Genriĥ Altov

La tria jarmilo

Krono D

1

En libera spaco sesdek unuoj laŭ Kanel estas tempesto. Sed en la atmosfero de Jupitero, kun ĝiaj densaj neregulaj kampoj, malpli ol sesdek ne okazas. Ni elflugis el la Norda haveno sur Ganimedo, kiam laŭ ĉiuj prognozoj la situacio en la regiono de la stacio Jupitero-Krono D estis neniel malpli ol sepdek. Ekzistas amaso da limigoj por krozado en tiaj kondiĉoj: a) ŝipanaro devas konsisti el pilotoj de la unua klaso, b) ŝipanaro devas havi almenaŭ dujaran sperton de flugoj en la krono de Jupitero, c) ŝipanaro devas ĉiujare pasi specialan kurson en modela trejnejo, ĉ) ŝipanaro devas... Mi jam ne memoras ĉion, tie estas longa listo de «devas».

En mia pilota rajtigilo estas indikita la kvara klaso de kampanalizado, tio estas almenaŭ io, sed stereotekniko kaj dinamika strukturigo de ŝipo ne superas la sepan nivelon. Kun tia rajtigilo mi povus esti en tiu ĉi flugo nur pasaĝero, tamen jam kiel pasaĝero mi estis supera. Tuj post la starto analizisto kaj DS-operaciisto interŝanĝis rigardojn, kaj la ŝipo draste skuiĝis. Tio estis kontrola komplekso de Teneŝev, kaj tiun komplekson mi sciis teorie, kaj nun ricevis eblecon konatiĝi kun ĝi praktike. Do, la ŝipanaro devas antaŭe havi imagon pri tio, je kio kapablas la pasaĝero en tia flugo, kaj la cerbo de la ŝipo devas atenti en la akcidenta programo mian reagon al eksteraj influoj. Entute, ĉi tiu flugo konsistis el nuraj «devas»: la ŝipanaro devas, la pasaĝero devas, la ŝipo devas...

La DS-operaciisto, knabino aĝanta ĉirkaŭ dudek jarojn, kompate rigardis min, sed tio ne malhelpis al ŝi traruli la tutan diablan komplekson kaj eĉ ion aldoni.

— Iomete da skuo, — diris ŝi poste. — La zono de turbulentaj fluoj. Nun estos pli trankvile.

De mia loko estis videbla kontrolpanelo antaŭ la analizisto, mi observis la situacion sur la ekrano kaj kaptis momenton, kiam la ŝipo vere penetris en densan turbulentan fluon. Laŭ la instrukcio kutime necesis malaltigi rapidon kaj malhaste eskapi, sed ne estis loko por eskapo, ĉar ni iris al la stacio Krono D, kaj ĝi ja konstante estis drivanta ĝuste en la infero mem.

Antaŭ la flugo mi taksis: preskaŭ horo da libera tempo — mi pripensos, kiel mi agu en la Krono. Sed dum tuta tiu tempo mi observis la laboron de la ŝipanaro.

Mi delonge ne vidis tian virtuozan teknikon de pilotado. La analizisto travidis la kampon je sep–ok cikloj antaŭen, kun mia kvara klaso pri tio ne eblis eĉ pensi. Mia ekstremo estas du cikloj kun precizo sepdek procentoj. La stereoteknikisto legis datumojn rekte de sur ekrano kaj regis rekonstruadon de la ŝipo sen komputado. La DS-operaciisto ŝanĝadis strukturon de la ŝipo, ne perdante eĉ gramon da maso. Por mi bonega poento estus perdo de dekono da maso dum rekonstruado en kutima statika kampo. Mi ĝuste tiel flugis: rekonstruo, perdo de maso, kreskigo de maso, nova kalkulo — kaj por la tuta proceduro perdiĝas ĉirkaŭ dudek minutoj...

Rekonstruante la ŝipon, la knabino-DS-operaciisto kreadis mirinde elegantajn kaj lakonajn konturojn, kvankam por la flugo la beleco de la ŝipo havis nenian valoron. Tio estis danco por si mem, danco pro superfluo da fortoj, talento, ĝojo. Kontraŭ ni ĵetiĝis skualaj ondoj de glacia amoniaka polvo, ĉirkaŭe frenezis ŝtormaj magnetaj kampoj, sed la ŝipo iris egalmezure, kiel en libera spaco.

Tiu triopo, la analizisto, la stereoteknikisto kaj DS-operaciisto, estis veraj majstroj, kaj tamen oni tenis ilin ĉi tie, en eksteraj itineroj. Ju-pilotoj en la bazo Krono D havis eĉ pli altan kvalifikon. Ĉio baziĝas sur selekto. Selekto, selekto kaj denove selekto... Unue speciala lernejo, por trafi ĝin, necesas trapasi dekon da ĉikanemaj komisionoj. Poste supera lernejo, ne ajna, sed nur sur Ganimedo, kun sia fama modela trejnejo kaj instruistoj, dum la tuta vivo flugintaj apud Jupitero. El cent finintoj de la speciala lernejo en tiun lernejon trapasas dek aŭ dek du. Kaj el cent akceptitoj finas la kurson sep aŭ ok. Poste lerna taĉmento — kaj denove selekto: en la plej bona okazo unu taĉmento el kvar trafas al kronaj bazoj de Jupitero. Kaj trejnadoj, senĉesaj trejnadoj — en la speciala lernejo, en la supera lernejo, en la grupo de eksteraj itineroj kaj poste, kiam oni, finfine, iĝas ju-piloto. Ekzotrejniloj, modelaj trejnejoj, speciala reĝimo kaj amaso da psikologoj, kuracistoj, instruistoj por ĉiu ju-piloto.

Ekstrema selekto kaj ekstrema specialigo. Ju-piloto kun specialeco analizisto havas nur trian aŭ kvaran klason pri stereotekniko kaj DS-operacioj, sed en sia malvasta fako (Ĝenerala katalogo, parto 9, ĉapitro K, No 227 — analizado de neregulaj kampoj en la krono kaj la atmosfero de Jupitero) li estas ekster klasifiko. Ekzistas niveloj, kiujn ne eblas kvante taksi. Provu determini kvalifikon de Mozart aŭ Ĉeĥov!

Antaŭ sepdek–okdek jaroj ĉi tie flugis ordinaraj pilotoj. Estas malfacile kompreni, kiel ili tion sukcesis. Analizo de kampoj estis tiam nur ellaborata: per komplika komputado eblis proksimume kalkuli plej simplan periodan kampon. Stereotekniko kaj DS-operacioj simple ne ekzistis. Sed tamen oni flugadis! Oni muntis en la spaco metalan keston, ŝtopis ĝin ĝis ekstremo per brulaĵo, provizaĵoj, aparataro — ĉion ĝis lasta bagatelo necesis preni kun si, ĉar ŝipo kaj spaco perceptiĝis tiam sendependaj unu de la alia, neniu ankoraŭ pensis pri eblo rekonstrui ŝipojn helpe de materio de la Disko. Kaj eĉ la Disko mem ne ekzistis. Projektante la Diskon, Tokarev kaj Vigand strebis faciligi flugojn de kutimaj tiutempe raketaj ŝipoj. En ilia projekto tio aspektis jene: Jupitero estas plene dispolvigita, en la Suna sistemo estas kreita plata polva nubo — de la orbito de Merkurio ĝis la orbito de Jupitero — kaj en tiu ĉi nubo flugas ŝipoj kun rektafluaj reakciaj motoroj. Energion al la ŝipoj donas nuklea reakciilo, kaj la substanco de la nubo estas uzata nur kiel labora korpo — ĝi estas varmigata kaj ĵetata, kreante impeton.

