Parto II, Ĉapitro 8

Rememoroj de Ojstro


Ojstro rapide resaniĝadis. Sekvan semajnon Rikardo trovis lin vestitan en turka ĥalato kaj kuŝantan sur sofo . Kune kun li estis Martini kaj Galli. Li volis eĉ eliri eksteren por freŝa aero, sed Rikardo nur ekridis kaj demandis, ĉu li startos laŭ la valo ĝis Fiesolo [Fiesole]?

— Vi ankaŭ povas viziti geedzojn Grassini, — aldonis li ŝerce. — Mi estas certa, ke la sinjorino estos ĝoja, precipe nun, kiam via paleco estas tia alloga.

Ojstro tragike eksvingis la manojn.

— Benu mian animon! Mi pri tio ne pensis! Ŝi rigardus min kiel italan martiron kaj palavrus pri patriotismo. Mi estus devigita eniĝi la rolon kaj rakonti al ŝi pri tio, ke min oni dishakis je pecoj en hipogeo kaj poste mallerte aglutinis. Ŝi ekvolus informiĝi ekzakte pri miaj tiamaj sentoj. Ĉu estus malfacile por mi  trompi ŝin, Rikardo? Mi estas preta veti, ke ŝi kredos plej nerealan fikcion, kiun mi diros. Mi vetas je mia hinda ponardo kontraŭ via tenio, metita en alkoholon, el via kabineto. Konsentu, ja kondiĉoj estas avantaĝaj por vi.

— Dankon, sed mi ne ŝatas mortigajn armilojn.

— Tenio ankaŭ mortigas, kvankam ĝia aspekto ne estas same bela.

— Ĉiuokaze, mia kara amiko, mi ne bezonas la ponardon, se la tenio ankoraŭ taŭgos... Martini, mi devas forkuri. Ĉu vi zorgos pri tiu ĉi turbulenta paciento?

— Jes, sed nur ĝis la tria. Poste venos ĉi tien sinjorino Bolo.

— Sinjorino Bolo! — timeme ripetis Ojstro. — Ne, Martini, tio ĉi ne eblas! Mi ne permesas, ke la damo zorgis pri mi mem kaj pri miaj malsanoj. Krome, kie ŝi sidos? Ĉi tie estas malkomforte.

— Ĉu delonge vi komencis sekvi regulojn de bontono? — demandis ridante Rikardo. — Sinjorino Bolo estas nia ĉefa flegistino. Ŝi ekflegis malsanulojn ankoraŭ tiam, kiam ŝi kuradis en kurtaj robetoj. Mi konas neniun pli bonan fratinon de karitato. "Ĉi tie estas malkomforte", diris vi. Ĉu eble vi konsideris sinjorinon Grassini?.. Martini,  por vizito de nia kolegino ne necesas restigi iujn instrukciojn. Dio mia, jam estas la dua kaj duono! Mi devas urĝe foriri.

— Nun, Rivarez, prenu la medikamenton ĝis ŝia alveno, — diris Galli, alirante al Ojstro kun glaso.

— Diablo prenu la medikamenton!

Samkiel aliaj resaniĝuloj, Ojstro iĝis tre incitebla kaj do multe ĉikanis siajn fidelajn geflegistojn.

— Pro k-k-kio vi d-d-donas al mi aĉan  m-m-miksturon, kiam jam doloroj malaperis?

— Ĝuste pro tio, ke doloroj ne reaperu. Ĉu vi volas  tiel senfortiĝi,  ke sinjorino Bolo donu al vi opiaĵon?

— Mia bonfavora sinjoro!  Se paroksismoj devas reaperi, ili reaperos. Ili ne similas dentodolorojn, kiujn oni p-p-povas malpliigi per viaj malbonaj m-m-medikamentoj.  Ili estas same senutilaj, kiel injektilo dum incendio en domo. Cetere, faru kion ajn, laŭ via volo.

Li prenis la glason per la maldekstra brako. Teruraj vundoj sur ĝi rememoris al Galli antaŭan subjekton de konversacio.

— Do, interalie, — diris li, — kie vi estis vundita? Ĉu en la milito?

— Mi ja ĵus rakontis, ke min oni metis en subteraĵon kaj...

— Mi tion scias. Sed tiu ĉi versio taŭgas por sinjorino Grassini...  Ĉu reale, tio okazis en la brazila milito?

— Jes, parte en la milito, parte dum ĉasado en sovaĝaj areoj... kaj aliloke.

— Aĥ, jes! Dum la scienca ekspedicio... Ŝajne, vi tiam spertis multajn aventurojn, ĉu ne?

