Superstiĉo

— Illustrissime magister Padre Basilius Valentianus petas enlason.

La konversacio subite silentiĝis. Ĉiuj okuloj turniĝis al ja pordo. Tiun ĉi gaston atendis neniu. Nur la dommastro. Don Pablo Sanchez de Manero, magistro de la filozofiaj kaj retorikaj sciencoj en la universitato, leviĝis kaj rapidis al la pordo. Unu el la gastoj, Padre Don Perez de Carre, la iluminita majstro de la alĥemio, demandis:

— Kiu estas tiu gasto, senjor magistro?

— Ĉu vi ne konas vian eminentan kolegon? — li respondis mire. — Li estas preskaŭ mondkonata alĥemiista Benediktana monaĥo en la Erfurta monaĥejo, nomita pri sankta Petro. Mondfama adepto de la reĝa scienco, de la alĥemio.

Intertempe la pordo denove malfermiĝis kaj enpaŝis la gasto.

— Kiel, majstro? — demandis la dommastro post la reciprokaj salutoj. — Kiel vi venis al ni, en Salamanca? Al kiaspeca feliĉo ni povas danki, ke vi ne evitis mian hejmon? Jam de jaroj ni ne vidis vin.

— Kaj al kio mi povas danki, ke vi nomas mian alvenon feliĉo?

— Majstro! — respondis kun sincera miro la magistro. — Vi estas adepto de la reĝa scienco. Vi posedas ne nur la produktkapablon de la Lapis Philosophorum, sed vi produktis jam eĉ verajn perlojn kaj ceterajn juvelŝtonojn. Vi produktis en viaj retortoj la eliksiron de la eterna juneco. Kaj la vito, aspergita per via Solutio Philosophorum, kreskigas vinberojn jam en majo. Vi posedas sekretojn, konatajn de neniu. Ni ne nur admiras viajn rezultojn, sed ni estas scivolaj, kiel vi sukcesis atingi tiujn?

— Per la forta kristana kredo.

— Ĉu nur per la kredo?

— Memkompreneble. Nome, mi nun venas el Granda, el la estinta maŭra urbo, el kiu pasintjare elpelis la kristana armeo de Liaj Sanktaj Majestoj la lastan maŭran reĝon Boabdil kaj mi vizitis ankaŭ la urbon Cordoba.

— Kaj kial vi vizitis tiujn urbojn? Ĉu por vidi la maŭran arkitekturon? Ĉu vi vidis la palacon Ketal-al-Hamra? Onidire ĝi estas mirinda: sur neverŝajne sveltaj kolonoj ripozas ŝtonpuntaĵo, kvazaŭ ĝi ŝvebus en la aero. Kaj plej multaj primiras la leonkorton kun la puto. Oni diras ke ankaŭ en Cordoba, la iama moskeo estas inda por spekti: ĝia kolonaro similigas ĝin al la antikvaj Egiptaj temploj.

— Jes, vere. Ankaŭ mi vidis ĝin. Sed mi nun vojaĝis tien ne por tiuj vidindaĵoj, sed pro la ordono de Lia Sankta Majesto kaj Ŝia Sankta Majestino mi priesploris la rezultojn de la arabaj alĥemiistoj. Nome, la araboj havis eminentajn alĥemiistojn, kiel la mondkonata Geber. Eĉ la vorto «alhemio» estas araba vorto.

Don Perez de Carre, kiu en la Sankta Casa de las Conchas pasie okupiĝis pri la alĥemio, ekatentis kaj kontraŭdiris:

— Sed la alĥemio estas la scienco de la Sankta Kruco. Jam de multaj jarcentoj la granda scienculo Syncsios ekkonis la esencon de la transmutatio: oni devas ektrovi la ruĝan tinkturon, por ke la Filius forvaporiĝu kaj la substantia estas tingebla.

— Laŭ miaj studoj, por la Uroboros-serpento ni devas ekhavi dek du ŝlosilojn, per kiuj ni malfermas dek du pordojn. Tra tiuj ni alvenos al la materia prima kaj ni ekhavos la mercurius philosophorum-on. Poste sekvos la Caput Corvi, poste leviĝos el la maroj la Dukapa Leono, la Kuniĝinta Reĝa paro kaj tiu ĉi estas la ŝtono de la filozofoj. Nu, laŭ la granda maŭra alĥemiisto, Geber, la baza materialo de ĉiu metalo estas la Mercurius kaj Sulphuricum. Sendube, ĝi estas signifplena malkovro, sed tamen li fiaskis. Geber ne atingis ŝtonon de la filozofoj.

— Kaj kial?

— Se li posedintus la scion de la ŝtono de la filozofoj, la Sankta Kruco ne povintus venki ilin.

— Sed Padre! Tio estas neebla! La Sankta Kruco nepre devas venki!

— Dixisti. Ĝuste tial estas neeble, ke paganoj povus akiri la reĝan sekreton. Geber ardigis dum semajnoj la Salamandron en la athenora, sed li uzis paganajn sorĉvortojn. Sen la helpo de la Sankta Spirito oni ne povas alveni eĉ al la Caput Corvi. Ĉu vi memoras? En la pasinta jarcento Raimundus Lullius diris la samon: «por ektrovi la ŝtonon de la filozofoj, ni unue devas alveni al la pura kredo». Li estis eminenta alhemiisto kaj tial li havis la epiteton: «doctor illustrissimus». Li faris por la angla reĝo multegan oron por krucmilito, sed la reĝo perfide uzis ĝin por la milito kontraŭ la francoj. Rezulto: la oro transformiĝis al kupro kaj neniu emis akcepti la anglan monon. Eĉ la vera ormono senvaloriĝis kaj la militon li perdis. Tio estis la puno de la Sankta Kruco.

— Kaj ĉu Padre alvenis al la ŝtono de la filozofoj?

