[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dudeka ĉapitro.
Marsoldato

En oklahoma ĵurnalo ni vidis foton de junulino, duonkuŝanta en blanka malsanuleja lito, kaj subskribon: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj”. Atente legi pri tio, kial la junulino ridetas en kuŝejo de suferoj, ni ne sukcesis, pro manko de tempo, kaj la ĵurnalo estis demetita for. Sinjoro Adams tamen sukcesis tralegi artikoleton troviĝantan sub la foto, kiam li trinkis kafon. Lia mieno sulkiĝis, kaj li malkontenta ekrigardis gasan kamenon, starantan en restoracio. Ni haste nutris sin per ovaĵo kun ŝinko, intencante baldaŭ forlasi urbon Oklahomon.

En pluraj lokoj de Meza Ŭesto estas elirejoj de natura gaso, kiun per specialaj duktoj oni liveras al urboj. Ĝi malmulte kostas. Sinjoro Adams rigardis rozhelbluan flamon, flagrantan en portebla nikelita kameno, kaj kolere nazosiblis.

– Sinjoroj, – diris li, – mi mem estas granda optimisto, sed iufoje mi malesperas pro usona optimismo. Kaj li kun abomeno ripetis: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj!”

Ni hastis, sekve konversacio pri temo, ekscitinta s-ron Adams, ne okazis. Dum veturado li, ŝajne, forgesis ĝin, ĉar li tiam estis rigardanta unikan vidaĵon. Ni veturis tra aluminia nafta arganaro.

Ankoraŭ hieraŭ, proksimiĝante al Oklahomo laŭ stepo, kie kreskis nur neallogaj, polvokovritaj bukedoj, ni ekvidis la unuajn naftajn arganojn. Sur grandaj kampoj dense staris kradaj metalaj mastoj. Balanciĝis, apenaŭ knarante, dikaj lignaj vektoj. Homoj forestis. Ĉi tie, en stepa senbrueco, en profunda silento oni suĉis nafton. Ni longe veturis, aro da arganoj iĝis pli densa, vektoj same balanciĝis; iufoje estis apenaŭ videbla figuro de laboristo vestita je supertuto, farita el firma helblua veltolo. Li nehastante paŝis de unu argano al la alia.

Koloro de arganoj estis hela, ĉar ilin oni farbis per aluminia farbo, kiu similas arĝentkolorajn ornamaĵojn de novjara arbo. Ĝi donas al teknika Usono belan aspekton. Tiun ĉi koloron havas naftaj ujoj, benzinaj kaj laktaj aŭtaj cisternoj, fervojaj pontoj, strataj lanternoj en urboj kaj eĉ ĉevojaj lignaj stangetoj.

En Oklahomo ankaŭ staris arganoj kaj ritme balanciĝis vektoj. Nafton oni trovis en la urbo mem. Arganoj pli kaj pli proksimiĝadis al la urbo kaj fine, superinte malfortan reziston, ili penetris la urbajn stratojn. En kortoj de domoj, sur trotuaroj, sur pavimoj, ĉe lernejoj, bankoj kaj hoteloj – ĉie oni suĉas nafton. Naftujoj staras apud grandaj, deketaĝaj konstruaĵoj. Ovaĵoj kun ŝinko havas naftan kromguston. En neokupita, senuza tereno infanaro ludas ferpecojn kaj rustintajn renĉilojn. Domaĉojn oni likvidas kaj sur ties loko aperas novaj arganoj kaj vektoj. Kaj tie, kie hieraŭ kies avino, sidinte ĉe ronda tablo, hoktrikis lanan tukon, hodiaŭ knaras vekto, kaj nova aferema posedanto en ŝama veŝto gaje kalkulas akiritajn galjonojn.

