Ĉapitro XI

Fato de Persepolo


Suzo, konstruita sur montetoj, kun alta centra parto, simila al la Akropolo de Ateno, vekis en Tais deziron dum almenaŭ unu tago spiri la benitan aeron de Helenujo, suriri marmorajn ŝtuparojn de temploj, kaŝiĝi de la suno en atenaj galerioj-portikoj, trablovataj de pura spirado de la maro! Eĉ pli multe rememorigadis pri la pasinteco festo kaj kurado kun torĉoj, permesitaj de Aleksandro, malgraŭ lia malpacienco plu iri suden, al Persepolo, kie troviĝis la ĉefa trezorejo de la persa ŝtato. Aleksandro bezonis veni al Persepolo, antaŭ ol Dario sukcesus kolekti kaj alirigi tien trupojn por rebati la avanajn taĉmentojn de la makedonoj kaj savi la trezorejon. Kaj la militestro prezentadis ekzemplon de nelacigeblo kaj en la selo, kaj en piediro, forlasante la ĉevalon, por trairi unu-du parasangojn apud infanterianoj.

Kiam maldekstre, oriente, aperis neĝokovritaj montaj pintoj, kaj valoj iĝis pli krutaj kaj tranĉitaj, la makedonoj renkontis furiozan reziston de la persaj trupoj. En montopasejo, ĉe ambaŭ flankoj kunpremita de krutaj deklivoj, nomata la Pordego de Parso, la armeon de Aleksandro bremsis haste konstruita ŝtona muro. Atakojn de la makedonoj la persoj rebatis unu post la alia. Aleksandro haltis. La supra mallonga vojo evidentiĝis netrairebla.

La granda militestro sendis Filoton kun parto de la armeo laŭ la malsupra vojo, por kapti transirejon kaj fari pontojn trans la riveron Arason — la lastan grandan obstaklon sur la vojo al Persepolo.

Aleksandro mem, danke al amika rilato de indiĝenaj montaraj triboj, kiujn li ne tuŝis kaj eĉ pardonis al ili unuan atakon al la makedonoj, trairis laŭ montaj padoj kun la hetajroj, la tesalia kavalerio, la agrianoj kaj la Kretaj arkpafistoj al la malfronto de la taĉmento, defendanta la Pordegon de Parso. Atakitaj de du flankoj, la persoj disfuĝis. La vojo al la rivero kuŝis malfermita.

Tais, kune kun du centoj de tesaliaj rajdistoj trafis en la taĉmenton de Filoto, kiun atakis nesciate el kie aperinta azia surĉevala hordo. La makedonoj komence eĉ ne komprenis, kiun ili renkontis.

En antaŭmatena krepusko Tais surrajdis monteton akompane de la loĥago kaj la dua centestro. Ili haltis, ekvidinte la ebenaĵon, sterniĝintan antaŭe. Subite ambaŭ centestrojn kvazaŭ forblovis vento. Ili ekrajdis malsupren, vokante per batalaj krioj sian taĉmenton disde la bazo de la monteto. Ne tuj rimarkis la atenanino hordon da duonnudaj rajdistoj, freneze kurantan sur la griza, krepuska ebenaĵo. La ĉevaloj sterniĝis en balanciĝanta herbo, kurante flanko ĉe flanko per densa lavango. Iliaj grizaj konturoj ŝajnis ondoj sur rivero, leviĝinta dum altakvo, meze de kliniĝanta sub vento alta seka herbo.

Timo penetris en la kuraĝan koron de la hetajro. La fantoma hordo, silente rapidanta renkonten al la makedonoj... Ĉu ĝi eliris el subteraj foroj de Hadeso, revivigita per sorĉo de ĉi-tieaj pastroj-magoj?

Kontraŭ la minaca torento impetis la rajdistoj de Aleksandro. Sovaĝa hurlo, leviĝinta al la ĉielo, sobrigis Tais-on. Kvazaŭ responde al la hurlo, maldekstre, el trans la montoj, ekbrilis radioj de sunleviĝo, prilumante la tute realan batalon. La tesalianoj ĵetiĝis orienten, fortranĉante la azianojn disde la montoj, dekstre batis la agrianoj, kaj en la mezon, kunpremitan per tiu tenajlo, enkojniĝis la infanterio kun gigantaj lancoj-sarisoj, longaj je dek kvar ulnoj. La batalo finiĝis, kiel ĉiuj kolizioj de ĉevalaj trupoj, tre baldaŭ. Kun krioj de kolero kaj teruro la atakintoj ekkuris malantaŭen, donacinte al la makedonaj militistoj multajn bonegajn, kvankam malbone dresitajn, Nisajn ĉevalojn.

Plue ĝis Araso mem neniu renkontiĝis sur la vojo de la taĉmento. La pontoj estis farataj kun sovaĝa fervoro. Ĉiuj sciis, ke Aleksandro ne prokrastos aperi, tuj kiam li finos kun la barantaj persaj trupoj.

La prokrasto iĝis pli longa, ol atendis Filoto kaj Keno. La pontoj estis pretaj, sed la armeo kun Aleksandro ne venis. Kiel oni eksciis poste, la batalo sur la monta vojo iĝis amasa buĉado. Pelataj de la senkompataj malamikoj, la persoj faladis de sur krutaj deklivoj en ŝtonplenajn fluejojn de riveretoj. Kelkaj mem ĵetadis sin de sur rokoj, preferante liberan morton al sklaveco aŭ turmenta pereo pro glavoj kaj lancoj.

Aleksandro ne atendis tiom persistan reziston de la persoj kaj ekfuriozis. Tamen kiam la militestro nokte alveturis al la rivero kaj ekvidis, ke ĉio estas preta por transiro de la rivero, ĉe la pontoj brulas torĉoj, kaj la avangardo staras sur la transa bordo, atendante ordonojn, Aleksandro mildiĝis. Li ordonis al la hetajroj, la tesalianoj kaj la agrianoj tuj transiri sur la transan bordon. Aleksandro elrajdis sur sia fidela Bukefalo (li ne batalis sur ĝi en la monta pasejo, sed prenis pli malpezan ĉevalon, kutiman al krutaj montoj) sur la altan bordon de Araso, por observi la transiron kaj viciĝon de la trupoj. Atenton de Aleksandro altiris volvita en mantelo malalta rajdisto sur longvosta kaj longkolhara ĉevalo. La rajdisto same, kiel la reĝo, estis observanta militistojn, transirantajn la pontojn, sola kaj senmova. Aleksandro pro sia ĉiama scivolemo alveturis al la eta rajdisto, ordoneme demandis:

— Kiu vi estas?

La rajdisto deĵetis la mantelon, malferminte volvitajn ĉirkaŭ la kapo nigrajn harligojn, — tio estis virino. Aleksandro kun miro komencis fiksrigardi ŝian vizaĝon, malbone distingeblan en mallumo, penante diveni, kiu do povis trafi ĉi tien, je kvin mil stadioj for de Babilono kaj je tri mil for de Suzo?

— Ĉu vi ne rekonis min, reĝo?

— Tais! — ekscitita pro miro, ekkriis Aleksandro. — Por kio? Kiel? Mi ja ordonis al ĉiuj virinoj resti en Babilono!

— Sed mi ne estas ĉiuj virinoj, — trankvile kontraŭis la hetajro. — Mi estas via gastino, reĝo. Ĉu vi forgesis, ke vi trifoje invitis min, en Ateno, en Egiptujo kaj en Tiro?

Aleksandro malserene silentis. Kompreninte lin, la atenanino aldonis:

— Ne pensu pri mi malbone. Mi ne deziras uzi la renkontiĝon sur Eŭfrato kaj ne kuras post vin, por elpeti iun favoron.

— Do por kio vi entreprenis tiom malfacilan kaj danĝeran vojaĝon?

— Pardonu, reĝo! Mi deziris, ke almenaŭ unu helena virino eniru la koron de Persujo egale kun venkaj militistoj, sed ne treniĝu en trajnoj inter militakiro, provianto kaj sklavoj. Mi havas bonegan ĉevalon, vi scias, mi bone rajdas. Akceptu min ĉi tie nur kun tiu celo.

Ne vidante la vizaĝon de Aleksandro, Tais eksentis ŝanĝon de lia humoro. Al ŝi ŝajnis, ke la reĝo ridetas.

— Do, gastino, — per tute alia tono diris li, — ni veturu, tempas!

Bukefalo kaj Boanergo malleviĝis de sur la deklivo. Ĝis la sunleviĝo Tais veturadis apud Aleksandro, kiu irigis Bukefalon per larĝa troto, neglektante lacon de siaj militistoj, opiniantaj, ke la dieca militestro ne cedas al homa malforteco. La montoj estis malaltiĝantaj ekde la rivero kaj sud-oriente estis disirantaj en vastan ebenaĵon. La legenda kaj malagrabla por ĉiu heleno Parso estis kuŝiĝanta sub la hufojn de la makedona kavalerio. La leoforo — tiel nomis la helenoj oportunan vojon, adaptitan por pezaj ŝarĝveturiloj, kondukis al strebata Persepolo, la plej granda gazafilakio, trezorejo de Persujo, la sankta loko de kronadoj kaj tronaj aŭdiencoj de la Aĥemenida dinastio.

Leviĝis la suno, kiam la makedonoj ekvidis sur la vojo kelkcentan amason da maljunaj homoj kun verdaj branĉoj — simbolo de paco kaj obeo. Iris helenoj, militkaptitaj aŭ trompe forkondukitaj por laboro en la ĉefurbo de Persujo, lertaj metiistoj kaj artistoj. Por furiozo kaj indigno de la makedona armeo, ĉiuj senescepte helenaj majstroj estis kruele kaj intence kripligitaj. Ĉe iuj estis forhakitaj la piedoj, ĉe aliaj — la maldekstraj manoj, ĉe la triaj estis fortranĉitaj la nazoj aŭ la oreloj. Oni kripligis la homojn kun kalkulo, ke ili povu plenumi laboron laŭ sia metio, sed ne povu fuĝi en la patrujon en tiom mizera aŭ timiga aspekto.

