Ruslingva originalo troveblas en http://www.triz.minsk.by/h/001h.htm

Genriĥ Altov /*literatura pseŭdonimo de Genriĥ Altŝuller*/

Angulo de atako (rakonto)

Mi skribis vorton «rakonto» kaj ekpensis: kia do ĝi estas rakonto, se ĉio okazis en realo, kaj mi nur rememoras tion, kio okazis... Tamen, stranga aĵo estas memoro. Komence ĝi laboras kiel diligenta fotografisto — sur la fotoj ĉio estas precize, kiel ĝi estis. Sed pasas jaroj, kaj la memoro iĝas pentristo, fantazia kaj kaprica: ion forigas, ion aldonas, neatendite hele kolorigas ion negravan, faras ĝin grava, ŝanĝas vizaĝojn, vestojn, veteron, unuvorte, ĉion repentras siamaniere.

Pensante nun pri tiu ĉi historio, mi ial antaŭ ĉio rememoras nokton antaŭ la testo de «Testudo». Ni sidis apud akvo kaj rigardis al «Testudo». Ekde vespero, venkinte someran Bakuan varmegon, ekblovis vento. «Testudo» kviete balanciĝis sur ondoj je du metroj for de ni.

— Estos domaĝe, — diris Jaĉjo, — tre domaĝe estos, se morgaŭ vi trafaĉos en la kontraŭan bordon.

Ĉi tie necesas diri, ke «Testudo» estis unua en la mondo raketa ŝipo. Dum niaj tagoj tio sonas tre kutime: raketa ŝipo, ja kiun nun mirigas raketoj. Sed mi rakontas pri julio de 1940 jaro, kaj tiam vorto «raketo» sonis same fantastike, kiel sonas nun vorto «tempomaŝino». Imagu, ke apud vi staras unua en la mondo maŝino por vojaĝoj en pasintecon kaj estontecon, kaj vi mem ĝin konstruis, kaj jen via amiko avertas vin: «Morgaŭ estos la unua testo, do vi bonvolu peni ne trafi en la ŝtonan epokon...»

La kontraŭa bordo situis je ducent metroj, ne pli. Kiam «Testudo» ekimpetos, necesos tuj malŝalti la motoron, por ne trafi en la betonan muron. «Testudon» necesus testi en maro, sed ne ĉi tie, en malgranda lageto ĉe rando de eksterurba parko. Sed tio jam dependis ne de ni.

Do, estis julio de 1940 jaro. Matene devis alveturi la komisiono, kaj ni sidis apud akvo kaj rigardis al «Testudo». Ni konstruadis ĝin dum tuta jaro, kaj kiam oni aĝas dek kvin jarojn — tio estas tre multe, tio estas preskaŭ duonvivo.

Sed pli bone estas rakonti laŭorde. La kreon de «Testudo» antaŭis sinua ĉeno de okazaĵoj. Propre, dekomence okazis nenio eksterordinara. Antaŭ la sepa klaso la vivo estis mirinde simpla, kaj la daŭrigo ankaŭ aspektis simpla kaj evidenta: mi finos la mezlernejon, venos en militmaristan lernejon. Kaj dume mi okupiĝis en mara rondeto de Junpionira Klubo, legis librojn pri maraj bataloj, vizitis jaĥtklubon, kaj kun tiu bola aktivado tamen iel elturniĝis por ne kapti malbonajn poentojn. Jaĉjo lernis bonege, por li ankaŭ preskaŭ ĉio estis klara: li iĝos kuracisto, samkiel liaj patro kaj avo. Ni vivis en la sama korto, lernis en la sama klaso kaj sidis ĉe la sama lernejtablo. Jaĉjo estis tipa «avanulo», sed mi opiniis, ke eble finfine el li rezultos mara kuracisto. Do ni havis plenan amikecon.


La okazaĵoj komenciĝis en la sepa klaso, kiam en nia lernejo aperis Dina. Antaŭe ŝi loĝis en malgranda urbeto, mi jam ne memoras, kiu. Jacĵo diris, ke ŝi estas el fabeloj de Andersen, tion mi ial enmemorigis. Tamen, fabeloj min neniom interesis, mi tiam legis «Subakvan militon en Atlantiko en 1914–1918 jj.» Al la libro estis aldonitaj kaj mapoj, kaj skemoj, laŭ ili mi sekvis agadojn de submarŝipoj kaj ĉasŝipoj. Al Dina tamen ne plaĉis, ke iu ne rimarkas ŝian ĉeeston. Dum granda interleciona paŭzo ŝi venis al mi kaj interesiĝis pri la libro. Ni iomete konversaciis. Evidentiĝis, ke Dina scipovas naĝi kraŭle, ke «Insulon de trezoroj» ŝi spektis kvarfoje kaj ke ŝi aŭdis pri Jutlanda batalo. Post tio mi komencis rimarki Dinan, eĉ tre rimarki, kvankam baldaŭ evidentiĝis, ke pri la Jutlanda batalo al ŝi rakontis Jaĉjo, al kiu antaŭ monato mi mem ĉion detale priskribis...

Do, iam aperis onidiro, ke en la Junpionira Klubo oni organizas novan rondeton — kemian. Jes, ĉi tie necesas diri kelkajn vortojn pri tiu Junpionira Klubo. Por tiamaj tempoj ĝi estis supermodela kaj superlaŭdinda: grandega domo — eksa palaco de naftentreprenisto, bonega ekipaĵo de rondetoj kaj metiejoj, sporthalo, ĝardeno, koncertoj, kino, kaj precipe — simple admirindaj gvidantoj. La maran rondeton gvidis Sergej Andrejeviĉ, ververa ŝipestro de ververa fora navigado, koninta ĉiujn marojn kaj oceanojn. Kaj la gvidanto de niaj najbaroj, glisilistoj, estis aviisto kun ordeno de la Batala Ruĝa Standardo. Kiam li lametante pasis koridoron, ni, retenante spiron, rigardis lian ordenon. Membriĝi en la Junpionira Klubo estis tre malfacile, ĉiuj rondetoj estis plenegaj, kaj tial, aŭdinte pri nova rondeto, Dina deklaris, ke necesas tuj iri kaj aliĝi. Tiutempe ŝi facile komandis la tutan klason. Laŭ moderna scienca terminologio, ŝi iĝis agnoskita grupgvidanto. Kemio ŝin neniom interesis, aliajn geknabojn ankaŭ, sed Dina tre logike klarigis, ke aliĝinte al la kemia rondeto, eblas ricevi paspermeson en la Junpioniran Klubon kaj viziti vesperojn kaj koncertojn. Mi ankaŭ aliĝis, kvankam estis malpermesite okupiĝi samtempe en du rondetoj, pro tio oni povus entute elpeli.

En la rondeto mi kaj Dina sidiĝis ĉe lasta tablo, kaj, ne atentante kemiajn eksperimentojn, babilis pri ĉiaj bagateloj. La kemia rondeto troviĝis je du etaĝoj pli alte ol la mara, sed tamen mi devis ĉiam esti singarda. Jaĉjo konscience sorbadis la kemion, kaj post la lecionoj ni ambaŭ akompanis Dinan.

Kaj jen foje Dina ekmalsanis kaj ne venis en la lernejon. Ne venis ŝi ankaŭ vespere al lecionoj en la kemia rondeto. Mi, kiel kutime, okupis la lastan tablon. Apud mi troviĝis Viĉjo. Kemio lin ne interesis, al la rondeto li aliĝis, ĉar hejme oni devigis lin violonĉeli. Viĉjo ĉiam kunportis librojn «pri spionoj» kaj estis rigardata kiel aŭtoritatulo en tiu tereno. Ĉi-foje li ankaŭ legis iun libron kaj laŭte snufis pro emocioj. Mi iom aŭskultis lian snufadon kaj transsidiĝis antaŭen. Nikolaj Borisoviĉ, la kemiisto, rakontis pri farboj. Mi tiam skeptike rilatis al Nikolaj Borisoviĉ, ja li tro diferencis de nia ŝipestro kaj de la aviisto el la glisilista rondeto. Nikolaj Borisoviĉ similis kuiriston: ronda, en blanka ĥalato kaj blanka ĉapeto, kovranta brilantan kalvaĵon. Ni nomis lin Matraso. Do, tiuvespere Matraso rakontis pri farboj. Kial ruĝa farbo havas ruĝan koloron, kaj blua — bluan. Kiaj farboj ekzistis en epoko de Ramzes la Dua. Kiel Leonardo da Vinci serĉis novajn farbojn por siaj pentraĵoj. Kiel vivas farboj kaj kiel ili maljuniĝas. Kiel sintezi indigon kaj kio estas akvofarboj, tempero, guaŝo... Pri tio estis utile aŭskulti, ĉar mi el propra sperto sciis, ke maristan metion duone konsistigas purigado, lavado kaj farbado. Ni konstante lavis, farbis kaj refarbis «Partizanon», lernan vaporŝipon de Junulara Ŝipareto, hermetikigis boatojn en la jaĥtklubo, kaj la centmetran pieron de la jaĥtklubo ni farbis dufoje dum jaro.

