Deka leciono

66. Adverboj de loko.

En § 29 ni priparolis la adverbojn de maniero (bone, bele), kiuj respondas al la demando kiel? Nun temas pri tiaj adverboj, kiuj respondas al la demando kie? Al tiu kategorio apartenas ankaŭ la serio ie, tie, ĉie, nenie, kie.

Ekzemploj: KIE estas la vundita fajrobrigadisto? Li estas hejmE. SuprE sur la monto estas neĝo. La lernejo estas tute proksimE. InternE li tute ne estas tiel malbona kiel oni povus supozi laŭ lia aspekto. La infanoj ludas eksterE. La kato kuris antaŭE kaj la hundo malantaŭE. La banejo estas tuj apudE. SubE loĝas gesinjoroj Müller. TransE de la rivero estas la malnova urboparto. Multaj homoj staris ĉirkaŭE.

Kun la finaĵo -n tiuj ĉi adverboj indikas direkton (vd. § 48): KieN vi iras? Mi iras hejmeN. Ili veturis per lifto supreN al la kvara etaĝo. Ŝi iris kuraĝe antaŭeN.

Malofte precipe en poezio estas uzataj ankaŭ la formoj urbe (= en la urbo), urben (= en la urbon); arbare (= en la arbaro), arbaren (= en la arbaron); dome (= en la domo), domen (= en la domon); ene (= interne), ele (= ekstere), k.t.p.

67. Kunmetitaj vortoj.
Prepozicio + substantivo.

Anstataŭ sur la tablo oni povas pli mallonge diri surtable: La lampo estas surtable. Same: enlandE (= en la lando), eksterlandE (= ekster la lando), surdorsE (= sur la dorso), ĉekorE (= ĉe la koro), permanE (= per la mano[j]), senvestE (= sen vestoj), ĝisgenuE (= ĝis la genuoj), laŭvice (= laŭ la vico), k.t.p. Ankaŭ ili alprenas kompreneble la finaĵon -n, kiam ili indikas direkton: eksterlandeN, surdorseN, k.t.p.

Tiaj kunmetaĵoj el prepozicio kaj substantivo povas havi ankaŭ aliajn gramatikajn finaĵojn kaj alpreni diversajn sufiksojn: eksterlandA, eksterlandO, eksterlandano, pertranĉile, k.t.p.

Ekzerco: En ĉiuj landoj oni propagandas: aĉetu nur enlandajn varojn! Estono estas enlandano en Estonio, sed eksterlandano en la aliaj landoj. La studento loĝas en malgranda subtegmenta ĉambro. Ĉu en via lando ekzistas subĉiela (liberaera) muzeo? La preĝanto staras surgenue. Oni batis lin ĝismorte. Esperantistoj portas surbruste verdan stelon. En apudmaraj (ĉemaraj) regionoj pluvas multe. Intertempe ni ripozis iomete. La interakto daŭris vere tro longe. Ne parolu sensencaĵojn!

68. -igi.

Anstataŭ La patrino faras la ĉambron pura oni diras kutime La patrino purigas la ĉambron. Sekve purigas signifas «faras pura». Same: varmigas = faras varma, sanigas = faras sana, kuraĝigas = faras kuraĝa, lumigas = faras luma.

Anstataŭ La bankroto faris lin ruino oni diras pli mallonge La bankroto ruinigis lin. Edzinigi = fari edzino: La komercisto edzinigis la filinon de la bankdirektoro. Amikigi = fari amiko: Komuna sorto ofte amikigas la homojn.

Kun prepozicioj: La kamentubo eligis densan fumon. Ŝtelisto enigis (= enmetis) sian manon en lian poŝon. Amo kunigas, malamo disigas. La milito senigis multajn infanojn je patro, edzinojn je edzo kaj gepatrojn je filoj. La sekretario aligis (= anigis, membrigis) al la klubo dek novajn membrojn. Napoleono subigis (= submetis) al si preskaŭ la tutan Eŭropon. La kamparano ĉirkaŭigis siajn kampojn per barilo (komparu: Barilo ĉirkaŭis la kampojn). La vorton «objekto» oni povas anstataŭigi per «aĵo» (komparu: «Aĵo» povas anstataŭi la vorton «objekto».)