En la okuloj de Aleksandro mem aperis larmoj de indigno. Kiam la kripluloj, falinte antaŭ lia ĉevalo, petis helpon, Aleksandro deĉevaliĝis. Vokinte al si kelkajn sennazajn gvidantojn de la homamaso, li diris, ke li helpos al ili senprokraste reveni hejmen. La gvidantoj konsiliĝis inter si, kaj, ree alirinte al Aleksandro, pacience atendinta ilin, komencis peti pri permeso ekloĝi ĉiuj kune en loko laŭ ilia elekto. Tie la kripluloj ne estos objektoj de mokoj kaj kompato, malkiel se ili disveturus al siaj hejmaj lokoj. Aleksandro aprobis ilian decidon, ordonis al ili iri renkonten al la ĉefaj trajnoj de Parmenio kaj poste en Suzon, kie al ĉiu oni donos po tri mil draĥmojn, po kvin vestojn, po du bovajn jungaĵojn, po kvindek ŝafojn kaj po kvindek mezurojn da tritiko.

Kun feliĉaj krioj, glorante la reĝon, la kripluloj ekiris pluen. Aleksandro ekrapidis al la plej malamata urbo de Azio, kiel li nomis Persepolon.

— Mi nombris ilin, — diris Ptolemeo, subite elrajdinte el la flanka vojo, — estas ĉirkaŭ mil homoj! Kripligi tian amason da homoj, lertaj metiistoj, — kiel povis persoj detruadi kun tia malico belon de homa korpo?

— Kiel ili povis detrui la belan Atenon — templojn, portikojn, fontanojn. Por kio? — demandis siavice Tais.

Aleksandro ĵetis oblikvan rigardon al Ptolemeo:

— Kion ĉi tie respondos mia plej bona observanto de landoj kaj ŝtatoj?

— Tre simple, granda reĝo! (La nekutima titolado ne restis nerimarkita de la hetajro). — Tre simple, — ripetis Ptolemeo, — belo servas kiel apogo de la animo de la popolo. Rompinte ĝin, frakasinte, disĵetinte, ni rompas la fundamenton, devigantan homojn batali kaj fordoni por la patrujo siajn vivojn. Sur malpurigita, eltretita loko ne elkreskos amo al sia popolo, al sia pasinteco, batala kaj civitana kuraĝo. Popolo, glora pro siaj agoj, iĝas amaso da ĉifonuloj, dezirantaj nur ŝtopi la ventron kaj drinki vinon!

— Bonege, amiko! — ekkriis Aleksandro. — Ĉu vi tamen ne konsentas? — turnis li sin al la hetajro, obstine skuinta la kapon. Tais ruĝiĝis pro la rekta alparolo de la reĝo al ŝi.

— Ptolemeo pravas, kiel ĉiam, sed ne ĉiuflanke, same kiel ĉiam. Kserkso trapasis kun detruado kaj incendioj tutan Atikon kaj forbruligis la Akropolon de Ateno. En la sekva jaro lia satrapo Mardonio bruligis Atenon denove, tion, kio restis post Kserkso. Ptolemeo pravas — Mardonio forbruligadis kaj detruadis antaŭ ĉio templojn, portikojn kaj galeriojn de skulptaĵoj kaj pentraĵoj. Sed miaj samcivitanoj nenion rekonstruis. Faligitaj muroj, nigriĝintaj kolonoj, frakasitaj statuoj, eĉ cindroj de incendioj restis ĝis tiu tempo, kiam la persoj estis elpelitaj el Helenujo. La helenoj ĵuris, ke la nigraj vundoj sur nia bela lando firmigados ilian malamon kaj furiozon en bataloj kontraŭ la aziaj konkerintoj. Kaj la batalo ĉe Plateo frakasis tiujn — post longaj tridek jaroj! Kaj aperis Periklo, Aspazio, Fidio, kaj la Partenono!

— Ĉu vi volas diri, ke ne nur la belo mem, sed ankaŭ vido de ĝia detruo firmigas la animon en la popolo? — demandis Aleksandro.

— Ĝuste tiel, reĝo! — respondis Tais. — Sed nur se la popolo antaŭe akumulis, kreis la belon de sia lando kaj vidis mem ĝian detruon, komprenante, kio okazis!

Aleksandro enprofundiĝis en silenton.

La ĉevaloj, kvazaŭ antaŭsentante proksiman finon de la vojo, reviviĝis kaj vigle ekkuris laŭ la vojo, malleviĝanta ĉiam pli malsupre en densan arbaron. Dikeco de maljunaj kverkoj atestis, ke la arbaro ekde la antikveco estis netuŝata, defendante la ebenaĵon de Persepolo kontraŭ nordaj ventoj. Poste aperis kulturitaj kampoj, zorgeme irigaciitaj per montaj rojoj. Pacaj terkulturistoj, plej verŝajne — sklavoj de reĝaj bienoj, estis plugantaj la teron per potencaj nigraj grandegaj virbovoj, apatiaj kaj malrapidemaj, kun la kornoj, fleksitaj internen. La makedonoj jam konis tiujn animalojn, ilian neordinare grasan lakton kaj bongustan viandon. Malproksime antaŭe, sur la plata ebenaĵo, estis kvazaŭ naĝantaj super la tero la blankaj palacoj de Persepolo. Eĉ el granda distanco netolereble brilis sub la suno iliaj tegmentoj el pura arĝento.

La infanterianoj kaj la arkpafistoj ŝanĝis paŝadon al kurado, per lastaj fortoj penante ne postresti de la kavalerio. La armeo disvolviĝis per larĝa fronto. Disdividiĝinte al etaj taĉmentoj, la makedonoj estis trairantaj inter ĝardenoj, irigaciaj kanaletoj kaj malriĉaj domoj de la urborando. Loĝantoj kun teruro kaj krioj kaŝiĝadis kie ajn, pordegoj estis fermataj aŭ restadis malfermitaj en fuĝa timo. Aleksandro sciis, ke lia plano de subita kapto de Persepolo sukcesis. Neniu suspektis la urĝan alvenon de grandaj makedonaj trupoj. Tial li ne konstruis planon de batalo kaj de batalordo, disponiginte iniciaton al taĉmentestroj kaj eĉ al centestroj. Li mem kun la plej eltenemaj hetajroj kaj tesalianoj ekrajdis al la trezorejo, antaŭ ol ties gardantoj povus entrepreni ion por kaŝi arĝenton, oron, juvelŝtonojn, purpuran farbon kaj aromaĵojn.

Dum en ĉerizaj kaj persikaj ĝardenoj la infanterianoj estis ekbatalantaj kontraŭ haste kunkurintaj militistoj de la malforta persa gardistaro de la urbo, la rajdistoj, kovritaj de koto pro ŝvito kaj polvo, impetis al la palacoj, starantaj sur altaj platformoj. Malpezaj, blankaj, kovritaj per maldikaj kaneloj kolonoj, po kvardek ulnojn altaj, staris kiel arbaro, kaŝante la misteran rezidejon de la persaj regantoj. En la norda angulo de la palaca platformo la ŝtuparo, kondukanta en la pordegon de Kserkso, estis defendata de arkpafistoj kaj de taĉmento de la elita reĝa gardistaro de «Senmortuloj» en kirasoj, brilantaj per orumo. La plej granda parto de tiuj kuraĝaj militistoj pereis ĉe Gaŭgamelo, parto foriris kun Dario norden. La restintaj en Persepolo povis fari nur mallongan reziston al la furioza impetego de la elita makedona kavalerio. Ne sukcesis rekonsciiĝi la palacaj servistoj, kiam ĉevalaj hufoj ekfrapis, trakurinte la nefermitan pordegon de Kserkso kun ties grandegaj skulptaĵoj de flugilhavaj virbovoj. La furiozaj ĉevaloj surflugis sur la grandegan nordan ŝtuparon, kondukantan de la platoj de la platformo tra portiko el 12 rondaj kolonoj en la apadanon — la Halon de Aŭdiencoj, kvadratan ejon je 200 ulnoj laŭ ĉiu muro, kies altan tegmenton apogis masivaj kvadrataj kolonoj, starantaj per regulaj vicoj en la tuta halo, samkiel en ĉiuj ceteraj gigantaj haloj de la persepolaj palacoj.

Deĉevaliĝinte, Aleksandro restis en la malvarmeta apadano, dum Ptolemeo, Hefestiono, Filoto diskuris, estrante siajn militistojn, tra haloj en serĉoj de la trezorejo, dispelante ĉiuflanken timigitajn virojn kaj virinojn de la palaca servistaro. Ili atingis la trezorejon, aparte starantan en la orienta parto de la palaco, tra triobla pilono kaj tra la suda fasado, turnita al la ebenaĵo. Tie, en la haloj de «Cent kolonoj», «Naŭdek naŭ kolonoj» kaj en implikitaj koridoroj de la orienta angulo de la palaca platformo, lokiĝis la fama gazafilakio. La lastan mallongan batalon la makedonoj eltenis en mallarĝa pasejo inter la trezorejo kaj la suda palaco. La heroo de la batalo en la Persa Pordego Kratero tiutempe sukcesis kapti ejojn por gardistaro, situantajn apud la trezorejo post la Trona Centkolona halo. Post kelkaj minutoj la reĝaj trezoristoj en la apadano sur la genuoj estis etendantaj al Aleksandro ruzajn ŝlosilojn, per kiuj estis malfermeblaj la pordoj de la ĉambroj kun la trezoroj. Sigelitaj, kun fidinda gardistaro, ili transiris en posedon de la granda militestro.

Ĝislime forkonsumitaj, la makedonoj falis por ripozo samloke, en la palacaj haloj, konfidinte la ĉevalojn al la palaca servistaro. La militistoj ne havis fortojn eĉ por rabado. Aleksandro ne deziris tuŝi la lokajn loĝantojn, laŭ la ekzemplo de Suzo, kvankam Persepolo ne kapitulacis kaj ne sendis anticipe parlamentariojn. Ilin senkulpigis la subita apero de la makedonoj, penetrintaj en la urbon, kiam decidi ion jam estis malfrue.