— Mi jam alvenintus, sed mankas al tiu la Sal Philosophorum. Tiu ĉi materio ĉe mi ne estas trovebla, pro kio la substantia eĉ nun suferadas sur la marprofundoj kaj ex profundo clamat: «kiu min savos el la akvoj?» Multaj ne aŭdas, aliuloj ne kuraĝas mergiĝi en la marojn por rekonduki la reĝon al sia lando. Sed tiuj, kiuj aŭdas kaj havas kuraĝon por subiĝi, ne kapablas. Ni devas ekkapti la forvaporiĝintan Filiuson, sed mankas la Sal Philosophorum, kiu troveblas nur tre malproksime, trans la montoj kaj akvoj.

— Kaj ni ne scias, kie?

— Mi jam scias: en Ophir.

— Ĉu en Ophir?

— Tie. Ne dubeble: la juda reĝo Salomono posedis sekretan sciencon. Kiel ni povus alimaniere klarigi la devenon de la amasego de lia trezoraro? Kaj de kie li povintus akiri al tio la Sal Philosophorum-on, se ne el la malproksima Hindujo, el Ophir, al kiu lando li sendis ŝipojn en ĉiuj tri jaroj? La historiaj notoj pruvas, ke li tenis la librojn pri la alĥemiista scienco sub sia tronseĝo, sed post lia morto la diabloj forŝtelis ilin. Se mi posedus tion, mi jam posedus ankaŭ la Dukapan Leonon, kiu povas tingi centoblan plumbon al oro kaj mi povintus akiri la venkon por la Sankta Kruco. Sed mi konas ne nur la lokon, sed ankaŭ la objekton, en kiu troviĝas la Sal Philosophorum.

— Do?

— Olympodoros skribis pri iu arbusto en la malproksima Hindujo. Tiu estas la Thaldus-arbusto. Ĝi kreskas renverse: supre ĝi havas la radikon, sed ĝiaj branĉoj kaj fruktoj estas sub la tero. Simile grandaj, kiel la pomoj. Tiu, kiu manĝas ĝin, tuj mortas, sed en hidrarga akvo distileblas el tiu la Sal Philosophorum, sed memkompreneble nur dum konvena stel-konstelacio kaj post la necesaj piaj antaŭprepariĝoj. Sed, nature, por tio ni devus atingi la malproksiman Hindujon, aŭ minimume akiri konfidindajn sciigojn pri tiu lando.

— Nu, — diris la dommastro, — eblas, ke tiuj viaj deziroj baldaŭ plenumiĝos.

—  Ĉu vi pensas pri majstro Christoforo? Mi jam aŭdis, ke vi konas lin.

— Ne nur konas, sed li ĝuste hodiaŭ alvenos ĉi tien.

— Kiom granda feliĉo! Mi intencas paroli ĝuste kun li. Sed mi dubas, ke li sukcesis atingi Hindujon.

— Multaj dubas. Sed Padre Juan Perez de Marchena tre fidas al li.

— Mi ne tute.

— Ankaŭ mi ne. Majstro Christoforo proponis siajn planojn al nia universitato, sed ni konsideris tiujn sonĝbildoj. Antaŭ du jaroj li intencis iri al Francujo kun la planoj. Intertempe li vizitis la monaĥejon La Rabida, kies prioro estas Padre Marchena. Li priaŭskultis la proponon kaj rakontis ĝin al Ŝia Majesta Moŝtino Izabella. Finfine li ricevis ŝipojn kaj laŭdire li atingis Hindujon.

— Nekredeble! Bone mi scias, ke trans la Gadesa pordego post septaga ŝipvojaĝo komenciĝas la loko de Alantis, kiu antaŭ dekmil jaroj submariĝis. Nenia ŝipo povas trairi tiun lokon, ĉar la Hidroj gardas la kadavron de reĝo Atlas, kiu kuŝas en la templo de Poseidon kaj ili subentiras la ŝipojn, en la maron.

— La popolo tamen kredas, ke li alvenis al Hindujo.

— La popolo! — interdiris konsterne Padre Don Perez de Carre, la alĥemiisto. — La opinio de la mosqueteros povas esti grava por la rolludantaj teatristoj en la correal-oj. La historio vere grimacas tiel, la gracioso saltadas tiel, kiel la mosqueteros plaŭdas al ili. Sed ni, la servistoj de Kristo kaj de la sciencoj, devas nin sendependigi de tiaspecaj influoj.

— Mi tute konsentas kun la opinio de Padre, sed prioro Marchena tamen estas la konfesprenanta pastro de Ŝia Majesta Moŝtino, kaj ni ne povas neglekti lian opinion.

— Mi tre ŝatus konatiĝi kun Padre Marchena.

— Tiu via deziro plenumiĝas tre facile, — respondis la dommastro. — Jen, — li diris montrante al sia tria najbaro. — Tie sidas li, kaj apude Don Grazia Hernández, la kuracisto, kiu same helpis kaj protektis la planojn de majstro Christoforo.

Kaj li tuj prezentis magistron Basilius Valentianus al Padre Marchena kaj al la kuracisto Hernández.

Valentianus tuj interesiĝis pri tio, ĉu majstro Christophoro vere atingis Hindujon.

Prioron Marchena iome ofende trafis la demando. Kompreneble, li jam devis aŭdi kelkfoje samajn dubojn, kaj li ĉiam sentis, ke malantaŭ la demando sin kaŝas iom da moko.

— Ne estas dubebla la afero, — li respondis en iome levita tono. — Majstro Christoforo hejmenportis kelkajn fruktojn el Hindujo, kiuj ne kreskas ĉe ni.

— Ĉu vi vidis tiujn, Padre?

— Mi ne, sed Iliaj Majestaj Gemoŝtoj vidis, kaj ni ne rajtas dubi ilian konstaton. Krome, ili vidis kelkajn alportitajn hindujanojn, kies haŭto estas ruĝa, kiaspeca ne troviĝas en la konata mondo.