Matraso rakontis iel strange. Ŝajne li konversaciis kun si mem. Al ni li ne rigardis. Iam li eksilentis aŭ murmuris ion nekompreneblan. Iam disputis kun si mem. Eksperimentojn li ankaŭ demonstris al si mem kaj gajiĝis, kiam ĉio okazis, kiel devis. Poste li tamen rememoris pri ni, disdonis provtubojn, reakciilojn, kaj komencis klarigi, ke nun el tiuj substancoj ĉiu faros iun farbon. Mi ricevis oranĝkolorajn kristalojn de dukromoksida amonio. Ili bele forbrulis, disĵetante fajrerojn, kaj rezultis verda oksido de kromo. Ĉe tio mi haltis, ĉar estis tute sensence malŝpari la kromoksidon por la farbo: el la kromoksido fareblis bonega mastiko, mi vidis ĝin ĉe nia maato, per tia mastiko eblis dum kvin minutoj frotpurigi rimenŝildon ĝis spegula brilo.

Kemio ekplaĉis al mi. Mi eksentis, ke al maristo estas utile scii ĝin. Ekzemple, okazas ŝiprompo — kaj vi estas sur neloĝata insulo. Kemio helpos fari el ajna bagatelo tion, kio necesas. Ekzemple, eksplodaĵon.

Kiam post du semajnoj aperis Dina, mi tute indiferentis pri tio. Mi sidis apud Matraso kaj diligente kaptis ĉiun lian vorton. Dina ĉesis konversacii kun mi, hejmen ŝin akompanis Jaĉjo. Tio neniom influis mian rilaton al kemio. Nun kune kun «Elementoj de mara praktiko» mi portis en la teko «Amuzan kemion» de Rjumin.

Kemio, kiel diris M. V. Lomonosov, longe etendas siajn manojn en homajn aferojn. M. V. pravis, mi konvinkiĝis pri tio. Por kompreni kemion, necesas scii fizikon, kaj por scii fizikon, necesas scii matematikon, necesas laboregi. Mi nun longe pretigadis hejmtaskojn, hejme tio kaŭzis malkvieton, ĉar antaŭe mi ĉion faris dum duonhoro: ion rapide legis, ion haste elskribis de Jaĉjo. Al mi mankis tempo, mi komencis vekiĝi je unu horo pli frue, por kun freŝa kapo solvi taskojn, kaj la panjo, fine timigita, venigis min al fama en la urbo infana kuracisto Klupt. La maljuna Klupt longe aŭskultumis kaj elfrapis min, rigardadis mian langon kaj suspiris. Poste li diris: «Komplika okazo. Venigu lin ankoraŭfoje. Poste...» La panjo, paliĝinte, demandis: «Kiam?» Klupt kuntiris la ŝultrojn: «Post kvardek jaroj. Aŭ kvindek». La sepan klason mi finis nur kun bonaj poentoj. Somere la kemirondeto ne laboris, mi dum tutaj tagoj okupiĝis sur «Partizano», kaj vespere legis «Kemion por ĉiuj» de Partington.

En septembro, jam en la unua leciono, Matraso deklaris, ke okazos tutsovetia olimpiado de infana teknika kreado, kaj ni devas pretigi funkciantajn modelojn de kemiaj uzinoj — sulfatacida, kloracida kaj tiel plu. Sekvan tagon Sergej Andrejeviĉ ankaŭ diris pri la olimpiado: necesas modeloj de ŝipoj.

Mi komprenis, ke okazas katastrofo: fari samtempe du modelojn estas simple neeble. Iam mi faris modelon de trolŝipo, tio postulis amason da tempo. Kaj krome, kio estas modelo de kloracida uzino? Kutima instalaĵo por ricevo de klora acido — kiel en la lernolibro: provtuboj, alkoholbruliloj, tuboj. Nur ĉio ĉi estas kovrita per plakaĵaj kestoj, bildigantaj uzinajn domojn. Nenio inspira. Krome, la metiejoj estas komunaj por ĉiuj rondetoj, do mi nepre estos senmaskigita.

Kaj tiam al mi venis genia ideo. Kiel ĉio genia, ĝi estis simpla, tiu ideo. Pli ĝuste — ŝajnis simpla. Mi eĉ ne suspektis, kiel poste ĉio komplikiĝos...

La ideo estis, ke anstataŭ du modeloj mi faru unu. Ŝalupon kun kemia motoro. Sergej Andrejeviĉ estos kontenta, ja ŝalupo estas mara modelo. Kaj Matraso ankaŭ nenion povos kontraŭdiri, ĉar tuta internaĵo de la ŝalupo estos kemia. Kaj entute mia eksterleĝa membreco en ambaŭ rondetoj iĝos leĝa kaj eĉ necesa.

Mi rapide persvadis Jaĉjon labori pare kun mi. Poste ni venis al Sergej Andrejeviĉ.

— Do kio estas tio — kemia motoro? — demandis li.

Mi estis preta al tiu demando. Necesis ricevi hidrogenon kaj oksigenon, poste ilin miksi — fariĝos eksploda gaso. Kaj poste ĉio estas simpla: la gaso venas en brulkameron, bum — kaj la modelo impetos antaŭen. Poste ankoraŭ unu bum. Kaj tiel plu.

— Do, raketo, — kun dubo diris Sergej Andrejeviĉ. — Nenio rezultos, sed provu. Por praktiko.

Matraso aŭskultis nin sen ajna entuziasmo, sed ne kontraŭdiris. Li nur demandis, kiel ni intencas ricevi hidrogenon kaj oksigenon. Ni klarigis: ni instalos sur la modelon elektran baterion, ĝi elektrolizos akvon — jen ĉio.

— Ĉu elektran baterion? — redemandis Matraso. Li rigardis plafonon, ion flustris, kaj grumblis. — Bone, vidu vi mem.

Al Dina ni ankaŭ rakontis pri la raketa ŝalupo. Ŝi jam delonge foriris el la kemia rondeto en la teatran. Entute, ŝi ŝanĝiĝis. Jaĉjo foje diris, ke nun ŝi estas kvazaŭ el rakontoj de Aleksandr Grin. Mi opiniis, ke la afero estis en altaj kalkanumoj. Se surmeti ŝuojn kun altaj kalkanumoj kaj konstrui sur la kapo turon el haroj — estas facile maljuniĝi je kvin jaroj. Dum paŭzoj inter lecionoj al Dina aliris dekklasanoj, nin ŝi rimarkis nur kiam bezonis transskribi matematikan aŭ fizikan taskon.

— Ah, knaboj, bagatelo estas via ŝalupo, — diris ŝi. — Pli bone faru por mi acetonon. Mi nenie povas trovi.

Acetonon ŝi bezonis por forlavi ungan lakon. Oni strikte malpermesis veni en la lernejon kun lakitaj ungoj. En la sama vespero Jaĉjo ŝtelis hejme botelon da aceto, ni ŝutis en ĝin pistitan kreton, la aceto eksiblis kiel ŝaŭmakvo, kaj sur la fundon falis griza pulvoro — kalcia acetato. Ni forfiltris la pulvoron, varmigis, rezultis acetono. Sekvan tagon ni enmanigis al Dina grandan flakonon el sub kolonjakvo «Ruĝa papavo». Plenplena je acetono. Granda afero — kemio...

Sed kun la ŝalupo aferoj statis malbone. Dum tri semajnoj ni elrabotis ŝipkorpon, bonegan korpon, longan je okdek centimetroj, kaj altiris ĝin el la metiejo supren, al ni. En la koridoro staris granda akvario, ni delonge decidis adapti ĝin por testado. Sur la akvo la korpo, eĉ ne farbita, aspektis tute nemalbone. Sed kiam ni komencis meti en ĝin la bateriojn, simple por rigardi, kiel ili lokiĝos, la korpo tuj kliniĝis, akvo ekfluis trans la ŝiprandon, kaj nia modelo, dispelante timigitajn fiŝojn, iris al la fundo. Nur tiam ni komprenis, ke necesis kalkuli, kiom kapablas elteni la korpo, kaj kiom devas pezi la baterioj. Ni eltiris el la akvario la korpon kaj la bateriojn, donis al la fiŝetoj nutraĵon, por ili ne tro maltrankviliĝu, kaj eksidis kalkuli. Nombroj rezultis murdaj: da baterioj necesas kvardekoble pli, ol povus elteni la korpo de la ŝalupo. Tio estis ia koŝmaro. Ni provis diversmaniere — se la korpon fari je duonmetro, je kvaronmetro — tutegale rezultis, ke necesas tuta monto da baterioj. Kaj se preni malmulte da baterioj, akvo elektroliziĝos tro malrapide. De kie do la motoro ricevos eksplodan gason?!