Leontisko kaj Kratero ĉirkaŭveturis placojn kaj ĉefajn stratojn, disstarigante gardistojn — ne troa antaŭgardo, ĉar en la urbo povis embuski nemalgrandaj taĉmentoj da malamikaj militistoj. Pro laco la makedonoj ne povis manĝi, kaj trinki vinon ili timis. Militistoj kuŝis, kiel ajn, en ombro de arboj kaj muroj, sur eltrenitaj sur stratojn tapiŝoj, kovriloj kaj matoj, forprenitaj disde la loĝantoj.

En tiun dorman regnon eniris Tais, atendinta en eksterurba ĝardeno kun negranda gardistaro. Laŭ la interkonsento, ŝi alrajdis al la okcidenta ŝtuparo sur la platformo, kie palacaj servistoj estis diligente forlavantaj sangon, abunde disfluantan sur la blankaj ŝtupoj. La kadavroj de la pereintaj defendintoj de la palaco estis jam forigitaj, sed la akra odoro de sango plu staris en antaŭsunsubira senventeco.

Tiun nokton Tais pasigis en riĉa domo de fuĝinta kortegano, kie sklavoj kaj sklavinoj kun timo penadis plenumi ajnajn dezirojn de la fremdlandanino, laca, nigra pro la suno kaj polvo, ŝajnanta al ili minaca, malgraŭ sia beleco kaj negranda alto. Eble, ilian timon pligrandigis elokventaj gestoj de Leontisko kaj Ptolemeo. Ili montris, ke pro unu hareto el la densaj harligoj de la hetajro estos tuj murditaj ĉiuj loĝantoj de la domo kaj tuta ilia idaro ĝis la lasta hundido. Nemalmultajn timojn aldonis ankaŭ la rajdista taĉmento, kiu lokiĝis por ripozo en la ĝardeno, kaj siajn ĉevalojn instalis ne nur en la malpleniĝintajn ĉevalejojn, sed ankaŭ en la domon. Instalinte ĉi tien Tais-on, ambaŭ makedonaj militestroj malaperis. Tais eksentis sin soleca antaŭ tuta amaso da servistoj, forlasitaj de la mastroj por arbitro de la sorto, sed konscience konservantaj ilian posedaĵon. Tais unue postulis banujon kaj ekiris en grandan rondan ejon, ŝovinte ponardon sub la zonon de la mallonga ĥitonisko. Tie ŝin renkontis maljuna sklavino, helenino el Ionio, kiu ekparolis en dialekto, komprenebla por Tais. Ŝi komencis patrinece zorgi la unuan liberan helenan virinon, venintan en la koron de Persujo kune kun la nevenkebla armeo de la teruraj konkerantoj. Post la bano ŝi zorgeme frotis la tutan korpon de la hetajro, kaj speciale la krudiĝintajn, skrapvunditajn genuojn, ŝmiris per iu bruna, akre odoranta drogo. Ŝi klarigis, ke tio estas valorega kuracilo, pli multekosta, ol arĝento. Ĝin oni kolektas en dezertaj montoj trans Persepolo, kie ĝi aperas kiel vakseca aglomeraĵo sur nudaj rokoj.

— Eble, tio estas bruligebla verda oleo? — demandis Tais.

— Ne, sinjorino. Da bruligebla oleo estas kiom ajn en la oriento kaj la nordo, sur la bordoj de la Hirkana maro. Sed tio ĉi estas rara donaco de Geo, havanta forton por kuraci ĉion, speciale vundojn. Vi vidos, ke morgaŭ ĉiuj viaj skrapvundoj kuraciĝos.

— Mi dankas vin! Preparu por morgaŭ tiun ĉi drogon por kuraco de vundoj de miaj amikoj, — diris Tais. En la batalo ĉe la pordego ricevis malgravajn vundojn Ptolemeo kaj la maljuna loĥago.

La sklavino obeeme ekbalancis la kapon, envolvante Tais-on en maldensan ŝtofon, por ne malvarmigi post la frotado, kaj vokis du servistinojn, kiuj komencis kombi per eburaj kombiloj la nigrajn harojn de la atenanino, brilantajn post la lavo. Tais jam nenion sentis. Ŝi estis firme dormanta, retrofleksinte la kapon kaj malfermetinte la malgrandan buŝon kun la infaneca supra lipo. La minaca konkerantino iĝis laca knabinaĉo.

La maljuna sklavino, tuj kiam la kombistinoj finis sian aferon, kovris la heleninon kun tenero, kiel propran filinon.

En la sekva tago Aleksandro, pura kaj freŝa, kiel juna dio de Helenujo, en ora kiraso, akceptis la kŝatron, aŭ, helene, la satrapon de Parso kaj liajn proksimajn altrangulojn en la Trona halo de la Daria Palaco, kiun tute antaŭnelonge estis okupanta la malfeliĉa «reĝo de reĝoj». La persoj alportis listojn de valora havaĵo, troviĝanta en la urbo, kaj dankis pro tio, ke la granda konkeranto ne permesis disrabi Persepolon. Aleksandro estis mistere ridetanta, interŝanĝante rigardojn kun siaj militestroj. Ili sciis, ke reteni la militistojn de prirabo de la legenda ĉefurbo povis nur nekredebla laco, faliginta ilin ĉe la atingita celo. Instali ordon nun, kiam forpasis la batala fervoro, estis facile, kaj Aleksandro vere ordonis nenion tuŝi en la urbo.

La makedonoj kvazaŭ rompiĝis en tiu lasta impeto kaj nun apatie rigardis al neaŭdita lukso de la palacoj kaj al riĉeco de la loĝataj domoj de pastroj kaj korteganoj. Maljunaj veteranoj, lacigitaj de vico de militiroj kaj teruraj bataloj, ploris pro feliĉo, vidante sian diecan gvidanton sur la trono de la persaj regantoj. La milito estas finita. Ili atingis la finon de la militiro kaj bedaŭris la pereintajn kamaradojn, kiuj ne ĝisvivis tian gloron.

Aleksandro opiniis, ke, ekposedinte Azion, li povas iri orienten ĝis la rando de la mondo, sed tenis siajn planojn en sekreto eĉ por la plej proksimaj amikoj. Estonte atendis neevitebla militiro persekute al Dario, ĉar, dum la reĝo de la persoj ne estas neniigita, Aleksandro, malgraŭ tuta obeemo de la popolo, ne povis okupi la lokon de la reganto. Ĉiam restis danĝero de subita bato, se Dario sukcesos kolekti sufiĉan armeon. Tuj kiam printempo venos en la nordajn montojn, estos la tempo komenci la persekuton kaj samtempe transloki la rezidejon en Ekbatanon.

Ekbatano, situanta je kvin mil stadioj norde de Persepolo kaj pli alte, ol ĝi, en montoj, estis malvarmeta somera ĉefurbo de Aĥemenidoj kaj samtempe fortikigita urbo, tute ne simila al orgojle malfermita ĉiuflanke Persepolo. Aleksandro decidis transporti tien la trezorojn de la tri gazafilakioj — de Suzo, Persepolo kaj Babilono. Samtien li ordonis turni ankaŭ la gigantan trajnon de Parmenio, ĉar li intencis fari Ekbatanon kaj Babilonon siaj du ĉefurboj, kaj la unuan ankaŭ bazo por preparo de la militiro orienten.

Neatendite venis Eris, antaŭinta eĉ akcesorajn taĉmentojn de infanterianoj. Ŝi alveturigis al Tais leteron de Hesiona, kiu anstataŭ Persepolo ekveturis en Ekbatanon kune kun Nearĥo, decidinta atendi tie Aleksandron kaj ripozi de grandaj laboroj pri preparado de la floto. Nearĥo promesis trovi domon ankaŭ por Tais. Ptolemeo insiste konsiladis al la atenanino lokiĝi en Ekbatano por tuta tempo de la orienta militiro. La hetajro ne hastis, ankoraŭ ne plene rekonsciiĝinte de la kolrompa rajdado al Persepolo.

La nigra pastrino alveturis sur Salmaaĥ kaj nun akompanadis Tais-on en ŝiaj promenoj en la urbo kune kun du malnovaj amikoj — Likofono kaj la loĥago, ree nomumita por gardo de la bela atenanino. Za-Aŝt-on, malvolonte disiĝintan de la juna tesaliano, forveturigis Hesiona en Ekbatanon por aranĝi la loĝejon de Tais.

Kaj la atenanino vagadis kun ili tra grandegaj haloj de palacoj, tra ŝtuparoj kaj portaloj, mirante pri tio, kiel malmulte elfrotiĝis la ŝtupoj, malakriĝis la akraj eĝoj de la pordaj kaj fenestraj niĉoj de kvadrataj kolonoj. La palacoj de Persepolo, la grandegaj haloj de aŭdiencoj kaj tronaj kunvenoj estis vizitataj de malgranda kvanto da homoj kaj aspektis tute novaj, kvankam la plej fruaj konstruaĵoj staris ĉi tie dum ĉirkaŭ du jarcentoj. Ĉi tie, ĉe la bazo de la montoj de Favoro, la regantoj de Persujo konstruis specialan urbon. Ne por servado al dioj, ne por gloro de sia lando, sed sole por grandigo de si mem.

