[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La tridekkvina ĉapitro.
Kvar filmonormoj

Estas timige elparoli, sed Holivudo (Hollywood), kies famo centfoje ĉirkaŭis la tutan mondon, pri kiu dum dudek jaroj oni verkis pli librojn kaj artikolojn, ol dum ducent jaroj oni verkis pri Ŝekspiro (Shakespeare), granda Holivudo, sur kies ĉielo aperas kaj malaperas steloj milionfoje pli rapide, ol pri ili sukcesas rakonti astronomoj, Holivudo, pri kiu revas centoj miloj da junulinoj en ĉiuj lokoj de la terglobo, – tiu ĉi Holivudo estas enua, diable enua. Kaj se unu oscedo en eta usona urbo daŭriĝas kelkajn sekundojn, do ĉi tie ĝi pliiĝas ĝis plena minuto. Kaj foje tute mankas fortoj necesaj por fermi la buŝon. En tia stato oni sidas, ferminte la okulojn kaj malferminte la buŝon, kiel kaptita leono.

Holivudo estas korekte planita, perfekte asfaltita kaj bonege lumigita urbo, en kiu loĝas tricent mil rezidantoj. Ĉiuj aŭ mem laboras en kinoindustrio aŭ priservas tiujn, kiuj en ĝi laboras. La tuta urbo okupiĝas pri sola afero – produktas, aŭ, kiel oni parolas en Holivudo, elpafas (shoots) filmojn. Krakado de filmilo tre similas krakadon de mitralo, kaj pro tio aperis termino “elpafi”. Ĉiujare tie oni “elpafas” ĉirkaŭ okcent filmojn. Nombro estas grandioza, samkiel ceteraj nombroj en Usono.

La unua promenado laŭ holivudaj stratoj estis turmenta por ni. Stranga afero! Plimulto de piedirantoj ŝajnis al ni konataj. Ni neniel sukcesis forĵeti penson, ke ni jam ie vidis tiujn homojn, konas ilin kaj ion scias pri ili. Sed kie ni ilin vidis kaj kion ni scias pri ili – mortigu vi nin, neniel ni povis rememori.

– Rigardu, rigardu, – kriis ni unu la alian, – nu, tiun, en serena ĉapelo kun moda mallarĝa rubando, ni ja sendube vidis. Tiujn ĉi impertinentajn okulojn ja ne eblas forgesi! Kie ni kun li renkontiĝis?

Sed post la viro kun impertinentaj okuloj iris ankoraŭ centoj homoj, – estis maljunuloj similaj al komponistoj, sed false fajfantaj modan kanteton “Ĉik-ta-Ĉik” (Cheek to Cheek) el filmo “Cilindro” (Top Hat), kaj maljunuloj, similaj al bankistoj, sed vestitaj kiel etaj deponantoj, kaj junuloj en tute ordinaraj ledaj jakoj, similaj al gangsteroj. Nur junulinoj havis entute unu vizaĝon, kiu estis turmente, malplaĉe konata, samkiel estis konataj fizionomioj de junuloj kun gangsteraj mienoj kaj respektindaj maljunuloj, similaj al iuj bankistoj, komponistoj aŭ, sole Dio scias, al kiu. Fine tio ĉi iĝis netolerebla. Kaj nur tiam ni komprenis, ke ĉiujn tiujn homojn ni vidis en filmoj, ke tiuj ĉi personoj estas geaktoroj aŭ gestatistoj, ludintaj la duajn aŭ la triajn rolojn. Ili estis ne tiom konataj, ke iliaj vizaĝoj aŭ nomoj klare restis en memoro, sed samtempe io malklara pri ili konserviĝis.

Kie ni vidis tiun belulon kun meksikiaj vangharoj? Ĉu li ludis rolon en filmo “Amu nur min” (Be Mine Alone) aŭ en muzika dramo “Renkontu min noktomeze” (Meet Me at Midnight).

