Ĉapitro X

Akvoj de Eŭfrato


La polva ĉielo per arda kupra kaldrono falis sur la brulantan stepon. La ĉevala taĉmento de Leontisko transiris sur la maldekstran bordon de Eŭfrato, kaj ekiris suden transverse al granda rivera sinuo, paralele al la antikva «reĝa vojo» el Efeso en Suzon. Okcent stadioj estis ĝis la buŝo de la rivero, enfluanta en Eŭfraton el la oriento. Tie atendis grandaj boatoj. Eŭfrato povis porti grandajn ŝipojn, kaj la sola malavantaĝo de la vojo laŭ la rivero malsupren ĝis Babilono estis ĝia sinueco. La distanco estis pli ol duoble granda, sed eblis navigi senhalte, dum tutaj diurnoj. Irado sur boatoj ŝparadis ĉevalojn, liberigante ilin de ŝarĝo. Eĉ tiaj fervoraj ĉevalistoj, kiel la tesalianoj, volonte konsentis kun la plano de sia estro.

Likofono ankoraŭ ne povis fari surĉevalan transiron. La kamaradoj decidis veturigi lin ĝis Babilono kaj akiris ĉaron. Tais ordonis al Za-Aŝt akompani la tesalianon. La fenicino kolere brileris per la okuloj al Eris, kiu elpremis ŝin el la koro de la sinjorino. Sed Tais altiris al si la ofendiĝintan fenicinon kaj flustris al ŝi kelkajn vortojn. Tiu ruĝiĝis, mallevis la okulojn kaj obeeme komencis fari oportunan liton por transportado de la junulo. Pleje Tais maltrankvilis pri Eris. La pastrino antaŭe rajdis tre malmulte, se entute rajdis, kaj bremsi la harditajn rajdistojn pro la sklavino la atenanino, certe, ne povis. La eksa nigra pastrino, kuntirante la mornajn brovojn, ĵuris ne embarasi la mastrinon. Hezitinte, Tais decidis cedi Boanergon al la sklavino, kaj mem rajdi sur Salmaaĥ. Ŝi konsilis al Eris subteni la krurojn en fleksita stato helpe de rimeno, surĵetita sur la ŝultrojn kaj alfiksita al ambaŭ maleoloj. La persan ŝvitkovrilon oni kovris per maldika aspra ŝtofo, liverata el la Oriento, kiu konservadis ardigitan haŭton. Konusaj atenaj sunaj ĉapeloj ĉi tie ne taŭgis pro vento. La virinoj decidis ĉirkaŭvolvi la kapojn per turbanoj el nigra ŝtofo. Tiun konsilon donis al Tais militistoj de Leontisko, adaptiĝintaj al ardo de mezopotamiaj ebenaĵoj. La varmego premadis eĉ la helenojn, amikajn kun la suno, kaj la makedonojn, harditajn per militiroj. Kiel ĉiam, prepariĝado kaj misoj prokrastis la ekiron. Anstataŭ la horoj de sunleviĝo, la taĉmento ekiris ĉe la alte staranta suno, kiu, kiel kolera reganto, strebis fleksi la neadmoneblajn homojn en sklava obeemo.

Varmego verŝiĝadis de la ĉielo per pezaj kaskadoj, kies sencedan faladon interrompadis nur blovoj de vento, portanta el la ĉirkaŭanta stepo odoron kaj ardon de flamo.

Tais sur Salmaaĥ kaj Leontisko sur neĝblanka Kanto rajdis apude. La naztruoj de la hetajro plenbloviĝadis, enspirante ardan kaj amaran sekan aeron. La horizonto, dronanta en ŝanceliĝanta varmega nebulo, ŝajnis senlima post la duonmallumo de la sanktejo kaj post la pezaj muroj de la templo de Kibela. Aŭdaca ĝojo estis superpleniganta Tais-on, kiel liberigitan prizonulinon. Ŝi deziris kanti, karakoli, baŭmiginte Salmaaĥ-on, fari ian petolon. Retenante ridon, ŝi aŭskultis Leontiskon. La kavaleriestro komence rakontadis diversajn ridindajn aventurojn, okazintajn dum la iro al Gaŭgamelo, kaj poste absorbiĝis en priskribo de la granda batalo.

La makedona armeo komence iris tra elmortinta lando. Norde de Mezopotamio ebenaĵoj estis preskaŭ senhomaj. Nemultaj brutobredistoj, nomadintaj sur tiu ĉi vojo, aŭ disfuĝis, aŭ plej probable foriris en la montojn antaŭ la veno de la somera varmego. Skoltoj raportadis pri akumuliĝo de la malamikoj trans Tigriso. Fidela al sia strategio, Aleksandro hastis transiri la riveron. Ili pasis preter Ninevo, unu el la plej antikvaj urboj de la tuta ekumeno. De sur altaj muroj, duone detruiĝintaj dum multaj jaroj sen riparado, amaseto da homoj estis observanta la armeon. Inter ili per buntaj vestoj distingiĝis pastroj de antikvaj dioj. Aleksandro ordonis ne tuŝi la urbon. Ĝia mizera loĝantaro ne konsistigis danĝeron. La minaca malamiko staris antaŭe. De Ninevo la makedonoj deflankiĝis pli al la nordo — al montetoj kun bona paŝtaĵo kaj ankoraŭ ne sekiĝintaj rojoj kun pura akvo. Aleksandro strebis atingi orientan rivereton, fluantan el la nordo, en kiu sufiĉis akvo, por trinkigi la tutan armeon. La rivereto estis enfluanta en la alfluanton de Tigriso, irantan el la nord-oriento. Ĝuste sur tiu ĉi alfluanto Dario kolektis sian grandegan armeon. Kiam la militistaro de la makedonoj, moviĝanta sen hasto (la granda militestro ne deziris lacigi la militistojn), aliris la rivereton ĉe malgranda loĝloko Gaŭgamelo, Ptolemeo rimarkis, ke arko de malaltaj montetoj norde similas al antaŭaĵo de ĉaro — arbelo. La kromnomo, registrita en kronikoj de la ekspedicio, post jarmiloj konfuzadis historiistojn. Laŭ la suda vojo, je ducent stadioj for de Gaŭgamelo, inter malplena ebenaĵo kaj rokoj situis fortikaĵo Arbelo.

Aleksandro donis tritagan ripozon al sia armeo, pasinta jam plurajn milojn da stadioj. Skoltoj raportadis, surĉevalaj taĉmentoj liveradis kaptitojn. Ĉio estis atestanta pri grandega amasiĝo de la malamika kavalerio, kiu akumuliĝis kiel nubo en distanco nur je kelkaj parasangoj. Aleksandro ne hastis. Li deziris fari finan baton al la tuta armeo de la persoj, sed ne persekuti sur senfinaj ebenaĵoj ties apartajn taĉmentojn. Se Dario ne komprenas, ke necesis komenci batali jam ĉe Eŭfrato, se li laŭ ekzemplo de siaj prauloj esperas al multnombreco de siaj armeoj, — des pli bone. La sorto decidiĝos en tiu ĉi batalo. Por la makedonoj ĉiuokaze, ĉar malvenko signifas pereon de la tuta armeo.

— Ĉu ne eblis retiriĝi? — demandis la atente aŭskultinta hetajro. — Saviĝis ja iam dek mil helenaj militistoj el proksimume la sama loko?

— Ĉu vi parolas pri la «Anabazo» de Ksenofonto? Tiam la helenaj dungosoldatoj retiriĝis, ne estante ĉirkaŭitaj de malamikoj, kaj des pli de tiom multaj, kiel la persoj ĉe Gaŭgamelo.

— Do, la danĝero estis granda?

— Tre. Okaze de malvenko — morto aŭ sklaveco por ni ĉiuj.

Tais pensis, ke ŝiaj divenoj en la templo de Kibela estis ĝustaj.

Leontisko daŭrigis la rakonton.

Giganta amasiĝo de kavalerio antaŭ la tendaro de la makedonoj miregigis kaj timigis eĉ la plej spertajn militistojn. Malproksime kiel grizaj fantomoj hantis batalaj elefantoj, unuafoje renkontitaj de la makedonoj. Brilis sub la suno orumitaj kirasoj kaj lancoj de la «Senmortuloj» — la persona gvardio de Dario, rajdantaj per densa vico sur mirinde altaj ĉevaloj. Laŭ buntaj vestoj spertaj homoj rekonadis partojn, sogdojn, baktrianojn, eĉ skitojn-masagetojn el trans la granda rivero de Azio Oksoso. Ŝajnis, ke la armeego trakuros kiel tempesto, kaj sub hufoj de sennombraj ĉevaloj trovos sian morton la aŭdaca militistaro, kuraĝinta invadi la fremdan landon tiel malproksime, al la limo inter la stepo kaj la labirinto de montaj vicoj.

