[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dudekoka ĉapitro.
Juna baptisto

Leviĝado inter flavaj rokoj daŭriĝis horon kaj duonon. Jam delonge malaperis la malgranda ranĉo de l' vakero, la gazolina stacio kaj la ponto trans la rivero Malgranda Kolorado (Little Colorado), sed dezerto de navaho ankoraŭ vidiĝis poste kaj sube, la lasta azilo de pursangaj, centprocentaj amerikanoj, kies plej grava malfeliĉo estas tio, ke ili estas ruĝhaŭtuloj, nekapablaj komerci, sed kapablaj pentri kaj danci militajn, sendanĝerajn dancojn.

Post du-tri ĝiroj la dezerto ankaŭ malaperis. Subite ni trafis mirindan ripozlokon, similan al samaj situantaj en Tirolo, en Svisio aŭ en Kaŭkazo. Ni estis kvazaŭ interplanedaj vojaĝantoj, revenintaj el Marso al Tero, en ĝian plej belan areon – en virgan arbaron Kanab. Survoje kuŝis pura lanuga neĝo. De ambaŭ flankoj kreskis altaj rektaj pinoj. Brilis la decembra suno.

En Usono iufoje okazas tiuj metamorfozoj.

Mirinda vidaĵo baldaŭ finiĝis. La ŝoseo komencis malleviĝi, kaj ni trafis ŝtaton Utahon, kion sciigis malgranda afiŝo. Ĉi tie denove disvastiĝis dezerto, sed pli varma. Ni traveturis etan loĝlokon. Ĉirkaŭ domoj kreskis arboj kaj troviĝis kelkaj benzinaj stacioj. Preteriris du blankulinoj. Unu veturigis en ĉareto bebon, ordinaran bebon, kies gepatroj konas radion, mekanikan bilardon kaj vitaminojn. Ĝi jam ne estas indiido, alligita al tabuleto.

Ĉu vi konas, ĝentlemanoj, tion, ke en la ŝtato Utaho loĝas mormonoj? – demandis s-ro Adams.

Ni ekĝemis pri tio, ke ne vizitis urbon de Sala lago (Salt Lake City) kaj forlasos Usonon, nevidinte mormonojn.

– Ne, sinjoroj, ne ĝemu pri tio, ĉar el urbo de Sala lago ni ne povus atingi Kalifornion, pro glaciiĝintaj transirejoj. Rememoru Rok-montaron, mi petas.

– Veturpetanto (hitchhiker)! – ekkriis subite s-rino Adams.

Ni ekvidis viron starantan kun valizeto ĉe la vojo.

– Ĉu ni veturigu lin? – demandis s-ro Adams.

Ni pli atente enrigardis la viron. Li aspektis kiel dudekjara kaj sur li estis vestita helflava diktola mantelo.

– Ĉu, supozeble, li estas mormono? – diris Adams.

Ĉi-supozo decidis la aferon kaj ni lin venigis la limuzinon.

La veturpetanto, bedaŭrinde, estis ne mormono, sed ordinara, tre kredema baptisto.

Li demetis sian mantelon kaj restis en griza jako kaj laborista velura pantalono. Sur lia brunhaŭta vizaĝo estis aknoj kaj nelongaj nigraj vangharoj. Lia biografio estis tute ordinara, sama kiel de multaj usonaj junuloj. Filo de neriĉa farmulo el Nebrasko, li finis mezan lernejon (high school) kaj serĉis laboron en Arizono por lukri kaj ŝpari monon por plua studado en kolegio. Nuntempe li pretas okupiĝi pri io ajn. Li estas lertulo kaj ŝatas labori. Se li ne trovos laboron en Kalifornio, tiam li revenos al patro kaj vintre laboros en farmobieno. Ankaŭ li ĉasos sovaĝajn katojn kaj kojotojn.

Samkiel aliaj junuloj, la veturpetanto estis tute nescivolema kaj nenion demandis. Tamen li volonte rakontis pri si mem kaj respondis niajn demandojn.

Kiam oni demandis lin pri Moskvo, li respondis jene:

– Tie oni realigas la kvinjaran planon. Tie ĉiuj laboras kaj ricevas pro tio manĝojn trifoje dum tago.

– Nu, bone, sinjoro, – diris Adams, – supozu ni, ke tio estas realo. Kaj kion vi ankoraŭ aŭdis?

– Mi aŭdis, ke la unua kvinjara plano prosperis kaj do nun oni preparas la duan. Tie ĉiuj havas laboron kaj helpas unu la alian. Tamen baldaŭ komenciĝos milito, post kies fino la teron dufojon revenos Mesio. Kaj rusoj pereos, ĉar ili estas sendiuloj. Sen kredo en Dio neniu saviĝos kontraŭ turmentoj de infero. Tion deklaras Biblio.