— Memkompreneble, en sovaĝaj landoj aventuroj iufoje okazas, — neglekte diris Ojstro. — Pli ofte, necesas konfesi, ili estis malagrablaj.

— Tamen mi ne komprenas, kiel la vundoj estas tiom multenombraj?.. Ĉu eble vin atakis sovaĝaj bestoj, kiuj okazigis cikatrojn sur via maldekstra brako?

— Aĥ, tio ĉi okazis dum ĉasado por pumo. Mi pafis...

Aŭdiĝis frapo ĉe la pordo.

— Ĉu la ĉambro estas ordigita, Martini? Jes? Tiam bonvolu malfermi... Vi estas tre afabla, sinjorino. Pardonu min, ke mi restas en la lito.

— Vi ne bezonas ellitiĝi. Mi venis ne kiel gastino iom pli frue. Cezaro, ĉu vi, certe,  hastas?

— Ne, en mia dispono estas ankoraŭ la horokvarono. Permesu al mi meti vian mantelon en alian ĉambron. Ĉu korbon ankaŭ forporti tien?

— Nur zorge,  mi petas,  en ĝi estas freŝaj ovoj. Katjo aĉetis ilin matene en Monte Oliveto... Jen kristnaskaj rozoj, sinjoro Rivarez. Mi scias, ke vi ŝatas florojn.

Ŝi sidiĝis ĉe tablo, ordigis tigojn kaj metis la florojn en vazon.

— Do, Rivarez, vi komencis rakonti pri pumo, — rediris Galli. — Kiel tio okazis?

— Aĥ, jes! Galli pridemandis min, sinjorino, pri vivo en Suda Ameriko kaj mi komencis rakonti pri apero de vundoj sur mia maldekstra brako. Tio okazis en Peruo. Dum ĉasado por pumo necesis vadi trans rivero, tial, kiam mi estis pafanta,  la fusilo maltrafis, ĉar pulvo fariĝis malseka. Kompreneble, la pumo ne atendis, kiam mi repafos kaj jen sekvis rezulto.

— Jes, la aventuro estis mirinda!

— Ho, tie ne estis tiel terure, kiel ŝajnas. Ĉio okazis, certe, sed entute mia vivo estis tre interesa. Ĉasado por serpentoj, ekzemple...

Li babilis, rakontis multajn anekdotojn pri la argentina milito, pri la brazila ekspedicio, pri renkontiĝoj kun aborigenoj, pri ĉasado por sovaĝaj bestoj ktp. Galli aŭskultis lin kun ĝuo, kiel infano kutime aŭskultas fabelojn, kaj metis multajn demandojn. Impresema, kiel ĉiuj napolanoj,  li ŝatis ĉion neordinaran. Gemo prenis el la korbo trikaĵon kaj ankaŭ atente aŭskultis, lerte laborante per trikiloj. Martini estis malserena kaj malkontenta, ĉar en anekdotoj li trovis nur fanfaronadon kaj memamon. Malgraŭ sia nevola admiro al la homo, kapabla toleri fortan fizikan doloron kun nekomparebla spiritopovo, kiun li mem vidis antaŭ unu semajno, al  Martini ne plaĉis Ojstro, ties manieroj kaj agoj.

— Jes, tia vivo estis glorinda! — suspiris Galli kun nekaŝita envio. — Mi miras, pro kio vi forlasis Brazilon. Kiaj enuaj ŝajnas post ĝi ĉiuj aliaj landoj!

— Mia plej feliĉa vivo okazis en Peruo kaj Ekvadoro, — daŭrigis Ojstro. — Tiuj landoj estas efektive belegaj! Certe, tie estas tro varmega klimato, precipe en apudmara areo de Ekvadoro, kio faras vivkondiĉojn tre severaj. Sed beleco de tieaj pejzaĝoj estas neimagebla.

— Min pli interesas plena libereco de vivo en la barbara lando ol ĝiaj belaj pejzaĝoj, — diris Galli. — Tie homo povas reale sperti senton de sia digno, kio ne eblas en niaj superplenigitaj urboj.

— Jes, — konsentis Ojstro, — sed nur...

Gemo translokis siajn okulojn de trikado kaj ekrigardis lin. Li tuj konfuziĝis kaj paŭzis.

— Ĉu la nova paroksismo komenciĝas? — plenzorge demandis  Galli.

— Ho, nenio grava. Viaj medikamentoj efikis, kvankam mi malbenis ilin... Ĉu vi jam foriras, Martini?  