Kiel simpla estis vivo antaŭ tio! Aperis ia ideo — kaj vi tre bone scias, ke via kapo laboras. Mi ĉiam havis multe da ideoj, tial mi ne dubis, ke la kapo laboras kiel necesas. Sed nun evidentiĝis, ke ideo, eĉ ideo de tia bonega ŝalupo, per si mem estas ankoraŭ nenio. Ideo povas krevi, kiel sapveziko, se ne konvenos kalkuloj.


Dum mi ĉagreniĝis, al Jaĉjo venis sava ideo: oksigenon kaj hidrogenon oni povas ricevi sen elektro, pure kemie. Vere, sulfata acido plus zinko donas hidrogenon, kio povas esti pli simpla!

Antaŭe tia penso entuziasmigus min: vivu kemio, longe etendanta siajn manojn... Antaŭe ĉio estis simpla: vi elpensis ion kaj ĝojas. Sed nun post elpenso venas dubo, timo, ke la ideo fiaskos. Necesas kalkuli, sed ja kalkuloj estas proksimumaj — same estas malfrue ĝoji. Jam kiam ĉio estos konstruita kaj testita, tiam certe eblos ĝoji.

Ni komencis cerbumi, kiom ni bezonas da reakciaĵoj, kiom pezos ujoj, tuboj kaj cetera internaĵo, kiom pezas la ŝalupo mem. Rezultis, ke la pezo estas duoble pli granda, ol necesas. Ne kvardekoble, nur duoble, sed la ŝalupo ja tutegale dronos...

Nokte mi sonĝis dronantajn ŝipojn. Kaj poste mi komprenis, ke oksigenon produkti ne necesas, oksigeno estas en la aero. Do duonon de la internaĵo eblas forĵeti, la ŝalupo malpeziĝos, kaj ne dronos! Tre logike.

Ni montris niajn kalkulojn al Matraso. Rapide trarigardinte la kalkulojn, li korektis du eraretojn kaj murmuris:

— Se vi jam komencis pensi, provu pensi plu.

Interalie, tio evidentiĝis interesa — pensi. Kvazaŭ ŝakludo. Vi faris movon, kaj kontraŭulo respondas al vi, — kaj necesas superi, superpensi la kontraŭulon. Nur ne estas sciate, kiu estas via kontraŭulo, vi lin ne vidas. Jaĉjo diris, ke la kontraŭulo estas nia propra stulteco. Sed se tio estas stulteco, kial ĝi tiom lerte rezistas? Jes, antaŭe tiaj demandoj ne aperis.

Por ricevi hidrogenon, necesas sulfata acido kaj zinko, ilia stoko devas troviĝi sur la ŝalupo, kaj tio estas superflua pezo. Pli avantaĝe estas preni kalcian karbidon, plej simplan karbidon, kiun uzas gasveldistoj. Karbido plus akvo donas gason, acetilenon. Kaj ĝi neniom malpli bonas, ol hidrogeno. Ja kio belas ĉi tie: sur la ŝalupo estos nur karbido, akvon preni ne necesas, da ĝi estas amaso ĉirkaŭ la ŝipo.

Ni denove venis al Matraso kaj ĉion rakontis. Li atente elaŭskultis nin kaj komencis mirigite enrigardi nin, kvazaŭ ekvidis unuafoje.

— Vi pensas, do, vi ekzistas, — solene diris li. — Se, certe, pravas Kartezio. Jen tablo. Muntu instalaĵon por ricevo de acetileno. Necesas reguligi ĝin tiel, ke la procezo iru egalmezure.

La instalaĵon ni muntis dum du vesperoj, tamen tuj devis ĝin malmunti: karbido netolereble odoris, en la ĉambro kaj en la koridoro ne eblis spiri. Ni remuntis la instalaĵon en ventoŝranko. Nikolaj Borisoviĉ ne deiris de ni eĉ unu paŝon kaj alkroĉiĝis al ĉiu bagatelo. Ŝajne ĉio estis ĝusta: akvo gutis sur karbidon, kaj eliĝanta acetileno iris laŭ kaŭĉuka tubo al brulilo. Sed la brulilo neniel volis funkcii egalmezure. La flamo jen apenaŭ flagretis, jen altiĝis kiel grandega muĝanta kolono, poste denove kvietiĝis. Tio dependis de mil kaŭzoj: kiaj estas prenitaj pecoj de karbido, kiel ili estas metitaj, kiel aliras akvo, kiel estas malfermita krano de la brulilo...

Aliaj geknaboj jam estis finantaj modelojn de kemiaj uzinoj, en la mara rondeto staris preskaŭ preta modelo de krozoŝipo «Kirov», kaj ni ankoraŭ umadis kun karbido. Nun mi legis libron de Max Valier «Flugo en mondospacon», la libro estis interesega, sed hejme mi devis kaŝi ĝin de la panjo, ĉar sur ties unua paĝo estis portreto de Max Valier en funebra kadro: Valier pereis, testante raketan aŭtomobilon. Matraso portis al mi kelkajn librojn pri raketa tekniko. En unu el ili estis dirite, ke en proksima estonteco raketa principo trovos plej vastan uzon en socialisma tekniko. Enmemoriĝis familinomo de la aŭtoro: inĝeniero S. P. Korolov...

Mi eĉ ne rimarkis, kiel pasis vintraj ferioj. Ĉiutage de mateno ĝis malfrua vespero ni okupiĝis pri karbido. Ŝanĝadis ujojn, tubojn, kranojn, provis disfroti karbidon en pulvoron, kaj, male, premis ĝin en densajn kubetojn. Matraso observis nin, iam helpis rekonstrui la instalaĵon, sed nenion sufloris. «Per eraroj oni lernas, — diris li foje. Kaj aldonis: — Se tio estas PROPRAJ eraroj».

Je du etaĝoj malsupre, en granda halo staris novjarfesta piceo. De tie aŭdiĝis muziko, voĉoj, rido. Foje al ni enkuris Dina. Ŝi estis en vesto de Neĝulino, verŝajne ŝi volis fanfaroni. Ŝi malaprobe flaris aeron, ronketis kaj diris, ke post la ferioj ŝi denove bezonos acetonon. Tiutage Jaĉjo trabruligis novan ĥalaton, tial li nur ekstrabis al Dina kaj ne tre ĝentile klarigis, ke ni nun pensas kaj ni ne havas tempon por ĉiaj bagateloj.

— Jen, pensuloj! — indignis Dina. — Kiu ĝin bezonas, tiun ŝalupon?

Naiva demando! Ja ni sciis, ke nia modelo venkos ĉiujn rekordojn de rapideco sur akvo, unue. Kaj due, eblas konstrui laŭ la sama principo grandan ŝipon, kaj de Bakuo ĝis Astraĥano ĝi trairos dum horo, kaj ĝis Krasnovodsko eĉ entute dum iaj dudek minutoj.

— Por kio mi bezonas vian Krasnovodskon, — sen ĉia logiko diris Dina.

Ŝi ŝrumpigis la nazon kaj neglekte ronketis. Ŝi faris tion efekte, ŝiaj okupiĝoj en la teatra rondeto ne estis vanaj.

Acetonon ni tamen por ŝi faris, ĉi-foje necesis konfiski stokon de aceto de mia panjo. Kaj la instalaĵo nia pli kapricis, ni nenion sukcesis. En aŭtomobila rondeto ni prenis manometron, per kiu ŝoforoj mezuras aerpremon en aŭtaj pneŭmatikoj. Al tiu manometro ni alfaris stangojn kaj risortojn, por ĝi aŭtomate turnu kranojn depende de tio, kiel ŝanĝiĝas premo de acetileno. Laŭ ideo ĉio estis simpla. Malgrandiĝis premo en la ujo — la stangoj fermos kranon sur la tubo, laŭ kiu eliras acetileno, kaj malfermos alian kranon, laŭ kiu en la ujojn ekfluos akvo. Altiĝos la premo — kaj la risortoj remetos la kranojn en antaŭan staton. Sed en realo la kranoj obstinegis, al la manometro mankis fortoj por stiri ilin. Sergej Andrejeviĉ alportis al ni alian manometron — grandegan, pezan, de vaporŝipaj kaldronoj.

— Nenio, certe, rezultos, sed provu. Por praktiko, — diris li.

