Ĉapitro XII

Heredantoj de Kreto


Monta vento, malvarmeta eĉ en la brilanta somera tagmezo, subkaptis pergamenan folion, kuŝintan antaŭ Tais. Ŝi alpremis la leteron per tenilo de ora ponardo.

La mensa bildo de la amikino foriĝis, malaperis en la arda ebenaĵo, kiu etendiĝis orienten for de la sep muroj de Ekbatano.

Hesiona post dujara silento sendis longan leteron! La fidela amikino de Nearĥo devis sperti multe, por esti apud la amato. Oni povas envii al la kretano, kiu trovis en la tebanino tian amon kaj paciencon. La grandiozaj intencoj de Aleksandro postulis grandan floton. La ŝipoj estis konstruataj en la enfluejo de Eŭfrato kaj sur Tigriso. Tie komandis nova asistanto de Nearĥo — moviĝema, kiel viva arĝento, duonkretano-duonfenico Onesikrito.

Cedroj, nigraj pinoj, kverkoj kaj ulmoj el montoj ekde la fontoj de Eŭfrato kaj Tigriso estis flosigataj ĝis la ŝipkonstruejoj de Nearĥo. Hesiona per la karaktera por la tebanino eposa stilo priskribis sian vagadon inter Babilono kaj malgrandaj urbetoj de ŝipkonstruistoj, inter palmaj oazoj, solecaj temploj kaj malriĉaj fiŝistaj vilaĝoj, perdiĝintaj en maro de kanaj densejoj.

Muŝoj, la plago de Babilono kaj Suzo, per nigraj amasoj svarmantaj en bazaroj, en loĝejoj kaj eĉ en temploj, montriĝis bagatelo kompare kun la plago de miriadoj da mordantaj sangosuĉantoj, nube ŝvebantaj super kvietaj akvoj. Vento, feliĉe, ne tiom malofta, alportadis savon. La tutan ceteran tempon la homoj pasigadis en fumo, kaj Hesiona kredigis la amikinon, ke ŝi bukaniĝis plene kaj iĝis malputrema, kiel mumio de Egiptujo.

Tais ĉirkaŭrigardis. En la pura aero de Ekbatano muŝoj ne estis ĝenaj. Hesiona estus pli feliĉa en tiu ĉi urbo, kiu rememorigadis al ŝi la hejman, detruitan Tebon.

Sur marmoraj platoj de la alta teraso ekplaŭdis nudaj infanaj piedoj. Leontisko — trijar-aĝa filo de Tais — kure impetis al la patrino, kaj ŝi apenaŭ sukcesis subkapti lin sur la manojn. La filo de Ptolemeo similis pli al la patrino, ol al la patro. La militestro persvadis Tais-on iĝi lia oficiala edzino, tuj kiam la makedonoj revenis post la persekuto de Dario. Lamante kaj grumblante, en la fino de la teraso aperis kripligita tesaliano, restinta en Ekbatano ĉe Tais kiel prizorganto de la domo kaj de la ĉevaloj, post kiam la tesaliaj rajdistoj kune kun ceteraj helenaj militistoj estis forpermesitaj de Aleksandro en la patrujon. Nun Rojko estis prizorganta ankaŭ la knabon, kiu bezonis viran manon kaj sperton de militisto. Ne revenis en la patrujon ankaŭ la kavaleriestro Leontisko, ekirinta orienten kune kun Aleksandro. Tais ne ŝatis rememori tion — la vundo ankoraŭ doloris.

La knabo estis peteganta permeson promeni sur Boanergo. Rojko estis persvadanta, ke prefere li atendu, ĝis estos fine dresita la malgranda ĉevalo el trans montoj de Iberio, sendita de Ptolemeo. Tais pacigis ilin ambaŭ per promeso, ke ŝi mem promenveturigos la filon dum vespera rajdo, kiun ŝi sankte plenumadis, por konservi trejnitecon por okazo de subita forveturo.