La Disko nun estas preskaŭ konstruita, la maso de Jupitero estas duona kompare kun la komenca, sed la Disko malmulte similas homogenan nubon en la projekto de Tokarev kaj Vigand. La substanco estas distribuita en la Disko neegalmezure. La ĉefa maso estas koncentrita en malvastaj transportaj kanaloj — laŭ la orbito de Jupitero, laŭ spiraloj, irantaj de tiu orbito al la internaj planedoj. La Disko havas komplikan kaj fajnan strukturon: transportaj kanaloj, rapidaj itineroj, radiusaj fluoj, teknologiaj sferoj, zonoj de sintezo de pezaj elementoj, lokaj kampoj apud novaj planedoj — Prometeo, Dedalo, Araĥno. Kaj ŝipoj nun estas aliaj. Esence, ŝipoj en la malnova senco de la vorto entute mankas. Sur norman kapsulon DS-operaciisto kreskigas konstruaĵon el la substanco de la Disko: reakciilon, motoron, korpon kun loĝaj kaj ŝarĝaj sekcioj, defendajn ekranojn. Poste ĉio ŝanĝiĝas kaj rekonstruiĝas depende de reĝimo de flugo kaj stato de eksteraj kampoj. La polvogasa Disko liveras nelimigitajn kvantojn da energio kaj substanco, la cetero dependas de arto de pilotoj. Kiam flugo estas finita, la konstruaĵon oni dispolvigas, kaj de ŝipo, kies longo nemalofte superas cent kilometrojn, restas malgranda norma kapsulo, preta laŭ bezono denove iĝi ŝipo. Ni flugas en la Disko pli nature, ol birdoj, — neniu birdo scipovas kreskigi flugilojn el la aero.

Sed iam ĉi tie, en kirla atmosfero de Jupitero, en ĝiaj frenezaj kampoj, abnegacie kuraĝaj knaboj sukcesis flugi en simplaj metalaj kestoj...

2

La komunikado inter Krono D kaj Ganimedo estis farata nur per ŝipoj, sed pri mia veno oni iel estis avertitaj anticipe. En la loĝa zono, apud elirejo el lifto, min atendis Roj Davis. Li paŝis antaŭen, haltis, liaj lipoj tremeris, kaj mi komprenis, ke li sciis pri la veno de la ĝenerala organizanto de Unesko, sed eĉ ne suspektis, ke la organizanto estos mi.

— Il, — obtuze prononcis li. — Il, pasis kvin jaroj, tuta eterno...

Ni brakumis unu la alian.

Mi ricevadis raportojn pri Roj dufoje dum jaro. Detalajn raportojn kun filmoj, sonregistraĵoj kaj fotoj. Sed por momento mi sufokiĝis pro ĝojo kaj tenero, ĉar tio estis Roj, petolulo Roj, superba Roj, mia plej bona amiko dum foraj jaroj de infaneco.

Ni estis kvaropo de Uno Hedlund: Roj, Sindzi, Lina kaj mi. La plej unua kvaropo, sur kiu Uno testis sian sistemon de instruado. Ni estis espero de Uno Hedlund kaj defio, kiun li ĵetis al la mondo. Estas epoko de disfloro de sciencaj metodoj de profesia selekto, epoko de malvasta kaj supermalvasta specialigo — kaj subite aperas homo, kiu deklaras, ke specialigo entute devas esti anstataŭigita per preparo de universaluloj... En la XI Internacia kongreso pri profesia preparado mallonga mesaĝo de Uno simple ne altiris atenton. Post ses jaroj, en la XIII kongreso, Uno elpaŝis denove, kaj tiam prenis parolon prezidanto de la kongreso Moriso Balm. Li diris: «Prenu ajnan specialecon laŭ la Ĝenerala katalogo, kontrolu programon de preparado kaj provu trovi en ĝi almenaŭ unu superfluan horon, kaj poste sumigu la tutan tempon de ĉiuj specialecoj — da ili estas pli ol sescent mil — kaj rigardu, kio rezultos. Vi povas malpligrandigi la ricevitan sumon je dudek aŭ eĉ tridek procentoj je konto de partoj, komunaj por ĉiuj specialecoj, vi povas atenti novegajn teknikajn instrurimedojn, sed ne forgesu fari ankaŭ alian korekton: nun ni faras selekton, kaj tial ĉiu lernas tion, kion li kapablas proprigi plej bone kaj plej mallonge».

Moriso Balm estis tiam en zenito de sia famo. La elpaŝo estis, certe, translaciata laŭ kosmoteksaĵo: la komentanto ŝercis pri universaluloj, la ŝercon kaptis ĵurnalistoj, kaj la projekto de Uno ricevis fifamon. Tamen, ne por longe. Pri li oni baldaŭ forgesis, ĉar komenciĝis transloĝiĝo al Dedalo, la unua transloĝiĝo sur la unuan artefaritan planedon, kreitan el la dispolvigita substanco de Jupitero. Pasis duonjaro, kaj Unon oni invitis al Unesko, en institucion kun stranga nomo «Komisiono de la deksepa revolucio». Korekta kaj senemocia oficisto deklaris al Uno, ke la komisiono pretas financi lian projekton. «Dum tri mil jaroj, — diris la oficisto, — la scienco dek ses fojojn grave ŝanĝis siajn fundamentajn konceptojn. La geocentra mondosistemo estis anstataŭigita per la heliocentra, la kvantuma fiziko akceptis postulatojn, nepenseblajn por la klasika fiziko. Kaj tiel plu. Tute eblas la deksepa revolucio, kaj nia celo estas subteni projektojn, kontraŭantajn modernajn sciencajn konceptojn, sed ne malhavantajn internan logikon kaj direktitajn al bono de la homaro. La projekto de preparo de universaluloj kontentigas la menciitajn postulojn. Tio estas la unua projekto, kiun decidis subteni nia komisiono...». Kaj Uno ricevis eblecon konstrui lernejon en Grodoso, malgranda insuleto en Egea maro.