Fortojn tiu manometro havis sufiĉajn, ĝi ŝatis turni la kranojn senkaŭze, por petoli. Ĉiam ni estis devigitaj reguligi la stangojn kaj risortojn. Ni kalkulis, rezultis, ke necesas plilongigi la modelon ĝis unu metro kaj duono, alie ĉio ne enmetiĝos en ĝin. Jaĉjo eldiris penson, ke la manometro kapricas pro ŝanĝiĝo de atmosfera premo. Mi trovis barometron, per kiu oni mezuras atmosferan premon, kaj igis ĝin reguligi la manometron. La reguligilaro elkreskis, laŭ la plej modestaj kalkuloj rezultis, ke la modelo devas esti du metrojn longa. Sed la barometro de tempo al tempo kapricis. Je unu-du tagoj antaŭ pluvo ĝi komencis terure nervoziĝi, kaj ricevis ian tremon. Irantaj de la barometro stangetoj kaj risortoj febre tiris la grandan manometron, kaj tiu siavice komencis turni kranojn, tute ne atentante tion, kio okazis en la ujo kun karbido. Necesis ankoraŭ iu aparato, por ĝuste stiri la barometron, por tiu ĝuste stiru la manometron, por tiu ĝuste stiru la kranojn...

Kaj jen tiam, kiam ni plene malesperis, aperis vica genia penso: necesas ĉion ĉi forĵeti kaj sidigi tien homon, kiu turnos la kranojn. Necesos denove pligrandigi la ŝalupon, nun ĝi devas havi longon tri aŭ kvar metroj, fakte, tio estos jam ne modelo, sed VERA raketa ŝalupo. Tamen kiom pli interesa tio estas!

Unue ni eldonis tiun penson al Sergej Andrejeviĉ. Ni esperis al liaj fortikaj nervoj. Ja tuta ŝipo kaj viva homo interne...

— Ni komprenas, ke nenio rezultos, — ruze diris Jaĉjo. — Sed ja eblas provi, ĉu? Por praktiko.

Sergej Andrejeviĉ ridetis:

— Ruzulo vi estas, fraĉjo. Kial do ne rezultos? Korpo nepre rezultos. Sed la motoro... Bone, se vi ne sukcesos — eblos starigi velon. Provu! Por praktiko.

Kun Nikolaj Borisoviĉ estis pli malfacile. Li longe kalkulis, kiom da karbido necesos, kiom da acetileno eligos tiu karbido. Kaj kio okazos, se ĉio ĉi eksplodos. Ni estis pruvantaj, ke komence ne necesas preni tutan stokon de karbido, ke testadon eblas fari silente kaj singarde, kaj ke entute ne ekzistas en la mondo io pli sendanĝera, ol raketa motoro. Finfine Matraso cedis, sed ekde tiu tago li kontrolis ĉiun nian paŝon.

Ni faris la finan desegnon. Glata kvarmetra korpo. Sidilo de stiranto. Apud la sidilo — ses blokoj de karbido — po tri de ĉiu flanko. De la ujoj iras tuboj ekster la ŝiprandon. Se malfermi kranon, akvo iras en la ujon, komenciĝas la reakcio. Gaso el ĉiuj ujoj kolektiĝas en kolektujon — tio estas ujo, situanta malantaŭ la sidilo, kaj el tie, se malfermi startan kranon, la gaso iras en brulkameron. Restas ŝalti sparkadon, la miksaĵo el la gaso kaj aero eksplodos, la ŝalupo impetos antaŭen, kaj poste ankoraŭ eksplodo kaj ankoraŭ... Pluaj okazaĵoj estis tute klaraj: rekordo de rapido, farita de fama aŭtkonkuristo Campbell sur «Blua birdo», estos nepre superita! Ĉio estas logika!

La korpon ni konstruis en korto de la Junpionira Klubo. Unuatempe tio neniun interesis, ni laboris trankvile. La korpo rezultis stranga, eĉ ni mem ne atendis, ke ĝi estos tia. La pruo similis kapon de rapida avio, kaj la poŭpo estis tute mara — vasta, kun granda kilo.

Per komplikaj diplomataj intertraktoj ni akiris en la glisila rondeto fotelon de glisilo kaj bonegan kontrolpanelon de avio. Certe, la kontroliloj ne funkciis, sed aspektis bonege, kaj en mallumo nadloj kaj ciferoj belege brilis. Aparte al mi plaĉis unu aparato — sur ĝia skalo estis surskribo «Angulo de atako». Tio belege sonis — ANGULO DE ATAKO!

Kun aŭtomobilistoj, kiuj evidentiĝis pli praktikaj kaj pli avaraj ol la glisilistoj, diplomataj intertraktoj ne havis sukceson. Ĉi tie ni devis fari naturan interŝanĝon: kontraŭ acido por akumuliloj ni ricevis stirradon, kaj kontraŭ solvilo por farbo ni interŝanĝis aŭtolanternon, sparkilon de aŭto «GAZ» kaj pleksiglasan ŝildon de motorciklo. La ŝildon ni fleksis, kaj ricevis ŝikan supraĵon por kajuto — kiel en avio.

Lasi ĉion ĉi por nokto en la korto estis riske, kaj nun ni ĉiuvespere trenis la korpon sur la sesan etaĝon. La ŝtuparo estis marmora, sed sufiĉe malvasta kaj kruta, kaj sur la ŝtuparejoj staris skulptaĵoj de sportistoj kaj pendis pentraĵoj. Ni penis ne malutili al la korpo kaj ne ĉiam sukcesis observi la alion. Iu plendis al la direktoro, kaj foje la direktoro aperis en la korto. De Dina ni sciis, ke la direktoro samtempe gvidas la teatran rondeton. Estis malfacile diri, kiom li estis kolera en realo, sed aspekton li havis treege koleran: proksimume kiel de Johano La Terura, ludata de aktoro Jurij Jakovlev. La direktoro dufoje ĉirkaŭiris la ŝalupon kaj iel trankviliĝis. Entute mi rimarkis, ke homoj, foraj de tekniko, nevole iel mallaŭtiĝas apud maŝinoj. Verŝajne, maŝinoj ŝajnas al ili io simila al dresitaj tigroj: dresado devas agi, kaj la dresisto estas apude, sed tigro estas tigro — kiu scias, kio povas okazi...

Silentinte iom, la direktoro montris per fingro al la pruo kaj eldiris:

— Ĉi tie!

Poste balancis per la kapo kaj transiris al la poŭpo.

— Ne, — diris li. — Ĉi tie! Ĝuste ĉie tie devas esti savbuo.

Li rigardis al ni kaj precizigis:

— Du savbuoj.

Post tio li foriris. Ni faciligite ekspiris, ne aprezinte tiam la tutan saĝon kaj antaŭvidon de la estro. Nin tiutage maltrankviligis alia demando — kiel nomi la ŝalupon. Fakte, la nomo jam ekzistis, ĝin elpensis Sergej Andrejeviĉ, sed ni iel ankoraŭ ne kutimiĝis al tiu nomo.

— «Nigra fulmo»... nu-nu... «Fajra meteoro»... do, ĉio simila, — diris li, trarigardinte faritan de ni liston de nomoj. — Se ŝipon nomi «Fulmo», cent knotoj ŝajnos io tre modesta. Alia afero — «Testudo». Por «Testudo» eĉ dek knotoj jam estas kolose. Necesas atenti psikologion.

«Testudo»... Al ni tio ne plaĉis, kaj aliaj geknaboj al ni malkonsilis. Nur Viĉjo subtenis proponon de Sergej Andrejeviĉ: tiel estos pli bone por SEKRETECO.

— Ĉu vi legis pri majoro Pronin? — demandis li. — Devas esti KODA nomo, sen tio ne eblas.

Majoro Pronin estis en tiuj jaroj preskaŭ same populara, kiel nun von Stierlitz. Ni cedis: estu koda nomo.

«Testudon» ni farbis helruĝe, por pli facile observi ĝin, kiam ĝi flugrapide kuros. Jaĉjo alportis libron pri Buratino, tie estis bildo de Tortilla, kaj konata knabo el pentrista rondeto, ĵetante rigardojn al Tortilla, pentris du testudojn — po unu sur ĉiu ŝiprando. La bildoj estis bonaj, sed tamen io mankis en ili. Kaj foje ni komprenis: al la testudoj necesas alfari flugilojn, jen kio mankas! La flugilojn ni devis alpentri memstare, sed post tio jam ĉio estis en ordo, kaj «Testudo» ricevis vere ŝikan aspekton.

Nun la korton komencis viziti scivoluloj. Foje venis sinĝenema knabo en okulvitroj; li longe iradis ĉirkaŭ «Testudo», rigardante internen, ion kalkulis en notlibreto, kaj poste, pardonpetante kaj ruĝiĝante pro sinĝeno, deklaris, ke tiu submarŝipo profundiĝos nur je kvindek metroj, post kio ĝin dispremos terura premo de akvo. Post du tagoj aperis morna persono en oleumita fajrobrigadista jako kaj en same oleumita kepo, metita sur la frunton. La persono moroze observadis nian laboron kaj demandis: «Se incendio estos, fajro estos, kien vi saltos? Kiam vi forbrulos, kion diros paĉjo, kion diros panjo?..»