— Ĉu ruĝa? — demandis vigle Valentianus. — Do, ili devas esti la loĝantoj de Atlantis. Mi ekkonis ilin el la priskribo de Platon.

— Ĉu Padre konas la libron de Platon pri Atlantis?

— Pasie mi legis ĝin. Ĉefe min interesis la templo de Poseidon, al kiu simila konstruaĵo ne troviĝas en la nuna mondo. Ĝi havis unu stadionan longecon, interne estis la statuoj de la dioj el oro. Veturilo, kiun tiras flugilhavaj ĉevaloj, la altaro kaj ŝtuparo estas el juvelŝtonoj.

— Sed Padre! — interdiris la dommastro. — Kiel povus alporti majstro Christoforo Atlantisajn loĝantojn, se Atlantison englutis la maro, naŭmil jarojn antaŭ Solon, kaj krome estas sciate, ke la Hidroj subentiras la ŝipojn, kiuj tranaĝas la lokon de Atlantis?

— Kiel mi sciu? — diris pensante Valentianus. — Eble kelkaj loĝantoj saviĝis kaj ekloĝis en Hindujo.

Hernández, la kuracisto ekkriis:

— La demando de reverendissime magister Valentianus eklumigis mian koron! Laŭ tio majstro Christoforo vizitis ankaŭ Atlantison!

— Kiel? — demandis konsternite Don Manero.

— Tiel, ke la Hidroj subakvigis la ŝipon, ili kondukis majstron Christoforon al Atlantis, kaj poste reportis lin. Ĉu ne, ni konas okazintaĵojn el la vivo de la sanktuloj, kiam la dia graco ebligis al ili trairi la Ĉiel-landon aŭ la Inferon? Publike estas konate, ke foje Sankta Brandanus legis, ke sub la tero troviĝas alia lando kaj li ne volis tion kredi. La libron li forbruligis kaj pro tio Dio severe punis lin: Jesuo sendis lin al vojaĝo, ĝuste okcidenten, por konvinkiĝi pri la vero. Kaj Sankta Brandanus ekvojaĝis kaj li vidis homojn kun fiŝvostoj, eniris tra la pordo en la Inferon, kie li estis akceptita per la muĝo de metalaj bestoj kaj per gruntado de forkokapaj homoj. Kiam li forlasis la Inferon, vizitis la insulon de la eterna vivo en la Oceano. Post sesjara vagado li revenis kaj pentofare vivis en monaĥejo.

— Eh! — diris Don Manero, — majstro Christoforo ne estas sanktulo kaj ne estas verŝajne, ke iam ajn la Eklezio sanktigos lin.

— Sed ĉu ne eblas, ke normalaj mortemuloj povus viziti la submondon? Aŭ, ĉu vi, illustrissime magister, legis la infervojaĝon de Thespesius? Kaj ni bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 824 la monaĥo Weltin kaj en 1075 Pater Gauchelin ankaŭ vojaĝis en la Inferoj. Li parolis eĉ kun la Ĉefdiablo Astaroth kaj kun Baalberith, kiu intencis fari federacion kun li. Aŭ, ĉu ne asertas la plej konfidindaj aŭtoritatuloj de la alĥemio, ke profunde sub la tero troviĝas nekonataj landoj, kies popoloj kelkfoje vizitas ankaŭ nin? Jes, la ŝtono de la filozofoj kaj la kuniĝinta Reĝa Paro atendas la saviĝon el la marfundo. Do, kien la Hidro povas libere supren-malsupren naĝi, kial ili ne kunporti la elektitan homon?

— Senjor eklumigis mian koron, — diris Valentianus, — kaj samtempe donis esperon, ke ni ekscios multe de majstro Christoforo pri la mistika Atlantis.

— Kaj eĉ pri la ŝtono de la filozofoj, — aldonis Carre la alĥemiisto.

— Senpacience mi atendas lin por ekscii ion pri templo de Poseidon.

— Ĉi tiu via deziro baldaŭ realiĝos.

— Kial?

— Tial, ĉar ni nun atendas ĝuste majstron Christoforon, kiun nia brava dommastro, magistro Don Manero petis viziti nin kaj konigi la rezultojn de sia vojaĝo. Ĝuste al tiu renkontiĝo alvenis prioro Marchena kaj senjor Hernández, kiuj protektis lin ĉe la kortego kaj kiuj estas konvinkiĝintaj, ke la vojaĝo estis sukcesplena.

— La vojoj de Dio estas mirindaj, ke ĝuste nun mi venis ĉi tien!

— Ho, — diris Don Manero. — Laŭ la opinio de Padre Marchena per tiu ĉi evento alvenis la dua orepoko!

— Kaj ĉu ne? — demandis vigle la prioro. — Pripensu nur, kio estas en la malproksima Hindujo! Sir John Mandeville, la scienca esploristo priskribis en la jaro 1332 de nia Sinjoro sian vojaĝon en la lando de Pastro Johano. Sed li alvenis orienten, kie la magnetaj montoj eltiras ĉiun najlon el la ŝipo, pro kio li devis alveni nur per kaduka boato, per longega kaj malrapidega remado. Sed ĉio, kion li tie vidis, abunde rekompencis lin pro ĉiu suferado. Sur la turpintoj de la palaco de pastro Johano, lumigas la nokton du gigantaj karbunkoloj. La pordegoj estas el eburo, kadritaj per sardonikso. La tabloj estas el smeraldo. Al la trono kondukas sep ŝtupoj: oniksa, kristala, jaspa, ametista, sardoniksa, karneola kaj krizolita. La trono estas el smeraldo kun oraj ornamaĵoj. La kolonoj estas same el oro. Al pastro Johano servas sep reĝoj, sepdek sep princoj kaj tricent sesdek grafoj. Li estas la plej riĉa kaj plej potenca kristana regnestro de la mondo, kiu nun fariĝos la federaciulo de Iliaj Majestaj Gemoŝtoj.

