Parto III, Ĉapitro 4

Malsukcesa eskapo


Kolero de Montanelli tamen ne realigis lian neglekton koncerne de lia promeso. Li tiel emocie protestis kontraŭ uzado de kateno por Ojstro, ke la malfeliĉa komandanto iĝis tute konfuzinta kaj ordonis senkateni la arestiton.

— Kiel mi povas scii, — grumblis li al la adjutanto, — pri kio ankoraŭ lia eminenco estos malkontenta? Se li opinias, ke kateno estas kruelaĵo, do baldaŭ li protestos kontraŭ feraj kradoj sur fenestroj kaj postulos, ke mi nutru Rivarezon per ostroj kaj trufoj! Dum mia juneco krimuloj estis krimuloj kaj ni rilatis al ili respektive. Neniu tiam opiniis, ke perfidulo estas pli bona ol ŝtelisto. Sed nuntempe ribelanto estas moda kaj lia eminenco ŝajne inklinas kuraĝigi ĉiujn kanajlojn en la lando.

— Mi ĝenerale ne vidas lian rajton eniĝi, — rimarkis la adjutanto. — Li ne estas legato, do ne havas aŭtoritaton en civilaj kaj militaj aferoj. Laŭ leĝo...

— Ne parolu ni pri leĝo! Ĉu oni povas atendi respekton al ĝi, post kiam lia sankta moŝto malfermis prizonojn kaj liberigis la tutan bandon de liberaluloj! Tio ĉi estas plena malprudento! Tial estas komprenebla nuna fiereco de monsinjoro Montanelli. Li estis tute kvieta, kiam potencis la mortinta papo, kaj nun li iĝis tre grava persono. Li trafis en favoron kaj faras ĉion laŭ sia plaĉo. Ĉu mi kapablas oponi lin? Li eble havas sekretan instrukcion el Vatikano. Nun ĉio renversiĝis kaj do ne eblas supozi, kio okazos morgaŭ. Dum malnova bona tempo oni sciis kiel agi, sed nun...

La komandanto triste balancis la kapon. Mondo, en kiu kardinaloj interesiĝas pri prizona disciplino kaj parolas pri "rajtoj" de politikaj krimuloj, iĝis tre komplika por li.

Ojstro revenis la fortreson en stato proksima al histerio. Rendevuo kun Montanelli deprenis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn. Eldirita fine de la konversacio lia arogaĵo aperis kiam li preskaŭ perdis sinregon, ĉar se interparolado daŭrus ankoraŭ kvin minutojn, li nepre ekplorus.

La saman tagon vespere lin oni alkondukis al la kolonelo por enketado, sed ĉiujn metitajn demandojn li respondis per konvulsia ridego. Kiam la komandanto perdis sian toleron kaj komencis blasfemi, lia ridego iĝis pli laŭta. La malfeliĉa kolonelo minacis la malhumilan malliberulon per plej rigoraj punoj, sed fine konkludis, samkiel iam Ĝejmso Burton,  ke disputo kun homo perdinta la racion, estas vana konsumo de nervoj kaj tempo.

Ojstron oni alkondukis en lian kameron kaj li falis sur dormobenkon, plena per neesprimebla sopiro, kiu ĉiam anstataŭigis pasintajn furiozajn eferveskojn, kaj longe kuŝis senmove. Lin penetris apatio. Kvazaŭ meĥanika pezaĵo premis lian rigidiĝintan animon.Verdire, ĉu havas iun signifon okazonta fino? Plej grava por li, samkiel por iu alia viva ulo, estas sinkonservo de netolereblaj turmentoj. Ne gravas, kiel li estos savita, ĉu lin oni liberigos, ĉu simple mortos lia kapablo senti doloron. Povas esti li sukcesos eskapi, ankaŭ lin eble oni mortigos, sed ĉiuokaze li neniam plu ekvidos padre...

Provoso alportis manĝaĵon. Ojstro ekrigardis lin indiferente: — Kioma horo nun estas?