Gigantaj flugilhavaj virbovoj kun homaj vizaĝoj, kun rondaj, pufaj, kiel ĉe infanoj, vangoj estis opiniataj portretoj de reĝoj, spirantaj sanon kaj forton. Belegaj bareliefoj de leonoj, metitaj ĉe la bazo de la norda ŝtuparo al la apadano, kiuj por longe alkatenis atenton de la atenanino, gloris kuraĝon de la reĝoj-ĉasistoj. Da kuraĝo necesis, eble, pli, ol en la danĝera ĉasado al aproj, iam interesinta la hetajron en marĉoj de Sparto. Krom flugilhavajn diojn kaj leonojn, bareliefoj montradis nur vicojn de irantaj per etaj paŝoj militistoj en longaj maloportunaj vestoj, rektaj, kvazaŭ glutintaj bastonon; kaptitojn, tributulojn, fojfoje kun ĉaroj kaj kameloj, per monotona vico tirantajn sin al riverencado al la «reĝo de reĝoj», sidanta sur la trono. Tais penis nombri la figurojn ĉe unu flanko de la ŝtuparo, atingis cent kvindek kaj ĉesis. En gigantaj palacaj ejoj staris multegaj kolonoj: po kvindek, naŭdek kaj cent en tronaj haloj — similaĵo al arbaro, en kiu homoj vagadis, perdante direkton. Ĉu tio estis farita intence aŭ pro nescipovo alimaniere apogi la tegmenton, Tais ne sciis. Al ŝi, filino de Helenujo, kutima al abundeco de lumo, al vasteco de temploj kaj publikaj konstruaĵoj de Ateno, ŝajnis, ke aŭdiencaj haloj aspektus multe pli majeste, se ili ne estus tiel obstrukcitaj per kolonaroj. Pezaj ŝtonaj fostoj en la temploj de Egiptujo servis al alia celo, kreante etoson de mistero, duonmallumo kaj fremdiĝo disde la mondo, tamen tion oni ne povus diri pri la blankaj, altaj je kvardek ulnoj, palacoj de Persepolo. Neniu bildo de virino troviĝis inter grandega multo da skulptaĵoj. La afekta manko de tuta duono de la homa gento ŝajnis al la atenanino provoka. Simile al ĉiuj landoj, kie Tais renkontadis subpremadon de virinoj, la regno de la persoj devis fali en malklerecon kaj generi malkuraĝulojn. Por la hetajro iĝis pli kompreneblaj la mirindaj venkoj de la negranda armeo de Aleksandro. Kolero de la diinoj — regantinoj de la sortoj, de la fekundeco, de la ĝojo kaj de la sano neeviteble devis fali sur tian landon. Kaj la baraktanta ie norde reĝo de la persoj, kaj liaj superaj grandsinjoroj nun eltrinkis plenan kalikon da puno pro la troa levado de la viroj!

Persepolo ne estis urbo en tiu senco, kiun enmetadis en tiun vorton helenoj, makedonoj, fenicoj. Ne estis ĝi ankaŭ loko de sanktejoj, simila al Delfo, Efeso aŭ Hierapolo.

Persepolon oni kreis kiel lokon, kie la regantoj de la Aĥemenida regno plenumadis ŝtatajn aferojn kaj akceptadis omaĝojn. Pro tio ĉirkaŭ la platformoj de la blankaj palacoj staris nur domoj de korteganoj kaj ejoj por gastoj, zonitaj ĉe la suda flanko per larĝa duonringo de kabanoj de metiistoj, ĝardenistoj kaj cetera sklava servistaro, kaj norde — per ĉevalejoj kaj fruktaj ĝardenoj. La stranga urbo, belega kaj sendefenda, orgojla kaj blindiga, komence forlasita de persa nobelaro kaj riĉuloj, nun estis rapide plenigata de homoj. Scivolemuloj, serĉantoj de feliĉo, restaĵoj de dungitaj armeoj, senditoj de foraj landoj de la sudo kaj la oriento estis kunveturantaj nesciate el kie, dezirante vidi la vizaĝon de la granda kaj dieca venkinto, de la juna, bela, kiel helena dio, Aleksandro.

La makedona reĝo ne kontraŭis al la kunvenado. La ĉefaj trupoj de lia armeo same kolektiĝis ĉi tie, prepariĝante al la festo, kiun promesis Aleksandro antaŭ la ekiro norden.

Tais preskaŭ ne vidis Ptolemeon kaj Leontiskon. Okupataj ekde sunleviĝo ĝis malfrua nokto, la helpantoj de Aleksandro ne havis tempon por ripozo aŭ amuzoj. De tempo al tempo en la domon de Tais venadis senditoj kun iu donaco — rara juvelaĵo, skulptita kesto el eburo, perla bidaro aŭ stefano (diademo). Foje Ptolemeo sendis malgajan sklavinon el Edomo, lertan en farado de pano, kaj kun ŝi tutan sakon da oro. Tais akceptis la sklavinon, kaj la oron fordonis al la loĥago por disdono al la tesaliaj rajdistoj. Ptolemeo ekkoleris kaj ne sendadis sciigojn pri si ĝis kiam li mem alveturis kun speciala komisio de Aleksandro. La reĝo invitis la atenaninon pro urĝa afero. Li akceptis ŝin, akompanatan de Ptolemeo, sur la suda teraso, ĉirkaŭita de kontinua blank-rozkolora tasego da floranta migdalo. Tais ne vidis Aleksandron post la transiro trans Arason kaj trovis, ke li ŝanĝiĝis. Malaperis la nenatura brilo de la okuloj, ili iĝis, kiel kutime, profundaj kaj atente rigardantaj malproksimen. La vizaĝo, maldikiĝinta pro la superhoma streĉo, ree ricevis florantan ruĝon kaj glatecon de juna haŭto, kaj la moviĝoj iĝis iomete pigraj, kiel ĉe sata leono. Aleksandro gaje salutis la hetajron, sidigis ŝin apude, ordonis alporti frandaĵojn, faritajn de lokaj majstroj el nuksoj, daktiloj, mielo kaj bubala butero. La atenanino metis la fingrojn sur la larĝan manradikon de la reĝo kaj demande ridetis. Aleksandro silentis.

— Mi pereas pro scivolemo! — subite ekkriis la hetajro. — Por kio vi ekbezonis min? Diru, ne turmentu!

La reĝo forĵetis la maskon de seriozeco, rememoriginte al Ptolemeo la malnovan kamaradon en infanaj petoloj.

— Vi konas mian revon pri reĝino de amazonoj. Vi mem penis mortigi ĝin en Egiptujo!

— Mi nenion mortigis! — indignis Tais. — Mi penis diri la veron.

— Mi scias! Fojfoje oni deziras vidi revon realigita, almenaŭ en fabelo, kanto, teatra spektaklo...

— Mi komencas kompreni... — malrapide diris Tais.

— Nur vi, rajdistino, aktorino, ĉarma, kiel diino, kapablas plenumi mian deziron vidi ĉe mi...

— Ĉu reĝinon de amazonoj? En teatraĵo? Por kio?

— Tio ne estos ludo en teatro, ne! Vi traveturos apud mi tra amasoj de kunvenintoj por la festo. Pasos onidiro, ke la reĝino de amazonoj venis al mi, por iĝi mia edzino kaj regatino. Aperos legendo, al kiu kredos ĉiuj. Cent mil atestantoj disportos la mesaĝon tra tuta Azio.

— Kaj poste? Kien malaperos la «reĝino»?

— Forveturos en «sian landon», al Termodonto. Kaj vi, Tais, venos kiel gastino al mia festeno en la palaco.

La hetajro ride ronkis.

— Mi konsentas. Sed kie mi prenu akompanantinojn-amazonojn?

— Trovu du, pli ne necesas. Ja vi veturos apud mi.

— Bone, mi prenos unu — mian Eris-on, ŝi estos mia «militestrino». Ŝia minaca aspekto konvinkos iun ajn.

— Mi dankas vin. Ptolemeo, ordonu, ke la plej bonaj majstroj faru por Tais oran helmon...

— Kaj por Eris — arĝentan. Kaj rondajn ŝildojn kun bildoj de serpento kaj falko. Kaj pafarkojn kun sagujoj kaj sagoj. Kaj mallongajn lancojn. Kaj malgrandajn glavojn kun oraj teniloj. Ankoraŭ — bonan leopardan felon.

— Ĉu vi aŭdis, Ptolemeo? — diris tre kontenta Aleksandro.

— Certe! Sed kion pri kiraso? Ĝin oni ne faros tiel baldaŭ. Kaj ne eblas trovi konvenan por virinoj. Se kirasoj ne estos tute konformaj, rezultos histrionoj.

— Ĝuste! — diris Tais. — Ni veturos, kiel veraj amazonoj, nudaj, nur en zonoj por glavoj kaj rimenoj por sagujoj.

— Bonege! — ekkriis Aleksandro, brakumante kaj kisante Tais-on.

La atenanino kune kun Eris kaj tuta cento da tesaliaj rajdistoj — honora eskorto de la estonta «reĝino de amazonoj» — direktis sin al reĝaj banejoj sur unu el grandaj lagoj je dek parasangoj sude for de Persepolo. Tien estis enfluanta la rapida Araso. Feĉo, alportita de ĝiaj printempaj akvoj, jam sedimentiĝis, kaj la blua spegulo de la lagoj rericevis virgan purecon kaj travideblecon. Blankaj konstruaĵoj de malgranda palaco, verandoj sur la bordo, ŝtuparoj, malleviĝantaj al la akvo, estis tute senhomaj, same kiel la ĉirkaŭaĵoj kaj foraj bordoj, malaperantaj en blua nebuleto de tagmezaj vaporoj. Unuafoje dum la tuta tempo de vojaĝado ekde Egiptujo ĝis Persepolo Tais eksentis sin en la loko, kiu povus esti loĝejo de diino aŭ dio. Ĉi tie, kiel en la hejma Helenujo, konstruaĵoj de la homo estis kunfandiĝantaj kun la ĉirkaŭanta naturo, iĝantaj ties nedeprenebla parto. La konstruintoj de la palacoj kaj temploj de Egiptujo, Babilono kaj Persujo strebis forbariĝi disde la naturo. Ĉi tie troviĝis la escepto. Sur tiu ĉi kvieta lago Tais unuafoje dum kelkaj jaroj spertis paciĝon kaj trankvilon, dissolviĝante en la pura monta aero, en brilado de la suno, en apenaŭ aŭdebla plaŭdado de etaj ondoj kaj en bruo de larĝbranĉaj pinoj.