Vespere, en lumo de la subiranta suno, la tutan ebenaĵon pristernis ruĝa polvo, kaj la timo eĉ pli forte ekposedis la makedonojn. En milita konsiliĝo Parmenio, la estro de la tuta kavalerio, kaj aliaj militestroj komencis peti Aleksandron bati nokte, kiam la rajdistoj de la persoj ne havos avantaĝon super la makedona infanterio. Aleksandro malakceptis la proponon kaj difinis la batalon tuj post la sunleviĝo, sed ne pli frue, ol la militistoj estos manĝigitaj. Ptolemeo subtenis la amikon, kvankam la granda stratego eĉ en soleco restadis senhezita. Ekkuŝinte, li rapide kaj firme ekdormis. Poste Hefestiono rakontis al Leontisko pri konsideroj de Aleksandro. La militestro vidis kaj sentis, ke la timo ĉiam pli forte ekposedas la militistojn, sed faris nenion, por dispeli ĝin. Li prenis la timon sur sin, montrante trankvilon, neordinaran eĉ por li. Aleksandro sciis, ke homo estas plej danĝera por malamiko, ĝuste kiam li estas timigita, sed multjara trejno kaj milita disciplino devigas lin teni sian lokon en la vicoj de kamaradoj. La armeo sciis, kio estos okaze de malvenko. Por Aleksandro tio anstataŭis kaj ardajn parolojn, kaj laŭtajn promesojn.

Sed nokte, kiam homoj ne sentas komunan subtenon, ne vidas militestrojn, la timo povus helpi al la persoj kaj perturbi tiun desperan batalan impeton, kiu devis kapti kaj la infanterion, kaj la kavalerion de la makedonoj. La kalkulo de Aleksandro montriĝis plene prava.

Ne elprovita en milito, ne akordigita en komunaj bataloj, la giganta armeo de Dario, ĵetiĝinte al la makedonoj, kreis en la centro nekredeblan tumulton kaj ĥaoson. La maldekstra alo de Aleksandro sub komando de Parmenio, kie batalis Leontisko kun siaj tesalianoj, estis dispremita de la persa kavalerio kaj parte retiriĝis post provizorajn fortikaĵojn de la makedona tendaro. Parmenio dufoje petis helpon, Aleksandro silentis. Leontisko eksentis, ke venas la fino. La tesaliaj rajdistoj, decidinte altpreze vendi siajn vivojn, batalis despere, ne cedante al premo de la malpezaj ĉevalaj trupoj de la persoj. La fortikaj, larĝbrustaj tesaliaj ĉevaloj furioze ronĝadis la stepajn ĉevalojn, puŝadis kaj batadis ilin per la hufoj. Tiutempe en la centro de la batalo en terura tumulto la makedona infanterio-falango paŝon post paŝo moviĝadis antaŭen, kojne entranĉiĝante en la amason de la kontraŭulo, tiom densan, ke Dario sukcesis uzi nek elefantojn, nek ĉarojn kun serpaj tranĉiloj, destinitaj por falĉi malamikojn dum rapida veturo. Aleksandro same ne povis enkonduki en la batalon sian pezan kavalerion — la hetajrojn — kaj, jam eksidinte sur Bukefalon, kio ordinare signifis atakon, devis atendi, ne respondante al la vokoj de Parmenio.

Finfine la falango sukcesis profunde eniĝi en la centron. La malpeza kavalerio de la persoj retiriĝis dekstren, kaj en la kreiĝintan breĉon batis la hetajroj. Ili dispremis la «Senmortulojn» kaj ree, kiel en la batalo ĉe Iso, trafis antaŭ la proksimulojn de la persa reĝo.

La «Arĝentaj Ŝildoj», pravigante sian batalan gloron, kure ĵetiĝis al la malfortiĝinta ordo de la persoj. La ŝildistoj, speciale elektitaj homoj de elstara forto, batis la kontraŭulon per siaj ŝildoj. La persoj rompis la ordon, malkovrante la nedefenditajn flankojn por glavoj de la makedonoj.

Dario, ekvidinte la trarompiĝon de la hetajroj, ekrapidis sur ĉaro for de la centro de la batalo. Post lin turniĝis la «Senmortuloj». Ĉe la aloj la batalo daŭris kun nemalfortiĝanta furiozo. Aleksandro kun parto de la hetajroj trabatiĝis al Parmenio en la maldekstran alon, tuj pliboniginte la staton de la tesaliaj rajdistoj de Leontisko. Flanko ĉe flanko kun Aleksandro, rabia en batalo, Leontisko dispremis kaj deĵetis la kontraŭulon.

En polvaj nuboj neniu rimarkis iom-post-ioman retiriĝon de la persoj. Neatendite komenciĝis ilia amasa fuĝo. Surĉevala armeo forkuras multe pli rapide ol infanterio. Ie en la dekstra alo la frakianoj kaj agrianoj-montaranoj de Aleksandro estis ankoraŭ batalantaj kontraŭ la ofensivantaj sogdoj kaj masagetoj, sed la ĉefaj persaj fortoj jam estis fuĝantaj sud-orienten preter la maldekstra alo de la makedona armeo. Aleksandro ordonis al Parmenio kaj Leontisko, kiel al la plej taŭzitaj en la batalo, resti sur la batalkampo, kolektante vunditojn kaj akiraĵon, kaj li mem kun parto de la rezervo impetis persekuti la fuĝantojn. La militistoj, senfortigitaj de la terura batalo, povis sekvi ilin nur ĝis la rivero. La militestro mem ĉesigis la persekuton, kiu kvankam ne neniigis la retiriĝantojn, tamen devigis ilin en paniko forlasi ĉion iom pezigantan la ĉevalojn. La batalakiro evidentiĝis eĉ pli granda, ol ĉe Iso. Krom valoraĵoj kaj armilaro, vestoj, tendoj kaj luksaj ŝtofoj, la makedonoj unuafoje akiris batalajn elefantojn, ĉarojn kun serpaj tranĉiloj, tendojn el blanka felto, ornamitajn per arĝento.

Ne donante tempon por festi la venkon, Aleksandro post kvinhora ripozo impetis pluen al la sudo, ordoninte al Parmenio iri malantaŭe kun la tuta kolosa trajno kaj kaptitoj. Ĝuste tiam Leontisko falis pro senfortiĝo. Sed Dario ne ekiris suden al la ĉefaj urboj de sia reĝlando, sed forkuris nord-orienten, en montojn. Duafoje Aleksandro trovis lian forlasitan ĉaron kaj armilaron, tamen ne ekpersekutis lin en labirinto de montaj krestoj kaj fendoj, sed turnis sin suden al Babilono, Suzo kaj Persepolo, doninte al la armeo kelkajn tagojn da ripozo kaj distribuinte la akiraĵon. Ptolemeo estis sendita kun taĉmento por skoltado, kaj tiam li petis Leontiskon sendi iun por preni Tais-on.

— Parmenio deziris lasi min en la tendaro de vunditoj por ripozo, sed mi venis mem! — diris la tesaliano, tenere rigardante al la hetajro. Tais alrajdis lin proksime. La gerajdantoj intertuŝis la genuojn. Brakuminte la potencajn ŝultrojn de Leontisko, ŝi altiris lin al si por kiso. La estro de la kavalerio haste ĉirkaŭrigardis kaj iomete konfuziĝis, renkontinte mokan rideton de la atenanino.

— Ĉu vi timas Eris-on?

— Estas ridinde, sed vi pravas! Ŝia rigardo estas tiel persista kaj senkompata, ke en la animo aperas ia... ne tute timo, sed...

— Diru: timeto, — ekridis Tais.

— Ĝuste tiel! Mi timas ne la ponardon en la hararo kaj ne la elegantan tranĉileton por distranĉo de ventro sub la braceleto, sed ŝin mem...

— Sed mi timas nur, ke ŝi laciĝos pro malkutimo rajdi.

— Vi ĉiam zorgas pri viaj sklavinoj pli, ol ili pri vi!

— Do kiel eblas alie? Mi deziras, ke ili ne restu fremdaj por mi. Ĉu eblas, ke min tuŝu malicaj fingroj kaj rigardu malamantaj okuloj? Tio alportos malsanojn kaj malfeliĉon. Ja tiuj homoj vivas en mia hejmo, konas ĉiun horon de mia vivo...

— Vi diras — homoj! Sed multegaj aliaj heleninoj dirus — barbaroj, kaj preferus en rilatoj kun ili harpinglon, bastonon, aŭ eĉ skurĝon.

— Ĉu vi mem provus skurĝon sur Hesiona?

— Certe ne! Hesiona estas nobela helenino kaj estas tre bela... tiom, ke malpli bela, ol vi, mastrino, turmentus ŝin.

— Kaj kion vi scias pri virtoj de la aliaj... nu, ekzemple, de Eris mem?

— Frotvundos ŝi la dorson al Boanergo, tiam...

— Ne frotvundos! Eris ĵuris sidi firme, kiel necesas.

— Laciĝos, la vojo estas malproksima!

— Mi observas ŝin. Sed rakontu al mi ankoraŭ pri la batalo! Se mi komprenis ĝuste, do la eraro de Dario estis en tio, ke li atakis vin samtempe per ĉiuj fortoj. La persa armeo densiĝis tiel forte, ke ne povis batali, kiel necesis. Sed se li tion ne farus? Kiel irus la batalo?

— Eble, malpli bone por ni. Sed mi ne estas Aleksandro, li trovus eliron el ajna situacio. Kvankam... — Leontisko enpensiĝis.

— Kion vi intencis diri?

— Mi rememoris unu okazon. Kaptitajn ĉefojn kaj estrojn oni ĉiam alkondukadis al Aleksandro. Li paroladis kun ili per interpretistoj, pridemandadis precipe pri tio, kiel taksas ili sian malvenkon. Juna masageto, estro de skita rajdistaro, ligita, malgraŭ vundo, respondis al la demando de Aleksandro mallonge: la persoj pagis pro nescipovo militi!

«Kaj ĉu vi scipovus?» — kun intereso demandis la venkinto.