— Kaj tio ĉi kaŭzas, ke en la lando de pastro Johano ne estas malsano. La smeraldo defendas kontraŭ serpentmordo, la karneolo mildigas la sangadon kaj la febron. La diamanto ŝirmas kontraŭ la pesto kaj la hiacinto donas kvietan dormon.

Magistro Don Manero ridetis.

— Nia Padre konigis iome unuflanke la faktojn, — li diris. — Vi ne menciis, ke la lando de Pastro Johano estas ĉirkaŭata de dezerto, kies sablo same ondadas, kiel la maro. Ĝi havas fluson kaj malfluson, fiŝoj naĝadas en ĝi kaj tie vivas la gigantuloj, tridek fute altaj, kiuj ekkaptas la ŝipojn, naĝantajn sur la sablomaro kaj la ŝipistojn ili formanĝas. Kaj krome, la vojaĝantoj devas trairi ankaŭ la Valon de la Diabloj, kie diablokapoj elstaras el la sablo, ili vomas fumon kaj la vojaĝantojn ili mortigas per alrigardo. Ĉu vi ne legis tiujn en la libro de Sir John Mandeville?

— Jes, tiuj ĉi malfacilaĵoj ekzistas, se ni iras orienten, sed ne okcidenten.

— Kial? Kio estas okcidentflanke?

— Kio okcidentflanke? Padre reverendissime, vi, kiel la magistro de la universitato, plej bone konas la mondmapon de Cosmas, la unua kristana geografiisto, kiu montras, ke oriente, trans Hindujo troviĝas granda insulo kun kvar riveroj kaj tiu ĉi estas nenio alia, ol la Paradizo. Do, alveninte de okcidente ni trovas unue la Paradizon, poste Zingapuon, poste Hindujon.

— Supoze, ke li travojaĝis ĉiujn tri insulojn — kontraŭdiris Don Manero. — Sed konate estas, kiom da danĝeraĵoj troviĝas tie por la ŝipoj. Laŭ la bordoj allogas la ŝipistojn la monstro, nomata «Mara Monaĥo», kiu, per sia groteska ludo altiras, ekprenas, poste dronigas kaj formanĝas ilin. Kaj se majstro Christoforo albordiĝintus nek en la Paradizo, nek en Zingapu, tiam la ŝipon truigintus per la kornoj la Miles Maris, aŭ la Skilloj atakintus ilin, aŭ la marserpento kunpremintus la ŝipojn. Kaj supoze, ke li tamen albordiĝis en Hindujo, tiam la rigardo de la Basiliscus mortigintus lin, aŭ la Drako, kiu per la frapo de la vosto povas mortfrapi elefanton, kaj kies elspiro ankaŭ mortigas kaj estigas epidemiojn.

— Ho, jes, — kontraŭdiris la kuracisto, — sed ni ne forgesu, ke tie vivas ankaŭ la Kronhava Serpento, kies rigardo ŝirmas kontraŭ la envulto kaj de la malbonintencaj sovaĝbestoj. Por ties helpo preĝas la adeptoj. Kaj tie vivas la ĉiulingve parolantaj papagoj, kiuj per konsiloj helpas la vojaĝantojn kaj bonkore konversacias kun ili.

— De kie vi konas tiujn, senjor?

— Priskribas ilin ankaŭ Mandeville, sed ankaŭ kuracisto devas okupiĝi pri la bestoj. Ni scias, kiom granda kuracforto kaŝiĝas en la vesperta flugilo, pulvorigita dum la nokto de Sankta Andreo, aŭ kiom efikplena estas la graso de la urso kontraŭ harelfalo. La dekstra okulo de la lupo, saligita kaj pendigita al la kolo, kuracas la febron. La lango de la kameleono ŝirmas kontraŭ la frostiĝo kaj vundiĝo, kaj kiu ĝin uzas, tiu akiras la simpation de la reĝo. Kaj se ni jam parolas pri la drako, vi nepre scias, kiom valora estas la drakolika ŝtono, kiu troviĝas en ĝia kapo. Sed ne konsiderante la bestajn medikamentojn, mi mencias, ke la orportantaj formikoj vivas ankaŭ en Hindujo.

— Ili vivas ankaŭ en Persujo. Laŭ Herodotos, en la persa kortego estas gardataj kelkaj. Laŭ Plinius, en la Eritrea Herakles-templo estas gardataj la antenoj de la orportantaj formikoj. La grandscienca Brunetto Latini jam antaŭ ducent kvindek jaroj priskribis, kiel oni povas forpreni la oron de ili: sur la korpoflankon de iu ĉevalino oni pendigas kesteton, kaj oni elpelas ĝin al la paŝtejo, separite de sia idĉevalo. La formikoj ŝatas la ĉevalojn kaj ili plenigas la kesteton per oro. Do, oni devas nur proksimigi la idon al sia patrino, kaj la ĉevalino, ekaŭdanta ĝian henon, alkuras. Sed homo ne povas proksimiĝi al la formikoj, ĉar tiuj mortigas lin.

— Ĉion ĉi mi bone konas, sed ĉu ni akiris unusolan funton da oro per tiu maniero? Evidente, la formikoj kolektas nur tre malmultan oron.

— Ĉi tio estas vera, illustrissime magister, sed Plinius eĉ skribas, ke la veraj orportantaj formikoj vivas en Hindujo, kie ili estas grandegaj, kiel iu lupo. Ili sendube kolektas multe pli da oro, ol la ceteraj. Vere, ili facile ekflaras la odoron de la homo kaj mortigas lin, sed vintre ili retiriĝas sub la teron kaj tiam estas facile forpreni la oron de ili. Sed ni lasu la formikojn kaj parolu pri la Griffbirdo. Mi scias, illustrissime magister: vi deziras diri, ke la Griffbirdon Aelianus vidis ankaŭ en la persa montaro Baktria, sed ĝia vera patrujo estas tamen Hindujo. Ĉi tiu giganta birdo, kiu povas samtempe suprenlevi du elefantojn, ankaŭ elfosas oron el la rokoj kaj gardas ĝin en sia nesto.