– Kaj kiu diris al vi pri la baldaŭa dua alveno?

– Nia pastoro.

– Kaj kiel baldaŭ?

– Tre baldaŭ, – tute serioze respondis la juna baptisto, – post du-tri jaroj.

– Tre bone, sinjoro!, – ekkriis Adams. – Supozu ni, ke tio estas vero. Vi ĵus diris, ke rusoj helpas unu la alian kaj ĉiuj laboras. Sekve, ili estas bonaj homoj. Ĉu?

– Jes, – respondis la baptisto post ioma medito.

– Bonege, sinjoro! Ili ekspluatas neniun kaj amas unu la alian. Laŭ via koncepto, ili aperigis dian regnon surtere. Sed ili ne kredas en Dio. Kion fari? Nu, nu, sinjoro! Respondu, mi petas!

– Se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, – diris la baptisto firmvoĉe, – ili pereos.

– Sed ja ili estas bonaj homoj. Tion vi mem diris.

– Ne gravas. Jes, ili faras bonajn aferojn. Tion ankaŭ parolis nia pastoro, kaj li estas justa viro. Tamen Biblio deklaras, ke ne sufiĉas nur bonaj aferoj, necesas ankaŭ kredo. Sekve ili pereos.

– Ne, serioze, sinjoro, – persistis s-ro Adams, – vi ja estas junulo kaj finis mezan lernejon. Pro kio Kristo dufojon revenonta la teron, punos cent sepdek milionojn da rusoj, kiuj atingis tion, ke en Rusio ne ekzistas malsatuloj kaj senlaboruloj, ĉiuj estas sataj kaj feliĉaj? Jes, jes, sinjoro! Vi tion pripensu! Cent sepdek milionoj laborantaj, honestaj kaj bonaj homoj. Ĉu Dio estos tiom kruela kaj ne enlasos ilin la paradizon?

La veturpetanto profundiĝis en pensadon. Li evidente kompatis bonajn rusojn. Li longe hezitis antaŭ respondo.

– Mi opinias, – trabalbutis li, – se Biblio tion deklaras, do necesas akcepti ĝin tutan, aŭ...

– Nu, nu, sinjoro, aŭ... – ekkriis kontenta s-ro Adams.

– Sen kredo en Dio neniu saviĝos, – mallaŭte diris nia kunvojaĝanto.

– Rigardu! Rigardu! – ekkriis s-ino Adams.

Ni enveturis en Zionan kanjonon (Zion Canyon), kaj do konversacio kun la juna baptisto ĉesis.

En budo de kontrolisto neniu estis. Ni haltis la aŭton kaj kelkfoje eksignalis, sed neniu alvenis.

– Ĝentlemanoj, oni ne volas preni niajn dolarojn pro ekskurso, sekve ni rigardos la kanjonon senpage.

Dum iom da tempo ni veturis inter malvastaj ruĝaj rokoj, el kiuj diversflanken elŝoviĝis pinoj kaj iuj radikoj. Montfendejo poiome plivastiĝis. Iuj rokoj havis tre longajn rektajn krevojn, per aliaj krevoj oni kvazaŭ desegnis kvadratojn.

– Ĉu vi volas, sinjoroj, – diris s-ro Adams, – ke mi vendu al vi belan literaturan esprimon? Kiom vi pagos? Nenion? Ĉu vi volas senpage? Nu, bone. Jen ĝi: vento skribis sur tiuj ĉi rokoj sian kronikon. Ĉu taŭgas? Enskribu ĝin en viajn agendojn. Mi serioze opinias, ke mi nun pliriĉigis la rusan literaturon.

Nia limuzino kelkfoje ĝiris. La montfendejo iĝis ankoraŭ pli vasta. Nur hieraŭ ni opiniis, ke Granda kanjono estas plej bela kaj nenie ekzistas io pli majesta. Sed nur post unu tago ni ekvidis la alian kanjonon, ne tiom grandan, sed pli ekzotikan kaj fantastan. Grandan kanjonon ni observis de supre. Zionan kanjonon ni traveturis laŭ ĝia fundo aŭ laŭ artefaritaj niĉoj en rokoj. Granda kanjono aspektis kiel renversa montaro. Ĉi tie ni vidis murojn de la kanjono de malsupre. Ni trafis kvazaŭ en sorĉan regnon de infanaj sonĝoj kaj fantazioj. Vojo, laŭ kiu ni veturis estis en ombro, kaj altajn rokojn lumigis la suno. Surfone de ĉielo vidiĝis kvazaŭ ruĝaj turoj, karuselo, piramidoj, bestkapoj. Ie brilis akvofalo, simila al akurate algluita ladrubando.