Ambaŭ virinoj elektis kvadratan pavilonon. Ŝtuparo, kondukanta al la akvo, estis ĉirkaŭbarita per alta parapeto, plene kaŝanta ilin de fremda rigardo. Tais longe kuŝadis sur marmoro apud la akvo mem, egaligante sian kupran sunbrunon, kaj Eris sidadis ĉe la ŝtupo, penseme rigardante al la akvo kaj aŭskultante venton. Ili mergiĝadis en beatan rigidiĝon, senmovaj kaj mutaj, kvazaŭ statuoj. Kiam varmego iĝadis malpli granda, sur malpeza boato el blanka ligno alnavigadis maljuna servisto, sklavo el fora Kadusio.

Li alveturigadis freŝajn fruktojn kaj promenveturigadis Tais-on sur la lago. Iam la maljuna kadusiano servis ĉe helena dungosoldato kaj ellernis paroli en la kojneo. Per simplaj kaj konvinkaj vortoj li rakontadis legendojn pri la lagoj, pri belaj feinoj — nimfoj de fajro, amo kaj saĝo, loĝintaj en najbaraj montoj, pri mornaj kaj malicaj ĝinoj — viraj diaĵoj de senhomaj montofendoj, subuloj de la feinoj.

La boato malrapide glitadis sur la travidebla akvo, egalmezure plaŭdadis la remilo. Sub nelaŭta rakontado de la maljunulo Tais sonĝis kun malfermitaj okuloj. Aeraj, kun fajraj briloj, en malpezaj vestoj, senzorgaj kaj kruelaj belulinoj glitadis super la akvo, tente fleksiĝante dum flugo, logadis al la ŝtupegoj de nudaj ventoronĝitaj rokoj, starantaj mure por gardi la malpermesitajn loĝejojn de la dezertaj spiritoj. Kaj Tais deziris iĝi sama feino — nek homo, nek diino, libera de maltrankviloj, interesoj, malpacoj kaj rivaleco, kiuj plenigas egale la homojn kaj la diojn de Olimpo. Ŝi eĉ provis voki feinojn, por ke ili helpu al ŝi ŝanĝi la aspekton kaj instruu ŝin pri la ĝua libero de flugo. Vekiĝante de la revoj, Tais kun rido palpadis sian densan, glatan, tre teran korpon kaj, suspirinte, ĵetadis sin en malvarman profundon de la lago, neatingeblan por la fajraj belulinoj.

Ses tagoj pasis rapide, venis la antaŭtago de la festo. Konsiliĝinte kun la tesalianoj, la atenanino decidis aperi en la urbo vespere. Kun hot-kriado kaj fajfado, frapante la ŝildojn, sub tintado de la armilaro kaj rimenaro, hufofrapado kaj henado de la ĉevaloj, freneza hordo kun torĉoj enkuris la urbon kaj trarajdis al la nord-orienta rando en anticipe preparitan vastan domon. Onidiro pri la veno de la reĝino de amazonoj disflugis en la urbo momente. Centoj da homoj, konsternitaj de la brua invado, rakontadis pri la evento. Opiniinte la tesalianojn amazonoj, ili nombris preskaŭ mil ferocajn rajdistinojn, kun ĵettranĉiloj en la dentoj.

Neniu plu vidis eĉ unu virinon de Termodonto, ĝis sur homplenan placon, ĉe la suda flanko de la palacoj, elveturis la dieca venkinto de la «reĝo de reĝoj» mem, la nova reganto de Azio Aleksandro, akompane de famaj militestroj. La hela suno ludis sur la ora kiraso kaj la helmo en formo de leona kapo de la grandega kaj bela makedono. La ora brido akre distingiĝis sur la nigra hararo de la potenca batala virĉevalo Bukefalo, ne malpli fama, ol ĝia rajdanto.

Ĉe la maldekstra, honora flanko de Aleksandro veturis la reĝino de amazonoj, same en ora armilaro. La popolo reteninte la spiradon rigardis al Aleksandro kaj lia belega, kiel diino, kunulino. La amazono en pura kaj malestima nudeco sidis sur neaŭdite bela virĉevalo — or-rufa, kun longa nigra vosto kaj kolhararo, en kiun estis enplektitaj oraj fadenoj. La amblulo, negranda kaj fleksiĝema, ŝajnis lacerto apud grandega Bukefalo. La kuprohaŭtan korpon de la amazona reĝino estis kuntiranta zono el oraj kvadratetoj kun mallonga glavo, la dorson estis kovranta leoparda felo, sur kiu lokiĝis pafarko kaj sagujo en kadro de longaj oraj harligoj, falantaj el sub surnukaĵo de la neelteneble brilanta helmo. La vizaĝon de la reĝino ĉirkaŭprenis dika rubando de la helmo, kio kune kun la malalta viziero donis al ŝi bataleman kaj necedeman aspekton. Sur la maldekstra brako, super la kubuto, la amazono portis ŝildon kun bildo de ora falko de Kirka en la centro.

Je paŝo malantaŭ la reĝino sur malhel-cindra ĉevalino veturis alia amazono, malhelhaŭta, en arĝenta helmo, kun arĝenta armilaro. En la centro de ŝia ŝildo sinuis arĝenta serpento, kaj el sub la helmo brilis sovaĝaj bluaj okuloj, atentaj kaj nebonkoraj. En la dekstra mano la malhelhaŭta amazono tenis mallongan arĝentumitan lancon. Ŝia ĉevalino rapide movadis la krurojn, eksidadis, dancante, svingadis la voston, ornamitan per arĝentaj fadenoj.

Aleksandro kun la militestroj kaj la amazonoj malrapide rajdis tra homamasoj al la suda rando de Persepolo. Tie, sur ebena peco de stepo, oni konstruis sidilojn kaj markezojn, glatigis placeton por konkuro de atletoj, faris scenejon por aktoroj kaj dancistinoj. Ŝajnis mireginde, kiel rapide kunveturis ĉi tien prestidigitistoj, famaj muzikistoj kaj akrobatoj...

Sur interkruciĝo de du grandaj stratoj nobelaj persoj estis distingeblaj per bunteco de la vestoj kaj manko de virinoj. Riĉaj urbaninoj, envolvitaj en malpezaj kovriloj, alpremiĝadis al muroj de domoj kaj al bariloj, dum sklavinoj, antaŭante la virojn, preskaŭ ŝoviĝadis sub hufojn. La persa nobelaro estis admire pririgardanta bonegajn ĉevalojn kaj majestajn rajdistojn de la reĝaj proksimuloj.

— Rigardu! — ekkriis alta, batalem-aspekta homo, turnante sin al amiko, kies vizaĝtrajtoj atestis pri almikso de hinda sango. — Mi opiniis, ke la legendo pri amazonoj estas mensoga, almenaŭ tial, ke ili devus esti same kurbakruraj, kiel la virinoj de la masagetoj, pro rajdado ekde la infana aĝo.

— Kaj nun vi komprenis, ke la sidmaniero de amazonoj...

— Estas tute alia!

— Jes, iliaj tibioj ne estas mallevitaj, sed kuŝas sur la dorso de la ĉevalo, la kruroj estas forte fleksitaj en la genuoj, la kalkanoj estas forŝovitaj al la spino...

La duonhindo, rigidiĝinte, estis sekvanta per la okuloj la amazonan reĝinon, malproksimiĝantan kune kun Aleksandro en alian kvartalon, kie la strato estis ankoraŭ pli larĝa kaj multehoma.

— En aristera! (Maldekstre!) — Homoj tremeris pro la akra kriego de la malhelhaŭta amazono. La reĝino momente ŝirmis sin per la ŝildo. Laŭte frapis peza, kun forto ĵetita tranĉilo. La ĉevalo de la nigra amazono ĵetiĝis maldekstren, disŝovinte la homamason. Antaŭ ol iu sukcesis kapti la atencinton, li jam iĝis kuŝanta sur la tero kun lanco, profunde enpikita en la kaveton super la maldekstra klaviklo — la bato, de kiu ne ekzistis saviĝo. Tais rekonis la manieron de la templo de Kibela...

Ankoraŭ momento — kaj furioziĝintaj gvardianoj-hetajroj enŝiriĝis en la homamason, dispremante per la ĉevaloj ĉiujn, kiuj ne sukcesis retiriĝi. Ili ĉirkaŭigis per ŝnuro grupon da spektantoj ĉirkaŭ la murdito kaj ekpelis ilin en la flankan straton. Du homojn, kiuj penis transsalti la ŝnuron, ili tuj pikmortigis. Eĉ eta timo ne reflektiĝis sur la vizaĝo de la reĝino. Ŝi senzorge ridetis al Aleksandro. La reĝo ĵetis kelkajn vortojn al Ptolemeo, kiu turnis la ĉevalon kaj ekrajdis post la gvardianojn.

La solena defilado ne malrapidiĝis eĉ por minuto. Ekster la limoj de la urbo militistoj, starigitaj per multvicaj spaliroj, renkontis la reĝon per tondra batalkrio. La argiroaspidoj en la unuaj vicoj komencis frapadi siajn sonorantajn ŝildojn. Ekmurmuris tamburoj. La ĉevalino de la nigra amazono neatendite ekdancis, frapante la takton per la hufoj kaj riverencante dekstren kaj maldekstren. Tiam brakplenoj da bluaj, rozaj kaj flavaj floroj ekflugis sub la piedojn de la ĉevaloj. Ambaŭ amazonojn oni priĵetadis per floroj, kaj ili, ridante, ŝirmadis sin per la ŝildoj kontraŭ la aromaj faskoj, vokante eĉ plian ekstazon.

Ptolemeo atingis Aleksandron jam nemalproksime de la konstruaĵoj de la improvizita teatro.

— La nigrulino havas tro precizan kaj rapidan manon! — malkontente diris li, turnante sin al la reĝo.

— Ĉu vi sukcesis tamen ekscii la kaŭzon de la atenco? — ne turniĝante, demandis Aleksandro. — Por kio kaj kiu bezonis murdi belon, senutilan en milito kaj ne vokantan venĝon?