«Kun mia trupo je kvincent rajdistoj estus ridinde eĉ pensi! Sed se mi havus duonon de la reĝa armeo, mi neniigus vin dum du-tri monatoj».

«Kiel do?»

«Mi armus mian kavalerion per pezaj pafarkoj. Superŝutus vian infanterion per sagoj, ne alproksimiĝante al lanca bato. Akcesoraj taĉmentoj rebatadus vian kavalerion, da kiu vi havas sepoble malpli — mi kalkulis».

«Kaj kion vi povus fari kun la ŝildoporta infanterio?» — serioze kaj severe demandis Aleksandro.

«Kiam ĝi estas en batala ordo — preskaŭ nenion! Eblas fari al ĝi malgrandan malutilon, kaj tiel poiomete, tagon post tago, monaton post monato. Sed ne povas ja ĝi eterne stari en ordo. Mi ne scias, ĉu sukcesus via infanterio fuĝi trans Eŭfraton, ne povinte komenci grandan decidan batalon».

Aleksandro silentis iom kaj demandis, ekbrulante per kolero:

«Ĉu tiel vi militis kontraŭ la persoj antaŭ ducent jaroj, kiam vi murdis ilian reĝon Kiron?»

«Mi ne scias. Se vi mem pensas tiel, des pli bone», — fiere diris la masageto.

Aleksandro atente pririgardis la skiton kaj finfine diris, turniĝante al militestroj, ĉirkaŭantaj lin:

«Li estas saĝa kaj kuraĝa — kaj tial estas tre danĝera! Sed li estas infano! Kiu do malkovras danĝeran ideon, starante ligita antaŭ venkinto? Mortigu lin, kaj sen prokrasto!»

— Kaj ĉu ili mortigis? — mallaŭte demandis Tais.

— Tuj! — respondis Leontisko.

Dum longa tempo ili veturis en silento, ĉiu travivante la viditan kaj aŭditan. De tempo al tempo Tais retrorigardadis al Eris, egalmezure balanciĝanta sur la amblulo malproksime de la militistoj, kiuj ĝenis ŝin. La taĉmento iris milite, sen bivako, por tuj trairi la planitan distancon. La naturo protektis la favoratinon de Afrodito. Antaŭ la tagmezo la ĉielo fermiĝis per nebula mallumo, ne promesanta pluvon kaj ne permesanta al la suno feroci kaj puni la vojaĝantojn pro la malfrua ekveturo.

En verda herboriĉa valeto, je dek tri parasangoj for de la rivera transirejo, por Tais oni instalis malpezan tendon. Militistoj, senseliginte kaj implikinte la ĉevalojn, instalis sin kiel ajn, sterninte siajn ĥlamidojn sur la tero mem, ne timante skorpiojn kaj grandajn saltantajn araneojn-falangiojn, kiuj vokadis en Tais abomenon eĉ en Helenujo, kie ili estis multe pli malgrandaj.

Kaŝiĝinte en la tendo, la hetajro komencis ekzerciĝi post longa rajdado. Pro la skua troto de Salmaaĥ ekdoloris ŝiaj malkutimiĝintaj kruroj. Eniris Eris, portante akvon por lavo. Ŝi tenis sin tiel rekte, ke rememorigis al Tais junulinojn en Festo de Kruĉoj, kiun oni festis en Ateno en dua tago de Antesteriono — la Festo de Floroj. La sentema atenanino eksuspektis malbonaĵon, ordonis al Eris malvestiĝi kaj aĥis. Delikata haŭto sur la internaj flankoj de la femuroj vezikiĝis kaj kovriĝis per vundoj, la suroj kaj la genuoj ŝvelis, kaj la dikaj fingroj de la piedoj sangis, frotvunditaj per la ŝvitkovrilo. La junulino apenaŭ tenis sin sur la piedoj. Nur cedante al kategoria ordono de la mastrino, ŝi fordonis la vazon kun akvo kaj malleviĝis sur la tapiŝon, sternitan por la mastrino mem.

— Ne timu, sinjorino, la dorso de la ĉevalo estas sendifekta!

— Anstataŭe vi kripliĝis, — kolere diris Tais kaj eliris, por trovi inter la aĵoj kuracilojn kaj ŝtofon por bandaĝoj. Kuraca egipta ŝmiraĵo neniigis la doloron. Eris ekdormis preskaŭ momente. Tais lavis sin kaj, freŝigita, ekiris al negranda bivakfajreto, kie jam dissidiĝis Leontisko kun la loĥago kaj la ĉefo de la dekestroj en atendo de rostaĵo, ŝuŝanta sur braĝo. Laŭ ŝia peto oni alkondukis Boanergon. La tesalianoj skrupule esploris la dorson de la ĉevalo. Eris plenumis la promeson, sed por Tais iĝis evidente, ke la duan duonon de la vojo la junulino ne eltenos aŭ, se konsideri ŝian grandegan fizikan kaj spiritan fortikecon, eltenos, sed difektos la valoregan ĉevalon. La hetajro decidis instali Eris-on sur unu el ĉaroj, kiuj devis atingi la taĉmenton nokte. Kiam la atenanino eniris en sian tendon, Eris vekiĝis. Tais deklaris, ke oni veturigos ŝin ekde ĉi tie kune kun Za-Aŝt. La nigra pastrino nenion respondis, rezignis manĝi kaj haste kuŝigis sian mastrinon. La hetajro ekdormis firme kaj senzorge, kiel ŝi jam delonge ne dormis en la muroj de la sanktejo de Kibela. Ŝin vekis Leontisko, vokinte al matena manĝo — peco da sala siria fromaĝo kaj manpleno da tre bongustaj, preskaŭ nigraj daktiloj. La ĉevaloj staris iom malproksime, jam briditaj kaj kovritaj per ŝvitkovriloj. Ĉe la ĉaroj la homoj ankoraŭ dormis, kaj Tais decidis ne veki la fenicinon. Serĉinte per la okuloj Eris-on kaj trovinte ŝin nek ĉe la ĉevaloj, nek ĉe la ĉaroj, ŝi nekomprene demandis Leontiskon — ĉu ne vidis li ŝian sklavinon. Anstataŭ la kavaleriestro respondis la loĥago, ridetinta pro io:

— Tiu nigrulino diris, ke mi ne maltrankviligu vin tro frue. Ŝi petas vin pardoni ŝin, sed ŝi ne eltenos la malhonoron: veturi sur ĉaro kune kun la fenicino.

— Do, kion ŝi faris? — ekkriis maltrankviliĝinta Tais.

— Ne estu maltrankvila pri ŝi, sinjorino. Al tia farmakis (sorĉistino) nenio okazos. Simple ŝi forkuris antaŭen kaj nun estas jam malproksime.

— Kiam ŝi diris al vi?

— Antaŭ la mezo de la unua nokta deĵoro. Proksimume antaŭ ses horoj.

— Artemiso Agrotera! Sola nokte sur senhoma pado, inter ŝakaloj kaj hienoj. Krome tute senfortigita de la taga veturado?!

— Nenio okazos al via nigrulino! Kiel ŝi ekkuris! Mi rigardis post ŝin — ŝi kuras ne malpli bone ol iuj ĉevaloj...

Leontisko ekridegis. Tais zorgeme mordadis la lipojn, retenadis sin kaj subite same faciligite ekridis, ial certa, ke en la aventuro kun Eris ĉio finiĝos bone.

Kaj vere, ili atingis la fuĝintinon nur je du parasangoj disde la fina celo de la vojaĝo. De sur malalta monteto, de kie estis komenciĝanta malleviĝo en la larĝan valon de la alfluanto de Eŭfrato, Tais ekvidis malproksime kurantan Eris-on. Blankan ĥitoniskon super la genuoj — ŝian solan veston — flirtigis la dorsovento, la kapo, ĉirkaŭvolvita per nigra ŝtofo, estis fiere levita. La nigra pastrino egalmezure balanciĝadis, kaj estis videble, ke ŝi scias artifikojn de glata, daŭra kurado. Tais bedaŭris, ke ne vidis, kiel ŝi kuris nokte, sub la malnova luno, simila al la sentima diino, Artemiso mem. Iom superstiĉa rilato al la nova servistino estis ekposedanta la hetajron.

Tais kun Leontisko baldaŭ atingis ŝin kaj ordonis eksidi sur Boanergon. Dum la nokto kaj duono de la tago Eris trakuris ĉirkaŭ dek kvar parasangojn, kaj, stranga afero, ŝiaj hieraŭaj vundoj kuraciĝis. Ŝi sukcesis ripozi ĉirkaŭ kvar horojn sub tamarika arbusto, antaŭ ol ŝin atingis la rajdantoj, kaj nur la elfrotitaj sandaloj montris, kian vojon ŝi trairis.

Tais tiel ekĝojis, ke brakumis la nigran pastrinon, kiu ne respondis al la brakumo, nur stranga tremo trakuris tutan ŝian fortikan, ardigitan korpon.

En la difinita loko la boatoj estis atendantaj la rajdantojn. «Tio estas ne boatoj, sed tutaj ŝipoj, — pensis Tais, — mallertaj, platfundaj konstruaĵoj». En la plej granda el la «boatoj» libere povis lokiĝi dek du ĉevaloj. Leontisko decidis preni kun si siajn ĉevalojn kaj la eskorton kun ties ĉevaloj. La loĥago kun ceteraj rajdistoj ekrajdis senŝarĝe laŭ la bordo, por granda ĝojo de la severa centestro, al kiu tedis zorgo pri la vunditoj en la urbeto de Kibela kaj ĉe la transirejo. Sur la prua platformo de la antaŭa boato oni metis apude malpezajn markezojn por Leontisko kaj Tais.

