[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dekkvara ĉapitro.
Usonon oni ne povas surprizi

Kiam ni traveturis ĉirkaŭ tridek mejlojn for de Skenektedio, s-ino Adams diris al sia edzo:

– Iĝis malvarmete. Surmetu ĉapelon.

S-ro Adams iom da tempo turniĝis sur sidloko, iomete leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si permane. Poste li ĝeme kliniĝis kaj ekserĉis ĉe piedoj. Fine li turnis sin al ni.

– Ĝentlemanoj, – diris li ploravoĉe, –  bonvolu serĉi mian ĉapelon apud vi.

La ĉapelo forestis.

S-ino Adams haltis ĉe rando de ŝoseo. Ni eliĝis kaj komencis diligente serĉi ĝin en la limuzino kaj en valizoj. S-ro Adams eĉ batetis siajn poŝojn. La ĉapelo malaperis.

– Intercetere, ĝentlemanoj, – rimarkis s-ro Adams, – mi bone rememoras, ke mi havis la ĉapelon.

– Ĉu vere, vi rememoras? – demandis lia edzino kun rideto, pro kiu s-ro Adams ektremis. – Kia mirinda memoro!

– Jes, jes, jes, tio estas tute nekompreneble, – diris s-ro Adams, – la belega ĉapelo...

– Vi forgesis vian ĉapelon en Skenektedio! – ekkris la edzino.

– Ne, Bekio, ne! Ne parolu tiel: forgesis en Skenektedio! Oh, ne. Mi ne povas trankvile aŭskulti, kiam vi parolas pri tio, ke mi forgesis la ĉapelon en Skenektedio. Ne, serioze, ne eblas tion konfirmi!

– En tiu kazo, kie ĝi estas?

– Ne, Bekio, nu kiel mi povas respondi, kie ĝi estas?

Li elpoŝigis naztukon kaj komencis viŝi la kapon.

– Kio estas tio? – demandis s-ino Adams.

– Tio estas naztuko, Bekio!

– Tio ĉi ne estas naztuko, sed buŝtuko. Donu ĝin al mi. Efektive, la buŝtuko kun inicialoj de l' hotelo. Kiamaniere ĝi trafis vian poŝon?

S-ro Adams turmentiĝis. Li staris apud la limuzino, levinte kolumon de sia palto, kaj senpacience movis piedojn. Sur lian kalvon falis pluvglutoj.

Ni komencis emocie diskuti pri okazinta situacio. Klariĝis, ke lastfoje la ĉapelon oni vidis hodiaŭ matene, en hotela restoracio. Ĝi kuŝis sur seĝo apud s-ro Adams. Dum matenmanĝo okazis granda disputo pri itala-abisena milito.

– Evidente, ke tiam vi enpoŝigis buŝtukon anstataŭ naztuko!, -supozis s-ino Adams.

– Oh, Bekio, vi ne devas tiel paroli, – enpoŝigis buŝtukon. Ne, ne, tio estas senkompate.

– Kion ĉi-kaze nun fari? Ĉu reveni por ĝi en Skenektedio?

– Tamen, ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, jam iomete kvietiĝinta, – tio estos stulta ago, se ni revenos en Skenektedion. Jes, jes, ĝentlemanoj. Ĉu ni tion profunde pripensis? Mia ĉapelo en 1930 kostis kvar dolarojn. Plus ĝia purigo en 1933 – kvindek cendoj. Sume – kvar dolaroj kaj kvindek cendoj.

S-ro Adams eligis krajoneton kaj komencis kalkuli.

– Mia ĉapelo nun valoras ne pli ol unu dolaron kaj duonon. Distanco ĝis Skenektedio kaj reen egalas sesdek mejlojn. Nia limuzino per unu galjono da benzino traveturas ĉirkaŭ dekkvin mejlojn, do ni perdos kvar galjonojn aŭ sesdek kvar cendojn. Plus necesas enkalkuli ekspluatadon de l' aŭto, elspezojn por oleo kaj lubrikaĵo. Serioze! Oh, ne! Nia reveno estos stultaĵo.

S-ino Adams proponis ion malsaman – elsendi la buŝtukon perpoŝte kaj samtempe peti hotelan administracion elsendi la ĉapelon en Detrojton poŝtrestante, kiun ni venos post du tagoj.

Dum nia matenmanĝo en eta kafejo de urbeto Springfieldo aŭ Genevo, s-ro Adams foriris al poŝto kaj baldaŭ revenis, aspektante triumfe kiel homo plenuminta sian devon.