Viglige plaŭdfrapita malantaŭe, Leontisko eksaltis laŭ la larĝaj ŝtupoj malsupren en la ĝardenon, al la pavilono el kruda griza ŝtono, elektita de Eris por izoliĝo. Neniu aŭdacis rompi ŝian trankvilon en tiuj horoj, kiam la eksa nigra pastrino sidadis kaj sonĝadis nesciate kion kun malfermitaj okuloj. Al la filo de Tais estis permesite alkuradi al la pavilono kaj voki Eris-on por lukto kaj kura konkurado. En la sovaĝa tumulto nemalofte partoprenadis ankaŭ la patrino, ekstaze kurante sur la vasta placeto antaŭ la domo. La fenicino Za-Aŝt, malgraŭ ĉio, forveturis en Tesalion kun sia Likofono. En la hejmo aperis Okiale — malgaja, bonkora kaj sinĝenema junulino el norda Sirio, kies malfacilan nomon Tais anstataŭigis per nomo de amazono, hazarde renkontita sur ruĝfigura lutroforo. Por Okiale ekzistis neniu super Leontisko. Ŝi dorlotadis la knabon super ajna mezuro, ne obeante eĉ Eris-on, kiun ŝi ege timis. Tamen, sola infano, ĉirkaŭita de seninfanaj virinoj, ne povis ne esti trodorlotata, des pli tiom vigla, komprenema kaj beleta infano, kiel la filo de Tais. La ĉefan danĝeron konsistigis la kuiristino, ĉiam preta tromanĝigi la knabon en kaŝita angulo, malproksime de severaj Rojko kaj Eris. Nur nun Tais komprenis la sencon de la tradicio, disvastiĝinta en tuta Helenujo: nepre fordoni filojn por edukado al multinfanaj parencoj. Aŭ knabojn oni kunigadis en grupojn sub gvido de spertaj edukistoj. Ĉiuokaze — for el la patrina hejmo, speciale se ĝi estas riĉa, kun multegaj sklavinoj kaj servistoj. Spartanoj opiniis, ke militistoj povas iĝi nur tiuj infanoj, kiuj kreskis aparte de la parencoj en specialaj militistaj komunloĝejoj. Pli kleraj atenanoj, beotoj, tesalianoj praktikis militistan edukadon, kombinante ĝin kun necesa klereco. Observante la kreskantan filon, dotitan per energio kaj vigleco de ambaŭ liaj gepatroj, Tais estis malpacience atendanta revenon de Ptolemeo, por ke la patro aranĝu edukadon de la knabo en medio de samaĝuloj kaj spertaj instruistoj. Ial neniam venis la penso, ke Ptolemeo en nekonataj foroj de la oriento, ĉe la rando de la tero kaj sur la Tegmento de la Mondo, povas perei, kiel pereis Leontisko ĉe Aleksandrio Esĥate — la Plej Malproksima, tie, trans Sogdujo kaj la Sabla Rivero — Jaksarto, post kruela batalo kontraŭ skitoj. Lia korpo estas kovrita per fidinda plato en la urbo-fortikaĵo Aleksandrio Esĥate, kiun makedonaj militistoj nomis «Nimfe Tanaton» — Fianĉino de morto. Multajn viktimojn forportis sagoj de tro rapidaj por la peza makedona kavalerio rajdistoj kun longaj glavoj kaj krute fleksitaj pafarkoj. Aleksandro mem longe lamadis pro sago, rompinta al li la fibulon en la kruro. Li malvarmigadis sian koleron per freneza kuraĝo, ĵetante sin al la malamikoj antaŭ ĉiuj. Kaj ricevis tian baton en la kranion per ŝtono el ĵetilo, ke dum dek du tagoj li vidis malbone kaj ĝis la fino de la militiro ne povis pensi tiel diece klare kaj rapide, kiel antaŭe. La lastaj bataloj kun skitoj rompis liajn fortojn. De Aleksandrio Esĥate la reĝo revenis sur brankardo, jam post kontraktado de paco kun tiuj mirindaj triboj el la stepoj, etendiĝantaj malproksime en la malvarman landon de obskuro trans la Birdan Maron, Tanais-on kaj Ponton-Eŭksenon. Kiu povus pensi, ke post kelkaj jarcentoj sur la loko de Aleksandrio Esĥate elkreskos belega urbo kaj ĝin oni nomos en lingvoj de estontaj popoloj Tirozi Ĉaĥon — Fianĉino de la mondo!

Plurfoje rememoradis Tais la rakonton de Leontisko pri la masageto, kiun ordonis mortigi Aleksandro post la batalo ĉe Gaŭgamelo. La juna tribestro montriĝis profeto. La metodoj de batalo, pri kiuj li parolis al Aleksandro, estis uzitaj de skitoj kaj finfine haltigis la nevenkeblan armeon en ĝia moviĝo orienten. Aleksandro turnis la armeon suden, kontraŭ la fluo de la Sabla Rivero, al gigantaj glaciaj krestoj de la Tegmento de la Mondo kaj Parapamizo, kiuj flagris ĉe la horizonto jam en la komenco de la militiro, preskaŭ antaŭ tri jaroj. Senmezure kuraĝa, modesta kaj revema, kiel ĉiu tesaliano, Leontisko foriris el ŝia vivo... Li mortis pro vundo en tria tago post la batalo, ridetante, kiel devas heleno. Vokinte Hefestionon, li transdonis al Tais la lastan saluton kaj la tutan havaĵon, lasitan en Ekbatano — nemalgrandan kvanton da oro kaj juvelaĵoj. Post jaro, laŭ komisio de Tais, oni trovis parencojn de la kavaleriestro en vilaĝo apud Ftio, al kiuj la atenanino sendis ĉion, krom pormemoraj aĵoj.

Ptolemeo — kuraĝa kaj singarda, tre antaŭvidema, ne strebanta al afekta brilo, scianta sian valoron, sed tute ne fanfaronema, iom post iom leviĝis super la ceteraj ses militestroj de Aleksandro kiel la plej fidinda kaj ĉiuflanke sagaca. Li kondukis taglibron de la ekspedicio kaj en detalaj leteroj al Tais montris talenton de verkisto. Al lia edzino ŝajnis, ke nenio povas okazi al tiu saĝa militisto, kiun la sorto kondukis al alta ekflugo. Nur proksimeco de la superhoma Aleksandro lasadis lin en ombro...

Tais revenis al la interrompita legado de la letero de Hesiona.

La tebanino estis vokanta ŝin en Babilonon, en sian domon, aĉetitan de Nearĥo antaŭ lia forveturo. Aleksandro alvokis lin por helpo al alia maristo — Onesikrito, la asistanto de Nearĥo pri determino de vojoj kaj legado de mapoj. Nearĥo direktis sin en Baktrion kun taĉmento da ŝipkonstruistoj por partopreno en ekspedicio trans Hindujon, al tiuj limoj mem de la mondo sur la rando de la oceano, kiujn oni ne sukcesis aliri tra stepoj. Post la kolosaj montoj de Parapamizo kaj Hindukuŝo fluis la rivero Induso, ie okcidente kunfluiĝanta kun Nilo. Pli sude, nur je kelkaj miloj da stadioj situis la limoj de la firma tero.