Krom naftaj arganoj, Oklahomo mirigis nin per multaj servejoj por funebraj ceremonioj. Dum serĉado de dormoloko ni kutime direktis sin al rezidanta parto de urbo, por preni ĉambrojn. Ni alveturis al domo kun lumigita elpendaĵo kaj teruriĝinte ekvidis, ke ĝi estas servejo por funebraj ceremonioj. Same ni trifoje proksimiĝis al alloge lumigitaj konstruaĵoj kaj trifoje retiriĝis pro sama kaŭzo. Ni vidis neniun elpendaĵon de gastejo, luiganta al vojaĝantoj ĉambrojn. Ĉi tie oni proponis sole eternan ripozon, eternan pacon. Verŝajne, rezidantoj de Oklahomo tiom prospere suĉis nafton, ke ne bezonis kroman enspezon de luigo de ĉambroj.

Ni estis devigitaj fari tiel, ke “niaj koroj pleniĝu per fiero” kaj ekloĝis en hotelo. Duagrada hotelo, kiun ni elektis, nomiĝis tre pompe – “Kadilako”, kvankam ĝin oni establis, ŝajne, ĝis nafta prospero, ĉar el krano por varma akvo elverŝis la malvarma, kaj el krano por malvarma akvo tute nenio elverŝis. Sinjoro Adams sincere ĉagreniĝis. Anstataŭ babilema mastrino, konanta ĉiujn urbajn novaĵojn, li renkontis kvindekjaran hotelservanton, kiu respondis ĉiujn demandojn unutipe kaj tute indiferente: “Yes, sir” (Jes, sinjoro), aŭ “No, sir” (Ne, sinjoro). Samtempe li fumis tre fiodoran cigaron. Post lia foriro s-ro Adams longe tusis kaj purigis la nazon, samkiel dronanto, kiun oni eltiris sur bordon ĝuste antaŭ lia pereo. Post unu horo s-ro Adams aliris al pordo de nia ĉambro kaj espere ekfrapis. Ĉar niaj palpebroj ne kapablis malfermiĝi pro laceco, do ni nenion respondis. S-ro Adams delikate refrapis la pordon. Respondo forestis.

– Ĝentlemanoj, – diris li per voĉo, kiu povus disŝiri niajn korojn, – ĉu vi ankoraŭ ne dormas?

Tamen ni tre volis dormi kaj sekve denove respondis nenion. Sinjoro Adams ankoraŭ unu minuton staris ĉe la pordo kaj nur tiam ektrenis sin al sia ĉambro plene ĉagreniĝinta. Lia kutima vespera tempopasigo en Oklahomo estis rompita.

Matene s-ro Adams estis plenforta kaj gaja, kiel kutime. Betona ŝoseo onde leviĝis supren kaj estis videbla je kelkaj antaŭaj mejloj. Ĉe vojrando staris juna marsoldato, levinta supren polekson, kies nigra militpalto estis malbutonumita. Apud li staris sama marsoldato, kiu ankaŭ levis supren sian dikan fingron. Limuzino, veturinta antaŭ ni, kuris preter junuloj senhalte. Probable, ĝi estis plenigita. Ni haltis.

Levita polekso signifas en Usono veturpeton. Ĉiu homo, veninta vojrandon, estas konvinkita pri tio, ke lin oni nepre veturigos. Se ne la unua aŭto, do la kvina, la sepa aŭ la deka lin alveturigos. Tiamaniere oni povas okazigi longadistancan vojaĝon: en unu aŭto traveturi cent mejlojn, en la alia – ankoraŭ cent, en la tria – eĉ kvincent mejlojn.

Du personojn ni ne povis alveturigi pro manko de sidlokoj. La junuloj kondiĉis sian rendevuon en poŝto de urbo Amarillo, kaj unu eniĝis en la limuzinon. Li akurate starigis sian valizeton ĉe piedoj, elpoŝigis cigaredon kaj petis permeson ekfumi. Sinjoro Adams tuj turnis sian kapon posten, kiel tio eblis, kaj superŝutis nian kunvojaĝanton per demandoj. Ho, sinjoro Adams ricevis plenan revenĝon pro Oklahomo.

