Ĉapitro IX

Ĉe la Patrino de la Dioj


Stranga kaj sovaĝa estis la templo de la Granda, aŭ la Supera, Diino Aŝtoret, la Estrino de la Malsupra Abismo, la Ina Triopo: Ana, Belita kaj Daŭkip, la Reĝino de Tero kaj Fekundo, Kibela kaj Rea Ĉioforportanta, la Patrino de la Dioj, la Regantino de Noktoj. Tute ne de Afrodito, kiel erare nomis ĝin Aleksandro, kaj post li ankaŭ Ptolemeo.

Sur rando de bosko da gigantaj pinoj duoblaj muroj kun kubaj turoj konturis kvadraton de vasta korto kun vicoj de malaltaj larĝbranĉaj arboj de speco, ne konata de Tais. Por ŝia miro, inter la arboj iradis kaj kuŝis grandegaj makulitaj bovoj, ĉevaloj kaj leonoj, kaj sur la muroj sidis nigraj agloj.

Gardistaro en orumitaj kirasoj kun lancoj, longaj je dek ulnoj, tralasis nur Tais-on kaj Za-Aŝt-on, lasinte en la intermura spaco la tutan gardistaron de la hetajro. Alpremante la orelojn, la ĉevaloj sentis la ĉeeston de la rabobestoj, dum iliaj animalaj fratoj en la templa korto donis al la leonoj nenian atenton. Eĉ tien ĉi estis atinganta aromo de arabiaj incensoj, striiĝantaj el la malfermita pordo de la templo, kiu staris sur placo el netajlitaj ŝtonoj. Tais hastis ĝisiri la ŝtuparon, tamen la stranga kompanio de bestoj ne degnis eĉ rigardi al la virinoj kaj la akompanantoj.

Fostoj el nigra granito, altaj je cent ulnoj, laŭ legendo starigitaj de Dionizo, estis gardantaj la enirejon en la sudan parton de la korto kun larĝe disĵetiĝintaj flugiloj de la templo el grandaj verdaj brikoj. Sur la tegmentoj de la flankaj alkonstruaĵoj kreskis prunoj kaj persaj pomoj. De sur la placo blankŝtona ŝtuparo estis kondukanta al la ĉefa enirejo super larĝa kuba elstaraĵo, tegita per glazurita malhel-ruĝa ceramikaĵo, brilanta sub la suno. Du kolonoj estis dividantaj la enirejon je tri pasejoj en larĝa kadro el masivaj pecegoj de nigra ŝtono, ĉe kies flankoj po sep kvadrataj kolonoj estis subtenantaj la platan tegmenton kun ĝardeno kaj promenejo. La centron de la tegmento kronis rektangula superkonstruaĵo sen fenestroj kaj pordoj.

Iu el la potencaj protektantoj de Tais avertis pri ŝia veno. Tuj kiam la hetajro surpaŝis sur placeton ĉe la enirejo, antaŭ ŝi aperis tuta amaso da virinoj. En la centro de la grupo staris viro kaj virino en pezaj broditaj vestoj de sama fasono, sed de malsama koloro — blanka ĉe la viro, nigra ĉe la virino.

Tais transdonis la kesteton de Aleksandro kaj estis honorita per profunda riverenco. La pastrino en la nigra peplo prenis ŝin sub la brako kaj ekkondukis en profundon de la templo. Trans la pordoklapoj, tegitaj per spegule polurita elektrono, troviĝis la sanktejo kun la tegmento el folia oro.

Sur rektangula pecego de blanka ŝtono sidis negranda, alta je du ulnoj kaj duono, statuo de la Granda Patrino — Astarto, aŭ Rea. Tre antikva bildo (laŭ legendo, ĝi aĝis kelkmil jarojn) de nuda virino el terakoto, kovrita per hel-bruna glazuro de koloro de tre sunbruna haŭto. La virino sidis sur la kruroj, subfleksitaj sub sin, facile turninte la korpon dekstren, kaj, apoginte la manojn sur la koksojn, estis tuŝanta per la manplatoj sian ŝvelan ventron. La neĉirkaŭpreneblaj koksoj, multe pli larĝaj ol la masivaj ŝultroj, servis kiel piedestalo por la potenca korpo kun pezaj brakoj, grandaj kaj regulaj duonsferaj mamoj. La kolo, rekta kaj alta, preskaŭ egala per la cirklo al la oblonga kapo kun apenaŭ skizita vizaĝo, donis al la statuo fieran streĉon — entazon.

Retaj ĉenetoj el oro, kovritaj per violkoloraj jacintoj kaj smeraldoj, estis malleviĝantaj de sur la ŝultroj de la statuo, kaj sur ŝia frunto brulis per viva fajro iu nekonata ŝtono. Poste Tais eksciis, ke la ŝtono nokte hele lumas, gardante la sanktejon.

Je paŝo malantaŭe en ombro de la niĉo sur sama ŝtonpecego staris skulptaĵo de dio-viro kun krude tajlita ŝpat-simila barbo. Bronzaj radoj kun larĝaj cirkloj estis apogantaj ambaŭ piedestalojn. Dum grandaj lunaj festoj tiuj pezegaj ĉaroj estis iel mallevataj en la korton de la templo. Poste Rea-n-Astarton veturigadis leonoj, kaj la dion-viron, kies nomon Tais ne distingis, — sanktaj bovoj.

La ĉefpastrino, ne deziranta aŭ ne scipovanta paroli en la kojneo, senvorte malfiksis la agrafojn de la ĥitono de Tais, mallevinte ĝin ĝis la zono. El malhela profundo de la sanktejo rapide kaj senbrue eliris du grupoj da pastrinoj, junaj, kun koncentritaj, mornaj, preskaŭ minacaj vizaĝoj, mirinde elektitaj laŭ alto kaj koloro de la haroj. Ili viciĝis ĉe la dekstra kaj la maldekstra flankoj de la statuo de Kibela-Rea, kaj Tais sukcesis pririgardi ilin proksime. Tiuj, kiuj staris dekstre, ĉiuj havis malhel-rufajn «fenicajn» harojn kaj anstataŭ vesto estis de la kolo ĝis la genuoj ĉirkaŭvolvitaj per reto, simila al fiŝista, el dikaj ruĝaj fadenoj, plektita ĝuste laŭ la figuro. Nigra ĉeno kun kvadrataj eroj-bukoj estis kuntiranta anstataŭ zono tiun ĉi neordinaran kostumon. Ĉe la kolradiko la reto estis fiksita al same nigra larĝa rimeno kun metala skeleto. Nigraj braceletoj fiksis la reton super la genuoj kaj sur la manradikoj. La haroj, tonditaj kiel ĉe sklavinoj, ĵetitaj malantaŭen kaj torditaj per streĉa nodo, kadris la malaltajn larĝajn fruntojn, substrekante malbonkoran flamon de la malhelaj okuloj.

La pastrinoj apartenis al malsamaj popoloj, sed similis unu al la alia ne nur per la koloro de la haroj, sed ankaŭ per strikta reguleco de la vizaĝoj, per perfekteco de la fortaj korpoj, per sama alto, ne pli granda ol de averaĝa helenino...

Maldekstre staris virinoj kun malhel-bronza haŭto, nigraharaj, en nigraj pli dikaj retoj, kun zonoj, braceletoj kaj ĉirkaŭkolaj ligaĵoj el ruĝa bronzo. Per sovaĝa flamo brulis iliaj brilaj persistaj okuloj. En pezaj nodoj de iliaj longaj haroj elstaris oraj teniloj de ponardoj. La pastrinoj estis kun intereso pririgardantaj la kuprakorpan faman hetajron. Tais komence ridetis al ili, sed eĉ ombro da responda subrido ne glitis en la mornaj rigardoj de la servistinoj de Astarto-Rea-Kibela.

La ruĝaj pastrinoj staris, tenante la manojn sur la nivelo de la ŝultroj, kun la manplatoj, direktitaj antaŭen. La nigraj — almetinte al la krutaj femuroj la manplatojn de la brakoj, alpremitaj al la korpo, kaj demetinte flanken la fingrojn.

La plej dekstra ruĝulino garde donis al la ĉefpastrino malgrandan oran vazon. La ĉefpastrino trempis en ĝin la etfingrojn kaj ŝmiris Tais-on super la brovoj per ruĝa oleo kun odoro pikanta kaj freŝa. La kapo de la atenanino facile ekturniĝis. Ŝi malklare rememoris ie aŭditan rakonton pri la ruĝa oleo de Aŝtoret, kies unu draĥmo kostis fabelan monon.

La nigra pastrino, starinta maldekstre, donis tason el kalcedono. Nur nun Tais rimarkis, ke ĉe ĉiuj, la nigraj kaj la ruĝaj, la ungoj estis kovritaj per akrigitaj platetoj de elektrono, brilantaj kiel etaj speguloj. La ĉefpastrino elprenis el la taso iomete da malhela ŝmiraĵo, kruce strekis per ĝi Tais-on inter la mamoj, sub ili, kaj ĉirkaŭstrekis la cicojn. Sur la haŭto aperis blueta spuro. Tais maltrankviliĝis, ĉu ne restos makuloj.

Plu senvorte la pastrino malagrafis la kolieron kun oraj steloj, pririgardis ilin kaj unuafoje ridetis. Ŝi demetis de si neordinare belan kolieron el ĉielbluaj beriloj, enmetitaj en helan oron. Tais faris protestan geston, la pastrino ne atentis ĝin, ĉirkaŭvolvante la kolon de la atenanino per la beriloj. Ŝi ĉirkaŭprenis per la manoj la maldikan figuron de la hetajro, ankoraŭfoje ridetis kaj agrafis la stelan kolieron sur ŝia talio. Ankoraŭ unu svingo de la maldikaj fingroj, kaj blua sago montriĝis laŭlonge de la vintro de Tais. La pastrino depaŝis, klakis per la manplatoj. Tuj oni alportis al ŝi krateron kun iu trinkaĵo. Ŝi gustumis, ordonis al Tais trinki iom, kaj la vazo ĉirkaŭiris ĉiujn ruĝajn kaj nigrajn pastrinojn, da kiuj Tais kalkulis dek ok, po naŭ ĉe ĉiu flanko. Ili estis silente pririgardantaj la gastinon. Tais konfuziĝis pro la atentaj kaj tre seriozaj okuloj, el ĉiuj flankoj celitaj al ŝi sen riproĉo aŭ aprobo, simpatio aŭ malamikeco.

— Okazis gravaĵo, — subite ekparolis helene la ĉefpastrino kun klara eolia prononco, — nia gastino portas antikvan signon de virina mistero kaj forto, literon «mu», — ŝi almontris la stelan kolieron, transloĝiĝintan sur la talion de la hetajro. — Tial mi inicas ŝin en la superan gradon. Konduku ŝin en la loĝejon, preparitan anticipe. — Kun tiuj vortoj la pastrino kisis Tais-on per la febre varmegaj kaj sekaj lipoj kaj ripetis la diritan en lingvo, nekonata al la atenanino.

Du pastrinoj, starintaj ĉe la ekstera flanko de la spaliro, la nigra kaj la ruĝa, aliris al la hetajro, respekte riverencinte, agrafis la ĥitonon kaj garde prenis ŝin sub la brakoj. Ekridinte, Tais liberiĝis kaj ekiris inter la du virinoj, ne forgesinte riverenci al la statuo de Rea.

Tre longa koridoro inter dikaj muroj estis malkrute iranta suben. Ĝi rememorigis al la hetajro egiptajn templojn. Por momento sopiro pri la pasinteco, ankoraŭ tiom viva en la memoro, tranĉis ŝian koron. En la fino de la koridoro olea lampo estis malhele prilumanta masivan kupran kradon, barantan la pasejon. La nigra pastrino eligis siblan fajfon. Tintis ĉeno, ĉe la krado aperis virino, tre simila al la nigra pastrino, sed sen reto, zono kaj braceletoj, kun garbe malordigitaj haroj. Ŝi malfermis la kradon, ŝirmante la vizaĝon, kaj retiriĝis al la muro. Tais ekvidis, ke la virino estas alkatenita al la muro per malpeza ĉeno.

— Ĉu tio estas sklavino? — demandis la hetajro, forgesinte, ke ŝiaj akompanantinoj povas ne scii la lingvon de la helenoj. — Ŝi similas al... — Tais almontris la nigran pastrinon.

Facila rideto unuafoje glitis sur la vizaĝo de la nigra, sed respondis la ruĝa, kun peno trovante vortojn de la kojneo.

— Ŝi estas pastrino, punita, kompatis, ne mortigis!

Pliajn klarigojn la pastrino ne deziris fari. Peza kverka pordo baris eliron el la koridoro. La ruĝa pastrino trifoje frapis, kaj la pordo malfermiĝis, blindiginte per taga lumo. Ĝin malfermis Za-Aŝt, nuda kaj kun malligitaj haroj.

— Ĉu oni ordonis al vi ĉi tie iradi tiel? — moke demandis Tais, ĉirkaŭrigardante la fenicinon.

— Pardonu, sinjorino, mi ne havis tempon por vestiĝi. Ili kondukis min ĉi tien tra la malsupra templo kaj demetis la veston...

— Por kio?

— Ili komencis min pririgardi, kiel en bazaro.

Kvazaŭ konfirmante ŝiajn vortojn, la ruĝa pastrino aliris al la fenicino, palpis ŝiajn ŝultrojn kaj brakojn. Tais indigne forpuŝis la senceremonian virinon, per elokventa gesto ordonante iri for. La fenicino frapfermis la pordon kaj ŝovis la pezan riglilon.

Ĉiuj aĵoj de la hetajro jam kuŝis sur tapiŝoj en la dua ĉambro, eliranta sur malfermitan terason. La ŝtuparo estis malleviĝanta al la vojo sub altaj pinoj. La loĝejo, disponigita al Tais, troviĝis sur la ekstera flanko de la templaj muroj, kaj la pasejo kun la krado, evidente, trais ilin.