Nearĥo por longe adiaŭis Hesiona-n. «Kaj imagu al vi... — Tais mense aŭdis sonoran ridon de Hesiona, — ...la lastan sciigon de Nearĥo! Mia kuraĝa maristo estas nomumita komandi agrian kavalerion, krom siaj samgentanoj, Kretaj arkpafistoj, da kiuj restis tute malmulte...»

«Mi same, verŝajne, devas forlasi la esperon pri baldaŭa reveno de Ptolemeo kaj mem devas zorgi pri edukistoj de la filo», — pensis Tais kaj rapide tralegis la finon de la letero. Hesiona skribis pri granda teatro, konstruata en Babilono. Por akcelo de liverado de materialoj Aleksandro ordonis rompi kaj detrui la turon Etemenankon, farinte barbaraĵon, nepenseblan por vera heleno, eĉ se la turo estis forte damaĝita de la tempo.

Statuo de Aleksandro, kreita de Lizipo, estas starigita en la korto de unu el temploj. Troviĝis pastroj de nova kulto, ili faras antaŭ ĝi diservojn... Kaŝante la leteron sub la ponardon, Tais dum longa tempo sidis en medito, aŭskultante venton en malmola foliaro de grandegaj arboj, ombrantaj la terason. Ŝi abrupte rektiĝis, frapis la arĝentan diskon, en la orienta maniero vokante sklavinon, kaj ordonis alporti al ŝi skribilaron.

«La unua jaro de la cent dek tria olimpiko. Hesiona, — ĝoju. Mi pensas, vi devas alveturi en Ekbatanon kaj ĉi tie atendi la revenon de la armeo el la hinduja militiro. Mi loĝas en tiu ĉi urbo jam dum tri jaroj. Foje vintre dum kelkaj minutoj falis neĝo! Tiel rememoriĝis la hejma Ateno, kie okazas severaj vintroj, kaj neĝo unufoje dum jaro kuŝiĝas preskaŭ por tuta tago! Similecon kun via Tebo vi rimarkis jam dum la unua veno! Kaj la aero ĉi tie, sur altaĵo, iom similas la radian, fajnan kaj vivigan aeron de nia Helenujo, blovon de Olimpo kaj de la flugiloj de sanktaj birdoj. Ĉie en Azio, escepte de tri benitaj urboj de Ionio: Ĥio, Klazomeno kaj Efeso, la suno estas peza, blindiga, premas la menson kaj la sentojn, kaj polvo ŝirmas la horizonton. Eĉ en Egiptujo la lumo estas tro forta, kaj la aero ne ĵetas fajrerojn, ŝanĝbrilante per sorĉaj radioj, en kiuj tiom klaraj estas ĉiuj aĵoj, tiel ĉarmaj iĝas virinoj kaj statuoj, ke ĉiu heleno iĝas artisto. Estas tempo por ke vi ripozu de la humida varmego kaj muŝoj de Babilono. Mi timas pri Aleksandro, Ptolemeo, Hefestiono kaj ĉiuj niaj homoj, pasigintaj tiujn ĉi tri jarojn en bataloj kaj militiroj ekster Persujo, de la Hirkana Maro de Birdoj, en stepoj kaj montoj, kie vintro portas neĝajn ventojn kaj malvarmon, neniam spertitan en Helenujo. Rezisto de la baktrianoj, sogdoj kaj speciale de la skitoj superis la imagon de Aleksandro kaj la kapablojn de lia armeo. Trabatiĝante plu orienten, la armeo de elprovitaj veteranoj iom post iom degelos, kaj loĝantoj de la konkeritaj landoj, konsistigintaj preskaŭ duonon de la militistaro, estas multe malpli fidindaj.

Glorigita de venkoj, neaŭditaj en la historio, Aleksandro, la dieca faraono de Egiptujo, al kiu oni jam kultis, kiel al dio en la plej antikvaj urboj de Mezopotamio — la Patrino de Popoloj, komencis ĵaluze rilati al ajna kontraŭdiro. Antaŭe certa pri sia saĝo kaj forto, li trankvile aŭskultadis kamaradojn, disputantajn kun li. Nun tio ŝajnas al li malaltiganta la dignon de la granda reĝo kaj konkeranto. Malfeliĉe, la azianoj evidentiĝis lertaj flatantoj, pretaj al ajnaj humiliĝoj. Mia instruisto en Egiptujo iam diris, ke la plej terura veneno eĉ por tre saĝa kaj forta homo estas konstanta laŭdado de li kaj de liaj agoj. Aleksandro eltrinkis plenan kalikon da tiu veneno kaj iĝis kapabla al aferoj, antaŭe tute ne konformaj kun lia vere granda persono. Vi scias jam pri la murdo de heroa, kvankam stulte glorama Filoto, la estro de la hetajroj kaj de la persona gardistaro de Aleksandro — Agemo. Mortiginte Filoton, Aleksandro senprokraste sendis murdistojn ĉi tien, en Ekbatanon, kie estris maljuna elprovita lia militisto Parmenio, kaj tiun oni murdis, antaŭ ol li ekaŭdis pri la ekzekuto de la filo. La akuzoj pri komploto kontraŭ Aleksandro, al mi ŝajnas, estas elpensitaj de servemaj konsilistoj, por pravigi la murdojn. Tiujn ĉi manifestiĝojn de maljusteco sekvis aliaj. Mi dubas, ke vi aŭdis pri buĉado de branĉuloj? Kiam nia armeo kun granda peno kaj danĝeroj transiris multakvan kaj rapidan Oksoson, nomatan ankoraŭ la Rivero de Maro, renkonten aperis grandega amaso da ĉifonaj, sovaĝaj kaj malpuraj homoj. Ili svingadis verdajn branĉojn (de tio devenas ilia nomo), dancis kaj kriegis pro ĝojo en la kojneo, kripligita ĝis nerekonebleco. Tiel aspektis posteuloj, nepoj kaj pranepoj de helenaj kaptitoj, elveturigitaj de Kserkso en la profundon mem de Persujo por laboroj ĉe ĝiaj orientaj limoj. Aleksandro, derajdinte flanken, kuntirante la brovojn, pririgardadis la sovaĝiĝintajn ĉifonulojn kaj, subite ferociĝinte, ordonis buĉi ĉiujn ĝis la lasta. La mizera homamaso ne sukcesis disfuĝi.