Kun numeraloj: Usono = Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko. Per lerta reklamo la komercisto duobligis sian debiton.

Verboj: Atentu la diferencon inter la frazoj Li venis kaj Li venigis sian amikon. La dua frazo kun la verbo venigis signifas, ke li faris, igis sian amikon veni. Pliaj ekzemploj: Li mem sciis tion kaj sciigis tion ankaŭ al siaj amikoj (aŭ: sciigis [informis] pri tio siajn amikojn). La viro dronigis la katidojn. La katidoj dronis. La vazo ne falis per si mem, sed iu faligis ĝin. Vilaĝano veturis al la foiro kaj veturigis kune ankaŭ sian tutan familion. Oni starigis la kristnaskan arbon en ingo, sed tamen ĝi staris iom malrekte. La maljunulo starigis sin malrapide. La instruisto sidigis Alberton en la unua benko, kvankam li ordinare sidis en la lasta. Estas jam tempo por kuŝigi la infanojn! Antaŭ ol eniri fremdan loĝejon oni devas sonorigi, aŭ, se la sonorilo estas difektita kaj ne sonoras, oni devas frapi sur la pordon. Malamo estigas (= kaŭzas, naskas) malamon.

Plej ofte -igi estas uzata kun netransitivaj verboj, kiuj per tio fariĝas transitivaj kaj povas ekhavi rektan objekton kun finaĵo -n: sidas estas netransitiva, sed sidigas estas jam transitiva, -igi estas do transitiviga sufikso.

Kun transitivaj verboj -igi signifas: igi iun alian plenumi la agon de la verbo. Atentu la diferencon inter La patrino vekis min matene kaj La patrino vekigis min matene. En la unua frazo la patrino mem vekis min, sed en la dua ŝi petis iun alian fari tion. Same estas pri ĉiuj transitivaj verboj: komenci, fini, vesti, konvinki, surprizi, atendi, estingi, fotografi, fari, k.t.p. Sekve: Ĉu mi atendigis vin tre longe (= mi mem ne atendis, sed mi estis la kaŭzo de la atendado)? Kie vi farigis la meblojn? Ili fotografigis sin sur la marbordo (= ili mem ne fotografis sin, sed ili petis iun alian fari tion). Nia klubo bindigis siajn librojn ĉe s-ano N. (= s-ano N. bindis la librojn). Mi presigis miajn vizitkartojn en «La Nova Presejo» (= «La Nova Presejo» presis miajn vizitkartojn).

Do la transitivaj verboj sen la sufikso -igi signifas, ke la subjekto mem plenumas la agon, dum kun la sufikso -igi ili esprimas, ke iu alia faras tion laŭ peto aŭ ordono de la subjekto. Ĉiuokaze ne trouzu la sufikson -igi, kion la komencantoj ofte faras: la bezono je -igi kun transitivaj verboj estas tre malofta. Kiam vi matene surmetas la vestojn, ne diru, ke vi «vestigas» vin, ĉar tio signifus, ke iu alia surmetas al vi la vestojn, sed diru simple, ke vi vestas vin; kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco de Esperanto, ne diru, ke vi «konvinkigis» lin, sed simple, ke vi konvinkis lin; kaj kiam kiel prezidanto de kunveno vi deklaras, ke la kunveno estas finita, ne diru, ke vi «finigas», sed simple, ke vi finas la kunvenon.

Rimarko: «La instruisto lasis la infanojn rerakonti la historion» signifas, ke li permesis al ili tion fari, li ne malhelpis ilin en tio. La instruisto igis la infanojn rerakonti la historion signifas, ke li petis, ordonis, devigis ilin tion fari. Lasi signifas nur permesi, ne malhelpi kaj ne enhavas ideon pri ordono aŭ devigo.

69. Surtabligi, enpoŝigi.

Anstataŭ La mastrino metis la manĝaĵon sur la tablon kaj Ludoviko metis la krajonon en la poŝon oni povas diri pli mallonge La mastrino surtabligis la manĝaĵon kaj Ludoviko enpoŝigis la krajonon (komparu § 67).

