m-monsignor [11] M-m-montan-n-nelli.

— Montanelli? — ripetis Gemo. — Mi ne komprenas vin... Ĉu vi mencias episkopon de Brisigelo [Brisighella]?

— Jes. La nova papo ĵus nomumis lin kardinalo. Jen letero de mia amiko loĝanta ekster la limo. Ĉu vi volas aŭskulti, kion li skribas?

— Ĉu ekster la limo de Papa ŝtato?

— Jes. Jen ĝia esenco.

Ojstro reprenis la leteron, kiu estis en liaj manoj, kiam Gemo estis alvenanta, kaj komencis ĝin legi malfacile balbutante: — Vi  baldaŭ  hav-v-vos p-p-plez-z-zuron renkonti unu el n-n-iaj plej m-m-malamindaj malamikoj, k-kardinalon  Lorenzo Montanelli, episkopon de Brizigelo. Li..."

Ojstro ĉesigis legadon kaj minuton silentis. Poste li ĝin daŭrigis pli malrapide, kun paŭzoj, sed sen balbutado:  — Li intencas viziti Toskanujon sekvan monaton kun paciga misio. Li predikos komence en Florenco, kie li restos  tri semajnojn, poste li vizitos Sienon, Pison kaj tra Pistojo [Pistoja] atingos Romanjon [Romagna]. Li ostentas, ke li aliĝis al  liberaluloj en la eklezio. Li estas persona amiko de papo kaj kardinalo Feretti. Dum potenco de antaŭa papo Gregorio li falis en malfavoron, do li oficis ie malproksime, ŝajne en Apeninoj. Nuntempe Montanelli prosperas. Reale li obeas volon de jezuitoj, kiel ĉiu cetera sanfedisto. Lian nunan mision ankaŭ sugestis jezuitoj. Li estas unu el plej elstaraj predikistoj de la katolika eklezio kaj nocas eĉ pli ol Lambruĉini. Li celas kiel eble pli daŭre entuziasmigi aplaŭdojn okaze de surtroniĝo de la nova papo, ĝis kiam la Granda Duko subskribos dekreton  preparatan de jezuitaj agentoj. Esencon de tiu dekreto mi ne sukcesis malkovri. Ĉu plene komprenas Montanelli celon de sia vojaĝo al Toskanujo aŭ li estas simpla marioneto en manoj de jezuitoj, mi ne scias. Li estas aŭ tre lerta fripono, aŭ tre granda azeno. Plej stranga estas tio, ke, laŭ mia scio, Montanelli ne prenas koruptaĵojn kaj ne havas amatinon. Okazo senekzempla!"

Ojstro demetis la leteron flanken, sidis rigardante Gemon per duonfermitaj okuloj kaj atendis ŝian reakcion.

— Ĉu vi estas certa, ke via informanto korekte sciigas la faktojn? — demandis ŝi post paŭzo.

— Koncerne de privata vivo de monsinjoro M-m-montanelli, ne. Pri ĝi li mem ankaŭ ne estas certa. Ĉu vi rememoras liajn vortojn "laŭ mia scio"?..

— Mi ne tion menciis, — malvarme Gemo lin interrompis. — Min interesas informo pri misio de Montanelli.

— Ĉi-rilate mi plene fidas la korespondanton. Li estas mia malnova amiko kaj kamarado ekde 1843. Nun lia posteno donas al li esceptajn ŝancojn detale informiĝi pri samaj okazoj.

"Iu oficisto en Vatikano, — fulmetis penso en kapo de Gemo. — Jen kiujn fontojn li havas! Cetere mi tion supozis".

— La letero estas privata, — daŭrigis Ojstro, — kaj certe ĝian enhavon povas scii neniu, krom viaj komitatanoj.

— Tio ĉi estas komprenebla per si mem. Tamen rediskutu ni pri la pamfleto. Ĉu mi rajtas diri al miaj kamaradoj, ke vi konsentis korekti ĝin kaj moligi stilon, aŭ?..

— Kion vi opinias, sinjorino, pri tio, ke korekto povas ne nur malpliigi akrecon de satiro, sed ankaŭ nuligi belecon de la "literaturaĵo"?

— Vi interesiĝas pri mia persona opinio, sed mi venis ĉi tien de nomo de la komitato.

Li enpoŝigis la leteron kaj fikse ekrigardis ŝin kliniĝinte antaŭen, samtempe lia mieno tute ŝanĝiĝis.

— El tio sekvas, ke vi ne dividas vidpunkton de la komitato, ĉu ne?

— Se vi volas scii, kion mi pensas persone, bonvolu: mi ne konsentas kun plimulto de ambaŭ punktoj. Mi ne admiras la pamfleton kiel literaturaĵo, sed mi trovas, ke ĝi vere prezentas faktojn kaj helpos al ni realigi taktikajn taskojn.

— Bonvolu ĝustigi.

— Mi absolute konsentas kun vi pri tio, ke Italio strebas al migraj fajreroj kaj nuna entuziasmo alkondukos ĝin en senfundan ŝlimejon. Al mi plaĉus, se tiu ĉi ideo estus eldirita senkaŝe kaj brave, kun risko ofendi kaj depuŝi kelkajn niajn aliancanojn. Sed kiel membrino de nia societo, kies plimulto opinias malsame, mi ne rajtas persisti en sia persona opinio. Kaj kompreneble mi ankaŭ rigardas, ke endas paroli senpartie kaj kviete, sed ne tiel, kiel en la pamfleto.