Pasis la tria tago de nia vojaĝo. Monato, kiun ni travivis en Nov-Jorko, donis multajn impresojn, tamen, ju pli ni renkontis personojn kaj objektojn, des malpli komprenis Usonon. Ni provis ĝeneraligi. Kelkfoje dum tago ni ekkriis:

– Usonanoj estas naivuloj, kiel infanoj!

– Usonanoj bone laboras!

– Usonanoj estas granda nacio!

– Usonanoj estas avaraj!

– Usonanoj estas sensence malavaraj!

– Usonanoj estas radikalemaj!

– Usonanoj estas senspritaj, konservativaj, senesperaj!

– En Usono neniam okazos revolucio!

– En Usono revolucio okazos post kelkaj tagoj!

Fakte nia ĝeneraligo estis ĥaoso, de kiu ni volus kiel plej baldaŭ liberiĝi. Kaj jen tiu memliberiĝo iom post iom komenciĝis. Unu post la alia ekaperis diversaj flankoj de usona vivo, kiuj estis nevideblaj ĝis nun en novjorka bruego.

Ni sciis, ke ne necesas hasti. Ankoraŭ estas tro frue ion konkludi. Ni devas kiel plej multe observi.

Ni glitis laŭ la lando, kiel laŭ ĉapitroj de ampleksa, alloga romano, premante sian senpaciencan deziron informiĝi enfine de l' libro. Ni komprenis: esenco estas ordo kaj sistemeco.

En elektra dometo de s-ro Ripli ni komprenis, kio estas “pablisiti”, laŭruse – kvazaŭ reklamo. Ĝi lasis nin neniam. Ĝi ĉirkaŭigis nin ĉiam.

Iufoje ni aŭtis kvin minutojn nevidinte reklamojn de ambaŭ flankoj de ŝoseo. Tio estis tiel mirinde, ke iu el ni ekkriis:

– Malaperis reklamoj! Rigardu – kampoj estas, vilaĝoj estas kaj reklamoj forestas!

Tamen li estis grave punita pro sia senkredeco pri potenco de usona “pablisiti”. Ankoraŭ ne finiĝis lia diskurso, kaj subite el post ĝirejo de l' ŝoseo renkonten al ni alflugis tuta amaso da diversaj reklamoj.

Ne! Usonon oni ne povas surprizi!

Reklamo tiel profunde penetris la usonan vivon, ke se iam usonanoj matene vekiĝus kaj ne ekvidus ĝin, do tiam plejmulto el ili trafus en plej maloportunan situacion.

Ja tiam estus nekompreneble –

– Kiujn cigaredojn fumi?

– Kie aĉeti konfekcion?

– Per kiu trinkaĵo sensoifiĝi: “Koka-Kola” aŭ “Ĝinĝer- Ejl” (Ginger Ale)?

– Kiun viskion drinki – “Blanka Ĉevalo” (White Horse) aŭ “Ĝonni Ŭoker”( Johnny Walker)?

– Kiun benzinon preferi: “Ŝell (Shell) aŭ “Standard Ojl” (Standard Oil)?

– Al kiu Dio kredi: baptista aŭ presbiteria?

Ne eblus simple decidi –

– Ĉu necesas maĉi gumon?

– Kiu filmo estas rimarkinda kaj kiu estas reale genia produkto?

– Ĉu necesas eniri militmaran floton kiel volontulo?

– Ĉu estas utila aŭ male klimato de Kalifornio?

Kaj ĝenerale sen reklamo okazus tio, kion ne scias eĉ diablo mem! Tiam ĉiu devus pripensi mem siajn vivpaŝojn.

Ne, kun reklamo vivo estas pli facila. Usonano ne bezonas ion ajn pripensi. Tiun lian funkcion prenis al si granda negocistaro.

Ne necesas decidi, kiun trinkaĵon elekti.

Drink “Coca-Cola” (Trinku “Koka-Kola”)!

“Koka-Kola” refreŝigas sekan gorĝon!

“Koka-Kola” vigligas nervan sistemon!

“Koka-Kola” alportas utilon al korpo kaj al patrujo!

Kaj, ĝenerale, tiu, kiu trinkas “Koka-Kola”, obtenos bonan vivon!