Ekzemploj: Vespere la patrino enlitigas (= metas en la liton) kaj matene ellitigas (= prenas el la lito) la infanojn. La parolanto elpoŝigis naztukon, purigis per ĝi la nazon kaj denove enpoŝigis ĝin. La knabo enbuŝigis tutan pomon. Li enkapigis al si multajn gramatikajn regulojn. La luktantoj klopodis surdorsigi unu la alian. Bonvolu altabligi la seĝojn! La milito senfiligis multajn gepatrojn, senedzigis multajn virinojn kaj senpatrigis multajn infanojn. Antaŭ ol iri en akvon oni senvestigas (= malvestas) sin. Ne senkulpigu vin vane, ĉar vi ja nenion faris! Manĝinte oni detabligas la seĝojn.

70. -iĝi.

La sufikso -iĝi (= igi sin) havas tute malan sencon al -igi: -igi esprimas, ke la ago transiras al iu alia, dum ĉe -iĝi la ago revenas al la sama persono (la subjekto, aganto):

La fraŭlino subite ruĝiĝis (= fariĝis, iĝis ruĝa). Li paliĝis pro teruro – Teruro paligis lin. Miaj manoj malpuriĝis en la laboro – La laboro malpurigis miajn manojn. Antaŭhieraŭ li malsaniĝis, sed baldaŭ li resaniĝis. En la pluvo la vestoj malsekiĝis – La pluvo malsekigis la vestojn.

Kun substantivoj: Li ruiniĝis pro bankroto – Bankroto ruinigis lin. La filino de la bankdirektoro edziniĝis je (al) la komercisto. La komercisto edziĝis je (al) la filino de la bankdirektoro. Per (pro) komuna sorto la homoj ofte amikiĝas (= fariĝas, iĝas amikoj).

Kun prepozicioj: Densa fumo eliĝis el la kamentubo. Kiamaniere li eniĝis en la ĉambron, ĉar la pordoj estas ŝlositaj? Pro (per) la milito multaj infanoj seniĝis je patro. Dum la pasinta jaro dek novaj membroj aliĝis al nia klubo.

Kun numeraloj: Dum la pasinta jaro nia membraro duobliĝis.

Verboj: Komparu la frazojn Mi vekiĝis kaj Mi vekis la dormantojn. Oni ne povas diri «Mi vekis min», ĉar tio estas sensenca: oni povas veki aliajn, kiam ili dormas, sed sin mem oni ja ne povas veki! -iĝi enhavas la ideon «per si mem, aŭtomate» kaj ĉe la transitivaj verboj oni ne povas anstataŭigi ĝin per -igi sin aŭ nur sin: La pordo fermiĝis (neniu bezonis fermi ĝin, sed ĝi fermiĝis tute aŭtomate, per si mem). Ĵus finiĝis la leciono de geografio kaj komenciĝis la leciono de Esperanto (oni ne povas diri leciono finis kaj komencis sin!). Neniu estingis la lampon, sed ĝi estingiĝis tute per si mem. Nur jus mi sciiĝis pri tio (aŭ: eksciis tion). Multe da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la muzikantoj. Kiam vi naskiĝis («naskis vin» estas tute absurda!)? Leviĝu iomete de la seĝo!

-iĝi estas do refleksiva sufikso kaj servas por netransitivigi la transitivajn verbojn. Tute male al -igi!

Ĉe la netransitivaj verboj la senco de -iĝi ofte proksimiĝas al -igi sin, kvankam certa diferenco ĉiam restas inter ili: Post kelktempa sidado mi stariĝis (la ago okazas sen ia peno, kvazaŭ aŭtomate). Sed La malsanulo starigis sin malrapide signifas, ke pro la malforteco li devis streĉi sin, uzante la helpon de la manoj k.t.p. Malgraŭ tio -igi sin estas uzata anstataŭ -iĝi nome pro influo de naciaj lingvoj. En multaj okazoj la diferenco estas ja ankaŭ vere tre malgranda.

