Ĉapitro VIII

Rufa amblulo


Ptolemeo ekvidis Tais-on sur la malhel-cindra ĉevalino, kiam li estis revenanta kune kun Aleksandro, Hefestiono, Nigra Klejto kaj Leontisko — la estro de la tesalia kavalerio — el promeno al piramidoj. Aleksandro estis rajdanta sur Bukefalo, promenigante la amatan virĉevalon en la frua horo. Ordinare li rajdadis sur ĝi nur en batalo, evitante trovarmigi la nigran ĉevalon en malproksimaj veturoj sub la arda suno de Azio. Bukefalo levis la saĝan larĝfruntan kapon kun makulo kaj longe henis, salutante la ĉevalinon. Salmaaĥ kokete ekdancis, retenata de la firma mano de Tais.

Tri ekkrioj de miro kaj neatenditeco aŭdiĝis preskaŭ samtempe. La tri amikoj senerare rekonis la «Kvaran Hariton». La tesaliano rigidiĝis, pririgardante la nealtan, senlukse vestitan virinon, antaŭ kiu haltis la tri potencaj homoj kaj inter ili la dieca militestro mem.

— Ŝi, mia revo — la atenanino! — ekkriis Ptolemeo, desaltinte de sur la ĉevalo kaj kaptante la bridojn de Salmaaĥ.

— Tia certeco! — moke rimarkis Hefestiono. — Ĉu via sen vi?

— Mi diris — revo! — obstine ripetis Ptolemeo, esplore rigardante al Tais. Ŝi metis ambaŭ manojn sur la postkolon de la ĉevalino, levinte alte la kapon, kaj rigardis nur al Aleksandro, kvazaŭ hipnotigita de lia rigardo. Facile kuntirinte la brovojn, Tais levis la kruron kaj deglitis de sur la maldekstra flanko de la ĉevalino sur la teron. Ŝi ŝajnis tute nealta antaŭ la tri gigantoj sur grandegaj ĉevaloj. Aleksandro, Hefestiono kaj Klejto estis pli altaj, ol kvar ulnoj, je tuta palesto (manplato), kaj la alto de Tais konsistigis tri ulnojn, du palestojn. Tamen la hetajro ne perdis sian dignoplenan teniĝon kaj eĉ aŭdacan sendependecon, kiu mirigis Ptolemeon jam en Ateno. Nun li per larĝe malfermitaj okuloj rigardis al ŝi. En disfloro de la virina forto, perdinte ion knabecan, la hetajro eliris el la pasia flamo de sia antaŭa vivo nova, malproksima kaj eĉ pli dezirinda. La ĉevalino de Tais depaŝis flanken, kaj Ptolemeo devis rigardi al ŝi kontraŭ la suno. La potenca ora lumo penetris tra la malpeza vesto de la hetajro kaj ĉirkaŭigis tutan ŝian korpon per brilanta fajro, kvazaŭ Helioso mem akceptis en sian brakumon la belan filinon de Helenujo kaj Kreto. Per sia maniero rigardi malproksimen, kvazaŭ ŝi vidas ion nevideblan por la ceteraj, Tais subite rememorigis al li Aleksandron. Ptolemeo kuntiris la brovojn, konsternita. La hetajro posedis neklarigeble profundan altiran forton. Fleksiĝoj de la linioj de ŝia korpo kvazaŭ flagris, glitante. La larĝe dismetitaj, frenezigantaj okuloj de Tais estis kaŝantaj en si jen fajran forton de Helioso, jen preskaŭ sopiran revemon. La pezaj nigraj haroj estis volviĝantaj kun senbrida forto ĉirkaŭ la kupre sunbruna vizaĝo, substrekante regulecon de ties trajtoj, lumantaj per mistera potenco, per fajro de la dieca donaco de Anaitis. Ptolemeo ektremis kaj mallevis la rigardon, por ne montri sian senton.

Aleksandro, deĉevaliĝinte, ĵetis la kondukilojn de Bukefalo al Klejto kaj aliris al Tais. Liaj larĝe dismetitaj okuloj ŝajnis al la hetajro vidantaj tre malproksime. Iliaj pupiloj ne rigardis rekte en la okulojn de Tais, sed kvazaŭ estis disŝovantaj la vidradiojn al la flankoj de ŝia kapo. Aleksandro nun tenis la kapon eĉ pli alte, ol dum ilia unua renkontiĝo, kaj fermadis la malsuprajn palpebrojn kun esprimo fiera kaj sagaca.

Tais serioze diris — «ĥajre», levante la etan manplaton al la mentono de la militestro.

— Pri kio vi deziras peti min? — diris la makedono.

— Pri nenio, reĝo, — respondis Tais, nomante Aleksandron per la titolo de regantoj de Persujo. — Vi iĝis tiel majesta dum la lastaj jaroj, ke ni, simplaj mortemuloj, nevole faras geston de preĝo.

Aleksandro atente aŭskultis la vortojn de Tais — ne, ili ne gustis flate.

— Pardonu min mia praulo Aĥilo, vere, vi iĝis pli bela, ol Heleno de Trojo, la filino de Tindaro!

Kaj la makedona reĝo ankoraŭfoje pririgardis la hetajron, sed iel alie sentis lian intereson la atenanino kompare kun Ptolemeo.

Ŝiaj okuloj estas kristale puraj, kiel fonto de Artemiso, pensis Aleksandro, — grizaj, kun briloj de oro kaj lazuro, trankvilaj kaj bondeziraj. Kaj la fieraj lipoj estas kvazaŭ elĉizitaj el purpura ŝtono — tiel klaras ilia konturo, akra, samkiel la longa konturo de la palpebroj sub la mallarĝaj brovoj. La haŭto estas kiel hela kupro, diafana kaj silka, kvazaŭ maldika kurteno de fajro, brulanta sur altaro en hela tagmezo. Ŝia korpo, konturita de la suno, lumis memstare sub la diafana ŝtofo, sed tiu nudeco estis, laŭ opinio de Aleksandro, defendita per sorĉo de la diino, haltiganta forton de altiro al ŝiaj korpaj formoj.

Post ioma silento, rompata nur de tintado de bridoj kaj de frapoj de ĉevalaj hufoj, Aleksandro diris:

— Ĉu vi memoras miajn vortojn en Ateno: «Vi estos mia gastino, kiam vi deziros»? Do ĉu vi deziras?

— Certe, deziras! Speciale kiam vi mirigis min per la memoro pri la mallonga renkontiĝo kun knabinaĉo-hetajro...

— Mi delonge intencis voki vin, — enmiksiĝis Ptolemeo, — en via dispono estas ajnaj ĉevaloj, tendo, sklavoj — ĉion ĉi mi havas abunde. — Ptolemeo stumblis sub rigardo de Aleksandro. La militestro rigardis al sia kunbatalanto sen kolero, sed kun bedaŭro, — tiel ŝajnis al Tais.

— Mia vojo ankoraŭ nur komenciĝas, — diris la reĝo, — sed vi povas akompani nin. Ne en bataloj kaj persekutoj, sed sekvante en la paca duono de mia militistaro — kun pentristoj, filozofoj, aktoroj. Ptolemeo zorgos pri vi — li scipovas tion, — facila rideto dispelis la konfuziĝon de la akompanantoj de la reĝo.

Tais klinis la kapon kun peza nodo de la alte kombitaj haroj kaj infane subfleksis la lipojn arke.

— Mi dankas vin, reĝo!

— Nomu min, kiel antaŭe, Aleksandro. Kaj venu en la feston, kiun mi aranĝas por la urbo. Montru tie la altan arton de helenaj virinoj.

Aleksandro kun movlerteco, mirinda por lia potenca figuro, saltis sur sian nigran ĉevalon, kovritan laŭ persa maniero per ŝvitkovrilo, fiksita per tri rimenoj, kaj brilantan per ora persa brido en aspekto de kuŝanta litero X (ĥi), kun oraj rozetoj sur la kruciĝoj de rimenoj kaj sub la oreloj. Tais saltis sur la trivitan panteran felon, deviginte Salmaaĥ-on baŭmi kaj lerte turniĝi al la forrajdintaj makedonoj. Rekonsciiĝinte, la hetajro ree turnis la ĉevalon kaj malrapide ekveturis al la loko, kie ŝin atendis Hesiona, disiĝinta por kelkaj tagoj de Nearĥo. La flotestro promesis reveni antaŭ la granda simpozio, ilia disiĝo ne povis esti longa.

Memfison regis festa humoro. Homoj salutadis la junan «faraonon» Aleksandron, admirante lian belon, forton, senton de supereco kaj potenco, irantan de la diigita militestro.

Kiel ĉiam, la popolo esperis pri grandaj ŝanĝoj en sia sorto, kiuj devus plibonigi la malgajan vivon laŭ ordono de la nova reĝo, kiel ĉiam dum jarcentoj esperante al io pli bona, kaj ne komprenante, ke la iro de la historio estas malrapida kaj malfacila. Nenio por tiuj nun vivantaj homoj povis pliboniĝi. Nur militaj malfeliĉoj, masakroj, incendioj kaj inundoj invadadis en ĉiam senkoloran ekzistadon de homaj amasoj kun konsterna subiteco de malbono. Sed la sperto de la historio ekzistis nur por saĝuloj. La loĝantoj de Egiptujo fordonis sin al longaj festoj, salutante la venkajn makedonojn kaj helenojn.

Inter ili estis nemalmulte da similaj al Tais, gajaj eroj de la vivo, kun korpo kaj muskoloj kiel el bronzo, kun firma animo, opiniantaj sin mastroj de la ekumeno.

— Ĉu vi helpos al mi, Hesiona? — demandis la hetajro antaŭ la simpozio, aranĝata de Aleksandro por nobelaro de Memfiso en la tiel nomataj «Sudaj Ĝardenoj».

— Vi estas tre kuraĝa, mia ĉarmulino, se vi intencas elpaŝi antaŭ tia amaso da homoj. Ĉu ne ektimos Salmaaĥ?

La atenanino pigre tiris sin kaj elprenis flakonon de malklara antikva vitro. El ĝi ŝi ŝutis en malgrandan tason pinĉaĵon da verdeta, malagrable odoranta pulvoro.

— Mi aldonos tion al akvo kaj trinkigos morgaŭ Salmaaĥ-on. Da tiu azia herbo necesas tre malmulte, por ke homo aŭ animalo deĵetu de si katenojn de sinĝenemo aŭ timo. Iom pli — kaj la korpo ĉesos obei la koron, tial mi, ne havante sperton, donos nur guteton...

Flamo el plenigitaj per rezino ŝtonaj vazoj sur fostoj estis elŝiriĝanta en la malhelan ĉielon per fumaj turniĝantaj kolonoj. Profunda markezo estis ŝirmanta la kunvenintojn kontraŭ norda vento. Sur glataj plataĵoj de la korto muzikistoj kaj helena ĥoro kun aktoroj estis plenumantaj «Tragedion» («Kanton de kaproj»), fragmenton el aventuroj de Dionizo en lia egipta vojaĝo. Tiun legendon speciale ŝatis Aleksandro.

La granda venkanto duonkuŝis, ĉirkaŭita de siaj proksimuloj, ebriaj kaj arogantaj. Nur Nearĥo kaj Leontisko eksidis iom malproksime, aŭskultante bonegan tinosan kantistinon. Alta, en nigra, kiel nokto, peplo, ŝi similis al Hekato. Nur anstataŭ la mornaj hundoj, akompanantaj la diinon, du gajaj, tradicie nudaj flutistinoj akompanis ŝian malaltan voĉon, al kies forto povus envii militestroj. Vasta disfluo de la kanto portis konsolon, forlavante, kiel maro, homajn ĉagrenojn, ordonante esti pli trankvila, atenta kaj bonkora.

Ekzumis tamburoj. La ritmon akrigis rulado de lignaj bastonoj. Sklavoj blovekscitis la incensilojn, serpentumaj rubandoj de la peza aroma fumo ekrampis super la platoj de la improvizita scenejo.