— Jes. Iru kune, Galli, alie ni malfruiĝos.

Gemo akompanis ilin ĝis la elirejo kaj baldaŭ revenis kun miksaĵo el ovoj kaj lakto.

— Eltrinku, — diris ŝi milde, sed insiste kaj eksidis por retrikadi.

Ojstro obeis humile.

Duonhoron ambaŭ silentis. Poste li mallaŭte ekparolis: — Sinjorino Bolo!

Gemo ekrigardis lin. Li ĉifis franĝon de plejdo kovranta la sofon, nerigardante ŝin.

— Diru al mi, ĉu vi kredas, ke mi rakontis veron?

— Mi eĉ minuton ne dubis, ke vi ĉion elpensis, — trankvile respondis Gemo.

— Vi absolute pravas. Mi tutan tempon mensogis.

— Ĉu vi mensogis ankaŭ pri la milito?

— Preskaŭ pri ĉio. Mi neniam partoprenis militojn. Pri la ekspedicio... Aventuroj tie efektive okazis kaj plimulto el miaj anekdotoj estis reala. Tamen miajn vundojn aperigis malsamaj kaŭzoj. Vi detektis unu mian falson, tial mi nun povas konfesi la aliajn.

— Ĉu necesas malŝpari vian energion por elpensado de tiuj falsaj anekdotoj? — demandis Gemo. — Laŭ mi, ne.

— Kaj kion mi devis fari? Rememoru vian anglan proverbon: "Ne metu demandojn kaj vi ne aŭdos mensogon". Mi ricevas neniun plezuron, kiam mi estas devigita misopiniigi homojn, kiuj demandas kialon de mia kriplaĵo. Tial mi mensogas, sed aldonas amuzon. Vi ja vidis, ke Galli estis tre kontenta.

— Ĉu por vi estas pli grava amuzo por Galli, ol vero?

— Vero... — Li fikse ekrigardis ŝin, tenante enmane la forŝiritan plejdan franĝon. — Ĉu vi volas, ke mi rakontu veron al tiuj homoj? Pli baldaŭ mi mian langon fortranĉos! — Kaj poste li abrupte kaj mallerte aldonis: — Mi ankoraŭ al neniu rakontis tutan veron, sed al vi, laŭ via deziro, mi rakontu.

Ŝi silente metis la trikaĵon sur siajn genuojn. Estis io kortuŝa en tiu ĉi malmilda, sekretema kreaĵo decidinta konfidenci al la virino, kiun li apenaŭ konis kaj versimile antipatiis. Post longatempa silentado Gemo ekrigardis lin. Ojstro duonkuŝis apoginte sin sur tableton starantan apud la sofo kaj kovris per la kripligita mano siajn okulojn. Fingroj de lia mano nervoze tremis; sur la cikatro vidiĝis pulsobatado. Gemo aliris al la sofo kaj mallaŭte vokis lin. Li ektremis kaj levis la kapon.

— Mi tute f-forgesis, — trabalbutis li per pardoninda tono. — Mi v-volis rakonti al vi pri...

— Pri akcidento, kiu kaŭzis vian lamecon. Tamen se rememoro malplaĉas al vi...

— Pri akcidento? Ho, sed tio ne estis akcidento! Ne. Simple min oni batis per fajroprenilo.

Gemo rigardis lin en plena mirego. Per la tremanta mano li demetis harojn de la frunto kaj ekridetis.

— Ĉu vi volas eksidi? Bonvolu altiri la brakseĝon pli proksime. Bedaŭrinde mi ne povas fari tion mem por vi. R-reale mi estus p-perfekta trezoraĵo por Rikardo, se li tiam kuracus min. Ja li, kiel efektiva kirurgo, tre ŝatas rompitajn ostojn, des pli, ke tiam en mia korpo, ŝajne, estis rompita preskaŭ ĉio krom mia kolo.

— Kaj krom via kuraĝo, — ŝi aldonis milde. — Ĉu eble vi konsideras ĝin kiel vian nerompeblan havaĵon?

Li nege balancis la kapon.