Ankaŭ la senco de prefikso ek-, kiu indikas komencon de ago aŭ subitan agon, ofte proksimiĝas al -iĝi: Post kelktempa sidado mi ekstaris (= komencis stari, subite staris), t.e. stariĝis. En ambaŭ okazoj la rezultato estas ja la sama, kaj tial kelkfoje ek- estas uzata anstataŭ -iĝi. Volante substreki, ke io okazas subite, oni ĉiuokaze devas uzi prefikson ek- (ekstariĝis = subite stariĝis aŭ komencis stariĝi; ekstaris = subite staris aŭ komencis stari).

Ekzemploj: Li sidis sur seĝo, sed poste li sidiĝis sur sofo(n), kaj fine li eĉ kuŝiĝis sur la sofo. Kiam iu subite frapis sur la pordo, li rapide stariĝis. Kiamaniere estiĝis (ekestis) tiu ĉi miskompreno?

Ni atentigas ankaŭ pri la formoj hejmeniĝi (= hejmeniri aŭ iri hejmen) kaj supreniĝi (= supreniri aŭ iri supren): Ni hejmeniĝis malfrue vespere. La balono supreniĝis (= leviĝis) al la ĉielo. Sed hejmiĝi havas tute alian sencon (iĝi hejmo aŭ iĝi hejma): Por la geedzoj la nova loĝejo jam tute hejmiĝis.

-iĝi estas netransitiva (tute male al -igi) kaj povas sekve havi nek akuzativ-objekton, nek pasivan participon. Tiaj formoj kiel «naskiĝita» kaj «estiĝita» estas do tute neeblaj. Sed aktivajn participojn -iĝi kompreneble havas, same kiel ĉiuj aliaj verboj: naskiĝiNta, estiĝiNta.

Iĝi (= fariĝi, estiĝi) estas uzata ankaŭ kiel memstara verbo: En la lasta tempo li iĝis (= fariĝis) tre silentema. Ĉu vi volas iĝi (= fariĝi) mia kunloĝanto?

Rimarko 1: Anstataŭ komenciĝi kaj finiĝi oni renkontas kelkfoje la simplajn komenci kaj fini: Ĵus finis la leciono de matematiko kaj komencis la leciono de geografio. En tiaj okazoj povas temi pri mallongigoj, kie esti estas forlasita: finis esti (= finiĝis) kaj komencis esti (= komenciĝis). Pli regulaj estas tamen la formoj kun -iĝi.

Rimarko 2: -iĝi indikas kutime transiron de unu stato al alia, kaj tial oni ne bezonas uzi kun ĝi akuzativon de direkto: Sidiĝu sur la seĝo! Sed kelkfoje ĝi povas signifi ankaŭ transiron de unu loko al alia, kaj tiam la apliko de akuzativo estas pravigebla: Li sidis sur seĝo, sed poste li sidiĝis sur sofoN, kaj fine li eĉ kuŝiĝis sur la sofo. Tamen ankaŭ en tiaj okazoj oni povas tute bone uzi nominativon, kiam ne ekzistas danĝero por miskompreno (vidu ankaŭ paĝon 45 en «Lingvaj Respondoj» de D-ro Zamenhof).

Rimarko 3: Oni ne povas diri «mi laviĝis, kombiĝis, raziĝis, vestiĝis», ĉar tiuj agoj ne okazas aŭtomate, per si mem, kaj la homo ne restas pasiva ĉe tio; oni devas diri: mi lavis min, kombis min, razis min, vestis min.

Rimarko 4: Fariĝi havas la saman sencon kiel simpla iĝi (= veni en la staton): Ŝi fariĝis malsana (= iĝis malsana, malsaniĝis). S-o B. fariĝis profesoro (= iĝis profesoro, profesoriĝis) en Ĝenevo. Ĉar malsana kaj profesoro estas ne objektoj, sed predikataj suplementoj (vidu §§ 19, 20, 57), ili ne povas havi la finaĵon -n.