Nudaj fenicaj dancistinoj, ĉiuj same maldikaj, mallarĝkoksaj, sunbrunaj kaj malaltmamaj, ekturniĝis en incensa fumo, serpentumante en pozoj, simulantaj pasion. Da ili estis ses. Jen disiĝante, jen freneze ĵetiĝante unu renkonten al la alia, ili aŭdace, krude kaj nedubsence montradis furiozon de reganta ilin deziro. Viktimoj de la diino Kotito, obsedataj de unu celo — plej rapide liberiĝi de ŝia turmenta potenco.

Raŭkaj krioj de aprobo aŭdiĝis el ĉiuj flankoj. La militestroj de Aleksandro, interrompante unu la alian, estis elektantaj la plej furiozan dancistinon, por inviti ŝin al la longa tablo por elektitaj artistoj, metita ĉe la orienta flanko de la markezo. Nur Aleksandro mem kaj morna Nigra Klejto ne esprimis admiron. Nearĥo kun Leontisko same restis trankvilaj. Sklavoj alportis al ĉiuj novajn kalikojn da vino. Estingiĝis la incensiloj, la korpoj de la dancistinoj ekbrilis pro ŝvito, la penetra tambura rulado eksilentis. Sub mallaŭtiĝantaj tamburaj frapoj la fenicinoj malaperis.

Tuj, sen ajna paŭzo, antaŭ la palaco-scenejo falis kurteno el maldikega arĝenteca ŝtofo, etendita sur ŝnuro de unu torĉa fosto ĝis la alia. Post ĝi oni starigis grandajn spegulojn el arĝentumitaj kupraj folioj, reflektintajn helan lumon de grandaj oleaj lampionoj.

Eksonoris kordoj, tire ekkantis flutoj, kaj ankoraŭ ok nudaj junulinoj aperis en strio de lumo de la speguloj, starantaj post la ŝtofo. Ĉiuj ili estas malaltaj, fortikaj kaj dikmamaj. Iliaj haroj ne ĵetiĝadis per maldikaj harligoj-serpentoj, kiel ĉe la fenicinoj, sed estis mallonge tonditaj, kiel ĉe mitaj amazonoj. La malgrandaj piedoj paŝis akorde, per unu kuna moviĝo. La tesalianinoj estis filinoj de la antikva lando de sorĉistinoj, kaj ilia danco ŝajnis sorĉa rito, mistera sakramento.

La facile balanciĝanta arĝenteca ŝtofo kiel nebulo estis disiganta la dancantinojn disde duonlumo de la festena markezo. La fleksiĝemaj korpoj de la tesalianinoj obeadis al alia muzika kanteca ritmo. La danco estis larĝa, egalmezura, kvazaŭ kuranta sur vastaĵoj de ĉevalkuraj ebenaĵoj de Tesalio, kvankam en la plirapidiĝanta ritmo la junaj dancistinoj furiozis ne malpli ol la fenicinoj. La flugon de ilia fantazio alte taksis la spektantoj. Ili rigardis en silento, kaptitaj de sentoj de tinoestezo — sento tra la koro, por la helenoj enkorpiganta la animon. Leontisko, ĉagrenita de io, kliniĝis al Nearĥo kaj mallaŭte diris:

— Iam antaŭlonge mi vidis tesalianinojn, plenumantajn dancon de amazonoj. Kiel tio estis bela!

— Kaj ĉu vi dezirus vidi? — enigme ridetante, demandis la kretano — ja li sciis pri ĉio de Hesiona.

— Miaj samlandaninoj tiom ekscitis la memoron, ke mi pretas pagi talanton al tiu, kiu povos plenumi la dancon de amazonoj.

— Bone, do pagu! — trankvile diris Nearĥo, etendante la manon, kiel tason. La estro de la tesalia kavalerio mirigite ekridis. Tiutempe oni forigis la kurtenon. Ruĝetaj briloj de la rezinaj torĉoj ree ekkuris sur la platoj de la korto. Junulino en tre mallonga eksomido, malfermanta la maldekstrajn ŝultron kaj mamon, kun malligitaj haroj, aperis ĉe la maldekstra torĉa fosto. Nearĥo rekonis Hesiona-n. Komence oni preskaŭ ne rimarkis ŝin. La tebanino levis super la kapo tamburinon kaj per akraj frapoj altiris atenton de la festenantoj. Eksonoris tintiloj, fiksitaj al la cirklo de la muzikilo, kaj en la hele prilumitan rondon enkuris Tais sur Salmaaĥ. Nenio, krom brido, estis sur la ĉevalino, kaj, krom batala braceleto de amazono, — sur la rajdantino. En la lumo de la rezinaj torĉoj la hela kupro de la haŭto de Tais akre kontrastis sur la malhel-griza hararo de la ĉevalino. La eksilentintaj spektantoj povis vidi eĉ plej etajn moviĝojn de la amazono kaj Salmaaĥ. Per gracia paŝado la ĉevalino flanke ekiris de unu fosto ĝis la alia, baŭmis, klininte flanken la malgrandan maldikan kapon kaj salute svingante la antaŭajn hufojn. De ĉi tie Salmaaĥ, samtakte kun frapoj de la tamburino, ekiris, alterne ĵetante flanken jen la postaĵon, jen la antaŭaĵon, kaj Tais sidis rekte, kun senmovaj ŝultroj, turniĝante en la maldika talio konforme al la svinga iro de la ĉevalino.

Tradancite du rondojn, la atenanino subite sendis Salmaaĥ-on galopi. Hesiona furioze ekfrapis la tamburinon, kaj la makedonoj, ĉiuj estante bonegaj rajdistoj, ekkriegis en la ritmo de la kuro.

Imitante la legendajn stiganorojn, Tais dum rapidega galopo ekstaradis sur unu genuon, turnadis la vizaĝon al la vosto, sterniĝadis sur la dorso, brakumante la larĝan krutan kolon de la ĉevalino.

La hetajro ree baŭmigis la ĉevalinon, Salmaaĥ ekturnis sin rapide kaj bele, farante po du turniĝojn al diversaj flankoj. Krioj de admiro fariĝadis ĉiam pli laŭtaj. Kuraĝigita de ili, Tais irigis la ĉevalinon per egalmezura troto kaj ekstaris je la tuta alto sur ĝia dorso, tenante sin je tufo de la longa kolhararo kaj senriproĉe ekvilibrante.

Sklavoj nerimarkite sternis sur la korto pezajn palmajn tabulojn. Tais ree eksidis sur la ĉevalinon, ĉesis rideti, ŝia vizaĝo serioziĝis. La tamburino de Hesiona komencis dialogon de sonoroj kun frapoj, ruliĝante en ritmo de fiera danco. Kaj Salmaaĥ, obeante al la genuoj de la hetajro, frapadis per ĉiuj kvar hufoj al la resonanta ligno. Du, kvar batoj per la antaŭaj piedoj, poste paŝoj malantaŭen, ree sonora rulado de la antaŭaj... Du, kvar, ok, dek du — paraj batoj estis plirapidiĝantaj, la ĉevalino jen impetadis antaŭen, jen eksidadis malantaŭen. Tais retrofleksiĝadis arke, celante la mamojn al la malhela ĉielo.

Hesiona jam ne kapablis stari kviete, dancis sur la loko, per ĉiuj fortoj skuante la tamburinon! La ĉevalino same komencis salteti, kiel en galopo, batante samtempe per tri piedoj, subĵetante la gropon kaj ree levante la kapon.

Subite Tais desaltis de sur la dorso de Salmaaĥ. Apogiĝante sur la ĉevalino per la dekstra mano, ŝi komencis plenumi strangan ritan dancon. Leviĝante sur la fingrojn de la dekstra piedo, la hetajro alte levadis la maldekstran, kaptadis ties maleolon per la maldekstra mano, etendita antaŭen. Antaŭ la hufoj, frapantaj la tabulojn, la korpo de Tais desegnis triangulon per fleksita korpa pafarko, kvazaŭ fermitan supre literon «gamma». Poste ambaŭ manoj etendiĝis sur la nivelo de la ŝultroj samtakte kun forta fleksiĝo de la korpo, kaj la dekstra piedo transiris en la pozicion de la maldekstra. Kaj ree por momento desegniĝis triangulo, dum Salmaaĥ estis moviĝanta cirkle, preta turniĝi per la alia flanko. Tiam Tais surflugis la dorson de la ĉevalino kaj deglitis de sur ties alia flanko, ripetante la triangulon de la stranga danco. Seninterrompa muĝo staris sub la markezo. Leontisko ĵetis sin antaŭen. Lin haltigis Nearĥo... Ptolemeo ŝajnis ekstere trankvila. Firme kunkroĉinte la manojn, li estis alpremanta ilin al la brusto, ĵetante rigardojn al la tesaliano. Eĉ Aleksandro leviĝis kaj preskaŭ kunpuŝiĝis kun Lizipo, apoginta sin je kolono apud la tablo. La fama skulptisto estis observanta tiel, kvazaŭ de tio dependis tuta lia vivo, la ŝanĝiĝeman ludon de muskoloj de la ĉevalino kaj la rajdantino, jen kuniĝantaj en unu peno, jen kombinantaj ritmojn de la moviĝo de la homo kaj la kvarpiedulo. Lasta salto de Salmaaĥ — kaj denove Tais estis sur ĝia dorso, kaj la baŭmigita ĉevalino riverencis al ambaŭ flankoj. Poste Tais starigis la ĉevalinon sur la genuojn, kun la kapo al Aleksandro, kaj mem, desaltinte sur la teron, salutis lin. La muĝo de admiro plifortiĝis tiom, ke Salmaaĥ ekstaris, alpremis la orelojn, kaj, strabante per la okulo, komencis retropaŝi al malaltaj arboj malantaŭ la «scenejo». Ĝian bridon subkaptis Hesiona.

Aleksandro manvokis Tais-on. Sed la hetajro kovris sin per franĝa egipta mantelo kaj forkuris. La mordantan ĉevalan ŝviton necesis forlavi kiel eble plej rapide, kaj vestiĝi por la festeno.

La ĉevalisto estis ankoraŭ promeniganta la varmigitan Salmaaĥ-on malantaŭ la arbusta barilo de la ĝardeno, kaj Tais jam aperis sub la markezo en oranĝa ĥitono kun tri rubandoj — blua, blanka kaj ruĝa, enplektitaj en la nigran densaĵon de ŝiaj krispaj haroj.

Antaŭ ol Ptolemeo aŭ Leontisko sukcesis ion diri, la hetajro alvenis al Aleksandro. La reĝo de la makedonoj prenis ambaŭ ŝiajn manojn, kisis kaj sidigis ŝin al tripieda helena tableto inter si kaj larĝŝultra ĝibeta homo kun mallonga barbeto, ĉirkaŭanta la maldikan vizaĝon, kun saĝa kaj laca rigardo.

— Rigardu al ŝi bone, Lizipo!

Tais tremeris kaj turnis sin al la fama skulptisto, forlasinta Helenujon, por akompani la junan venkinton de la persoj. La skulptisto brakumis Tais-on je la ŝultroj, rigardante en ŝian vizaĝon kun senceremonieco de pentristo aŭ kuracisto. La hetajro ekvidis, ke li tute ne estas ĝibeta, sed nur ŝajnas tia pro kutimo kliniĝi antaŭen, atente fiksrigardante.

— Por kio, reĝo? — Tais ne povis alparoli la makedonon per la nomo, kvankam ŝi sciis, ke Aleksandro aĝas nur dudek kvar jarojn, nur je unu jaro pli, ol ŝi. Tian potencan forton ricevis la juna militestro, ke eĉ la aŭdaca atenanino humiliĝis antaŭ li. Ĝenerale familiareco ne estis en ŝia karaktero.