Tais profunde enspiris la sekan aeron, saturitan de odoroj de pina rezino kaj artemizio. Ŝi sentis sin malsana — tielaĵo ankoraŭ ne okazis al ŝi. Senĉese turniĝadis la kapo, brulis la brusto kaj la ventro, ŝmiritaj per la blua drogo. En la buŝo restis adstringa gusto de la templa trinkaĵo. Frosto trakuradis laŭ la dorso. Tais revenis en la ĉambrojn, ne kapabla ĉirkaŭrigardi kaj esplori. Malklare, kvazaŭ en duondormo, ŝi rimarkis strangan brilon de la okuloj de Za-Aŝt, intencis demandi, ĉu oni donis ion al ŝi en la templo, sed, prenita de subita langvoro, falis sur la kuŝejon inter kusenoj kaj kovriloj kun fremda odoro. Tais ekdormis momente, ekstaradis en maltrankvilo, faladis, ree kaptita de dormo. Vico de vizioj kaj sentoj de nespertita forto, pli klaraj, ol la vivo mem, estis turmenta. La sorĉa ŝmiraĵo aŭ la trinkaĵo, aŭ ambaŭ kune vokis en la hetajro amoran strebon de nevenkebla forto. Tais kun timo eksentis la propran korpon kiel ion apartan, plenigitan per sovaĝaj deziroj, kiuj katenis la racion kaj la volon, koncentris ĉiujn fortojn kaj sentojn de la korpo en unu fokuso de ĝia virina naturo. Profundega arda obskuro, sen brilo de lumo kaj malvarmeto, ĉirkaŭis Tais-on. Ŝi ĵetiĝadis, ĝemadis kaj turniĝadis en monstraj sonĝoj, kiajn ŝi antaŭe ne povis imagi eĉ en la plej arda revo. Teruro antaŭ la abismo, malfermiĝinta en ŝi mem, kelkfoje vekadis ŝin. Tais ne konis kontraŭvenenon de la veneno, kiun donis al ŝi la pastrino. La ebrio venkadis ŝin, flamo furiozis en la korpo, brulanta pro la ŝmiraĵo. Tais malleviĝadis ĉiam pli malalte en siaj deziroj, enkorpiĝante en praajn mitajn heroinojn — Leda-n, Filarenipa-n, Pazifaon. La hetajro langvoris sub pezo de la malhelaj fortoj de Anteroso. Se ŝi ne estus spirite hardita de orfeistoj, ŝi impetus en la templon de Rea por petegi la diinon pri liberigo. Dum vica vekiĝo ŝi, ŝanceliĝante kaj tremante, atingis la skatolon kun kuracaj drogoj kaj fuŝe pistis en vino pecojn de seka suko de papavaj butonoj. Eltrinkinte tutan tason, Tais baldaŭ forgesiĝis en obtuza nebulo de dormo sen memoro kaj vizioj...

Vento, pura kaj malvarma, ĉe sunleviĝo alflugis el orientaj ebenaĵoj, enŝiriĝis tra la malfermita pordo kaj la fenestraj embrazuroj kaj vekis la frostiĝintan atenaninon. Tais apenaŭ retenis ĝemon, sentante doloron en ĉiuj muskoloj kvazaŭ post senĉesa rajdado je dudek parasangoj. La primorditaj lipoj ŝvelis, la mamojn ne eblis tuŝi. Tais trovis Za-Aŝt-on en la najbara ĉambro sur tapiŝo el plektita kano, disĵetiĝintan, kvazaŭ en febro. Vekita, ŝi neniel povis rekonsciiĝi, rigardante al la sinjorino ĉu time, ĉu furioze. Malvarma kolero kreskis ankaŭ en Tais mem, en la pensoj sendanta al korvoj la templajn ritojn, kiuj tiom interesis ŝin antaŭe, kaj la insidajn pastrinojn de Astarto, intence donintajn al ŝi fortan drogon, por ke la adorantino de Afrodito spertu la forton de la Granda Patrino.

Ŝi trinkigis la fenicinon, frotis ŝiajn tempiojn per refreŝiga oleo. Finfine, Za-Aŝt, apenaŭ moviĝante, prenis varman akvon, lavis kaj masaĝis Tais-on kaj mem definitive rekonsciiĝis. El la templo oni alportis manĝon — feliĉe tre simplan: mielon, lakton, flanojn, sekajn vinberojn, kien ne eblis almiksi ankoraŭ iun venenon.

Manĝinte, Tais refortiĝis, malleviĝis al la bosko kaj ekiris por revidi sian gardistaron, loĝigitan ekster la templo. Ŝi plirapidigadis paŝojn, sentante renaskiĝon de la fortoj, kaj, finfine, ĝojante per la tuta korpo, ekkuris. Post turniĝo de la vojo la hetajro preskaŭ trafis sub ĉevalajn hufojn. Kvin rajdistoj estis rapidantaj renkonten, kondukante per ŝnuroj du ĉevalojn en persaj ŝvitkovriloj. Unu el ili prancis kun strida heno. Tais rekonis Salmaaĥ-on nur post kiam la ĉevalino vokis la mastrinon, kaj miris pri sia distriĝemo, atribuinte ĝin al efiko de la veneno. Boanergo, kiu kuris apud Salmaaĥ, mallaŭte salutis Tais-on, kvazaŭ ĝeniĝante montri emociojn. Salmaaĥ, alpreminte la orelojn, penis piedbati ĝin, malhelpante al ĝi alkuri al la mastrino. La amblulo afable tralasis la ĉevalinon antaŭen kaj subite mordis ĝin je la gropo. Salmaaĥ ĵetiĝis antaŭen kaj trakuris pretere, kaj Boanergo haltis rekte antaŭ la atenanino. Sen longa medito Tais saltis sur ĝian dorson, elprenis la kondukilon de la kondukanto. Boanergo ekmoviĝis kun tia rapideco, ke tuj lasis malantaŭe la tutan kompanion. Tais trarajdis ĉirkaŭ unu sĥenon, enprofundiĝinte en la boskon, kaj haltigis la rufulon, forte kunpreminte ĝin per la genuoj, karesante la larĝan kolon. La estro de la gardistaro — loĥago (centestro), atinginte ŝin, severe rimarkis, ke ĉi tie, en la nekonata lando, oni devas nek iri, nek veturi sola. Al gaja ŝerco de la hetajro la makedona veterano malgaje respondis, ke li laŭdas ŝian kuraĝon. Tamen li devos baldaŭ forlasi la vivon, ankoraŭ ne resaniĝinte de vundoj kaj ne partopreninte en nova glora batalo.

— Kial? — ekkriis Tais.

— Ĉar vin oni ŝtelos aŭ murdos. Tiam por mi restos nur peti la kamaradojn pikmortigi min pro la malgloro, ke mi ne sukcesis gardi vin, kaj por eviti ekzekuton, kiun elpensos Ptolemeo... eĉ ne li, nia dieca Aleksandro mem!

La sincereco de la maljuna militisto hontigis la hetajron. Ŝi ĵuris per la stiksa akvo, ke ŝi estos obeema. Ŝi ne intencas malproksimiĝi de la templo eĉ sur ĉevalo. «Tiuokaze sufiĉos unu militisto, — decidis la estro, — li sukcesos gardi retiriĝon, dum Tais rajdos por voki helpon». Tuj juna gestioto Likofono, bela, kiel Ganimedo, transsidiĝis de sur sia ĉevalo sur Salmaaĥ-on, obeintan al la rajdisto, kaj ekrajdis al la domo de la makedonoj por preni armilaron. La kvar kamaradoj ĝisatendis lian revenon, kaj kun deziro de sano al la bela gardatino ili ekrajdis por kuniĝi kun la sep ceteraj makedonoj, promenigantaj la ĉevalojn sude de la templo. Tais konis la akompananton laŭ la kuna vojaĝo en Hierapolon, kaj plurfoje rimarkadis liajn admirajn rigardojn. Ridetinte al li, ŝi direktis la amblulon orienten, kie pinoj estis malaltiĝantaj kaj maldensiĝantaj, kaj estis komenciĝantaj montetoj da sablo kun ĉapoj de tamarikoj. Je kelkaj stadioj antaŭe ondoj de sablaj tuberoj estis ĉirkaŭantaj grandan bosketon da nekonataj arboj, similaj al poploj. Tais subite ekdeziris viziti la izolitan densejon, ŝajne kaŝantan ion malpermesitan. La ĉevaloj honeste penis, dronante en sablo, ĝis alproksimiĝis al speciale granda monteto. Tuj kiam la rajdantoj atingis ties pinton, ili ambaŭ eligis krion de mirego. Per blua serpo aliĝante al la bazo de la monteto, brilis eta lago da purega akvo. Tie, kie la lago estis pli profunda kaj ombro de altaj arboj sterniĝis sur la akva surfaco, densa turkisa koloro ĉarmis, allogante, kiel giganta juvelaĵo. Vento el la oriento ne alflugadis ĉi tien, kaj kanoj, per verda duonrondo brakumantaj la bluan akvon, apenaŭ balancis la maldikajn pintetojn. La venintoj ne rimarkis spurojn de homoj, Tais arde ekdeziris bani sin en tiu ĉi belega loko. La vegetaĵaro atestis pri sensala akvo. Ĉe la nord-orienta fino de la lago — la «korno de la serpo» — bolis fontoj, elirantaj tie.

— Rajdu malsupren, nur nemalproksime, — diris Tais al Likofono, — manĝigu la ĉevalojn, kaj mi banos min kaj venos al vi.

La juna tesaliano nege balancis la kapon:

— Tie kreskas hipofonto — herbo-ĉevalmurdisto. Necesos averti la kamaradojn, por ke ili ne paŝtu tie la ĉevalojn.

Post la tuberoj sur glata ebenaĵo estis ŝanceliĝanta pal-verda maldik-tiga herbo, montriĝante per strioj inter arbustetoj de artemizio kaj altaj faskoj de aĥnateroj. La tapiŝo etendiĝis ĝis fora pina arbaro laŭlonge de la rando de antaŭmontoj, kovritaj de kverkoj.

— Tiam tenu la ĉevalojn, ne permesu al ili malleviĝi al la lago. Ni ne scias, kia akvo estas tie...

— Kaj por vi, sinjorino Tais...

La atenanino trankvilige levis la manon.

— Mi provos, antaŭ ol plonĝi. Vi prefere alligu la ĉevalojn al arbo. — Kaj Tais kun gaja kanto glitis laŭ kruta sabla deklivo, apenaŭ haltinte ĉe la rando de la akvo, demetis la sandalojn, provis per la piedo, poste ĵetis la akvon al sia vizaĝo. Pura, malvarma, fonta akvo. Jam delonge Tais ne vidis ĝin tiom multe post la ŝlimaj riveroj Nilo kaj Eŭfrato. Kiel vera helenino, ŝi tre aprezis bonan akvon. Kun ĝoja ŝriko la hetajro ĵetis sin en la vitrecan turkisan profundon, tranaĝis la mallarĝan lageton, elsaltis sur malprofundaĵon de blanka sablo, ree komencis plaŭdi, finfine direktis sin al la norda «korno». Ĉi tie leviĝanta fluo de subteraj fontoj subĵetis ŝin, poste, kvazaŭ rulante en molaj gigantaj manegoj, ektrenis malsupren. Tais ne ektimis, sed emerĝis, ekkuŝinte sur la dorso kaj larĝe svingante la manojn. La fontoj evidentiĝis ne malvarmaj. Tais ludis iom sur bolantaj akvaj kupoloj, poste, laciĝinte, revenis sur la profundan lokon kaj ree ekkuŝis sur la dorso. Tiel ŝi naĝadis, plonĝadis kaj plaŭdadis, forlavante ĉiujn koŝmarojn de Anteroso, ĝis malpacienca heno de la amblulo rememorigis al ŝi pri la tempo. Refreŝiĝinta kaj feliĉa, Tais surgrimpis la monteton, kie sub la arbo lokiĝis la ĉevaloj kaj ŝia akompananto. Laŭ ruĝo de la vangoj kaj facila konfuziĝo Tais komprenis, ke la juna militisto estis gvatinta ŝin.

— Vi tiel ĝuis la akvon, kvazaŭ plej bonan vinon, sinjorino, — diris Likofono. — Kaj mi ekdeziris same...

— Iru, kaj vi konvikiĝos, kiom tio estas pli bona, ol vino. Mi estos ĉe la ĉevaloj. — La hetajro frapis la kolon de Boanergo, samtempe karesante la muzelon de ĵaluze strabanta Salmaaĥ.

La tesaliano forlasis la armilaron kaj la militan zonon nur sur la bordo mem. Tais aprobe pririgardis lian bonegan muskolan figuron, harmoniantan kun belo de la vizaĝo.

— Ĉu vi ne havas edzinon? — demandis ŝi Likofonon, kiam la militisto, satbaniĝinte, surgrimpis la pinton de la monteto.

— Ankoraŭ ne! Ĉe ni oni ne edziĝas antaŭ dudek kvin jaroj. Antaŭ la milito mi ne povis, kaj nun mi ne scias, kiam mi trafos hejmen. Eble, entute ne trafos...

— Ĉio estas en la manoj de la dioj, sed, mi pensas, ili devas favori vin. De vi devenos bonaj infanoj!

La militisto ruĝiĝis, kiel knabo.

— Sed mi ne deziras voki malfeliĉon... — rekonsciiĝis la atenanino. — Fojfoje enviemaj estas la dioj... Ĉu ni veturu?

Salmaaĥ kaj Boanergo ekkuris rapidege, tuj kiam eliris el la sabloj. Por bone ekzerci la ĉevalojn, Tais turnis ilin al la vojo norden, kaj, trarajdinte ĉirkaŭ parasangon, leviĝis sur montopasejon en transversan valon de alfluanto de Eŭfrato. Kurbabranĉaj larĝaj kverkoj ĉirkaŭis moskokovritan kvarkolonan portikon, kiu estis azilo por statuo de Iŝtar Kutitum el glate polurita griza ŝtono. La verd-oraj krizolitaj okuloj brilis en ombro. La iom ostvanga skita vizaĝo, kadrigita de tonditaj haroj, malleviĝantaj sur la ŝultrojn, tenis malestiman esprimon.