— Ĉu vi povas atendi unu minuton, kiam mi estos rigardanta la manuskripton?

Li prenis sian verkon, relegis ĝin de komence ĝis fino kaj malkontente kuntiris la brovojn: — Jes, vi perfekte pravas. Ĝi similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron. Tamen, kion ja necesas fari? Se mi verkos afable, tiam publiko tion ne komprenos. Se forestos malico, tiam oni trovos enuon.

— Ĉu eble ŝajnas al vi, ke troa malico ankaŭ enuigas?

Li ĵetis akran, rapidan rigardon en ŝin kaj ekridegis: — vi, sinjorino, ŝajne apartenas al tiu terura kategorio de homoj, kiuj ĉiam pravas! Se mi ne sukcesos kontraŭstari al tento kaj verkos malice, do mi iĝos same enua, kiel sinjorino Grassini. Ĉu ne? Ho, ĉielo! Kia fato! Bonvolu ne falti la frunton. Mi scias, ke mi ne plaĉas al vi, tial mi revenas al la afero. Situacio sekve estas tia. Se mi forĵetos miajn personajn atakojn  kaj restigos nur esencon mem, tiam la komitato bedaŭros, ke ne povos eldoni la pamfleton sub sia respondeco; se mi  korektos veron kaj  atakos nur  kelkajn malamikojn de la partio, la komitato laŭdos mian verkon, sed ni scios, ke ĝi ne taŭgos por eldono.  Demando estos simple metafizika. Kio estas pli bona: sen merito trafi gazetaron aŭ male kun merito resti sen eldono? Kion vi rezonas ĉi-rilate, sinjorino?

— Mi ne pensas, ke alternativo estas ĝuste tia. Se vi ne mencios konkretajn personojn, la komitato konsentos eldoni la pamfleton, malgraŭ kontestoj de kelkaj komitatanoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estos utila.  Sed vi devas moligi ĝian tonon. Se ni donas al legantoj tiun pilolon, do ne necesas detimigi ilin de komence per akreco de formo.

Ojstro ŝultrotiris kaj humile suspiris:  — Mi obeas, sinjorino, sed kun unu kondiĉo. Hodiaŭ vi senrajtigas mian mokon, sed dum baldaŭa estonto mi ĝin uzos.  Kiam lia eminenco, la senpeka kardinalo venos Florencon, tiam nek vi, nek via komitato ne malpermesu al mi ridindigi. Tio ĉi estas mia rajto!  

Li parolis en sia neglekta kaj malvarma maniero, samtempe li eltiris krizantemojn el vazo kaj ĉirkaŭrigardis tra lumo iliajn duondiafanajn petalojn. "Kiel tremas lia mano! — pensis Gemo vidante florojn, kiuj vibris. Ĉu li emas drinki?"

— Pri tio bonvolu interparoli kun ceteraj komitatanoj, — diris ŝi ekstariĝante. — Mi nun ne povas antaŭdiveni ties decidon.

— Kaj kiel decidus vi mem? — li ankaŭ stariĝis alpremante florojn al la vizaĝo.

Gemo hezitis. Demando konfuzis ŝin kaj refreŝigis oldajn tristajn asociojn.

— Mi apenaŭ scias, — diris ŝi finfine. — Antaŭ multaj jaroj mi ofte aŭdis nomon de monsinjoro Montanelli. Li tiam estis kanoniko kaj rektoro de teologia seminario en urbo, en kiu mi loĝis. Pri li multon al mi rakontis unu... homo, kiu konis lin tre intime. Mi neniam aŭdis pri Montanelli ion malbonan kaj rigardis lin rimarkinda persono. Tamen tio estis tre delonge kaj post tiam li povis ŝanĝiĝi. Senkontrola potenco perversigas multajn homojn.

Ojstro forigis la florbukedon de sia vizaĝo kaj levis la kapon . Rigardante rekte ŝiajn okulojn, li diris: — Ĉiuokaze, se monsinjoro Montanelli mem ne estas fripono, do li estas marioneto en manoj de friponoj. Por mi mem kaj por miaj eksterlandaj amikoj tio egalas. Ŝtono kuŝanta sur vojo povas havi plej bonajn intencojn, sed ĝin endas forigi...  Permesu, sinjorino, asisti al vi vestiĝi. — Li ekkariljonis, lametante aliris al la pordo kaj malfermis ĝin. — Tio ĉi estis tre afable de via flanko, sinjorino, ke vi vizitis min. Ĉu elvoki veturilon por vi?.. Ne? Ĝis revido, tiam!  Biankjo, bonvolu akompani  la sinjorinon.

Gemo eliris surstraten kun maltrankviligantaj pensoj. "Miaj eksterlandaj amikoj", kiuj ili estas? Helpe de kiuj rimedoj li intencas forigi la ŝtonon de vojo? Ĉu nur helpe de satiro, do kial liaj okuloj estis tiaj minacaj?