Kelkfoje venis geknaboj el fotografia rondeto kun sia gvidanto. Ili lernis koloran fotografion, ilian atenton altiris helaj koloroj de «Testudo». Al ni ili deklaris, ke ni estas «nefotogeniaj» kaj tute malbone aspektas sur fono de la ŝalupo. Bone aspektis Dina, ili ŝin diligente fotis.

Venis ankaŭ komencanta poeto el literatura rondeto. Ni montris al li, kie staros la ujoj kun karbido, kaj kiel gaso iros en la brulkameron, klarigis la principon de raketa motoro. Bedaŭrinde, la poeto ĉion fuŝis. Li verkis versojn, en kiuj la ujoj ial freneze turniĝis, kaj la brulkamero blovis en velojn kaj la ŝipo fiere iris tra glacioj al la norda poluso...

Finfine, al ni ĉio ĉi tedis, kaj ni komencis kovri «Testudon» per dreliko. Viĉjo diris, ke PRODUKTO, kaŝita en drelikon, nepre altiros atenton de spionoj. Li nun konstante turniĝis apud «Testudo», rigardante ĉiuflanken.


Ni laboris en mekanika metiejo, faris partojn por la motoro. Sur papero estas tre facile desegni ses ujojn, sed fari el fero almenaŭ unu estas multe pli malfacile, pri tio ni rapide konvinkiĝis. La ujoj rezultis iaj oblikvaj, kaj Nikolaj Borisoviĉ, subridante, diris, ke tio estas bonegaj modeloj de la fama kliniĝanta turo en Pizo... Poste komenciĝis senfina turmento kun orloj. Ili teniĝis sur nitoj kaj sur lutaĵo, ŝajne ĉio estis firma kaj hermetika, tamen la ujoj obstine likis. Anstataŭ brulkamero ni sukcesis adapti cilindron de avia motoro, sed en ties kovrilo necesis aranĝi klapojn por aero, kun tio ni umadis pli ol monaton...

La korpo staris en angulo de la korto, sub dreliko. Iam mi malnodis ŝnurojn, demetis la drelikon kaj enrampis en la kajuton de «Testudo». Mi penis imagi, kiel ĉio okazos: jen mi malfermos la kranojn, akvo ekiros en la ujojn, poste mi turnos la startan kranon, gaso ekiros en la brulkameron, ektiro de la konektilo — «Testudo» ekimpetos antaŭen... Domaĝe, ke sur nia bonega kontrolpanelo ne funkciis aparatoj — kontrolilo de rapido, kontrolilo de angulo de atako... Mi jam sciis, ke angulo de atako nomiĝas angulo de klino de flugilo al linio de flugo. Estis io magia en tiuj vortoj — ANGULO DE ATAKO. Kvazaŭ la aparato devus montri tension de fortoj, donitaj al decida impeto. Aĥ, se ĉiu homo havus eblon vidi sian angulon de atako, senti ardon de fortoj en ĉi tago, ĉi horo, ĉi momento!..

Al mi katastrofe mankis tempo: mi haste manĝis, haste dormis, haste pretigis hejmtaskojn. Foje mi kalkulis, kiom da tempo mi havas en rezervo. Por vivo restis ĉirkaŭ dekkvin jaroj (post tridek jaroj fantomis maljuneco, tiujn jarojn mi ne atentis). Tutaj kvin jaroj — triono de la vivo, terure eĉ pensi! — devis malŝpariĝi por dormo. Se dum tago perdi por bagateloj tri horojn, necesas subtrahi ankoraŭ unu jaron. Kio do restas?!

La kalkuloj ŝokis min. Mi komencis senti fluon de tempo. Kvazaŭ mi staras en rapida monta rivero, kaj akvo fulmorapide ĉirkaŭfluas min: momento — kaj ĝi jam estas fore, neatingebla, neretenebla.

Mi mezuris per horloĝo, kiom da tempo necesas por legi libron. Poste faris kalkulojn. Simpla aritmetiko montris, ke dum tuta vivo mi sukcesos tralegi ne pli ol mil librojn. Sed kio estas mil libroj? Ja nur Jules Verne havas pli ol cent librojn!

Tiam mi komencis registri, por kio mi malŝparas tempon, penis atenti ĉiun minuton — de mateno ĝis nokto. Evidentiĝis, ke perdiĝas amaso da tempo: ŝajne mi seninterrompe estas okupita pri io, sed tutegale dum tago ien malaperas tri–kvar horoj... Pasis jaroj, ĝis mi lernis regi tempon, sed tio jam estas alia historio, pri tio necesas verki alian rakonton. Kaj tiutempe mi havis nur unu ideon: necesas malpli dormi. Mi provis malpli dormi. Dum tri noktoj mi sukcesis gajni du horojn, sed en kvara nokto mi endormiĝis tiel forte, ke tuj perdis ŝparitajn horojn... Kaj antaŭe estis somero, min maltrankviligis amaso da nesolvitaj demandoj. Kiel, ekzemple, klasigi tempon, kiam oni kuŝas sur tegmento de la urba banejo kaj sunbruniĝas? Ĉu tio estas perdita tempo aŭ ne?..

En antaŭmilitaj jaroj somero en Bakuo komenciĝis la dekkvinan de aprilo. Antaŭ la dekkvina de aprilo estis vintro, kaj poste tuj komenciĝis somero. Fakte, nun en Bakuo ankaŭ estas nur du sezonoj: somero, kiam estas tre varme, kaj vintro, kiam estas varme, sed ne tre. Sed antaŭ la milito ŝanĝo de sezonoj estis pli drasta: la dekkvinan de aprilo — kaj eĉ ne unu tagon pli frue! — sur stratoj aperis viroj en blankaj pantalonoj kaj virinoj en blankaj jupoj, malfermiĝis someraj kinejoj, plaĝoj, parkoj.

La dekkvinan de aprilo mi kun Jaĉjo aranĝis ripoztagon. Ni iris laŭ stratoj, tio estis strange: iri kaj ne hasti, eblis eĉ stari. Pri «Testudo» ni decidis en tiu tago ne rememori. En la urbo aperis novaj tramvagonoj kun molaj foteloj. Ni promenveturis en tramo, rigardis atrakcion «Lopo de morto — motorciklo sur vertikala muro», staris apud nova malpezaŭto «ZIS». Antaŭe ĉio ĉi estis freneze interesa, sed nun ni sciis, ke tramoj, motorcikloj, aŭtoj estas antaŭa jarcento. Nu kio estas tramo, eĉ kun molaj foteloj, se rapido estas nur dudek kilometroj hore!.. Kaj eĉ «lopo de morto» estas neniom mortiga, tio estis detale priskribita en «Amuza fiziko» de Perelman.

Sur apudmara bulvardo okazis konkuro de velboatoj. Mi rigardis kaj unuafoje sentis, kiel malrapide, kiel neelteneble malrapide rampas ili sub siaj veloj. Aĥ, se ĉi tie estus nia «Testudo»...

Poste ni supreniris en Surmontan parkon. Tie okazis ekspozicio de hundoj, kaj Jaĉjo, rompinte konvencion, komencis pruvi, ke la unuan teston eblas fari kun hundo: tiel, laŭ li, estos malpli danĝere. Ni preskaŭ kverelis. Mi opiniis, ke testi la ŝalupon devas homo: ekstremokaze homo komprenos, kion fari. Rakontante malkonsekvence, mi devas diri, ke post du semajnoj Jaĉjo tamen alportis hundon kun minaca nomo Ĝulbars. Tio estis gaja kaj bonanima estaĵo — kurbokrura kiel vertago kaj lanuga kiel pudelo. Jaĉjo sidigis Ĝulbarson en la fotelon, la hundo rigardis al la kontrolpanelo, kaj tiam ĝia gajeco tuj elvaporiĝis. Ĝi atente ĉirkaŭrigardis la aparataron, poste priflaris starantajn apud la fotelo ujojn. Ŝajne ĝi rapide komprenis la aferon. Nervoze bojetinte, Ĝulbars elsaltis el la ŝalupo kaj sagrapide forkuris en malproksiman angulon de la korto, en subteraĵon, el kie Jaĉjo poste longe ellogadis ĝin per bonbonoj.

Do, venis somero, kaj ni ankoraŭ umadis kun «Testudo». Ŝajne, estas simpla afero — instali la ujojn. Jen, la ujoj estas instalitaj, kaj neatendite evidentiĝas, ke eksterŝipa akvo plenigos ilin nur je triono: la ujoj estas altaj, ili estas super akvonivelo, kaj akvo per si mem ne iros supren. Teruro: necesas fari novajn ujojn — malaltajn kaj vastajn, por ili ne estas loko, kaj, sekve, la korpon ankaŭ necesos fari dekomence...