Li aspektis kiel adolesko, kun bela, iomete tro memfida, eĉ iom impertinenta vizaĝo. Samtempe li estis tre simpatia junulo. Li respondis tre volonte.

Pri sia kamarado li ne maltrankviliĝis, ĉar tiu atingos rendevuan lokon per alia aŭto. Tio estis jam kelkfoje. Ili okazigas grandan vojaĝon (trip) de Nov-Jorko ĝis San-Francisko laŭ ordono de komandanto. Por tio ili petis unu monaton kaj jam tri semajnojn ili veturas per tiu ĉi rimedo. Ili supozis resti en Ĉikago nur tri horojn, sed restis naŭ tagojn, ĉar tie ili renkontis allogajn koketulinojn.

En Dejmono ili ankaŭ pasigis tro multe da tempo, ĉar ilin alveturigis juna sinjorino, komence aspektanta tre fiere. Ili eligis botelon da viskio kaj proponis al ŝi eldrinki kune kun ili. Post kiam la sinjorino eldrinkis viskion, tuta ŝia fiereco malaperis. Poste ili drinkis bieron kaj veturis al ŝia fratino, kies edzo forestis. Kvarope ili festenis kvar tagojn, ĝis reveno de edzo. Tiam necesis kiel plej baldaŭ retiriĝi.

Uniforma kaskedo sen kokardo brave troviĝis sur bela kapo de l' marsoldato. Grandaj plataj butonoj normale brilis. En butontruoj vidiĝis iuj kupraj bombetoj kaj revolveretoj. La soldato tute ne fanfaronis. Usonanoj ĝenerale malofte fanfaronas. Oni lin petis prezenti sin, jen do li rakontas.

Apude aŭdiĝis saluta signalo el preterveturanta nigra aŭto “bjuik”, en kies fronto sidis kamarado de nia kunvojaĝanto. Ili interŝanĝis nekompreneblajn kriojn. Konversacio daŭris.

La soldato rakontis al ni pri sia vizito al Francio, kie ankaŭ okazis interesa kuriozaĵo. Post kiam ŝipo alnavigis ilin al Havro, sep marsoldatoj ricevis permeson distri en Parizo. Post ekskurso tra urbo, ili trafis Grandan bulvardon kaj decidis tagmanĝi en restoracio. Ili mendis komence tro modestan manĝaĵon, ovaĵon kun ŝinko (ham and egg). Poste ilia apetito pligrandiĝis kaj ili mendis ĉampanon kaj ceterajn delikataĵojn. Mono por pago, certe, forestis. Ĉu marsoldato havas monon por ĉampano?

Kelnero (garcon) vokis ĉefan kelneron, sed ili diris al li:

– Jen kio, bonvolu elimini koston de nia manĝo el milita ŝuldo, kiun Francio ĝis nun ne redonis al Usono.

Ĝenerale, okazis grandioza skandalo, pri kiu oni skribis en ĵurnaloj. Tamen komandantaro punis nin nesevere, nur riproĉe.

Kion li opinias pri milito?

– Pri milito? Vi mem tion scias. Jen ankoraŭ nelonge ni militis en Nikaragvo. Ĉu mi ne scias, ke ni militis ne por interesoj de l'  lando, sed por interesoj de “Unuiĝinta Frukto” (United Fruit), banana kompanio? Inter marsoldatoj tiu ĉi milito tiel nomiĝas – banana milito. Sed se oni ordonas al mi partopreni militon, mi ĝin partoprenos, ĉar mi estas marsoldato kaj devas plenumi ordonojn.

Li ricevas dudek kvin dolarojn ĉiumonate. En San-Francisko, li esperas, lia kariero estos pli prospera ol en Nov-Jorko, tial li konsentis tie servi. En Nov-Jorko loĝas liaj edzino kaj bebo, al kiuj li eldonas dek dolarojn ĉiumonate. Lia edzino oficas. Certe, li edziĝis tro frue, ĉar li estas nur dudekunujara. Sed jam tio okazis, do nenion li kapablas ŝanĝi.