— Ne, — diris li, — mian kuraĝon mi sukcesis restarigi iom poste kune kun ceteraj miaj restaĵoj, sed tiam ĝi estis rompita samkiel tea taso. Tio estis plej terura parto... Do, mi komencis rakonti pri la fajroprenilo. Tio ĉi okazis... antaŭ dek tri jaroj en Limo. Mi jam diris, ke Peruo estas belega lando, sed ĝi aspektis ne tiel bele por homoj havintaj neniun monon en poŝoj, inkluzive min. Antaŭe mi jam estis en Argentino kaj Ĉilio. Mortante pro malsato mi venis Limon el Valparaiso kiel matroso de ŝipo trasportinta brutaron. En la urbo mem mi ne trovis laboron, tial mi venis dokojn en Kalao [Callao] por ŝerci tie. Kiel estas sciate, en ĉiuj havenaj urboj estas mizeraj kvartaloj, en kiuj grupiĝas matrosoj, kaj tie mi trovis laborlokon en unu aĉa ludkartejo. Mi servis kiel kuiristo, kiel kelnero ktp. Laboro ne estis tre agrabla, sed mi estis almenaŭ kontenta. Tie mi manĝis, vidis homajn vizaĝojn kaj aŭskultis homan paroladon. Vi povas diri, ke tiuj simplaj impresoj ne meritas ĝojon, sed ĝis tiam mi malsanis je flava febro kaj longatempe kuŝadis sola en duone disfalinta kabanaĉo, kio tre teruris min... Foje nokte oni ordonis al mi forpuŝi eksteren unu ebrian hindan matroson, kiu komencis skandali. Li tiam enbordiĝis, venis la ludkartejon, malgajnis tutan monon kaj sekve  tre ĉagreniĝis. Mi estis devigita obei, alie mi perdus laboron kaj mortus pro malsato, sed tiu viro estis duoble pli forta ol mi: mi tiam estis dudekunujara kaj post febro mi estis debila kiel katido. Krom tio, li tenis enmane fajroprenilon... — Ojstro paŭzis kaj ŝtele ekrigardis Gemon. — Li probable volis serioze bati min kaj eĉ mortigi, sed samkiel ceteraj hindaj matrosoj efektivigis sian intencon fuŝe kaj do li restigis mian vivon apenaŭ ekzistantan.

— Kaj kion faris tiam aliaj homoj? Ĉu ili timis unu ebrian matroson?

Ojstro ekrigardis ŝin kaj ekridegis.

— Alaj homoj?  Ludantoj kaj ceteraj vizitantoj? Kial vi ne komprenas! Tie estis negroj, ĉinoj kaj, nur la ĉielo scias, kiu, ja mi estis ties servisto, ties propraĵo. Ili ekstaris ĉirkaŭe kaj, certe, ĝuis vidinte la batadon. Tie oni rigardas samajn scenojn kiel amuzon. Kompreneble, ke neniu el tiuj mem ne partoprenas en interbatiĝo.

Gemo ektremis.

— Kiel ĉio finiĝis?

— Mi ne povas tion ekspliki. Kutime post sama interbatiĝo ĉiu homo nenion kapablas rememori la unuajn tagojn. Kiam spektantoj konvinkiĝis, ke mi estis ankoraŭ viva, ili invitis ŝipan kuraciston, kiu troviĝis proksime. Li fuŝe mi riparis, kion ankaŭ konfirmas Rikardo, kvankam eble pro profesia envio. Kiam mi rekonsciiĝis, unu olda indiĝenino prenis min pro kristana karitato, efektive stranga vortkombino, ĉu ne? Mi rememoras, ke ŝi kaŭris en angulo de kabano, fumis pipon, kraĉis sur plankon kaj murmuris  ion al si mem. La oldulino estis bona kaj diris, ke mi povas morti en paco: neniu malhelpos al mi. Sed antagonismaj fortoj ne lasis min, tial mi  elektis vivon. Tio estis malfacila laboro — batalo pro vivo, kvankam nun mi iufoje enpensiĝas, ke la tuta ludo ne valoris kandelon. Pacienco de tiu oldulino estis neordinara. Ŝi flegadis min dum... ŝajne kvar monatoj kaj mi permanente deliris aŭ frenezumis, kiel urso kun inflamo en la orelo. Doloro efektive estis tre granda por mi, ja mi estas la homo, kies sibaritan karakteron oni kreis ankoraŭ infanece.

— Kio okazis poste?

— Poste... mi apenaŭ resaniĝis kaj forrampis de la oldulino. Ne pensu, ke tiam min gvidis ia kulposento antaŭ tiu malriĉa virino pro ŝia gastameco. Mi simple ne povis plu troviĝi en ŝia kabanaĉo... Vi menciis mian kuraĝon. Se vi vidus min tiaman! Doloraj atakoj okazis ĉiun vesperon dum krepusko. Posttagmeze mi kutime kuŝis sola kaj observis sunan subiron, kiu malleviĝis pli kaj pli... Ho, vi ne kapablas tion kompreni! Mi ĝis nun ne povas sen teruro vidi sunsubiron...