— Tiuj popoloj sur rando de dezertoj malestimas virinojn, ne sentas belon kaj, entuziasmiĝinte pri ideo, pretas al ajna murdo, ne timante sekvojn, sed tamen atencante el post angulo.

— Kion do faris al ili la amazona reĝino?

— Oni diras, ke la tranĉilĵetinto estas parenco de iu belulino, kiun oni destinis por vi kiel edzinon...

— Ĉu ne demandinte min? — ekridis Aleksandro.

— Oni diras, ke ili scias specialan magion. Neniu povas rezisti ĉarmon de iliaj virinoj.

Aleksandro diris malestime:

— Kaj, ekvidinte la belegecon de la amazona reĝino, ili decidis murdi ŝin eĉ per kosto de la vivo?

— Ili vivas malbone kaj aprezas nenion, krom servado al siaj dioj, — diris Ptolemeo, aspektanta iomete konfuzita, male al sia ordinara trankvileco.

— Ordonu mortigi ĉiujn, kiuj helpis al tio... Kaj lian belulinon edzinigu al unu el ĉevalistoj de hetajroj!

Aleksandro deĉevaliĝis kaj akceptis la desaltintan de sur Boanergo «reĝinon de amazonoj». Preninte ŝian manon, li ekkondukis ŝin sur la plej altan vicon de benkoj sub markezo el valorega purpura ŝtofo, prenita el trezorejoj de la orienta palaco.

La suno kaŝiĝis trans montetoj, kiam Aleksandro forlasis la feston. Ili ĉiuj veturis vice — Tais, plu en la aspekto de amazono, Ptolemeo, Hefestiono kaj Kratero. La ceteraj militestroj sekvis je paŝo poste, kaj ĉe la flankoj per duobla ĉeno veturis gardistaro el gvardianoj-hetajroj, vestitaj en kirasoj. Maldika serpeto de la nova luno ekbrilis super la pinto mem de la nigriĝintaj orientaj montoj, tuj kiam estingiĝis la palflava bordero de la sunsubiro.

Hefestiono diris ion al Kratero, kaj ili ambaŭ ekridegis. Tais strabis, mirante pri la neatendita gajeco de ĉiam serioza Kratero.

— Ili rememoras la finon de la spektaklo, — klarigis Ptolemeo.

Al Tais enmemoriĝis la mirinda danco kun serpento en milda antaŭsunsubira lumo kaj silento. Alta, maldika, neordinare fleksiĝema nubianino kaj babilonanino, palhaŭta, kun pufaj formoj, kreis impreson, kvazaŭ ringoj de la nigra serpenta korpo vere ĉirkaŭvolvas la blankan junulinon. La nigra «serpento», ŝajnis, jen leviĝadis el post la dorso de sia «viktimo», metante la kapon sur ŝian ŝultron, jen supreniĝadis de sur la tero, traglitante inter la kruroj de la babilonanino.

— Ĉu vi parolas pri la danco kun serpento? — demandis Tais.

— Tute ne. Ĉu tiu fajna arto povas tuŝi Krateron? Ne, li rememoras la kompanion de babilonaj akrobatoj, kiuj montris pantomimon de amoro.

— Kio do estis bona en ĝi? — miris la hetajro. — Kvankam, la junulinoj estis tre belaj, sed la viroj, preskaŭ ĉiuj — sirianoj, kun iliaj grasetaj, grandpugaj figuroj, montris aĉaĵon.

— Sed kiel ili estas lertaj en la pozoj! Tielaĵo ne venos en la kapon eĉ al la servantoj de Kotito!

— Ĉu vin same ravis tiu spektaklo? — demanis Tais.

— Vi malmulte konas min! Aŭ vi ŝajnigas?

Tais ruze mallarĝigis la okulojn, korektante post la dorso la ĉeneton, kunligantan ŝiajn «prunteprenitajn» harligojn.

— Ajna viro ne povas rigardi al tielaĵo alie, ol kun indigno! Nematuraj hundidoj aŭ eŭnukoj estas alia afero! — ekkoleris Ptolemeo.

— Estas interese, kial? Mi indignas pro tio, ke la sankta servo al Afrodito kaj Kibela, la sekreto, kiun scias nur la diino kaj la duopo, leviĝinta al ŝi, estas demonstrata publike, malaltigas la homon ĝis bruto kaj servas al nasko de malaltaj sentoj, al prirido de la belo. Fia rompo de la testamento de la dioj! — indigne diris Tais.

— Tion mi bone komprenas. Sed ankoraŭ mi sentas min priŝtelita, — ridetis Ptolemeo.

— Ha, vi deziras esti sur la loko de la sirianoj! — divenis Tais.

— Vere! Ne sur podio, certe, sed bela virino — ajna — devas esti mia. Se ĝi apartenas al aliulo, mi ne vidas kaj ne scias tion. Sed se ŝin oni brakumas kaj karesas antaŭ miaj okuloj, tio ofendas min. Mi ne povas akcepti tian spektaĵon!

Aleksandro kun intereso aŭskultis la konversacion, aprobe balancante la kapon.

— Mi deziras demandi vin, — turnis li sin al Tais.

— Mi aŭskultas vin, reĝo. — Laŭ signo de Aleksandro la atenanino alrajdis proksime.

— Ĉu dezirus vi esti reĝino de amazonoj en la realo? — duonvoĉe demandis Aleksandro.

— Por vi — jes, por mi — ne! Vi ne povas daŭrigi la fabelon, kiun vi elpensis.

— Probable! Kial vi scias?

— La fabelon eblas realigi nur per virino. Sed vi ne povis esti kun mi pli ol diurnon. Kaj foriris.

— Vi prenis min tutan kaj vi estas same furioza, kiel mi.

— Kun vi. La pastrino de Kibela diris, ke la Belo kaj la Morto estas nedisigeblaj. Mi tiam ne komprenis ŝin, sed nun...

— Kio nun?

— Kaj nun la kisoj de la granda Aleksandro estas en mia memoro ekde tiu eŭfrata nokto. Mi veturas kun vi... por momento realiĝis la legendo pri via amo... ne al mi, al la reĝino de amazonoj! Kaj la reĝino... malaperis! — Kaj Tais sendis Boanergon antaŭen en mallumon, ne atentante avertan ekkrion de Ptolemeo...

Hejme en lumo de tri lampionoj sklavinoj estis haste kombantaj Tais-on. Ŝiajn harojn matene necesis alte levi sub la helmon, por fari ŝin blonda amazono. La implikita krispa maso da bukloj estis apenaŭ cedanta al glitaj kombiloj el eburo. La atenanino malpacience stamfadis per la piedo, rigardante tra fendo en la kurteno al la prilumita platformo de la palaco. Gastoj de Aleksandro jam kunvenis. La lasta nokto antaŭ ekiro de la militestroj norden!

Tamen kiam venis Leontisko, por akompani la hetajron al la festeno, Tais iĝis tute preta. La tesaliano kun miro rigardis al ŝia modesta junulina vesto. Neĝblanka mallonga kaj diafana eksomido ne kaŝis eĉ unu linion de la korpo, nudigante la maldekstran ŝultron, la mamon kaj la fortajn krurojn en arĝentaj sandaloj kun altaj rimenoj. La nigrajn harojn Tais plektis en du dikajn harligojn, malleviĝantajn sub la genuojn. Estis neniaj aliaj ornamaĵoj, krom simplaj orelringoj kaj mallarĝa diademo-stefano super la frunto kun grandaj brilantaj topazoj de oreca koloro.

La kontrasto kun la antaŭhora «amazona reĝino» ŝajnis al Leontisko tiom forta, ke la militisto rigidiĝis, ĉirkaŭrigardante la atenaninon. Ŝi estis iomete pli alta, ol la ŝultro de Leontisko, sed tamen li ne povis liberiĝi de la sento, ke li rigardas al ŝi demalsupre supren.

Eris sencede akompanadis la mastrinon kaj kaŝiĝis ie en niĉo de la platformo kun firma intenco ĝisatendi la sunleviĝon kaj la finon de la festeno.

Aleksandro vokis al la festeno, krom siaj amikoj-militestroj, elektitaj kamaradoj-hetajroj, historiistoj kaj filozofoj, ankoraŭ ok homojn el la supera persa nobelaro.

Strange, neniun el virinoj, krom Tais, oni invitis ĉi tien, en la Tronan halon de Kserkso, kie ĉe la tablo kunvenis la tuta estraro de la venka armeo.

La platformo kun la gigantaj blankaj palacoj malhelis kiel tridek ulnojn alta klifo sub steloj de la frua suda nokto. Tra la denta barilo de la teraso estis trapenetrantaj larĝaj radioj de lumo de dancantaj en bronzaj kaldronoj langoj de flamo de brulanta oleo.

Leviĝante laŭ larĝa blanka centŝtupa ŝtuparo, Tais sentis, kiel kreskas en ŝi furioza ekscitiĝo, miksita kun malgajo, kvazaŭ antaŭ elpaŝo en sankta danco. Ŝi ekvidis la muron da orientaj montoj en rebrilo de la stela senluna ĉielo. Kvazaŭ kurteno ŝiriĝis antaŭ ŝia mensa rigardo. Ŝi transflugis en Helenujon, plenan je oro de la suno kaj pinoj, ekaŭdis lirladon kaj plaŭdadon de puraj rojoj en krutaj muskaj montofendoj; blankajn, rozkolorajn, bronzajn statuojn de nudaj diinoj, dioj kaj herooj, sovaĝajn kvaropojn de baŭmantaj ĉevaloj, rigidiĝintaj en skulptaĵoj, intensajn farbojn de freskoj kaj pentraĵoj en portikoj, pinakotekoj, loĝejoj. Ŝi pasis per la nudaj piedoj sur varma polvo de ŝtonaj padoj, malleviĝantaj al la lazura maro. Ĵetiĝis, kiel en brakumon de la patrino en la infaneco, en ondojn, portantajn al aromaj buntaj bordoj jen tenerajn nereidinojn — marajn junulinojn, akompanantinojn de Tetiso, jen furiozajn ĉevalojn de Pozidono, flirtigantajn siajn ŝaŭmajn kolhararojn en bruo de vento kaj en tondro de ondegoj.