— Ĉu ne eblas instali vian diinon de malharmonio pli malproksime? — rideme demandis Leontisko, brakumante je la talio la atenaninon, observantan surŝipigon de siaj ĉevaloj.

— Ne eblas! Ŝi ne iros sur la poŭpon, kie estas ĉevalistoj kaj boatistoj.

— Kaj se mi deziros kisi vin? Ĉu ŝi murdos?

— Vi kisu kaŝe, — konsilis Tais.

Dum tri tagoj la boatoj iris preter seninterrompaj ĝardenoj, larĝe borderantaj la bordojn de la rivero. Sed ĝardenoj de Babilono mem turnigis la kapojn eĉ al la plej spertaj veteranoj. Facila plumeca ombro alternadis kun humida duonmallumo de densaj aleoj. Arboj estis surkurantaj sur tegmentojn de tutaj kvartaloj kaj sur stratojn kaj placojn, alte levitajn super la rivero.

La famaj pendantaj ĝardenoj de Semiramiso, pri kiuj en la tuta Oriento cirkulis legendoj, elrevigis Tais-on, probable same, kiel la ruinoj de Trojo — Aleksandron.

Leontisko ordonis elŝipiĝi sur komerca varfo ekster la kvin vicoj de la urbaj muroj. La ĉevaloj, tro longe senmovaj en la boatoj, malpacience batadis per la hufoj, postulante promenon, kaj la atenanino kun la tesaliano trarajdis ĉirkaŭ parasangon, ĝis iliaj ĉevaloj trankviliĝis tiom, ke ili povis iri paŝe laŭ stratoj, troplenigitaj de homoj.

Ili enveturis en la urbon laŭ la Akada vojo tra duobla pordego de Iŝtar (la hetajro vidis en tio feliĉan antaŭsignon), kies turoj estis plene tegitaj per bluaj kaheloj. Vico de bildoj de drakoj, alternantaj kun bildoj de longkruraj sovaĝaj bovoj el flavaj kaj blankaj kaheloj, ornamis la bluan ebenon, brilantan sub la suno. Rekta Vojo de Procesioj el blankaj kaj ruĝaj platoj, larĝa je dek kvin ulnoj, iris al Esagilo, eksa sankta interna urbo, kie lokiĝis grandega templo de Marduko — la ĉefa dio de Babilono, tre potenca jam antaŭ du jarcentoj. De Tais la templon ŝirmis giganta turo Etemenanko, forte damaĝita de la tempo, sed plu fama en la tuta ekumeno, el sep diverskoloraj ŝtupoj, kronitaj per eta blua templo. Ĝi dominis super la tuta urbo, kvazaŭ rememorigante al ĉiu loĝanto, ke la sendorma okulo de la dio rigardas al li el la ducent-ulna alto.

Dekstre situis vasta palaco, nun okupita de neniu kaj ruiniĝinta, poste trans la muroj estis dua palaco, kaj maldekstre — malgrandaj ĝardenoj de Semiramiso sur altaj arkoj, same ŝtupaj, kiel preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj de Babilono. Mirigis abundo de verdaĵo malproksime de la rivero. Ĉe la suda muro de la palaco fluis profunda kanalo, sed, por akvumi la alte situantajn ĝardenojn de la malnova urbo, necesis miloj kaj miloj da sklavoj. Simile al Egiptujo. Tamen tie malnovaj ĝardenoj ĉe postmortaj temploj de reĝoj kaj ĉe antikvaj palacoj antaŭlonge pereis sub sablo. Nur ĉe grandaj kaj riĉaj temploj, posedantaj multegajn sklavojn, restis grandaj ĝardenoj sur altoj, neatingeblaj por kanaloj, la tuta cetera verdaĵo de egiptaj urboj kreskis sur la nivelo de Nilo. Ĉi tie, en Babilono, ankoraŭ konserviĝis la antikva ordo — eble, pro densa koncentriteco de la urbo, malsimile al Egiptujo. Ĉiuokaze, la turo Etemenanko impresis la hetajron multe pli, ol la ĝardenoj de la legenda reĝino.

Rajdisto, sendita antaŭen, revenis sur la ŝaŭmkovrita ĉevalo kun sciigo, ke Ptolemeo forestas. Li direktis sin al Suzo, kaj la ĉefaj militestroj lokiĝis en palacoj de la malnova urbo. Leontisko ekĝojis. Tais promesis al li aranĝi malgrandan simpozion por festi la finon de la longa vojo.

La Vojon de Procesioj plenigis tesalianoj, renkontantaj sian estron. En ilia amaso Tais kaj Leontisko ekveturis pluen, preteris grandan bluan muron, ornamitan per glazuritaj reliefoj de leonoj kun blankaj kaj ruĝaj kolhararoj, trairis kelkajn bruajn stratojn kaj, turninte sin dekstren, elveturis en limojn de la sankta urbo laŭ vojo inter Etemenanko kaj Esagilo, la templo de Marduko. La kolosa turo kun oblikvaj ŝtuparoj sur du flankoj malice altis super vojaĝantoj, kaj Tais ekĝojis, kiam ree elveturis al la bordo de Eŭfrato.

Ĉi tie estis flosanta ponto, kunliganta la malnovan urbon, la orientan duonon de Babilono, kaj la okcidentan — la novan urbon, kun malpli granda kvanto de temploj, internaj muroj kaj fortikaĵoj, eĉ pli verdan. En ĝia norda parto, inter pordego de Lugalgiro kaj la rivero, troviĝis belega dometo.

Kiel en multaj urboj de Azio, Tais-on ĉiam iom perpleksigadis abrupta transiro disde bruaj, malpuraj kaj polvaj stratoj, suferantaj en varmego kaj muŝa zumado, al kvieta malvarmo de ombritaj ĝardenoj-kortoj kun kanaloj da lirlanta kuranta akvo trans dikaj, firmaj muroj. Baldaŭ venis Eris kun ĉiuj aĵoj, kaj iom pli poste venis ankaŭ Za-Aŝt, disiĝinta de Likofono sur la varfo de la malnova urbo. Tais, kun ŝia scipovo ĉion aranĝi, ĝis vespero trovis bonan ĉevaliston (ĝardenisto loĝis ĉe la domo), sklavinon, scipovantan kuiri manĝaĵojn, agrablajn por helena gusto, kaj vespere dancis por siaj tesalianoj en improvizita simpozio.

Onidiro pri apero en Babilono de fama atena hetajro disiris momente. La domon apud Lugalgiro komencis sieĝi scivolantoj, kvazaŭ ne estis la milito, kvazaŭ en la urbo ne staris fremda venka armeo. Leontisko devis sendi militistojn por gardo de la pordego kontraŭ trudiĝemaj babilonanoj. Rakontoj pri milita povo de makedonoj kaj pri nevenkeblo de la dieca Aleksandro disiradis ĉiam pli malproksime. Suzo, kien direktis sin Ptolemeo, kaj eĉ situanta malproksime norde Ekbatano — la somera rezidejo de la persaj reĝoj kaj unu el la ĉefaj trezorejoj — montris humilecon, kapitulacinte sen batalo kaj enmaniginte ĉiujn ŝlosilojn al senditoj de Aleksandro.

Malgraŭ la aŭtuno, varmegon alportadis al Babilono ventoj el senfinaj vastaĵoj de Persujo kaj ŝtonplenaj altebenaĵoj de Sirio, Elamo kaj la Ruĝmaraj dezertoj. Noktoj dronadis en humida sufoko. Tais ŝajnis al si mem glueca kaj malpura, kvankam Za-Aŝt kaj Eris briladis pro ŝvito, kiam Tais restadis seka. Kaŝita malamikeco inter ambaŭ virinoj lacigadis la hetajron — ŝi ĉiam deziris pacon kaj trankvilon en sia hejmo. Estis bone almenaŭ, ke la fenicino terure timis «la sorĉistinon» kaj ne kuraĝis montri sian sovaĝan ĵaluzon malkaŝe.

Iom post iom la sklavinoj dividis siajn devojn. Por granda ĝojo de Za-Aŝt, Eris cedis al ŝi senperan prizorgon pri Tais, preninte al si prizorgon pri la domo, pri la ĉevaloj kaj gardadon de la sinjorino. La lastan, malgraŭ protestoj de Tais, ŝi opiniis sia plej grava devo.

La fenicino konfesis, ke Likofono deziras elaĉeti ŝin de la sinjorino, tuj kiam finiĝos la milito kaj li ekveturos en la patrujon. Tiam ili geedziĝos. Tais ekdubis, ĉu ekzistas epigamio inter Fenicujo kaj Tesalio, kaj kun miro eksciis pri vastigo de la leĝeco de geedzeco al la tuta nova imperio de Aleksandro kaj la unio de la helenaj ŝtatoj-civitoj, por kiuj la granda militestro plu nomadis sin la supera stratego, fakte estante la reĝo.

— Vidu, vi denove revas foriri de mi, — duonŝerce riproĉadis Tais sian sklavinon, — do kial vi koleras kontraŭ Eris?

— Mi nun neniam forlasus vin, sinjorino, sed... Likofono estas belega kaj ekamis min. Kaj vi ĉiam forpermesadis viajn sklavinojn por edziniĝo...