En la komenco de la militiro tra bestoriĉaj arbaroj kaj stepoj sur la rando de la Maro de Birdoj Aleksandro ĉasadis leonojn, tigrojn kaj ursojn, stimulante siajn amikojn al unuopa luktado kontraŭ potencaj bestoj per mallongaj lancoj. Nur Ptolemeo ne partoprenis en la sovaĝaj amuzoj, trankvile tolerante mokojn de Aleksandro mem. Tamen, kiam Krateron terure mordis urso, Aleksandro ĉesigis la ĉasadon...»

Tais laciĝis skribi. Vokinte Rojkon, ŝi ordonis prepari ĉevalojn: Boanergon por si kaj Salmaaĥ-on por Eris. La nigra pastrino ne pensis promenadon de sia sinjorino alie, ol sub sia gardo.

— Tutegale ni devos iam disiĝi, — riproĉadis ŝin Tais, — ne povas ja ni morti kune en unu sama momento.

— Povas! — trankvile respondadis Eris. — Mi iros post vin, — ŝi signifoplene tuŝis la harnodon sur la nuko.

— Kaj se vi mortos la unua? — demandis la atenanino.

— Mi atendos vin sur la bordo de la Rivero de la Morto. Man-en-mane ni iros en la regnon de Hadeso. Mi jam petis la Grandan Patrinon lasi min atendi sur la asfodelaj kampoj.

Tais atente pririgardis tiun ĉi strangan ĉu sklavinon, ĉu diinon, malleviĝintan al la mortemuloj por ŝia defendo. Ŝia pura kaj firma vizaĝo ne esprimis sangavidon, mortan minacon por malamikoj, kiel iam ŝajnis al Tais, — sed kredon je io tia, kion ne konis la liberpensema atenanino, venkon super timo kaj doloro, kiel iam ĉe la virgaj pastrinoj de Artemiso en Efeso, naskintaj la legendojn pri amazonoj. Tamen tiuj faladis en sanktan frenezon de menadoj, batalante kun furiozo de sovaĝaj katinoj. Sed por Eris estis karaktera la esprimo, kiun skulptistoj de Ateno devus doni al la statuo de la amikino de la tiranomurdintoj, heroino Leajna, sed ne montri simbolan leoninon kun fortranĉita lango. La severa konduto de Eris, evidente, estas nur reflekto de ŝia koncentriteco kaj seriozeco — en rekta rigardo de ŝiaj kristale puraj bluaj okuloj, de la facile kuntiritaj brovoj, en la klara, iomete metala sono de ŝia voĉo. Kaj nur malheleco de ŝiaj haŭto, haroj kaj lipoj rememorigadis pri tio, ke ŝi estas filino de la Nokto, posedanta sekretan scion de Geo-Kibela.

La helenoj speciale respektis tiujn siajn atletojn-venkintojn en olimpikoj, kiuj venkadis kontraŭulojn per la kvalito, mankanta al simplaj mortemuloj, — per trankvilo, la donaco kaj trajto de la dioj.

Poeto diris, ke «dum tuta sia vivo ili konservadis mielan trankvilon, la plej gravan el iliaj altaj agoj. Nenio estas pli alta ol tiu nobleco, ornamanta ĉiun travivitan tagon...»

La trankvileco de olimpika venkinto distingigis ankaŭ Eris-on, donante specialan nuancon al ĉiu ŝia gesto kaj vorto. Kaj nun Tais kun plezuro rigardis al ŝia rekta sido sur dancanta, kutime kapricema Salmaaĥ. Gardeme, kiel rompeblan miletan vazon, transdonis la sklavino-sirianino kalcitrantan kaj jelpetantan pro ekstazo Leontiskon. Tais neglekte surĵetis lin sur la ŝvitkovrilon antaŭ si. La knabo tuj alkroĉiĝis al la nigra kolhararo de la adorata amblulo. Ambaŭ virinoj ekrajdis laŭ pavimitaj stratoj, elektante mallongajn kaj krutajn malsupreniĝejojn kaj ne atentante admirajn rigardojn de preterpasantoj. Tais kaj Eris jam antaŭlonge kutimiĝis al ili. Vere, tiu ĉi duopo, kiel siatempe Tais kun Egesiĥora, ne povis ne altiri atenton. Kaj junuloj simple perdadis la spiradon, kaj longe akompanadis per la okuloj la belegajn rajdistinojn.

Post furioza rajdado sur konkura kampo, dezerta kaj forlasita post kiam ĉesis la persaj konkuroj de ĉaroj, ankoraŭ ne rekomencitaj de la makedonoj, Tais revenis pacigita. Forlavinte polvon kaj kuŝiginte la lacan filon, ŝi revenis al la letero en alia humoro.

«Aleksandro, — skribis ŝi, — ĉiam pli malproksimiĝas disde siaj militistoj kaj eĉ disde la militaj konsilistoj, filozofoj, geografoj kaj meĥanikistoj.

