I. Temaro de artaj verkoj: leĝoj de evoluo

Ĝis nun, esplorante leĝecojn de evoluo de artaj sistemoj, ni traktis nur evoluon de formo. Tamen formo kaj enhavo (temo) konsistigas sistemon; evidentas bezono konatiĝi ankaŭ kun evoluo de temaro de artaj verkoj.

Nia starpunkto baziĝas sur tio, ke temaro devas evolui leĝece; oni devas laŭ ordinara vojo evidentigi tiujn leĝecojn, analizinte evoluon de temoj en grandaj tempaj intervaloj ekde naskiĝo de temo ĝis ĝia elĉerpiĝo aŭ esenca ŝanĝiĝo. Rezulte de la farita esploretapo ni evidentigis ĝeneralajn (sen detaloj) evoluan direkton de temoj kaj la unuan (ankoraŭ sufiĉe krudan) algoritmon por konstrui temojn de artaj verkoj.

Skemon, kiu reprezentas evoluon de temoj oni povas vidi sur desegno:

Evoluo de temoj

Primara temo post pluraj etapaj ŝanĝoj transformiĝas en antitemon. Poste okazas kunigo de la primara temo kaj antitemo en unu bi-temo, kaj fine kunvolviĝo de la ricevita bi-temo. Ĉi-etape la temo elĉerpiĝas. Plua evoluo povas disvojiĝi du-maniere:

  1. la primaran temon oni lokigas en principe novajn kondiĉojn;
  2. la primara temo pluevoluas en kadroj de la super-temo, t.e. pli vasta temo, kies konsista parto fariĝas la primara temo.

Dum trairo de la primara temo tra la evoluetapoj de anti-, bi- kaj kunvolvita bi- temoj aperas ankaŭ la «inversa fluo»: bedaŭro pri la malaperanta temo kun samtempa ĝia idealigo. La lasta direkto estas degrada – al progresa evoluo de temaro ĝi efikas neniel.

Transiro de la primara temo al antitemo okazas jene.

Transiro al antitemo

La primara temo dispartiĝas al subtemoj. Oni detale ellaboras la subtemojn (tiel la temo riĉiĝas per nuancoj). Dum elĉerpiĝo de la primara subtemo oni transiras al antisubtemo. Ankaŭ tiu lasta transiro povas efektiviĝi laŭŝtupe kun dispartiĝo al subsubtemoj.

La subtemojn oni povas, eventuale, tipigi. En la nuna esploretapo oni povas kun certo diri nur pri du tipaj subtemoj:

  1. interrilatoj de la primaraj objektoj kun ilia supersistemo;
  2. parto de la primaraj objektoj, kiu reprezentas la temon pleje (kun aparta emfazo, reprezentiveco de la primara temo).

Ni ilustru la supre diriton per ekzemploj el rusa beletro.

Komence de la XVIII jarcento la ĉeftemo de rusa literaturo estis vivo de aristokratio. Transiron al nova temo efektivigis Nekrasov meze de la XIX jarcento – li pioniras kiel ĉeftemon priskribojn el la vivo de kamparanaro en cara Rusio. La ĉefa trajto de la nova temo: kruela kaj senkompata subpremo de bonaj homoj. La temo dispartiĝas al vico de subtemoj:

a) bonaj subpremataj kamparanoj estas senhelpaj antaŭ la ŝtata sistemo de cara Rusio: ĉinovnikoj (oficistoj), polico, eklezio k.t.p. – interrilatoj de kamparanoj kun ilia supersistemo [6,10,13,14,15,20,21,23,24];
b) aparta morala puro de la kamparanaj virinoj kaj infanoj – rilate al ili la temo havas plejan reprezentivecon [17,34].

Tiaj subtemoj tipas por ĉiuj temoj. La aliaj subtemoj, karakterizaj por la kamparana temo, dume ne estas tipigitaj:

c) mizero, kiel postsekvo de subpremo [16,19]
ĉ) bonaj tradicioj de kamparana societo [17,18]
d) nobleco de provoj ŝanĝi la situacion [12]
e) ĝeneralaj moralaj meritoj de kamparanoj [17,18]
f) diferenciĝo de kamparanoj al riĉaj kaj malriĉaj.

La lasta subtemo kun aparta ilustrivo dispartiĝas al subsubtemoj, ekzemple: f1 – diferenciĝo per si mem, konstato de la fenomeno [3,10,18], f2 – diferenciĝo, dividiĝo en unu familio [11], f3 – dividiĝo parta en unu homo [8], k.t.p.