— Aleksandro deziras, — respondis Lizipo anstataŭ la reĝo, — ke mi iam faru vian statuon en aspekto de reĝino de amazonoj. Ekde la infaneco li revadis ripeti la historion de Tezeo kaj Hipolita, sed kun ĉagreno eksciis, ke la rajdistinoj de Termodonto antaŭlonge malaperis, restis nur la legendo. Tamen vi hodiaŭ montriĝis vera ilia heredantino. Vidu, kiel voras vin per la okuloj nia heroo Leontisko!

Tais kliniĝis antaŭ Aleksandro en afekta petego:

— Indulgu, ho reĝo! Miloj da pentraĵoj sur vazoj, lutroforoj, leŭkifoj, sur freskoj kaj bareliefoj de temploj jam dum tricent jaroj montras, kiel bravaj helenaj militistoj venkas, buĉante amazonojn, kaptas ilin. Ĉu vi rimarkis, ke la amazonoj plejparte estas eĉ senĉevalaj, por neniel alti super la viroj?

— Kion vi subkomprenas? — kun intereso demandis Lizipo.

— Ajnajn vazojn, ruĝfigurajn, nigrafigurajn de la tempo de la unua olimpiko kaj eĉ antaŭ tio. Pentristojn ajnajn — famajn kaj nefamajn: Eŭfronion, Eŭĥarideson, Andokideson, Arĥesilaon, ĉu eblas memori ĉiujn?! Kaj ĉie herooj Tezeo, Heraklo, Aĥilo trenas je la haroj malfeliĉajn amazonojn, batas per klaboj falintajn sur la genuojn, enpikas en iliajn brustojn glavojn kaj lancojn. Malmulte mi vidis bildojn, kie amazonoj estas montritaj sur ĉevaloj, kiel ili devas esti, eĉ malpli — kie ili trafas virojn en batalo.

— Nu, tio ja estas sur vazoj, des pli sur antikvaj! — kontraŭis Lizipo.

— Tute ne! Rememoru la rabon de Antiopa en la bareliefoj de la templo de Apolono! Kaj nia Partenono!! Ĉu vi vere forgesis la grandan pentraĵon de Mikono en la pinakoteko de Ateno, en la maldekstra alo de Propileo, kie helenaj militistoj senkompate batas amazonojn. Ĝi estis pentrita antaŭ jarcento aŭ pli.

— Kion do vi volas diri per tio? — kuntiris la brovojn Aleksandro.

— Kiam vira fiero estas vundita, vi komencas elpensi fabelojn por praviĝo. Kaj artistoj penas montri tiun mensogon kiel eble plej versimile.

— Por kio do artistoj faras tion? — diris Lizipo.

— Ja ili estas viroj same! Kaj por ili same estas neeltenebla eĉ penso pri virina supereco.

Nerimarkite alirinta Leontisko ekaplaŭdis.

— Kion vi admiras? — malbonkore demandis Ptolemeo.

— La saĝon de la amazono. Kaj la veron.

— Ĉu vi vidas ĉi tie veron?

— Almenaŭ en tio, ke nur de la amazonoj ĉiuj ĉi malvenkoj, kiujn tiom volonte montradis atenanoj, ne forprenis kuraĝon, kiel de la beotoj kaj de la atenanoj. Temiskiron, ilian ĉefurbon, prenis Heraklo, parto de la amazonoj pereis ĉe Ateno, tamen ili venis al la muroj de Trojo por batali kontraŭ la helenoj. Tion al ili ne povas pardoni la posteuloj de tiuj, kiujn la amazonoj batadis, timigante per sia nesentemo al vundoj!

Aleksandro gaje ekridis, kaj Ptolemeo ne trovis, per kio kontraŭdiri al la tesaliano. Lizipo demandis Tais-on:

— Diru, kial al vi venis la ideo elpaŝi en la hipogineso nuda?

— Antaŭ ĉio, pro konformo al la legendoj. La veraj amazonoj, dediĉitaj al Artemiso junulinoj de Termodonto, vivintaj je mil jaroj antaŭ ni, ĉiam bataladis kaj rajdadis nudaj sur ĉevaloj sen ŝvitkovriloj. La absurda elpensaĵo, ke ili kvazaŭ forbruligadis unu mamon por arkpafado, estas malĝusta almenaŭ tial, ke ne ekzistas eĉ unu antikva bildo de senmama amazono. La stiganoroj pafadis aŭ rekte antaŭ si super la oreloj de la ĉevalo, aŭ, preterante la malamikon, ili turnadis sin kun la vizaĝo al la vosto kaj pafadis de sur la ĉevala gropo. Verajn amazonojn vi povas vidi sur malnovaj klazomenaj vazoj kaj krateroj. Tio estas fortikaj, eĉ diketaj nudaj junulinoj, rajdantaj sur fortaj ĉevaloj, akompanataj de barbaj ĉevalistoj kaj hundoj. La ioniaj kaj kariaj virinoj, kutimiĝintaj al libero, ne povis paciĝi kun la kruda konkero fare de la doriaj invadintoj. La plej kuraĝaj, fortaj, junaj foriradis norden, al Ponto-Eŭkseno, kie kreis la civiton de Temiskiro. Tio estis ne etno, sed sanktaj virgulinoj de Artemiso, poste de Hekato. Malkleraj historiistoj kaj pentristoj konfuzis ilin kun la skitinoj, kiuj same estas bonegaj batalistinoj kaj rajdistinoj. Tial tre ofte amazonojn oni montras vestitaj de la piedoj ĝis la kapo, en skita vesto aŭ kiel kapadokianinojn kun iliaj mallongaj eksomidoj.

— Vi devas instrui historion en Likeo aŭ Akademio! — ekkriis mirigita Lizipo.

Gajaj lumetoj ekbrilis en la okuloj de Tais.

— El Likeo mi apenaŭ sukcesis fuĝi, konatiĝinte kun Aristotelo...

— Al mi li nenion rakontis pri tio, — interrompis ŝin Aleksandro.

— Kaj ne rakontos — pro la sama kaŭzo, pro kiu oni pentras batadon de amazonoj. Sed diru, ho skultpisto, ĉu aŭdis vi iam, ke virino instruis plenaĝajn virojn pri io, krom amo? Eble nur Sapfo, sed kiel al ŝi venĝis la viroj! Kaj ni, hetajroj-amikinoj, ne nur distras, konsolas, sed ankaŭ instruas virojn, ke ili scipovu vidi en la vivo belon...

Tais eksilentis, kvietigante la ekscititan spiradon post la longa parolo, kaj la ĉirkaŭaj viroj kun malkaŝa intereso rigardis al ŝi, ĉiu en sia maniero pripensante la diritan.

— Kaj ankoraŭ, — ekparolis Tais, turnante sin al la skulptisto, — vi, kies nomo ne senkaŭze estas «Liberiganta ĉevalojn», komprenos min, samkiel ili ĉiuj, — la hetajro almontris en direkto de Leontisko kaj la makedonoj, — regantoj de ĉevaloj. Kiam vi rajdas laŭ danĝera vojo aŭ rapidas en furioza galopo, ĉu ne malhelpas al vi persa ŝvitkovrilo aŭ alia substernaĵo? Kaj se inter vi kaj la ĉevala korpo estas nenio, ĉu ne kuniĝas en unu moviĝo viaj tendenoj kaj muskoloj kun la ĉevalaj, laborantaj akorde kun la viaj? Vi respondas al plej eta ŝanĝiĝo de la kura ritmo, sentas nedecidemon aŭ kuraĝon de la ĉevalo, komprenas, kion ĝi povas... kaj kiel firme tenas vin la hararo ĉe subita puŝo aŭ stumblo de la ĉevalo, kiel precize respondas tiu al ordono de la fingroj de viaj piedoj aŭ al turno de la genuoj!

— Laŭdon al la vera amazono! — ekkriis Leontisko. — He, vinon je ŝia sano kaj belo! — Kaj li levis Tais-on sur la flekso de la brako, kaj per la alia mano alportis al ŝiaj lipoj kalikon kun valorega roza vino. La hetajro gustumis, merginte la fingrojn en liajn mallongajn tonditajn harojn.

Ptolemeo afekte ekridis, apenaŭ retenante elŝiriĝantan ĵaluzon.

— Vi bone parolas, mi scias, — diris li, — sed tro entuziasmiĝas, por esti verema. Dezirus mi scii, kiel eblas igi furiozan ĉevalon senti tiujn etajn fingrojn, — li neglekte tuŝis la piedon de la hetajro en malpeza sandalo.

— Demetu la sandalon! — postulis Tais. Ptolemeo obeis, ne komprenante.

— Kaj nun mallevu min sur la plankon, Leontisko! — Kaj Tais streĉis la piedon tiel, ke, apoginte sur la dikfingro de la piedo, ŝi ekturniĝis sur la glata planko.

— Ĉu vi komprenis nun?! — ĵetis ŝi al Ptolemeo.

— Per tia fingreto, se bati trafe, eblas senigi je idaro, — ekridis Leontisko, fintrinkante la vinon.

La simpozio daŭris ĝis la mateno. La makedonoj iĝadis ĉiam pli ebriaj kaj senĝenaj. Aleksandro sidis senmove en valorega fotelo de faraono el nigra ligno kun oro kaj eburo. Ŝajnis, li revis pri io, rigardante super la kapoj de la festenantoj.

Ptolemeo etendadis al Tais la avidajn manojn. La hetajro forŝoviĝadis laŭ la benko al la fotelo de Aleksandro, ĝis la granda reganto mallevis sur ŝian ŝultron sian pezan kaj fidindan manon.

— Vi laciĝis. Vi povas iri hejmen. Lizipo akompanos vin.

— Kaj vi? — subite demandis Tais.

— Mi devas esti ĉi tie, kiel devas ankoraŭ multon, sendepende de tio, ĉu mi ŝatas tion aŭ ne, — mallaŭte kaj, kiel ŝajnis, bedaŭre respondis Aleksandro. — Mi dezirus alion...

— Reĝinon de la amazonoj, ekzemple! — diris nesciate el kie aperinta Lizipo.

— Mi pensas, ke la amazonoj, dediĉintaj sin al Artemiso kaj al la sola celo de la milito por sia memstareco, estis tute sentaŭgaj amatinoj. Kaj vi, ho reĝo, ekkonus nenion, krom malfeliĉo, — diris la hetajro.

— Ĉu malkiel kun vi? — Aleksandro kliniĝis al Tais, kiu ruĝiĝis, kiel knabino.

— Ankaŭ mi ne estas por vi. Vi bezonas reĝinon, regantinon, se entute povas virino esti apud vi.

La venkinto de persoj ĵetis atentan rigardon al Tais kaj, nenion dirinte, forpermesis ŝin per movo de la mano.

Kune kun la skulptisto ili eliris en la ĝardenon, kaptinte momenton de kolera disputo inter la ebriiĝintaj proksimuloj. Tuj kiam ili iĝis en ombro de arboj, Lizipo mallaŭte demandis:

— Ĉu vi estis inicita de orfeistoj? Kia estas via sekreta nomo? Ĉu multe estis malkovrite al vi?

— Malmulte, — sincere konfesis la hetajro. — Kaj mia orfeisma nomo estas Tiju.

Eksciinte pri la delosa filozofo, Lizipo perdis sian malfidemon kaj konsilis al Tais porti trikolorajn rubandojn en profundo de Persujo. Lizipo estis konvinkita, ke la definitiva venko super la persoj estas baldaŭa kaj Aleksandro estas senceda en atingo de tiu giganta celo.

La zoroastristoj en Persujo kultas la bonon en aspekto de vira diaĵo Ormuzdo, eterne batalanta kontraŭ la malbono — Arimano. La vesto de Ormuzdo havas la samajn tri kolorojn de Muzo — blankan, ruĝan kaj bluan.

— Mi devas renkontiĝi kun vi, tuj kiam Dario estos definitive venkita, kaj mi aranĝos por mi en Persujo konstantan atelieron. Vi estas malfacila modelo por artisto. En vi estas io rara, — finis la skulptisto.

