II. Temaro de artaj verkoj: konstrua algoritmo

La evidentigita skemo: temo – antitemo – bi-temo – kunvolvita bi-temo estas elprovita en STKJ-lernejo /*Scienc-Teknika Kreado de Junularo*/ ĉe CK LKSM de Latvio /*centra respublika komsomolinstanco*/. Estis evidentigitaj pluraj mankoj, post kies korekto ricevitis la unua varianto de algoritmo por konstruado de temoj en artaj verkoj. La algoritmon ni kontrolis kaj precizigis dum du seminarioj en Minlegprom de Latva SSR /*respublika ministerio de malpeza industrio*/. La celo de la algoritmo – evidentigo de novaj temoj antaŭ ol bezonoj pri ili flanke de la socio fariĝos nepermeseble akraj.

La algoritmo ne venigas al la unusola konkreta finrezulto, sed ebligas ricevi la strukturon de nova temo. Dume restas neesploritaj la demandoj:

  1. laŭ kiuj parametroj temo transiras en la antitemon;
  2. kiujn ankoraŭ tipajn subtemojn (krom la evidentigitaj du – vd. antaŭan artikolon) inkludas temo antaŭ transiro en la antitemon;
  3. kiel detale aspektas la mekanismo de konstruado de arta sistemo surbaze de la ricevita nova temo.

Tradicie altvalorajn artverkojn pri iu epoko aŭ konkretaj eventoj oni kreis post konsiderinda tempoperiodo, kiam la eventoj mem jam historiiĝis. Efektive, la samtempuloj ne povas vidi la okazantajn eventojn en ilia plena tuto – la samtempulojn misatentigas apartaĵoj, kiuj ŝirmas la tuton, ili ne havas plenan informaron, ne povas antaŭvidi postsekvojn. Krome, kun paso de tempo ŝanĝiĝas ankaŭ kriterioj de pritakso. Estas sciate, ke la plej valoran verkon pri milito en 1812 kaj, aparte, pri batalo ĉe Borodino, L. N. Tolstoj kreis duonjarcenton post la batalo mem. La plej valorajn artverkojn pri servutaj kamparanoj oni kreis nur jardekon post malapero de servuteco.

Tia malfruiĝo estas allasebla ĝis kiam evoluo de socio progresis malrapide. Dum duonjarcento post batalo ĉe Borodino principaj ŝanĝoj en la socio ne okazis.

Tamen la socio evoluas akcele. Jam nun inter ĝisradikaj ŝanĝoj povas trapasi nur kelkaj jaroj Sed morgaŭ ŝanĝo de la nocioj kaj komprenoj okazos eĉ pli rapide. Por longa «meditado kaj pripenso» oni simple ne havos tempon. Nova kompreno, novaj temoj devas aperi samtempe kun la okazantaj eventoj. Kaj se krome konsideri, ke por reprodukto en artan verkon oni bezonas certan tempon, do novajn ideojn kaj novajn temojn oni bezonas eĉ pli frue ol la eventoj realiĝas. Ellaboro de tiaj «preventivaj» temoj estas malebla sen scio pri leĝecoj en evoluo de temaro de artaj verkoj.

Algoritmo:

  1. Formulu la primaran temon.
    Ekz.: kamparano en cara Rusio estas bona, sed subpremata homo.
  2. Evidentigu la ĉefan parametron de la temo.
    Ekz.: moralaj ecoj de kamparanoj, ĉi-okaze pozitivaj: kamparanoj estas saĝaj, bonkoraj homoj, ĉiam pretas al reciproka helpo.
  3. Formulu la antitemon.
    Rim. 1: oni formulu la antitemon laŭ la principo: ĉio restas sen ŝanĝoj, sed la ĉefa parametro ŝanĝiĝas al la mala.
    Ekz.: kamparano en la sama cara Rusio estas stulta, malica, kruda homo (N. Garin-Miĥajlovskij «Neskoljko let v derevne» /*Kelkaj jaroj en vilaĝo*/).
    Rim. 2: neniuokaze ne moligu la malecon! Se la primara parametro estas pozitiva, de en la antitemo ĝi devas esti emfaze negativa.
  4. Ĝeneraligu la ricevitan antitemon.
    Rim. 3: ĝeneraligi signifas aplikigi, aktualigi la ricevitan antitemon de la nivelo de unusolaĵo ĝis la nivelo de socia tavolo, homtipo, tuta homaro.
    Ekz.: ĉiuj kamparanoj estas kruelaj, stultaj, malicaj k.t.p.
  5. Fortigu la malecon de la ricevita antitemo rilate al la temo.
    Ekz.: ĉiuj kamparanoj manifestas bestian stulton kaj kruelon.
  6. Motivigu la ricevitan rezulton.
    Rim. 4: Motivigo devas baziĝi sur jam ekzistanta situacio. Estas nedezirate enigi eksterajn eksplikajn elementojn: subitaj epidemioj, aliplanedanojn, nekonatajn por la scienco substancojn k.t.p.
    Rim. 5: motivigo devas esti sur socia nivelo, sed ne sur la persona, individua.
    Ekz.: Subpremataj dum jarcentoj kamparanoj malamegas tiujn, kiuj leviĝas el ilia medio, pretas per ĉiuj rimedoj bremsi ĉiajn ŝanĝojn, ĉiajn novaĵojn en ilia vivo – ili jam kutimiĝis al tio, ke ajnaj ŝanĝoj nur fortigas ilian subpremitecon (N. Garin-Miĥajlovskij «Volk» /*Lupo*/)
  7. Se rezultiĝis nova temo – transiru al konstruo sur ĝia bazo de arta sistemo. Se principa novo forestas, daŭrigu konstruadon de temo.
  8. Transiru al bi-temo, unuiginte la ricevitan antitemon kun la primara temo.
    Ekz.: kamparanoj bonaj – kaj kamparanoj malbonaj.
  9. Formulu la ricevitan dum unuigo kontraŭaĵon.
    Ekz.: kamparanoj devas esti malbonaj por ... , kaj devas esti bonaj por ... .
  10. Solvu la kontraŭaĵon per unu el la konataj tipaj metodoj.
    Ekz.: parto de kamparanoj estas malbonaj, alia parto – bonaj. (I. Turgenev «Notoj de ĉasisto»)
  11. Se ni ricevis novan temon – transiru al konstruo de arta sistemo sur ĝia bazo. Se principa novo forestas, daŭrigu konstruadon.
  12. Kunvolvu temon kaj antitemon surbaze de la komuna ingredienco.
    Ekz.: ĉiu kamparano havas ambiguan, komplikan animon: en ĝi samloke troviĝas kaj bono kaj malbono (R. Blaumanis «En ombro de morto»)
  13. Se ni ricevis novan temon – transiru al konstruo de arta sistemo sur ĝia bazo. Se principa novo forestas – ripetu ĉion de la unua paŝo, elektinte kiel la ĉefa alian parametron de la primara temo.
    Se ankaŭ ĉi-okaze ni ne ricevos novan temon – ripetu la konstruadon sur nivelo de pli vasta temo (la super-temo).

Ekzemplo por apliko de la algoritmo:

  1. Oni devas studi kaj labori.
  2. Boneco de studado kaj laborado.
  3. Oni devas malbone studi kaj labori.
  4. La tuta socio transiras en la staton, kiam necesas malbone studi kaj labori.
  5. La tuta socio transiras en tiun staton, kiam neniuokaze ĝenerale oni devas studi kaj labori. Oni maldevas fari tion.
  6. Studi signifas blinde prunti sciojn de aliuloj, kiuj same kiel vi eraremas. Krome, la mondo kontinue ŝanĝiĝas, neniu scienco povas samrapide evolui, kiel ĝia esplorobjekto, t.e. oni povas elstudi nur hieraŭajn sciojn, sed tio jam ne taŭgas. Oni devas mem akiradi veron, kaj por tio memstare aranĝi esplorojn. Laboro provizas per rimedoj por kontentigi la fizikajn, biologiajn bezonojn, sed rabas tempon de esploroj. Oni maldevas labori – tio estas «malnoble», akiro de la vero – jen la plej nobla celo.
  7. Ni supozu, ke nova temo ne aperis.
  8. Oni devas bone studi kaj labori. – Neniuokaze oni studu kaj laboru.
  9. Oni devas bone studi kaj labori por provizi sin per vivrimedoj, kaj oni maldevas studi kaj labori por akiradi veron.
  10. Divido en tempo: laboro por akiri vivrimedojn kiel bezonata ripozo de la mensa laborego – en paŭzoj inter akirado de vero.
    Divido laŭ spaco: iuj neevoluitaj landoj laboras, ĉiuj aliaj akiradas la veron.
    Sistemo – supersistemo: homoj akiradas la veron, maŝinoj laboras por kontentigi iliajn vivbezonojn.
    Sistemo – subsistemo: ĉiu homo akiras veron, kaj sume tio liveras la kontentigon de la vivbezonoj.
    Divide per komparo: homoj akiradas la veron, sed kompare kun neniofarado tio estas laboro.
  11. Ni allasu, ke nova temo ne aperis.
  12. La samaj homoj strebas transiri de laborado al akirado de la vero.
  13. Alia parametro: bezono de bona laboro kaj studado, antiparametro – malbezono de bona laboro kaj studado.
    La super-temo: oni devas bone fari ĉion, ĉiajn specojn de aktivado.


20-maj-1998