Parto II, Ĉapitro 5

Disputoj en la literatura komitato


Ojstro sendube scipovis fari malamikojn por si. Aŭguste li alveturis Florencon, sed jam fine de oktobro tri kvaronoj de la komitato, invitinta lin, opiniis pri li samkiel Martini. Eĉ liajn admirantojn malkontentigis sovaĝaj atakoj kontraŭ Montanelli, kaj eĉ Galli mem, kiu ekde komence estis preta apogi ĉiun eldiraĵon de la sprita satirikisto, nuntempe konfuzite agnoskis, ke kardinalon Montanelli estus pli bone restigi en paco, "ĉar honestaj kardinaloj estas malmultaj, do necesas rilati al ili pli ĝentile".

La sola persono, kiu evidente restis indiferenta al tuta amaso de karikaturoj kaj paskviloj, estis Montanelli mem. Estas vane elspezi energion, diris Martini, por fari mokindaĵon el la homo, kiu perceptas tion ĉi kun bonhumuro. Oni rakontis, ke kvazaŭ unu tagon, gastigante arĥiepiskopon de Florenco, Montanelli trovis en ĉambro drastan personan paskvilon de Ojstro, tralegis ĝin tutan kaj transdonis ĝin al la arĥiepiskopo kun jenaj vortoj: "Tio ĉi estas saĝa verko, ĉu ne?"

Komence de oktobro en la urbo aperis paperfolio nomita " Mistero de la Anunciacio". Se ĝi eĉ ne entenus jam konatan al legantoj markon — la ojstron kun malfermitaj flugiletoj, tutegale ties plimulto komprenus, kiu verkis la skeĉon, laŭ ĝia drasta, sarkasma stilo. La parodio estis enforme de dialogo inter la virgulino Maria kiel Toskanujo kaj Montanelli kiel anĝelo, kiu tenis en la manoj olivan branĉon de paco kun blankaj lilioj de pureco kaj anoncis alvenon de jezuitoj. Ofendaj personaj aludoj kaj arogantaj sugestoj estis tie abundaj. La tutan Florencon  indignigis maljusteco kaj senkoreco de ĝia satiro! Samtempe la tuta Florenco ridegis. Kvankam ĉiuj enmetitaj absurdaĵoj estis verkitaj serioze, sed ili havis multe da komikeco, tial la pamfleto ravis ferocajn oponantojn de Ojstro kaj samtempe liajn pasiajn partizanojn. Malgraŭ sia turpa tono, tiu ĉi satiro restigis konsiderindan spuron en mensostato de la loĝantaro. Kvankam reputacio de Montanelli estis sufiĉe alta kaj ĝin ne povis ŝanceli iu paskvilo, eĉ plej sprita, sed tiam socia opinio apenaŭ ne turniĝis kontraŭ li. Ojstro sciis lokon taŭgan por piko. Kaleŝon de Montanelli, samkiel antaŭe, renkontis homamasiĝoj, sed inter aklamoj kaj benoj jam ofte aŭdiĝis makabraj krioj: "Jezuito!", "Spiono de sanfedistoj!".

Sed Montanelli havis neniun mankon de subtenantoj. Du tagojn post apero de la pamfleto, ĉefa klerika gazeto  "Ekleziulo" eldonis superban artikolon "Respondo al "Mistero de la Anunciacio", kiun subskribis "Filo de la eklezio". Ĝi entenis tre pasian defendon de Montanelli kontraŭ kalumniaj atakoj de Ojstro. La anonima aŭtoro komence interpretis kun grandaj elokvento kaj fervoro doktrinon pri paco sur la tero kaj bonvolo al homaro, kiun deklaris la nova pontifiko, kaj poste postulis de Ojstro, ke li pruvu  almenaŭ unu el siaj falsakuzoj kaj fine la aŭtoro ekzorcis legantojn ne kredi la fian kalumniulon. Laŭ konvinkiteco de la enmetitaj argumentoj kaj la literatura kompetenteco "Respondo..." estis pli alta ol ordinara nivelo de aliaj gazetaj artikoloj, tial ĝi ekinteresis la tutan urbon, des pli, ke eĉ redaktoro de "Ekleziulo" ne konis realan nomon de "Filo de la eklezio". Baldaŭ oni eldonis la artikolon kiel broŝuro kaj pri anonima defendanto de Montanelli oni ekparolis en ĉiuj kafejoj de Florenco.