— Forpermesadis, — konsentis Tais, facile kuntirante la brovojn. — Afrodito ne permesas al mi reteni ilin... Sed estas domaĝe — ja ankaŭ mi kutimiĝas kaj alligiĝas...

— Ĉu ankaŭ al mi, sinjorino? — subite demandis Eris, ordigante florojn, ĵus alportitajn de la ĝardenisto.

— Ankaŭ al vi, Eris, — sen hezito respondis la hetajro.

La bluaj okuloj sub la mornaj brovoj subite eklumis. La neordinara esprimo tute ŝanĝis la vizaĝon de la nigra pastrino, glitis kaj malaperis.

— Kaj ankaŭ vi forlasos min por amo kaj familio! — ridetis Tais, dezirante moketi la strangan sklavinon.

— Ne! — indiferente respondis Eris. — Viroj al mi tedis en la templo. La sola, kion mi havas en la mondo, estas vi, sinjorino. Mi neniam kuros post amaton, kiel Za-Aŝt.

— Aŭdis mi tiajn parolojn! — brilis per la nigraj okuloj la fenicino. Eris majeste levis la ŝultrojn kaj foriris.

En unu el speciale varmegaj noktoj al Tais venis ideo naĝi en Eŭfrato. De la ĝardeno, tra mallarĝa interstrateto inter kontinuaj argilaj muroj, pado kondukis al malgranda varfeto sur kanaj faskoj. Tais iradis tien akompane de Eris, sed strikte malpermesis al ŝi baniĝi kune kun si. La atenanino naĝadis longe, kaj la filino de la suda lando povis forte malvarmumi. Eris, iomete plaŭdinte en la akvo, obeeme eliradis kaj pacience atendadis, sidante brakuminte la genuojn, en nokta silento de la dormanta urbo, kiun rompadis nur hunda bojado kaj eksplodoj de bruaj voĉoj de iu gaja kompanio, klare aŭdeblaj en humida rivera aero.

Kiam la malvarmeta akvo forigadis torporon de varmega nokto, Tais sentadis revenon de la energio, ordinara por ŝi. Tiam ŝi naĝadis, luktante kontraŭ la fluo, al la malnova urbo, elrampadis sur ŝtupojn de iu forgesita templo aŭ malgranda palaco kaj sidadis, ĝuante solecon, fidinde kaŝita de mallumo de obtuza senluna nokto. Ŝi pensadis pri Aleksandro, loĝanta ie proksime, en la suda palaco de la Malnova Urbo, pri Ptolemeo, eble ĉi-momente pace dormanta en vojo. Tri mil stadioj da sabloj kaj marĉoj estis apartigantaj la misteran Suzon disde Babilono. Ptolemeo devis baldaŭ veni. Tais eksciis de Leontisko, ke estis donita ordono prepariĝi al ekiro de la tuta armeo nesciate kien.

La atenanino revis pli detale ekkoni Babilonon — la plej antikvan urbon, tiom malsimilan al Ateno kaj Memfiso. Baldaŭ foriros orienten la armeo, kaj militistoj, superplenigantaj nun Babilonon, ĉesos salutadi ŝin ĉe ĉiu paŝo, rekonante la kompaninon de sia gvidanto, la amikinon de Ptolemeo, la amatan «diinon» de Leontisko. Nur en la dua tago post la veno de Tais en Babilonon, kiam ŝi iris laŭ la Vojo de Procesioj al la templo de Iŝtar, al ŝi renkontiĝis taĉmento de argiroaspidoj — «Arĝentaj Ŝildoj». La estro rekonis la atenaninon, vidis ŝin ankaŭ aliaj militistoj jam en la tendaro de Aleksandro apud Tiro. Tais ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam oni ĉirkaŭis ŝin, levis sur kunigitajn ŝildojn kaj, dispuŝante homamason, kun jubilo ekportis laŭ la Vojo de Procesioj al la templo, por mirego de babilonanoj. Post ŝin impetis maltrankviligita Eris. Sub kantado de laŭda himno al Haritoj ridegantan Tais-on oni alportis al la enirejo en la sanktejon de Iŝtar kaj mallevis, antaŭ ol timigitaj servistinoj de la diino sukcesis frapfermi la kradon antaŭ la minaca milita forto. Nature, el la vizito de la templo nenio rezultis. La hetajro pensis, ĉu ne ekkoleris la diino? Ĉe Tais akumuliĝis nepardonitaj pekoj antaŭ la potenca regantino de la persa lando. En la sekva tago ŝi penis per ofero kaj preĝo konvinki la diinon, ke ŝi tute ne aŭdacas rivali kun ŝi, kaj adorado de viroj estas laŭ moroj de Helenujo, kie virinan belon oni taksas super ĉio en la mondo... «Montan Ftion helenan, gloran pro ina beleco», — rememoriĝis al ŝi la ĉarma kantado de la poemo tiam, en la senfine malproksima Ateno...

Argesto — orienta vento, traflugis super tegmentoj de la Malnova Urbo. Ekbruis ĉebordaj aleoj, apenaŭ aŭdeble ekplaŭdis akvo sur la malsupra ŝtupo de la ŝtuparo. Tais ĵetis sin en la malhelan akvon de la nokta rivero. Subite ŝi ekaŭdis alian naĝanton. Egalmezurajn plaŭdojn de homo forta kaj bone scianta naĝi. La hetajro plonĝis, intencante sub la akvo eliri en la mezon de la ŝanelo kaj, preterinte ĝin, per dua plonĝo foriri en la golfeton, kie troviĝis la kana varfo kaj atendis ŝia Eris, pacienca, kiel rabobesto. En profundo la akvo evidentiĝis pli malvarma. Tais tranaĝis malpli, ol atendis, elmergiĝis kaj elspiris kun longa melankolia ĝemo, kiel tion faras plonĝistoj de Helenujo kaj Kreto. Kaj ekaŭdis severan: «Haltu, kiu vi estas?» — diritan kun tia ordona forto, ke la atenanino rigidiĝis. Tiu voĉo... ŝajne nelaŭta, sed profunda kaj potenca, kiel obtuzigita murmurego de leono... ĉu povas tio esti?!

— Kial vi silentas? Eĉ ne pensu plonĝi ankoraŭfoje!

— Ĉu tio estas vi, reĝo? Vi estas nokte sola en la rivero? Tio estas danĝera!

— Kaj ĉu por vi ne estas danĝere, sentima atenanino? — diris Aleksandro.

— Kiu min bezonas? Kiu serĉos min en la rivero?

— En la rivero vin neniu bezonas, vere! — ekridis la granda makedono. — Naĝu ĉi tien. Ĉu nur mi kaj vi inventis tiun manieron de ripozo? Ŝajne, jes!

— Eble, aliaj simple malpli bone naĝas, — diris Tais, alproksimiĝante al la voĉo de la reĝo, — aŭ... aŭ timas demonojn de nokto en fremda lando.

— Babilono estis la urbo de antikva magio longe antaŭ la persaj reĝoj, — Aleksandro etendis la manon kaj brakumis la ŝultrojn de la malvarmeta hetajro. — Lastfoje mi vidis vin nuda nur en la simpozio, kie vi konsternis ĉiujn per la amazona danco.

Tais turniĝis sur la dorson kaj longe rigardis al la reĝo per la okuloj, brilantaj en la stela lumo, apenaŭ movetante la disetenditajn manojn kaj surĵetinte sur la bruston mason de la pezaj, kiel algoj, nigraj haroj. Aleksandro metis sur ŝin la manplaton, eligantan varman forton.

— Liberigu vin almenaŭ foje, reĝo, — silentinte iom, diris Tais, dum la fluo de la rivero estis portanta ilin al la ponto.

— Ĉu kun vi? — rapide demandis Aleksandro.

— Kaj nur kun mi. Poste vi komprenos, kial...

— Vi scias flamigi scivolemon.

— Ĉu nur solan scivolemon?

La konkerinto de Azio respondis per kiso, pro kio ili ambaŭ mergiĝis sub la akvon.

— Ni naĝu al mia domo! — ordonis Aleksandro.

— Ne, reĝo! Al la mia. Mi estas virino kaj devas renkonti vin ordigita kaj kombita. Krome, ĉirkaŭ vi en la palaco estas tro multaj okuloj, ne ĉiam bondeziraj. Sed ĉe mi estas sekreto!

— Kaj vi mem estas sekreto, atenanino! Tiel ofte vi evidentiĝas prava, kvazaŭ vi estas saĝa pitio, sed ne konkerantino de viroj!

Ili ĝustatempe turniĝis for de la fluo, portinta ilin al la flosanta ponto, kaj alnaĝis en la kvietan golfeton, kie Eris, revinta, rigardante al la steloj, salte ekstaris kun siblo kaj rapideco de sovaĝa katino.

— Eris, tio estas la venka reĝo mem! — rapide diris la hetajro. La junulino malleviĝis sur la genuojn en respekta riverenco. Aleksandro rifuzis proponitan mantelon, ekiris tra la interstrato kaj la ĝardeno senveste, kaj eniris en la malforte prilumitan antaŭĉambron en tuta belego de sia potenca korpo, simila al Aĥilo aŭ alia belega heroo de la antikveco. Laŭlonge de la muro ĉi tie laŭ babilona kutimo estis alkonstruitaj oportunaj kuŝejoj. Tais ordonis al ambaŭ servistinoj viŝi, ŝmiri kaj kombi la reĝon, kio estis plenumita kun emocio. La atenanino foriris en sian dormoĉambron, ĵetis sur la larĝan kuŝejon la plej valoran kovrilon el mola lazura lano de Taŭraj kaproj kaj baldaŭ venis al la reĝo en tuta brilo de sia mirinda belo, en lazura ĥitono, kun turkisa kroneto — stefano — en la alte kombitaj haroj, en la berila koliero de la templo de Kibela.