En Amarillo la marsoldato nin forlasis. Li danke salutis nin ridete kaj iris al poŝto. Li estis tre juna, tial liaj kuriozaĵoj ŝajnis ne tro kondamnindaj.

Ni pasigis nokton en lignoladaj kabanoj de Amarillo – kampadejo. Ni estingis fornojn kaj gasajn kamenojn kaj enlitiĝis. La kampadejo situis proksime de vojo. Kiel brua ventego preterveturis aŭtoj, kies lanternoj tra fenestroj lumigis murojn de la kabano.

Amarillo estas nova kaj pura urbo. Ĝin aperigis tritiko antaŭ dekkvin jaroj. En ĝi troviĝas: surstrataj lanternoj kovritaj per aluminia farbo, loĝdomoj faritaj el lilkoloraj brikoj, granda deketaĝa hotelo, apotekoj kaj ĉio necesa por animo, pli korekte – por korpo. Por animo tie nenio estas.

Veninte apotekon, ni ekvidis en ĝi plurajn junulinojn, kiuj matenmanĝis antaŭ foriro al oficejoj.

Ili perfekte oficas, ĉar ĉiu scipovas kalkuli per ilo, korespondi kaj tajpi. Sen tiuj ĉi scipovoj ne eblas preni neniun laboron. Cetere, kune kun tiuj, same estas malfacile preni.

Plimulto de tiuj junulinoj loĝas kune kun siaj parencoj kaj redonas parton de siaj salajroj por kunpagi pro kredite aĉetita dometo, aŭ pro fridujo, same akirita kredite. Future ŝi edziniĝos kaj ankaŭ aĉetos dometon kredite, post kio ŝi kune kun edzo multe laboros por dum dek jaroj pagi kvin aŭ sep mil dolarojn, kontraŭ kiuj ili akiros dometon. Kaj dum tuta dekjara tempo feliĉaj geedzoj tremos pro timo, ke ili estos maldungitaj kaj sekve forestos mono necesa por pago. Ilian domon oni forprenos. Ho, kian timigan vivon spertas milionoj da usonanoj akirantaj tiumaniere sian etan elektran feliĉon!

Sur junulinoj estis vestitaj kurtaj cervaj aŭ hundaj veŝtoj. Ili ridetis, depeciginte rostitan panon per belaj fingretoj. Bonaj, agemaj fraŭlinoj, revantaj pri unika usona feliĉo!

En apoteko ni ekvidis germanan desegnilaron.

– Sinjoro Adams, ĉu en Usono oni ne fabrikas desegnilojn?

– Kompreneble, ne! – energie respondis Adams. – Ni ne povas fabriki desegnilojn. Jes, jes, sinjoroj, ne ridu. Ni volas, sed ne povas. Tuta Usono, kun sia grandioza tekniko, ne povas establi fabrikadon de desegniloj. Tiu sama Usono, kiu produktas milionojn aŭtojn ĉiujare!

Ĉu vi komprenas, kial? Se tiujn ilojn bezonus la tuta loĝantaro, ni organizus tiam amasan produktadon kaj produktus dekojn milionojn da perfektaj desegniloj kontraŭ malkaraj prezoj. Sed la loĝantaro de Usono bezonas nur dekojn milojn da desegniloj. Tio signifas, ke amasa produktado ne estos profitdona, kaj do desegnilojn oni produktos permane. Tamen ĉio produktita en Usono permane, sed ne permaŝine, kostas tre multe. Tiam okazus, ke prezo de usonaj desegnilaroj estus pli kara, ol la germanaj. Sinjoro Ilf kaj sinjoro Petrov, enskribu en viajn agendojn, ke granda Usono iufoje estas senforta antaŭ maljuna, kompatinda Eŭropo, mi petas. Tion vi nepre devas scii!


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]