— La sesa posttagmeze. Prenu manĝaĵon, sinjoro.

Ojstro kun abomeno ekrigardis duone malvarmiĝintan supaĉon, kiu fetoris, kaj turniĝis de ĝi. Depresio plenigis ne nur lian animon kaj ankaŭ lian tutan korpon. Vido de manĝaĵo naŭzis lin.

— Vi malsaniĝos, se ne manĝos, — haste diris la provoso. — Formanĝu almenaŭ panon, kiu pliigos vian forton.

Li eldiris la lastan frazon kun rimarkebla signifo kaj prenis de sur plato malsekan panpecon. Konspiranto vekiĝis ene de Ojstro, kiu tuj komprenis, ke en ĝi estas io kaŝita.

— Restigu ĝin sur la tablo, mi ĝin manĝos poste, — diris li indiferente, ĉar la pordo estis malfermita kaj ekstere gardanta serĝento povis aŭdi ĉiun vorton.

Kiam li restis sola kaj konvinkiĝis, ke tra fenestreto neniu vidas lin, li prenis la panpecon kaj zorge disigis ĝin. Ene estis tio, kion li esperis trovi: aro de fajliloj. Ili estis volvitaj en papero, sur kiu vidiĝis kelkaj vortoj. Li ĝin platigis kaj alportis al lampo, kiu apenaŭ lumigis la kameron. La mesaĝo estis skribita tre kompakte kaj la papero estis tre maldika, tial legado ne estis facila.

"La pordo ne estas ŝlosita. Luno forestas. Trafajlu kradon kiel eble plej baldaŭ kaj eliru tra subtera pasejo inter la dua kaj la tria. Ni estas pretaj kaj alia ŝanco ne okazos."

Ojstro konvulsie ĉifis la paperon. Tuta preparo estas preta kaj li devas nur trafajli la fenestran kradon. Estas tre bone, ke kateno estas demetita! Li ne bezonas ĝin ankaŭ trafajli. Kiom da vergoj en ĝi estas? Du... kvar... kaj ĉiun necesas trafajli en du lokoj, sume ok. Ho, se li hastos, do nokte li sukcesos... Kiel Gemo kaj Martini preparis ĉion necesan tiel rapide: veston, pasporton, kaŝejon? Ŝajne ili agis tre streĉe... Fine estis akceptita ŝia plano. Li mallaŭte ekridis pro sia stulteco, ĉu gravas kies planon oni nun realigas? Samtempe al li plaĉis tio, ke nome Gemo proponis uzi subteran pasejon por eskapo, anstataŭ sinko laŭ ŝnura ŝtuparo, kion proponis kontrabandistoj. Ŝia plano estis pli malfacila, sed tiam vivo de gardisto deĵoranta malantaŭ de la orienta murego restos en sendanĝero. Tial, kiam antaŭe li konatiĝis kun ambaŭ planoj, li sendube preferis la ŝian.

Laŭ ĝi, gardisto "Grilo", devos malŝlosi la feran pordon, tra kiu oni povos penetri  el la prizona korto en la subteran pasejon, kaj poste rependigi ŝlosilon  en gardejo.  Ojstro devos trafajli la fenestrokradon, disŝiri sian ĉemizon, fari el rubandoj ŝnuron, sinki laŭ ĝi sur la larĝa orienta murego. Poste rampi laŭ ĝi tiam, kiam gardisto rigardos flanken kaj embuski, kiam tiu rigardos lian flankon.

En sudorienta angulo de la murego estas duone ruiniĝinta turo. Ĝiajn eksteraĵojn dense kovris hedero, pluraj ŝtonoj eliĝis kaj kuŝis sube. Laŭ hedero kaj ŝtonaro Ojstro devos malleviĝi de sur la turo en la korton, mallaŭte malfermi la malŝlositan pordon kaj tra la subtera pasejo penetri en apudan tunelon. Antaŭ kelkaj jarcentoj la tunelo kunligis la fortreson kun la turo staranta sur proksima monteto. Nun ĝi ne estas uzata kaj iuj ĝiaj partoj ankaŭ ruiniĝis.