En profundo de la portiko post la statuo mallarĝa pasejo estis kondukanta en etan kelon, bone prilumitan per larĝaj embrazuroj sub la tegmento. En niĉo de la orienta muro super nigriĝinta ligna altaro estis enmuntita plateto el bakita argilo kun tre konveksaj skulptaj bildoj. Nuda diino staris, dense kuniginte la krurojn, finiĝantajn per ungegaj strigaj piedoj kaj levinte sur la nivelon de la vizaĝo la manojn kun la polmoj, turnitaj antaŭen. En la maldekstra mano estis klare skulptita nodo de ŝnuro. Post la dorso de la bildo strigaj flugiloj estis malleviĝantaj ĝis la mezo de la femuroj, spuroj de la plumaro videblis super la maleoloj.

La diino staris sur la dorso de leono, malantaŭ kiu kuŝis ankoraŭ unu leono, kun la kapo direktita al la alia flanko, kaj ĉe la flankoj la malsuprajn angulojn de la plateto okupis grandegaj strigoj, multe pli grandaj, ol la leonoj.

Ĉe la malsupra rando skvamaj elstaraĵoj simbolis montaron. La tuta skulptaĵo estis farbita per intensaj koloroj: la ruĝa por la korpo de la diino, la nigra — por la leonaj kolhararoj. En la plumaroj de ŝiaj flugiloj kaj de la strigoj alternis nigraj kaj ruĝaj plumoj.

En entazo de la korde rektigita korpo de la diino, en ŝiaj minacaj kunuloj, en la teruraj piedoj kaj flugiloj al Tais ŝajnis io timiga, tuj malaperinta en admiro pri ŝia korpa belo. La sveltaj fortaj kruroj, la tre altaj duonsferaj mamoj, similajn al kiuj Tais vidis nur en Kretaj aŭ malfruhelenaj skulptaĵoj, la mallarĝaj koksoj kaj la krutaj femuroj — ĉio estis kunfandita en harmonian bildon, plenan je pasia forto. La diino estis pli deloga, ol Aŝtoret-Iŝtar, agresema en la virina potenco super la bestoj kaj homoj, pli minaca ol Rea-Kibela, pli mistera, ol Artemiso kaj Afrodito.

Tais malalte riverencis al la antikva skulptaĵo, promesis alporti al ŝi florojn kaj retiriĝis pli rapide, ol decus.

Poste, kiam la atenanino pridemandis la ĉefpastrinon pri la stranga flugilhava diino, ŝi eksciis, ke ĉe temploj de la Patrino de la Dioj en tempoj de antikvaj reĝoj de Mezopotamio ekzistis apartaj sanktejoj de Iŝtar-Kutitum, al kiu oni kultis kune kun la reĝino de noktoj, diino Lilito, kiu estas nur unu el la aspektoj de la Granda Patrino: Lilito estas la diino de servo al vira amo, kaj la ŝnuro en ŝia mano estas simbolo de tiu devo.

Tais rememoris rakonton de Herodoto pri babilonaj ritoj de servado al la Granda Diino, kiam la plej bonaj virinoj de la urbo vizitadis templojn de Aŝtoret, por tie fordoniĝi al fremdlandanoj. Kiel signon de sia servo ili ĉirkaŭvolvadis dikan ŝnuron ĉirkaŭ la kapo.

Verŝajne, Iŝtar-Kutitum metis komencon al la siria kaj fenica diino Kotito, opiniata la regantino de la freneza pasio.

Sed ĉe la unua renkontiĝo Lilito ne ŝajnis al ŝi bondezira. Penante forpeli aŭguran antaŭsenton de malbono, Tais pelis la amblulon per freneza troto malsupren en la pinan boskon. Ĝuante rapidecon, varman venton kaj freŝecon de la banita korpo, Tais alrajdis la templon de la Granda Patrino, fordonis la kondukilojn al Likofono kaj dankis la militiston. Ekde la momento, kiam ili eliris el la lago de Kreskanta Luno, kiel nomis ĝin Tais, la tesaliano konservadis silenton, kvazaŭ sorĉita.

La fenicino plene rekonsciiĝis de la influo de la drogo. Ŝi diris, ke venis senditino de la ĉefpastrino kaj lasis bronzan diskon. Kiam la sinjorino ripozos, ŝi frapu ĝin. La senditino venos denove kaj kondukos en la templon. La hetajro sulkiĝis. Ŝi tute ne deziris iri en la loĝejon de la potenca diino. Ŝi antaŭsentis novajn elprovojn.

La bela, klara kaj petola ĝojo de dioj kaj homoj — Afrodito diferencis de la minaca, nevenkebla Patrino de la Dioj, ne kontraŭstarante al ĝi, sed ankaŭ ne konsentante. Unu estis la profundo de la fruktodona Tero, kaj la alia — kiel flugo de vento sur nuboj...

Tais tagmanĝis, laŭkutime, kune kun la sklavino. La fenicino, ŝatinta manĝi, preskaŭ ne tuŝis la manĝaĵon. Silenta, kun mallevitaj okuloj ŝi kuŝigis la hetajron kaj komencis masaĝi al ŝi la krurojn, lacigitajn de rajdado. Tais kaŝe rigardis al la sklavino kaj finfine demandis:

— Kio okazis al vi, Za-Aŝt? Ekde la hieraŭa vespero vi estas tute konfuzita. Ĉu vi tro multe trinkis da veneno?

La fenicino subite ĵetis sin sur la plankon kaj, firme kunpremante la genuojn de la mastrino, pasie flustris:

— Forpermesu min en la templon, sinjorino. Ili diras, ke post jaro da elprovoj mi fariĝos pastrino — por servi al Aŝtoret-Kibela, kiel ili.

Mirigita Tais eksidis.

— Ĉu nomis la pastrinoj la elprovojn? Eble, ili estas tiaj, ke vi ne deziros eĉ pensi pri la templo? Eble, oni devigos vin servi al Kibela ekde la plej malalta grado, doniĝi al ĉiu vizitanto...

— Por mi estas tutegale! Mi nenion timas! Nur mi restu ĉi tie kaj servu al tiu, kies potencon mi spertis hieraŭ kaj al kies forto mi obeis!

La atenanino atente rigardis al sia sklavino, antaŭe sarkasma, kolera kaj skeptika, kaj nun ekbrulinta per ardo kaj kredo, kiel en dekkvar-jara aĝo. Eble, la mojro — la fato — de la fenicino venigis ŝin por servado en la templo? Se ŝi trovis sin ĉi tie, do tio estas egala al renkontiĝo kun amo. En tiaj okazoj Tais neniam kontraŭis, perdante belajn sklavinojn kaj ree trovante ilin, kun ĝojo pretajn servi al la hetajro, onidiro pri kies malfermita animo disiris pli vaste, ol ŝi pensis. Tais ekhezitis. Ŝi ĉiam estis gardema en decido de la sorto de siaj homoj. Krome, nun Za-Aŝt estas sola ĉe ŝi. Ĉu eblos ĉi tie en la izolita templa urbeto trovi anstataŭanton por Za-Aŝt? Kaj Tais balancis la kapon, nek rifuzante, nek konsentante.

— Atendu. Unue mi ekscios, kiel oni traktos vin, poste mi serĉos, per kiu anstataŭigi vin.

— Vi ne rifuzas, ho, mi dankas vin, sinjorino! — la fenicino salte ekstaris, ekscitita.

— Ne hastu ĝoji! Ankoraŭ nenio estas decidita, — avertis Tais, sed ne malentuziasmigis la fenicinon, kiu komencis froti ŝin kun duobla energio. — Diru, Za-Aŝt, — penseme demandis Tais, turniĝante sur la dorson, — ĉu vi ne vidas alian vojon en la vivo, krom servado al la Patrino de la Dioj? Vi estas saĝa kaj bela, kaj ke la sorto faris vin sklavino, tio povas ŝanĝiĝi... en la templo, tamen, sklaveco estas plej malbona, ĉar senlima estas la potenco de Kibela.

— Vi ne scias, sinjorino, kiel ĵaluzaj estas fenicoj, sirianoj kaj ceteraj ĉi-tieaj popoloj! Ni, virinoj, ne ŝatas belon en aliaj virinoj, sed la Granda Patrino egaligas ĉiujn en sia mano.

— Al mi ŝajnas, ke ankaŭ al ŝi oni servas malsame? — kontraŭis Tais. — Ĉu mi ĝuste komprenis? Ĉu vi tute ne amas min?

— Jes, sinjorino! Vi estas tro bela. Mi delonge serĉas kaj ne povas trovi en vi malvirton. Vi estas same fleksiĝema, kiel niaj dektrijaraj knabinoj-dancistinoj, forta, kiel ĉevalino, viaj mamoj estas malmolaj, kiel en mateno de juneco ĉe nubianinoj...

— Jen listigo, inda je amoranto, — ekridis la hetajro, — sed kio do ofendas vin?

— Vi estas pli bona, ol ĉiuj ĉirkaŭe, ankaŭ ol mi!

— Kaj pro tio vi pretas al sklaveco en la templo?

— Jes, jes!

Tais levis la ŝultrojn, plu ne komprenante sian sklavinon. Post longa silento Za-Aŝt diris:

— Kiel belas la bluaj ŝtonoj sur via kupra haŭto, sinjorino. Kaj viaj grizaj okuloj iĝas ankoraŭ pli profundaj. Tiu, kiu donacis al vi la kolieron, komprenas belon de aĵoj.

— Tio estis la ĉefpastrino de Kibela-Rea, Aŝtoret, aŭ Iŝtar, la multnoma Patrino de la Dioj.

— Kaj ĉu la malnovan kolieron vi nun portos zone?

— Jes, kiel Hipolita, la reĝino de amazonoj! — Tais kritike pririgardis la oran zoneton kaj decidis demeti ĉiujn stelojn, krom unu. Antaŭlonge forpasis la unuaj venkoj kaj sukcesoj, nenion signifis nun por ŝi ankaŭ la stelo, donacita de Ptolemeo. Nur la lasta kun la litero «mu»... la pastrino diris: M estas virina simbolo ekde nememoreblaj tempoj... — Serĉu majstron por demeti la steletojn, krom unu, — diris la hetajro.

— Permesu al mi. Ja mi estas filino de juvelisto kaj ion scipovas...

La fenicino demetis la zoneton kaj, deirinte en angulon de la ĉambro, elprenis el siaj aĵoj malgrandan tenajleton, iom sorĉis per ĝi kaj kun jubilo surmetis sur Tais-on la ĉeneton kun unu stelo.

— Nun la ekvilibro estas en la centro, — korektis ŝi la eksan kolieron kaj donis al Tais la ceterajn stelojn.

— Metu en la skatolon. Evidentiĝis, ke vi estas majstrino, do ĉu mi povas disiĝi kun vi?

La fenicino ĉagreniĝis, sed komprenis, ke Tais mokas ŝin, kaj kuris por preni la skatolon.

— Ĉu vi deziras, morgaŭ mi prenos vin kun mi? — diris la hetajro, pigre instalante sin en kusenoj. — Apude estas lageto da blua akvo, simila al luna serpo. Mi banis min hodiaŭ kaj delonge ne havis tian ĝuon.

— Kion vi faris, sinjorino? — la vizaĝo de Za-Aŝt tordiĝis pro timo.

Tais malkontente leviĝis sur la kubuto.

— Vi krias, kiel en siria bazaro! Kio okazis?

— Oni diris al mi, ke oriente de la templo estas sankta lago de Iŝtar en formo de luna serpo. Tie izolite de ĉiuj oni faras lavon de Aŝtoret en festaj tagoj... De Artemiso, tiel, ŝajne, nomas ŝin la helenoj. Ĉiun, kiu vidos la sanktan riton, pastroj kun longaj lancoj mortigas surloke.

— Tie estas neniu viva, eĉ korniko. Ne timu!

— Mi timas pri vi, sinjorino. Aŝtoret estas venĝema, kaj ŝiaj servantoj — ne malpli.

Tais ekpensis.

— Eble, vi diris prave. Mi silentu pri mia ago. Kaj mi ne prenos vin kun mi, kvankam mi veturos por baniĝi ree.

— Ho, sinjorino... — komencis Za-Aŝt — kaj ĵetiĝis al la pordo sur la terason, de kie aŭdiĝis tintado de armilaro. Tais tiris sur sin la arĝentan kovrilon. Iom poste en la ĉambron eniris Likofono.

— Pardonu, sinjorino, ke mi ĝenas vin tro frue, — riverencis li.

— Ĉu io okazis? Boanergo aŭ Salmaaĥ?

— Ne, la ĉevaloj estas vivaj kaj sanaj. Alrajdis sendito el la armeo kaj alveturigis al vi leteron de stratego Ptolemeo. Jen, — la militisto etendis ŝnuritan pakaĵon el maldika ledo kun alligita al ĝi deltoriono — skriba tabuleto, sur kiu estis signita la nomo de Tais kaj ordono liveri senprokraste.

Tais metis la pakaĵon sur kusenon, ordonis al la militisto eksidi kaj trinki vinon. La fenicino, delonge ĉarmita de la belo de Likofono, momente diluis kaj alportis rozan vinon, sinuante tuta kaj ĵetante al la tesaliano mallongajn kaj akrajn rigardojn. La juna militisto prenis bravan aspekton, eltrinkis la kalikon, kaj tuj Za-Aŝt verŝis la duan. Likofono svingis la manon, rifuzante, kaj faligis la bronzan diskon, kuŝintan sur la rando de la tablo. Frapiĝinte kontraŭ plankaj platoj, la bronzo tintis laŭte kaj longe. Tre baldaŭ en la pordo el la templa pasejo aŭdiĝis frapo. Laŭ signo de Tais la fenicino deŝovis la riglilon. En la ĉambro aperis pastrino en nigra reto. Alportinte la manon al la frunto, ŝi rektiĝis kaj senpasie pririgardis la ĉeestantojn.