Ojstro respondis per la nova violenta atako kontraŭ la tuta pontifikaro kaj ĉiuj liaj subtenantoj, precipe kontraŭ Montanelli, kiu, laŭ prudenta sugesto de Ojstro,  probable mem inspiris la gazetan panegiron. La anonima defendanto tuj replikis per indigna protesto. Polemiko inter ambaŭ aŭtoroj ne ĉesis dum restado de Montanelli en Florenco, kaj publiko atentis ĝin eĉ pli, ol la faman predikiston mem.

Kelkaj membroj de la liberala partio provis protesti kontraŭ malica tono de artikoloj far Ojstro direktitaj al Montanelli, sed ili fiaskis. Aŭskultante ilin, Rivarez nur afable ridetis kaj respondis, apenaŭ balbutante: — R-reale, sinjoroj, vi ne estas entute justaj.  Dum la konversacio kun sinjorino Bolo mi cedis kun jena kondiĉo —  mi rajtos ridi kaj moki koncerne de M-montanelli laŭ mia volo. Tio ĉi estis reciproka konsento.

Fine de oktobro Montanelli forveturis en sian eparĥion de Romanjo. Antaŭ forveturo dum adiaŭa prediko li koncernis faman polemikon, bedaŭris pri troa pasieco de la aŭtoroj kaj petis sian nekonatan defendanton fari ekzemplon de toleremo, ĉesiginte senutilan kaj malindan vortomiliton. La sekvan tagon en "Ekleziulo" aperis anonco de "Filo de la eklezio", kiu, plenumante volon de monsinjoro Montanelli eldiritan publike, deklaris, ke li ĉesigas disputon.

La lasta vorto restis kun Ojstro. "Senarmita per kristana kvieteco de Montanelli, — skribis li en sia vica pamfleto, — mi estas preta ĵeti sin sur kolon de la unua renkontita sanfedisto kaj eĉ brakumi sian anoniman oponanton! Kaj se miaj legantoj scius, kiel scias mi kaj la kardinalo, kio estas implicita kaj kial mia oponanto ne malkovras sian realan nomon, ili nepre kredus sincerecon de mia metamorfozo".

Fine de novembro Ojstro anoncis en la literatura komitato sian deziron forveturi al marbordo kaj forveturis, ŝajne, al Livorno. Baldaŭ tien alveturis d-ro Rikardo kaj ekvolis vidi Ojstron, sed ne sukcesis trovi lin. La kvinan de decembro en Papa ŝtato, laŭlonge de Apeninoj, komencis tempestaj politikaj demonstracioj, kaj tiam homoj divenis kaŭzon de feriado de Ojstro, kiun li fantaziis okazigi  mezvintre. Li revenis Florencon post fiasko de la ribelo kaj trafis surstrate Rikardon. Li diris al li afable: — Mi aŭdis, ke vi serĉis min en Livorno, sed mi estis en Piso. Kia belega estas tiu ĉi antikva urbo! En ĝi mi fartis kvazaŭ en feliĉa Arkadio [14]!

Unu tagon de la kristnaska semajno li ĉeestis kunvenon de la literatura komitato, okazinta en loĝejo de d-ro Rikardo situanta apud Pordo al la Kruco [Porta alla Croce]. La kunveno estis multehoma, tial kiam Ojstro venis ĉambron kaj ridetante pardonpetis pro sia malfruiĝo, ĉiuj seĝoj jam estis okupitaj. Rigardo volis alporti seĝon el alia ĉambro, sed Ojstro haltigis lin: — Ne maltrankviliĝu, mi komforte restos ĉi tie.

Li aliris al fenestro, ĉe kiu sidis Gemo, sidiĝis sur fenestrobreton kaj alpremiĝis al fosto.

Gemo sentis sur si subtilan, kvazaŭ sfinksan, rigardon de Ojstro similan al tiuj, kiujn oni vidas sur portretoj de Leonardo da Vinci [15], kaj ŝia instinkta malkonfido al tiu ĉi homo pliiĝis, kio generis senprudentan timon.

Temo de okazinta diskuto estis mizero, kiu minacis Toskanujon. La komitato intencis eldoni broŝuron, en kiun meti sian opinion pri ĝi kaj indiki necesajn rimedojn  kontraŭ plago. Ellabori ĉies decidon estis sufiĉe malfacile, ĉar, kiel kutime, rezonoj estis malsamaj. Plej progresema sekcio de la komitato, al kiu apartenis Gemo, Martini kaj Rikardo, proponis energie apelacii al la registaro kaj publiko por urĝe helpi al kamparanaro. Pli modera sekcio, inkluzive certe Grassini, timis, ke tro energia tono de apelacio povos nur kolerigi la registaron, sen iu ajn rezulto.