Nur kontrabandistoj sciis pri la zorge kaŝita pasejo, kiu ili elfosis ĝis la tunelo mem. Neniu eĉ supozis, ke multaj kontrabandaj varoj longe troviĝis apude de la fortresa murego, kiam doganistoj vane serĉis ilin en loĝejoj de malkontentaj montanoj.

Tra tiu pasejo Ojstro devos atingi lokon, kie lin atendos Martini kune kun unu kontrabandisto. Plej malfacila estis malŝloso de la fera pordo, kiun necesis okazigi post vespera patrolado. Hodiaŭ ŝanco por sukceso ekzistas kaj necesas ĝin nepre uzi.

Ojstro eksidis sur la dormobenko kaj komencis manĝi panon, kiun li ne tiel abomenis, kiel ceterajn prizonajn manĝaĵojn. Necesis iom fortiĝi. Ankaŭ li devas ripozi kaj eĉ ekdormi, ĉar ĝis la deka komenci laboron ne eblas pro granda risko.

Do, padre proponis al li eskapon! Tio estis dirita en lia etoso. Sed li neniam konsentos uzi lian helpon! Se eskapo sukcesos, do ĝi estos rezulto de liaj manoj kaj agoj de liaj kamaradoj. Li bezonas neniun favoron de sacerdotoj.

Kia varmego! Ŝajne okazos fulmotondro. Aero estas tia peza, sufoka... Li malkviete turniĝis sur la dormobenko kaj metis sub la kapo la pansitan dekstran manon anstataŭ  kuseno. Poste li ĝin demetis. Kiel ĝi brulas kaj pulsas! Kaj aliaj malnovaj vundoj komencas dolorigi... Kial? Ho, absurdo! Probable vetero tion kaŭzas. Necesas ekdormi kaj almenaŭ iomete ripozi antaŭ trafajlado...

Ok vergoj, dikaj kaj firmaj! Kiom ankoraŭ restis?  Malmulte, ja li trafajlas jam longe, senfine longe, kaj tial lia brako doloras. Tre doloras! Ĝis osto mem! Ĉu pro laboro?  Ankaŭ pikanta, bruliga doloro en la kruro... Kial ĝi aperis?..

Li saltis de la dormobenko. Ne, tio ne estis sonĝo. Li simple haluciniĝis kun la malfermitaj okuloj. La fenestrokrado ne estas difektita.

Malproksima tura horloĝo sonoris dek fojojn. Necesas eklabori. Ojstro konvinkiĝis, ke neniu kaŝobservis lin tra truo en la pordo kaj prenis unu fajlilon de la brusto.


* * *

Ne, nenio okazis kun li, nenio! Tio estis nura imago. Doloro en lia flanko ŝajne aperis pro inflamo aŭ lakso, kiujn okazigis abomenaj manĝaĵoj kaj sufoka aero. Osta doloro kaj oftiĝinta pulsado estas rezulto de nervoza afekcio kaj parte de nesufiĉa trejnado. Jes, sendube, nesufiĉa trejnado. Kial li ne pensis pri tio ĉi antaŭe! Baldaŭ doloroj velkos kaj li komencos labori. Necesas atendi du aŭ tri minutojn.

Sed kiam li eksidis, lia stato malboniĝis. Doloro penetris tutan lian korpon kaj lia vizaĝo griziĝis pro teruro. Ne, necesas ekstari kaj eklabori. Necesas forĵeti doloron. Senti aŭ ne senti doloron dependas de lia volo, li ne volas lin senti, tial li igas ĝin foriĝi.

Li stariĝis kaj laŭte diris: — Mi ne estas malsana. Mi ne havas tempon por malsano. Mi devas trafajli la fenestrokradon. Nun ne eblas malsaniĝi, — kaj prenis fajlilon.