— Aŭ ni menciu la birdon Phoenix — diris la prioro, — kiu havas purpurajn kaj orajn plumojn. Ĝi konstruas por si neston en ĉiuj kvincent jaroj el multekostaj spicoj kaj ĝi forbruligas sin en ĝi por reviviĝi el siaj cindroj.

— Kaj la birdo Phoenix estas la birdo de la alĥemiistoj, tiu de la ŝtono de la filozofoj, — interdiris Don Perez de Carre.

— Kaj de la viv-eliksiro — diris la kuracisto. — Ĝi estas la birdo de la Materia Prima, de la Granda Tinkturo. Se mi posedus tion, mi povus vin ĉiujn eternvivigi. Vi ja nepre scias, ke la granda scienculo, la alĥemiisto Artepius jam uzis ĝin kaj skribis verkon pri ĝi ĝuste en sia 1025 jara aĝo, antaŭ tricent jaroj. Aliflanke ni scias de Arnoldus Villanovus, ke la materialo de la kvintesenco estas orienta safrano, ruĝa rozfolio, radiko de aloo kaj ambro, sed bezonataj estas ankaŭ vakso, roz-oleo, vera perlo, safiro, hiacinto, smeraldo, rubeno, topazo kaj mosko. Nu, ĉiuj ĉi estas troveblaj en la nesto de la Phoenix birdo, sed nur en Hindujo. Ekzistas iu homo, kiu konis la eliksiron de la vivo. Li eĉ nun vivas en Hindujo. Ĉi tiu homo estas Nicolas Flamel, kiu en Parizo faris multegan oron. Li heredigis sian havaĵon por piaj celoj kaj kredigis sin mortinto. Sed en Malgranda Azio iu derviŝo malkaŝis al iu fremdulo, ke li vivas eĉ nun en Hindujo. Tien li migris kaj tie li pasigas sian senfinan vivon en iu monaĥejo en silenta piemo. Sed por returni nin al la medikamentoj, ni ankoraŭ ne parolis pri la ŝtono, kiu troviĝas en la stomako de la bezoar-kapreolo, kiu defendas nin kontraŭ la venenoj, same, kiel la koro de la besto Unicornis. Kaj ĉiuj tiuj aĵoj estas troveblaj plej abunde en Hindujo.

— Kaj ĉu vi pensas, senjor, ke majstro Christoforo ektrovis tiujn?

— Kial ne? — diris la prioro. — Mi jam diris, ke li alportis kuriozajn, nekutimajn kreskaĵojn. Certe li alportis ankaŭ la mandragoran radikon, kiun tie oni eltirigas per hundo, ĉar ĝi ŝrikas tiom laŭtege, ke tiu, kiu eltiras ĝin, tuj mortas. Sed ĝi estas tre valora aĵo, ĉar ĝi faras sian posedanton eterne feliĉa.

— Kaj ĉesigas ankaŭ la sterilecon de la virinoj, — aldonis la kuracisto.

— Mi deziras ĝin ne por kuracistaj celoj, — daŭrigis la prioro, — sed por kvietigi la animojn de la homoj. Laŭ Hermes Trismegistos, kontraŭ la pekema Materio staras la Logos, la Nus. La kredanta animo devas tien alveni per sinspekto kaj per piema preĝo. La radiko de la mandragoro helpos tiun mian klopodon. La smeralda tabulo de Hermes Trismegistos diras: «Disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo. Ĝi flugas de la Tero al la Ĉielo kaj denove reen al la Tero. Ĝi ensorbos la forton de la supra kaj malsupra mondoj. Tiamaniere vi posedos ĉiun gloron de la mondo kaj ĉiu mallumo foriĝos de antaŭ vi». Kiom multaj scienculoj klopodis solvi tiun tekston, kaj ili ne povis! Sed kio alia povas esti ĉi tio, ol la Logos mem. «La mallumo foriĝos de antaŭ vi», diras la smeralda tabulo. Kaj ni leviĝos supren, pli supren ol la sferoj, se ni ekkonos la Uroboros-serpenton, la Phoenix-birdon kaj la sekretojn de la submariĝinta Atlantis. Kaj ĉion ĉi alportas al ni majstro Christoforo!

Don Manero ekskuis la ŝultrojn:

— Povos okazi!

— Kial nur «povos»? La universitato kolektis ĉiun konfidindan dokumenton. Ili petis la horoskopon pri majstro Christoforo de Padre Don Carre, kiu plene pruvis, ke la vojaĝo de majstro Christoforo devos esti sukcesplena.

— Ĉu vere? — demandis Valentianus. — Kaj kiel sonas la horoskopo?

— La horoskopo sonas jene: — respondis Padre Carre. — Anareta estas la Suno, Nyleg estas la Marso. Do, lin entuziasmigas grandaj ideoj, li komencas gravajn enterprenojn. La konstelacio de la Anaphora-domo montras, ke li estos vastskale konata persono, fama homo. La konstelacio de la Mesurania-domo montras, ke la entreprenoj estos sukcesplenaj. Sed la influo de la Marso estas malfavora: li estas perfortema homo, kiu, pro la proksimeco de la Uranus, estas eĉ gloravida kaj tromemfida. La unua trigono montras ankaŭ al iu morala manko, devenanta el nepripensiteco.

— Kaj vi opinias ĉi tiun horoskopon favora? — demandis Don Manero, — perfortema, tromemfida, nepripensema! Ĉu vi fidas je tiaspeca homo?

— Mi fidas ne en la homo, sed en la horoskopo, kiu klare diras, ke liaj planoj estos sukcesplenaj. Kaj el tiu vidpunkto estas sensignifa, ĉu li alvenis al tio perforteme, gloravide kaj senpripense, aŭ milde kaj pieme.

Don Manero jam intencis fini la diskuton.