Aleksandro ekstaris, flankenigante Za-Aŝt-on. La hetajro geste ordonis al ambaŭ sklavinoj foriri.

— Ĉu vi deziras manĝi? — demandis ŝi, malleviĝante sur dikan tapiŝon. Aleksandro rifuzis. Tais alportis bizaran persan tasegon kun vino, diluis per akvo kaj verŝis en du vojaĝajn poterionojn el verda kipra vitro. Aleksandro kun karaktera por li rapideco levis la kalikon, iomete elverŝinte.

— Por Afrodito! — mallaŭte diris li.

— Atendu, reĝo, unu momenton! — Tais prenis de sur la pleto la flakonon el roza turmalino, ornamitan per stelo, — tio estas por mi, — flustris ŝi, elverŝante tri gutojn en sian vinon, — kaj tio por vi — kvar...

— Kio estas tio? — sen malfido, kun intereso demandis la makedono.

— Donaco de la Patrino de Dioj. Ŝi helpos al vi forgesi por hodiaŭ, ke vi estas reĝo — reganto kaj venkanto de popoloj, demetos la ŝarĝon, kiun vi portas ekde tiam, kiam vi prenis la ŝildon de Aĥilo en Trojo!

Aleksandro atente rigardis al Tais, ŝi ridetis al li kun tiu nekaptebla nuanco de supereco, kiu ĉiam altiradis la reĝon. Li levis la pezan vitran vazon kaj sen hezito eltrinkis la bruligantan kaj adstringan trinkaĵon. Tais verŝis ankoraŭ, kaj ili drinkis duan fojon.

— Ripozu iomete! — Tais kondukis Aleksandron en la internan ĉambron, kaj li ekkuŝis sur la lito, neordinara por virino, kun matraco, kudrita el feloj de leopardoj.

Tais eksidis apude, metinte la varmegan polmon sur lian ŝultron. Ili ambaŭ silentis, sentante nevenkeblon de Ananko (la sorto), altiranta ilin unu al la alia.

Tais eksentis la konatan senton de flamo, kuranta supren laŭ ŝia dorso, disfluanta en la brusto kaj la ventro. Jes, tio estis tiu terura drogo de Rea-Kibela! Ĉi-foje ŝi ne ektimis.

Batado de la propra koro eĥis en la kapo de la hetajro per frapoj de dionizaj tamburinoj. Ŝia konscio komencis disduiĝi, ellasante al libero alian Tais-on, ne homan estaĵon, sed praan forton, apartan kaj samtempe nekompreneble kunfanditan kun ĉiuj ekstreme akriĝintaj sentoj. Tais, ĝemante, fleksiĝis arke kaj estis subkaptita de la potencaj manoj de Aleksandro, kies okuloj, kiel ĉe leono, ĵetiĝinta sur la predon, ekbrulis per preskaŭ fizike sentebla flamo...

...Tra obtuza kovrilo de dormo Tais aŭdis malklaran bruon, retenitajn ekkriojn, malproksiman frapadon. Malrapide leviĝis sur la kubuto, malfermante la okulojn, Aleksandro. La voĉoj aŭdiĝis ĉiam pli laŭte. Leontisko, Hefestiono, Nigra Klejto — la hetajro rekonis ilin ĉiujn. La amikoj kaj gardantoj de la reĝo haltis sur la sojlo, ne kuraĝante eniri en la domon.

— Hefestiono! — subite laŭte vokis Aleksandro. — Diru al ĉiuj, ke ili iru al korvoj! Kaj vi same! Ne aŭdacu malkvietigi min, eĉ se Dario irus al la urbo!

Hastaj paŝoj laŭ la ŝtuparo estis la respondo.

Aleksandro turniĝis al Tais, mergiĝante en ŝiajn larĝe malfermitajn okulojn, kaj kun sama furiozo kisis ŝiajn ŝvelintajn lipojn.

...La granda militestro rekonsciiĝis nur malfrue vespere. Li ektiris sin, profunde suspirinte, skuis la kapon, ankoraŭ plenigitan de senekzemplaj impresoj. Tais elkuris el la ĉambro kaj revenis kun brakpleno da vesto, kiun ŝi silente metis antaŭ la reĝo.

— Mia! — kun miro ekkriis Aleksandro. — Kiu alportis?

— Ili! — mallonge respondis Tais, silentema kaj koncentriĝinta, subkomprenante la amikojn de la makedono, kiuj venis sur ŝaŭmkovritaj ĉevaloj, post serĉado de la reĝo en la tuta urbo.

Eris kaj Za-Aŝt jam rakontis al ŝi pri terura maltrankvilo, okazinta matene, kiam Aleksandro ne revenis post la baniĝo.

— Kiel oni sukcesis trovi min ĉi tie? — ne komprenis Aleksandro.

— Estis Leontisko, kiu divenis. Li sciis, ke mi banas min nokte en Eŭfrato, aŭdis, ke vi same naĝas en la rivero, kaj kuniginte la du aferojn, ricevis unu...

Aleksandro nelaŭte ekridis. La voĉo malbone obeis lin, kaj li rompis la ridon.

— Vi estas danĝera, atenanino. Via nomo kaj Morto komenciĝas per la sama litero. Mi sentis, kiel facile estis morti en via brakumo. Kaj nun mi tuta estas tre malpeza kaj kvazaŭ diafana, sen deziroj kaj zorgoj. Eble, mi jam estas ombro de Hadeso?

Tais levis la pezan manon de la reĝo kaj alpremis al sia brusto.

— Ho ne, en vi estas ankoraŭ multe da karno kaj forto! — respondis ŝi, malleviĝante sur la plankon al liaj piedoj.

Aleksandro longe rigardis al ŝi kaj finfine diris:

— Vi estas kiel mi sur batalkampo. La sama sankta forto de la dioj plenigas vin... dieca frenezo de penoj. En vi ne estas elemento de singardemo, konservanta la vivon...

— Nur por vi, reĝo!

— Des pli malbone. Mi ne povas. Unufoje mi permesis al mi esti kun vi, kaj diurno estas elŝirita el mia vivo plene...

— Mi komprenas, parolu nenion, kara, — unuafoje Tais nomis tiel la reĝon, — la ŝarĝo de la Aĥila ŝildo!

— Ankoraŭ — la ŝarĝo de tiu, kiu intencas ekkoni la limojn de la ekumeno!

— Mi memoras ankaŭ tion, — malgaje diris Tais, — mi ne plu vokos vin, kvankam mi estos ĉi tie. Sed ankaŭ vi same ne voku. Ĉenoj de Eroso por virino forĝiĝas pli rapide kaj tenas pli firme. Ĉu vi promesas?

Aleksandro ekstaris kaj, kiel lanugeron, levis Tais-on. Alpreminte al la larĝa brusto, li longe tenis ŝin, poste subite ĵetis sur la liton. Tais eksidis kaj, mallevinte la kapon, komencis plekti la sovaĝe implikiĝintajn harligojn. Subite Aleksandro kliniĝis kaj levis de sur la kuŝejo la oran ĉeneton kun la stelo kaj la litero «mu» en la centro.

— Donu ĝin al mi por memoro pri tio, kio okazis, — petis la reĝo. La hetajro prenis sian zoneton, enpensiĝis, poste, kisinte la ornamaĵon, etendis ĝin al Aleksandro. — Mi ordonos al la plej bonaj juvelistoj de Babilono dum du tagoj fari por vi alian. El valorega ruĝa oro kun dekkvar-radia stelo kaj litero «ksi».

— Kial «ksi»? — nekomprene leviĝis la longaj okulharoj de Tais.

— Memoru. Neniu klarigos al vi, krom mi. Antikva nomo de la rivero, en kiu ni renkontiĝis, estas Ksarando. En Eroso vi similas al glavo — ksifos. Sed por viro esti kun vi — epe ksiron eĥestaj, kiel sur la eĝo de razilo. Kaj la tria: «ksi» estas la dekkvara litero en la alfabeto...

La okuloj de la atenanino malleviĝis sub la longa rigardo de la reĝo, kaj la paliĝintaj vangoj ruĝiĝis...

— Pozidono-tertenanto! Kiel mi deziras manĝi! — diris subite Aleksandro, ridetante al la eksilentinta hetajro.

— Do ni iru! Ĉio estas preta! — vigliĝis la atenanino. — Poste mi akompanos vin ĝis la Suda palaco. Vi rajdos sur Boanergo, mi — sur Salmaaĥ...

— Ne necesas. Kun mi veturu unu el viaj gardistoj-tesalianoj.

— Kiel vi deziras! — obeeme respondis la hetajro.


Izoliĝinte en sia dormoĉambro, Tais eliris nur vespere kaj ordonis al Eris alporti kiuron el la rezervo, kiun ŝi faris kune kun neforgesebla Egesiĥora jam en Sparto. Eris alportis platan ŝtonan pistujon kaj komencis helpi al la sinjorino en preparado de danĝera infuzaĵo. La bluaj okuloj de la nigra pastrino, ne harmoniantaj kun la malhela haŭto kaj la severaj brovoj, estis atente pririgardantaj la kaviĝintajn vangojn, la ŝvelintajn lipojn, la bluajn subokulaĵojn de la sinjorino.