Uno Hedlund aĝis dudek ok jarojn, kiam li kun la edzino transloĝiĝis al Grodoso. Mi ne scias, kiel Uno sukcesis eviti tenton tuj apliki sian sistemon. En tiuj tempoj ĝi devis ŝajni al li simpla kaj fidinda. Uno establis kutiman lernejon kun kutimaj lernantoj kaj kutima programo. Jaron post jaro li testis apartajn elementojn de sia sistemo, pacience eksperimentis kun sennombraj iliaj variantoj, serĉadis novajn manierojn kaj novajn kombinojn de manieroj — kaj ĉion ĉi li faris singarde, por ne malhelpi normalan laboron de la lernejo. La fininto de la Grodosa lernejo iris al kutimaj lernejoj de oceanologio kaj specialiĝis tie pri strukturotekniko de fluoj, flaŭr-faŭnaj komponaĵoj, regado de onda reĝimo aŭ pri ankoraŭ iu el pli ol sepcent oceanologiaj specialecoj. Post naŭ jaroj Uno Hedlund unuafoje decidis provi sian sistemon. Li fermis la lernejon kaj dum duonjaro rekonstruadis ĝin, ĉar nun en la lernejo devis lerni nur kvar lernantoj.

La eksperimento de Uno Hedlund rompis la cent-sesan artikolon de la akceptita nelonge antaŭ tio «Kodekso de edukado»: oni ne rajtas eksperimenti kun metodoj de instruado, se mankas rimedoj plene forigi postsekvojn de ebla malsukceso. Ni supozu, diris kontraŭuloj de Uno, ke la eksperimento donas negativajn rezultojn, post dek aŭ dek du jaroj evidentiĝos, ke viaj lernantoj ne iĝis universaluloj, kaj prepari el ili plenvalorajn fakulojn estos jam malfrue, vi kripligos kvar vivojn... Kaj denove la «Komisiono de la deksepa revolucio» helpis al Uno, kvankam por tio necesis sukcesi en forta diskuto. Oni akceptis korekton al la centsesa artikolo. Al Uno oni permesis fari eksperimenton kondiĉe, ke gepatroj de liaj edukotoj detale konatiĝos kun la programo kaj konfirmos sian konsenton. Mia patro finis lernejon en Grodoso, li ne havis eĉ etajn hezitojn. Gepatroj de Roj longe esploris la programon, pridiskutis ĝin kun Uno, disputis pri ĉiuj partoj... kaj restis en Grodoso kiel instruistoj. Poste aperis Sindzi Nakai, li aĝis sep jarojn, je du jaroj pli, ol mi kaj Roj. Li fuĝis el lernejo en Marselo, kaj antaŭ tio estis fuĝinta el ses aliaj lernejoj, kaj liaj gepatroj estis feliĉaj, ke troviĝis lernejo, en kiun Sindzi venis mem. Nu, kaj Lina estis filino de Uno Hedlund.

Miaj infanaj rememoroj estas ligitaj kun Grodoso. Mi memoras kruelan noktan ŝtormon, verŝajne, tio estas la plej frua rememoro. Sur la plafono de mia dormoĉambro flagris bluetaj briloj de fulmo, branĉoj de akacio maltrankvile frapis fenestran vitron. Mi aŭdis strangajn knarajn sonojn, kaj al mi ŝajnis, ke laŭ la insulo vagas malica giganto... Matene mi trovis sur la bordo frakasitan kupolon de mezoplano. Ĝi kuŝis sur la sablo, simila al grandega meduzo, kaj ondoj kviete movetis ĝiajn ŝiritajn tentaklojn. Mi venigis Unon kaj Sindzi-n, ili longe iradis ĉirkaŭ la mezoplano kaj rigardis en frakasitajn lukojn, kaj mi sidis sur ŝtono kaj ploris. Uno diris, ke ne necesas plori: en la mezoplano mankas homoj, tio estas ŝarĝa aŭtomato. Glutante larmojn, mi rakontis pri la nokta giganto. Mi volis, ke Uno sciu, kiu murdis tiun grandan belan meduzon. «Eta pagano, — ekridis Uno, — mi ĉion vidas: vi salutas la maron, donas nomojn al nuboj kaj arboj kaj eĉ la ruinojn de malnova preĝejo sur Grizviola monto vi opinias viva estaĵo...».

La frakasitan mezoplanon oni lasis sur la insulo — pri tio insistis Sindzi. Mi rigardis, kiel Uno kaj Sindzi, surmetinte fortoskafandrojn, tiras la violkoloran kupolon laŭ la bordo. Sindzi longe elektadis konvenan lokon, finfine la mezoplano estis instalita sur vasta sabla terlango en Testuda Golfo. Apude Sindzi plantis tri nanajn sekvojojn el Prometeo. Matene sur kavaĵojn de la korpo enrampis testudoj por varmigi sin, tagmeze ili kaŝiĝis de la suno sub la tentakloj de la mezoplano.

Dufoje mi venis ĉi tien nokte — kun subakva fusilo. Mi esperis gvati la malican giganton, al mi ŝajnis, ke li venos ĉi tien por sia predo. La giganto ne venis, kaj poiomete mi forgesis pri la nokta ŝtormo.

En Grodoso estis nia hejmo. Ni ofte forveturis — al urboj, al tajgo, al ĝangaloj, al subakvaj stacioj. Ni ĉirkaŭveturis la tutan planedon kaj multefoje estis en kosmo, sed ĉiam revenis al Grodoso — al Grizviola monto, al Testuda Golfo, al nia arbaro kaj nia maro. Kaj nenio ŝanĝiĝadis en la insulo. Nur en la lernodomo aperis novaj trejniloj kaj estis rekonstruataj laboratorioj.

La programo de Uno Hedlund estis intencita por dek kvin jaroj. Je kvar jaroj antaŭ la fino de la kurso ni iris al praktiko en kosmon, sur stacion Jupitero-Krono B. Kaj tiam ni revenis al Grodoso triope, ĉar Roj Davis decidis iĝi ju-piloto kaj restis sur la Krono.

3

— Provinco, Il, ĉi tie estas malluma kaj griza provinco. Kiu povus pensi, ke vi venos en rango de ĝenorgo... Ĝis nun nin vizitis plej kutimaj komisionoj. Kion ili povis fari al ni?.. Sed kun viaj rajtoj eblas senobstakle malfermi nian entreprenon. Aŭ transformi ĝin en studion de ĥora kantado. Aŭskultu, Il, ĉu vi deziras — ni aranĝu omaĝe al vi solenan paradon? Aŭ torĉan marŝon laŭ la ekstera teraso...