— Aĥ! Kion vi faris! — diris Tais al la militisto. — Nun mi devas iri!

Likofono ne rimarkis la riproĉon, malrapide leviĝante de sur la seĝo. Kvazaŭ trafita per klabo, li rigardis, ne deŝiriĝante, al la nigra pastrino, kvazaŭ Afrodito mem venis al li en mara ŝaŭmo kaj stela brilo. Eĉ la atenaninon maltrankviligis sento de fremda forto, io ne tute homa, eliranta el la mirinda virino, kvazaŭ ŝi estus oreado — montara nimfo aŭ mita titanino-fantomo. La pastrino ne restis indiferenta al la admiro de la tesaliano, facile klinis la kapon — kaj kvazaŭ malhelaj fulmoj elflugis el ŝiaj grandegaj okuloj, finbatante la viktimon. La junulo ruĝiĝis, la tuta sango ĵetiĝis en lian kapon. Li mallevis la rigardon, haltiginte ĝin sur la fortaj kruroj kun mirinde regulaj piedoj. La pastrino, brilante per la akraj spegul-metalaj ungoj, deĵetis nigran tufon, malkovrante, kiel antaŭ batalo, sian malserenan kaj belan vizaĝon.

Tais, ordinare malproksima de ĵaluzo, ne povis elteni, ke iun el ŝiaj militistoj, en ŝia ĉeesto, oni fleksas kiel maldikan branĉeton.

— Za-Aŝt, ĉu vi proponos al Likofono ankoraŭ iom da vino? Eble, li deziros manĝi? Ni iru, — neglekte kapjesis ŝi al la nigra pastrino, kiu ridetis pretere kaj degne, sendinte al la juna militisto ankoraŭ unu longan, ĉion promesantan rigardon.

Tais intencis iri antaŭe, sed la pastrino, plu ne dirinte eĉ vorton, glitis en la pasejon kaj rapide ekiris, ne retrorigardante. Nur ĉe la krado, baranta la koridoron, ŝi atendis la hetajron, vokante la alkatenitan pordistinon, kiu kuŝis en la apenaŭ prilumita niĉo sur fasko da seka herbo. La akompanantino ne ekiris rekte en la sanktejon, sed turnis sin dekstren, en flankan pasejon, hele prilumitan kaj finiĝantan per ŝtuparo, kondukanta supren. Ili eliris sur la supran etaĝon, leviĝis laŭ ankoraŭ unu ŝtuparo kaj trafis sur verandon. Malantaŭ ili altis la plej supra ejo sen fenestroj, kun sola bronza pordo de grandega pezo kaj firmeco. Tais divenis la trezorejon kaj pensis, kiel negarde estas konservi valoraĵojn sur alto. Se subite okazos incendio... Konusaj elstaraĵoj de ruĝa densa terakoto estis kovrantaj la murojn de la trezorejo kaj de la supra etaĝo.

— Kion vi pririgardas, filino mia? — vokis la hetajron la ĉefpastrino.

Turniĝinte, Tais ekvidis ŝin en ebura fotelo apud viro — probable la ĉefpastro. La atenanino aliris ŝin, alsidiĝis sur benkon, same inkrustitan per eburo, kaj rakontis pri sia antaŭtimo.

— Mi scias, ke vi estas saĝa, servistino de Afrodito. Sed ankaŭ tiuj, kiuj konstruis tiun ĉi sanktan lokon, ne estis stultuloj. La tuta templo konsistas nur el brikoj, kaheloj, platoj de granito kaj marmoro, kovrantaj la plafonojn. La konstruistoj faris tiel, ke eĉ okaze de intenca brulatenco nenio povu forbruli, krom kelkaj kurtenoj kaj foteloj.

Interesita Tais respondis, ke similajn artifikojn de eterna konstruado el nura ŝtono ŝi vidis en Egiptujo. La ĉefpastrino faris al ŝi kelkajn demandojn kaj eksilentis. Tais el la alto kontemplis la artan situon de la templo. En Helenujo temploj estis konstruataj sur naturaj altaĵoj — sur pintoj de altaj montetoj, sur randoj de krutaĵoj, sur eĝoj de deklivoj. Leviĝante al templo, homo estis mem spirite leviĝanta, prepariĝante renkonti bildojn de dioj.

Tiu ĉi templo (kiel klarigis la pastrino, konstruita laŭ modeloj de plej antikvaj sanktejoj de Mezopotamio — la lando de ebenaĵoj) staris en la centro de ronda ebenaĵo, fermita de montoj sude, okcidente kaj norde kaj malfermita nur oriente, al Eŭfrato. Kun la supra superkonstruaĵo kaj la piedestalo la templo atingis grandan alton. Homoj, alirantaj kaj alveturantaj el la valo, de malproksime vidis la sanktejon. Dum alproksimiĝado la konstruaĵo kreskadis, pendante super la homoj kaj premante ilin per sento de senvaloreco antaŭ la potenca diino kaj ŝiaj servistoj...

Tais kun speciala ĝuo estis pririgardanta la ĉirkaŭaĵon, eble, unuafoje eksentinte influon de alto al la homa konscio. Fremdiĝo disde ĉio, tumultanta malsupre, sento de propra neatingebleco, de eblo ĉirkaŭpreni per rigardo grandan spacon — ĉio estis en alia maniero, ol en montoj. Tie homo, leviĝinta sur alton, estis parto de la naturo, ĉirkaŭanta lin, dum ĉi tie la artefarita konstruaĵo orgojle elstaris meze de senaltaĵa ebenaĵo, deŝiriĝante de la natura grundo kaj donante al la homoj, troviĝantaj en ĝi, senton de supereco, pureco kaj sendependeco. Malproksime oriente, trans polva nebulo kuŝis la valo de Eŭfrato, kaj norde malhelis la kanjono de ĝia alfluanto — granda rivereto, sur la montopasejo al kiu staras la eta templo de Iŝtar Persa, estinta malafabla al gaja, ekscitita pro rajdo Tais...

La silenton rompis la ĉefpastro, dirinta ion en lingvo, nekonata al la hetajro. La pastrino neglekte tiris sin en sia profunda fotelo kaj demandis, ĉu deziras la gastino daŭrigi la ekkonon de la misteroj de la Patrino de la Dioj. Al la respondo de Tais, ke ŝi nokte sentis sin venenita kaj se la «ekkono» iros tiel plu, do ŝi ne eltenos, la pastrino subridis severe kaj aprobe, agnoskinte, ke al ŝi oni donis tro fortan ŝmiraĵon, ne kompreninte, ke la helenino dubinde kutimiĝis al tiaj drogoj. Poste ili estos pli gardemaj.

Por prokrasti la respondon (rekta rifuzo al mastroj de sankta loko estis neallasebla), Tais demandis pri senco de la kostumo de la superaj pastrinoj kaj de ilia divido en du grupojn.

— Tio ne konsistigas sekreton, — diris la ĉefpastrino, — la ruĝaj pastrinoj servas tage kaj simbolas la tagajn fortojn de Kibela, kaj la nigraj — la noktajn. En Libio kaj Helenujo oni nomas ilin Lamioj — akompanantinoj de Hekato. Oni opinias, ke tiu, kiu ricevis amon de tia pastrino, aliĝas al la fortoj de Kibela-Rea, en via lingvo — Geo. Dum la tuta vivo lin akompanas sano, fortuno kaj bona idaro. La arto de la pastrinoj, speciale de la nigraj, estas super ĉio, kion povas doni mortema virino, ĝi estas inspirita de la Granda Patrino kaj firmigita per ŝia potenca forto.

— Kaj ĉu ajna viro povas atingi tion?

En la okuloj de la ĉefpastrino ekbrulis flamo kiel ĉe sovaĝa besto. Tremo trakuris la dorson de Tais, sed ŝi ne mallevis la rigardon.

— Ajna! — respondis la pastrino. — Se li estas ne kripla, sana kaj sufiĉe forta.

— Kiel oni determinu, ĉu sufiĉe?

— Ĝuste por tio servas la vesto-reto. Ĝi estas tre firma kaj, por ekposedi la pastrinon, necesas disŝiri la reton per la manoj. Nur neordinare forta kaj furioza homo en fajro de freneza pasio kapablas al tio.

— Kaj se ne kapablas kaj ne disŝiros?

La ĉefpastrino kliniĝis al Tais kaj mallaŭte diris:

— Tiam puno de Kibela falos sur lin. Se li deziris ruĝan pastrinon de tago — ŝi krios, kaj la malsukcesulon oni kaptos, kastros sur la altaro antaŭ Kibela kaj faros lin templa sklavo, se li restos viva. Nigra pastrino — Lamio — neniun vokas. Firme brakuminte la fuŝan edzon, ŝi donas al ŝi kison de Kibela, enpikante tranĉilon jen ĉi tie, — la pastrino metis la fingrojn sur kaveton post la maldekstra klaviklo.

— Kian sencon enmetis la Granda Patrino en tian kruelecon?

— Nur tre fortaj, belaj, certaj pri si herooj venas, por iĝi amatoj de la Tago kaj la Nokto. Naskiĝas infanoj, kaj la knabinoj iĝas superaj pastrinoj, kaj la viroj — gardistaro de la sanktejo. Ĉu vi rimarkis, kiom fortaj ili estas, kiel grandaj estas iliaj lancoj kaj pezaj iliaj glavoj?

— Mi rimarkis, ke belegaj estas ankaŭ la superaj pastrinoj, kvazaŭ speciale elektitaj. Sed ĉu la senco estas nur en ricevo de idaro por la templo? Inter miloj eblas trovi kaj elekti nemalbonajn, — kontraŭis Tais.

— Vi, probable, estas tro saĝa por neinicito, — kun facila moko («Kiel Iŝtar», — pensis Tais) diris la pastrino. — Certe, la vera senco estas ne en tio. Kun jarcentoj malfortiĝas la raso de la homoj, kaj la pasia frenezo de Kibela-Aŝtoret-Atargatis jam ne absorbas ilin, kiel en la pasintaj tempoj. Kibela ŝatas flamon de pasia furiozo, same kiel Afrodito — amon...

Tais pensis pri Urania. La pastrino daŭrigis:

— Servado de niaj junulinoj mergas homojn en la naturon, unuigante ilin kun ĉio vivanta, nutrata de Rea-Kibela. En tio estas la feliĉo kaj la sorto de la viro, alian vojon ne donis la dioj. Viroj trovas sin kaj faras tion, por kio ili estas destinitaj. Se ili montriĝas maltaŭgaj, la Granda Patrino vokas ilin reen al si, por renaskigi ilin al la vivo pli bonaj. Kaj la viroj iras al ŝi, ne ekkoninte amaron de maljuniĝo, en flama juneco.

— Kial vi estas certa, ke malfortiĝas la homoj? — siavice kaŝante mokon, demandis Tais, kaj la pastrino subite ekridis.

— Rigardu ankoraŭfoje al la figuro de Kibela-Rea en la antikva statuo, kaj vi komprenos, ke nur nesatigebla deziro povas serĉi tian figuron, kaj nur neordinara forto kaj fortikeco povas esperi esti ŝia parulo...

Tais rememoris la neordinaran povon en limoj de harmonia proporcio, radiatan de la statuo de Rea, kaj ne povis kontraŭdiri.

— Kaj kie loĝas la nigraj kaj la ruĝaj? — demandis ŝi, ŝanĝante la temon.

— Ili ne forlasas la templon, dum estas junaj. Nemalofte ili edziniĝas al altrangaj homoj aŭ vojaĝas, okupante altajn postenojn en aliaj, malpli gravaj temploj de Rea. En certaj tagoj de monato ili iradas bani sin en sankta lago, kaj ve al tiuj viroj, kiuj iĝos rompantoj de ilia trankvilo.

— Kaj se renkontiĝos virino? — La hetajro komprenis, pri kiu lageto temas.

— Al virino oni nenion faras. Nur en tiu okazo, se la malfeliĉulino rompis purecon de la sankta akvo, ŝin atendas morto!

— Kaj ĉu la pastrinoj loĝas tie? — hastis demandi Tais, almontrante la sudan alon de la templa konstruaĵo, kies plata tegmento situis sur la nivelo de la planko de la ĉefa templo.

— Vi divenis! Ĉu vi deziras viziti ilin?

— Ho ne! Kaj kio estas en la norda alo?

Ree sovaĝa flamo ekbrilis kaj estingiĝis en la rigardo de la virino.

— Ĝuste tien mi deziras konduki vin ĉe la sunsubiro. Sed antaŭe vi faros ĵuron sur la altaro de Kibela-Rea, ĵuron de silento. La antikvaj sekretoj de la Granda Patrino estas konservataj de ni. La ritoj de la nememoreblaj tempoj, transportitaj ĉi tien antaŭ jarmiloj el Likaonio kaj Frigio, donas forton al la servistoj de Aŝtoret.

En la sanktejo, tute senhoma en tiu ĉi horo, la hetajro ĵuris gardi la sekreton. La mastrino de la templo verŝis al ŝi trinkaĵon. Tais depaŝis kun timo.

— Ne timu, tio estas ne la hieraŭa! Vi bezonos kuraĝon, kiam vi vidos la sekreton. Memoru, ke la Granda Patrino estas la regantino de la bestoj... — La lastaj vortoj, diritaj per streĉita flustro, vokis en la hetajro malklaran timon. Ŝi eltrinkis la tason per unu gluto.

— Bonege! Nun akceptu la donacon, — kaj la pastrino etendis al Tais du lekitionojn — flakonetojn el lakte blanka vitro, dense fermitajn per ŝtopiloj el valorega intens-rozkolora hinduja turmalino. Sur unu el la lekitionoj estis elĉizita luna serpo, sur la alia — okpinta stelo.