“Meza usonano”, malgraŭ lia ekstera aktiveco, reale estas tre pasiva persono. Al li necesas doni ĉion plene preparitan, kiel al kapricema edzo. Se vi diras, ke tiu trinkaĵo estas plej bona, do tiam li trinkos nur ĝin. Sciigu lin, ke iu partio promesas certan avantaĝon kaj li voĉdonos al ĝi. Kredigu lin, ke tiu Dio estas “vera” kaj li kredos lin. Nur ne faru sole unu – ne igas lin pripensi ion dum nelaboraj horoj. Tion li ne ŝatas kaj al tio li ne kutimiĝis. Por tio, ke li fidu viajn vortojn, necesas ripeti ilin kiel plej ofte. Sur tiu bazo estas konstruita grava parto de la usona reklamo: negocia, politika kaj ĉia.

Rezulte, reklamo insidas vin ĉie: endome kaj ĉe gastigantoj, surstrate kaj dum veturo, en taksio, en metroo, en trajno, en flugmaŝino, en kaleŝo de urĝa helpo ktp.

Ankoraŭ kiam ŝipo “Normandio” albordiĝis al novjorka haveno, tiam nian atenton altiris du objektoj. Unu estis malgranda, verda – statuo de Libereco. La alia estis grandega, impertinenta panelo, kiu reklamis maĉgumon “Rigli” (“Wrigley's Chewing Gum ”). De tiam pentrita sur afiŝoj verda muzeleto kun granda megafono sekvis nin dum la vojaĝo tra la tuta lando admonante, petegante, postulante, ke ni provu maĉi “Rigli” aroman, originalan, altkvalitan gumon.

La unuan monaton ni tenis sin firme. Ni ne trinkis “Koka-Kola”. Kaj ni ĝin ne trinkis preskaŭ dum la tuta vojaĝo. Ankoraŭ kelkaj tagoj kaj ni estus jam en la oceano, sur sendanĝera areo. Tamen reklamo nin finfine konkeris. Ni ne sukcesis en ekzameno kaj provis la trinkaĵon. Ni rajtas nun sincere deklari: jes, “Koka-Kola” efektive refreŝigas gorĝon, vigligas nervojn, resanigas korpon, mildigas animajn turmentojn kaj faras homon genia kiel Leo Tolstoj. Ĉu povus ni deklari ion alian, se reklamo tion encerbigis dum tri monatoj, ĉiutage, ĉiuhore kaj ĉiuminute!

Pli terura, persista kaj aroga estas reklamo de cigaredoj. “Ĉesterfild” (Chesterfield), “Kemel” (Camel), “Laki Strajk” (Lucky Strike) kaj ceteraj tabakaj specoj. Ilin oni reklamas kun tia furiozeco, kiu ekzistas nur en dancoj de derviŝoj aŭ ĉe festo “ŝahsej-vahsej”, kies ĉeestantoj memforgeseme pikas sin per ponardoj kaj kovriĝas per sango glorante sian Dion. Tutan nokton ardas super Usono flamaj skribaĵoj, tutan tagon blindigas okulojn koloraj afiŝoj: “Plej bonaj en la mondo! Sekigitaj cigaredoj! Ili alportas bonŝancon! Plej bonaj en la suna sistemo!”.

Ĝustadire, ju pli ampleksa estas reklamo, des malpli valora estas reklamata objekto. Nur vendo de iu bagatelaĵo povas kompensi elspezojn por ties freneza reklamo. Domoj de usonanoj, iliaj vojoj, kampoj, arboj estas kripligitaj per tedaj afiŝoj. Tamen pro afiŝoj pagas ankaŭ aĉetanto. Al ni oni eksplikis, ke boteleto de “Koka-Kola” kostanta kvin cendojn forprenas de fabrikanto unu cendon, por reklamo oni donas tri cendojn kaj kie malaperas la kvina cendo ne necesas skribi. Tio estas klara.

Fabrikantoj de rimarkindaj kaj utilaj teknikaĵoj kaj komfortaĵoj, kiuj estas multaj en Usono, ne povas tiel intense reklami siajn produktojn, kiel estas reklamata bagatela maĉgumo aŭ bruna viskio kun forta apoteka saporo kaj figusto.

Unufoje, traveturante iun urbeton, ni ekvidis post drata bariero blankan, gipsan ĉevalon starantan sur verda herbejo, inter arboj. Komence ni opiniis, ke ĝi estas monumento omaĝe al iu ĉevalo, heroe pereinta dum la milito inter Nordo kaj Sudo por liberigo de negroj. Ve, ne! Tiu ĉevaleto kun inspiraj okuloj silente memorigis al veturantoj pri ekzisto de unika viskio “Blanka ĉevalo”(White Horse), freŝiganta animon, plisaĝiganta junulojn kaj donanta konsolon al olduloj. Pluan informon pri tiu mirakla drinkaĵo konsumanto povus trovi en “Blanka taverno”, situanta ankaŭ tie, en ĝardeno. En ĝi li povus ekscii, ke la viskio kapablas ebriigi lin dum kvin minutoj, ke al tiu, kiu ĝin preferas, neniam adultas lia edzino kaj liaj filoj bonorde maturiĝos kaj eĉ trovos decan laboron (“job”).