Neatendite Eris etendis la manon kaj facile tuŝis per la varmegaj fingroj la manradikon de la atenanino.

— Ne venenu vin, sinjorino, — diris la nigra pastrino.

— Kion vi scias pri tio? — malgaje kaj konvinkite respondis la hetajro. — Kiam okazas tiel, Geo estas senkompata. Sed mi ne rajtas permesi al mi havi infanon de la estonta reganto de la ekumeno.

— Kial, sinjorino?

— Kiu mi estas, ke la filo, naskita de mi, heredu la grandan imperion? Krom kaptiteco kaj frua morto, li nenion ricevos de la sorto, ludanta per ĉiuj, kiuj kovas pensojn pri estonteco, tutegale — ĉu helajn aŭ malhelajn.

— Sed se knabino?

— Ne devas esti, ke la dieca sango de Aleksandro spertu kruelan sorton de virino!

— Sed filino devus esti belega, kiel Afrodito mem!

— Des pli malbone por ŝi...

— Ne timu, sinjorino, — ŝanĝante la tonon, firme diris Eris, — nenio estos al vi. Kaj ne trinku kiuron.

— Kiel vi povas scii?

— Mi povas kaj scias. Ni ĉiuj estis inicitaj en antikvan scion de Kibela pri la sekreto de influo de la luno al koncipo de homo. De ĝi dependas ĉio en la virina korpo. Kiam la luno situas inter certaj steloj, en unu el siaj aspektoj, tiam ĉio estas permesita, kaj koncipo ne okazos. Vi renkontiĝis kun la reĝo ĝuste en tia tempo...

— Kial do ni, instruataj pri tuta saĝo de la virina arto, ne scias tion? — miregigita Tais eĉ saltetis.

— Ĉar tiu scio estas sekreta. Ne eblas liberigi la virinon disde la potenco de Geo-Kibela, alie ĉesos la homa gento. Oni opinias peko uzi la scion de la sorĉo de la Luno nur por sia profito. Sed ni, la servistinoj de Kibela, devas scii...

— Alie ĉiuj vi ĉiam estus gravedaj, — ridetis Tais, — mi komprenis. Sed eble, vi malkovros al mi tiun sekreton?

— Al vi eblas. Vi servas al alia diino, sed ŝiaj celoj estas la samaj, kiel de la Granda Patrino. Tamen, dum mi estas kun vi, mi ĉiam diros al vi, kiuj tagoj estos sen sekvaĵoj.

— Dum vi estas kun mi. Sed kiam vi ne estos...

— Mi estos kun vi ĝis la morto, sinjorino. Mortante, mi rakontos al vi ĉion...

— Kiu intencas morti? — sonoris gaja voĉo.

Tais, ŝrikinte pro ĝojo, ĵetis sin renkonten al Hesiona.

La virinoj brakumis unu la alian kaj longe ne forprenadis la manojn. Ĉiu el ili atendis tiun ĉi renkontiĝon, post kiam disiris en kontraŭaj direktoj la vojoj de la rajdistino Tais kaj de la maristino Hesiona.

La atenanino ektrenis la amikinon al suna lumo de la verando. La «serpentidino», kiel iam nomis ŝin ĵaluza Klonaria, tre maldikiĝis, ŝia vizaĝo kaj la manoj krudiĝis, ŝi tondis la harojn, kiel edzino, punita pro malfideleco, aŭ fuĝinta sklavino.

— Al kio vi iĝis simila! — ekkriis Tais. — Nearĥo prenos alian ĉi tie, en Babilono, plena je ĉarmulinoj.

— Ne prenos, — kun tia certeco kaj trankvilo respondis la tebanino, ke la hetajro eksentis — vere ne prenos.

— Ĉu vi tuta tiel nigriĝis? Malligu la agrafojn! — ekridis la atenanino. Hesiona, obeema kiel antaŭe, nudiĝis ĝis la zono. Ŝiaj sunbrunaj mamoj, plu malmolaj, defie levitaj supren en la sama ĉarma belo de juna korpo, tuj diris al Tais, ke al la amikino okazis nenio malbona. Balancinte la kapon, ŝi kisis Hesiona-n kaj, subite eksentinte teruran malsaton, ektiris la gastinon al la tablo. — Ĉu por longe? — demandis Tais, karesante la krudiĝintan manon de la «serpentidino».

— Por longe! Nearĥo post la venko ĉe Gaŭgamelo aranĝos ĉi tie ŝipkonstruejon kaj stacion de ŝipoj. Li navigos al Arabio, sed nelonge kaj sen mi. Kiel bone, stelo mia! La venko, fina!

— Ne ĉio estas finita pri Persujo... kaj poste, kiom mi komprenas Aleksandron, okazos ankoraŭ longa militiro ĝis la rando de la ekumeno. Vi kaj mi, certe, ne iros tien, restos ie ĉi tie.

— Al mi ne plaĉas Babilono! Kaduka urbo de eksa gloro. Disfaliĝantaj muroj, delonge ne riparataj palacoj kaj temploj! Kaj por mi oni ankoraŭ ne trovis loĝejon!

— Ĉu kun Nearĥo?

— Nearĥo loĝos apud la ŝipoj, alveturante ĉi tien.

— Do loĝiĝu ĉe mi. Da loko sufiĉas.

— Tais, file, la plej bona, pri kio mi povis pensi, estis — trovi vin kaj loĝi kun vi!.. Mi dume ankaŭ ne havas urban servistinon.

— Troviĝos. La miaj same estas ne babilonaj, sed el malproksime.

— Estas tre interesa tiu, la nigra. Kia estas ŝia nomo?

— Eris.

— Terura nomo: la diino de malharmonio el la obskura mondo.

— Ili ĉiuj havas tiajn nomojn. Ja ŝi estas eksa pastrino, samkiel vi, nur falinta, sed ne kaptita. Ŝi servis al la multe pli minaca Patrino de Dioj. Mi rakontos al vi pri ŝi poste, unue mi devas ekscii pri via navigado.

— Bone... ĉu vi scias, Eris havas strangajn okulojn.

— Ha, vi rimarkis!

— Al mi ŝajnis, ke en ŝi estas tuta virina profundo, malhela, kiel en mita antikveco, kaj samtempe avida al novo kaj belo, kiel en Helenujo!

— Kaj forto! Sed sufiĉas pri la sklavino, rakontu pri vi.

La rakonto de Hesiona ne estis longa. Ĉio estis multe pli simpla, ol ĉe Tais. Komence ŝi akompanis Nearĥon ĝis la supra fluo de Eŭfrato, kie estis haste aranĝitaj rezervoj de ligno por ŝipoj. Poste ili ĉirkaŭveturis kelkajn urbojn de Sirio, kie eblis trovi rezervojn de seka, multjara ligno. Senfinaj trajnoj transportadis lignon al la «reĝa vojo», tiu sama, kiun preteris Tais el Efeso en Suzon. Laŭ tiu vojo la lignon oni veturigadis, kaj laŭ la rivero flosigadis ĝin ĝis la malsupra transirejo trans Eŭfraton. Tie Nearĥo aranĝis ŝipkonstruejojn por batalaj ŝipoj.

— Nur imagu! Mi navigis preter ili, nokte, — ekkriis Tais, — kaj ne pensis pri vi!

— Sed mi jam ne estis tie. Post sciigo pri la granda venko Nearĥo eknavigis malsupren, kaj mi kun li estis ĉe la kunfluiĝo mem de ambaŭ riveroj, tie, kie marĉoj okupas grandegan spacon. Tien, eble, necesos veturi ankoraŭfoje, kaj tio estas tre malbona loko...

— Kiu do direktis vin ĉi tien, en Lugalgiron?

— Via heroo — tesaliano Leontisko. Kiel li estas enamiĝinta en vin, kara Tais!

— Mi scias kaj ne povas respondi al li per la samo. Sed li konsentas ĉion, nur por esti apud mi.

— Tiujn kondiĉojn konsentus ankoraŭ miloj da viroj. Vi iĝas ĉiam pli bela kaj, eble, neniam estis tiom bela.

Por grandega miro de Hesiona, Tais ekploregis.


En la granda trona halo de la suda palaco el malhel-bluaj glazuritaj brikoj kun ornamo en aspekto de flavaj fostetoj Aleksandro prezidis en konsiliĝo de militestroj. Ĵus alveturinta Ptolemeo, apenaŭ sukcesinte forlavi ŝviton kaj polvon de arda vojo, raportis pri trezoroj, kaptitaj en Suzo, kapitulacinta sen batalo. Krom arĝento, oro, valorega armilaro, en Suzo estis konservataj statuoj, elveturigitaj de Kserkso el prirabita de li Helenujo, kaj speciale la atena bronza grupo de la tiranomurdintoj — Harmodio kaj Aristogejtono. Aleksandro ordonis senprokraste sendi la skulptaĵon en Atenon. Tiu duopo de la fortikaj batalistoj, farantaj kunan paŝon antaŭen, levinte la glavojn, dum estontaj jarmiloj inspirados skulptistojn, kiel simbolo de batala frateco kaj inspirita celstrebado.