— Kiel eblas! Mi ne povas akcepti tiajn multekostajn aĵojn! — ekkriis Tais.

— Venteto (bagatelo)! — respondis la ĉefpastrino. — La templo de la Granda Patrino estas riĉa kaj povas fari eĉ pli riĉajn donacojn al la plej belaj virinoj, ĉar ili mem estas valoraĵoj, kreitaj de Rea por ŝiaj propraj celoj. Sed vi ne demandis, kio estas en la flakonoj. En tiu ĉi, — ŝi montris la lekitionon kun la stelo, — estas la drogo, kiu estis solvita en la trinkaĵo, donita al vi hieraŭ. Se vi deziros iam kaj kun iu sperti la tutan povon de Aŝtoret-Kibela en la aspekto de Anaitis — ses gutojn en tason da akvo kaj trinku duope. Tiu ĉi — kun la Luno — liberigos vin de la efiko de la unua. Se vi trinkos nur ĝin, ĝi faros vin malvarma, kiel la fora Luno. Ne pli ol tri gutojn, alie vi povos malvarmiĝi por ĉiam... — La pastrino ekridis akre kaj nebonkore, alkondukis la hetajron al niĉo en flanka muro kaj elprenis el tie brilantan nigran rondon, kiel komence ŝajnis al Tais — el vitro. Ŝi ekvidis en ĝi sian spegulaĵon same klare, kiel en ordinara spegulo el arĝentumita bronzo.

— Tiu spegulo estas ne vitra, sed ŝtona kaj estis farita en tiuj tempoj, kiam la homoj konis nur ŝtonon. Metalaj ercoj servis al ili nur por eternaj farboj, ĉar ankaŭ tiam oni jam pentradis bildojn sur muroj. En tiun spegulon rigardis virinoj antaŭ multaj jarmiloj, kiam ekzistis nek Egiptujo, nek Kreto... Prenu ĝin kiel donacon!

— Vi donacas al mi duan valoregan aĵon, por kio? — demandis Tais.

— Kune kun la lekitionoj, entenantaj venenon. Belo kaj morto ĉiam estas kune, ekde kiam aperis la homo.

— Morto por kiu?

— Aŭ por tiu, kiu havas belon, aŭ por tiu, kiu prenas ĝin, aŭ por ambaŭ kune.

— Ĉu ne eblas alie?

— Ne eblas. Tia estas la ordo de la Patrino de la Dioj, kaj ne ni pridiskutu ĝin, — severe, preskaŭ minace diris la regantino de la templo.

— Mi dankas vin! Via donaco vere estas super ĉiuj valoraĵoj!

— Kaj ĉu vi ne timas?

— Kion?

— La sekretojn de la Granda Patrino, ĉu ne? Do ni iru!

Ĉe la norda flanko de la sanktejo en la planko nigris grandega aperturo, en la centro okupita de dika kolono. Laŭ ĝia cirklo estis spirale malleviĝanta ŝtona ŝtuparo. Malabunde prilumita pasejo kondukis en templon de aspekto, neniam vidita de Tais. Ĉe ambaŭ flankoj de la pasejo larĝaj brikaj benkoj estis dense kovritaj per naturaj kornoj de gigantaj virbovoj — uroj, fleksitaj krute, kun proksimiĝantaj supre vertikalaj finoj. La kvadratan malaltan ĉambron de la sanktejo en trumoj inter krudaj ruĝ-terakotaj duonkolonoj ornamis bonege elfaritaj virbovaj kapoj el ŝtono aŭ argilo kun naturaj kornoj. La kornoj de la virbovaj kapoj sur la okcidenta muro staris supren en la ura maniero, sur la norda — estis fleksitaj malsupren, kaj sur la orienta — estis larĝe disirantaj per horizontale ondaj akraĵoj, kiel ĉe la sovaĝaj bovoj de Mezopotamio. Strangan, malbonpromesan, eĉ timigan impreson estis faranta tiu ĉi sanktejo el nememoreblaj tempoj. Grandegaj kornoj elstaris ĉie: sur nealtaj kvadratsekcaj fostetoj kaj sur longaj benkoj, malfaciligante moviĝon laŭ la templo. Konturaj freskoj de ruĝa okro desegnis virbovajn figurojn sur la muroj, plej proksimaj al la enirejo. Inter la kapoj de virbovoj estis fiksitaj muldaĵoj de virinaj mamoj de sangruĝa koloro, en kies cicojn oni ial enmetis bekojn de nigraj grifoj aŭ longdentajn kraniojn de musteloj. Post la unua ejo troviĝis la dua, malpli granda, kun akrapinta niĉo en la norda muro. Tri kornaj virbovaj kapoj, vertikale situantaj unu super la alia, estis kronitaj per figuro de la diino, ŝvebanta super ili, larĝe disĵetinte la manojn kaj la piedojn. Ĉe ambaŭ flankoj de la niĉo nigris du pasejoj.

La kornoj per io maltrankviligis Tais-on, kaj subite klara rememoro prilumis ŝian menson. Samaj simboloj, sed ŝtonaj, pligrandigitaj ĝis titanaj ampleksoj, markis sanktajn lokojn sur Kreto. La atenanino vidis sur unu el bone konserviĝintaj freskoj bildon de sanktejo, tre simila al tiu, en kiu ŝi troviĝis nun. Tie same diversampleksaj kornoj baris iajn fakojn de ofera ĉambro, montrita sur la fresko. Sed ĉi tie la naturaj kornoj de sovaĝaj virbovoj ŝajnis speciale malbonsignaj kaj per forto de impreso ne cedis al la gigantaj ŝtonaj kornoj, elstarantaj el sub la tero sur Kreto. Por Tais iĝis tute klara profunda ligo de la antikvega religio de la Granda Patrino en Azio kaj de la kredo de ŝiaj prauloj sur Kreto.

La skulptaĵoj de virbovoj en la sanktejo ŝajnis speciale teruraj. Ili ne estis similaj al la obtuzmuzelaj Kretaj gigantoj kun iliaj altaj, supren celitaj kornoj.

La virbovoj de la antikvega sanktejo estis montritaj kun malalte mallevitaj longaj kapoj, kun grandegaj kornoj, direktitaj antaŭen. Ili aŭ estis kuniĝantaj super la frunto kun terure fleksitaj supren akraĵoj, aŭ estis larĝe disigitaj kaj fleksitaj kiel kurbaj tranĉiloj. Sendube, tio estis alia raso, kaj la atenanino pensis, ke kun tiuj minacaj estaĵoj, kvazaŭ tute strebantaj al batalo, apenaŭ iĝus sukcesa la sankta Kreta ludo kun virbovoj.

La ĉefpastrino haltis, fiksaŭskultante. Profundaj, basaj, ritmaj sonoj de hipatoj — la ekstremaj kordoj de la plej malalta tono en citaroj — aŭdiĝis el malproksime, interplektiĝante kun virinaj voĉoj, ĝemoj kaj krioj. La koro de Tais maltrankvile ekbatis en antaŭsento de io terura. La pastrino levis torĉon de sur kornohava soklo, bruligis ĝin per braĝo, bruletanta sur la altaro, kaj eniris en la maldekstran pasejon. Ankoraŭ unu longa koridoro, malhela, kiel subteraĵo, kaj Tais trafis en vastan konstruaĵon sur nivelo de la templa ĝardeno.

Neniam kaj al neniu rakontis Tais pri tio, kion ŝi vidis ĉi tie, kvankam ĉiu momento por ĉiam restis en la memoro. En Egiptujo ŝin frapis freskoj en la subteraĵo de Mortintoj, montrantaj Tiaŭ-on, aŭ la Padon de la Nokta Suno, — la inferon de la egiptoj, kiun ilia fantazio lokis sur la transan, nevideblan flankon de la Luno. Sed tio estis nur bildoj, kaj ĉi tie, en la templo, konkuranta per antikveco kun la ŝtona spegulo, la neordinaraj ritoj de la Granda Patrino, same dekmiljare antikvaj, estis okazantaj reale, estis plenumataj de vivaj homoj.

Fortigita per la trinkaĵo de Rea, Tais eltenis la spektaĵon ĝis la fino. Ĉiuj kvar ŝtupoj de la nekredebla procedo pasis antaŭ ŝiaj okuloj, iom post iom klarigante sian kaŝitan sencon. La radikoj de la Tero-Geo kaj de ĉio loĝanta sur ĝi malleviĝas en abismon de ĥaosaj kirloj, furiozantaj sub Tartaro, en terura obskuro de Erebo. Simile al tio la radikoj de la animo same leviĝas el la mallumo de la praaj sentoj, kirle turniĝantaj en la sino de Kibela. Tiujn sentojn, obskuron kaj timojn necesas travivi, por liberiĝi de ilia kaŝita potenco, liberigante ilin antaŭ la okuloj de la virinoj — samtempe viktimoj kaj partoprenantoj de la granda kuniĝo kun la radikoj de la tuta naturo en ties aspekto de Ananko — neevitebla neceso. Sed komprenante la sencon de la antikvaj ritoj, Tais ne povis akcepti ilin. Tro malproksime disiris la streboj de Urania disde la malhela potenco de Kibela-Anaitis.

Malfrue nokte, akompanata de nigra pastrino, ŝi venis en sian provizoran hejmon afekciita, laca kaj premata. Za-Aŝt ne dormis, atendante la sinjorinon. La okuloj de la sklavino ŝvelis pro larmoj, la manplatoj, vunditaj per la ungoj, same ne evitis atenton de Tais. Ŝi ne havis fortojn por pridemandi, sed falis sterne sur la kuŝejon, rezigninte eĉ laviĝon. Kaj la letero de Ptolemeo restis nelegita ĝis la mateno.

Tais ne sukcesis ekdormi. La fenicino same turniĝadis, suspiradis, ĝis la hetajro vokis ŝin al si.

— Eksidu kaj rakontu, kio okazis. Ĉu vin ofendis Likofono?

Za-Aŝt silente kapjesis, mordante la lipon, kaj malhela profundo de ŝiaj okuloj ekbrulis per kolero.

— Mi vokos lin, kiam venos la tago, kaj petos la loĥagon puni la tesalianon.

— Ne, ne, sinjorino! Li faris nenion, kaj mi ne plu deziras vidi lin.

— Ĉu vere? Stranga junulo! Vi estas bela, kaj mi plurfoje vidis, kiel li rigardis al vi... ĉu vi donis al li ankoraŭ vinon kaj manĝigis per io?

— Li eltrinkis la kalikon unuglute, kvazaŭ malbonan akvon de dezerto. La manĝon ne tuŝis kaj silentis, rigardante al la pordo, en kiun foriris tiu lamio, filino de mallumo! Tiel daŭris senfine, ĝis, perdinte paciencon, mi forpelis lin. Kaj li foriris, ne dankinte kaj ne adiaŭinte, kiel trodrinkinta milian bieron...

— Jen kion mi ne atendis! — ekkriis Tais. — Ĉu la lamio tiel trafis lin per Eroso? Kial? Li vidis, kiel vi dancas balariton, kiel fleksiĝema estas via staturo kaj kiel sveltaj estas viaj kruroj!

— Vi estas bonkora al mi, sinjorino! — respondis la fenicino, retenante larmojn. — Sed vi estas virino kaj ne komprenos forton de la nigra lamio. Mi pririgardis ŝin bone. Ŝi havas ĉion kontraŭan al mi.

— Pri kio vi diras?

— Ĉio, kio ĉe mi estas mallarĝa, — ĉe ŝi estas larĝa: la femuroj, la suroj, la okuloj, kaj kio estas larĝa: la ŝultroj, la talio, tio ĉe ŝi estas mallarĝa. — La fenicino ĉagrene svingis la manon. — Ŝi havas staturon, kiel la via, sinjorino, sed ŝi estas pli peza, pli pova, ol vi! Kaj tio frenezigas virojn, speciale tiajn, kiel tiu knabaĉo...

— Do li malakceptis vin kaj pensas pri ŝi? Ne gravas, baldaŭ ni veturos pluen, kaj la lamio forviŝiĝos el la memoro de Likofono... Ha, mi forgesis — ĉu vi deziras resti? Ĉu plu deziras?

— Nun eĉ pli, sinjorino! Ni, fenicoj, havas instruon de Senhuniafono. Ĝi diras, ke deziro jam kreas. Kaj mi deziras nove rekrei min!

— Ankaŭ ĉe ni deziro, Potos, estas kreado. Furioza deziro aŭ naskas necesan formon, aŭ finiĝas per anoja — frenezo. Venos la tempo — ni vidos. Donu al mi la leteron!

Ptolemeo sendis saluton, petis memori kaj neniuokaze veturi pluen, antaŭ ol venos la taĉmento, sendita por ŝi, estrata de lia amiko. Se venos malbonaj sciigoj, Tais devos ne resti en la templo, sed kun sia gardistaro el resaniĝantaj militistoj rapidi al la maro, en golfeton Ison, situantan nur je dek kvin parasangoj, tra la montoj okcidenten. Tie staras tri ŝipoj, kies estro akceptos Tais-on kaj atendos ankoraŭ duonmonaton. Se Ptolemeo kun Aleksandro ne aperos dum tiu tempo, endas navigi en Helenujon.

Tais pensis, ke Ptolemeo en profundo de la animo estas pli nobla, ol li mem deziras ŝajni inter krudaj makedonaj militestroj. Ŝi kisis la leteron kun tenero.