— Nu, ni supozu, ke li tra ĉiuj danĝeroj sukcesis alveni Hindujon. Ni supozu, ke li atingis tion, kion Dio ne permesis ĝis nun al mortemulo. Sed ĉiokaze mi demandas: kiaj fortoj helpis lin en lia vojaĝo? Ĉar tio, kio devenas ne de Dio, devenas el la Satano. Kaj ĉi-okaze majstro Christoforo vendis sian animon al la Satano, do, li uzas satanismon.

— Sed kial li farus tion? Kian profiton li gajnus el tio, kio estas nur por ni profito?

— Eble oficajn avantaĝojn. Eble li intencas esti guberniestro en Hindujo. Mi bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 550 Theophilus vendis sian animon al la Diablo por similaj profitaĵoj. Kaj la danĝero de la sorĉistoj nuntempe tiom altkreskis, ke Lia Sankta Moŝto antaŭ naŭ jaroj eldonis la buleon Summus desiderantes, kiu ordonas malkovri la malbonintencajn sorĉistojn.

— Tamen mi ne kredas, ke majstro Christoforo povus esti malbonintenca sorĉisto.

— Ĉu ne? Ne forgesu, Padre, la vortojn: «Haeresis est maxima, opera maleficarum non credere». Tio estas: La plej granda herezo estas ne kredi la faraĵojn de la malbonfarantaj sorĉistoj. Bonvolu nur legi la verkon de la sciencplenaj verkistoj Sprenger kaj Institor, la Malleus Maleficarum.

— Ho, mi ne dubas la fipraktikaĵojn de la sorĉistoj, — rapidis sin senkulpigi la prioro, — nur tion, ke majstron Christoforo ne povis helpi Dio en lia vojaĝo. Vere estas, ke ĝi ankoraŭ sukcesis al neniu, sed jen, ankaŭ Padre Carre esperas, ke foje, per helpo de Dio, post la putrefactio la Nigra Korvo transformiĝas al Blanka Kolombo, ekviviĝos la Ruĝa Leono kaj dum la necesaj konstelacioj okazos la defloratio, la reĝa geiĝo de la Reĝa Fianĉo kaj Blanka Lilio, el kiu naskiĝos la homunculus kaj per ties helpo li ektrovos la ŝtonon de la filozofoj. Kaj ĉu ĉi tio estus ankaŭ sorĉado, nur pro tio, ĉar ĝi ankoraŭ ne sukcesis al aliuloj?

— Ho, — diris la alĥemiisto, — mi antaŭ mia laboro ĉiam preĝas al Dio. Sed el kio mi povus scii, ke majstro Christoforo ne vokis la helpon de la Diablo?

— El kio? Ĉu ne ĝuste en nia universitato instruas magistrato Don Manero la sciencon de la pneumatologia occulata et vera, per kies helpo oni povas devigi la Diablon por aperi kaj fari ateston? Bonvolu laŭ tiu ceremonio aperigi la Diablon mem, kaj vi ne prijuĝu jam anticipe. Finfine, ni estas scienculoj kaj ne klaĉemaj maljunulinoj.

La servisto denove aperis en la pordo.

— Majstro Christoforo Colombo petas enlason.

La disputo tuj silentiĝis. Magistro Don Manero rapidis al la pordo kaj ĝentile li enkondukis la gaston.

Ĉiuj leviĝis. La gasto vice salutis ilin, poste Don Manero sidigis lin al la ĉefa loko. La servistoj alportis vinon de Porto kaj la dommastro malplenigis sian glason por la sano de lia gasto.

— Kun bedaŭro mi devas komuniki al vi, — diris Colombo, — ke mi malfruiĝis, ĉar ni devis suferi aksorompon, kaj ni povis alveni nur per alia, dungita kaleŝo.

— Faras nenion, — respondis la dommastro, — ni pasigis la tempon per tre scienca kaj rezultplena diskuto, ĝuste pri la temo de via vojaĝo kaj ni nun atendas vian raporton kun duobla interesiĝo.

La magistro kunfrapis la manojn, la servistoj ĉirkaŭportis manĝaĵojn kaj post la mallonga vespermanĝo ili enportis en pladoj bonodorigitan akvon por lavi la fingrojn. Fine la servistoj kolektis la ostojn el sub la tablo kaj elportis ilin. Poste ili plenigis la glasojn kaj foriris.

Pro la peto de la dommastro, Colombo komencis la raporton.

— Kiel jam ankaŭ vi scias, ni ekiris el la haveno de Palos pasintjare per tri ŝipoj. Sed vin interesas nur la rezultoj, do estus superflue priskribi niajn suferadojn. Mi mencias nur, ke la dekunuan de oktobro nia brava maristo, Rodrigo de Triana el la mastokorbo de Pinta ekvidis la bordojn de Hindujo kaj kriis: «Tero!»

— Ho! — interdiris la prioro. — Nur ne modestadu, majstro. Ĝis via alveno ni priparolis ĉiam pri la malfacilaĵoj, kiujn vi devis trasuferi. Ni estas tre scivolemaj pri tiuj suferoj.

— Se vi deziras, tre volonte mi rakontos. Do, dumvoje ni devis perdi kelkajn niajn bravajn maristojn.

— Kaj kio aŭ kiu mortigis ilin?

— La skorbuto.

La aŭskultantaro trompiĝinte kunrigardis.

— Ĉu la skorbuto?

— Nature. Ĉiu scias, ke ĝi estas marista malsano. Peston ni ne kunportis el Palos, do, ili ne povis malsaniĝi pro tiu.

— Sed la Hidroj! Atlantis! Ĉu vi eĉ unu vorton ne diras pri tiuj, majstro?

— Kion mi povus diri pri Atlantis?

— Ĉu vi ne vojaĝis tie?

— Laŭ mia scio Atlantis submariĝis.