— Memkompreneble, gesinjoroj, ke helpon devas oni okazigi kiel eble plej baldaŭ, — diris Grassini kaj malsevere ekrigardis emociplenajn radikalulojn, — sed multaj personoj el ni iluziiĝas pri nerealaj revoj. Se ni startos per tono, kiun ili proponas, do verŝajne la registaro okazigos neniujn agojn, ĝis kiam ne venos efektiva malsato. Endas admoni la registaron esplori staton de la rikoltaĵo, kio estus paŝo antaŭen.

Galli sidanta enangule ĉe kameno tuj atakis sian oponanton: — Paŝo antaŭen! Kiam efektiva malsato realiĝos, tiam estos malfrue. Se ni paŝos tiamaniere, la popolo mortos neatendinte nian helpon.

— Mi interesiĝas pri...— komencis paroli Sakoni [Sacconi], sed kelkaj voĉoj interrompis lin: — Parolu pli laŭte, ni nenion aŭdas!

— Tio ne estas mirinda, ĉar surstrate estas tia infera bruego!, — malkontente diris Galli. — Ĉu la fenestro estas fermita, Rikardo? Mi eĉ ne aŭdas min mem!

Gemo turniĝis. — Jes, — diris ŝi, — la fenestro estas fermita. Tie, ŝajne, traveturas migranta varieteo.

Elekstere aŭdiĝis krioj, ridoj, piedpremado, sonado de sonoriletoj kune kun muĝado de malakorda blovorkestro kaj terura tamburado.

— Tia bruo ĉiam okazas antaŭ Kristnasko, — diris Rikardo, — sekve necesas toleri ĝin... Do, bonvolu daŭrigi, Sakoni.

— Mi interesiĝas pri opinio de loĝantaro en Piso kaj Livorno pri la veninta mizero. Ĉu eble s-ro Rivarez rakontos al ni, ja li ĵus revenis de tie?

Ojstro nenion respondis. Li fikse rigardis la fenestron kaj, ŝajne, aŭdis nenion, pri kio oni konversaciis en la ĉambro.

— Sinjoro Rivarez! — diris Gemo, sidanta pli proksime al li ol la ceteraj ĉeestantoj. Ĉar li restis senmova, ŝi kliniĝis al li kaj tuŝis lian brakon. Tiam li malrapide turnis sin al ŝi, kaj Gemo ektremis ekvidinte lian teruran senvivan rigardon. Momente al ŝi ŝajnis, ke antaŭ ŝi estas vizaĝo de mortinto; poste lipoj de Ojstro strange ekmoviĝis.

— Jes, tio ĉi estas migranta varieteo, — traflustris li.

Ŝia unua instinkta impeto estis ŝirmi lin de scivolaj okuloj. Nekomprenante okazon, Gemo konjektis, ke Ojstron nun regas ia halucino. Ŝi rapide ekstaris kaj, ŝirminte lin, disfaldis la fenestron, kvazaŭ por vidi la straton. Neniu, krom ŝi, vidis lian mienon.

Laŭlonge de la strato moviĝis trupo de migranta cirko — klaŭnoj sur azenoj kaj arlekenoj en buntaj vestoj. Festa amasiĝo de karnavalaj maskoj, ridante kaj puŝante, interŝanĝis ŝercojn, interĵetis  serpentenon, donis saketojn kun kandoj al Kolombino, kiu sidis en ĉaro vestita en brilaĵoj kaj plumaĵoj kun falsaj bukloj sur la frunto kaj artefarita rideto sur kolorigitaj lipoj. Malantaŭ de ĉaro marŝis knabaro, almozuloj, akrobatoj, farantaj diversajn vertiĝajn trukojn dum moviĝado, kaj vendistoj de bagatelaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ili ĉiuj ridis kaj aplaŭdis al iu figuro, kiun Gemo ne sukcesis difini. Iom poste ŝi ekvidis, ke tiu estis ĝiba, hida nano en histriona vesto kaj papera kalpako kun tintiloj, kiu amuzis la tutan homamasiĝon per aĉaj grimacoj.

— Kio tie okazas? — demandis Rikardo, alveninte al la fenestro. — Kio interesa estas por vi?

Li estis iom surprizita, ke ili devigas atendi la tutan komitaton pro iuj komediantoj.