Ptolemeo skribis pri vojaĝo tra arda stepo — maro da alta herbo, jam paliĝinta pro somera sekeco. Ili veturadis kaj veturadis tagon post tago, ĉiam pli malproksime forirante trans la horizonton, senfine sterniĝantan orienten. Malklara antaŭtimo maltrankviligis ĉiujn, kaj eĉ Aleksandron. Ptolemeo vidis, kiel longe bruladis nokte lumigilo en lia tendo. La militestro konsiliĝadis kun skoltoj, legadis priskribojn — periegesojn. Iom post iom Aleksandro flankenigadis la vojon de la armeo maldekstren, al la nordo. Gvidistoj konvinkis lin pri baldaŭa veno de eĉ pli granda varmego. Sekiĝos herbo, sekiĝos riveretoj kaj rojoj, dume sufiĉe provizantaj la armeon per akvo. Tridek kvin mil homoj nun estis sekvantaj Aleksandron, sed ĉi tie, en senfinaj ebenaĵoj de Azio, la militestro unuafoje eksentis, ke por tiuj vastaĵoj lia armeo estas negranda. Ardaj ventoj blovis renkonten per spirado de pereigaj dezertoj, etendiĝantaj post la stepo. Kiel demonoj flugadis kirloj de polvo, kaj sur la horizonto la varmega aero kvazaŭ levadis la teron super malklaraj bluaj lagoj da fantoma akvo.

Kiam ili turnis sin al la nordo, herbo iĝis pli alta kaj densa, kaj flave malklaraj riveretoj iĝis grizaj. Okazis plena eklipso de la luno. (Kiel ŝi preteratentis ĝin? — pensis Tais). Sciantaj homoj deklaris, ke la armeo venis en la landon, kie reĝas la Regantino de la Bestoj. De ĉiuj bestoj — la ĉielaj, la teraj kaj la subteraj, tiu, kiun oni nomas Aŝtoret, Kibela aŭ Rea, kaj la helenoj opinias ŝin ankoraŭ Artemiso aŭ Hekato. Se ŝi aperos rajde sur leono, do ĉiuj ne evitos pereon.

Aleksandro turnis sin al la militistoj kun parolo, konvinkante ne timi. Li scias la antaŭdestinon kaj kondukas ilin al la fino de la milito kaj al nenombreblaj trezoroj...

Tais legis inter la linioj de Ptolemeo — talenta verkisto — novan senton, antaŭe nekonatan al la makedonoj. Tiu sento plej verŝajne estis timo.

Unuafoje serioze ekpensis la hetajro, kiom freneze kuraĝa estis la entrepreno de Aleksandro. Kian diecan kuraĝon necesas havi, por malproksimiĝi de la maro en profundon de nekonata lando renkonten al armeegoj de la Reĝo de Reĝoj. Imaginte al si la aŭdacon de la plano, la atenanino komprenis, ke en la okazo de malvenko la makedona armeo estos forviŝita de sur la tero kaj nenio helpos al ĝi. Ĉesos ekzisti kaj la dieca militestro, kaj Ptolemeo, kaj Leontisko... Eble, nur Nearĥo savos sian floton kaj revenos al la bordoj de la patrujo. Kun kia malico kaj malpacienco atendas tion senfinaj malamikoj, grandaj kaj malgrandaj, ardantaj per justa venĝo kaj per malkuraĝa hiena jubilo... Jes, ĉiuj ŝiaj amikoj ne povas atendi indulgon, kaj saĝa estas Ptolemeo, lasinta en rezervo duan eblon por savi Aleksandron kaj sin. La unua konsistas en la floto de Nearĥo, atendanta en la malaltejo de Eŭfrato, se renkontiĝo kun Dario okazos ne norde, sed sude. Ptolemeo skribis pri onidiroj, ke Dario kolektis ĉiujn siajn fortojn, sennombrajn rajdistojn ekde la fama persa gvardio de Senmortuloj ĝis baktrianoj kaj sogdoj.

Mirinda afero: malgraŭ la maltrankvilo, rimarkebla en la letero de Ptolemeo, ĝi plenigis Tais-on per certeco pri baldaŭa venko. Kun des plia malpacienco ŝi atendos novajn sciigojn...

En la sekva tago anstataŭ Likofono la loĥago sendis variolmarkitan makedonon kun ankoraŭ ne saniĝintaj cikatroj sur la ŝultro kaj la kolo.

— Anstataŭ la gestioto, — ridetaĉis la militisto, evidente kontenta pro la veturo kun la fama belulino de Ateno, la urbo de fabela eleganteco kaj klereco.

— Kaj Likofono?

— Foriris en la urbeton por ion aĉeti — ĉu kuracilon. Li, ŝajne, ekmalsanis...

Tais klakis per la manplatoj, vokante Za-Aŝt-on, sendis la militiston preni lian ĉevalon. La fenicino eksidis sur Salmaaĥ-on, kiel plurfoje faradis sur la vojo ekde la limo de Egiptujo, kaj ŝia malgaja vizaĝo eklumis per knabeca fervoro. Ili ambaŭ komencis konkuri en rapido de la ĉevaloj, de tempo al tempo lasante fore malantaŭe la gardiston, retenataj nur per liaj koleraj krioj. Elrajdinte sur randon de la senhoma stepo, ambaŭ virinoj haltis ĉarmitaj. La stepo floris per neordinare intenskoloraj floroj, kiajn oni neniam vidis en Helenujo.

Sur altaj nudaj tigoj balanciĝis sub vento globetoj de admirinda ĉielblua koloro, grandaj je pomo. Ili kreskis dise kun same maldense kreskantaj sun-flavaj, tute oraj, globformaj infloreskoj de altaj vegetaĵoj kun mallarĝaj kaj maloftaj folioj. La or-blua ornamo sternis sur polve griza fono en travidebla matena aero.

— Fabelo, sed ne floroj! — ekkriis la makedono, frapita de la mirakla bunteco. Estis domaĝe ĉifi ilian belon per ĉevalaj hufoj. Ili turnis sin dekstren, por ĉirkaŭrajdi flanke, kaj denove haltis antaŭ aro da eĉ pli mirindaj floroj. La piedojn de la rajdantoj atingis herbo kun malmolaj pintoj, prisemitaj de grandaj purpuraj floroj en formo de kvinpintaj steloj kun petaloj, forte larĝigitaj ekstere kaj rekte detranĉitaj ĉe la finoj. Tais ne eltenis. Desaltinte de sur la amblulo, ŝi plukis brakplenon da purpuraj floroj, kaj la fenicino kolektis orajn kaj bluajn globojn. Tigoj de la lastaj evidentiĝis tre similaj al ordinara cepo kun akra cepa odoro. Dividinte la kolektitajn florojn en du grandajn bukedojn, Tais ekrajdis plenrapide malantaŭen kaj leviĝis sur la nordan montopasejon al la malgranda templo de la netenera, moka, fremda Iŝtar.

Penante ne rigardi en la mallarĝajn verd-orajn okulojn, ŝi haste dismetis la florojn sur la altaro, staris ĉirkaŭ minuto kaj ŝtele eniris en la sanktejon, al la altreliefo de la minaca Lilito. Tie ŝi malagrafis la harpinglon kaj enpikis ĝin el la fingron de la maldekstra mano, ŝmiris per la ŝprucinta sango la altaron kaj, lekante la vundeton, foriris ne retrorigardante.

Dum la vojo hejmen la gajeco forlasis la hetajron, kaj ŝi eksopiris, kiel la tesaliano en la antaŭa tago. Ĉu tion faris magio de la persa diino?

Baldaŭ Tais trovis la kaŭzon de sia meditemo. Ial post la vizito de Iŝtar naskiĝis timo pri la bela militisto. Kio estos, se la junulo decidis peti amon de la nigra pastrino, sciante nenion pri la kuprakoraj leĝoj de Kibela? Sed ili ja devas averti neofiton, kio minacas al li? Alie tio estas ne nur kruele, sed ankaŭ fie! Tais decidis sen voko veni al la ĉefpastrino kaj pridemandi ŝin. Sed vidiĝi kun ŝi evidentiĝis malsimple.

Post vespermanĝo la hetajro malfermis la internan pordon de sia loĝejo en la longan koridoron, leviĝantan al la sanktejo. Ŝi ĝisiris nur la fermitan bronzan kradon kaj frapis, vokante la alkatenitan pordistinon. La falinta pastrino elrigardis el sia niĉo, almetis la fingron al la lipoj kaj nege ekturnis la kapon. Tais ridetis al ŝi kaj obeeme turniĝis malantaŭen, fiksinte en la memoro malsatan brilon de la okuloj de la kondamnitino, ŝiajn kavajn vangojn kaj ventron. Ŝi sendis la fenicinon kun manĝo. Za-Aŝt revenis ne baldaŭ. Nur post longaj persvadoj, kompreninte, ke oni ne subaĉetas kaj ne perfidos ŝin, la pordistino prenis la manĝon. Ekde tiam la fenicino aŭ Tais mem manĝigadis ŝin dufoje dum tago, eksciinte la tempon, kiam ne estis risko renkonti templajn servistojn.

Pasis kelkaj tagoj. En la templo oni kvazaŭ forgesis pri la gastino, kaj Tais atribuis tion al elreviĝo de la ĉefpastrino. Ŝi ne sukcesis obeigi la hetajron kaj varbi ŝin al la servado de Kibela-Aŝtoret, ne sukcesis interesigi ŝin pri sekretoj de la Patrino de la Dioj. Obskuro, krueleco kaj suferoj vokadis sencedan reziston en la animo de Tais. Ŝi plu promenveturadis jen kun la variolmarkita militisto, kiun la kamaradoj ial moknomis Onoforbos — azena paŝtisto, jen kun la estro mem — loĥago. Malgraŭ la tento, Tais nur unufoje kuraĝis bani sin en la mirakla lageto de la Kreskanta Luno, ne pro timo esti kaptita — de tio ŝin savus rapideco de Boanergo, sed por ne fari ofendon al la servistinoj de Rea. Za-Aŝt ĉiam petis permeson akompani la mastrinon kaj kun ĉiu tago iĝadis pli silentema. Tais jam decidis liberigi la sklavinon.

Tagoj estis pasantaj, sed sciigoj el la oriento ne venadis. Ie tie, en senfine vastaj stepoj kaj labirintoj de montetoj, perdiĝis la armeo de Aleksandro. Tais trankviligadis sin per konsideroj, ke simple ne estis taŭga okazo por letero. Tamen eĉ onidiroj, ĉiam iel atingantaj militistojn, ne venadis el trans Eŭfrato. Tais eĉ ĉesis rajdi, ne vizitadis la templon kaj preskaŭ nenion manĝadis. Nokte ŝi ofte kuŝadis sen dormo, ekdormante nur ĉe sunleviĝo. Tiom forta maltrankvilo ne estis karaktera por la sanplena atenanino. Ŝi atribuis ĝin al la malbonsigna etoso de la sanktejo de Kibela. Se ne estus la averto de Ptolemeo, Tais jam antaŭlonge forlasus tiun ĉi «azilon», des pli ke la templo de Rea tute ne estis azilo por iu ajn. Sufiĉis nur ekkoni pli proksime ĝiajn ferocajn servistinojn, por kompreni, kia sorto atendas la «nobelan gastinon» okaze de malvenko kaj pereo de la armeo de Aleksandro. La manpleno de la eskorto estos buĉita fare de potencaj gardistoj subite, dum dormo, kaj Tais mem estos sendita en la malsupran templon perlabori monon por la Patrino de la Dioj. Okaze de rezisto — nu, ĉi tie estas multaj lokoj, kie necesas alkatenita gardisto. Kaj tio estas la plej bona okazo. Kaj en la malplej bona... Tais kun tremo rememoris la sakramentojn de Anaitis, kaj frosto trakuris ŝian dorson. Kvazaŭ respondante al ŝiaj pensoj, aŭdiĝis malforta frapo al la pordo el la templa koridoro. Tais salte ekstaris, fiksaŭskultis. Vokinte Za-Aŝt-on, Tais singarde demandis, alproksimiginte la vizaĝon al la lintelo:

— Kiu?

— Sinjorino... malfermu... je la nomo de... — La voĉo rompiĝis. Tais kaj la sklavino rekonis Likofonon. La hetajro impetis por preni lampionon, kaj la fenicino malfermis la pordon. Trans la sojlo sen fortoj por levi la kapon, priverŝita per sango, kuŝis la juna militisto. La forta hetajro entrenis Likofonon en la ĉambron, kaj Za-Aŝt riglis la pordon kaj laŭ ordono de Tais ekkuris plenrapide por voki la makedonojn.

Likofono malfermis la okulojn, malforte ridetis al la hetajro, kaj tiu rideto de mortanto tranĉegis ŝin per neeltenebla rememoro pri la morto de Menedemo.

El la maldekstra ŝultro de la militisto elstaris konata al Tais ponardo de pastrino de la Nokto, per senkompata kaj firma mano enbatita ĝis la tenilo mem. La ponardo trabatis kune kun la vesto ankaŭ larĝan oran kolieron, kojnumiĝinte inter la ĉeneroj. Tais, kiel ĉiu helena virino, iom kompetentis pri vundoj. Likofono ne povis vivi kun tia vundo, des pli rampi laŭ la longa pasejo, kvankam malsupren. Io estis malĝusta! Malgraŭ la sango, plu malrapide fluanta el sub la ponardo, Tais ne kuraĝis elpreni la armilon antaŭ veno de la loĥago, kiu, kiel sperta militisto, estis kaj ĥirurgo kaj veterinaro de sia taĉmento.

La militistoj ne atendigis sin. Post la fenicino enkuris tuta deko kun nudaj glavoj kaj lancoj. La militistoj levis la tesalianon, kuŝigis sur la liton, kaj la loĥago, malserene balancinte la kapon, kiam li ekvidis la vundon, komencis palpi la ŝultron de Likofono. La vundito ekĝemis, ne malfermante la okulojn, kaj la veterano subite montris la dentojn en ĝoja subrido.

— Kio, ĉu ne morte? — sufokiĝante pro maltrankvilo, demandis Tais.