Kvarono post la deka, duono post la deka, kvarono antaŭ la dekunua... Li fajlis kaj fajlis kaj ĉiufoje, kiam la fajlilo skrapis feron, al li ŝajnis, ke estas fajlataj liaj cerbo kaj korpo.

— Interese, — diris li al si mem ridetante, — kiu estos trafajlita unue, mi mem aŭ vergaro? — Poste li kunpremis la dentojn kaj daŭrigis laboron.

Duono post la dekunua. Li estis ankoraŭ fajlanta, kvankam lia mano ŝvelis, rigidiĝis kaj malfacile tenis la ilon. Ne, ripozi ne eblas. Se li demetos la fajlilon, li denove ĝin ne sukcesos preni.

Malantaŭ la pordo aŭdiĝis paŝoj de gardisto kaj lia pafilkapo frapis foston. Ojstro ĉesigis fajladon kaj turniĝis. Ĉu lin oni detektis?

Iu buleto, ĵetita tra truo en la pordo, falis sur la plankon de lia kamero. Li kliniĝis kaj prenis ĝin. Tio ĉi estis volvita papero.


* * *

Kiel longe daŭris tiu sinko kaj nigraj ondoj kovris lin de ĉiuj flankoj. Kiel ili bolegis!

Aĥ, jes! Li ja simple kliniĝis por preni la paperan buleton. Kaj li svenis dum momento. Tio ofte okazas, kiam li kliniĝas. Nenio grava. Absolute ne gravas.

Li proksimigis la buleton al lampo kaj akurate disvolvis ĝin.

"Eskapu nepre hodiaŭ nokte. Morgaŭ Grilo estos translokita al alia servejo. Tio ĉi estas nura ŝanco."

Li disŝiris la paperon, samkiel la unuan mesaĝon, prenis la fajlilon kaj daŭrigis laboron, obstine kaj mute.

La unua post noktomezo. Li laboris tri horojn kaj ses el ok vergoj estis trafajlitaj. Ankoraŭ du kaj tiam li povos trarampi.

Li komencis rememori aliajn okazintajn paroksismojn de lia malsano. Lastfoje ĝi okazis antaŭ la Nova jaro. Tremado aperis en lia korpo dum rememoro pri tiuj kvin teruraj tagoj. Sed tiam doloro atakis lin iom post iom. Hodiaŭ ĝi aperis subite, kiel neniam antaŭe.

Li faligis la fajlilon, levis ambaŭ brakojn kaj unue, post kiam li iĝis ateisto, de liaj lipoj elflugis vortoj de preĝo. Li preĝis en senlima despero, preĝis kaj ne sciis, al kiu li ĝin direktis: — Ne hodiaŭ! Malsaniĝu mi morgaŭ! Morgaŭ mi eltoleros ĉion, sed ne hodiaŭ!

Minuton li staris senmove preminte la manojn al la kapo. Poste li reprenis la fajlilon kaj komencis refajli...

Duono post la unua. Restis lasta vergo. Manikoj de lia ĉemizo disŝiriĝis, sur lipoj aperis sango, antaŭ liaj okuloj estis ruĝa nebulo, ŝvito falis de la frunto, sed li fajlis, fajlis, fajlis...


* * *

Montanelli ekdormis nur post mateniĝo. Post noktaj koŝmaroj, turmentintaj lin, li dormis kviete kaj baldaŭ li eksonĝis. Komence sonĝoj estis malklaraj kaj preskaŭ nevideblaj. Bizaraj fragmentoj de imagoj preterflugis restigante post si dolorsenton kaj nedifinitan timon. Poste aperis jam kutima, terura sonĝo turmentanta lin multajn jarojn.