— Sed ĉu mi ne maljuniĝos ĝis tiam? — ekridis Tais.

— Stulta, vi ne konas Aleksandron! — respondis Lizipo.

Hejme atendis Hesiona, fuĝinta el la simpozio pli frue, kune kun Nearĥo. La ravita kretano gratulis Tais-on pri la senekzempla sukceso, kaj la tebanino ĝoje dancis tra la ĉambro ĉirkaŭ ili ambaŭ.

— Tiu kavaleriestro — li tute, tute estas trafita de Eroso! — kun ridego rememoris Hesiona. — Vi konkeris faman heroon, simile al Hipolita!

Tais petis Nearĥon rakonti, per kio gloriĝis Leontisko.

En la batalo ĉe Iso Aleksandro iĝis premfermita en la ĉeborda valo fare de grandegaj trupoj de la persoj. Ilia kavalerio, kelkoble pli granda, ol la kavalerio de la makedonoj, ĵetis sin de la montetoj sur la bordon, transiris la rivereton kaj atakis la dekstran flankon de la armeo de Aleksandro, konsistantan el la tesalia kavalerio. Aleksandro ĵetis por helpo frakiajn rajdistojn kaj bonegajn Kretajn arkpafistojn sub komando de tre sperta militestro Parmenio.

La tesalia kavalerio sukcesis teni la maran bordon ĝis kiam la gvardio de Aleksandro — la peza kavalerio de «kamaradoj»-hetajroj kaj ŝildistoj preparis teruran baton en la centron de la persaj trupoj, fuĝiginte Darion kaj garantiinte la venkon.

Pro heroeco en la batalo sur la mara bordo la tesaliaj rajdistoj meritis rajton la unuaj prirabi Damaskon sub komando de Parmenio. Evidentiĝis, ke en Damasko estis kolektita la tuta ekipaĵo de la persa armeo: ĉaroj, sklavoj, mono kaj trezoroj. Tial Leontisko nun posedas nemalgrandan riĉaĵon. Lin rekompencis ankaŭ Aleksandro inter la ceteraj, bone montrintaj sin en la batalo, dividinte inter ili tri mil talantojn, akiritajn sur la batalkampo en la persa tendaro.

— Kvankam, probable, Ptolemeo havas eĉ pli da riĉaĵo. Tiu militestro estas saĝa kaj pacienca, scipovas kolekti kaj atendi. Mi opinias, ke estos li, kiu posedos vin, sed ne Leontisko, flama, kiel Aleksandro, — finis sian rakonton la kretano.

Tais nur skue levis la kapon sub ruza kaj amanta rigardo de Hesiona.


Ankoraŭ ne venis la unua monato de printempo — Muniĥiono, sed Tais denove trafis sur la ŝipon de Nearĥo kune kun sia amikino kaj Salmaaĥ. Ili estis navigantaj laŭ la orienta branĉo de Nilo tra Bubasto ĝis la Unua kanalo, kiu estis elfosita laŭ ukazo de Dario kaj kunigis Egiptujon kun la Eritrea maro kaj Persujo. Antaŭ tricent jaroj la kanalon ordonis fosi egipta faraono Neĥo, ĝuste tiu, laŭ kies ukazo fenicoj faris senekzemplan maristan heroaĵon, ĉirkaŭirinte tra la sudo tutan Libion, de Egiptujo ĝis la Heraklaj Kolonoj, kaj ree venis en Egiptujon. Tamen la laboro de egiptaj sklavoj restis nefinita. Nur post du jarcentoj Dario la Unua, disponante grandegan kvanton da militkaptitoj, finis la vojon ekde la Nila branĉo ĝis Sukoto, kuŝanta sur la Amaraj lagoj antaŭ la Golfo de Herooj — mallarĝa debranĉiĝo de la maro inter la Arabia kaj la Sinaja dezertoj. En Sukoto Tais forlasis la ŝipon de Nearĥo kaj unuafoje disiĝis de Hesiona por longe, eble, por ĉiam. Nearĥo direktis sin al Eŭfrato por konstrui floton, por ekiri al Babilono post ordono de Aleksandro. En siaj profunde pripensitaj planoj la granda militestro tamen konsideris ankaŭ eblon de malvenko. En tiu okazo Aleksandro ne deziris ripeti la malfacilan Anabazon — la militiron de helenoj al la maro tra montoj kaj stepoj de Kapadokio kaj Armenio. La helenajn dungosoldatojn tiam neniu persekutis. Sed se foriri, havante sur la ŝultroj armeon de persoj, do ne eblos konservi siajn militistojn kaj la propran vivon. Aleksandro opiniis, ke la solvo estos retiriĝi al Eŭfrato, surŝipigi la militistaron kaj fornavigi disde la persekutantoj... Okaze de venko Nearĥo devis veni en Babilonon. Ĝuste tie intencis renkontiĝi ambaŭ amikinoj.

La lastan nokton antaŭ la veno al Sukoto ili pasigis sen dormo en la ĉambro de Tais. Malvarmeta sinaja vento penetradis tra dikaj kurtenoj, ŝancelante malhelan flamon de lumigilo kaj devigante la amikinojn pli dense alpremiĝi unu al la alia. Hesiona rememoris la jarojn, pasigitajn ĉe Tais, la ridindan ĵaluzon de Klonaria al la «serpentidino», gajan petolemon de la fama hetajro — tiam preskaŭ knabino, kaj nun tiom brila en sia reĝineca belo. Tais negis sian imagitan grandecon kaj rememorigis pri la vere dieca Egesiĥora. Ili ambaŭ ĝissate ploris, malĝojante kaj pri la spartanino, kaj pri la propra disiĝo.

El post malaltaj kaj mornaj orientaj montetoj leviĝis la blindiga suno, kiam sur la varfon estis ĵetitaj albordigaj ŝnuroj. Tuj aperis Ptolemeo en arĝente brodita fenica mantelo, kun tuta amaso da siaj kamaradoj. Ili salutis la venintojn per laŭtaj krioj, kiuj timigis Salmaaĥ-on, kiel en la memfisa simpozio. La ronkantan ĉevalinon, batantan per la antaŭaj kaj la postaj piedoj, Tais mem transirigis sur la varfon kaj transdonis al spertaj ĉevalistoj. Tais kaj Hesiona ne ekvidis malpurajn kurbajn stratetojn de la urbeto, ankoraŭ malplena pro la milito. Oni ekveturigis ilin sur ĉaro laŭ la norda bordo de negranda sala lago, al la oriento, kie sur ŝtupego de la valo situis la tendaro de la superaj estroj de Aleksandro.

La neevitebla simpozio finiĝis frue — Nearĥo hastis. Ĉe la noktomezo Tais kun la okuloj, ŝvelintaj pro larmoj, revenis el la adiaŭa festeno en preparitan por ŝi luksan tendon, kiu apartenis antaŭe al iu persa altrangulo.

Neniam pensis la hetajro, ke tiel forta iĝos malfeliĉo de disiĝo kun ŝia eksa sklavino. Ankoraŭ ne kuraciĝis la vundo pro la perdo de Egesiĥora kaj Menedemo. La atenanino sentis sin speciale soleca ĉi tie, sur la dezerta deklivo, antaŭ vojaĝo en nekonataĵon.

Kvazaŭ diveninte ŝian animstaton, malgraŭ la malfrua horo, al ŝi venis Ptolemeo. Li distris Tais-on per rakontoj, kaj ŝi ree metiĝis sub ĉarmon de lia saĝo, lerta parolo, mirinda observemo. Ekde la komenco de la vojaĝo la makedono skribadis vojan taglibron, per avaraj, precizaj registraĵoj fiksante mirindajn eventojn. Se kretano Nearĥo rimarkadis precipe naturon de maraj bordoj, do Ptolemeo superis ne nur kiel militisto, sed ankaŭ kiel esploristo de moroj kaj vivo de popoloj de konkeritaj landoj. Kaj certe, grandan parton de atento Ptolemeo donadis al virinoj, al moroj de amo kaj geedziĝo, kio same forte interesis ankaŭ Tais-on. Li rakontadis pri teruraj popoloj, loĝantaj profunde de Sirio kaj Arabio. Ili tre malalte taksas virinojn, opinias Afroditon Pandemos la diino de malĉasto, ne komprenante ŝian altan donacon al la homoj. Ili ne komprenas, ĉar timas la amon, antaŭ kiu ili sentas sin neplenvaloraj kaj, evidente, kriplaj, ĉar ili strange timas la korpan nudecon. Ĝuste ĉe ili la virino ne rajtas eĉ antaŭ la edzo montriĝi nuda. Neplenvaloraj en Eroso, ili estas avidaj pri manĝo kaj juvelaĵoj kaj tre timas la morton, kvankam ilia vivo estas obtuza kaj malbela. Nur imagu, ili ne komprenas desegnaĵojn kaj pentraĵojn, ne kapablas rekoni bildojn. Estas senutile paroli al ili pri belo, kreita de pentristo. Tiel vivas ili sur randoj de dezertoj, sen ĝojo, en militoj kaj malpacoj.

— Do, ĉu ili tute malakceptas virinojn? — miris Tais.

— Tute ne! Ili soifas havi ilin kiel eble plej multe. Fajro de deziro bruligas ilin senĉese, ĉar ili penas subpremi ĝin per perversoj kaj ruzo. Ilia krudeco en amoraj aferoj ŝajnas al ni bruta. Eĉ iliaj kantoj, kiuj devus prikanti Eroson, estas malpuraj. Ekzemple, por heleno malbona odoro de homo estas abomena. Sed tiuj barbaroj ĝuas odoron de ŝvito de siaj amatinoj. Ilin altiras ankaŭ neordinara kriplaĵo de korpo aŭ karaktero.

— Mi kompatas ilin, — malgaje diris Tais, — sed, eble, ili estas kuraĝaj en batalo, ne fordonante siajn sentojn al virino, belo kaj amo?

— Male, ili estas malkuraĝaj en aferoj de ĉasado, rajdkonkurado kaj bataloj! Iliaj edzinoj estas sklavinoj, ili povas eduki nur sklavojn. Tia estas repago pro iliaj malkleraj kaj timigitaj virinoj.

— Vi pravas! — ekflamis Tais. — Tre liberaj estas la lakoninoj, kaj neniu pli kuraĝa, ol la spartanoj kiel popolo, ekzistas en la mondo. Ilia heroeco estas legenda, samkiel la gloro de iliaj virinoj.

— Povas esti, — malvolonte konsentis Ptolemeo kaj, rimarkinte la oran ĉeneton sur la kolo de la hetajro, demandis severe: — Ĉu aldoniĝis steletoj post la mia?

— Certe. Sed malmulte — nur unu. Mi maljuniĝis.

— Estus bone, se ĉiuj tiel maljuniĝadus, — grumblis Ptolemeo. — Montru! — Kaj, ne atendante, mem eltrenis la ĉeneton eksteren.

— Dek du radioj! Kaj «mu» en la centro — ĉu estas same dek du, aŭ tio estas la nomo?

— La nomo kaj la nombro. Sed ĉu ne tempas — post la montetoj jam tagiĝas?