Roj vere kapablas organizi ion tian. Tiun trajton li havas ekde la infanaĝo, li ĉion ŝatis transformi en ludon: fizikajn taskojn, diferencialan kalkulon, ekologiajn skemojn, gramatikajn regulojn... Mi informiĝas, kiom longas la ekstera teraso. «Ĉu nure? Ne, neniajn solenojn. Sur tia teritorio ne eblas turniĝi». Roj esprimplene suspiras, sed tio ne signifas, ke la danĝero de la torĉa marŝo forpasis. Tiel li suspiris, kiam maturiĝis la historio kun rojsoj. Li aĝis tiam dek du jarojn, li tuj famiĝis. Ankaŭ tio estis ludo — Roj ekdeziris ludi kun Grizviola monto. Li demetis de motorboato turbinkunpremilon, alimuntis ĝin, ŝtopis en tornistron, kaj la eligtubon kondukis al skioj. Rezultis skioj kun gasa kuseno — infera afero eĉ laŭ la ideo. Kaj Uno Hedlund tuj ekatentis: ne estas sciate, kion Roj faros kun tia ludilo. Sed Roj prokrastadis testojn. Li suspiris kaj ĝemis: «Nenio, diris, rezultas, la motoro estas tro peza kaj malforta, ĉion necesas ŝanĝi...» Ni ĉesis atenti lian umadon en la metiejo, kaj ja ĝuste tion Roj intencis. Li volis montri tiun aĵon en la tuta brilo. Neniu eĉ rimarkis, kiel li fortiris rojsojn sur la pinton de Grizviola monto. Foje vespere ni aŭdis tondregon, elkuris al la teraso kaj ekvidis sur la montodeklivo malgrandan fleksiĝintan figureton kaj post ĝi grandegan voston de polvo. Tio similis slalomon, filmitan en rapidigita ritmo. El sub la skioj ĵetiĝis fumo kaj flamo, ĉar Roj por malpezigo forĵetis blokon de korektado. La turbino singultis pro akcelo kaj sovaĝe muĝis. Poste, en testejo en Saharo, mi aŭdis terminon, kiun forte moligite eblas traduki kiel «brogita tigro». En testista slango tio signifis kaprican, sovaĝan maŝinon, kiun oni provas unuafoje kaj de kiu eblas atendi ajnan fiaĵon. Nunaj rojsoj havas aŭtomatan reguligon, amortizon, bremson. Oni instruas veturadon sur rojsoj, por konkuroj estas rezervitaj speciale kontrolitaj itineroj. Roj havis brogitan tigron. Frenezan tigron, impetantan malsupren laŭ kruta deklivo. Roj transsaltis fendojn, boardis inter rulŝtonoj kaj arbustoj. Ĉe la montopiedo li flugis trans alta ŝedo, elsaltis sur la bordon, transsaltis kuŝantan apud la akvo boaton kaj ekkuris laŭ maro, levante malantaŭ si muron de gutoj kaj vaporo. Subite tiu muro falis, Roj trakuris inercie ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek metrojn — kaj malaperis inter ondoj. La bordon li atingis naĝe. Uno ne skoldis Roj-on, li nur demandis moke: «Ĉu vi ne povis fari decan regilon?» — kaj poste dum duontago rampadis laŭ la monto, ion mezurante kaj kalkulante. Poste, kiam Roj restis en la Krono, Uno diris al mi: «Mi antaŭtimis tion ekde la momento, kiam Roj glitis de Grizviola monto. Ĉu vi scias, Ilja, li havas escepte rapidan reagkapablon, trioble pli grandan ol la normo. Li estos bonega piloto...» La reagkapablon Roj havis afekcian, mi ne unufoje interbatiĝis kun li kaj scias. Ĝuste tial — spite al ĉiuj reguloj — Roj-on oni lasis sur la stacio Krono B, kaj poste sendis al Ganimedo, en la lernejon. Eblas diri: bona okazo de profesia selekto. Centprocenta konformo al la specialeco. Sed al mi ŝajnas, ke Roj, iĝinte ju-piloto, simple trovis konvenan ludon — danĝeran, malfacilan, ĉiam ŝanĝiĝantan.

4

— Estas memevidente, — diris Roj, — por la ĝenerala organizanto estas preparita luksa rezidejo.

Li rigardis min, ekridis kaj svingis per la mano:

— Bone, Il... Vi loĝos ĉe mi.

La loĝa zono en la Krono estas nekutime malvasta. Mallarĝaj koridoroj kaj post ĉiuj tridek–kvardek metroj — porakcidentaj sekcioj. Malgrandaj liftoj, malgrandaj haloj, malgrandaj ĉambroj. Estas nenio simila al grandegaj ekosferoj — kosmaj stacioj de malfermita spaco. En Merkurio-4 de unu rando ĝis la alia necesas veturi duonhoron laŭ rapidvojo, tio estas ĉirkaŭ sescent kilometroj. Alico, verŝajne, estas eĉ pli granda, en ĝi estas du dekoj da lagoj, montoj, arbaroj. En la Disko estas kiom ajn da substanco kaj energio, ampleksoj de stacio estas limigitaj nur per stabileco de defendaj kampoj, kaj en malfermita spaco estas tute nemalfacile garantii stabilecon. La eta Krono D malleviĝas en la densan amoniakan atmosferon de Jupitero, la defendaj kampoj devas teni kolosan eksteran premon. Laboratorio «-50», drivanta sub la tera krusto, eble estas malpli granda, ol la Krono. Sed tie estas plena ekologia ensemblo: la muroj estas kovritaj per kreskaĵoj, anstataŭ plafono videblas ĉielo, laŭ koridoroj kuras mangustoj kaj sciuroj. Sur la Krono estas alie: mallarĝaj blenditaj transirejoj, geometrio de rektaj linioj kaj rektaj anguloj, malvarmaj kaj trankvilaj koloroj — blua, helblua, helverda... La Krono similas batalmaŝinon.

Esence, la Kronon ne eblas opinii kosma stacio. Tio estas intera bazo por flugoj internen de Jupitero. Ĉi tien venas informoj de buoj kaj sondiloj, de ĉi tie startas ŝipoj kun gravitaj torpedoj. La Krono akiras substancon por la Disko. Planedologoj donas taskon por elĵeto, gravitistoj ekipas gravitajn torpedojn, ju-pilotoj liveras la torpedojn al la starta zono. Kaj tiam okazas la elĵeto: monstra forto de gravita eksplodo ŝveligas ondon de arda plasmo, tiras supren bolantan fajran kolonon, la magnetaj kanaloj elirigas la materion en malfermitan spacon, kaj la Krono, kovrita ĝis ekstremo per tensiaj fortokampoj, atendas finon de «zipo» — superuragano, kiu komenciĝas en la atmosfero de Jupitero post la elĵeto.

Roj havas du negrandajn ĉambrojn kaj ankoraŭ unu, kies pordo estas firme fermita. Sur la pordo estas memfarita plakateto: kranio, krucigitaj ostoj kaj surskribo: «Morte danĝera! Kaj eĉ pli». La kranio mistere ridis. «Ĉu vica sekreto?» — demandas mi pretere. «Vica terura sekreto», — precizigas Roj.

Mi proksimume imagas, kio ĝi estas, tiu vica terura sekreto.