Li vagas laŭ iu granda malplena tereno penante trovi kvietan lokon por ripozi kaj kuŝi. Sed ĉirkaŭ li intermiksiĝis pluraj homoj, kiuj babilas, ridas, krias, preĝas, sonorigas. Foje li sukcesas forlasi tiun bruegon kaj kuŝi meze de densa herbaro aŭ sur ligna benko, aŭ sur ŝtona plato. Li kovras permane la okulojn kaj parolas al si mem: "Nun mi ekdormos". Sed homamaso denove proksimiĝas kun laŭtaj apelacioj kaj krioj. Oni lin alvokas: "Vekiĝu, vekiĝu pli baldaŭ, ni bezonas vin!"

Kaj jen li trafas grandan palacon, kies haloj estas riĉe ornamitaj. Ĉie troviĝas luksaj kuŝejoj kaj oportunaj divanoj. Venas nokto. Li pensas: "Finfine mi kviete ekdormos ĉi tie en silento" — kaj kuŝiĝas en darka ĉambro, sed tien subite iu eniras kun lampo. Brilanta lumo blindigas liajn okulojn kaj tiu krias proksime" Stariĝu, vi estas vokata!"

Li stariĝas kaj pasas plu balancante ĉiupaŝe, kvazaŭ li estas morte vundita. Horloĝo batis unu fojon kaj li scias, ke altvalora, kurta nokto baldaŭ finiĝos. Du, tri, kvar,  kvin kaj je la sesa horo la tuta urbo vekiĝos kaj tiam silento malaperos.

Li venas alian ĉambron kaj volas kuŝiĝi tie, sed iu laŭte krias: "Tiu ĉi kuŝejo estas mia!" Kaj kun despero en la koro li vagas plu.

Lia vagado daŭris kelkajn horojn de unu ĉambro al la alia, de unu halo al la alia, de unu koridoro al la alia. Horloĝo batas kvin fojojn. Nokto finiĝas, baldaŭ venos terura griza mateniĝo, sed li tiel ne sukcesis trovi pacan lokon. Ho, mizero! Alia tago... ankoraŭ unu tago!

Antaŭ li troviĝas senfine longa subtera tunelo, kiun plenigis blindiganta lumo de lustroj kaj kandelabroj. Tra ĝia malalta volbo penetras desupre ies voĉoj, ridoj kaj gaja muziko. Tie, en la mondo de viva homaro, oni ion festas, sendube.

Ho, kie trovi lokon por kaŝi sin kaj ekdormi, almenaŭ loketon similan tombon! Li nur ekpensis pri tio, kiel ekvidis sin mem ĉe bordo de elfosita tombo, el kiu blovetas morto kaj putro. Aĥ, tutegale, tie li almenaŭ ekdormos!

"Tiu ĉi tombo estas mia! — aŭdiĝas subite voĉo de Gladiso. Ŝi forĵetas putran mortotukon, levas sian kapon kaj  ekrigardas lin per larĝe malfermitaj okuloj.

Li rapide genufleksas kaj preĝante etendas al ŝi siajn brakojn: " Gladiso! Gladiso! Kompatu min! Permesu al mi kuŝi ĉi tie. Mi ne demandos vin pri nia amo kaj ne tuŝos vin, mi diros neniun vorton, mi nur kuŝos apud vi kaj dormos! Ho, mia kara, sendormeco turmentas min longan tempon! Taga lumo bruligas mian animon kaj bruo ruinigas mian cerbon. Gladiso, permesu al mi eniri kaj dormi apude!"

Li volas kovri siajn okulojn per ŝia mortotuko, sed ŝi deflankiĝas de li flustrante: " Tio estas sakrilegio, ja vi estas pastro!"

Denove li vagas kaj eniras ĉemaran klifon, kiu estas en plena lumo. Kontraŭ ĝi batadas senĉese ondoj kun vea ĝemo.

"Aĥ, — li diras, — maro kompatos min, ja ĝi ankaŭ morte laciĝis kaj ne povas dormi".

Sed el ĝia profundo aperas Arturo kaj laŭte krias: "Maro estas mia!"


* * *

— Via eminenco! Via eminenco!