La granda makedono faris heroaĵon, superantan agojn de la mitaj herooj — Heraklo, Tezeo kaj Dionizo. Helenujo ĉiam estis turnita pli al la oriento, ol al la obskura kaj sovaĝa okcidento. Ĝi kvazaŭ tiradis sin al antikvaj artoj kaj granda scio, akumulita en la malaperintaj regnoj, tra Ionio, alkroĉiĝinta al la rando de Azio, tra la legenda Kreto. Aleksandro larĝe malfermis pordegon de la Oriento. Tien, sur liberajn aŭ senhomigitajn de la milito terenojn verŝiĝis torento da entreprenemaj helenoj: metiistoj, komercistoj, artistoj, instruistoj. Makedonoj kun siaj rabitaj en la milito mono kaj sklavoj ricevadis vastajn bienojn kaj ekloĝadis en lokoj, multe pli fekundaj kaj varmaj, ol ilia montara patrujo. Novaj urboj postulis manĝaĵojn, lignon kaj ŝtonon por konstruaĵoj. La militistoj vivis sate kaj rapide riĉiĝadis. Tiel grandaj evidentiĝis la konkeritaj landoj, ke en Helenujo oni komencis senti mankon de homoj, simile al tio, kiel okazis pli frue en Sparto, fordoninta siajn virojn kiel dungosoldatojn kaj definitive velkinta en la lasta peno de la lukto kontraŭ Aleksandro. Simile al Makedonujo, fordoninta la batalkapablan loĝantaron en la armeon de Aleksandro por kompensi ties perdojn. Tuta Helenujo iom post iom senhomiĝos, strebante en Azion, dissemiĝante inter amasoj de ties loĝantaro kaj en senfinaj spacoj de stepoj kaj montoj. Se ĉio iros tiel, do en kian Helenujon ni revenos?..»

Tais enpensiĝis, tiklis la mentonon per la kana trunketo kaj decidis ne plu filozofii, sed reveni al pli proksimaj sentoj.

«...Aleksandro kaj ĉiuj makedonoj krueliĝis en la malfacila milito, — daŭrigis la leteron la atenanino, — reciprokaj rilatoj inter la subuloj kaj la estro iĝis streĉitaj, kiel neniam antaŭe. Humila obeemo de novaj kunbatalantoj faris la militestron eĉ pli sentema. Forgesiĝis la antaŭa revo pri homonojo — egaleco de la homoj en racio. Diecon de la granda makedono oni komencis pruvadi per manieroj, pli konvenaj al estro de sovaĝa tribo, ol al la reganto de la mondo. Aleksandro helpe de persaj konsilistoj intencis enkonduki moron sterniĝi antaŭ li sur la tero, sed renkontis akran reziston de la malnovaj kunuloj. Kiam la veteranaj militestroj kaj la militistoj de la persona ĉirkaŭaĵo de Aleksandro — hetajroj ekvidis sian gvidanton sidi sur trono el oro, en longa persa vesto, kun alta cidaro sur la kapo, ili unue ekridis, demandante Aleksandron, kian maskeradon aŭ ludon li elpensis. Kalisteno, atena filozofo, sendita de Aristotelo, komence enuziasme ekkredis je la dieco de Aleksandro kaj ekverkis «Anabazon» — historion, glorantan liajn militirojn. Nun li unua deklaris, ke diigo neniam okazadis dum vivo de ajna heroo, eĉ de dia filo. Heraklo kun liaj grandegaj heroaĵoj, Dionizo, farinta la unuan ekspedicion en Hindujon, estis diigitaj nur post la morto. En sia surtera vivo Dionizo estis tebano, kaj Heraklo — argivano. Kultado al viva homo, eĉ al dia filo, kontraŭas al la spirito de helenismo kaj estas ne pli ol barbaraĵo.

«Aleksandro ne estas dio, — publike deklaris la filozofo, — ne estas filo de Zeŭso kaj tera virino. Li estas la plej kuraĝa inter kuraĝaj, la plej saĝa el ĉiuj talentaj militestroj. Nur liaj agoj, diecaj laŭ sia valoro, povas krei al li gloron de heroo kaj levi ĝis duondio».

Aleksandro ekkovis koleron kontraŭ Kalisteno. La filozofon subtenis la makedonaj veteranoj, sed li ne havis influajn amikojn. Finfine kune kun junuloj el proksimaj servantoj de la reĝo oni juĝis lin pro intenco murdi Aleksandron kaj ankoraŭ pro iaj krimoj. La junulojn batmortigis per ŝtonoj propramane la militestroj de Aleksandro, kaj Kalistenon katenis en ĉenojn, metis en kaĝon kaj, laŭ la lastaj onidiroj, pendumis en Baktrio. Tamen la sterniĝon antaŭ si Aleksandro abolis. Jam antaŭ tio, retiriĝinte de la Sabla Rivero en Marakandon, Aleksandro multe drinkis, strebante faciligi suferojn — kapdolorojn post la vundo per ŝtono. En paroksismo de furiozo li murdis Nigran Klejton, la fidelan, malspritan giganton, dufoje savintan lian vivon, la fraton de Lanisa, la vartistino de Aleksandro en Pelo. Post pezaj atakoj de melankolio kaj pento Aleksandro ekiris sturmi la transnuban fortikaĵon de Baktrio. Tie li edziĝis al filino de baktria grandsinjoro Roksana, kaptita kiel militakiro.

Ptolemeo skribis, ke la edziĝo ne mildigis la impetojn de krueleco, ripetiĝantajn ĉiam pli ofte. Eĉ ili, la plej proksimaj amikoj, devis konservi grandan singardemon en rilatoj kun la reĝo.