Tiuj subsistemoj transformiĝas al jenaj antisistemoj:

a) kamparanoj ne povas venki la subpremon de la ŝtata sistemo de cara Rusio pro la propra nedeziro ion ajn entrepreni, pro apatio, malsagaco k.t.p. [7,12,15,19]
b) aparta subpremiteco kaj primitiveco de kamparanaj virinoj kaj infanoj [5,6,35]
c) mizero, kiel postsekvo de pigro kaj apatio [30]
ĉ) kamparana societo – ilo por ankoraŭ pli kruela subpremo de kamparanoj, bremso por ajna provo eliri ekster la kadrojn de la patriarkeca koto [3,20,31]
d) provojn ŝanĝi la situacion entreprenas nur frenezuloj [28]
e) avido, malsaĝo, pigro, drinkemo, maldankemo, besta krueleco de kamparanoj [22,27,29]

La subtemo f en si mem inkludas sian antitemon. Oni povas trakti ĝin kiel subtemon «diferenciĝo de mizeruloj» kun antisubtemo «diferenciĝo de riĉuloj».

Tiel fine de la XIX – komence de la XX jarcento elformiĝis antitemo: kamparanoj de cara Rusio definitive perdis homecajn trajtojn.

Jam dum elformiĝo de la antitemo aperas provoj kunigi «malbonajn» kaj «bonajn» kamparanojn en bi-temo. Ĉe tio aperas kontraŭaĵoj solveblaj per tipaj rimedoj. Ekzemple Turgenev en «Notoj de ĉasisto» aplikas dividon en spaco: parto de kamparanoj estas bonaj, alia parto – malbonaj.

Poste la bi-temo kunvolviĝas. Tiel, en novelo de R. Blaumanius «En la ombro de morto» la samaj kamparanoj estas kaj malbonaj kaj bonaj.

La temo elĉerpiĝas. Plua evoluo iras laŭ du vojoj: lokigo de kamparanoj en principe novajn kondiĉojn, ekzemple, en kondiĉojn de socialismo (Ŝoloĥov, «Podnjataja celina» /*Plugita novalo*/) kaj transiro en la supertemon – subprematuloj ĝenerale, ekzemple, laboristoj.

Listo de menciitaj beletraj verkoj.

  1. N. V. Uspenskij «Obzor» 1860
  2. N. V. Uspenskij «Zimnij veĉer» 1861
  3. A. I. Levitov «Rasprava» 1862
  4. N. V. Uspenskij «Propaĵa» 1863
  5. V. A. Slepcov «Pitomka» 1863
  6. N. I. Naumov «U perevoza» 1863
  7. V. A. Slepcov «Svinji» 1864
  8. F. M. Reŝetnikov «Tjotuŝka Oparina» 1868
  9. F. D. Nefedov «Ivan Voin» 1868
  10. N. I. Naumov «Mirskoj uĉjot» 1873
  11. N. N. Zlatovratskij «Avraam» 1878
  12. N .I. Naumov «Umaliŝjonnij» 1879
  13. S. Karonin (N.E. Petropavlovskij) «Bezglasnij» 1880
  14. S. Karonin (N.E. Petropavlovskij) «Uĉjonij» 1880
  15. S. Karonin (N.E. Petropavlovskij) «Kak i kuda oni pereselilisj» 1880
  16. P. V. Zasodimskij «Tereĥin son» 1880
  17. A. A. Poteĥin «Krestjanskije deti» 1881
  18. A. I. Ertelj «Popleŝka» 1881
  19. A. I. Ertelj «Ot odnogo kornja» ĉ. 1881
  20. P. V. Zasodimskij «Propal ĉelovek» 1883
  21. P. V. Zasodimskij «Ot soĥi k ruĵju» 1885
  22. P. V. Zasodimskij «Ĉjornije voroni» 1886
  23. S. Karonin (N.E. Petropavlovskij) «Svetlij prazdnik» 1887
  24. P. V. Zasodimskij «Istorija odnoj ustavnoj gramoti»
  25. N. V. Garin-Miĥajlovskij «Neskoljko let v derevne»
  26. N. V. Garin-Miĥajlovskij «Karandaŝom s naturi»
  27. N. V. Garin-Miĥajlovskij «V usadjbe pomeŝĉici Jariŝĉevoj»
  28. N. V. Garin-Miĥajlovskij «Na noĉlege»
  29. N. V. Garin-Miĥajlovskij «Volk»
  30. N. A. Nekrasov «Moroz Krasnij nos» 1863
  31. R. Blaumanis «Sornjak»


20-maj-1998