Neordinareco de tiu reklama speco konsistas el groteskaj trograndigoj, kapablaj provoki nur rideton de aĉetanto. Gravas, ke li tralegus informon. Tio sufiĉas. Iam ĝi komencos rezultigi, kiel malrapida, orienta veneno.

Foje ni dum vojaĝo vidis vagan cirkan pakaĵĉaron kun oritaj ornamaĵoj. Apud ĝi, ĝuste sur ŝoseo dancis du grandaj pingvenoj kaj disdonis bombonojn okaze de Kristnasko. Ekvidinte nian limuzinon ili komencis postkuri ĝin per rulglitiloj. Al ni ili donis po unu longa dolĉaĵo, kvankam ni jam delonge lasis infanaĝon. Ni, plezure surprizitaj, veturis plu kaj ekrigardis la donacojn. Okazis, ke reale pakpapero havis reklamon de l' kompanio “Shell” vendanta benzinon.

Reklamo iom malutilas vojaĝon. En ĉiuj flankoj, en kiujn vojaĝanto direktas sian rigardon, troviĝas nepre iu peto, postulo aŭ teda memorigo.

“Se vi volas, ke oni fidus al viaj vortoj, ripetu ilin kiel plej ofte”. En malgranda orienta urbo, kiun ni traveturis, ĉiuj telegrafaj fostoj sur Ĉefa strato estis kovritaj per tute samaj afiŝoj kun portreto de s-ro Ĝozefo A. Bolduin (Josef A. Boldwin), kandidato por kongreso de respublikana partio.

Oni reklamas ne nur vestojn, kandidatojn, trinkaĵojn aŭ benzinon, sed eĉ tutajn urbojn. Staras ĉe vojo kolosa panelo, dudekoble pli granda ol aŭto. Urbo Karlsbado (Carlsbad), ŝtato Nova Meksikio (New Mexico) sciigas pri si mem jene:

“Ĝis Karlsbado restas 23 mejloj. Bona vojo. Famaj mineralaj fontoj. Usonano povas imagi, ke temas pri origina Karlsbado (NB. Ĝi situas en Ĉeĥio). Bonaj preĝejoj. Teatroj (probable temas pri du kinejoj, en kiuj oni demonstras filmojn pri gangsteroj). Senpaga plaĝo. Luksaj hoteloj. Vizitu Karlsbadon!”

La urbo estas ekinteresiĝinta pri vizito de vojaĝanto, ĉar eble al li ne plaĉos famaj fontoj, sed li nepre aĉetos iom da gazolino aŭ manĝos en la urbo kaj sekve restigos kelkajn dolarojn por doni profiton al la urbo. Kaj povas esti, vojaĝanto vizitos iun karlsbadan preĝejon kaj do tio estos agrabla al Dio.

Klerikoj ne apartiĝis de laikaro. Tutan nokton lumas en Usono neonaj tubetoj kun skribaĵoj pri preĝejaj okazaĵoj. Unu preĝejo allogas per preĝeja ĥoro, la alia – per lekcio pri sociologio. Inter la skribaĵoj estas jena sentenco, prenita el leksikono de iu spicvarejo: “Aliru! Vi estos kontentigitaj per nia servado!”

Ni jam parolis, ke la vorto “pablisiti” havas tre vastan sencon. Ĝi estas ne sole la reklamo mem, sed ankaŭ ĉiu mencio pri iu objekto aŭ persono. Se oni skribas pri tio, ke iu estis sukcese kuracita kaj nun resaniĝas, do tio ankaŭ estas “pablisiti”. Unu usonano envie diris al ni, ke Dio en Usono havas grandan “pablisiti”, ĉar pri li ĉiutage parolas kvindek mil pastroj.