Ptolemeo malafable eliris ne adiaŭante. Tais ankoraŭ ne vidis lin tia kaj nekomprene levis la ŝultrojn, plonĝante sub la malpezan, varman kovrilon kaj rezigninte eĉ la vesperan masaĝon, kiun intencis fari al ŝi la nova sklavino. Tiu junulino el Kipro, aĉetita en Sirio, pravigis la moknomon, donitan al la kipraninoj. «Ŝtuparetoj» oni nomis ilin pro servileco, kun kiu ili submetadis la dorsojn al siaj sinjorinoj, kiam tiuj suriradis sur ĉaron. Ŝi ne plaĉis al la atenanino, kaj Tais decidis adiaŭi ŝin. La dua sklavino — kolera kaj fiera fenicino, simila al pastrino de nekonata dio, sukcesis konkeri estimon de sia sinjorino kaj, siavice, komencis montri al ŝi sian simpation. La mornaj okuloj de Za-Aŝt rimarkeble varmiĝadis, haltante sur Tais, speciale kiam la sinjorino ne povis vidi ŝian rigardon. La tutan sekvan tagon Tais pasigis en sia tendo. La morna ĉirkaŭanta valo ne ekscitis intereson, kaj la tuta granda taĉmento de makedona kavalerio estis febre prepariĝanta al plua iro. Ĉiam estis alirantaj novaj centoj, kolektitaj el makedonoj, provizore disloĝiĝintaj en la Delto sur la konkeritaj fekundaj terenoj.

Laŭ antikva vojo tra Edomo en Damaskon, la trupoj iris ĝis Tiro — la ĉefa loko de kunveno de la armeoj. Estis komenciĝanta la unua etapo de la vojo, longa je kvar kun duono da miloj da stadioj, kiel nombris spertaj gvidistoj kaj vojskoltoj.

Tra dezertaj altebenaĵoj, tra montoj, kovritaj de densaj arbaroj, tra valoj kaj bordoj iris tiu vojo, vidinta militirojn de multaj popoloj, forgesitajn sangajn batalojn, fuĝadon kaj malfeliĉan iradon de sklavigitoj. Hiksosoj, asirianoj, persoj — multaj strebadis dum jarmiloj trafi en fekundan kaj riĉan Egiptujon. Eĉ skitoj el la malproksima oriento, de la kaŭkazaj teritorioj, pasadis ĉi tie, atinginte la limojn de Egiptujo.

La piediraj taĉmentoj de elitaj militistoj, uzante centojn da ĉaroj, forkaptitaj disde la persoj, ne dezirante forlasi la akiritajn riĉaĵojn, jam sendis sian havaĵon en Tiron kaj mem foriris tien. Aleksandro kun lia karaktera fulmrapideco antaŭis Ptolemeon kaj troviĝis jam en Tiro.

Tais diris al Ptolemeo, ke ŝi ne deziras uzi ĉaron. Dentfrakasa skuado de tiuj veturiloj sur ŝtonaj montaj vojoj malgajigus la tutan vojaĝon. La makedono konsentis kaj ordonis venigi Salmaaĥ-on, por ke spertuloj pririgardu la ĉevalinon antaŭ la longa veturo. Venis ankaŭ Leontisko — probable, la plej bona spertulo pri ĉevaloj en la tuta armeo de Aleksandro. Dum kelkaj tagoj, inklude la pasigitajn sur la ŝipo, en manĝon de Salmaaĥ oni aldonadis linsemon, por purigi la intestaron. Nun ĝia malhel-cindra hararo, kiun bonege purigis paflagonaj ĉevalistoj, brilis kiel malhela silko.

Leontisko movis la ungojn laŭ la dorso de Salmaaĥ, forte premante. La ĉevalino tremeris kaj ektiris sin. La tesaliano sursaltis ĝin kaj ekrajdis laŭ la valo. Egalmezura frapado de la hufoj igis spertulojn aprobe balanci la kapojn, tamen la estro de la tesalia kavalerio revenis malkontenta.

— Skua troto! Rigardu — la antaŭaj hufoj estas kvankam pli rondaj, tamen ne pli grandaj ol la postaj. La piedartikoj estas tro krutaj — ĝi baldaŭ fortretos la hufojn sur ŝtonaj vojoj de Sirio...

Tais, alkurinte la ĉevalinon, brakumis ĝin je la kolo, preta defendi sian favoratinon.

— Malvero! Ĝi estas bela, vi mem admiris ĝin en la festo. Vidu, kiel ĝi staras — piedo linie al piedo.

— La kruroj estas iom tro longaj, prefere estus malpli...

— Sed kia larĝa brusto!

— Jes, sed iom tro mallarĝa postaĵo. Krome vidu — ĝi havas longan kaj etenditan ingvenon, je tuta mano kaj ankoraŭ je du fingroj. Kvankam vi estas malpeza, sed se vi irados po dudek parasangoj, do al ĝi ne sufiĉos spirado.

— Antaŭ ĉio ne sufiĉos al mi. Aŭ ĉu vi komparas min kun vi mem?

La tesaliano ekridegis, la vertikala sulko sub lia nazradiko glatiĝis, la kuntiritaj sencedaj brovoj leviĝis, kaj la atenanino ekvidis en la minaca militisto tute junan homon, preskaŭ knabon. Male al la spartanoj, kalkulantaj maturecon nur ekde la tridekjara aĝo, la makedonoj komencadis servi kiel militistoj ekde dek kvar — dek kvin jaroj kaj ĝis dudek kvin jaroj iĝadis harditaj, ĉion spertintaj veteranoj. La estro de la tesalia kavalerio, evidente, same estis juna veterano, kiel multaj superaj estroj de Aleksandro.

— Pardonu min. Vi estas alligita al via ĉevalino, kiel devas esti ĉiu vera rajdisto. Kaj Salmaaĥ estas tute nemalbona ĉevalo. Tamen, se vi veturos en Azion kun ni, vi devus provizi vin per alia ĉevalo, kaj Salmaaĥ restos ĉe vi, almenaŭ por dancoj.

— De kie mi prenos alian ĉevalon! — diris Tais, ofendita pri sia ĉevalino. — Des pli — pli bonan, ol mia belulino...

Ŝi plaŭdfrapis Salmaaĥ-on al la kruta kolo, kaj tiu strabis per la malbonkora okulo al Leontisko, kvazaŭ komprenis, ke oni ĝin mallaŭdas.

Leontisko interŝanĝis rigardojn kun Ptolemeo, kaj la makedono mansvingis al iu.

— He, venigu la ĉevalon al sinjorino Tais!

La hetajro nenion sukcesis demandi, kiam de ie aŭdiĝis cizela hufofrapado. Knabo, retenante rufan kun kupra nuanco virĉevalon, elrajdis antaŭen kaj apenaŭ sukcesis haltigi la ardan ĉevalon, fleksiĝinte malantaŭen kaj tirante la kondukilojn per tuta sia pezo.

Tiu virĉevalo estis tuta kupre rufa, sen eĉ eta makulo, ĝi brilis fajrere. Sed la tondita kolhararo kaj la vosto, pufa, maldika ĉe la radiko, la tute nigraj kaj blue rebrilantaj okuloj kaj hufoj mirinde beligis la animalon. La atenanino neniam vidis ĉevalojn de tia koloro.

Al Tais tuj ĵetiĝis en la okulojn la plilongigita korpo kun krutaj flankoj kaj kruroj, pli mallongaj, ol de Salmaaĥ, la antaŭaj kun hufoj pli grandaj, ol de la postaj. Longa malkruta skapolo, longa postkolo, larĝa gropo — ĉiuj ĉi virtoj estis evidentaj eĉ por nespertulo. La levita kapo kaj la alte portata vosto donis al la ĉevalo speciale fieran aspekton. Pro la larĝaj plenblovitaj naztruoj la muzelo de la ĉevalo ŝajnis serioza, preskaŭ kolera. Sed sufiĉis rigardi en la grandajn bonkorajn okulojn de la animalo, kaj la timo perdiĝis. Tais kuraĝe aliris al la virĉevalo, preninte la kondukilojn el la manoj de la knabo, karesis ĝian kolon, kaj la rufa virĉevalo eligis mallongan, facilan henon.

— Ĝi agnoskas vin! — kontente ekkriis Ptolemeo. — Do, posedu ĝin! Mi delonge serĉis por vi Enetan ĉevalon de tiaj kvalitoj, kiaj renkonteblas en unu el cento de la plej pursangaj.

— Kia estas ĝia nomo?

— Boanergo (Ido de Tondro). Ĝi aĝas ses jarojn, kaj ĝi estas bone trejnita. Eksidu, provu.

Tais demetis militan mantelon, per kiu ŝi ĉirkaŭvolvis sin kontraŭ vento, ankoraŭfoje karesis la rufan virĉevalon kaj sursaltis sur ĝian dorson. La ĉevalo kvazaŭ atendis tion kaj tuj ekiris per larĝa, svinga troto, ĉiam pli rapidigante la kuron. Mirinde — post la troto de Salmaaĥ Tais preskaŭ ne sentis puŝojn. La ĉevalo estis balanciĝanta de unu flanko al la alia, batante per du hufoj samtempe. La interesita atenanino rimarkis, ke la ĉevalo movas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko — la antaŭan maldekstran kun la posta maldekstra, la antaŭan dekstran kun la posta dekstra. Tio estis amblulo — speco de ĉevaloj, sur kiuj Tais ankoraŭ ne rajdis.

Ravita de la kuro de la amblulo, Tais turniĝis, por sendi rideton al la grandaj spertuloj pri ĉevaloj, kaj nevole pli forte kunigis la genuojn. La sentema ĉevalo impetis antaŭen tiel, ke la atenanino retrokliniĝis, kaj ŝi devis por momento apogi sin per la mano sur la gropo de la ĉevalo. Ŝia forte elstarinta brusto kvazaŭ kuniĝis en unu strebo kun la etendita antaŭen kolo de la amblulo kaj kun flokoj de la longa kolhararo. Ondo de la libere subligitaj nigraj haroj ekstriiĝis laŭ vento super la ventumile flirtanta nigra vosto de la rufa ĉevalo. Tia por ĉiam restis Tais en la memoro de Leontisko.

Kvazaŭ dezirante montri, al kio ĝi kapablas, la rufa amblulo kuris pli rapide ol vento, glate portante la korpon kaj balanciĝante de unu flanko al la alia. Ĉiam pli ofta iĝadis frapado de la hufoj, sed ne malpligrandiĝis la spano de la iro, kaj al Tais ŝajnis, ke la tero mem kuras sub la piedojn de la mirinda ĉevalo. La sentema orelo de dancistino ne povis kapti eĉ unu eraron en la preciza ritmo, kiu rememorigis al la hetajro la duontintan ritmon de la danco de menadoj en la festo de Dionizo, — du batoj por unu tinto de gutoj de rapida klepsidro, uzata por kalkulo de tempo en dancoj.

La rufa amblulo elĵetadis la antaŭajn piedojn, kvazaŭ strebante preni pli da spaco. Tais, pleniĝinte je tenero, karesis ĝian kolon, kaj poste komencis gardeme reteni la impeton de la ĉevalo. Boanergo obeis ne tuj. Nur post kiam Tais forte kunpremis ĝin per la genuoj, ĝi komprenis spertecon kaj forton de la rajdantino kaj obeis al ŝi sen plua prokrasto. Kiam la amblulo ekiris paŝe, la atenanino eksentis, ke ĝia irmaniero estas malpli oportuna por tia rajdo, malgraŭ la tuta agrableco de la troto. Larĝe paŝante per unu flanko de la korpo, la virĉevalo kvazaŭ serpentumis sub la rajdantino, devigante ŝin iomete turniĝi jen al unu, jen al la alia flanko. Por rigardi antaŭen, Tais devis direkti moviĝojn de la malsupra parto de la korpo per facilaj turnoj de la torso samtakte kun la moviĝo de la virĉevalo. Tio ne ŝajnis laciga al la fleksiĝema dancistino, sed tamen ŝi irigis la amblulon rapidege al la tendaro, alflugis al la grupo de spertuloj kaj haltigis la ĉevalon ĝuste en tiu momento, kiam ili intencis desalti flanken.

— Kiel plaĉas al vi Boanergo? — demandis Ptolemeo.

— Tre!

— Ĉu nun vi komprenas, kio estas ĉevalo por malproksimaj vojaĝoj? Ĝi trairos trote tridek parasangojn. Kvankam sirianoj havas proverbon, ke ĉevalino pli bonas, ol virĉevalo, ĉar ĝi similas al serpento: pro varmego ĝi nur plifortiĝas, — tamen ĝi ne havas konvenan staturon.