Savis nin «Amuza fiziko» de Perelman. Tie estis priskribite, kiel prenas akvon rapidaj trajnoj: laŭlonge de reloj oni aranĝas kanalon kun akvo, de lokomotivo oni mallevas tubon, fleksigitan antaŭen; ju pli rapide moviĝas la trajno, des pli alte leviĝas akvo laŭ la tubo. Ni ankaŭ eligis fleksigitajn tubojn ekster la ŝipon, kontraŭ akvofluo. Entute, «Amuza fiziko» tre ofte helpis nin. Kaj jen foje venis tago, kiam ĉio estis farita, instalita, alŝraŭbita, farbita. Ni eĉ konfuziĝis: ĉio estas preta, ni staras kaj ne scias, kion ni nun faru. Sergej Andrejeviĉ, ĉirkaŭrigardinte «Testudon», diris: «Nenio okazos», — kaj ordonis farbi duzon. Granda duzo, simila al funelo de malnova gramofono, preskaŭ je duonmetro elstaris el la poŭpo. La duzon ni farbis per nigra lako, kvankam la lako tutegale devis forbruli, kiam komencos funkcii la motoro kaj la duzo varmegiĝos.

— Ĉu funkcios la motoro aŭ ne, estas ankoraŭ nesciate, — diris Sergej Andrejeviĉ. — Sed ĉio devas brili. Morgaŭ ni faros teston. Ekzistas unu kvieta lageto en la parko.

Sekvan tagon «Testudon» oni ŝarĝis sur kamionon, ĉirkaŭligis per ŝnuroj kaj veturigis en la parkon. Preterpasantoj haltis kaj gapis al mirinda maŝino. Ni staris en la karoserio, ĝuante ĉies atenton. Estis domaĝe, ke Dina forveturis por somero kaj ne vidis nian brilan marŝon laŭ la urbo.

Semajnon antaŭ la forveturo Dina donacis al mi «Misteran insulon» de Jules Verne. La eldonaĵo estis ŝika — kun ore presita kovrilo, kun belegaj bildoj. Antaŭe Dina ne donis tiun libron eĉ prunte. Mi demandis, ĉu ŝi ne bezonas acetonon aŭ ion alian. Ŝi respondis, ke ŝi nenion bezonas. Tiun vesperon ni iomete promenis laŭ apudmara bulvardo. Mi penis paroli pri «Testudo», sed Dina aŭskultis iel distre. Entute, ŝi forte ŝanĝiĝis dum lastaj monatoj. Nun Jaĉjo diris, ke ŝi estas el liriko de A. S. Puŝkin. Iam ŝi ŝajnis al mi tute nekonata. Kvazaŭ ŝi estis iom pli aĝa ol mi. Aŭ mi estis iom pli aĝa ol ŝi (ja en raketa tekniko ŝi nenion komprenis!). Ni jam estis forirantaj de la bulvardo, kiam ŝi deziris, ke mi pluku por ŝi floron, kaj montris al oleandra arbusto meze de granda florbedo. Tiuj oleandraj arbustoj abundis ĉie — kaj sur la bulvardo, kaj sur stratoj. Sed Dina malgraŭ ĉia logiko bezonis floron ĝuste de tiu ĉi florbedo. La floron mi plukis, kaj poste ni devis fuĝi de gardisto. Ne, tamen mi estis iom pli aĝa ol Dina...

Do, ni alveturigis «Testudon» al la lageto, demetis ĝin de la kamiono kaj solene surakvigis. Ĝi ne dronis, nia «Testudo»! Por ŝipo, konstruita laŭ «Amuza fiziko» kaj «Amuza mekaniko», ne droni — tio estas jam tre multe. «Testudo» belege aspektis sur akvo, tion agnoskis ĉiuj — kaj Sergej Andrejeviĉ, kaj Nikolaj Borisoviĉ, kaj geknaboj, kiuj venis kun ni. La unuan teston ni delonge decidis fari duope, por ofendi nek Jaĉjon, nek min. Ni kun peno eniĝis en malvastan kajuton. Mi sidis sur la genuoj de Jaĉjo. Nikolaj Borisoviĉ permesis preni nur malgrandan kvanton da karbido, ni ŝutis ĝin en unu ujon. Tiutempe knaboj sub gvido de Sergej Andrejeviĉ ligis «Testudon» al arbo, staranta apud akvo. Ni havis klaran instrukcion: ŝalti la motoron kaj, kiam ĝi ekfunkcios, tuj malŝalti.

— Rapide, — urĝigis Jaĉjo, — ĉiuj jam kaŝiĝis, donu akvon, vi jam dispremis miajn genuojn.

Mi malfermis la kranon, kaj en la ujo eksiblis karbido. Ni rigardis sur la kontrolpanelon, sur la solan funkciantan aparaton — manometron, kiu montris premon de acetileno en la ujo. La nadlo malrapide, kvazaŭ nevole, rampis al cifero «2». Jaĉjo turniĝis sub mi, li neniel sukcesis tiriĝi ĝis la starta krano. Finfine li malfermis la kranon, la gaso ekiris en brulkameron, la nadlo de la manometro tuj haltis. Mi ŝaltis la konektilon de la sparkosistemo kaj...

...kaj nenio okazis.

Mi aŭdis, kiel plaŭdas akvo ĉirkaŭ la ŝipo, kiel siblas karbido en la ujo kaj kraketas io en la sparkobloko.

— Jen aferoj... — konfuzite eldiris Jaĉjo.

Nenion pli li sukcesis diri, ĉar aperis rapide kreskanta grinco. Dum du–tri sekundoj la grinco kreskis, iĝis netolerebla — kaj bumis eksplodo.

Mi sentis, kiel ektremis korpo de «Testudo», kaj momente imagis maldikajn ripojn kaj eĉ pli maldikajn tabulojn, ligantajn la ripojn, kaj tute maldikan plakan laton. Mi imagis, sur kio ĉio ĉi teniĝas, ja ni ŝparis ĉiun najlon, por gajni pezon... Mi kaptis la konektilon kaj ektiris ĝin malsupren, malŝaltante sparkadon.

Ni elrampis el la kajuto, ankoraŭ ne komprenante, kio fakte okazas, kaj ĉu ni povas opinii la teston sukcesa. Sed la knaboj sur la bordo kriegis pro ekstazo, kaj niaj duboj tuj elvaporiĝis. Ĉiuj, interrompante unu la alian, rakontis, kiel bonege bumis la motoro kaj kia grandega flamo eliĝis el la duzo. Sergej Andrejeviĉ diris: «Multe da bruo... jam tio estas bona». Kaj Matraso pridemandis pri premo de acetileno en la ujo: kiom estis antaŭ la starto, kiom poste. Unuvorte, la testo estis sukcesa, ni pli kaj pli konvinkiĝis pri tio. Unu eksplodo — kaj tiel bonege! Ja eblas plenigi per karbido ĉiujn ujojn, eblas altigi premon ĝis kvin atmosferoj — tiam eksplodoj kuniĝos en seninterrompan muĝadon, kaj «Testudo» impete ekflugos antaŭen...

Sergej Andrejeviĉ diris, ke morgaŭ oni venigos komisionon el la Junpionira Klubo kaj, se ĉio estos bona, «Testudon» oni sendos al ekspozicio. Kaj dume necesas starigi tendon kaj deĵori ĉi tie ĝis mateno. Sergej Andrejeviĉ kunprenis knabojn kaj forveturis. Ni restis kvarope: Matraso, Jaĉjo, Viĉjo kaj mi.

Ni iris vespermanĝi en kafejon, ordoninte al Viĉjo gardi «Testudon» kaj elrigardi spionojn. Post la vespermanĝo Matraso kuŝiĝis dormi en la tendo, kaj ni, manĝiginte Viĉjon per kukoj, ekiris promeni laŭ la parko. Ĉe paraŝuta turo kaj pafejo amasiĝis homoj. Sur dancejo tondris muziko. Ni iom spektis trans barilo, kiel oni dancas. Jaĉjo diris, ke entute necesas lerni okcidentajn dancojn. Mi decide kontraŭdiris: kiu bezonas tiujn dancojn? Plenaĝaj homoj tretas polvan dancejon, fanfaronas unu antaŭ alia, ridinde! Kaj kiom da tempo malŝpariĝas por tio, estas terure eĉ pensi...

Ni trapasis al la scenejo, tie estis pli interese, elpaŝis prestidigitistoj, ĵonglistoj. Revenis ni rektvoje, laŭ senhoma kaj malbone prilumita aleo. En ĝia fino staris plakŝildo kun mapo de Hispanio. La milito en Hispanio finiĝis jam en antaŭa jaro, pri la mapo, verŝajne, oni simple forgesis. Farboj sur ĝi paliĝis, en kelkaj lokoj ilin forlavis pluvo. Tamen estis videble, kiel kurbaj nadloj celas al Madrido kaj Barcelono. Ni longe staris apud la mapo. Se ni scius, ke post jaro tiuj rabaj nadloj tiriĝos al Minsko, Smolensko, Moskvo...