Jam en la komenco de vojaĝado tra la orientaj stepoj Aleksandro anstataŭigis sian helmon kun leona kapo per alia, ornamita per flugiloj de granda birdo. Indiĝenaj pastroj kredigadis, ke en la reĝon eniris Simurgo — la spirito de altaj montetoj, malleviĝanta sur la teron en aspekto de grifo, por helpi al la homoj en iliaj malfeliĉoj.

Mi ne scias, per kio helpis Aleksandro al la loĝantoj de la orientaj stepoj...»

Tais rompis la komencitan frazon, mallaŭte ekridis kaj alskribis: «vidu, mi trafis sub influon de Ptolemeo. La saĝa militisto ŝatas antaŭdiri plagojn kaj listigi pasintajn malfeliĉojn, kvankam tio neniom malhelpas al lia kuraĝo kaj gaja karaktero. Tro gaja li estas en tio, kio koncernas virinojn! Ĉi tie li vere egalas al Aleksandro en senlaceco de serĉado. Tamen, vi tion scias. Antaŭlonge, ankoraŭ en Egiptujo, vi antaŭdiris al li, ke li havos multajn virinojn, sed unu diinon. Nun tiu «diino» estas lia edzino, kaj kio do estos plu?

Sufiĉas, mi laciĝis skribi, kaj vi laciĝos legi. Alveturu ĉi tien, en Ekbatanon, tiam vi kaj mi ĝissate konversacios, promenos sur ĉevaloj, dancos. Mi konatigos vin kun amikoj. Ĉi tie kolektiĝis multaj poetoj, filozofoj, pentristoj, muzikistoj kaj aktoroj. Ĉi tie estas kaj Lizipo kun sia ateliero, kaj eŭbeano Stemlo, glora pro ĉevalaj statuoj, fama kantistino Aminomena... multe da bonegaj homoj. Ĉi tien en atendo de Aleksandro venas vojaĝantoj el tre malproksimaj landoj de Hindujo, Iberio. Venu, al vi estos pli gaje, ol sole en Babilono! Ni ne tre suferu pri niaj edzoj. Krom batalaj kaj vojaĝaj malfacilaĵoj, ili havas sian parton da feliĉo. Ptolemeo skribis pri senfinaj ebenaĵoj, prikreskitaj de aroma silfio, pri kapturna vidaĵo de gigantaj neĝaj montoj, kiuj vico post vico, pinto post pinto baras la vojon suden kaj orienten. Pri montaj lagoj de sorĉa blueco, same profundaj, kiel la ĉielo. Pri neimagebla vasteco de stepoj, kie plataj montetoj, kronitaj per strangaj skulptaĵoj de platvizaĝaj kaj larĝkoksaj virinoj, leviĝas per senfina vico, kiel ondoj de la maro inter Kreto kaj Egiptujo. Kaj probable, la plej alta por ili estas la sento de ĉiutagaj ŝanĝoj, atendo de neaŭditaj mirakloj dum proksimiĝo al la limoj de la tero...

Ptolemeo skribis, ke ju pli ili moviĝas al Hindujo, des pli multaj iĝas arboj, samaj kiel niaj en Helenujo. Piceoj kaj pinoj en montoj trans Parapamizo estas tute samaj, kiel en la montoj de Makedonujo, foje ŝajnas, ke oni venas ree en la patrujon. Tio estas neklarigebla...»

Tais finis la leteron, sigelis kaj, por ke ĝi foriru pli baldaŭ, ordonis porti ĝin en la domon de la urbestro kaj trezoristo Harpalo, anstataŭinta murditan Parmenion. Kvar mil kvincent stadioj — nemalgranda distanco — estis disiganta Ekbatanon disde Babilono, sed per angarejono — la ŝtata poŝto — letero iradis nur ses tagojn.

Laciĝinte pro skribado (Ptolemeo metis al Tais kondiĉon ne uzi lertajn skribistojn, malkovrantojn de ĉiuj sekretoj), la atenanino malleviĝis al la baseno ĉe la ŝtuparo, kien Ptolemeo kondukigis akvon de monta fonto, malvarman eĉ en la varmega sezono. Kun gaja kriego ŝi ĵetis sin en la konkosimilan kavaĵon, tra kiu, lirlante, fluis apenaŭ verdeta akvo. Al la krio alkuris Eris, neniam preterlasanta okazon priverŝi kaj poste froti la kuprahaŭtan sinjorinon per dika kaj malmola kovrilo.

Tuj kiam ŝi sukcesis sekigi grandajn gutojn, venis sendito de Lizipo. La granda skulptisto vokis Tais-on, ial kune kun Eris, viziti lian hejmon morgaŭ en matenaj horoj.

Tais etendis la leteron al la nigra pastrino kun vortoj:

— Oni invitas ankaŭ vin! Iu deziras fari de vi statuon. Delonge necesas, mi miras pri skulptistoj, almenaŭ foje vidintaj vin... kvankam Lizipo mem kaj liaj disĉiploj ŝatas montri virojn, militajn scenojn, ĉevalojn kaj malmulte interesiĝas pri beleco de virinoj!

Eris deklinis la manon de la atenanino kun la letero.

— Vi forgesis, mi ne scipovas legi en via lingvo, sinjorino. Kaj ĉu respektinda Lizipo same forgesis, ke mi devas iri kun vi?

— Vi ĉiam akompanas min, vere. Se Lizipo mencias vin en la invito, do, estas ia afero pri vi. Kia? Por skulptisto antaŭ ĉio estas skulptado. Super ĉio en la vivo ni, helenoj, opinias perfektecon de la homo, harmonion de lia evoluo, korpa kaj spirita, kalokagation, kiel ni diras. Kaj en la arto — montron de la homo. Pro tio estas nenombrebla la kvanto de statuoj kaj pentraĵoj en niaj urboj kaj temploj, en ĉiu jaro aldoniĝas novaj. Ĉu vi dezirus, ke laŭ vi oni faru statuon de diino aŭ nimfo?