— Jes! Rigardu al larĝeco de la gorĝo de tiu virĉevalo, rigardu, kiel alte ĝi portas la voston — ĝi ĝis la randoj plenas je vivoforto, — diris unu el la spertuloj. — Tia ĉevalo ne aĉeteblas kontraŭ tuta talanto, ĉar ĝi estas raraĵo.

— Tais same estas raraĵo! — diris Leontisko. — Interalie, kiu rimarkis...

— Mi, — elpaŝis antaŭen juna loĥago, — kaj la sinjorino, kaj la virĉevalo estas samkoloraj! Nur la okuloj estas malsamaj!

— Ĉu mi meritas pardonon? — demandis Ptolemeo.

— Pro kio? — miris la hetajro. — Tamen, se vi kulpas, pri tio vi scias mem. Tutegale vi meritas. Kaptu! — Kaj Tais desaltis rekte de sur la ĉevalo en brakumon de Ptolemeo, kiel ŝi plurfoje faris kun Menedemo. Sed se la potenca spartano staris roke, do Ptolemeo, malgraŭ tuta lia forto, ŝanceliĝis kaj preskaŭ faligis la hetajron. Ŝi retenis sin, nur forte ĉirkaŭpreninte lian kolon.

— Malbona antaŭsigno! — ekridis Tais. — Vi min ne retenos.

— Retenos! — memcerte ĵetis Ptolemeo.

Tais liberiĝis el liaj manoj, alkuris la amblulon kaj, tenere karesante ĝin, kisis la varman, molan muzelon.

Boanergo paŝis kelkfoje, fleksis la kolon kaj facile puŝis Tais-on per la kapo kun mallonga obtuzigita heno, pli ĝuste ronko. Ne eblis pli klare komprenigi, ke Tais plaĉas al ĝi. Laŭ signo de Ptolemeo sklavo donis al Tais pecon de miela hordea flano, kaj ŝi, senbridiginte la amblulon, manĝigis ĝin per la frandaĵo. Manĝinte, la virĉevalo frotiĝis je ŝia ŝultro, kaj, kiam oni estis forkondukantaj ĝin, al Tais ŝajnis, ke ĝi, retrorigardinte, palpebrumis al ŝi, tiom ruza estis ĝia muzelo.

Malgraŭ ĉiuj penoj de Ptolemeo, la antaŭaj rilatoj kun Tais ne renaskiĝis. La arda, petolema kaj kuraĝa knabino, ŝajninta al la makedono ideala amatino, cedis la lokon al alia virino, ne malpli kuraĝa, sed kun pli granda interna forto kaj mistera en siaj interesoj. Ili ne koincidis kun la interesoj de Ptolemeo mem, sagaca praktikulo kaj bona stratego. Per avido al scioj Tais rememorigis al li Aleksandron mem. Forte enmemoriĝis al Ptolemeo unu nokta konversacio, kiam li penis interesigi Tais-on pri politiko.

Longe rezonante pri ideoj de Platono, Aristotelo, atena demokratio, sparta milita ŝtato, li diris pri neceso de kreo de nova urbo, pli brila kaj glora, ol Ateno. La posedaĵo de Aleksandro jam iĝis forta imperio, okupante la tutan bordon de la Interna maro ekde Helesponto ĝis la libiaj bordoj. Neniu el la antaŭaj ŝtataj establoj: civito (urbo-ŝtato), monarĥio, oligarĥio konvenis al tiu ĉi regno — nenio, krom tiranio, tio estas regado de unu homo, potencanta per milita forto. Sed tiranio estas nedaŭra, milita feliĉo estas ŝanĝiĝema, eĉ pli hazarda estas la vivo de militestro, des pli de tiom arda batalisto, kiel Aleksandro. Necesas jam nun fari klaran planon de konstruado de la imperio de Aleksandro, sed la reĝo eĉ ne pensis pri nomo de sia ŝtato...

Ptolemeo rimarkis, ke Tais enuas kaj aŭskultas nur pro ĝentileco. Responde al lia afekta indigno Tais trankvile diris, ke ĉiuj ĉi pensoj ŝajnas al ŝi nematuraj. Oni ne fantaziu anticipe pri elpensitaj ideoj, sed faru tion, kio estas pli bona por la homoj nun, en la efektiva momento.

— Por la homoj? Por kiuj homoj? — incitite demandis Ptolemeo.

— Por ĉiuj!

— Kiel por ĉiuj?! — La makedono stumblis, ekvidinte indulgan rideton, glitintan en la vizaĝo de la hetajro, kaj subite rememoris, ke la samon diris al li Aleksandro en siaj rezonadoj pri homonojo — egaleco en racio de ĉiuj homoj.


La vojo sencede iris al la nordo. Pli ofte renkontiĝadis insuloj de arbaroj, per verdaj fortikaĵoj altantaj meze de grizeta maro da veproj sur deklivoj. Por Tais ekde la infanaĝo estis kutimaj malmolaj, skrapantaj densejoj de arbustaj kverkoj, pistakujoj, mirtoj. Same kiel en Helenujo, renkontiĝadis plektokreskaĵoj de nigratrunkaj arbutoj, malhelaj bosketoj de laŭroj, kie la aero estis sufoka eĉ dum freŝaj tagoj. La atenanino ŝatis altajn pinojn, larĝbranĉajn, longpinglajn, kun mola tapiŝo de pinglaro kaj oblikvaj sunaj radioj, trairantaj arbajn kronojn. Kiam la vojo ekiris tra krestoj kaj plataj pintoj de montovicoj, la militistaron ĉirkaŭis praa potenco de antikvaj cedraj kaj abiaj arbaroj. Dikegaj, tuberaj trunkoj de abioj, kun rektaj branĉoj, klinitaj malsupren, kiel ĉe piceoj, ŝirmadis la tutan mondon, kreante fermitan, duonmalluman regnon de silento kaj fremdiĝo. Tra ilia brilanta malmola kaj mallonga pinglaro estis apenaŭ penetranta la potenca siria suno. La vojo sinuadis inter grandegaj, orgojlaj kaj krudformaj arboj, cedante al la arbaraj gigantoj. Neforgeseble impresis la atenaninon jam la unua renkontiĝo kun bosko de libanaj cedroj. Ĝis nun nur kverkoj kaj tre grandaj pinoj, kreskantaj en sanktaj lokoj, sugestis al Tais pian senton. En boskoj kaj arbaroj, kiel ajn grandaj estus fojfoje la arboj, ili perdadis sian apartecon, iĝadis amaso, el kiu la okulo kaptadis nur apartajn trajtojn, sume konsistigantajn bildon de arbo.

Sed ĉi tie ĉiu cedro estis persono, kaj multego da kolosaj arboj ne estis kunfandiĝanta en unu impreson de arbaro. Vicon post vico rimarkindaj, unikaj gigantoj estis alproksimiĝantaj, permesante pririgardi sin, kaj malaperadis malantaŭe post sinuoj de la vojo.

Trunkoj, dikaj ĝis dek ulnojn, kun skvamoj de kruda, sed ne dika ŝelo, samkoloraj kun la hararo de Salmaaĥ, estis kvazaŭ degelantaj pro sia propra pezo, per tuberoj kaj ŝvelaĵoj enradikiĝante en la ŝtonecan grundon. La cedroj komencadis branĉiĝi tre malalte, sinuante per grandegaj branĉoj de plej bizara formo. Serpentoj, hidroj, drakoj desegniĝadis sur la blindiga ĉielo. La arboj rememorigis al Tais pri hekatonkiroj — la centmanaj filoj de Geo, ribelintaj kontraŭ la ĉielo per sia tuta peza forto.

Malsupre sur deklivoj videblis pli sveltaj arboj, restintaj post la hakiloj de la fenicaj ŝipkonstruistoj kaj de la biblosanoj, provizintaj lignon por la Salomona templo. Tiuj gigantoj staris rekte, nemalofte disbranĉiĝante je du pintoj kaj disĵetante la potencajn branĉojn al neĉirkaŭprenebla vasto. Milionoj da malgrandaj branĉetoj, lanuge kovritaj de mallonga malhel-verda, fojfoje blueta pinglaro, etendiĝis horizontale, kreante platajn arabeskajn tavolojn, kiuj vicon post vico, simile al ŝtuparo de arboloĝantoj — driadoj, estis leviĝantaj supren.

Ptolemeo klarigis, ke ĉi tie estas nur senvaloraj restaĵoj de iam potencaj arbaroj. Pli norde ili iĝas ĉiam pli vastaj kaj majestaj, speciale en la Taŭraj montoj de Kilikio, en Suda Kapadokio kaj en Frigio. Tais, aŭdinte pri arbaroj, detruitaj ĉi tie, subite pensis, malgraŭ sia amo al belaj ŝipoj, ke eĉ tiuj gravegaj produktoj de la homaj manoj ne valoras unu forhakitan giganton. Neniigi kolosan arbon ŝajnis atenco de la homo al la sanktaj rajtoj de Geo, la nutristino, la ĉiodona. Sendube, tio devis esti punata per speciala malfavoro de la patrino-Tero. Ĉi tie la puno montriĝis en sennombraj sunbruligitaj montovicoj, kies ardigitaj ŝtonoj tage kaj nokte eligadis sufokan varmegon...

Preterinte la cedran boskon, la vojo elirigis la makedonan taĉmenton sur ŝtupegon de krutaj helrokaj montoj kun malabunda vegetaĵaro, striitaj de vertikalaj malhelaj ripoj, similaj al elstaraĵoj sur urbaj muroj. La vojo estis aliranta al la maro.

— Kaj ĉu ĉi tie ne estas bestoj? — demandis Tais. — Ĉu eblas ne timi pri la ĉevalo?

— Ie en la montoj renkonteblas leonoj kaj panteroj, sed ili iĝis maloftaj pro konstanta ĉasado al ili. Antaŭ kelkaj jarcentoj sur ebenaĵoj kaj montetoj de Sirio loĝis elefantoj de malalta speco. Al ili ĉasadis egiptoj kaj fenicoj, akiradis eburon por Kreto kaj definitive ekstermis la elefantojn.

Tais facile faradis transirojn po tricent stadioj dum tago. Ptolemeo ne hastis, por ke aliru la lastaj taĉmentoj el la Delto. Leontisko kun siaj tesalianoj forrajdis antaŭen. Antaŭ la disiĝo li instruis Tais-on uzi persan ŝvitkovrilon kun larĝaj rimenoj kaj batala surbrustaĵo. La atenanino, komence obstininta, baldaŭ taksis ĝian oportunecon en malproksima vojaĝo. Leontisko donacis al Tais vazon kun infuzaĵo el folioj kaj verda ŝelo de juglando, kuiritaj en vinagro. Ŝmiritaj per ĝi, Boanergo kaj Salmaaĥ ĉesis timi mordantajn muŝojn. La fiaj insektoj eĉ ne eksidadis sur la ĉevalojn. La tesaliano rakontis al Tais regulojn de ŝmirado de ŝvitintaj ĉevaloj, kaj nun la hetajro sencede kontroladis, ke ĉevalistoj ŝmiru la ĉevalon, ĉiam komencante de la piedoj. Se ĉevaloj laciĝas, iliaj oreloj malvarmiĝas. Leontisko rakontis, kiel necesas froti la orelojn, refortigante la ĉevalon. Kaj ankoraŭ multajn etajn, tre necesajn sekretojn eksciis Tais de Leontisko dum tiuj kvin tagoj, kiam la tesalianoj iris kune kun la taĉmento de Ptolemeo. Nun, post dekado da vojo, proksimume tri mil stadioj estis disigantaj la taĉmenton disde la limo de Egiptujo.