Venis longa paŭzo.

— Poste mi vagadis tra la lando kun espero trovi iun laboron. Resti en Limo mi ne povis, ĉar tio frenezigus min... Mi translokiĝis al Kuzko [Cuzco] kaj tie...  Cetere, mi mem ne scias, pro kio mi malĝojigas vin per tiu ĉi malnova historio, kiu eĉ havas nenion amuzan.

Gemo levis sian kapon kaj fiksrigardis lin per profundaj kaj seriozaj okuloj.

— Ne parolu tiel, mi petas, — diris ŝi.

Li dentopremis sian lipon kaj forŝiris ankoraŭ unu plejdofranĝon.

— Ĉu pluigi mian rakonton? — demandis li iom poste.

— Se... se vi deziras. Sed mi opinias, ke rememoroj dolorigas vin.

— Ĉu vi opinias, ke mi ĉion forgesas, kiam mi estas silenta? Tiam mi fartas pli malbone. Tamen min dolorigas ne rememoroj mem, sed sento de foresto de sinregado.

— Mi ne ĝisfine komprenas...

— Mia kuraĝo finiĝis kaj mi fariĝis timulo.

— Sed ja ekzistas limo de ĉiu tolero!

— Jes, la homo atinginta tiun limon, ne scias kio okazos sekvan fojon.

— Diru al mi, se vi volas, — demandis Gemo hezite, — kial vi antaŭ dek tri jaroj okazis tie?

— Tre simple. Junece mia vivo en la patrujo estis glata, sed mi forkuris de tie.

— Kial?

Li ekridis per sia abrupta, seka maniero: — Kial? Ŝajne pro tio, ke mi estis memkontenta knabo. Mi kreskis en la riĉa familio, en kiu min oni senlime dorlotis, tial mi imagis, ke la tutan mondon  konsistigas rozkolora vato kaj konfitita migdalo. Tamen unu belan tagon klariĝis, ke iu, al kiu mi plene konfidis, trompadis min... Kio okazis kun vi? Kial vi ektremis?

— Nenio. Pluigu, mi petas.

— Mi eksciis, ke min oni ĉirkaŭplektis per mensogo, kio estas ordinara, certe, sed  mi ripetas, ke mi estis juna, memfida kaj kredis, ke mensoguloj trafos nepre la inferon. Tial mi forlasis la hejmon kaj atingis Sudan Amerikon sen mono, sen unu hispana vorto, des pli, ke mi estis diletanto kaj ne kutimis servi al si mem. Rezulte mi trafis la realan inferon, kio seniluziigis min de kredo pri la imaga infero. Mi okazis sur fundo... Pasis kvin jaroj, kiam ekspedicio de Duprez eltiris min sur supraĵon.

— Kvin jaroj! Oho, tio estas terure! Ĉu vi havis neniujn amikojn?

— Amikojn? — Li turniĝis al ŝi tutkorpe, — mi NENIAM havis amikojn!

Post momento li kvazaŭ ekhontis pro sia efervesko kaj haste aldonis: — ne perceptu tion ĉi serioze. Ŝajne mi prezentis mian pasintecon tre makabre. Efektive mi dum la unua kaj duono jaro vivis ne tute malbone, mi estis juna, fortoplena kaj sukcese batalis kontraŭ malfacilaĵoj, ĝis kiam tiu matroso ne kripligis min... Poste mi ne sukcesis trovi laboron. Kiel lerte efikis la fajroprenilo en liaj manoj! Kriplulon neniu bezonas.

— Kion vi tiam faris?

— Ion ajn. Kelkan tempon mi  plenumis komisiojn de negroj laborintaj sur sukeraj plantejoj. Interalie, estas kurioze, ke sklavoj ĉiam penas havi propran sklavon! Cetere, al voktoj mi ne plaĉis, ĉar pro mia lameco mi faris ĉion malrapide, des pli, ke mi ne povis porti grandajn pezaĵojn. Ankaŭ malhelpis al mi oftaj inflamoj de mia malsano... Post iom da tempo mi translokiĝis al arĝenta minejo por trovi laboron tie, sed voktoj nur ridis kaj ministoj mokis min.

— Pro kio?

— Ŝajne pro tio, ke tia estas homa naturo. Ja ili vidis, ke nur unu mia brako funkcias normale, kiu tute ne taŭgas por rebato de ties atakoj. Mi komencis vagabondi kaj serĉi alian laboron.