— Bela militisto ĉiam estas favorato de Afrodito! Vidu, la ponardo batis ĉi tien, kaj se ĝi irus rekte, do ĝi trapikus la koron. Sed Likofono bele vestis sin, surmetis pezan kolieron. La ponardo, disŝovinte unu el la ringoj, deflankiĝis al la dorso kaj trairis inter la ripoj kaj la skapolo. Se ne estus distranĉita la tendeno, do kun tia vundo eblus batali — per la dekstra mano. Sed la knabo perdis tro multan sangon. Preparu multe da vino kun varma akvo, por trinkigi lin! Donu tuj puran tolaĵon.

Ne perdante tempon, la loĥago ordonis al du militistoj teni Likofonon je la ŝultroj, forviŝis sangon de sur la tenilo de la ponardo, oportune prenis ĝin kaj, apogiĝinte per la maldekstra mano sur la ŝultron, per potenca ŝiro elprenis la armilon. Strida kriego elŝiriĝis el la junulo, li leviĝetis, elorbitiginte la okulojn, kaj ree falegis sen konscio sur la liton, malsekiĝintan pro la sango. La loĥago kunigis la randojn de la vundo per la fingroj, trempitaj en vinagro, forlavis ĉirkaŭe la sangon kaj dense vindis per strioj de disŝirita lina stolo, alliginte la brakon al la korpo. La tesaliano kuŝis mute kaj indiferente, movetante la sekajn nigriĝintajn lipojn. Laŭ signo de la centestro Za-Aŝt komencis trinkigi Likofonon, kiu glutadis akvon kun vino senfine. La estro de la militistoj rektiĝis, viŝis ŝviton de sur la vizaĝo kaj akceptis kalikon da vino, alportitan de Tais. La vazo ekiris vice laŭ rondo.

— Kiu lin tiel? — diris unu el la militistoj la demandon, kiu interesis ĉiujn. Tais penis klarigi la morojn de la templo, la renkontiĝon de Likofono kun la nigra pastrino kaj evidentan nesufiĉon de fortoj de la junulo. Probable, la tesaliano ne konsciis, ke li nur antaŭnelonge resaniĝis post vundo.

— Do, kulpas ambaŭ flankoj kaj neniu. Kondiĉo estas kondiĉo! — diris la loĥago. — Se vi komencis — faru, se ne povas — ne komencu! Tamen li restis viva, juna azeno. Por mi tio estas ĝojo, Likofono estas bona militisto, nur malfortas pri virinoj. Sed mi pensis, ke la knabo ĉirkaŭ ŝi turniĝas, — fingromontris li Za-Aŝt-on.

— Ne, ne, ne! — la fenicino elsaltis antaŭen, brilante per la okuloj.

— Lasu, katino! Se vi enamiĝis, do silentu! — interrompis ŝin la estro de la militistoj.

Za-Aŝt intencis respondi, kiam subite aŭdiĝis akra frapo per io malmola al la pordo el la templo.

— Venas la persekuto! — ial gaje subridis la loĥago. — Malfermu la pordon, Pilemeno!

La militisto, starinta apud la pordo, obeis. Enrompiĝis tuta grupo da nigraj pastrinoj kun torĉoj, gvidata de la estrino, kronita per ora diademo. Apud ŝi iris en larmoj tiu nigra pastrino, kiu estis veninta por voki Tais-on kaj konkeris Likofonon.

— Ĉu vi vidas, Kera, kiom da sango? Mi ne kompatis, mi batis ĝuste — kaj kio savis lin, mi ne scias.

— Vi batis ĝuste, — respondis anstataŭ la estrino la estro de la makedonoj, — sed savis lin la ora koliero, surmetita de la juna azeno por vi.

— Mi vidas! — konsentis la estrino. — De sur vi estas forigita la kulpo, Adrasteja. Ni ne povas finbati lin, — ŝi balancis la diademon al la makedonoj, prenintaj siajn glavojn. — Juĝu la ĉefpastrino. Sed pro sia dua krimo Eris devas esti mortigita. Aŭ, se ŝi deziras, ni sendos ŝin plenumi ritojn en la sanktejon de Anahita!

Nur nun Tais rememoris pri la pordistino en la koridoro kaj komprenis, ke, se ŝi ne kompatus la militiston, Likofono perdus la sangon ĉe la fermita krado kaj neniam atingus ŝian pordon!

Malantaŭe, en mallumo de la koridoro, unu el la pastrinoj tenis je la haroj la kondamnitinon. Ŝin oni liberigis de la ĉeno, liginte la manojn post la dorso.

La estrino ekiris malantaŭen en la koridoron, ĵetinte indiferentan rigardon al la makedonoj kaj malice subridinte al la terura aspekto de la sangokovrita cindre pala junulo.

— Haltu, Kera! — ekkriis Tais, rememorinte la minacan nomon de tiu ankoraŭ tute juna virino. — Fordonu ŝin al mi! — ŝi almontris la ligitan pordistinon.

— Ne! Ŝi kulpis dufoje kaj devas malaperi el la vivo!

— Mi donos kontraŭ ŝi elaĉeton! Diru la prezon!

— Ne eblas taksi vivon kaj morton, — diris la estrino kaj subite haltis, pensante. — Vi povas fordoni vivon kontraŭ vivo, — daŭrigis ŝi.

— Mi ne komprenas vin!

— Domaĝe. Tio estas simpla. Mi donos al vi Eris-on, kaj vi vian — vian fenicinon.

— Ne eble! Vi ŝin murdos!

— Pro kio? Ŝi kulpas pri nenio. Mi juĝas tiel — se ni perdas pastrinon, falintan nepermeseble malalte, do ricevas alian, taŭgan por komenco.

— Sed murdinte, vi tutegale perdos, eĉ se ne ricevos kompenson, — kontraŭis Tais.

— Por la Granda Patrino morto aŭ vivo estas sen diferenco!

Tais hezite retrorigardis al sia sklavino. Tiu staris pala, kiel kretokovrita muro, kliniĝinte antaŭen kaj aŭskultante la interparolon.

— Vidu, Za-Aŝt, vi deziris servi en la templo. Nun estas oportuna okazo, kaj mi forpermesas vin. Mi ne interŝanĝas kaj ne fordonas vin. Sekvu nur al via deziro!

La fenicino falis sur la genuojn antaŭ la hetajro, kisante ŝian manon.

— Mi dankas vin, sinjorino! — Za-Aŝt rektiĝis, fiera kaj svelta, aldoninte: — Mi iras.

— Prenu viajn aĵojn kaj la veston, — rememorigis Tais.

— Ne necesas! — diris la estrino kaj puŝis la fenicinon al Adrasteja. Za-Aŝt facile forŝanceliĝis, sed la nigra pastrino brakumis ŝin je la talio kaj kondukis en la mallumon de la koridoro. La pastrinoj dispaŝis, kaj tiu, kiu tenis la ligitan je la haroj, piedbatis ŝin al la dorso. La pordistino enflugis en la ĉambron kaj sterniĝis kun la vizaĝo malsupren sur la sangokovrita tapiŝo. La pordo frapfermiĝis, estiĝis silento. La konsternitaj militistoj staris, ĝis unu el ili levis la falintinon, distranĉis la rimenojn sur la manradikoj kaj glatigis ŝiajn harojn, falintajn sur la frunton.

— Eksidu, Eris! — karese diris Tais. — Donu al ŝi vinon!

— Kiaj strangaj nomoj! — ekkriis la loĥago. — Malfeliĉo, venĝo, malharmonio.

— Mi aŭdis, kiel du aliajn oni nomis Nalia kaj Ata: demono kaj frenezo, — diris Tais. — Evidente, terurajn helenajn nomojn oni donas al ĉiuj nigraj pastrinoj. Ĉu estas tiel, Eris?

La pordistino silente jese klinis la kapon.

— Faru brankardon, ni portos Likofonon, — interrompis la loĥago la estiĝintan silenton.

— Necesas lasi ĉi tie! — kontraŭis Tais.

— Ne! Ilia ĉefa estrino povas ŝanĝi la decidon. La tesalianon necesas forigi el ĉi tie. Sed kiel ni lasu vin sola, sinjorino Tais?

— Mi havas novan servistinon.

— Ŝi tranĉmurdos vin, kiel Likofonon, kaj fuĝos.

— Ŝi ne havas, kien fuĝi. Ŝi savis jam du vivojn, riskante per la sia.

— Jen kio! Brava knabino! Tamen mi lasos du gardistojn sur la verando, — diris la estro.

La militistoj foriris. Tais ŝlosis la templan pordon per ambaŭ rigliloj kaj komencis purigi la ĉambron, malpurigitan per sango. Eris eliris el sia rigidiĝo, helpis skrapi kaj lavi. Donante nenian signifon al sia plena nudeco, ŝi kuris kelkfoje al cisterno por akvo kaj sukcesis lavi sin, furioze forskrapante koton pro sia loĝado en la malpura niĉo ĉe la krado. Mateniĝis. La hetajro, lacigita de la eventoj, fermis la enirpordon kaj fermtiris la pezan kurtenon de la fenestra krado, poste montris al Eris la duan kuŝejon en sia ĉambro, ĉar la lito de la fenicino estis malpurigita per sango.

Tais ekkuŝis kaj etendiĝis plenalte, de tempo al tempo rigardante al Eris, kiu senmove sidis sur la rando de la kuŝejo, koncentrite kaj atende rigardante malproksimen per la larĝe malfermitaj okuloj. Nun la hetajro detale pririgardis sian novan «akiraĵon». «Ŝajne, ŝi estas melasĥroma — nigrahaŭta, — glitis en la menso de la atenanino, — ne, ŝi estas simple melena, tre malhel-bronza, kun almikso de afrika sango». La minaca nigra pastrino sen reto, braceletoj, zono kaj tranĉilo evidentiĝis tute juna virino kun grandegaj bluaj okuloj, en kiuj tamen estis reflektiĝanta malhela persisto, samkiel ĉe aliaj pastrinoj. Ŝiaj haroj krispis per etaj bukloj, la rondaj vangoj ŝajnis delikataj, kiel ĉe infano. Nur tre dikaj duonmalfermitaj lipoj kaj — evidenta por Tais — spuro de granda lascivo sur ŝia tute juna kaj jam virine potenca korpo parolis pri tio, ke tiu ĉi junulino vere povis esti nigra servistino de la Nokto kaj de la Granda Patrino.

Rigardante al bluokula malhelhaŭta Eris, Tais rememoris etiopinojn kun bluaj okuloj, alte taksatajn en Egiptujo kaj devenantajn el tre malproksima lando trans la fontoj de Nilo. La liberigita pordistino povis esti filino de tia negrino kaj de helhaŭta viro.

La atenanino ekstaris, aliris al Eris kaj karesis ŝiajn ŝultrojn. La nigra pastrino tremeris kaj subite alpremiĝis al Tais kun tia forto, ke ŝi preskaŭ falis kaj ĉirkaŭprenis per la brako la talion de Eris.

— Vi estas kvazaŭ el ŝtono! — mirigite ekkriis Tais. — Ĉu vi ĉiuj estas tiaj?

— Ĉiuj! Korpo el ŝtono kaj kupra koro! — subite diris la junulino en la kripla kojneo.

— Ho, vi ekparolis! Sed vi havas koron de virino, ne de lamio! — diris Tais kaj, cedante al unu el ordinaraj por ŝi impulsoj, kisis Eris-on. Tiu ektremis, apenaŭ rimarkeble plorsingultinte. La hetajro, karesante la nigran «lamion» kaj flustrante trankviligajn vortojn, ordonis al ŝi ekkuŝi por dormi. La junulino almontris la pordon, almetante la fingron al la lipoj. El kripligitaj vortoj de la kojneo Tais komprenis, ke ŝi devas kaŝiri al la krado por preni iun tre gravan aĵon, lasitan tie, antaŭ ol tie oni alkatenos alian pordistinon. La hetajro kaj la nigra pastrino senbrue malfermetis la pordon, kaj Eris, fiksaŭskultinte, glitis en la netravideblan mallumon. Ŝi revenis, skrupule ŝlosis la riglilojn. En ŝia mano brilis per ora tenilo sankta ponardo de la pastrinoj de la Nokto. Eris malleviĝis sur la genuojn kaj metis la ponardon al la piedoj de Tais, poste tuŝis per ĝi siajn okulojn, lipojn kaj koron. Nur post tio per la lertaj, milfoje farintaj tion fingroj ŝi enplektis la ponardingon en siajn harojn sur la nuko. Post kelkaj momentoj Eris jam estis dormanta, libere disĵetiĝinte super la kovrilo kaj malfermetinte la buŝon. Tais iom kontemplis ŝin kaj mem enprofundiĝis en firman dormon.

La estro de la gardistaro de Tais evidentiĝis prava. Likofono ne pereis. La ponardo de la pastrino ne estis venenita, kiel timis la loĥago, kaj la profunda vundo estis rapide resaniĝanta. Nur post la sangoperdo la militisto estis pli malforta, ol katido. La ĉefpastrino ne sendis por Tais kaj ne postulis la nefinbatitan militiston. La tuta urbeto kaj la templo de la Granda Diino kvazaŭ streĉiĝis en atendo de sciigoj pri Aleksandro. Tais ordonis al la eskorto prepariĝi al ekiro.

— Kien? — maltrankvile demandis la loĥago.

— Al Aleksandro, — lakone respondis Tais, kaj la militisto faciligite suspiris.

— Kaj Likofono?

— Ni lasos lin en la urbeto, pripagos la flegadon.

— Bonege, sinjorino.

Sed ne pasis eĉ tri tagoj, kiam ĉio ŝanĝiĝis. Malfrue vespere, kiam Tais jam intencis dormi, kaj Eris estis kombanta ŝiajn densajn krispajn harojn, el la flanko de la urbeto aŭdiĝis krioj, ekflagris torĉoj. Tais elkuris sur la verandon en mallonga ĥitonisko, ne atentante nordan venton, kiu blovis jam dum kelkaj tagoj. Freneza frapado de hufoj aŭdiĝis en la pina bosko, reflektiĝis de la eksteraj muroj de la templo de la Granda Patrino. Lavango da rajdistoj sur masivaj partujaj ĉevaloj, alte tenante torĉojn super la kapoj, alrajdis al la domo de Tais. Inter ili estis ankaŭ makedonoj de ŝia taĉmento, diferencantaj disde la polvokovritaj, sunbruligitaj novvenintoj per sia pureco kaj per tio, ke ili surĉevaliĝis tuj post vekiĝo, nevestitaj.