Antaŭ ŝtupegoj de nealtaj montoj aperis ebenaĵo, larĝiĝanta al la maro. Pezaj, fleksitaj trunkoj de ŝtonaj kverkoj kun iliaj malgrandaj, rondaj kaj malhelaj folietoj, pli similaj al etfoliaj laŭroj, kreis naturan fortikaĵon ĉirkaŭ ĝi. Ruinoj de antikvaj konstruaĵoj en la orienta parto de la ebenaĵo altis super senorde tumultantaj dometoj de loĝata urbeto. Tio estis Armagedono, unu el la «ĉaraj» urboj de la antikva reĝo Salomono, kun ĉevalejoj, kiuj antaŭ sep jarcentoj entenis kelkcent ĉevalojn. Ptolemeo rakontis al Tais pri antikva profetaĵo de hebreaj saĝuloj. Ĝuste ĉi tie, sur la ebenaĵo de Armagedono, okazos la lasta decida batalo inter fortoj de la malbono kaj militistaro de la bono. La profetoj ne indikis la tempon de la batalo. Poste Tais eksciis, ke filozofoj de Hindujo antaŭdiris la tempon de la decida batalo de la Lumo kaj la Mallumo, sed ne indikis la lokon. Ili opiniis, ke la granda batalo de la hindaj legendoj, aranĝita de duondiaj potenculoj por kontentigi vantemon kaj potencemon, pereigis la kremon de iliaj popoloj kaj komencis novan historian epokon de akumulado de kolero kaj despotismo — Kali-Juga-n. Ĝuste post la fino de Kali-Juga devis okazi la terura batalo.

Kuniginte ambaŭ profetaĵojn, Tais determinis, ke la batalo ĉe Armagedono okazos nur je dudek tri jarcentoj kaj duono post la jaro de ŝia naskiĝo, kaj miris, kiel povis homoj interesiĝi pri tio, kio povas okazi en nekredeble fora estonteco. Tamen rememorinte, ke en Hindujo oni eĉ pli, ol la orfeistoj, kredas je reenkarniĝo kaj vico de ripetaj naskiĝoj, ŝi komprenis. Se homo kredis je senfina daŭro de sia loĝado sur la tero, do estas ne mirinde, ke lin interesis eventoj ankaŭ de tiom malproksima estonteco. Tamen Tais mem ne povis kredi je eblo de senfinaj reenkarniĝoj. La orfeismaj revelacioj ankoraŭ ne venkis la ensuĉitajn kun patrina lakto helenajn konceptojn pri pasemeco de la tera vivo. Kaj senfina vagado en la obskuro de Hadeso logis neniun...

La vojo malleviĝis al la maro kaj ekiris laŭlonge de la bordoj ĝis Tiro mem. Ptolemeo subite ekhastis, kaj ili trarajdis la restintajn kvarcent stadiojn dum tago kaj parto de luna nokto. Por Tais, hardiĝinta jam sufiĉe, kun ŝia bonega virĉevalo, tiu lasta peno ne faris specialajn malfacilaĵojn. Al la fenicino Za-Aŝt Tais konfidis la ĉaron kun siaj aĵoj kaj Salmaaĥ-on. Alveturinte en grandegan tendaron apud Tiro, la hetajro eksciis la kaŭzon de la hasto de Ptolemeo. Aleksandro havis unuan grandan kolizion kun la plej spertaj kaj maljunaj militestroj de la makedona armeo. Dario sendis leteron, proponante pacon, gigantan elaĉeton kaj estis fordonanta la tutan apudbordan parton de Azio kun Egiptujo. Aleksandro malakceptis la proponon, respondinte, ke ĝis kiam Dario venos ĉi tien por decida batalo aŭ por demeti sian titolon al la piedoj de Aleksandro, li persekutados lin ĝis la rando de la ekumeno.

La plej maljuna el la makedonaj militestroj, Parmenio, batalkamarado de Filipo, estis la unua, kiu kontraŭis al la tiom aroganta respondo. «Se mi estus Aleksandro, mi akceptus la kondiĉojn de la persoj», — diris Parmenio. «Ankaŭ mi akceptus, — konsentis Aleksandro, — se mi estus Parmenio». La pli aĝaj militestroj opiniis, ke ne eblas senfine elprovadi militan feliĉon, speciale kiam la kontraŭulo ankoraŭ havas grandegajn fortojn. Malproksimiĝo disde la maro en la profundon de la lando, en la senlimajn ebenaĵojn estas danĝera. La armeo de la makedonoj povas deŝiriĝi de la provizaj vojoj, kaj estas tute nesciate, kie kaj kiam Dario kolektos siajn trupojn por decida bato. Kvankam la armeo ripozis dum la vintro, tamen antaŭe estas varmega somero. En streĉa iro en nemezureblan foron la militistaro senfortiĝos, speciale la ĉefa forto de la makedonoj — la infanterio: la falango kaj la ŝildistoj. La lastaj nun nomiĝis argiroaspidoj — «arĝentaj ŝildoj», ricevinte tiujn ornamaĵojn pro la senekzempla kuraĝo ĉe Iso. La konsideroj, firmigitaj per kalkulo de antaŭe ne vidita militakiro, senekzemplaj venkoj, konkeritaj landoj kaj kaptitaj sklavoj, estis tiom persvadaj, ke la pli altranga, pli singardema parto de la militestroj prenis la opinion de Parmenio. La pli junaj militestroj, inter kiuj mankis sola Ptolemeo, decide staris por daŭrigo de la militiro, por definitiva frakaso de Dario kaj konkero de landoj ĝis la rando de la ekumeno.

Aleksandro konsciis, ke la junularon gvidas batala entuziasmo kaj amo al aventuroj pli, ol iuj aliaj konsideroj. La granda stratego mem komprenis minacan danĝeron de plua milito, sed malsame de la pliaĝuloj la vidis ankaŭ neeblon ĉesigi ĝin. Post la batalo ĉe Iso, post la detruo de la fenicaj urboj kaj la okupo de Egiptujo jam ne eblis halti duonvoje. Post kelkaj jaroj lia bonega militistaro, dissemita sur konkeritaj landoj, parte reveninta en la patrujon kiel veteranoj, ĉesos esti tiu fidinda batala forto, kun kiu eblis kontraŭstari al persaj armeoj. Eĉ sen milito la tridek mil makedonoj dissolviĝos ĉe la bordoj de la Interna maro, kiel salo en akvo. Por Aleksandro ne ekzistis elekto. Li kun persisto, heredita kaj de la patrino kaj de Filipo, deziris realigi sian delongan, junulan revon: trairi orienten, tien, kie leviĝas sur la ĉielon la suna ĉaro el post la rando de la tero kaj la akvoj de la oceano — la limo de la mortema vivo, ĝis la kabo Tamaro de antikvaj mapoj...

Vidate de la lasta montopasejo, la tendaro de la makedonoj sterniĝis per amaso de lumetoj. Malgraŭ la malfrua horo, etaj lignofajroj ankoraŭ brulis, prilumante rondojn de vigle konversaciantaj militistoj. Aliaj, ial ne manĝintaj, estis atendantaj, kiam bakiĝos flanoj kaj rostiĝos viando, kiu dum la tuta vintro estis liverata al la armeo laŭ ordono de Aleksandro.

Ptolemeo retenis la lacan ĉevalon kaj turniĝis sur la piedo, por iĝi vidalvide al Tais. La hetajro alrajdis proksimege, vidante la intencon de Ptolemeo diri ion sekretan.

— Aŭskultu, orfeistino! Fojfoje vi iel profetas ĝustan solvon. Kiel vi konsilus al Aleksandro — ĉu paciĝi kun Dario aŭ iri kontraŭ li?

— La reĝo ne bezonas konsilojn, des pli miajn!

— Mi komprenas tion pli, ol iu alia. La demando koncernas vin, se oni vin demandus?

— Mi respondos — antaŭen, nur antaŭen! Ne eblas halti! Tio estas pereo!

— Mi ĝuste tion atendis! — ravite ekkriis Ptolemeo. — Vi estas vera amikino por militestro kaj, eble, reĝo!

Kun tiuj vortoj Ptolemeo brakumis Tais-on, altirante al si, por kisi, kaj subite kun krio retiriĝis. Spronita per la kalkanoj, lia ĉevalo saltis en mallumon. Konsternita de la malapero de la makedono, Tais ĉirkaŭrigardis kaj, kompreninte, kio okazis, komencis laŭte ridi. Boanergo, ĵaluze gardanta sian rajdantinon, dolore mordis Ptolemeon. Post momento la makedono reaperis.

— Ni veturu malsupren! — Kaj, ne rigardinte al la hetajro, pelis sian ĉevalon.

En flanka alo de la tendo de Aleksandro brulis nehelaj lumigiloj. La laca militestro kuŝis sur larĝa kaj malmola lito, aŭskultante Tais-on. Li vokis al si la gastinon antaŭ la ekiro de la armeo, post kiam li malpermesis al ŝi danci antaŭ la militestroj. Tais admiris ekbrilojn de subita, impeta scivolemo en liaj okuloj sub la masiva malkruta frunto, kiam li levadis la pezan kapon de sur la submetita kubuto.

La ŝildo de Aleksandro, nigra pro malnoveco, pendis super lia kuŝejo. Aleksandro ne forlasadis ĝin ekde tiam, kiam li prenis ĝin en templo en ruinoj de Trojo, kaj pendigis anstataŭ ĝi la sian. Pezeco de la ŝildo atestis pri aparteno al la potenca heroo, kies figuro ekde la infaneco entuziasmigadis la makedonan reĝidon. Sed Aleksandro portis en sia animo domaĝan elreviĝon, spertitan de li kaj de multaj antaŭ li sur la monteto de Iliono. Ĉi tie batalis ĉiuj herooj de Iliado. Tion oni malfacile povis imagi, starante antaŭ la malgranda monteto. Certe, pasis preskaŭ jarmilo, tamen gigantaj temploj de Egiptujo, palacoj de Kreto kaj urboj de Fenicujo aĝas eĉ pli! Aleksandro paciĝis kun la perdo de la infanaj fantazioj pri Trojo, nur kiam komprenis, ke kun ĉiu jarcento plimultiĝas homoj sur la vizaĝo de Geo, larĝiĝas limoj de la ekumeno kaj ĉiam pli grandajn farojn postulas vere grandiozaj aferoj. Li superplenumis la revon de sia patro Filipo kaj de la militema Izokrato. Nun, se li sukcesos plene frakasi Darion kaj konkeri Persujon...

Tais kvazaŭ divenis liajn pensojn, demandinte:

— Kaj kiam vi neniigos Darion kaj malfermos la vojon en Azion, kio estos tiam?

— Orienten, ĝis la oceano! — respondis Aleksandro, sentanta neklarigeblan fidon al la atena hetajro.

— Ĉu longa estas la vojo?

— Ĉu vi scias pri la diafragmo de montoĉenoj, dividantaj la firmaĵon?

— Iomete scias.

— De ĉi tie ĝis ties orienta fino — la kabo Tamaro sur la plej malproksima rando de la firmaĵo — estas tridek mil stadioj.

— Ioĥeajra (sagoĵetanta Artemiso)! Kaj necesas pasi tion, senĉese batalante?

— Estas ne tiom multe. Por veni ĉi tien el Memfiso, vi jam traveturis pli ol kvar mil stadiojn. Mi pensas, ke post la venko super Dario tie ne restos granda armeo. Dum jaro aŭ jaro kaj duono mi atingos bordojn de la oceano, kie estis ankoraŭ neniu mortemulo kaj eĉ senmortulo... krom Helioso...

Penetrema rigardo de Aleksandro ne trovis en Tais atendatan admiron. Ŝajnis, la hetajro enpensiĝis.

— Ĉu tio estas via kovata revo?

— Jes! Ekde la juneco ĝi obsedas min. Nun mi staras ĉe sojlo de ĝia realiĝo.

— Sed kiom da miloj da homoj pereos, pristernante vian vojon per kadavroj? Ĉu meritas tion la mistera kabo? Probable, nuda roko sur bordo de senviva oceano?