— Ĝuste pro tio — diris nun Valentianus. — Ni scias, ke super Atlantis la Hidroj subakvigas la ŝipojn. Sed feliĉe, senjor-on nun ni vidas en bona sano. Evidente vi sukcesis viziti vive Atlantis-on kaj vi eble povos diri ion pri la templo de Poseidon.

— Niajn ŝipojn neniu subakvigis.

— Do, kien vi vojaĝis?

— Ĉiam okcidenten. Sed Hidron mi ne vidis.

La magistro malice ridetis, kion bone rimarkis la prioro kaj deklaris, ke nenia strangaĵo estas en la afero, finfine neniu scias, kie situas sub la maro Atlantis, do, la vojaĝo de majstro Christoforo estas tiom pli interesa, ĉar li sukcesis eviti ĝin kaj tiamaniere li ektrovis la sendanĝeran vojon. Al tio aldonis al kuracisto, ke eble la Hidroj ĝuste tiam dormis, aŭ la majstron defendis la Dia graco kontraŭ ili.

— Kaj ĉu la Miles Maris ne danĝerigis la ŝipojn? — daŭrigis la prioro.

— Mi ne renkontis ilin.

— La Marserpento? La Skilloj?

— Eĉ ili ne.

— La magnetaj montoj?

— Ĝis la dekunua de oktobro ni vidis nenian teron, sed je la dekdua ni albordiĝis.

— Kaj eĉ sur la bordo ne ĝenis vian vojaĝon la Marmonaĥo, aŭ la Marepiskopo?

— Ne. Per la helpo de Dio ni alvenis la celon de nia vojaĝo sen iu ajn grava danĝero.

— Per la helpo de Dio, aŭ de Leviathan, — diris la magistro.

— Kial «de Leviathan»? — ekkriis la prioro.

— Ĉar li estas la afergvidanto de la maristaj aferoj en la Infero.

La prioro kolere mansvingis:

— Kaj tamen, kiajn bestojn vi trovis tie? — li demandis de Colombo.

— Ni vidis kelkajn belajn, buntplumajn birdojn.

— Ĉu Phoenix? Ĉu Griff?

— Mi ne kredas. Ili estis tre malgrandaj. Plejparte papagoj.

— Ĉu vi konversaciis kun ili?

— Bedaŭrinde, mi ne parolas la papaglingvon.

— Sed la papagoj, kialingve ili parolis?

— Ili kriĉis, kiel la papagoj kutimas.

Sekvis konsternita silento. La alĥemiisto Carre ekdiris:

— Tie, kie majstro albordiĝis, estis evidente la Paradizo. Ĉu vi renkontis tie la Serpenton?

— Serpentojn ni vidis. Eĉ multajn.

La magistro sarkasme diris:

— Eble vi eĉ amikiĝis kun ili, senjor.

— Tute ne, ĉar ili estis grandparte danĝeraj. Ni ekstermis ilin, se eblis.

— Ĉu vi ne renkontis kronhavan serpenton? — demandis Don Carre.

— Ne.

— Sed la orportantajn formikojn vi nepre vidis, ĉar ili estas tiom grandaj, kiel lupoj!

— Formikojn mi vidis, kiuj konstruas grandegajn formikejojn, kiel iu domo kaj tiuj estis tiom fortikaj, ke oni apenaŭ povis ilin rompi per martelo.

— Kaj kion vi trovis en tiuj? — demandis avide Don Carre.

— Formikojn kaj teron.

— Kaj oron?

— Tion ne.

— Kaj en la lando de Pastro Johano vi ne vidis oron?

— Bedaŭrinde, mi ne vidis kristanon.

— Sed tiuokaze kie vi vojaĝis, senjor?

— Mi ripetas: en Hindujo.

— Bone. Ni supozu, ke vi evitis la Paradizon kaj Zingapuon kaj venis rekte al Hindujo. Sed tiam vi nepre devintus alveni al la lando de Pastro Johano. Se vi tie albordiĝis, vi nepre vidis tie Hindujanojn, vestitajn per silko kaj veluro, sur kies manteloj ĉiu butono estas el jaspo, diamanto, safiro kaj sardonikso. Sur iliaj ĉapetoj brilas karneolo kaj turkiso. Ĉu ĉi tiuj ne kondukis vin al la mirinda palaco de Pastro Johano?

— Hindujanojn mi vere renkontis, sed ili estis preskaŭ tute senvestaj.

— Ĉu senvestaj?

— Jes.

— Ĉu vi ne interesiĝis ĉe ili pri la Sal Philosophorum?

— Ne, — ridetis Colombo, — ili estis sovaĝaj homoj, kiuj eĉ la ordinaran salon ne konas kaj eĉ malpli la salon de la filozofoj.

La alĥemiisto kapskuis kaj fine li senkaŝe demandis:

— Kaj tamen vi certas, ke vi vizitis Hindujon?

La kuracisto proteste interdiris:

— Ne decas tiamaniere demandi, Padre. Eble majstro Colombo ne iris sufiĉe enen al la kontinento. Li ŝajne vagadis nur laŭ la bordoj.

— Prave, — respondis Colombo. — Ni ne iris tre interien, por ne vojerari.

— Sed ankaŭ ĉiokaze, — daŭrigis la kuracisto, — kiom da serpentoj vi nepre trovis Unicornis-on. Sciate estas, ke ĉi tiu besto sin nutras nur unufoje dum la jaro, ĝuste je la tago de Sankta Ambrozio, sed tiam ĝi manĝas nur serpentojn.

— Bedaŭrinde, mi ne trovis Unicornis-on.

— Kaj la birdon Phoenix?

— Mi ne vidis ĝin.

— Kaj la birdon Griff?

— Eĉ tiun ne.

Nun la magistro demandis:

— Ĉu vi ne renkontis la Cynocephalos-ojn?

— Kiu estas tiuj?

— La hundkapaj homoj.

— Ne.

— Kaj ĉu vi ne vidis la pigmeojn, kiuj nutras sin per arbofolioj?