Antaŭ tri jaroj en la Krono laboris grupo da optikistoj. Ŝipoj tiam apenaŭ povis atingi surfacon de Jupitero, buoj ne ekzistis, orientiĝi oni devis vide. Sed kia povas esti vida orientiĝo, se aspekto de surfaco ŝanĝiĝas depende de temperaturo, tensio, intenseco de radiado kaj amaso da aliaj kaŭzoj. Sur ajna ekrano — ĉu infra, ĉu vida, ĉu skana — baraktas senordaj lummakuloj, aperas kaj malaperas ombroj. Ĉu eblas vidi malantaŭ tio veran reliefon, kiu, cetere, ankaŭ ŝanĝiĝas, kvankam malpli rapide... La optikistoj penis krei aparataron, forfiltrantan bruojn. Ili umadis sufiĉe longe, dum tiu tempo oni sukcesis instali buojn, kaj la laboro perdis sencon. La optikistoj forflugis, kaj Roj okupiĝis pri solvado de mala tasko — kiel ricevi ŝanĝiĝantan bildon de neŝanĝiĝanta objekto. Roj ŝategas tiajn taskojn, estas senutile demandi lin — por kio necesas vidi neŝanĝiĝantan objekton ŝanĝiĝanta.

Kvaropoj disfalas, anstataŭ universaluloj rezultas fakuloj, sed tamen ilin logas laboro ekster ilia specialeco. Kaj tio estas ne simple hobio: ili elektas malfacilajn problemojn kaj faras laboron serioze. Uno nomas tion rilakso.

Roj, kiel ĉiuj eksaj lernantoj de Uno, regule sendis raportojn, en unu el ili mi trovis mencion pri unuaj eksperimentoj. Kaj poste Roj komencis ion kaŝi, en la raportoj aperis nekonkretaj frazoj, mi komprenis, ke la afero progresas kaj necesas atendi vican surprizon...

— Ĉi tie vi loĝos, — diras Roj. — Tipa ĉelo de ju-piloto de la unua duono de dudek-dua jarcento. Sen superfluaĵoj.

En Grodoso Roj ĉiam portis al sia ĉambro ajnajn diversaĵojn. Kiom valoris nur sola kolekto de malnovaj maraj ankroj... Roj pendigis la ankrojn al la plafono, li opiniis, ke tiel ili aspektas pli bele. Sendube! Provu iri laŭ tia ĉambro, ne rigardante la ankrojn... Sed ĉi tie estas iom malplene. Norma aŭtomataro, librobretaroj, tablo, du foteloj. Kaj desegnaĵo sur la muro. Nigre-blanka desegnaĵo sur granda, je duonmuro, paperfolio. Pezaj blokoj de degeligita bazalto, lafa torento, fumo, cindro, rebriloj de fajro sur pezaj, malaltaj nuboj. Tio certe estas Araĥno, nova planedo. Tie laŭ projekto de Sindzi oni formas reliefon. Tie laboras Irma, ŝi estas vulkanologo en la grupo de Suda kontinento. Moderna konflikto: por Roj la sola ebla loko estas ĉi tie, apud Jupitero, sed por Irma la vera laboro estas nur tie, sur Araĥno. Nenio ŝanĝeblas: en la Krono ne necesas vulkanologoj, kaj por ju-piloto mankas okupo sur Araĥno. Laŭ statistiko tiaj konfliktoj solviĝas bonorde en unu okazo el kvar.

Roj metas sur la tablon pokalojn, prenas el murŝranko botelon da tingo. Do, hodiaŭ Roj ne flugas. Reĝimo ĉi tie estas severa: kafon kaj tingon oni rajtas trinki nur dum neflugaj tagoj. Pri vino ne eblas eĉ pensi.

Antaŭ dek du jaroj, kiam Roj restis en la Krono B, nia kvaropo rapide disfalis. Post duonjaro foriris Sindzi: liaj planedaj pejzaĝoj ricevis premion en konkurso, necesis organizi detalan ellaboradon de reliefo, tio iĝis specialeco de Sindzi. Poste foriris Lina. Uno rimarkis, ke ŝi strebas al biostacio «Suno-ses». Tie laboris Din Svetlov, li nur komencis siajn famajn eksperimentojn, kaj Uno helpis al Lina trafi tien kiel laboratoria helpanto. «Nu, kaj vi? — demandis min Uno, — vi ja ankaŭ elektis specialecon, konfesu...». Li ridis, sed liaj okuloj estis malgajaj. Ni sidis sur bordo apud la malnova mezoplano, kaj ĉirkaŭ ni baraktis testudoj. Mi sekvis per rigardo malgrandan flavan testudeton: ĝi jam delonge penis leviĝi sur la kupolon, sed nenion sukcesis. Ĝi estis tro malgranda por transgrimpi randon de la kupolo. «Stranga vi estas knabo, — diris Uno. — Kun vi mi havas pli da klopodoj, ol kun la aliaj. La prognozeblo de via konduto estas duoble malpli ol la norma. Iam oni nomis tion mistera slava animo. Mi ne imagas, kion vi povis elekti...» Mi respondis: «Mi volas fari tion, kion faras Uno. Eble, en la programo de nia preparo estis eraro, tial la kvaropo disfalis. Necesas trovi eraron, rekonstrui la programon kaj preni alian kvaropon». «Sed se disfalos ankaŭ alia kvaropo?» — demandis Uno. Min mirigis tiu demando. «Ne gravas, ni prenu la trian, — facile respondis mi, — la trian, la kvaran, la kvinan kaj tiel plu». Uno subridis: «Kaj tiel plu...»

Mi tamen iĝis fakulo pri preparado de universaluloj. En la Ĝenerala katalogo tiu specialeco estas inkludita en la ĉapitron «Eksperimentaj profesioj» kaj estas klasigita al la dudeka kategorio laŭ klasifiko de Kroenig — kun la plej malalta koeficiento de probablo (kvanto da fakuloj por la 1 de januaro de 2132 jaro — 2 homoj). En la komentoj (Aldona volumo de la katalogo, ĉapitro 12, paragrafo 7) estas klarigite, ke la ideo mem de universaligo delonge altiris multajn pensulojn, sed praktike ne eblas prepari universalulon, kapablan posedi ĉiujn konatajn specialecojn almenaŭ sur nivelo de tria klaso. Estas donita statistiko: je tiom da procentoj ĉiujare plimultiĝas nombro da specialecoj, je tiom da procentoj averaĝe pligrandiĝas tempo por instruado, je tiom da procentoj kreskis dum dek jaroj postuloj al tria klaso de diversaj profesioj... Tamen, samloke estas eksponita la teorio de Uno Hedlund — la komentoj de la Ĝenerala katalogo ĉiam estas objektivaj.

Jen tiel. Fakulo pri preparo de universaluloj. En tiu vortkombino mem estas evidenta kontraŭaĵo. Kaj kaŝita ironio: dume ni ne preparis eĉ unu universalulon. Je du–tri jaroj antaŭ fino de la programo rompiĝas regado, la geknabojn ekinteresas io konkreta, ili ricevas apartajn amikojn en iu laboratorio, aperas kaj firmiĝas intereso al unu speco de agado... Post la unua kvaropo estis ankoraŭ du, kiujn gvidis Uno. La trian kvaropon ni gvidis kune. Ni multon lernis, sed tiu kvaropo same ne atingis la celon. Nun mi havas novan kvaropon, kaj la kriza periodo estas tre proksima.