Apotekoj en Holivudo estas luksaj. Ili estas ornamitaj per nikelo kaj vitro. En ili priservas disciplinigita personaro en blankaj jaketoj kun epoletoj, kiuj atingis tian laborperfektecon, ke eĉ memorigas maŝinejojn de elektraj stacioj. Tiun imagon kontribuas siblado de kranoj, mallaŭta bruado de etaj motoroj, kirlantaj “maltan lakton” (malted milk), kaj metala kromgusto de sandviĉoj.

Super la urbo pendis la hela kristnaska suno. Densaj nigraj ombroj falis sur asfaltitan grundon. Holivuda klimato havas ion malplaĉan. La suno havas nenion sunan, ĝi similis la varman lunon, kvankam ĝi tre varmigis. En aero ĉiam sentiĝis ia malsaniga sekeco, kaj fetoro de eluzita benzino, saturinta la urbon, estis neeltenebla.

Ni trairis sub strataj lanternoj, al kiuj oni aligis artefaritajn kartonajn abiojn kun elektraj kandeloj. Tiu ĉi dekoracio estis aranĝita okaze de alveno de Kristnasko, kiu en Usono estas granda kaj serena festo de komerco, tute ne kunligita kun religio. Ĝi estas grandioza disvendado de malnovaj varoj, kaj kvankam ni ne amas dion, sed ni ne rajtas akuzi lian kunagadon en tiu ĉi malluma afero.

Tamen antaŭ nia rakonto pri dio, pri komerco kaj holivuda vivo, necesas rakonti pri usona kino.

Ni, moskvaj spektantoj, estas iom dorlotitaj per usona kinematografio. Tio, kion oni venigas Moskvon kaj demonstras al kinoekspertoj nokte, estas preskaŭ ĉiam plej bona, produktita en Holivudo.

Moskvo vidis filmojn de Lui Majlston (Lewis Milestone), King Vidor, Ruben Mamuljan (Reuben Mamoulian) kaj Ĝon Ford (John Ford), kinematografia Moskvo vidis plej bonajn filmojn de plej bonaj reĝisoroj. Moskvaj spektantoj admiris porkidojn, pingvenojn kaj musojn de Disnej (Disney), admiris ĉefverkojn de Ĉaplin (Chaplin). Tiuj reĝisoroj, escepte de Ĉaplin, kiu eldonas unu filmon dum kelkaj jaroj, produktas kvin, ok, dek filmojn ĉiujare. Kaj, kiel jam estas konate, usonanoj “elpafas” okcent filmojn ĉiujare. Certe, ni suspektis, ke tiuj sepcent naŭdek filmoj ne havas gravan signifon. Sed ja ni vidis nur bonajn filmojn, kaj pri la malbonaj ni nur ion aŭdis. Tial aperis malagrablaj impresoj de usona kinematografio, kiam ni konatiĝis kun ĝi en ĝia origina lando.

En Nov-Jorko ni preskaŭ ĉiuvespere vizitis kinejon. Dum vojaĝo al Kalifornio, haltinte en etaj kaj grandaj urboj, ni vizitis kinejojn jam ne preskaŭ, sed simple ĉiuvespere. Kutime dum unu prezento oni montras du grandajn filmojn, unu kurtan komedion, unu animacion kaj kelkajn kronikojn, kiujn produktis diversaj firmaoj. Entute ni spektis pli ol cent grandajn filmojn.

Kinoraportistoj en Usono prezentas plej freŝajn novaĵojn, animacioj de Disnej estas bonegaj, inter ili estas efektive ĉefverkoj, tekniko de usona kino ne bezonas laŭdon – ĉiuj konas, ke ĝi troviĝas en tre alta nivelo, – sed tiel nomataj “belartaj” filmoj simple timigas.