— La indiĝenoj estas sufiĉe altstaturaj.

— Ĉu vi ne vidis la homojn, kiuj nutras sin per odoro de la pomo? La popolon de la senkapuloj, aŭ la homojn, kiuj havas la okulojn sur la brusto? Ĉu vi vidis la hermafroditulojn, kiuj fekundigas sin mem?

— Mi ne vidis.

— Bone. Ni parolu pri la vegetaĵoj. Ĉu vi vidis viton?

— Vere. Tion mi vidis.

— Sed tiaspecan, kies folioj estas el oro, sub kiu brilas grajno de smeraldo kaj kies radikoj estas el kristalo?

— La vito estas tie la sama, kiel ĉe ni, nur la vinbero ne estas tiom bona, ĉar ĝi ne estas bone kultivita. La radikojn mi ne vidis. Mi ne eltiris eĉ unu pecon, sed ĝiaj folioj estas tute similaj al la Eŭropaj.

— Kaj ĉu vi vidis la aŭgurantan arbon, kiu dum lunlumaj noktoj laŭte aŭguras la estonton?

— Mi ne vidis.

La magistro nun turnis sin al la gastaro:

— Laŭ mia opinio, senjoroj, — li diris per ironia tono, — per ĉi tio la afero estas jam tute senduba. Pruviĝis, ke majstro Christophoro ne federaciis kun la Diablo.

La ĉeestantoj ridis. Ili jam komprenis la aludon. Colombo iome embarasite demandis:

— Ĉu mi licas ekscii, kion signifas tiuj vortoj?

— La demanditajn aferojn, — diris la magistro, — skribis jam la plej aŭtentikaj scienculoj de Aleksandro la Granda, kiuj akompanis lin al la Hinduja militiro. Sed senjor nenion vidis el tiuj, tiam ĝi pruvas, ke vi ne vizitis Hindujon. Ĝenerale al dommastro ne decas kritiki sian gaston, sed ni nun oficiale ekzamenas vin kaj mi tamen devas deklari, ke laŭ mia opinio vi nenie albordiĝis, nur revenis, kaj — pardonon pro la sincereco, — vi mistifikis Iliajn Reĝajn Moŝtojn.

La vizaĝo de Colombo sangruĝiĝis, sed nur dum momento. Senemocie li respondis:

— Pri mia vojaĝo al ĝis nun ne konataj regionoj atestis tiuj kelkaj Hindujanoj, kiujn mi kunportis. Kaj pruvaĵo estas, ke mi eĉ kunportis tiaspecajn fruktojn, kiuj ĉe ni estas tute ne konataj.

La prioro kaj la kuracisto, kiuj jam seniluziiĝinte aŭskultis la diskuton, nun denove ekatentis lin.

— Kaj por pruvi miajn vortojn, — daŭrigis Colombo, — mi kunportis kelkajn pecojn el tiuj, ĉar mi konjektis vian pridubon.

Li envokis sian serviston, kiu sur plado enportis kelkajn pecojn de terpomoj kaj metis la pladon sur la tablon.

Ĉiuj kolektiĝis, ili rigardadis la terpomojn, la kuracisto eĉ ekmordis ĝin por gustumi. La alĥemiisto ektime ekkriis, ke li tuj elbuŝigu ĝin, sed la averto estis superflua, ĉar li tuj elkraĉis ĝin.

— Sed tio ne estas manĝebla! — diris. — Aŭ, ĉu ĝi havas ian efikon kontraŭ epidemioj, sorĉadoj, envulto aŭ aliaĵoj?

— Nur kontraŭ la malsato. Laŭesence ĝi estas legomo, kiu kreskas sub la tero.

— Sub la tero? — demandis avide Valentianus. — Vi diras, ke ĝi kreskas sub la tero? Eble sub iu arbusto, ĉu ne?

— Jes. Sur ties radikoj.

— Tiuokaze ĝi estas la arbusto Thaldus kaj nenio alia. Espereble mi ektrovos en ĝi la Sal Philosophorum-on. Ĉu vi permesas, ke mi forportu unu pecon? La Suno ĝuste nun venas al la tereno de la Ĝemeloj, por la liquefactio mi jam aranĝis la piajn prepariĝojn. Mi nun ekprovas solvi ĝin en mercuriala akvo.

— Laŭ via plaĉo. Sed ne estas verŝajne, ke vi trovos en ĝi la Sal Philosophorumon, kara Padre. Sed kun ordinara salo kaj kuirite ĝi estas bone manĝebla.

— Ĉu manĝi?

— Jes. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la Hindujanoj.

— Kaj ili ne tuj mortas, se ili manĝas ĝin?

— Tute ne. Eĉ, ĝi estas eminenta nutraĵo por la malriĉuloj, ĉar ĝi donas abundan frukton, do estas malmultekosta.

— Do, ĝi servas nur por plenigi la stomakon de la mosqueteros. Kaj tamen vi asertas, ke vi alportis ĝin el Hindujo?

— Vere, mi asertas.

Jam ekdiris ankaŭ la prioro:

— Mi devas pardonpeti. Mi rekonas mian eraron. Mi konfesas, ke mi kontaktiĝis kun ĉarlatano. Ni foriru, senjor Hernández!

Ili foriris.

Sekvis frosta silento, poste Colombo leviĝis kaj ankaŭ foriris. La ceteraj postrigardis lin kun malestimo.

— Nur tio estas mirinda, — diris la magistro, — ke troviĝas frenezuloj, kiuj forturniĝas de la vera scienco kaj ili kuras post ĥimerojn kaj ili firme kredas, ke irante okcidenten, oni povas la Teron ĉirkaŭvojaĝi. Kio estas via opinio pri tio, senjor-oj?

— Freneza superstiĉo, — diris la alĥemiisto. — Kaj bedaŭrinde, la malkleruloj, la obskurcerbaj homoj ĉiam altiriĝas pli forte al la mistika mallumo, ol al simpla kaj firma scienco.