Ni enveturis tunelon. Certan tempon ni moviĝis en plena mallumo. Baldaŭ enfronte aperis lumo. En tunela muro oni aranĝis arkan breĉon kaj terason kun ŝtona bariero. Ni haltis kaj lasis la aŭton. Ĝia pordo klakis, kiel kanonpafo. Nin ĉirkaŭigis rokoj. Nur videblis ĉielero. Surfunde estis malgranda lago. En tia solena medio homo kutime silentas aŭ komencas iel ajn petoli. Ni subite, eĉ por si mem, akre ekkriis, por ekaŭdi eĥon.

La tunelo distancis kilometron kaj duonon. Ĝin oni breĉis kontraŭ pli ol miliono dolaroj speciale por observado de l' kanjono. En ĝi estis kelkaj breĉoj, kaj el ĉiu oni povas vidi novan pejzaĝon. Tre malproksime malsupre sinuis asfalta ŝoseo, laŭ kiu senbrue moviĝis aŭtetoj. Preskaŭ ĉiuj rokoj memorigis ion – katkapon, ungegojn, ombron de lokomotivo. Plej impona estis kolosa figuro de indiano, kiun elĉizis la naturo sur roko. Lia vizaĝo estis kvieta kaj rigora. Sur lia kapo estis io, simila al ordinara india plumo.

Ni elveturis el la tunelo kaj jam post kvin minutoj malleviĝis laŭ tiuj sinuoj de l' ŝoseo, kiujn antaŭnelonge rigardis el la teraso. Sur la vojo kuŝis falintaj flavaj folioj. Ni renkontis kelkajn flakojn, kovritajn per maldika glacio. Ombro de mala muro tuŝis kruron de indiano. Estis plena, senlima silento. Ni veturis tre malrapide, elŝaltinte motoron. Ni malleviĝis malsupren kviete kaj solene, kiel ŝvebanta birdo.

Aperis arbeto kun flavetaj, kokidaj folioj, kaj post ĝi – la alia kun verdaj folioj. Ni trafis someron.

Hodiaŭ, dum unu tago, pli ĝuste dum kelkaj horoj, ni trafis ĉiujn kvar sezonojn.

Antaŭ nia forlaso de Ziona kanjono, ni vizitis rimarkindan fendegon inter rokoj, kiun indianoj nomas “Templo de Sinouava” (Temple of Sinawava). Interne de fendego sur granda piedestalo sidis ventraĉa, malbela idolo. Ni longe rigardis ĝin, kaj nur poste komprenis, ke ĝin faris la naturo, sed ne homoj. Ĉirkaŭ la monumento bruis rapida rivereto, turnanta ŝtonerojn.

Ni jam ne miris tion, ke la naturo anticipis indian arkitekturon, indiajn pentraĵojn kaj la indianon mem. Ĉi-konkludoj aperantaj post vojaĝo tra dezerto de navaho, ŝajnis post observado de Ziona kanjono tre malabundaj kaj nedecidemaj. Ĉi tie klariĝis, ke tuta arto – egipta, greka, ĉina, gotika, imperia stilo, kaj eĉ nuda formalismo – tio ĉi jam ekzistis iam, kaj ĉion ĉi genie aperigis la naturo.

– Estu ni gajaj, sinjoroj, – diris Adams, kiam ni informiĝis pri necesa vojo al Las Vegaso kaj ekakcelis veturadon. – Ni pagis neniun cendon pro observo de la vidita pejzaĝo, memoru tion.

Tamen li ne sukcesis fini sian eldiraĵon, kiel ni renkontis budon, el kiu afable elrigardis kontrolisto. Li haltigis nin, prenis du dolarojn, lekis perlange rondan etikedon kaj algluis ĝin sur vitron de nia aŭto.

– Ĝis revido, sinjoro (good bye, sir)! – diris Adams triste kaj tuj aldonis: – nur du dolarojn pro tuta beleco! Ho, ne! Mi opinias, ke pago estas tre malmultekosta.

Nia kunvojaĝanto petis eligi lin en proksima urbeto. Li longe skuis niajn brakojn kaj ripetis, ke ni estas bonaj personoj. Li metis sian valizon sur ŝultron, prenis mantelon permane kaj ekiris for. Sed post kelkaj paŝoj li haltis, turnis sin kaj demandis:

– Se mi trafus Rusion, ĉu mi ankaŭ trovus laboron?

– Certe, – respondis ni, – samkiel ceteraj tieaj loĝantoj.

– Jes... – diris la juna baptisto. – Sekve, laboro estas! Jes...

Li volis ion aldoni, sed, probable, ŝanĝis decidon kaj rapide, nerigardante returnen, ekpaŝis laŭ strato.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]