Vento ŝanceligis solecan lanternon sur fosto, laŭ la mapo trakuris nigraj ombroj.

— Oni diras, okazos milito, — mallaŭte diris Jaĉjo. — Kiel vi opinias, ĉu oni min ne prenos pro la okulvitroj?

Mi opiniis, ke Jaĉjon plej verŝajne oni ne prenos en armeon: li portas okulvitrojn, kaj entute li estas, kiel diris mia panjo, «libra knabo». Sed ofendi Jaĉjon mi ne volis.

— Vi povas iĝi milita kuracisto, — respondis mi. — Ĉu malbone? Sur ĉiu submarŝipo estas kuracisto.

Pri mi mem mi ne dubas: post la lernejo mi iros en militmaristan lernejon, kaj poste mi servos sur submarŝipoj. Tiuvespere mi certe ne sciis, ke ĉio okazos tute alie kaj ke en la kvardek tria jaro mi trafos en aviistan lernejon, kaj Jaĉjo trafos en artilerian lernejon. Ne sciis mi, ke el «libra knabo» fariĝos komandanto de baterio de kontraŭtankaj kanonoj. Jaĉjo pereis en la kvardek kvina en Hungario, apud lago Balatono.

Al «Testudo» ni revenis silente. Mi pensis pri Hispanio: tie devas okazi revolucio, nepre devas! Se mi povus ĝis tiam konstrui grandan raketan ŝipon...

Reveninte, ni trovis, ke Viĉjo dormas kaj Nikolaj Borisoviĉ ankaŭ dormas, kaj «Testudo» trankvile balanciĝas apud bordo. Je la dekdua horo en la parko oni estingis lumojn. Jaĉjo diris, ke li deĵoros, kaj ke mi devas dormi, tiel estas ĝuste el medicina vidpunkto. Matene mi devis stiri «Testudon». Jaĉjo ne scipovis naĝi, kaj Sergej Andrejeviĉ havis pri tio firman regulon: ne scipovas naĝi — sidu sur bordo.

Ie tre malproksime zumis avio kaj laŭ ĉielo trakuris radioj de lumĵetiloj. Ni silente rigardis stelojn. Min maltrankviligis molestaj pensoj. Ili aperis foje, kaj mi neniel sukcesis liberiĝi de ili. Kial sur la rekordaj ŝalupoj de Campbell estas instalitaj ne reakciaj, sed plej kutimaj motoroj? Ĉu Campbell estas pli stulta ol ni? Kaj entute: kial bonegan «Testudon» konstruis ni, sed ne plenaĝuloj?

Post multaj jaroj, relegante biografion de la granda matematikisto Évariste Galois, mortinta tre juna, mi rememoris miajn malnovajn dubojn kaj pensis, ke vere aŭdacaj malkovroj ĉiam komenciĝas de knabaj sonĝoj, de infana revo, de frenezaj kaj nekutimaj ideoj. Poste venas prudento, singardo, sobra kalkulo: kaj se malsukceso? kaj se tio entute ne realigeblas? kaj kial ĝuste vi estas tiom saĝa, ke vidas pli malproksime ol aliaj?.. Bone, se ie en profundo de la animo konserviĝis tiuj delongaj knabaj sonĝoj kaj frenezaj ideoj. Kiel bruletanta fajro ili ekbrulos denove, ekflamos hele kaj prilumos la tutan vivon. Kaj tiam vi iros kontraŭ ĉio, iros kaj faros neeblan...

Jaĉjo rapide ekdormis. Kaj mi ankoraŭ iom pensis pri «Testudo», pri morgaŭa tago kaj pri tio, ke Dina forveturis tute malĝustatempe...

Matene sur du aŭtobusoj alveturis komisiono, kondukata de geknaboj el diversaj rondetoj. Mirakla estis la mateno, freŝa, sen tedinta varmego, kaj anoj de la komisiono ravite aĥis, rigardante arbojn, grason, lageton kaj helruĝan «Testudon». Viĉjo deirigis min flanken kaj morne ekflustris:

— Aŭskultu, Genĉjo, malbonas via afero. En ĉi tiu komisiono neniu ion komprenas en tekniko. Ja tie kiu estas? Estrino de broda rondeto, poste el la baleta, el la literatura, el la biologia, el la ĥora, kaj tiu, kiu staras kun knabinaĉoj — arta gimnastiko. Nur unu viro, sed eĉ tiu el la pentrista. Por ili estas tutegale — ĉu raketo, ĉu remiloj. Nenion komprenos, vi vidos.

Mi ekstaris antaŭ la komisiono en novega supertuto kaj avia ĉapo (Sergej Andrejeviĉ akiris ĉe la glisilistoj). La komisiono kortuŝite ĉirkaŭrigardis min kaj bondezire faris kelkajn demandojn: kiom mi aĝas, en kiu lernejo mi lernas kaj kiajn poentojn mi havas. La prezidantino ekkriis: «Tre bele, ja vere, ĉie tie ĉio estas tre bela...» Jaĉjo ĵus finis ŝargi la ujojn, kaj odoris karbidon, kaj Sergej Andrejeviĉ ordonis al li teni sin for de la komisiono.

Knaboj altiris «Testudon» al la bordo, eblis komenci testadon. Matraso flustris: «Premon ne pli ol du atmosferoj, atentu!» Sergej Andrejeviĉ vokis min flanken kaj avertis: «Gardu vin tie... Premon tenu ne pli ol tri atmosferoj». Mi enrampis en la kajuton. Jaĉjo, starante en akvo ĝis genuoj, tenis «Testudon».

— Jen vato, ŝtopu la orelojn, — diris li. — Kaj ne trafaĉu en la kontraŭan bordon.

Li malfermis pleksiglasan supron de la kajuto kaj montris distiritajn kvin fingrojn. Tio signifis: premon de acetileno ne malpli ol kvin atmosferoj.

Poste mi agis preskaŭ aŭtomate. Rapide malfermis ĉiujn kranojn, aŭdiĝis siblado, la nadlo de la manometro vigle ekkuris dekstren. Mi rigardis, kien estas direktita la pruo de «Testudo»; ĉio estis en ordo, Jaĉjo sukcesis turni la ŝalupon per poŭpo al la bordo. La nadlo trakuris ciferon «3». Nun necesis atentegi tiun ĉi nadlon, ĉar la ujoj povis ne elteni tian premon; mi bone sciis, kiel nefidindaj ili estas, niaj ujoj.

Kiam la nadlo tuŝis kvinon, mi ektiregis la startan kranon kaj preskaŭ samtempe ŝaltis sparkadon. Tuj aŭdiĝis alta sonora sono, kvazaŭ apude oni rompis vitron, — kaj tuj ektondris eksplodo. Ĝi diferencis de la hieraŭa eksplodo, kiel trumpeta muĝado de mil plenaĝaj elefantoj diferencas de krio de unu eta elefantido.

Mi fermis la okulojn kaj ŝrumpis, alkroĉiĝinte al la stirrado. Tiumomente mi eĉ ne pensis retrorigardi al la bordo. Sed indus tion fari! «Testudo» estis je unu metro kaj duono for de la bordo, kaj la duzo iĝis celita al la komisiono, al kiu Nikolaj Borisoviĉ vane klarigadis principon de raketa moviĝo. Sergej Andrejeviĉ, homo sperta kaj ne unufoje vidinta, kiel eksplodas ŝipoj, montris al Matraso per signoj, ke necesas deiri pli malproksimen, sed Matraso ne rimarkis liajn signalojn. Ĝuste en tiu momento mi ŝaltis la sparkadon.

Poste mi longe pridemandis atestintojn. Ili rakontis diverse. Legendoj aperas mirinde rapide, kaj en ili ĉio estas treege troigita. Do, laŭ la legendo, la komisiono estis kvazaŭ forblovita per vento. Neniu el la komisionanoj sukcesis resti sur la piedoj. Sama sorto atingis spektantojn, kiuj venis plej proksime. La restintaj, kiel oni kutime diras, ricevis nur facilan timon.

Surdiga starto de «Testudo» demonstris al la komisiono diferencon inter remiloj kaj raketo, kaj, kiel poste diris Jaĉjo, referencante al Majakovskij, faris tion «peze, videble, krude».