Ĉiuj tiuj filmoj estas sube de nivelo de homa digno. Al ni ŝajnas, ke spektado de tiuj filmoj estas humiliga okupo. Ili supozas birdan cerbon, malfacilan pensadon de homa kornohava bruto, kamelan senkapricecon. Kamelo kapablas semajnon ne trinki akvon, certa speco de usonaj spektantoj kapablas dudek jarojn laŭvice spekti sensencajn filmojn. Ĉiuvespere ni eniris kinejon kun iu espero, sed eliris sentinte sin tiel, kvazaŭ ni formanĝis tedan, plene konatan, matenmanĝon N2. Cetere, al spektantoj, plej ordinaraj usonanoj – garaĝoservistoj, vendistinoj, mastroj de vendejoj – tiuj filmoj plaĉas. Komence ni miris pri tio ĉi, poste ni ĉagreniĝis, poste ni informiĝis, kial tiuj filmoj sukcesas.

Tiujn ok aŭ dek bonajn filmojn ni ne vidis dum trimonata vizitado de kinejoj. Ĉi-rilate koko, disŝovelinta konatan sterkejon, estis pli feliĉa, ol ni. Bonajn filmojn demonstris al ni en Holivudo reĝisoroj mem, elektinte kelkajn ekzemplerojn el cent filmoj produktitaj dum lastaj jaroj.

Ekzistas kvar ĉefaj filmonormoj: muzika komedio, historia dramo, gangstera filmo kaj filmo, kiun partoprenas fame konata opera kantisto. Ĉiu el tiuj ĉi normoj havas nur unu temon, kiun oni senfine kaj lacige ŝanĝas. Usonaj spektantoj fakte spektas permanente la samon. Ili tiel alkutimiĝis al tio, ke se oni prezentos al ili ion novan, ili, ŝajne, ekploros, kiel infano, de kiu oni deprenis malnovan, tute eluzitan, rompiĝintan je du pecoj, sed amatan ludilon.

Temo de muzika komedio estas tia, ke malriĉa kaj bela junulino iĝas stelo de varieteo. Samtempe ŝi enamiĝas al estro de varieteo (bela junulo). Tamen temo ne estas tute simpla, ĉar la estro trafis en ungegojn de alia dancistino, ankaŭ bela kaj longgamba, sed kun abomena karaktero. Do aperas ia dramo, kolizio. Ekzistas variantoj. Anstataŭ malriĉa junulino, iĝas stelo malriĉa junulo, kvazaŭ malbela anasido. Kune kun siaj kamaradoj li establas ĵazbandon. Iufoje okazas, ke steloj iĝas ambaŭ: junulino kaj junulo. Kompreneble, ke ili amas unu la alian. Tamen amo okupas nur unu kvinonon de filmo, restajn kvar kvinonojn okupas varieteo. Unu horon kaj duonon malaperas kaj reaperas nudaj gamboj kaj sonas gaja motiveto de, nepra en tiuj okazaĵoj, kanteto. Se filmado kostis multe da mono, do tiam oni demonstras plej belajn, en la mondo, gambojn. Se filmo estas malmultekosta, tiam oni demonstras ordinarajn gambojn, ne tro belajn kaj longajn. Tio ne koncernas la temon, ĉar ĝi ni igas spektantojn pensadi. La temo devas konformiĝi al frap-danco (tap-dance). Publiko ĝin ŝatas. Sekve tiuj filmoj sukcesas kase.

En historiaj dramoj eventoj estas tute diversaj, depende de tio, kiu estas precipa rolulo. Ekzistas du kategorioj: antikva greka-roma kaj pli moderna – musketera. Se en filmo ĉefa heroo estas Julio Cezar (Julius Caesar) aŭ, ni diru, Numo Pompilij (Numa Pompilius), tiam aperas greka-romaj fibroplastaj ekipaĵoj, kaj junuloj, kiujn ni vidis sur holivudaj stratoj, furioze “hakas” unu la alian per postiĉaj buĉhakiloj kaj glavoj. Se ĉefa heroino estas Ekaterino la Dua, aŭ Mario-Antuaneto (Marie Antoinette), aŭ iu altkreska anglino kun reĝa sango, tiam tio estas musketera kategorio, kun svingado de ĉapeloj, kiuj balaas plankon per strutaj plumoj, pluroblaj dueloj sen gravaj kaŭzoj, postkuroj kaj persekutoj sur dikpugaj ĉevaloj, kaj ankaŭ majesta, platona kaj enua ligo de juna malriĉa nobelo kun imperiestrino aŭ reĝino, akompanata per strikte tempomezuritaj kisoj (holivuda cenzuro permesas kisojn daŭriĝantajn certan longecon). Temo de dramo estas tia, kion Dio disponigis. Sed se Dio nenion disponigis, tiam oni ludas sen temo. Ĝi ne gravas. Gravas dueloj, ekzekutoj, festenoj kaj bataloj.