— Vagabondi? Kun la lama kruro?

Ojstro subite levis la okulojn kaj konvulsie suspiris.

— Mi... mi malsatadis, — li diris.

Gemo deturniĝis kaj apogis sian mentonon sur la manon.

Li iomete silentis kaj poste reparolis: — Mi vagadis kaj vagadis preskaŭ ĝis alieneco, sed nenion trovis. Mi translokiĝis al Ekvadoro, sed tie estis ankoraŭ pli malbone. Iufoje mi ion lutis, purigis porkejojn kaj... plenumis ceterajn komisiojn, kiuj eĉ ne taŭgas mencion. Kaj foje...

Mincan, brunkoloran manon Ojstro subite pugnigis kaj Gemo ekvidis profile pulsantan vejnon sur lia kapo. Ŝi kliniĝis kaj milde metis sian manon sur lian brakon.

— Ne parolu plu, ja rememoroj martirigas vin.

Li dubinde ekrigardis ŝian manon, balancis la kapon kaj daŭrigis firme: — kaj foje mi trafis vagantan varieteon. Ĉu vi memoras la cirkon, kiun ni kune vizitis? Tiu estis ankoraŭ pli malbona kaj vulgara. Tiea publiko ankaŭ malsimilas la lokan, florencan kaj preferas spekti brutalaĵojn, aĉaĵojn ktp. Korido, certe, ankaŭ konsistigis programon. La trupo haltis por noktopasigo apud granda vojo. Mi aliris al ili kaj komencis almozi. Vetero tiam estis varmega, mi estis tre malsata kaj pro tio svenis. Tiam tio ofte okazis kun mi, samkiel kun studentino eniĝinta en korseto. Min oni enportis en tendon, nutris kaj donis konjakon. Sekvan matenon oni proponis al mi...

Venis la nova paŭzo.

— Ili bezonis ĝibulon aŭ iun monstron, en kiun buboj ĵetos ŝelojn de oranĝoj kaj bananoj.. Ĉu vi memoras klaŭnon el la cirko? Mi estis sama du jarojn. Mi supozas, ke vi havas humanajn sentojn al negroj kaj ĉinoj. Atendu, ĝis kiam vi ne trafos ties mizerikordon.

Do, mi ellernis iujn trukojn. Tamen al la cirkomastro ŝajnis, ke mi aspektis ne tute kiel monstro. Oni alfaris falsan ĝibon kaj aldonis kromajn atributojn al miaj kripligitaj brako kaj kruro. Tieaj spektantoj estas nepostulemaj, por ili sufiĉas turmentado de viva ekzistaĵo kaj mia bufona vesto nur pliigis ties mokadon.

Ĉio iris glate, sed mi ofte malsanis kaj sekve ne ludis sur la areno. Iufoje, kiam la cirkomastro havis malbonan humoron, li ordonis al mi ludi, malgraŭ mia veinda stato, ĉar tiam publiko precipe ĝuis. Unu tagon, kiam mi ankaŭ fartis malbone, min oni igis ludi. Mi aperis sur la areno kaj tuj perdis konscion. Post iom da tempo mi rekonsciiĝis kaj ekvidis ĉirkaŭe homamasiĝon, kiu kriis, mokis ktp...

— Sufiĉe! Mi ne povas aŭskulti plu! Stop, pro dio! — Gemo ekstaris kaj levis manojn al la oreloj.

Li eksilentis kaj levinte la kapon ekvidis larmojn en ŝiaj okuloj.

— Damno por mi! Kia mi estas idioto! — traflustris li.

Gemo staris ĉe la fenestro. Ŝi turniĝis kaj ekvidis Ojstron kuŝantan kun mano kovrinta lian vizaĝon. Ŝajnis, ke li forgesis ŝian ĉeeston. Ŝi eksidis apude kaj post longa silento mallaŭte ekparolis: — mi volas vin demandi...

— Ĉu? — li reagis senmove.

— Kial vi tiam ne tranĉis vian gorĝon?

Li ekrigardis ŝin kun miro, ĉar la demando grave surprizis lin.

— Mi ne atendis, ke VI tion ĉi demandos! Ja mi havas celon! Kiu efektivigus ĝin krom mi?

— Via celo, aĥ, mi komprenas... Vi ne hontas paroli pri via timeco! Kvankam vi longe suferis, sed vi ne forgesis vian celon!  Vi estas plej brava viro, kiun  mi renkontis!

Li denove kovris permane sian vizaĝon kaj pasie premis fingrojn de Gemo. Venis silento, ŝajne, senfina.