— Tais, vekiĝu! — karese tuŝis ŝian nudan ŝultron Leontisko. La atenanino revenis sur la platformon de la palacoj de Persepolo, sub ombron de la grandegaj flugilhavaj virbovoj de la Kserksa pavilono. Tremerinte, ŝi komprenis, ke ŝi staris ĉi tie dum kelkaj minutoj, ĝis la pacienca tesaliano kuraĝis rememorigi, ke ĉiuj jam kunvenis en la Centkolona halo de Kserkso.

Tais trairis la ĉepordegan konstruaĵon kun kvar kolonoj kaj tri enirejoj, altaj po 25 ulnojn, preterante la dekstran elirejon, kondukantan al la apadano kaj al la palacoj de Dario. Ŝi direktis sin laŭ randa vojeto ekster la muro al la nord-orienta parto de la platformo, kie situis la ejoj de la Kserksaj palacoj kaj la trezorejo. Ĉi tie ŝi ne timis, ke sur ŝian puregan blankan veston trafos fulgo de grandegaj flamaj tasegoj. La nokto okazis kvieta, nuboj de nigra fumo estis leviĝantaj vertikale, kaj fulgo ne flugis flanken. Leontisko ekiris dekstren laŭ vojeto el platoj de brilanta kalkoŝtono, tra nefinkonstruita kvarkolona pavilono sur placeto antaŭ la trona halo de Kserkso. La larĝa portiko kun dek ses maldikaj kolonoj same estis prilumata per tasegoj. Ĉi tie brulis ŝafa graso, donanta nek odoron, nek fulgon, kaj uzata de persoj por lumigiloj en internaj ejoj.

Tais eniris en mildan duonlumon de la giganta halo kaj haltis ĉe unu el la cent kolonoj, kiuj, malgraŭ sia proporcia svelteco, plenigis la halon, kiel palmaj trunkoj boskon. La okcidentan angulon de la halo, hele prilumitan kaj pristarigitan per tabloj, plenigis brua amaso de servistoj kaj muzikistoj, pro kiuj Tais ne tuj ekvidis la festenantojn. Grupo da junaj flutistinoj lokiĝis inter kolonoj. Aliaj muzikistoj instalis sin en la fino de la linio de la tabloj, ĉe la ekstrema vico de kolonoj, post kiuj videblis balancataj de trablovo pezaj kurtenoj sur altaj triklapaj fenestroj. Tais profunde suspiris kaj, levinte la kapon, eliris al lumo de multegaj lampionoj kaj torĉoj, alfiksitaj al la muroj. Salutaj krioj kaj aplaŭdoj eksplodis tempeste, kiam la ebriaj kunuloj de Aleksandro ekvidis la atenaninon. Ŝi staris senmova dum kelkaj minutoj, kvazaŭ proponante al ĉiuj kontempli ŝin sen orgojla majesto, ĉiam postulanta humiligon kaj malgrandigon de alia homo. Tais aperis antaŭ la festenantoj kun bonega sento de interna trankvilo kaj digno, kiu donas eblecon ne timi mallaŭdojn kaj ne venkadi sinĝenemon per aroganteco.

La gastoj de Aleksandro estis trodorlotitaj per atingebleco de virinoj. Grandega kvanto de kaptitinoj, sklavinoj, muzikistinoj-aŭletridoj, vidvinoj de mortigitaj persoj — de ajna aĝo, nacio, haŭtkoloro, por ajna gusto — neeviteble difektis la rilaton al virino kiel al juvelaĵo, edukitan en Helenujo kaj transprenatan de la makedonoj. Sed Tais, la fama hetajro, estis multe pli neatingebla, ol ĉiuj virinoj en la ĉirkaŭaĵo de la makedona armeo. Antaŭ lampionoj, prilumita tra la maldikega ĥitono, ridetante, ŝi korektis la neoobeemajn harojn kaj poste nehaste ekiris al la bazo de la trono de Kserkso, kie estis sidanta la granda militestro.

En ŝia irmaniero jubilo de virina belo kaj ĝuo pri propra fleksiĝemo kombiniĝis kun tiu svelteco de linioj de la figuro, kiun prikantis poeto en la himno pri Kaliroa. Glataj sinuoj striiĝis de la ŝultroj al la piedoj, kvazaŭ defluante laŭ malmilda polurita ŝtono de ŝia korpo, kaj «kantis per moviĝo», kiel ondoj de la rojo de Kaliroa.

Ĉe la helenoj, facile flamiĝantaj pro belo, la spiro haltis en la brusto kaj la okuloj observis ĉiun paŝon de Tais. En la disfloro de siaj neplenaj dudek kvin jaroj ŝi havis tiun antikvan belon, kiu ne havas aĝon, kombinante knabinan freŝecon de la haŭto, la okuloj, la mamoj kun virina forto de la femuroj, ŝultroj kaj kruroj.

La persoj, neniam vidintaj Tais-on, tuj komprenis, ke antaŭ ili estas trezoro de Helenujo, kie multegaj generacioj, fidelaj al sano kaj malfacila terkulturista laboro sur malabundaj maraj bordoj, vivante en kuniĝo kun la homfavora naturo, kreis belegan aspekton de homo. Ili ne sciis, ke en Tais estis almikso de eĉ pli antikva, same sana kaj forta sango de homoj de la mara Kreto, sango de parencoj kaj samtempanoj de la prapatroj de la hindaj popoloj, — la sango, nun pli valora, ol la listo de virinoj de Helenujo kaj de posteulinoj de Kuruŝo en Persujo.

Tais eksidis ĉe la piedoj de Aleksandro, apud Ptolemeo. La festeno, interrompita de ŝia apero, rekomenciĝis. Ĵus sendito el Ekbatano alportis raporton, ke la trezoroj, kaptitaj en Suzo, Pasaragdo kaj Persepolo, venis bonorde. Laŭ anticipaj kalkuloj, en dispono de Aleksandro iĝis pli ol cent kvindek mil talantoj da oro, kaj da arĝento kaj juvelaĵoj — ankoraŭ 20–30 talantoj. Pri tia riĉo ne povis revi tuta Helenujo. La sescent mil loĝantoj de la hejma Makedonujo povus esti riĉaj por kelkaj generacioj. Se tiun tutan mason da riĉo oni transportus en la landojn de Helenujo, en Makedonujon, Ionion, do ĝi senvalorigus ĉiujn kapitalojn kaj bankrotigus ĉiujn posedantojn. Aleksandro decidis konservi la akiraĵon trans la sep muroj de Ekbatano.

Ankoraŭ unu ĝoja informo: nordaj skoltoj raportis, ke Dario ne sukcesis kolekti grandan armeon. Du mil dungosoldatoj, tri-kvar miloj da malpeza kavalerio ne konsistigis minacon por la venka armeo. Finbati la malamikon kaj neniigi la eksan «reĝon de reĝoj» estis nun relative simpla tasko.

Kaj, ebriigitaj de la neaŭditaj venkoj, ravitaj de la giganta akiraĵo, de multego da sklavoj kaj de vastaĵoj de la obeigita lando, la junaj kaj maljunaj veteranoj de la makedona armeo senlace levadis kalikojn, glorante la grandan Aleksandron, fanfaronante pri venkoj, verŝante subitajn larmojn pri pereintaj kamaradoj.

Kaj la dudeksesjara heroo de teruraj bataloj, la reganto de Egiptujo, Fenicujo, Sirio, de la Malgranda kaj la Granda Azioj, ebria pro sia forto, sukceso, vino kaj eĉ pli — pro la grandaj intencoj, kun amo rigardis al la bruaj kamaradoj, metinte la potencajn manojn sur la orajn kun blua emajlo apogbrakojn de la trono de la minaca ruiniginto de Helenujo. Kun senzorga rideto kliniĝinte al Tais, li demandis duonvoĉe, kial ŝi estas en simpla vesto.

— Ĉu vi ne komprenis? Mi ĵus entombigis...

— Kiun? Kion vi diras!

— La amazonan reĝinon kaj... ŝian amon, — apenaŭ aŭdeble aldonis la atenanino.

Aleksandro kuntiris la brovojn, malfleksiĝis al la dorso de la trono. Ptolemeo pensis, ke la reĝo ekkoleris, kaj, por interrompi la konversacion, komencis laŭte peti Tais-on danci.

— Ĉi tie ne sufiĉas loko. Prefere mi kantu, — respondis la hetajro.

— Kantu, kantu, Tais kantos! — aŭdiĝis ravitaj ekkrioj el ĉiuj flankoj. La bruo eksilentis, tro ebriajn homojn najbaroj kvietigis per piedbatoj. Tais prenis de muzikisto sepkordan citaron kun sonoriletoj kaj ekkantis per akcenta heksametro antikvan himnon pri la persa milito, pri forbruligita Ateno kaj pri batala ĵuro servi al nenio, krom milito, ĝis la lasta perso estos ĵetita en la maron. La furiozan melodion Tais kantis kun tia sovaĝa temperamento, ke multaj salte ekstaris de sur siaj lokoj, frapante per la piedoj la takton kaj frakasante kontraŭ kolonojn valoregajn kalikojn. Baldaŭ la tuta halo ektondris per la batala melodio de kripligitaj atikaj vortoj. Aleksandro mem ekstaris de sur la trono, por partopreni la kantadon. Kun lasta alvoko ĉiam memori la malicon de la malamikoj kaj speciale de satrapo Mardonio Tais ĵetis la citaron al la muzikistoj kaj eksidis, ŝirminte la vizaĝon per la manoj. Aleksandro levis ŝin je la kubuto sur nivelon de sia vizaĝo. Kisante, li diris al la gastoj:

— Kian premion ni aljuĝu al la belega Tais?