Ekzistas ankoraŭ unu speco de reklamo, kiun oni povas nomi kiel scienca-kleriga. Ĉevoje subite ekaperas tuta serio da paneloj, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn. Ĝi iom similas iun demandaron. Egalaj flavaj tabeloj kun nigraj literoj demandas vojaĝantojn. Post ĉiu cento da futoj ili mem respondas. Temas pri tekstoj el Biblio, pri anekdotoj, pri geografio kaj historio. Fine, kiam laca vojaĝanto esperas ekvidi aliajn utilajn informojn, li vidas reklamon de iu sapo por razado, kaj kun abomeno sentas, ke ĝia nomo firme enigis lian memoron por ĉiam.

Usonanon ĉiam ĉirkaŭigas reklamo. Sed, eĉ kiam li rigardas en ĉielon, li ankaŭ vidas tie ĝin. Flugmaŝinoj lerte skribas en helblua ĉielo vortojn, kiuj faras al iu aŭ al io “pablisiti”.

Nia griza limuzino ruliĝis plu kaj plu laŭ ŝtato Nova Jorko.

– Haltu! – ekkriis neatendite s-ro Adams. – Ne, ne! Vi devas tion ekvidi kaj enskribi en viajn agendojn.

La aŭto haltis.

Ni ekvidis sufiĉe grandan, flavan panelon, kies tekston, ŝajne, elpensis iu usona filozofo: “Revolucio estas formo de regado ebla nur eksterlande”.

S-ro Adams ĝuis.

– Ne, ĝentlemanoj!, – parolis li.Vi tute ne komprenas, kio estas reklamo en Usono. Ho, ne! Usonano kutimiĝis fidi reklamon. Tion necesas kompreni. Jen, jen. Ĉi tie revolucio simple ne eblas. Tion prezentas kiel seneraran veron la vidita panelo. Jes, jes, sinjoroj! Ne necesas disputi!

Tre originala ŝajnas deklaro, ke revolucio estas “formo de regado”. Cetere, fakto de aperigo de tiu panelo supozas, ke estas homoj, kiujn necesas admoni, ke revolucio en Usono ne povas okazi.

– Ne, ĝentlemanoj, kiam vi vidas, ke el tridek kvin paĝoj de dimanĉa revuo dudek kvin paĝojn okupis reklamo, vi ne opiniu, ke ĝin neniu legas. Ho, ne! Estus stulte tiel opinii. Ne ekzistas reklamo, kiun neniu bezonas.

Ni alveturis al Niagara akvofalo vespere.

Aspergataj per akva polvo, ni longe rigardis la akvofalon, ĵetantan de granda alteco milojn tunojn da akvo, kiun ankoraŭ oni ne sukcesis verŝi en botelojn kaj vendi, kiel plej refreŝiga, plej saniga trinkaĵo, kuracanta tiroidon, helpanta pri studo de matematiko kaj kontribuanta por prospera spekulado.

S-ro Adams ion kriis, sed bruego de la akvofalo surdigis lian voĉon.

Vespere, kiam ni forlasis la urbon Niagaro, s-ino Adams haltigis la limuzinon ĉe trotuaro, por demandi ĝustan vojon al Klivlendo (Cleveland), kiu situis sur nia vojo al Detrojto (Detroit). La strato estis malplena, nur du maljunaj personoj, aspektantaj kiel laboristoj, staris ĉe lanterno. Kiam s-ro Adams komencis mallevi vitron de fenestro, ili rapide alproksimiĝis al ni, por ekscii, kion ni bezonas. S-ro Adams demandis pri necesa vojo al Klivlendo. Ambaŭ ekparolis kune. Iun tempon ni ne sukcesis ion ajn kompreni. Fine unu ekkaptis iniciaton, flankenigis sian kamaradon kaj komencis ekspliki al ni:

– Oho, Dio mia! Vojo al Klivlendo! – parolis li emocie. – Ja mi naskiĝis tie! Do mi konas vojon al Klivlendo! Min vi povas fidi. Vi ricevis bonan ŝancon, kiam renkontis min!

Li estis multe feliĉa helpi al ni, tre energie eksplikis ĉiujn detalojn de veturado: kie necesas ĝiri dekstren kaj kie – maldekstren, kie manĝaĵoj kostas pli malkare. Samtempe lia kamarado apenaŭ ne ploris enviante, ke li ne povas same ion ekspliki kaj provis eniĝi konversacion. Sed klivlendano ne permesis al li eĉ enigi solan vorton. Kiam ni forveturis, li estis ĉagreniĝinta kaj estis preta veturi kune kun ni ĝis Klivlendo mem, nur por tio, ke ni ne perdu ĝustan vojon.

Ili adiaŭiĝis kun tiu potenca “gud najt” (good night), kvazaŭ ni estis ilia proksima parencaro forveturanta militi.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]