— Nenio grava, — diris ŝi. — Nur migranta cirko. Sed ili tiel bruas, ke mi ekpensis pri iu grava okazaĵo.

Ŝi subite eksentis, kiel malvarmaj fingroj de Ojstro premis ŝian manon.

— Mi dankas vin!  — traflustris li, fermis la fenestron, kaj, sidiĝante sur fenestrobreton, diris ŝerceme: — Mi p-pardonpetas, gesinjoroj, ke mi interrompis vin. Mi atentis m-moviĝadon de varieteo. Tre interesa s-spektaklo.

— Sukoni metis demandon al vi! — maldelikate diris Martini.

Konduto de Ojstro ŝajnis al li absurda afektado kaj li ĉagreniĝis, ke Gemo tiel sentakte sekvis lian ekzemplon. Tio ĉi ne estis kutima por ŝi.   

Ojstro deklaris, ke li nenion scias pri eventoj okazintaj en Piso, ĉar li tie nur "ripozis". Samtempe li komencis filozofii pri agrokulturaj perspektivoj, pri nova pamfleto kaj finfine molestis ĉiujn per torento de siaj vortoj kaj balbutado. Ŝajnis, ke li trovis ian febran agrablon en sonoj de propra voĉo.

Post finiĝo de la kunveno, kiam komitatanoj komencis disiri, Rikardo alpaŝis al Martini:  — Restu por tagmanĝo, Fabrizi kaj Sakoni ankaŭ restos.

— Ne, dankon. Mi akompanos sinjorinon Bolon hejmen.

— Vi, ŝajne, timas, ke mi sola ne atingos mian hejmon, ĉu ne? — diris Gemo vestante al si la kapoton. — Certe, li restos kun vi, d-ro Rikardo! Al li necesas iom distriĝi, ĉar li tro longe troviĝas endome.

— Se vi permesos, mi akompanos vin, — eniĝis en ilian interparoladon Ojstro. — Mi iros saman vojon.

— Se vi reale iros mian direkton ...

— Ĉu eble, se vi havos libertempon, Rivarez, vi vizitos min vespere? — demandis Rikardo, malfermante al ili la pordon.

Ojstro ridante turniĝis kaj diris: — Ne, mia kara amiko. Mi volas iri en la cirkon.

— Jen, strangulo! — diris Rikardo, reveninte la ĉambron. — Kial li tre ŝatas histrionojn?

— Evidente ties animoj similas, — diris Martini. — Ja li mem estas reala histriono.

— Estus bone, se li estas nur histriono, — serioze diris Fabrizi. — Mi supozas, ke li estas tro danĝera.

— Danĝera? En kiu senco?

— Ne plaĉas al mi liaj misteraj vojaĝoj. Lia lasta veturo estis la tria, mi scias, kaj mi ne kredas, ke li vizitis Pison.

— Laŭ mi, ne estas sekreto, ke Rivarez estis en montaro, — diris Sakoni. — Li eĉ ne provas kaŝi siajn ligojn kun kontrabandistoj, malnovajn  ligojn, ankoraŭ ekde tempo, kiam okazis ribelo en Savinjo [Savigno]. Tial nature aspektas lia uzado de amikaj interrilatoj por transporti siajn pamfletojn trans limo de Papa ŝtato.

— Ĝuste pri tio mi volus kun vi interparoli, — diris Rikardo. — En mian kapon venis ideo peti Rivarezon gvidi nian propran kontrabandon. Presejo en Pistojo funkcias, laŭ mia opinio, tre fuŝe, kaj livero de literaturo tien samrimede, ene de cigaroj, estas sufiĉe primitiva.

— Tamen ĝis nun tiu ĉi rimedo havis neniujn riproĉojn, — obstine oponis Martini.

Galli kaj Rikardo ĉiam elstarigis Ojstron kiel modelo por kopiado kaj tio ne plaĉis al Martini. Li opiniis, ke ĉio iris tre glate, ĝis kiam inter ili ne aperis tiu ĉi "langvora pirato", kiu penas ŝanĝi laboron.

— Jes, ĝis nun ĝi kontentigis nin, ĉar forestis io pli taŭga. Sed lastatempe okazis pluraj arestoj kaj konfiskoj. Mi pensas, ke sub gvido de Ojstro samaj fiaskoj plu ne okazos.

— Kial vi tiel pensas?