Rimarko 5: Oni devas diferencigi la formojn interesi, interesigi kaj interesiĝi: Tio ne interesas min = Mi ne havas intereson por tio. La saman sencon havas: Mi ne interesiĝas pri tio. Mi interesigis lin pri tio signifas, ke mi vekis (estigis) en li intereson por tio.

71. Enlitiĝi, altabliĝi.

Anstataŭ Mi iris frue en la liton kaj La gastoj sidiĝis al la tablo oni povas pli mallonge diri Mi enlitiĝis frue kaj La gastoj altabliĝis. Komparu la diferencon inter La patrino enlitigas (= metas en la liton) la infanojn kaj La infanoj enlitiĝas (= iras en la liton).

Ekzemploj: Mi ne scias, kiam mia poŝtuko elpoŝiĝis (= falis el la poso). Mi elpoŝigis (= prenis el la poŝo) naztukon. Ĉu vi ankoraŭ ne ellitiĝis (= leviĝis el la lito)? Post du-hora flugado la aeroplano alteriĝis (= venis al la tero). Falinte la knabo surpiediĝis (= leviĝis sur piedojn) denove. La ŝipo albordiĝis (= veturis al la bordo) malrapide. Enlitiĝinte mi tuj endorimiĝis (= falis en dormon, ekdormis).

72. Prefikso ek-,

kiu estas uzebla kun verbaj radikoj, ne influante ilian karakteron, indikas komencon de ago, subitanmallonge-daŭran agon: Post la enlitiĝo mi tuj ekdormis. Tion aŭdinte li ekridis. Ni ekiru jam! Tio ne estas vera! ŝi ekkriis. Fine ni ekvidis la turojn de la urbo. Nun mi ekkomprenas la aferon! La lumo ekbriletis kaj malaperis. Ŝi ekflamis tute senkaŭze. Ofte ek- anstataŭas la pli longan komenci: Mi eklernis librotenadon = Mi komencis lerni librotenadon.

Kelkaj uzas ek- ankaŭ kun prepozicio de: Ekde hieraŭ mi estas sola. Pli ofte en tia okazo estas uzata tamen depost aŭ la simpla de: depost hieraŭ, de hieraŭ. Malofte ek- estas uzata eĉ kiel memstaia verbo: Ni eku! = Ni komencu! Kaj ankaŭ kiel speco de interjekcio ĝi estas kelkfoje uzata: Ek al labor'! Ek al atak'!

Tasko 12.

(Alskribu la mankantajn sufiksojn kaj mallongigu la diklitere presitajn esprimojn!)

Kiel Kolumbo eltrovis Amerikon.

Al la hispana reĝo venis en la kapon la ideo, ke Ameriko devas esti eltrovota. Li ven...is Kolumbon kaj demandis lin: «Kolumbo, ĉu vi povas eltrovi Amerikon?» – «Jes, mi povas!» aŭd...is la respondo.

Post kelkaj tagoj Kolumbo jam iris en la ŝipon, tenante grandan ovon en la mano. Oni metis en la ŝipon ankaŭ la necesan provianton, kaj komenc...is la historia ekspedicio.

Dum la tuta vojaĝo Kolumbo sidis en la kajuto kaj penis star...i sur la tablo la kunprenitan ovon. Post kelkaj semajnoj li fine sukcesis pri tio, kaj tuj la kapitano sci...is al li, ke Ameriko jam vid...as. «Mi scias», respondis Kolumbo, «ĉar la ovo jam staras».

Nun la ŝipo direkt...is rekte al la lando, kaj post nelonge ili jam venis al la bordo en Ameriko. Sur la bordo staris granda amaso da indianoj. Kolumbo kun sia sekvantaro iris el la ŝipo, iris en boaton kaj rem...is sin al la bordo, kie la unuan fojon en la historio li star...is siajn piedojn sur la Amerika tero. Li proksim...is al la indianoj kaj demandis ilin: «Ĉu vi estas indianoj?» Kaj la indianoj respondis: «Jes, ni estas indianoj. Sed ĉu vi estas Kolumbo?»

Ricevinte jesan respondon, la indianoj pal...is kaj ekkriis: «Ho ve, nun ni estas eltrovitaj!»