La granda militestro ekridis — neatendite kaj ĝoje.

— Virino, eĉ la plej saĝa, ĉiam restos malproksime pensanta. Sama estis ankaŭ Aspazio de Periklo...

— Se li aŭskultus ŝin, li ne finus siajn tagojn en malgloro!

— Ni ne rememoru erarojn de granduloj. Sed vi kalkulas nur tretitan herbon, ne vidante gregon, kreskantan sur ĝi!

— Mia menso vere estas malgranda. Mi ne komprenas vin, reĝo!

— Tio estas tiel simpla! Mi mortigos nur tiujn, kiuj kontraŭas al antaŭeniro de mia militistaro. Ĝi pasos, kiel erpilo, egaliganta homojn. Ĉu ne diris vi mem pri tio, ke bonaj homoj ĉie similas, ĉu vi ne admiris mian kontraŭagon al la instruisto — Aristotelo? Mi pensas, ke saĝaj homoj ĉie estas indaj, kaj homonojo — egaleco en racio — devas kunigi Persujon, Hindujon, Helenujon kaj Egiptujon, Italion kaj Fenicujon. Fari tion eblas nur per milita forto...

— Kial?

— Tial, ke regantoj kaj tiranoj, militestroj kaj arĥontoj timas perdi siajn rajtojn en la nova ŝtato, dissolviĝi inter multego da plej indaj. Ili devigos siajn popolojn batali. Obeigi ilin eblas, nur rompinte iliajn fortikaĵojn, mortiginte la militestrojn, preninte la riĉaĵojn.

— Kaj ĉu vi kapablas fari tion en la grandega vasto de la ekumeno?

— Nur mi. La dioj faris min nevenkebla ĝis la morto mem, kaj la ekumeno estas ja ne tiom senlima, kiel mi jam diris al vi. Mi trairos al Parapamizo trans la tegmenton de la mondo, ĝis Induso kaj plue suden ĝis la oceano, kaj Nearĥo ĉirkaŭmezuros la bordojn ekde Babilono ĝis renkontiĝo kun mi sur la rando de la tero.

— Aŭskultante vin, mi kredas al la instruo de la hebreaj saĝuloj! — ekkriis Tais. — Ĉe ili sefirot — la racio, alie la Koro — Bina — estas la ina elemento. La saĝo, aŭ Ĥokma — la vira. Kun vi mi komprenas, ke, dum la virinoj estas la racia ordo, do la saĝo, detruanta ĝin, estas vere vira!

La filozofian rezonadon de Tais rompis apero de Nigra Klejto. Li ĵetis rigardon al la atenanino, kaptis apenaŭ rimarkeblan kapjeson de la militestro kaj diris:

— Al vi insiste strebas iu saĝulo. Li diras, ke li posedas gravan aparaton (sub tiu nomo la makedonoj subkomprenadis batalmaŝinojn) kaj povas rakonti pri ĝi nur al vi. Kaj vi morgaŭ forlasos la tendaron...

— Jen kiel! Ili scias eĉ pli frue, ol mi mem! Evidente, tio vere estas saĝulo aŭ granda meĥanikisto. Li eniru.

Diketa homo de negranda alto, kun rapidaj okuloj eniris, malalte riverencante, suspekteme pririgardis Tais-on, trovis, evidente, ke tiom bela virino, sendube, estas stulta, kiel beota ŝafino, kaj surgenuiĝis antaŭ Aleksandro.

— Kia do estas via aparato kaj kie ĝi estas? — demandis la reĝo.

— Dume nur ĉi tie, — la veninto montris al la frunto kaj al la koro.

— Kial do vi aŭdacis...

— Ne koleru, ho reĝo! La ideo estas tiom simpla, ke krei la aparaton estas afero de duonhoro kaj de plej simplaj manoj. — La inventinto elprenis el faldoj de la vesto masivan, tre akran kaj dentigitan kupran najlon, longan je epidamo. — Necesas preni larĝajn cedrajn tabulojn kaj prisemi ilin per tiaj najloj. Cento da tiaj tabuloj, disĵetita antaŭ defendantoj, haltigos ajnan plej furiozan atakon de kavalerio, kaj ja eblas fari ne unu, sed multajn centojn. Ili estas malpezaj por transportado kaj simplaj en uzado. Ĉu vi imagas, kiom efika estas tia defendo? Ĉevalo, surpaŝinta la najlon, deŝiros la piedon, nur lasinte la hufon, kaj surpaŝinte per ambaŭ piedoj, falos kaj deĵetos sian rajdanton. Kaj tiu, se la tabuloj estos sternitaj sufiĉe bone, same falos sur najlojn — kaj fino, li ne plu leviĝos de sur dentigitaj najloj, mortante per terura morto. Por viaj militistoj restos nur preni la armilaron kaj ornamaĵojn... Tre simpla kaj tre efika defendo.

— Vere, tre simpla kaj efika, — malrapide diris Aleksandro, atente pririgardante la inventinton. Per angulo de la okulo la reĝo ekvidis abomenon sur la vizaĝo de Tais, kiun la atenanino eĉ ne penis kaŝi. — Ĉu vi sola elpensis tielaĵon? Ĉu krom vi neniu scias?

— Ne, ne, ho granda venkanto! Mi diras nur al vi... Mi pensis, ke nur vi povos taksi tutan signifon de tio, kion mi elpensis! Kaj — rekompenci...

— Jes... rekompenci, — penseme kaj mallaŭte diris Aleksandro, kaj subite liaj okuloj ekbrulis per kolero: — Estas aferoj, kiujn rajtas transpaŝi nek mortemuloj, nek eĉ dioj. La vera sorto decidiĝas en honesta batalo de plej bonaj kun plej bonaj... Klejto! — kriis li tiel, ke la inventinto, antaŭe leviĝinta de sur la genuoj, ree falis antaŭ la reĝo.

La giganto kiel kirlo enkuris en la tendon.

— Prenu lin kaj mortigu, ŝtopinte la buŝon, tuj!

Krioj de la inventinto malantaŭ la tendo rompiĝis. En veninta silento Tais malleviĝis al la piedoj de Aleksandro, ravite rigardante al li demalsupre kaj karesante per la manplatoj profundajn cikatrojn sur liaj nudaj genuoj. Aleksandro metis la manon sur ŝian nukon, sub la pezan nodon de haroj, kaj intencis levi la atenaninon por kiso. Ekster la tendo aŭdiĝis gajaj voĉoj, voko de Nigra Klejto, rido de Hefestiono. Eniris proksimuloj de Aleksandro, inter ili ankaŭ Ptolemeo.

Venis sendito de Lisimaĥo. La ponto trans Eŭfraton ĉe Thapsako estas preta. La avana taĉmento de agrianoj jam transiris sur la maldekstran bordon. Sciigoj de kriptioj — skoltoj estas konfuzaj kaj kontraŭdiraj, tial la transiro estas provizore ĉesigita.

— Por kio? — Aleksandro leviĝis je la tuta alto, forgesinte pri Tais. La hetajro elglitis el la tendo, faris adiaŭan geston al Nigra Klejto, sidanta kiel statuo sur firma kofro en la unua sekcio de la reĝa tendo, kaj eliris sub grandajn stelojn de la siria nokto. Garde malleviĝinte laŭ ŝutiĝema gruza padeto al rojeto, ĉe kiu staris ŝia tendo, ŝi aŭdis eksplodon de forta rido, vaste disfluginta en la nokta silento el la tendo de Aleksandro.

Tais penseme haltis ĉe la enirejo. Za-Aŝt kun sia sibla akĉento vokis ŝin por vespera lavo. La hetajro forsendis la fenicinon dormi kaj eksidis sur damaska leda kuseno por aŭskulti malfortan plaŭdadon de la rojo kaj rigardi en la ĉielon. Dum la lasta tempo ŝi malofte havis renkontiĝojn kun la ĉielo, necesajn por restarigo de la anima paco. La ĉaro de la Nokto estis kliniĝanta trans la montetojn, kiam sur la pado ekŝutiĝis ŝtonetoj pro firmaj, pezaj paŝoj de Ptolemeo.

— Mi venis por adiaŭi! — deklaris la makedono. — Morgaŭ ni ekrajdos antaŭ ĉiuj al Damasko kaj de tie norden tra Ĥamato al la eŭfrata transirejo.

— Kiom malproksime?

— Tri mil stadiojn.

— Artemiso Agrotera! — elŝiriĝis el Tais. Pro neatenditeco ŝi ĉiam vokadis Artemison.

— Bagateloj, kara, kompare kun tio, kio ankoraŭ estas pasota. Vin mi konfidas al la estro de la taĉmento, taskigita gardi la transirejon. Vi atendos ĉi tie la decidon de la sorto.

— Ĉu sur la rivero, en la militista tendaro?

— Ne. Aleksandro mem konsilis... li ial zorgas pri vi.

— Ĉu vi forgesis, ke li invitis min jam en Ateno?

— Forgesis! Li agas, kvazaŭ vi...

— Eble, mi dezirus, sed estas ne tiel. Kion do konsilis Aleksandro?

— Je tricent stadioj norde de la transirejo, sur la reĝa vojo el Efeso al Suzo, en pinaj boskoj sur sanktaj montetoj kuŝas Hierapolo kun antikvaj temploj de Afrodito Militis. Vi transdonos al la ĉefpastrino tiun ĉi arĝentan skatolon kun sigelo de Aleksandro, kaj ili akceptos vin, kiel senditinon de dio.

— Kiu ne aŭdis pri la hierapola sanktejo! Mi dankas kaj jam morgaŭ ekveturos!

— Ĝis la transirejo vi ne bezonas gardon, kaj poste tio estos zorgo de la unuokula Gigamo — li havas tricent militistojn... Sed sufiĉas pri la aferoj — ĉio estas decidita! Vi atendos min aŭ senditon al vi, aŭ alian sciigon!

— Mi ne deziras «alian sciigon», mi kredas je la venko! — Tais brakumis Ptolemeon, altirante al si. — Potnia Teron (la regantino de la bestoj) favoros vin. Mi donos al ŝi riĉajn oferojn, ĉar ĉiuj estas certaj, ke ŝi regas sur la ebenaĵoj trans la rivero kaj poste...

— Estos bone, — diris la makedono. — Nekonateco kuŝas antaŭ ni, timigante iujn, fervorigante aliajn. Ĵus mi kaj Aleksandro rememoris, kiel en la Libia dezerto ni ĉasis borion — beston, kiun vidis neniu el la loĝantoj de Egiptujo, kaj la libianoj timis tiom, ke ne kuraĝis eĉ mencii pri ĝi. Ni ne trovis borion — ĉu ne ripetiĝos kun Dario la samo?

— Ĉu pri tio vi ridis, kiam mi foriris?

— Kaj ankoraŭ pri unu afero, pri kiu ne decas paroli kun virinoj, — respondis Ptolemeo.

La makedono forlasis Tais-on, kiam komenciĝis tagiĝo kaj tintado de ĉevalaj rimenaroj aŭdiĝis en la tendaro. Ptolemeo haltis ĉe la enirejo, deĵetinte la kurtenon, kun brulantaj okuloj kaj ŝvelantaj naztruoj.

— «Kinupontaj fonon ĥalinoi!» — diris li laŭte strofon de fama poemo: «Kondukiloj tintas pri morto!»

Tais faris per la fingroj gardan signon, la kurteno falis, kaj la makedono ekhastis al la tendo de la militestro, kie estis kunvenantaj liaj proksimuloj. Tais, laŭ sia kutimo, etendiĝis sur la kuŝejo, meditante kaj fiksaŭskultante, ĝis la bruo en la tendaro ĉesis kaj la hufoj eksilentis malproksime.




stiganoroj — laŭvorte — virmalamantinoj, la epiteto de amazonoj.
Izokrato — helena militestro, revinta pri revenĝo al la persoj.
epidamo — 21 centimetroj.