Interrompante unu la alian, la militestroj komencis proponi diversajn donacojn, ekde tasego da oro ĝis batala elefanto. Tais levis la manon kaj laŭte alparolis al Aleksandro:

— Vi scias, mi neniam petas rekompencojn kaj donacojn. Sed se vi deziras, permesu al mi fari parolon kaj ne koleru, se ĝi al vi ne plaĉos.

— Parolon! Parolon! Tais, parolon! — ĥore ekkriegis la militistoj. Aleksandro gaje kapjesis, trinkis nediluitan vinon kaj ree malleviĝis sur la tronon. Leontisko kaj Hefestiono purigis lokon sur la tablo, sed Tais rifuzis.

— Homo ne devas starigi piedojn tien, kie li manĝas. Tio estas kutimo de barbaroj! Donu al mi benkon!

Servemaj manoj tuj starigis pezan benkon, inkrustitan per eburo. Tais sursaltis ĝin, manklakis iom, alvokante al atento. Ŝi povus eĉ ne fari tion. Ĉiuj okuloj estis alkatenitaj al ŝi.

La hetajro komencis per vortoj de danko al Aleksandro pro la invito, al Ptolemeo kaj Leontisko pro helpo en la vojaĝo kaj pro la mirakla ĉevalo. Tiu ĉevalo donis al ŝi eblon ne nur traveturi dek mil stadiojn tra landoj de Sirio kaj Fenicujo ĝis Babilono, sed ankaŭ, kiel la sola el la helenaj virinoj, plenumi la kvinmil-stadian fulmorapidan vojaĝon ĝis Persepolo.

— Tiu ĉi urbo, — daŭrigis Tais, — estas la koro kaj la animo de Persujo. Por mia granda miro, krom trezoroj kaj luksaj palacoj, ĉi tie estas nek temploj, nek kunvenejoj de sciencistoj kaj filozofoj, nek teatroj, nek gimnastikejoj. Ne estas statuoj nek pentraĵoj, glorantaj belon kaj heroaĵojn de dioj en aspekto de homoj kaj diecaj herooj. Krom orgojlaj dikmuzelaj virbovoj-reĝoj, akceptantaj donacojn, kaj procesioj de serviluloj kaj kaptitoj, ĉi tie estas nenio. Densejoj de kvardek-ulnaj kolonoj sur la platformo tridek ulnojn alta — ĉio ĉi estas nur por levi la regantojn per mallevo de la regatoj. Ĉu por tio tie ĉi laboris la kripligitaj helenoj, ionianoj, makedonoj kaj frakianoj, kies amason ni renkontis? Ĉu por tio Kserkso kun sia malica satrapo alportis sangon kaj morton en Helenujon, dufoje forbruligis mian hejman Atenon, forkondukis en sklavecon milojn kaj milojn da lertaj majstroj de nia lando? Mi estas ĉi tie sola kun vi, herooj-venkintoj, frakasintaj la potencon de la malicaj regantoj. Mi servas al la diino de la belo kaj scias, ke ne ekzistas pli malbona krimo, ol atenci belon, kreitan de homo. Sed, se ĝi servas al malbona potenco? Tiam ĝi estas nur trompo, ĉar ne ekzistas belo sen bono kaj lumo!

Tais etendis antaŭen la manojn, kvazaŭ demandante la tutan halon. La militistoj aprobe kaj minace ekzumis. La hetajro subite rektiĝis, kiel liberigita pafarka kordo.

— Morgaŭ vi foriras norden, lasante netuŝita la neston de la despotio, frakasita de vi! Ĉu vere mi sola portas en mia koro la cindron de Ateno? Kaj la suferoj de la kaptitaj helenoj, daŭrintaj ĝis nun, larmoj de patrinoj, eĉ se tio estis antaŭ okdek jaroj?! Ĉu la dieca Aleksandro trovis plezuron eksidi sur la trono de la ruiniginto de Helenujo, kvazaŭ servisto, enŝteliĝinta en ĉambrojn de la sinjoro?

La voĉo de la atenanino, alta kaj sonoranta, batis per la vortoj, kiel vipo. Aleksandro salte ekstaris, kvazaŭ pikita. La homoj rigidiĝis. En la halo aŭdeblis intermita spirado kaj kraketado de lumigiloj.

Aleksandro silentis, rigardante al Tais, kiu klinis la kapon, kvazaŭ atendante baton.

— Kion do vi deziras, atenanino? — demandis la reĝo per tia leona murmurego, ke la harditaj militistoj tremeris.

Tuta streĉiĝinta en vola strebo, Tais komprenis la grandan potencon de la militestro super homoj, la magian forton de lia voĉo kaj de liaj moviĝoj, obeigantaj grandegajn homamasojn.

Tais levis al Aleksandro la grandegajn brulantajn okulojn kaj etendis la manon.

— Fajron! — sonore kriis ŝi por la tuta halo. Aleksandro ĉirkaŭprenis ŝin je la talio, deŝiris de sur la benko kaj alkondukis al muro.

— Prenu! — Li demetis torĉon kaj donis al la hetajro, kaj mem prenis la duan. Tais retiriĝis en respekta riverenco.

— Ne mi estu la unua! Komenci decas al tiu, kies dieca racio kaj forto kondukis nin ĉi tien!

Aleksandro turniĝis kaj ekkondukis Tais-on je la mano laŭlonge de la muroj. La du torĉoj momente bruligis kurtenojn sur fenestroj, pendaĵojn kaj ŝnurojn, malpezajn lignajn plektaĵojn por floroj.

Detrua frenezo kaptis la kunulojn de Aleksandro. Kun ekstazaj kaj batalaj krioj la militistoj kaptadis torĉojn kaj diskuradis en la palacoj, bruligante ĉion, frakasante lampionojn, renversante tasegojn kun brulanta graso kaj oleo. La konsternitaj persoj ekbaraktis, ŝirmante la vizaĝojn. Ne perpleksiĝinta Ptolemeo elpuŝis ilin en la portikon.

Pasis nur kelkaj minutoj post la fino de la parolo de Tais, kaj la halo de Kserkso, la malplena trezorejo kaj la ejoj de gardistaro estis en fajro. Oni bruligis ankaŭ la apadanon, de kie la fajro transiris (aŭ estis transportita) al la loĝaj palacoj de Dario kaj Kserkso en la sud-okcidenta angulo de la platformo. Resti sur ĝi plu jam ne eblis. Aleksandro, ne forlasante la manon de Tais, dekuris laŭ la norda ŝtuparo sur la urban placon. Ĉi tie, ĉirkaŭita de la militestroj, li staris, fascinite rigardante al la titana flamo, kirle leviĝanta en la nigriĝintan ĉielon. Traboj de tegmentoj kaj plafonoj, starintaj dum jarcentoj en seka varmego, ekbruladis, kiel priverŝitaj per brulema oleo. Arĝentaj folioj de tegmentoj fandiĝadis, falegante per riveretoj da likva metalo sur ŝtuparojn kaj platojn de la platformo, frakasiĝadis kaj, rigidiĝante, flugadis per sonoraj ardaj flanoj en polvon de la urba placo. La flamo muĝis kaj fajfis, superbruante kriegojn de loĝantoj, amasiĝintaj ĉe la rando de la placo, timante alproksimiĝi.

La stela ĉielo ŝajne estingiĝis. Neniu iam ajn vidis pli nigran nokton, ĉirkaŭantan la blindigan ardon de la giganta lignofajro. La homoj rigardis al la incendio kun superstiĉa teruro, kvazaŭ ne la manoj de Aleksandro kaj de la malalta atenanino faris tion, sed fortoj de la subtera mondo kaj de la faligitaj tien titanoj elŝiriĝis sur la supraĵon de Geo. La urbanoj falis sur la genuojn en antaŭsento de granda malfeliĉo. Kaj vere, nek Aleksandro, nek liaj militestroj decidis reteni militistojn, por kiuj la incendio servis kiel signalo al rabado. Baldaŭ apartaj flamoj komencis bruli en la nokta nigro inter ĝardenoj. La amaso de perpleksaj urbanoj disfuĝis por savi la havaĵon disde la furioziĝintaj makedonoj. Kun orelŝira krakado unu post la alia komencis fali plafonoj, elĵetante kirlajn fostojn da fajreroj.

Aleksandro tremeris, kaj, rekonsciiĝinte, ellasis la manon de Tais, sensentiĝintan en la fortika polmo de la reĝo. Li direktis al la hetajro atentan rigardon, kiel post la parolo en la halo, kaj subite ekkriis:

— Foriru!

Tais levis la manon antaŭ la vizaĝo, kvazaŭ defendiĝante.

— Ne! — eĉ pli firme diris la reĝo. — Ne por ĉiam. Mi vokos vin.

— Ne vokos! — respondis Tais.

— Kiel povas vi scii?

— Vi scias viajn malfortaĵojn, venkas ilin, kaj tio donas al vi forton kaj potencon super homoj.

— Do ĉu mia malfortaĵo estas virinoj? Neniu diris al mi tion!

— Kaj ne mirinde. Ne en virinoj, sed en diece freneza strebo al ĉio neatingeble fora estas via koro. Nenio estas en la mondo pli nekaptebla, ol virina belo. Kaj vi evitas tiun senesperan lukton, fari kiun estas destinitaj nur poetoj kaj pentristoj. La belo forglitas, kiel la linio de la horizonto. Vi elektis la horizonton kaj foriros tien.

— Kaj kiam mi revenos?

— Pri tio scias nur la Mojroj. Geliajne, granda reĝo.

— Mi petas, restu dume ĉi tie. Mi forlasas Nigran Klejton, kiu estas malsana, kaj dezirus...

— Mi komprenis.

— Nur gardu vin, ne eliru sen gardistoj. Onidiro pri tiu, kiu forbruligis Persepolon, disflugos pli rapide kaj vaste, ol la fabelo pri amazonoj!

Tais, ne respondinte, turniĝis kaj malrapide ekiris en mallumon. Malantaŭe, atente rigardante ĉiuflanken, estis neaŭdeble ŝteliranta Eris.




Kaliroa — Belflua (el mito pri nimfo de rojo).