Montanelli tuj vekiĝis. Lia servisto frapis ĉe la pordo. Li ekstaris kaj meĥanike malfermis ĝin, kaj la viro ekvidis lian timan vizaĝon.

— Ĉu via eminenco malsaniĝis?

Li tuŝis sian frunton per ambaŭ manoj.

— Ne, mi dormis kaj vi afekciis min.

— Mi tre bedaŭras. Mi aŭdis viajn paŝojn frumatene kaj mi supozis, ke...

— Kioma horo nun estas?

— Nun estas la naŭa. Alveturis la komandanto kaj deziras vidi vin pro tre urĝa afero. Li scias, ke kutime via eminenco vekiĝas tre frue kaj...

— Ĉu li troviĝas en la akceptejo? Mi baldaŭ alvenos tien.

Li vestiĝis kaj venis la akceptejon.

— Pardonu mian senceremoniecon, via eminenco... — komencis la komandanto.

— Mi esperas, ke nenio grava okazis, ĉu ne?

— Ho ve, male. Rivarez apenaŭ ne eskapis.

— Bone, se lia eskapo fiaskis, do nenio grava okazis. Kiel estis tio?

— Lin oni trovis ĉe la fera pordo. Kiam gardistoj patrolis la korton je la tria, ili trafis ies kuŝantan korpon. Ili lumigis ĝin kaj ekvidis, ke tiu estis Rivarez. Li svenis kaj kuŝis transverse de vojo. Oni alarmis kaj vekis min. Mi ekzamenis lian kameron kaj ekvidis, ke la fenestrokrado estas trafajlita, el la fenestro pendas ŝnuro volvita el ĉemizaj rubandoj. Li malsupreniĝis laŭ ĝi kaj poste rampis laŭ la murego. La fera pordo al la subtera pasejo estis malfermita.  El tio sekvas, ke la gardo estis koruptita.   

— Sed kial li svenis kaj kuŝis transverse de vojo? Ĉu li falis de sur la murego kaj vundis sin?

— Mi tion komence ankaŭ supozis, sed la prizona kuracisto trovis neniujn rezultojn de falado. Soldato, deĵorinta hieraŭ, raportas, ke Rivarez ŝajnis al li malsana, ĉar li manĝis nenion. Tamen tio ĉi estas tuta absurdo, ja ne kapablas malsanulo trafajli kradon kaj rampi laŭ la murego. Kialo estas malsama.

— Ĉu li jam eksplikis sian agon?

— Ne, li ankoraŭ ne rekonsciiĝis, via eminenco.

— Ĝis nun?

— De tempo al tempo li kvazaŭ rekonsciiĝas, sed poste li ĝemas kaj denove svenas.

— Tre strange. Kion opinias la kuracisto?

— Li nenion komprenas, ĉar koro de la arestito funkcias normale kaj ne povis rezultigi la okazon. Estas klara nur jeno: paroksismo komencis subite, kiam Rivarez preskaŭ atingis sian celon. Mi persone vidas en tio efikon de favora providenco.

Montanelli iom kuntiris la brovojn.

— Kion vi volas fari kun li? — demandis li.

— Ni baldaŭ decidos. Sed nun mi ricevis bonan lekcion: ni senkatenis lin respekte al via eminenco kaj jen rezulto...

— Mi esperas, — interrompis lin Montanelli, — ke vi ne rekatenos la malsanulon. Lia nuna stato ne ebligos reeskapon.

La komandanto eliris flustrante al si mem: — Mi tion ne permesos, spite al sentimentaleco de lia eminenco. Estu Rivarez sana aŭ malsana, ĉiuokaze mi lin ankoraŭfoje ne senkatenos.


* * *

— Sed kial tio okazis? Sveni lastan minuton, kiam ĉion li faris kaj jam proksimiĝis al la pordo... Ia senkompata moko!