Kaj mi, malferminte la okulojn, ekvidis, ke «Testudo» moviĝis, sed kun vere testuda rapido. Ĉiu eksplodo (kaj ili okazis post ĉiu tria–kvara sekundo) igis min fermi la okulojn. Mi sentis, kiel fleksiĝas korpo de «Testudo», kaj atendis, ke la brulkamero tuj defalos. Surdigaj, kanonbruaj eksplodoj — tio estis venko: la motoro funkciis, kaj kiel laŭte funkciis! Sed «Testudo», tremante kaj skuiĝante pro la eksplodoj, iris kun rapideco de paŝanto, ne pli. Kaj tio estis terura malvenko... Min disŝiris kontraŭdiraj sentoj, sed pensi, koncentriĝi mi ne povis: provu pensi, se malantaŭ la dorso aŭdiĝas tia kanonado!

Logike pensi mi komencis, kiam «Testudo» aliris mezon de la lageto. Mi rigardis la nadlon de la manometro, ekvidis, ke ĝi tremas ĉe cifero «4» kaj pensis: se «Testudo» ne disfalis — ankoraŭ ne disfalis! — kaj la motoro funkcias, necesas altigi premon de acetileno ĝis sep aŭ ok atmosferoj.

Mi malŝaltis sparkadon, fermis la startan kranon. Venis silento, simple nekredebla silento, mi neniam aŭdis tian silenton. Mi ne scias, ĉu siblis karbido en la ujoj, sed la nadlo moviĝis dekstren, la premo estis altiĝanta, kaj mi ekturnis la stirradon. «Testudo» malrapide turniĝis.

Kaj jen okazis katastrofo.

Aŭdiĝis stranga sono — kvazaŭ kun krako disŝiriĝis peco de ŝtofo, — kaj la kajuto tuj pleniĝis per mordanta odoro de karbido. Krevis ujo, unua de maldekstre, ĝi krevis laŭ orlo, ŝtala vando kiel razilo tratranĉis plakan ŝelolamenon. En la ŝalupon ekfluis akvo. Mi rigardis al la nadlo, ĝi tremis ĉe cifero «7»: se nun mi povus ŝalti la motoron!.. Sed «Testudo» kliniĝis flanken, en la kajuto ne eblis spiri. Mi forĵetis la pleksiglasan supron kaj ekrampis ekster la ŝipon...

Tamen «Testudo» estis bona ŝipo: ĝi dronis nehaste, solide. Mi naĝis ĉirkaŭ ĝi, ĝis ĝi ne malaperis sub akvo. Poste mi direktis min al la bordo. Mi tre ne deziris naĝi tien, sed kio al mi restis...

Tio, kio okazis en sekva duonhoro, estas malfacile priskribebla. Koleregaj komisionanoj tiris min en diversajn flankojn, kalkulis miajn manojn kaj piedojn, ion demandis, kaj mi nenion aŭdis kaj respondis maltrafe. Sur Sergej Andrejeviĉ kaj Nikolaj Borisoviĉ falis torento de riproĉoj kaj kulpigoj. La komisionon neniel maltrankviligis, ke «Testudo» ne venkis mondan rekordon. Ŝajne la komisiono nenion rimarkis, krom la unua eksplodo. La prezidantino indigne ripetadis: «Kiu permesis sidigi infanon sur tiun barelon kun pulvo?»

Jaĉjo sukcesis forkuri, sed nin — Sergej-on Andrejeviĉ-on, Matrason kaj min — oni sidigis en aŭtobuson kaj veturigis en la urbon. Post horo ni donis klarigojn al la direktoro de la Junpionira Klubo. Fakte, anstataŭ ni ĉiuj parolis Sergej Andrejeviĉ. Mi sukcesis diri eĉ ne unu vorton, kvankam jam en la aŭtobuso, iomete ŝanĝinte faman eldiron de Galileo, mi pretigis bonegan frazon: «Ja ĝi tamen moviĝis!»

La klarigoj okazis kun krioj. La direktoro havis solidan voĉon, la direktoro trejnis sin en la teatra rondeto. Kaj Sergej Andrejeviĉ povis, se necesis, superkrii muĝon de ŝtormo. Ni sidis en la koridoro, atendante la decidon. Kaj la estro demonstris saĝecon, kiu miregigis min per sia neatenditeco kaj nekomprenebleco. Estis farita ordono el du punktoj:

  1. La konstruistojn de «Testudo», la gvidanton kaj la aktivularon de la kemia rondeto premii per turistaj vojaĝiloj.
  2. La personoj, menciitaj en punkto unua, forveturu en la turisman vojaĝon laŭ la vojaĝiloj.

Poste mi komprenis, kiom saĝa kaj logika estis tiu decido. Oni nin premiis, sekve, ni ne estas ofenditaj. Oni nin sendis en turisman vojaĝon, sekve, ĉiuj pluaj eksperimentoj estas malebligitaj, do, la komisiono ankaŭ ne estas ofendita. Krome solviĝis problemo, kiu jam duan semajnon turmentis la direktoron: estis pereantaj turismaj vojaĝiloj por paŝa vojaĝo laŭ Granda Kaŭkazo, tiujn vojaĝilojn rifuzis preni gvidantinoj de ĥoraj kaj similaj rondetoj. La vojaĝilojn kaj biletojn oni al ni tuj enmanigis. Ni rigardis kaj aĥis — la trajno estis forironta morgaŭ matene. Necesis kuri hejmen, klarigi ĉion al la gepatroj kaj kolekti valizojn...


* * *

En la vojaĝo ni havis sufiĉan tempon por pripensi, kio fakte okazis. Komence ni ĉiel pridiskutis, kiel elsubakvigi «Testudon». Kaj nur poste komprenis, ke necesas nova motoro. En la brulkameron de «Testudo» la brulaĵo iris en gasa stato, gaso pezas malmulte, sed okupas grandan volumenon. Tial ĉiufoje en la kamero troviĝis nur kelkaj gramoj de brula miksaĵo. Ni ne komprenis, ke brulaĵon necesis doni en likva stato — en tio estis nia eraro.

Dum vesperoj ni sidis ĉe fajrujo kaj diskutis, kia devas esti likvaĵa raketa motoro, kia brulaĵo pli konvenas kaj kiun likvaĵon preni kiel oksidilo anstataŭ aero.

Likvaĵan raketan motoron mi konstruis dum du jaroj. La brulkamero estis malgranda, malpli ol tea glaso: la tuta motoro senpene lokiĝis sur fenestrobreto. Mi konstruis la motoron hejme, iam al mi helpis Jaĉjo. Ekfunkciigi la motoron mi timis; mi sciis, ke en la plej bona okazo ĝi eltenos kelkajn sekundojn, ne pli.

Multajn turmentojn mi havis kun oksidilo — dioksido de hidrogeno. En apotekoj estis vendata triprocenta solvaĵo de dioksido, por la motoro tiu solvaĵo ne taŭgis. Dina akiris en frizejo perhidrolon — 30-procentan solvaĵon de dioksido, sed ankaŭ tio ne sufiĉis. Tamen perhidrolo taŭgis por spira aparato. Ĝi facile disociiĝis, eligante oksigenon. Mi konstruis subakvan spiran aparaton, funkciantan per dioksido. Mi ne tre alte taksis tiun aparaton, sed ĝuste por ĝi mi ricevis mian unuan patenton. Tio estis, kiam mi lernis en deka klaso...

En februaro de kvardek tria jaro mi iris en la armeon. Je du tagoj antaŭ la forveturo mi sukcesis akiri iomete da koncentrita dioksido, mi decidis demonstri al Dina, kiel funkcias likvaĵa raketa instalaĵo. Vespere oni deklaris aeran alarmon, la najbaroj malsupreniris en la rifuĝejon, kaj mi kaj Dina eltiris la instalaĵon en malpleniĝintan koridoron. La motoro estis firme fiksita al stando, peza metala tabulo. Mi rememoris la kajuton de «Testudo»; ĉi-foje estis neniaj kontroliloj — nek manometro, nek kontrolilo de angulo de atako. La startan kranon mi ektiris per ŝnuro el malproksime. Dioksido, trafinte en la brulkameron, mem bruligis brulaĵon — alkoholon. Kaj en la malgajan koridoron de la malnova komunloĝejo neatendite eniris voĉo de estonteco, voĉo de raketa epoko — seninterrompa, forta, furioza muĝo de raketa motoro. Dum du–tri sekundoj la kamero varmegiĝis ĝis ruĝo. La muĝo abrupte ĉesis, super la stando leviĝis blua flamo, brulis alkoholo. Ni kun peno estingis la flamon, de la instalaĵo restis brulinta, fandita metalo...

Kaj tamen ĝi funkciis, tiu instalaĵo! Verŝajne, tio estas la plej grava. Ni serĉas, konstruas, dubas, ĝojas, esperas kaj, finfine, ion sukcesas, io rezultas, kaj ni povas diri: ja tamen ĝi turniĝas, rigardu, tamen turniĝas, moviĝas, funkcias!..


Tradukis el la rusa Jurij Finkel