Ĉion ĉi Roj bonege scias, en la antaŭa jaro li estis en Grodoso. Estas domaĝe, ke ni tiam ne renkontiĝis. Kaj antaŭ tri jaroj ni ne sukcesis renkontiĝi en Araĥno: Roj forflugis tiam je du horoj antaŭ mia alveno. Dum kvin jaroj ni eĉ unu fojon ne sukcesis interparoli almenaŭ per vidkomunikilo. La Krono dum monatoj drivadis en la malsupra atmosfero de Jupitero, kaj eĉ sur Ganimedo oni ne sciis, kie ĝi estas, kaj kio okazas al ĝi. La nomo de la stacio jam delonge iĝis anakronismo: la malnova Krono, la unua stacio de tiu serio, vere flugis nur en la krono de Jupitero — estis danĝere mallevi la stacion malpli supre. La nuna Krono trankvile plonĝas sub tavolon de beta-nuboj, en tia profundo ne eblas eĉ pensi pri komunikado.

Jen tiel okazis: Roj estis en la Krono, kaj kiam li de tie elrampis, mi troviĝis en arbaroj de Prometeo, en profundaj stacioj de Venuso aŭ en iu ekosfero, perdita en libera spaco.

— Je Grodoso, — Roj verŝis en la pokalojn verdetan tingon. — Je nia Uno.

5

Kvin jaroj pasis, sed kion mi povas rakonti al Roj?

Uno Hedlund venigis sian lastan kvaropon averaĝe sur nivelon de la sesa klaso. La grupo, kiun ni gvidis kune, havis koeficienton iomete pli bonan — kvin kaj naŭ dekonoj. La nova kvaropo leviĝas ankoraŭ je du dekonoj. Eble eĉ je tri. Kaj kio? Mi simple ripetas tion, kion faris Uno, kaj ne povas moviĝi antaŭen. Necesas io principe nova. Necesas ia nova ideo.

Dume la ideo mankas. Dume mi nenion sukcesas. Sava vorto — «dume». Ĝi subkomprenas, ke poste mi ion nepre sukcesos.

Nu, iam iu sukcesos, pri tio mi ne dubas. Post iom da jaroj iu alia sukcesos. Li komprenos, atingos, superos... Kial li, sed ne mi? Iam oni provis konstrui unuajn aviojn, kaj nenion sukcesis: mankis konvenaj motoroj, necesis atendi, ĝis ili aperos. Tio estas almenaŭ ne tiel ofende. Sed kio mankas al mi? Ĉio estas, ĉiuj kondiĉoj por solvo de la tasko ekzistas, mi estas konvinkita pri tio. Mankas nur unu afero — scipovo. Saĝo mankas, tiu grado de saĝo, tiu koncentriĝo de talento, kiu necesas por solvo de la tasko.

Roj aŭskultis kaj ridetis:

— Se vi venis al tia konkludo, ankoraŭ ne ĉio estas perdita.

Perdita, certe, estas ne ĉio. Simple pasis kvin jaroj. Mi aĝis dudek tri, nun aĝas dudek ok. Kvin jaroj, dum kiuj, se fidi al formuloj de sciencologio, probablo de apero de originalaj ideoj estas maksimuma. Dum sekvaj kvin jaroj tiu probablo malpliiĝos je naŭ procentoj. Nure.

— Kaj kiel statas viaj aferoj, Roj?

La demando, sendube, estas superflua. Aferoj de Roj ĉiam estas bonegaj. Roj Davis estas la plej bona piloto, la plej fama piloto. Li estas piloto de la jarcento — neniel malpli. Sesdek procentoj da knaboj de kvar ĝis sep jaroj revas iĝi tiaj, kia estas Roj, ludas je Roj, imitas Roj-on. Pri Roj estas verkitaj tri pli-malpli legeblaj romanoj kaj abundo da rakontoj. Herrit Verspui famiĝis, ludinte Roj-on en la filmo «Ĉi tie, apud Jupitero». Raportoj laŭ kosmoteksaĵo, eseoj en revuoj kaj gazetoj, kristalo kun registraĵo «Roj Davis kantas forgesitajn kosmajn kantojn». Roj kantas, akompanante sin per gitaro, interrompas kantadon kaj parolas pri malnovaj kosmonaŭtoj, denove kantas, foje klarigante teknikajn terminojn. Tio estas vere belega, la kristalo estas bonega.

— Ĉu vi deziras, mi malkovru la sekreton? — demandis Roj.

Li tre deziris malkovri la sekreton, mi tion vidis kaj grandanime konsentis:

— Bone, malkovru. Mi ŝatas terurajn sekretojn.

Li prenis el la poŝo okulvitrojn kaj proponis ilin al mi. «Do, — pensis mi, — ĉio iras konforme al la teorio. Al Uno estos agrable ekscii pri la rilakso de Roj».

— Rigardu, — neglekte proponis Roj.

Nenio speciala. Kutima kadro el metaloplasto, kutimaj helviolaj vitroj. Eble iomete pli helaj, ol necesas por defendaj okulvitroj.

Roj malpacience diris:

— Nu!

Mi surmetis la okulvitrojn — kaj la ĉambro tuj transformiĝis.

Je la unua momento mi eĉ ne komprenis, kio fakte okazis. Al mi ŝajnis, ke ĉio ĉirkaŭe komencis moviĝi: eksvingiĝis la muroj, ekŝanceliĝis la tablo, eknaĝis ien la desegnaĵo, apartiĝinta de la muro... Ne, ĉio estis sur la loko, ŝanĝiĝis nur koloroj de la objektoj. Pli precize, ne ŝanĝiĝis, sed seninterrompe ŝanĝiĝadis, kaj koloro de ĉiu objekto ŝanĝiĝadis sendepende, laŭ iaj propraj leĝoj. La blanka muro iĝis rozkolora, kaj poste oranĝkolora, la helbruna fotelo, staranta ĉe la muro, neatendite iĝis blua, kaj mi ne sukcesis fiksrigardi, kiam ĝi iĝis smeralda. Poste ambaŭ koloroj, la oranĝa kaj la smeralda, kvazaŭ laŭ ordono estingiĝis, la muro nun estis helflava, kaj la fotelo estis nigra. Aperis akra sono — kvazaŭ zumado de kulo, nur pli forta. De la plafono ĵetiĝis ruĝa lumo, kaj ĉiuj objektoj en la ĉambro — libroj sur la bretoj, la tablo, la paneloj de la aŭtomataro kaj eĉ la ĉambro mem, la muroj, la pordoj, la planko — la tuta ĉirkaŭaĵo ekbrulis per blindige helaj farboj, kunfandiĝis en buntan mozaikon kaj freneze ekturniĝis. La kula zumo iĝis netolereble forta fajfado...

Mi deŝiris la okulvitrojn.

— Kia impreso? — demandis Roj. Li estis turmentata de malpacienco.