En filmoj el bandita vivo herooj de komenco ĝis fino pafas el aŭtomataj pistoloj, mitraloj kaj eĉ el stablaj maŝinpafiloj. Ofte oni realigas persekutojn per aŭtoj, dum kiuj maŝinoj nepre pugoglitas turniĝante, kio estas precipa detalaĵo de filmo. Tiuj filmoj bezonas multnombran trupon. Dekoj aktoroj eliĝas el listo de roluloj jam en komenco de filmo, ĉar ilin “mortigas” ceteraj roluloj.

Oni diras, ke tiuj filmoj tre similas realan vivon, sed havas solan diferencon, ke efektivaj gangsteroj, kiuj rabatakas bankojn kaj ŝtelas infanojn de milionuloj, ne povas eĉ revi pri tiomaj enspezoj, kiujn donas filmoj el ilia vivo.

Fine, filmo kun partopreno de opera kantisto. Nu, ĉi tie, vi mem komprenas, ke postuloj estas tute ne striktaj. Ja neniu postulos, ke opera kantisto rolis samkiel Koklen (Coquelin)-pliaĝa! Ludi li ne scipovas kaj ne volas. Li volas kanti, kaj tiun leĝan deziron necesas kontentigi, des pli, ke spektantoj ankaŭ volas, ke la kantisto kantu kiel eble pli longe. Sekve, kaj ĉi tie temo ne havas signifon. Kutime oni prezentas jenan historion. Malriĉa junulo (estus dezirinde, certe, ke li estus bela, sed necesas konsideri eksteraĵon de l' kantisto, - ventraĉeto, saketoj sub la okuloj, mallongaj gamboj) studas kantadon, sed ne sukcesas. Kial li fiaskis, ne eblas kompreni, ĉar komence de sia studado li kantas same virtuoze, kiel zenite de sia gloro. Li trafas en “Metropolitenan operon”(Metropolitan Opera), kaj sur lin subite falas kolosa, nekredebla, eksterordinara, mirakla kaj supernatura sukceso, tia sukceso, kiun ne havis eĉ Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, granda rusa basulo) dum liaj plej bonaj jaroj. Varianto estas nur unu: sukcesas ne kantisto, sed kantistino, kaj tiam, laŭ ŝekspiraj leĝoj pri dramo, rolon de mecenato ludas jam ne virino, sed riĉa alloga viro. Ambaŭ variantojn publiko akceptas kun sama ĝojo. Sed precipaj estas popularaj arioj, kiujn oni kantas en filmo. Oni preferas enigi ariojn el operoj “Pajacio” (Pagliacci), “Bohemo” (La Boheme), aŭ “Rigoletto”. Publiko ilin ŝatas.

En ĉiuj kvar filmonormoj konserviĝas unueco de stilo.

Ne gravas, kiun ludas holivuda aktorino – amatinon de kruckavaliro, fianĉinon de hugenoto aŭ nuntempan fraŭlinon, – ŝi ĉiam estas kombita plej novmode. Horizontala hararanĝo same aspektas sur antikva kapo kaj sur la hugenota. Ĉi tie Holivudo kompromison rifuzas. Ĉiun cedon al historio – buĉhakilojn, arkebuzojn, oni akceptas, sed hararanĝo devas esti nepre moderna. Publiko tion ŝatas. Mezaj jarcentoj estas multaj, kaj ili ne meritas ŝanĝon de hararanĝo. Se ĝi ŝanĝiĝos en 1937, tiam oni kombos aktorinojn laŭmode de tiu jaro.