Subite en la ĝardeno, sub fenestroj, pura virina soprano ekkantis francan surstratan kanzonon:

"Eh, Pierrôt! Danse, Pierrôt!
Danse un peu, mon pauvre Jeannôt!
Vive la danse et l'allégresse!
Jouissons de nôtre bell' jeunesse!
Si moi je pleure ou moi je soupire,
Si moi je fais la triste figure —
Monsieur, ce n'est que pour rire!
Ha! Ha, ha, ha!
Monsieur, ce n'est que pour rire!"
[He, Piero! Dancu, Piero!
Dancu pli, mia povra Ĵano!
Vivu la danco kaj la ĝojego!
Ĝuu pro nia bela juneco!
Se mi ploras aŭ sopiras,
Se mi faras la tristan figuron —
Sinjoro, tio ne estas por rido!
Ha! Ha, ha, ha!
Sinjoro, tio ne estas por rido!]

Aŭskultinte la unuajn vortojn de la kanzono Ojstro kun obtuza ĝemo deflankiĝis de Gemo. Sed ŝi firme prenis lian manon, kvazaŭ penante faciligi doloron dum kirurga operacio. Post fino de la kantado en la ĝardeno aperis aplaŭdoj kaj rido, li malrapide reparolis, rigardante ŝin kiel animalo dum batuo: — Jes, tiu estas Zito kun ŝiaj amikoj. Ŝi volis viziti min tiun vesperon, kiam ĉi tie estis Rikardo. Mi freneziĝus tiam de unu ŝia tuŝo!

— Sed ŝi ja ne komprenas tion, — milde diris Gemo. — Ŝi eĉ ne supozas, ke ŝi vin suferigas.

— Ŝi similas kreolinon, — li respondis tremante. — Ĉu vi memoras ŝian mienon tiun vesperon, kiam ni prenis la mizeran infanon? Ĝuste tial rigardas mestizoj, kiam ili estas ridantaj.

En la ĝardeno aperis la nova ridoeksplodo. Gemo ekstaris kaj disfaldis la fenestron. Sur vojeto estis Zito, kokete kovrita per orkolora skarpo, tenanta super la kapo bukedon de violoj, kiun penis eltiri tri junaj kavaleriaj oficiroj.

— Sinjorino Reni! — vokis ŝin Gemo.

Kvazaŭ nimbuso tuj kovris vizaĝon de Zito.

— Kion vi volas? — demandis ŝi kaj ĵetis provokan rigardon en Gemon.

— Bonvolu peti viajn amikojn paroli pli mallaŭte. Sinjoro Rivarez malbone fartas.

La dancistino ĵetis violojn surteren.     

— Allez-vous-en! [Foriru!] — ekkriis ŝi kaj abrupte turniĝis al la surprizitaj oficiroj. — Vous m'embêtez, messieurs! [Vi tedis min, sinjoroj!], — kaj malrapide forlasis la ĝardenon.

Gemo fermis la fenestron.

— Ili foriris, — diris ŝi.

— Dankon. Pordonu min pro maltrankvileco.

— Maltrankvileco ne estis grava...

Li tuj kaptis hezitemecon en ŝia voĉo.

— Maltrankvileco ne estis grava, sed... Vi ne finis la frazon, sinjorino. Ĉu ĝi entenis "sed"?

— Se vi kapablas legi fremdajn pensojn, do bonvolu ne ofendi. Afero estas tute ne mia, sed mi ne komprenas...

— Mian abomenon al sinjorino Reni? Tio estas nur kiam...

— Ne, mi ne komprenas, kiel vi povas vivi kune kun ŝi, se ŝi tiel suferigas vin. Laŭ mi, tio estas ofendinda  por ŝi kiel virino kaj ...

— Kiel virino? — li akre ekridis. — Kaj vi nomas ŜIN virino? Madame, ce n'est que pour rire! [Sinjorino, tio ne estas por rido!]

— Tio ĉi ne estas justa! — ekkriis Gemo. — Kiu rajtigis vin paroli pri ŝi tial kun iu ajn, precipe kun aliaj virinoj?

Ojstro deturniĝis al la fenestro kaj per larĝe malfermitaj okuloj ekrigardis sunsubiron. Gemo ŝirmis la fenestron kaj eksidis ĉe tableto staranta apud la alia fenestro. Ŝi komencis retriki.

Iom poste ŝi demandis lin: —  Ĉu vi bezonas lampon?

Li nege balancis la kapon.