— Morta. Kaj eĉ pli. La kapo turniĝas, ia fajfado...

— Vi kutimiĝos, la kapo ne plu turniĝos. Ĉi tie estos tro multe da lumo, tial estas bunteco kaj fajfado. Sed entute tio estas luksa aĵo, se ĝin bone agordi, certe. Ne malpli bone ol kalejdoskopo.

— Ĉu membranoj de Shields?

— Ili. Sed difektitaj, malstabilegaj. Mi dum tri jaroj serĉadis, kiel malpligrandigi ilian stabilecon. Nun la koloro ŝanĝiĝas eĉ pro varmeca moviĝo de molekuloj.

Simple kaj genie. Post Shields du generacioj de optikistoj luktis kontraŭ malstabileco de polikromaj membranoj, Roj ekiris en mala direkto — kaj ricevis amuzan ludilon. Ĝi sendube iĝos populara. Se Roj elpensus okulvitrojn sen vitroj, ankaŭ tio modiĝus.

...Antaŭ duonjaro li aperis sur ekrano de kosmoteksaĵo en blua trejna kostumo, li simple ne sukcesis alivestiĝi. En la sama vespero spontanee aperis nova modo. Unue knaboj, poste Herrit Verspui, poste studentoj — kaj tiam jam ĉiuj. Eĉ diplomatoj en oficialaj aŭdiencoj. Okazis granda paniko en fasonstudioj sur ĉiuj planedoj: unuan fojojn dum duonjarcento iris al diabloj la prognozo de modoŝanĝiĝo, kompilita de artistoj, psikologoj, kuracistoj, fasonistoj, sociologoj.

La fasonstudioj, tamen, rapide orientiĝis kaj kreis stilon «piloto». La instruo pri stiloj aperis dek jarojn antaŭ tio, ĝi kun tuta evidenteco sekvis el ebleco en iuj limoj regi formadon de aspekto de homo. Tiuj limoj ĝis nun estas sufiĉe malvastaj: sur genetika nivelo oni sukcesas programi staturon, kelkajn vizaĝajn parametrojn, koloron de haroj. Genetiko plus biokemia influo dum unuaj vivmonatoj. Estis timoj, ke kreado de stiloj kaŭzos malriĉiĝon de homa beleco, kvankam la instituto de Jerzi Polaĉek matematike pruvis, ke malriĉiĝo estas kaŭzata ĝuste de spontanea miksiĝo de stiloj en iun averaĝan aspekton. Zbarski kaj Delezal donis programojn de la unua serio de stiloj. Teorie ĉio statis bonege, sed en praktiko la afero ne moviĝis, necesis ia puŝo. Tion faris la populareco de Roj. La praga fasonstudio proponis stilon «piloto»: alto estas iom pli ol la averaĝa, maldika (nul komo naŭ de la normo), aktivigita nerva sistemo (pro tio — moviĝemo, rapido de reago, kolerika temperamento), okuloj estas helaj (helbluaj, helgrizaj, grizaj), la haroj estas molaj, malhelbrunaj (tridek tonoj por elekto) ...

Roj surmetis la okulvitrojn kaj atente ĉirkaŭrigardis min.

— Verda, — kontente konstatis li. — Tia pura kukuma koloro. Interalie, tio al vi konvenas. Verda fizionomio, ruĝaj okuloj, helflavaj haroj. Modeste kaj elegante... Kaj nun vi estas turkisa. Impresa vidaĵo: turkisa ĝenerala organizanto en flagranta flava aŭreolo...

Prenu por memoro. Dum malfacilaj minutoj rigardu vin en spegulo.

Estas strange, certe, ke mi havas mandaton de ĝenerala organizanto. Mi planis la praktikon sen granda certeco, eksperimentistoj dum du aŭ tri jaroj atendas sian vicon, por trafi al la Krono. Sed al mi oni tuj respondis per konsento kaj — tio estis jam tute neatendite — sendis por tri monatoj rajtojn de ĝenerala organizanto. Dum tri monatoj mi povas disponi la Kronon tiel, kvazaŭ la stacio estas speciale kreita por miaj eksperimentoj.

Renkontiĝis ni bone, Roj sincere ĝojas pri la renkonto, mi tion sentas. Sed ni ankoraŭ ne parolis pri la celo de mia alveno. Miaj rajtoj valoras tute neniom, ĉar mi ne povas ordoni al Roj, tio estus simple ridinde. Stulta situacio. Limdato de la mandato estas tri monatoj, sed ĝuste por tiuj tri monatoj Roj anstataŭigas la ĉefan organizanton de la bazo Krono D.

— Por la plena feliĉo, — diris Roj, — al vi mankas nur unu afero. Vi devas rigardi Jupiteron.

Por la plena feliĉo al mi mankis multo. Sed mi ne kontraŭdiris.

6

La lifto levis nin al la ekstera teraso. Tio estis kutima blendita koridoro, eble iomete pli vasta, kun seninterrompaj, sen vidlukoj, muroj. Pasinte proksimume cent metrojn laŭ la teraso, ni venis al ŝtuparo, kondukanta al observa placeto — eta duonsfero el diafana modekso. Laŭ kruta kaj malvasta ŝtuparo ni grimpis sur la placeton, kaj mi unuafoje ekvidis la surfacon de Jupitero.

La impreso estis tia, kvazaŭ mi rigardis en profundan-profundan puton. Malsupre, en nemezurebla profundo, brilis flava fajra fundo. Rustaj rebriloj de la fajro speguliĝis en la malsupra parto de la putaj muroj, etendiĝis laŭ la muroj supren kaj senforte degelis en mallumo. De tempo al tempo la lumo rapide malheliĝis, la fundo de la puto kunpremiĝis, rapide falante en la abismon. Ŝajnis, nun venos plena mallumo, sed ekbrilis purpuraj makuloj, fajra cirklo leviĝis, pligrandiĝis, ardiĝis ĝis blanko, lumigante la purpurajn murojn de la puto.

Certe, la tuta surfaco estis same hela, kiel la fundo de la muro, kaj eĉ ankoraŭ pli hela. La densa atmosfero sorbis kaj difraktis irantan de malsupre lumon, kreante iluzion de giganta puto.

Neniujn detalojn sur la surfaco mi vidis, kaj eĉ ne povis vidi. Malsupre estis hidrogeno, oceano de likva hidrogeno, kunpremita per tensio je dudek mil atmosferoj. Kaj nur laŭ nerva ritmo, obeante al kiu pulsis la lumo, eblis imagi, kiaj fortoj agas tie, en tiu arda oceano, kie plej etaj diferencoj de temperaturo kaj tensio kaŭzas momentajn movojn de grandegaj masoj de materio.

Kaj supre estis same stranga ĉielo — renversita supren malvasta puto kun nepenetreble nigraj muroj kaj eta, tre malproksima blua fundo. Sur la fundo de la ĉiela puto ekflamadis kaj estingiĝadis sennombraj fajreroj, tie estis malsupra surfaco de fulmoza nuba beta-tavolo.