— Unusola kaŭzo, kiun mi povas supozi, — diris Martini, — estas tio, ke dum eskapo Rivarezon atakis paroksismo. Li batalis kontraŭ ĝi ĝis plena perdo de liaj fortoj kaj jam en la korto svenis.

Markono elbatis cindron el sia pipo.

— Jes, ĉio finiĝis, ni nenion por li kapablas okazigi plu. Malfeliĉulo!

— Malfeliĉilo!, — ripetis Martini duonvoĉe kaj subite komprenis, ke sen Ojstro la mondo ŝajnos al li malplena kaj malserena.

— Kion ŝi opinias? — demandis la kontrabandisto kaj ekrigardis la alian angulon de la ĉambro, kie sidis Gemo kun la metitaj sur genuoj brakoj kaj la nenion vidantaj okuloj.

— Mi ne demandis ŝin. Ŝi silentas, post kiam mi komunikis al ŝi novaĵon.  Estos pli bone, se ni ne malkvietigos ŝin.

Gemo ŝajne ne rimarkis ilin, tamen ili interparolis duonvoĉe, kvazaŭ tie troviĝis mortinto. Pasis kelkaj minutoj de silento. Markono ekstaris kaj enpoŝigis sian pipon.

— Mi revenos vespere, — diris li.

Sed Martini haltigis lin: — Atendu, mi volas demandi vin plu. — Li diris ankoraŭ pli mallaŭte: — Ĉu vi opinias, ke nenia reala espero restis?

— Mi ĝin ne vidas... Pri la dua provo estas vane eĉ pensi. Se li baldaŭ resaniĝos kaj okazigos ĉion necesan, do ni tiam havos neniujn risurcojn. Ja gardistojn oni ŝanĝis, ĉar suspektas ilian kontribuon por eskapo, tial Grilo jam ne sukcesos helpi al ni.

— Ĉu, — demandis subite Martini, — kiam li resaniĝos ni sukcesos iel distri alarmopretecon de gardo?

— Distri alarmopretecon de gardo... Kial?

— Mian kapon venis jena ideo: tagon Corpus Domini [21],  kiam  procesio pasos preter la fortreso, mi baros vojon antaŭ la komandanto kaj pafos lian vizaĝon, ĉiuj gardistoj komencos kapti min kaj vi tiutempe kune kun viaj kamaradoj liberigos Ojstron. Mia plano estas nun malneta kaj bezonas ĝustigon.

— Dubinde, ke ĝi estas realigebla, — malrapide diris Markono. — Necesas certe ĉion profunde pripensi, sed... — li paŭzis kaj poste ekrigardis Martini, — sed se ĝi ebliĝos, ĉu  vi... povos pafi?

Martini estis modera homo, sed nun li forgesis sian moderecon. Liaj okuloj ekrigardis rekte okulojn de la kontrabandisto.

— Ĉu mi povos? — ripetis li. — Vidu ŝin!

Aliajn eksplikojn oni ne bezonis. Tiuj ĉi vortoj sufiĉis. Markono turniĝis kaj ekrigardis Gemon.

Ŝi sidis same senmove. Ŝia vizaĝo mienis nenion — dubojn, timon kaj eĉ kompaton; vidiĝis nura ombro de morto. Okulojn de la kontrabandisto plenigis larmoj.

— Hastu, Mikelo, — li diris malfermante la verandan pordon. — Vi ambaŭ ŝajne tre laciĝis, ĉu ne? Necesas ankoraŭ multon fari.

Mikelo kaj post li Gino eniris la ĉambron.

— Mi estas preta, — li diris. — Mi nur volas demandi la sinjorinon...

Li faris paŝon al Gemo, sed Martini haltigis lin kaptinte lian manon: — Ne necesas. Restigu ŝin sola.    

— Efektive, — aldonis Markono. — Niajn konsolojn ŝi nun ne bezonas. Dio scias, kiaj malfeliĉaj ni ĉiuj nun estas, sed ŝi suferas pli ol ĉiu el ni. Mizerulino!