— Ne. Pli ĝuste — por mi estas indiferente. Sed se vi ordonos...

— Certe, ordonos. Havu tion en la kapo, se estos proponite... kaj ne frotu min kun tia forto! Ja mi ne estas statuo.

— Vi estas pli bona ol ĉiuj skulptaĵoj en la mondo, sinjorino.

— Ĉu multajn vi vidis? Kaj kie?

— Multajn. Mi devis vojaĝi, estante knabino, en la sekvantaro de la ĉefpastrino.

— Mi nenion scias pri tio! — miris Tais.

La nigra pastrino permesis al rideto por momento prilumi ŝian vizaĝon.

Aleksandro ordonis konstrui por Lizipo grandegan atelieron ĉe palaco de persa grandsinjoro, donacita al la skulptisto por loĝado. En la ĉambroj, post dikaj muroj el ruĝa ŝtono, ĉiam regis malvarmeto, kaj vintre necesis hejti. En duonrondaj niĉoj bruladis sekaj cedraj ŝtipoj kun aldono de aromaj branĉoj de timiano, lavendo, rosmareno aŭ cisto.

Nun, en malfrua printempo, iĝis varmege. Lizipo akceptis la gastojn sur verando sub alta tegmento, apogita per palmaj fostoj kaj ĉirkaŭita de bariero el rozkolora granito. La verando servis kaj kiel ateliero kaj kiel aŭditorio por disĉiploj, kunvenintaj el Helenujo, Ionio, Kipro kaj eĉ el Egiptujo, kies majstroj komencis transpreni artifikojn de siaj antaŭaj disĉiploj — helenoj, kiuj antaŭ ĉirkaŭ sep jarcentoj komencis lerni de la egiptoj.

Ordinare ĉeestadis kelkaj filozofoj, riĉaj ŝatantoj de arto, poetoj, ĉerpantaj inspiron en saĝaj konversacioj, vojaĝantoj el foraj landoj, kiujn atingis sciigo pri malfermita domo de la fama artisto.

Lizipo, delonga amiko de la atenanino, orfeisto de alta grado de inico, brakumis Tais-on je la ŝultroj. Ĉirkaŭrigardinte, li manvokis Eris-on, rigidiĝintan ĉe la enirejo, kaj silente almontris larĝan benkon, kie sidis du liaj disĉiploj. La eksa nigra pastrino brileris per la okuloj en ilia direkto kaj eksidis sur la rando, pli malproksime de la gajaj junuloj. Tiuj sendadis al ŝi admirajn kaj signifoplenajn rigardojn, kompletigitajn per gestoj. Vanaj penoj! Kun sama sukceso ili povus altiri atenton de ajna el statuoj, abunde ornamantaj la atelieron, la domon kaj la ĝardenon de Lizipo!

— Iru kun mi, atenanino, mi montros al vi la malnovan amikon kaj vian samlandanon skulptiston Kleofradon. Li malestimas militon, ne faras statuojn de reĝoj kaj militestroj, nur de virinoj, kaj tial ne estas tiom fama, kiel li meritas. Krome li konas vin...

Tais intencis kontraŭi, sed la vortoj haltis en ŝia gorĝo. Tiuj malmildaj bluaj (glaŭkaj, kiel ĉe Ateno mem) okuloj, cikatroj sur la vizaĝo, sub la densa griza barbo kaj sur la mano revivigis en la memoro la preteran renkontiĝon ĉe la Tezea templo sur vojo al la Nimfa monteto!

— Mi promesis revidi vin post kelkaj jaroj, — diris Kleofrado per sia malalta voĉo, — jen, pasis du olimpikoj, kaj mi vidas ne knabinon, sed virinon en disfloro de fortoj kaj belo. Vi, verŝajne, aĝas nun dudek ses. — La skulptisto senceremonie pririgardis Tais-on. — Ĉu vi naskis?

— Jes, — ial obeeme respondis Tais, — unu fojon...

— Malmulte — necesus du. Al virino de tiaj forto kaj sano, kiujn havas vi, tio nur plibonigos la korpon.

— Gneziotes ap'amfojn, — diris Lizipo en la atika dialekto, almontrante Tais-on, kaj ŝi subite ruĝiĝis pro la rekta rigardo de la unua kaj la rektaj vortoj de la dua artisto.

— Jes, vi pravas! — konsentis severa Kleofrado. — Pureco de deveno laŭ ambaŭ linioj — la patra kaj la patrina. Vi estos mia modelo, atenanino! La sorto destinis vin por mi! Vidu, mi atendis pacience vian maturecon, — li enpikis en Tais-on ordoneman rigardon.

Silentinte iom, Tais kapjesis.

— Vi elektas ree tion, kio ne donos al vi riĉon, — mediteme diris Lizipo. — Tais estas tro tenta por aspekto de diino, tro malalta kaj fleksiĝema por kariatido, ne minaca por batalistino. Ŝi estas virino, sed ne kanono, la aspekto, kiu dum jarcentoj establiĝis en la helena arto.

— Mi pensas, ke vi pravas kaj ne pravas, granda majstro. Kiam vi kreis vian Apoksiomenon, la bildon de atleto, vi kuraĝe foriris de la Polikleta kanono kaj antaŭ ĉio de Doriforo. Kaj mi komprenas, kial. Doriforo estas la kanono de potenca spartano, militisto, kiun kreis la lakonoj dum jarmilo da elektado de gepatroj, mortigado de malfortuloj kaj malfacilega edukado de forto kaj eltenemo. Grandega torako, ventraj muskoloj — speciale la oblikvaj flankaj — de nekredebla dikeco. Tia homo povas kuri en peza kiraso multajn stadiojn, batali kun masiva ŝildo kaj lanco pli longe ol ajna militisto de ajna popolo, restos nedamaĝita sub radoj de peza ĉaro. Ĝuste tiel estis ĝis la apero de fortaj pafarkoj kaj ŝtonĵetiloj. Spartanoj venkadis ĉiujn malamikojn senescepte.