Rajdisto, brilanta per oro, sur neĝblanka ĉevalino alveturis al la ŝtupoj mem de la verando.

— Leontisko, ho Leontisko! — Tais impetis al li. La estro de la tesalia kavalerio lerte subkaptis ŝin kaj levis al si sur la ĉevalinon, forĵetinte la ekfumintan torĉon.

— Mi venis por kunpreni vin, atenanino! Gloron al Aleksandro!

— Venko! Do, venko, Leontisko! Mi sciis! — nevolaj larmoj subite ekruliĝis laŭ la vangoj de Tais. Ŝi brakumis la tesalianon je la kolo kaj kovris per kisoj. Leontisko kisis ŝin mem kaj, levinte per la potencaj manoj, sidigis sur sian ŝultron. Levita super ĉiuj, Tais gaje ridis, kaj la militistoj ravite ekkriegis, frapante per la ŝildoj kaj svingante la torĉojn.

Grandega militisto kun amaso da rufaj haroj, flirtantaj sub vento, sur alta griza virĉevalo, ekvidis sur la verando konsternitan Eris-on, alrajdis al la barilo kaj laŭte invitis al si. Eris rigardis al la mastrino, tiu kapjesis, kaj la junulino per kuraĝa salto trafis en brakumon de la rajdisto. Imitante Leontiskon, la giganto sidigis Eris-on sur la ŝultron. La eksa pastrino leviĝis pli alte ol Tais sub nova eksplodo de admiro.

La tesalianoj ekrajdis ĉirkaŭ la sanktejo, kriegante, svingante torĉojn sub tintado de armilaro, bruo de hufoj kaj ŝildoj. Sur la tegmenton de la sanktejo elkuris ĉiuj servistinoj de la templo, estrataj de la ĉefpastrino. Ĝoja, jubilanta Tais sukcesis rimarki maltrankvilon, kiun vokis inter la pastrinoj la apero de Eris sur la ŝultro de la militisto. La regantino de la templo faris iajn abruptajn movojn per la manoj, kaj subite la verando malpleniĝis. La hetajro nur subridis, komprenante elreviĝon de la ĉefpastrino, antaŭ kies okuloj ŝian viktimon, kondamnitan al humiligo kaj sklaveco, oni portis antaŭ la templo kiel diinon! La procesio revenis al la domo de Tais, kaj ambaŭ virinojn, ne mallevante sur la teron, oni garde transdonis sur la manoj en la domon. Ĉi tien eniris Leontisko, la rajdistoj estis forpermesitaj. Nur du proksimuloj restis atendi, malrapide promenigante la ŝaŭmkovritan ĉevalinon.

— Do, ĉu venko, kara?

— Plena kaj fina! Dario estas frakasita, lia grandega militistaro estas dispolvigita. Ni mortigis dekojn da miloj, ĝis ni senfortiĝis kaj faladis sur la kadavrojn, ne ellasante el la manoj glavojn kaj lancojn. Tuta Persujo kuŝas antaŭ ni malfermita. La Reĝo de Reĝoj nun estas Aleksandro, ido de senmortaj dioj!

— Mi nur antaŭnelonge komprenis, ke konkeri Azion kapablas nur elektito de la sorto, titan-simila heroo, kiel Aĥilo.

— Kaj mi tion vidis! — mallaŭte diris la tesaliano, peze malleviĝante en fotelon.

— Ĉu vi tre laciĝis? Ĉu vi ripozos ĉi tie? Eris donos vinon kaj nuksojn en mielo kun kremo — tio estas la plej fortikiganta manĝo!

— Mi manĝos kaj ekveturos. Oni starigis al mi tendon ĉe la rando de la bosko, tie, kie estas ĉiuj miaj homoj.

— Kiom da ili estas?

— Sesdek rajdistoj, cent kvindek ĉevaloj.

— Ĉu vere vi venis nur por mi?

— Nur. Post la granda batalo, kiam denove gloriĝis miaj rajdistoj, mi kuŝis du tagojn kvazaŭ en dormo. Aleksandro decidis, ke mi bezonas ripozon, kaj sendis ĉi tien por preni vin.

— Kaj li mem?

— Kaj li mem iras kun la tuta armeo rekte al Babilono.

— Kaj ĉu ni veturos tien?

— Certe. Ni nur donos ripozon al la ĉevaloj — ja mi tragalopis la tutan vojon, tiel mi deziris revidi vin.

— Ĉu longe?

— Cent parasangojn!

Tais sen vortoj dankis la militiston per longa kiso, demandinte:

— Ĉu la vojo de Aleksandro ĝis Babilono estas longa?

— Iomete pli longa...

— Jen Eris! Manĝu kaj trinku. Mi drinkos kun vi je la venko!

— Ĉu al vi komencis servi la subtera regno? — demandis Leontisko, glutante vinon kaj pririgardante la novan sklavinon.

— Tiu historio estas interesa, sed longa. Mi esperas, dum la vojo estos tempo por rakonti ĝin kaj aŭskulti pri la granda batalo.

— Estos! — certigis la tesaliano, haste maĉis manplenon da nuksoj, kuiritaj en mielo, kaj leviĝis. Tais akompanis lin ĝis la ŝtupoj de la verando.

Leontisko reaperis post la ripozo en tia luksa armilaro, kian ne priskribis eĉ Homero mem. La ore brilanta, sunbruna rajdisto en blankaj silkoj sur la mirakla blanka ĉevalino ŝajnis duondio. Kaj kvankam profunda falto estis trairanta la frunton inter la brovoj, kaj la angulojn de la buŝo ĉirkaŭis duobla sulko, la mallarĝigitaj okuloj, helaj kaj sentimaj, estis gaje ridantaj.

— Kiel bela estas via ĉevalino! Kvazaŭ la titanino-fantomo Leŭkipa! Kaj kiel ĝi nomiĝas? — ekkriis la ravita hetajro.

— Melodio.

— Kanto! Kiu nomis tiel bele?

— Mi. Ĉu vi memoras, estas rivero Melos, kiu kantas, fluante sur sonorantaj ŝtonoj. Mia Melodio kuras — kvazaŭ fluas kaj lirlas rivero...

— Vi estas poeto, Leontisko!

— Simple ŝatanto de ĉevaloj! Kaj tio estas por vi. — La tesaliano malvolvis kaj donis al Tais veston de persa reĝidino. La hetajro malakceptis ĝin, dirinte, ke ŝi ne deziras vesti sin per fremdlanda kostumo, kaj surmetis nur diademon el raraj ŝtonoj, brilerantaj sub la suno per miloj da fajroj. Sur la kolo ŝi lasis la bluan kolieron de la templo de Rea, kaj la maleolojn, kiel por danco, ornamis per sonorantaj periscelidoj el elektrono kun turkiso.

Ŝi petis venigi al ŝi Salmaaĥ-on anstataŭ Boanergo kaj aĥis, kiam ŝi ekvidis sian ĉevalinon — en ora rimenaro, kun rubando, ornamita per grandaj turmalinoj, de sama mirinda roza koloro, kiel sur la donacitaj al ŝi flakonoj de Kibela. Sur la ŝvitkovrilo kuŝis felo de rara besto kun nigraj strioj — tigro.

La kinepodojn — la piedajn brosojn de la ĉevalino ornamis brilantaj sub la suno arĝentaj braceletoj kun tintiletoj. Salmaaĥ kvazaŭ sentis belecon de sia vesto kaj fiere paŝis, tintante per la hufoj, same kiel aliranta al ŝi Tais, kies piedaj braceletoj tintis ĉe ĉiu paŝo.

La militistoj kaj kolektiĝinta ĉe la templo amaso da urbetanoj salute ekkriegis, kiam la atenanino lerte sursaltis la ĉevalinon, baŭmigis ĝin kaj turnis. Tais kaj la tesaliano devis veturi en la templon, por oferi al la Granda Patrujo malavarajn donacojn, ne tiom pro la azilo por Tais, kiom pro la sukcesa militiro tra ŝia posedaĵo.

Eskorto el tridek militistoj estis akompananta Leontiskon kaj Tais-on, veturantajn flanko ĉe flanko laŭ la larĝa vojo al la ĉefa enirejo de la sanktejo de Kibela. La tesalianoj kantis, kaj Tais petis ilin frapadi al la ŝildoj samtakte kun la batala kanto. Sub tiuj ritmaj frapoj la hetajro igis Salmaaĥ-on danci, majeste karakolante, kiel sub reĝino. Admiro de la rajdantoj kaj de la homamaso, kuranta ĉe la flankoj, estis senlima. Kiel en tago de granda festo, la gardistoj malfermis la pordegojn en ambaŭ muroj. La batalema kavalkado eniris en la unuan korton. Ĉi tie Tais kaj Leontisko deĉevaliĝis kaj, renkontitaj de pastroj-lancistoj, ekiris al pordeto en malalta barilo, apartiganta la pavimitan korton disde aleo da cipresoj, en kies fino troviĝis ĝiba ponteto kaj ŝtuparo, transĵetita super la ĝardena baseno rekte sur la malsupran terason. Trans la pordeto al ili alproksimiĝis nuda pordistino. Ŝi kunigis en la mano siajn densajn harojn, trempis ilin en arĝentan tasegon kun aroma akvo kaj ŝprucigis al la enirantoj. Subite ŝi ekkriis kaj fermis la vizaĝon per la manoj. Tais rekonis sian fenicinon.

— Ho Leontisko! Haltigu ilin por minuto! — kapmontris ŝi al la severaj pastroj, aliris al Za-Aŝt kaj kun peno demetis ŝiajn manplatojn disde la punca vizaĝo. — Ĉu ili vin jam punis? Pro kio? Ĉu vi fartas malbone? Diru tuj!

El senlige hastaj vortoj Tais komprenis, ke la fenicinon oni devigis fari ion neelteneblan, ŝi rifuzis, oni sendis ŝin en la templon de Anaitis kaj post dua ribelo lokis ĉi tien — kiel pordistinon kaj unuan distraĵon de lacaj pilgrimoj.

— Kio estis en la templo de Anaitis? Ĉu la unua ŝtupo de la sakramentoj?

— Jes. Ili intencis devigi min partopreni en la dua. — Za-Aŝt denove kaŝis la vizaĝon, tremerinte pro malpacienca frapo de la lancoj, abrupte mallevitaj de la pastroj sur la teron.

— Kompatinda! Malbona pastrino fariĝis el vi! Necesas savi vin!

— Ho sinjorino! — En la voĉo de la fenicino nun estis multe pli da petego, ol en ŝiaj petoj forpermesi ŝin en la templon.

Tais, ne riskante plu reteni la pastrojn, ekiris pluen. La ĉefpastrino kune kun la pastro renkontis ilin ne en la templo, sed sur la malsupra verando — nova signo de respekto. Leontisko riverencis al ŝi kaj, imitante Tais-on, akceptis sur la frunton ŝmiron de aroma oleo. Poste li malligis grandan ledan sakon, kiun li garde portadis dum la tuta vojo, kaj vokis lanciston, trenintan la duan. Sur larĝan elstaraĵon de la soklo de la templo elŝutiĝis amaso da oraj kaj arĝentaj ĉenoj, braceletoj, grandaj juvelŝtonoj, arte forĝitaj valoregaj diademoj. El la dua sako kun obtuza peza frapo elŝutiĝis oraj fandaĵoj.

— Tio estas nur parto. Tuj oni alportos ankoraŭ kvar talantojn — la pastroj ne kutimiĝis porti tiajn pezaĵojn.

La ĉefpastrino profunde suspiris, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis pro avido — vere la donaco de Aleksandro estis reĝa.

— Ni zorgis ĉi tie pri nia bela gastino, — karese diris ŝi, — mi esperas, ke ŝi estas kontenta, ĉu?

— Kontenta kaj danka, gloron al la Granda Patrino, — respondis la hetajro.

— Ĉu povas mi ankoraŭ ion fari por vi?

— Povas, ho regantino de la templo! Redonu al mi mian sklavinon, fenicinon Za-Aŝt.

— Sed vi ja interŝanĝis ŝin...

— Jes, tiel. Sed nun mi vidis ŝin ĉenita ĉe la pordego. Ŝi ne adaptiĝis en la templo.

— Tial ŝi estas punita. Paciencu, ŝi adaptiĝos aŭ... — La ĉefpastrino ne findiris.

Tais rigardis al Leontisko, kaj tiu sen vortoj komprenis ŝin.

— Eble, mi haltigu la lastan paron de tiuj, kiuj portas la oron, — kvazaŭ en medito diris li.

— Ne haltigu! — levis la manon la ĉefpastrino post nelonga pripensado. — La sentaŭga fenicino ne kostas eĉ centonon. Vi povas rericevi vian obstinan sklavinon!

— Mi dankas vin! — denove riverencis Tais kaj, kaŝinte la rideton, adiaŭis la potencan regantinon de la fama templo.

Za-Aŝt, forgesinte pri ĉio, kun krio «Vi estas ĉi tie, mia belulino!» — ĵetis sin al Salmaaĥ, priverŝinte ties dorson per larmoj. Unu el la militistoj donis al ŝi belan ĥlamidon kaj sidigis sur la ĉevalan dorson. En la sama ordo la tesalianoj elrajdis el la korto, kaj Tais por ĉiam forlasis la loĝejon de Kibela, la Granda Patrino kaj la Regantino de la Bestoj.




partujaj — adjektivo, derivita de la nomo de antikva skita popolo partoj, loĝinta en Partujo, en nuna Irano (rim. de la tradukinto).