Ĉiuj historiaj dramoj efektivigas saman malvarman usonan amon sur diversaj fonoj. Iufoje surfone de milito pro Dia ĉerko, iufoje surfone de forbruligo de Romo, kiun faris Nerono, iufoje surfone de kartonaj skandinavaj kasteloj.

Krom ĉefaj filmonormoj ekzistas la kelkaj duagradaj, ekzemple, filmoj kun partopreno de mirinda infano (wunderkind). Ĉi tie afero dependas de hazardo. Necesas serĉi talentan infanon. Nun tian infanon oni trafis – ŝi estas eta knabino Ŝirlio Templ (Shirley Temple). Infana temo estas nura – infano kontribuas feliĉon de adoltuloj. La etulinon oni filmas samtempe en kelkaj filmoj, por feliĉigi ŝiajn gepatrojn, kiuj profitas per ilia filino, samkiel per subite ekfunkciinta nafta fontano.

Krom tio, renkontiĝas filmoj pri vivo de laboristoj. Tiuj estas tute malnobla faŝista fuŝaĵo. En eta suda urbo, kie idilie susuras arboj kaj pace lumas lanternoj, ni spektis filmon nomatan “Rif-Raf”(Riffraff). En ĝi oni prezentis laboriston luktintan kontraŭ mastro kaj mastra sindikato. La kuraĝan laboriston oni maldungis kaj li iĝis vagabondo. Li falis tre suben. Poste li revenis al la mastro, kiel la facilmensa kaj erarinta filo. Li pentis kaj lin oni redungis kun malfermitaj brakoj.

Kultura usonano ne agnoskas la landan kinematografion kiel belarto. Eĉ pli: li diros al vi, ke usona kinematografio estas morala epidemio, ne malpli malutila kaj danĝera, ol skarlatino aŭ pesto. Ĉiuj bonegaj atingoj de usona kulturo – lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro, – ĉio estas konsternita kaj surdigita per kinematografio. Ĉarma kaj saĝa knabo, bonege lerninta en lernejo kaj studinta en universitato, post kelkaj jaroj diligenta vizitado de kinejo similas idioton.

Tion ni suspektis ankoraŭ proksimiĝinte al Holivudo.

Kiam ni estis revenantaj, post la unua promenado, al nia hotelo “Holivudo” situanta sur bulvardo Holivudo, troviĝanta en la urbo Holivudo, ni haltis ĉe vitrino de zoologia vendejo. Tie sur papera sternaĵo petolis malbelaj kaj bonaj hundidoj. Ili ĵetis sin sur vitron, bojis kaj, ĝenerale, ĝojis. En alia vitrino troviĝis en kaĝo eta simio kune kun ankoraŭ pli malgranda simiido sur brakoj. Se la patrino estis amplekse iom pli granda ol katino, do korpeto de ŝia ido estis tute mikroskopa, rozkolora, nuda kaj kompatinda. La patrino tenere lekis ĝin, nutris, karesis ĝian kapeton, kaj fiksrigardis ĝin. Ŝi neniel reagis spektantojn. Tio estis efektiva patrineco.

Tamen ni neniam vidis pli akran karikaturon pri patrina amo. Ĉio ĉi tre similis tion, kion faras homoj, kaj samtempe iel malagrable, tial malgranda homamaso grupiĝinta ĉe vitrino, diris neniun vorton. Sur ĉiuj vizaĝoj estis strangaj, konfuzitaj ridetoj.

Ni malfacile foriris de vitrino.

Poste ni konfesis unu la alian, ke rigardante la simion kune kun bebo, ni ekpensis pri usona kinematografio.

Ĝi same similas la efektivan belarton, kiel simia amo al idoj similas la homan. Ĝi tre similas kaj samtempe estas netolereble malagrabla.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]