Kiam venis krepusko Gemo prenis la trikaĵon kaj metis ĝin en korbon.  Ŝi metis la brakojn sur la genuojn kaj silente rigardis senmovan korpon de Ojstro. Malhela vespera lumo mildigis lian mokeman, memaman mienon kaj aperigis tragikajn faldetojn ĉe la buŝo. En ŝia kapo aperis asocio de ideoj, inter kiuj ŝi rememoris ŝtonan krucon, kiun ŝia patro starigis por memoro de Arturo, kaj  skribaĵon sur ĝi:  "Ĉiuj ciaj ondoj kaj lavangoj trapasis super mi".

Tutan horon ili silentis. Fine Gemo ekstaris kaj mallaŭte eliris el la ĉambro. Ŝi revenis kun lampo kaj paŭzis, pensante, ke Ojstro ekdormis. Kiam lumo falis sur lian vizaĝon, li turnis la kapon al ŝi.

— Mi kuiris por vi kafon, — diris Gemo kaj metis la lampon sur tablon.

— Demetu ĝin ien ajn kaj bonvolu proksimiĝi al mi.

Ojstro prenis ŝiajn manojn.

— Ĉu vi scias, pri kio mi pensis? Vi tute pravas, mia vivo estas damaĝita. Sed viro ne ĉiun tagon renkontas virinon, kiun li povas ami. Ĉar mi multe suferis, do mi timas...

— Kion?

— Mallumon. Iufoje mi simple ne povas resti sola nokte. Mi bezonas almenaŭ iun vivan ekzistaĵon apude. Mallumo, absoluta mallumo ĉirkaŭe... Ne! Ne! Mi ne timas la inferon! Ĝi estas infana ludilo. Min timigas INTERNA mallumo, en kiu forestas plorado kaj dentogrincado, sed estas nur silento,.. absoluta silento.

Pupiloj de liaj okuloj plilarĝiĝis kaj li silentiĝis. Gemo atendis, preminte sian spiradon.

—  Ŝajne opinias vi nun: kia mistifiko! Jes! Feliĉe vi ne kapablas tion ĉi kompreni. Mi freneziĝus, se mi restos sola. Ne riproĉu min tro kruele. Mi ne estas tiel malbona, kiel mi ŝajnas komence.

— Mi ne rajtas vin riproĉi, — respondis ŝi. Mi ankaŭ spertis multajn suferojn.  Mi opinias, ke se iu permesas al timo regi lin aŭ okazigas maljustaĵon, kruelaĵon, do tiu persono nepre iam pentos. Vi ne sukcesis superi nur tion ĉi. Mi sur via loko perdus lastajn fortojn, damnus dion kaj sinmortigus.  

Ojstro tenis ŝiajn manojn plu.

— Diru al mi, — mallaŭte li demandis, — ĉu vi mem iam  riproĉis sin pro iu kruelaĵo?

Gemo nenion respondis, sed ŝia kapo kliniĝis kaj du  grandaj larmoj falis sur lian manon.

— Diru, — pasie redemandis li preminte ŝiajn fingrojn, — diru al mi!  Ja mi rakontis pri ĉiuj miaj suferoj.

— Jes... Mi estis kruela koncerne al la homo, kiun mi amis pli ol iun ajn en la tuta mondo.

Manoj, premintaj ŝiajn fingrojn, ektremis.

— Li estis nia kamarado, — daŭrigis Gemo, — oni lin misfamigis, en polico inside faris mensogon kontraŭ li, kiun mi ekkredis. Mi lin vangofrapis kiel perfidulon kaj li dronigis sin... Post du tagoj mi eksciis veron, ke li estis absolute senkulpa... Mia rememoro ŝajne estas pli malbona ol la viaj. Mi volonte permesus dehaki mian dekstran manon, por korekti tiaman situacion.

Nova, ankoraŭ nevidita lumeto ekbrilis en okuloj de Ojstro. Li rapide kliniĝis kaj kisis manon de Gemo. Ŝi deflankiĝis kun la surprizita mieno.

— Ne faru tion! — ekkriis ŝin lamente. — Neniam faru tion plu! Vi dolorigas min!

— Ĉu vi opinias, ke vi ne dolorigis la viron, kiun vi mortigis?

— La viro, kiun mi mortigis...Aĥ, jen aperis finfine Cezaro! Mi... mi devas foriri.


* * *

Veninte la ĉambron Martini ekvidis Ojstron solan. Apude staris la netuŝita taseto da kafo; li mallaŭte kaj monotone, sen videbla kontenteco, mallaŭdis sin.