Ptolemeo lasis la trezorojn sur la loko, sub gardo de tuta sia taĉmento, tro malgranda, por batali en malfermita stepo, sed sufiĉa, por defendi la akiraĵon en fortikigita urbo. Kvin mil talantoj kuŝis en Suzo — tiom da arĝento la minejoj en la patrujo de Aleksandro apenaŭ povis akiri dum duonjarcento. Sed, laŭ sciigoj de persoj, la ĉefa gazafilakio — trezorejo de la persa ŝtato — estas akumulita en la regiono Parso, en la samnoma ĉefurbo de la reĝoj Aĥemenidoj, nomita de helenaj geografoj Persepolo. Grandaj amasiĝoj de militistaro ne estas en Parso, Dario dume troviĝas norde.

Aleksandro agis, kiel ĉiam, fulmorapide. Li ordonis prepariĝi dum sep tagoj al la plej bonaj kavaleriaj taĉmentoj, kaj al la infanterio post tri tagoj ekiri al Suzo. Trajnojn kun provianto sendi tuj. La ĉefaj fortoj kaj la tuta trajno sub komando de Parmenio devis iri poste, ne haste. Laŭ kredigo de babilonanoj, la varmego malfortiĝos post kelkaj tagoj. En ardaj valoj de Suzo kaj Parso tiu tempo, kaj, poste, la malvarmeta vintro estas la plej bonaj por militiroj. Da nutraĵo por ĉevaloj kaj da akvo ĉie estas sufiĉe. Aleksandro strikte ordonis lasi en Babilono la tutan multmilan amason da akompanantaj la armeon artistoj, virinoj, servistoj kaj komercistoj. Neniu aŭdacu sekvi la antaŭan taĉmenton. Nur post ekiro de la ĉefaj fortoj kaj de la trajnoj de Parmenio la neeviteblaj akompanantoj de la armeo rajtis ekiri al Suzo kaj Persepolo.

Post la konsiliĝo Aleksandro direktis sin en la templon de Marduko, kie pastroj de antikvaj dioj de Babilono aranĝis omaĝe al li sanktan riton. La granda venkinto sidis sur honora trono apud la ĉefpastro, ankoraŭ nemaljuna homo kun longa kaj mallarĝa, skrupule prizorgita barbo.

Procesio de pastrinoj en ruĝaj vestoj, tiom malpezaj, ke eĉ eta blovo levadis ilin kiel ekbrilojn de travidebla fajro, portis sur la kapoj orajn vazojn, el kiuj striiĝis fostetoj de aromaj bluaj fumetoj.

Aleksandro, severa kaj senmova, estis plena de iaj malĝojaj pensoj. La ĉefpastro geste vokis junan templan serviston, kiu bone parolis en la kojneo, por interpreti.

— Venkinto de reĝoj, turnu vian favoran rigardon al tiu, kiu iras antaŭe, portante arĝentan spegulon. Tio estas filino de nobelega familio, pli nobela, ol Aĥemenidoj. Ŝi prezentas Ŝaran-on — proksimulinon de la diino Iŝtar.

Aleksandro jam pli frue rimarkis la altan junulinon kun mirinde blanka haŭto kaj serpentecaj maldikaj nigraj harligoj preskaŭ ĝis la kalkanoj. Li kapjesis al la pastro, distriĝante disde siaj pensoj, kaj tiu ridetis flateme kaj signifoplene.

— Parolu vorton de deziro, ho venkinto kaj reganto! Ŝi jam ĉi-nokte en la horo de vesperto atendos vin sur luksa kuŝejo de gloro de Iŝtar en la supraj ĉambroj de la templo. Oni vin kondukos... — la pastro eksilentis, ekvidinte negan geston de Aleksandro. — Ĉu amo de la nobla servistino de Iŝtar ne altiras vin? — silentinte iom, diris la pastro, evidente erarinta en siaj streboj.

— Ne altiras! — mallonge respondis la makedono.

— Pardonu, ho reganto, se mi aŭdacos demandi malpermesitan pro nescio de viaj diecaj vojoj... — La pastro eksilentis en hezito, kaj la interpretanto haltis, kvazaŭ stumblinte.

— Daŭrigu, mi ne punas pro maltrafaj vortoj, — diris Aleksandro. — Mi kaj vi estas el malsamaj popoloj, des pli grave estas kompreni unu la alian.

— Oni diras, ke la sola virino, kiun vi ĉi tie elektis, estas atena ĉiesulino. Ĉu nenion signifas por vi nobeleco, virgeco, sanktigita de diaĵo?

— Tiu, pri kiu vi parolas, ne estas ĉiesulino en via kompreno, do ne virino, atingebla por ajnulo kontraŭ certa pago. En Helenujo ĉiuj liberaj virinoj dividiĝas al edzinoj, hejmmastrinoj kaj patrinoj kaj, aliflanke, al hetajroj — amikinoj. Hetajro scias multajn diversajn artojn: de danco, de kanto, de vestiĝo, de distro per konversacio, versoj, ŝi povas gvidi festenon-simpozion. Hetajrojn ĉirkaŭas artistoj kaj poetoj, ĉerpantaj inspiron en ilia belo. Alivorte, hetajroj donas al viro eblon iniciĝi al belo de la vivo, forskui de si monotonecon de ordinaraj aferoj.

— Sed ili ja prenas monon kaj fordonas sin!

— Kaj grandan monon! Arto kaj longa lernado kostas multe, denaska talento — eĉ pli, kaj ni tion bone komprenas. Kaj en elekto de viroj hetajro estas libera. Ŝi povas fordoni sin kontraŭ granda prezo, povas rifuzi, povas preni nenian prezon. Ĉiuokaze, Tais-on oni ne povas ricevi sur kuŝejon tiel, kiel vi proponas vian «virgan» Ŝaran-on.

La pastro rapide mallevis la okulojn, por ne elmontri eksplodon de kolero. La konversacio rompiĝis, kaj Aleksandro ĝis la fino de la ceremonio restis same senmova kaj indiferenta, kiel en la komenco.

Dum tuta semajno, ĝis ekiro de ĉevalaj trupoj, Tais persvadadis Ptolemeon preni ŝin en la ekspedicion. Ptolemeo timigadis la hetajron per nekredeblaj danĝeroj de vojo tra nekonataj montoj, loĝataj de sovaĝaj triboj, per malfacileco de seninterrompa marŝado kun rapideco, ŝatata de Aleksandro, per neneceso de ĉiuj ĉi malfacilaĵoj. Ŝi povos oportune veturi en trajnoj de Parmenio. Tais opiniis, ke almenaŭ unu atena virino devas ĉeesti la konkeron de la sankta kaj neatingebla ĉefurbo de tiuj, kiuj senpune prirabis Helenujon kaj vendis en sklavecon dekmilojn da ĝiaj filinoj. Viroj ja estas per si mem kaj por si mem, sed el virinoj nur ŝi sola kapablas plenumi tiun militiron, hardiĝinte en la vojo kaj havante bonegan ĉevalon.

— Por kio do vi donacis al mi la amblulon? — ruze kaj moke demandadis ŝi.

— Ne pri tio mi revis! — koleris Ptolemeo. — Ĉio rezultis ne tiel... ne videblas la fino de la ekspedicio!

— Ĉu Aleksandro ne vintros en varma Parso?

— Sed ja «vintro» ĉi tie daŭras nur du monatojn! — grumblis Ptolemeo.

— Ju pli vi gloriĝas kiel militestro, des pli malkonsentema vi iĝas. Diru prefere, ke vi timas koleron de Aleksandro!

— Estas malmulte da agrableco, kiam li ekfuriozas...

Tais enpensiĝis kaj subite vigliĝis.

— Mi veturos kun la tesalia kavalerio. Tie estas amikoj, kaj ili kaŝos min de la okuloj de Aleksandro. Kaj Leontisko, ilia estro, estas nur militisto, ne militestro, kaj timas nenion kaj neniun! Decidite, vi nenion scias, kaj renkontiĝo kun Aleksandro en Persepolo estos mia problemo!..

Ptolemeo finfine konsentis. Multe pli malfacile sukcesis Tais persvadi Eris-on resti sen ŝi en Babilono. Ŝi estis preta kuri post la kavalerio — neimagebla entrepreno, kiu pereigus la tutan aferon.

Feliĉe, Hesiona amikiĝis kun Eris. La du ekspastrinoj trovis, probable, ion komunan unu en la alia. Kun la helpo de la tebanino la malserena obstino de Eris estis venkita. Hesiona promesis alveturi al la amikino, se ŝi restos en Persepolo, kaj alveturigi kun si ambaŭ sklavinojn kaj Salmaaĥ-on. La «serpentidino» kun sama ĝuo rajdadis sur la ĉevalino kaj eĉ dancis kun ĝi, kvankam ne tiom lerte, kiel Tais.

La hetajro estis skrupule preparanta sin sub gvido de Leontisko kaj de ŝia malnova amiko loĥago, nun reokupinta la postenon de estro de sia cento, ĝuste tiu cento, kun kiu estis veturonta Tais. La vojo devis esti longa — kvin mil stadioj estis disigantaj Babilonon de Persepolo, tra marĉoj, montoj, altebenaĵoj kaj intermontejoj.

Se la atenanino ne traveturus sur sia amblulo eĉ pli grandan distancon, eble, la rapida irado de tia longo timigus ŝin. Sed nun ŝi neniom hezitis kaj maltrankvilis pri nenio, kiam en malfrua aŭtuna mateno ŝi kisis Hesiona-n, brakumis silentan Eris-on, kaj Boanergo, alte sternante laŭ vento sian nigran voston, ekkuris laŭ senhomaj stratoj de Babilono, por aliĝi al la taĉmento de la tesalianoj post la pordego de Uraŝo sur la vojo al Nipuro.




al korvoj — al diablo.