— Unue necesas scii, ke kontrabandistoj rigardas nin kiel fremdulojn aŭ, povas esti, eĉ simple kiel melkatan bovinon; Rivarez almenaŭ minimume por ili estas amiko kaj eĉ  ŝajne ilia gvidanto. Ili obeas kaj fidas lin. Por partoprenanto de ribelo en Savinjo apeninaj kontrabandistoj povas okazigi tion, kion ne sukcesos atingi iu alia. Due, apenaŭ inter ni estas kvankam unu persono, kiu tiel bone konis montaron kiel Rivarez. Ne forgesu, ke li rifuĝis tien, sekve al li estas konata ĉiu vojeto. Neniu el kontrabandistoj kuraĝos fraŭdi Rivarezon, kaj se iu provos, do nepre fiaskos.

— Ĉu sekve vi proponas komisii al li liveron de nia literaturo en Papan ŝtaton, inkluzive propagon, adresojn, kaŝitajn tenejojn kaj ĝenerale ĉion aŭ nur transportadon trans la limo?

— Ĉiuj niaj adresoj kaj kaŝitaj tenejoj estas konataj al li. Eĉ ne nur la niaj, sed ankaŭ la aliaj. Do necesas ekspliki al li nenion. Kio koncernas propagon, do vi devas decidi. Laŭ mi, plej grava estas transporto trans la limo; kiam literaturo atingos Bolonjon, tiam disvastigi ĝin oni povos facile.

— Se vi demandos min, — diris Martini, — mi kontestas tian planon. Vi ja nur supozas, ke Rivarez estas lertulo. Efektive neniu el ni vidis lin en aferoj, tial ni ne povas esti certaj, ke dum kulmino li ne perdos sian kapon...

— Ho, pri tio vi ne dubu! — interrompis lin Rikardo. — Li neniam perdas sian kapon, ĉar ribelo en Savinjo estas plej bona pruvo por tio ĉi!

— Krome, — daŭrigis Martini, — kvankam mi ne sufiĉe konas Rivarezon, sed al mi ŝajnas, ke ne eblas konfidi al li ĉiujn niajn partiajn sekretojn. Laŭ mi, li estas frivola viro kaj ŝatas afekti. Komisii la tutan liveron de literaturo en manojn de unu homo estas tre serioza decido. Kion vi opinias pri tio ĉi, Fabrizi?

— Se temus sole pri viaj oponoj, Martini, — replikis la profesoro, — do mi ilin forĵetus, ĉar Ojstro havas ĉiujn necesajn kapablojn, pri kiuj parolas Rikardo. Mi estas certa, ke li havas bravecon, honestecon kaj sinregadon.

Montaron kaj montanojn li konas perfekte. Tamen ekzistas aliaj duboj.  Mi ne estas certa, ke li veturadas tien nur por kontrabanda transporto de siaj pamfletoj. Ŝajnas al mi, ke li celas ion kroman. Konfidence mi supozas jenon. Mi pensas, ke li havas densan ligon kun unu tiea grupo, povas esti, eĉ kun plej danĝera.

— Kun kiu? Kun "'Ruĝaj zonoj"?   

— Ne, kun "Ponardistoj" [Occoltellatori].

— Kun "Ponardistoj"! Sed ja ĝi estas malmultenombra amasiĝo de proskribitaj kamparanoj, malkleraj kaj havantaj nenian politikan sperton.

— Tion saman oni povas diri pri insurgentoj en Savinjo. Tamen inter ili estis ankaŭ kleraj personoj, kiuj gvidis. Supozeble sama situacio okazas inter anoj de "Ponardistoj". Krome, plimulto de anoj de plej ekstremaj grupoj en Romanjo estas partoprenantoj de ribelo en Savinjo, kiuj komprenis, ke superi ekleziulojn en aperta batalo ne eblas, do ili prenis ponardojn.

— Kaj kial vi opinias, ke Rivarez estas ligita kun ili?

— Tio ĉi estas nur mia supozo. Ĉiuokaze, antaŭ komisio de transportado de nia literaturo kune kun li, endas ĉion klarigi. Se Rivarez okazigos ambaŭ aferojn samtempe, li povos grave malutiligi renomon de nia partio: li simple ruinigos ĝian reputacion kaj neniel helpos al ni. Sed pri tio ĉi ni ankoraŭ interparolos, kaj nun mi volus sciigi al vi novaĵon venintan el Romo. Oni diras, ke baldaŭ estos organizita komisiono por ellaboro de projekto de municipa konstitucio.