Tiun ĉielon mi vidis antaŭ dek du jaroj, sed tiam la beta-nuboj troviĝis malsupre, sub ni. La stacio naĝis en la krono de Jupitero, kaj ŝipoj nur por mallonga tempo kuraĝis malleviĝi malsupren, al la beta-tavolo. Mankis ju-piloto, kiu ne revus trabati la beta-n, trairi sepcent kilometrojn tra fulmoj, akvofaloj kaj suprenirantaj kirlaj fluoj. Al mi tiuj nuboj ŝajnis tiam freneziĝinta maŝino, eĉ por sekundo ne ĉesanta sian sensencan laboron: per milionoj da Niagaroj falis en ili akvo, flugis centojn da kilometroj, diseriĝis, transformiĝis en polvon, en vaporon kaj denove impetis supren per turniĝantaj torentoj, elektrizante renkontajn akvostriojn kaj vokante fulmojn, trapenetrantajn ĉiun kubcentimetron de la nuboj... Antaŭ kvar jaroj Roj unuafoje trairis tra la beta-tavolo, poste tio iĝis kutima afero, kaj nun la Krono D trankvile iras sub la beta-nuboj. Kaj la batalo kun Jupitero daŭras. Malsupre, sur fundo de la puto, kuŝas tavolo de arda likva hidrogeno, dek mil kilometroj, sub kiuj estas sama hidrogeno, nur solida, metala. Estas tutsimple plonĝi en tiun oceanon, sed reveni el ĝia profundo oni sukcesas tute ne ĉiam...

— Ĉu viaj geknaboj povos ĉi tie labori? — neatendite demandis Roj.

Li, certe, konjektis, por kio mi venis al la stacio. Ne estis senco kaŝi.

— Povos, — respondis mi, kvankam apartan certecon mi ne havis. — Ili trejniĝos kaj povos.

— Hela penso, — subridis Roj. — Sed trejnilojn ni ne havas. Ĉi tie neniu trejnilo eltenas.

— Necesas flugi, ĝuste tio estas trejno.

Rezultis stulta ciklo, mi tion komprenis: por komenci flugi, necesas trejniĝi, kaj por trejniĝi, necesas komenci flugi...

— Juna, — diris mi, — havas duan klason pri analizado de kampoj, en la Disko kaj en libera spaco. Ceteraj geknaboj havas la trian.

Dubinda argumento, sed alian mi ne havis.

— Ja tio estas en la Disko kaj en LS, — kontraŭis Roj. — Kiam mi komencis, mi same havis duan klason. Pri pilotado en la Disko kaj en LS. Ĉi tie tio estas opiniata proksimume sepa klaso, ĉi tie estas aliaj kondiĉoj.

— Vi aĝis dek ses, — respondis mi. — Kaj Juna ricevis la duan klason, kiam ŝi aĝis dek tri. Post du jaroj ŝi flugos pli bone, ol vi.

— Vi estas arogulo, Ilja. Pli bone ol mi flugi ne eblas. Kie ŝi lernis?

— Ĉe Hinne Zijlstra.

Tio faris impreson: Zijlstra estis iam la unua instruisto de Roj.

— Hm... Kaj kie ŝi estas nun?

— En la agentejo de Lepage.

Roj fajfetis.

— Por kio? Kion ŝi faras tie?

— Mi ne scias. En la antaŭa jaro ŝi okupiĝis en la instrucentro. Kaj antaŭ du monatoj telefonis Latavec kaj petis, ke Juna laboru iom ĉe ili.

— Kaj ĉu vi konsentis?

— Jes.

— Riske.

— Sendube... Sed rifuzi mi ne povis: la agentejo de Lepage ĉiam helpis al ni, mi ne havis kaŭzojn por rifuzo.

— Latavec ion preparas, sendube, — penseme diris Roj. — Li sendis ĉi tien siajn energetikistojn, ili studis ĉe ni teknikon de kunvolvitaj kampoj. Kion vi pensas, por kio la agentejo de Lepage bezonas kunvolvitajn kampojn?

«Diablo ĝin scias, — pensis mi, — ĉu eblas diveni, kion ili tie elpensis... Objekto, metita en kunvolvitan fortokampon, iĝas nevidebla, radioj ĉirkaŭfluas ĝin. Por kunvolvi kampon, necesas kolosa kvanto da energio, tial malfermitajn konstruaĵojn oni kreas alie — el apartaj plataj kampoj. Certe, tiel ne eblas ricevi nevideblon, sed kiu ĝin bezonas? Kunvolvitajn kampojn oni uzas, se mankas aliaj rimedoj de defendo kontraŭ radiado: dum lanĉo de sunaj sondiloj, dum profunda esplorado de Jupitero».

— Vidu, Ilja, mi havas impreson, ke ili volas kaŝi en kunvolvita kampo ŝipan kapsulon. Rekte ili nenion diris, sed mi sentis, al kio ili kondukas la aferon...

— Kaŝi kapsulon ne eblas. Maksimuma diametro de kunvolvita kampo estas unu kaj duono — du metroj.

— Kaj tamen ilin interesis navigado de kunvolvitaj kampoj. Tio estas fakto.

Ni silentis iom, poste Roj diris:

— Vidu, malsupre, apud la centro mem, videblas grajna strukturo. Ne tre klare, sed videblas. Tio estas elprovita antaŭsigno, ke «zipo» baldaŭ kvietiĝos. Kaj malsupre, en la oceano, estas ankoraŭ malkviete. Do, la elĵeto ne eblas, kaj dum du monatoj estos nur trejnaj flugoj. Venigu viajn geknabojn.

Mi penis vidi grajnojn sur la fundo de la puto, kaj ne vidis ilin. Sed ju pli longe mi rigardis, des pli forte sentiĝis profundeco: mi preskaŭ fizike sentis tiun grandegan streĉon, kun kiu la lumo trabatiĝis ĉi tien, supren. Esence, mi vidis ne surfacon de Jupitero, sed nur atmosferon — kunpremitan kaj ardan akvan vaporon. Vortoj «tero» kaj «ĉielo» entute perdis ĉi tie difinitecon. Kie estas «tero» de tiu ĉi planedo? Ĉu sur la surfaco de la hidrogena oceano? Ĉu sub la oceano, sur la fundo? Aŭ eĉ pli profunde, sub tavolo de metala hidrogeno? Kaj «ĉielo»? Kion ĉi tie necesas opinii ĉielo? Super la beta-tavolo estas potenca amoniaka atmosfero, super ĝi kuŝas ankoraŭ unu tavolo de nuboj, amoniakaj alfa-nuboj, kaj super la alfa-nuboj etendiĝas atmosfero el metano, hidrogeno, heliumo, poiome transformiĝanta en la kronon de Jupitero, kaj nur tie, post la Krono, estas ĉielo, vera stela ĉielo...

«Malfacile estos flugi ĉi tie, — pensis mi. — Tre malfacile».

La arkivo de la Ligo