— Vi tre ĝuste komprenis min, Kleofrado, malgraŭ tio ke vi skulptas virinojn. Mia Apoksiomeno estas pli malpeza kaj moviĝema. Tamen nune ĉio ree ŝanĝiĝis. Militistoj surĉevaliĝis, kaj infanterio batalas ne unu kontraŭ unu, kiel antaŭe, sed per centoj da batalistoj, kunigitaj en unu maŝinon per disciplino kaj scipovo batali kune. Forpasis la tempoj kaj de Doriforo, kaj de Apoksiomeno!

— Ne tute, ho Lizipo, — diris Tais, — rememoru la hipaspistojn de Aleksandro, konkerintaj la nomon «Arĝentaj Ŝildoj». Ili bezonis kaj pezan armilaron, kaj rapidan kuradon, kaj batan forton.

— Vere, atenanino. Sed tio estas speciala parto de armeo, kiel batalaj elefantoj, sed ne ĉefa amaso de militistoj.

— Batalaj elefantoj, kia komparo! — ekridis Tais, eksilentis kaj aldonis: — Tamen mi konis unu spartanon. Li povus servi kiel modelo por Doriforo...

— Certe, tiaj viroj ankoraŭ ekzistas, — konsentis Lizipo. — Ili iĝis raraj ĝuste tial, ke ili ne plu estas bezonataj. Tro multe necesas por krei ilin, tro longe tio okazas. Armeo nun postulas ĉiam pli multe da homoj kaj plej baldaŭ!

— Ni parolas pri viroj, — basis Kleofrado, — ĉu por tio ni vokis Tais-on?

— Jes! — rekonsciiĝis Lizipo. — Tais, helpu al ni. Ni komencis disputon pri nova statuo ankaŭ kun niaj gastoj, — la skulptisto almontris grupon el kvar homoj kun densegaj barboj kaj en strangaj kaptukoj, kiuj staris aparte disde la frekventuloj de la domo, — hindaj skulptistoj — kaj disiris en ĉefaj kriterioj de la virina belo. Ili negas elstaran ĉarmon de la statuo de Agesandro, kaj ĝenerale la moda nun skulptarto de virinoj al ili ŝajnas staranta sur malĝusta vojo, ĉu tiel? — Li turnis sin al la hindoj, kaj unu el ili, evidente interpretisto, rapide diris ion en bela kanteca lingvo.

Unu el la gastoj kun la plej densa barbo energie kapjesis kaj diris pere de la interpretisto:

— Nia impreso estas: la helenaj artistoj ĉesis ami virinojn kaj nun pli amas virojn.

— Stranga impreso! — levis la ŝultrojn Lizipo, kaj Kleofrado unuafoje larĝe ridetis, kun nuanco de malica ĝojo.

— Mi nenion scias! — diris Tais. — Kiu estas Agesandro kaj pri kiu statuo temas?

— Nova skulptisto aperis, granda majstro. Lia statuo de Afrodito por templo sur Meloso, — klarigis Lizipo, — famiĝis inter skulptistoj, kvankam, al mi ŝajnas, ĝi pli similas al Hera.

— Kiel modelo servis evidente ne helenino, sed pli verŝajne sirianino. Tiuj virinoj havas belegajn mamojn kaj ŝultrojn, sed malhavas talion, la postaĵo estas plata kaj pendanta. La kruroj ĉiam estas malharmonie maldikaj, — interrompis Kleofrado.

— Ĉion ĉi Agesandro lerte drapiris, — diris Diosfoso, ankoraŭ unu skulptisto, konata de Tais.

— Sed ne sukcesis kaŝi la mallertan mezan parton de la korpo, — kontraŭis Lizipo, — kaj la malbone evoluigitan malsupran parton de la ventro.

— Mi ne komprenas admirojn, — trankvile diris Kleofrado, — mi ne pridiskutas majstrecon de Agesandro, kaj ne havas envion al lia granda scipovo, sed havas nur malakcepton de la elekto de la modelo. Ĉu lia diino havas helenan vizaĝon? Li donis al ŝi la kanonan profilon, sed la kapaj ostoj ŝajnos rompiĝemaj kaj mallarĝaj, kiel konvenas al sirianino aŭ alia virino el popoloj de la orienta bordo. Ĉu neniu rimarkis, kiel proksimaj estas ŝiaj okuloj kaj mallarĝaj la makzeloj?

— Kio do en tio estas malbona? — subridis Stemlo.

— Tio estas malbona eĉ por viaj ĉevaloj, — rebatis Kleofrado. — Rememoru la larĝan frunton de Bukefalo. Kaj por ni, helenoj, antikvaj kretanoj kaj egiptoj la plej ŝatata bildo estas Eŭropo, traduku, kiel vi deziras, tiun ĉi antikvan nomon: eŭriopis — larĝokula aŭ eŭropis — larĝvizaĝa, kaj pli ĝuste — kaj tio, kaj tio ĉi. Ĝis nun la ostojn de Eŭropo oni portadas dum la festo de Elotio sur Kreto en grandega mirta krono. Indus ankaŭ al ni, artistoj, pli rigardi al niaj virinoj kaj iliaj prapatrinoj, sed ne fanfaroni per serĉado de fremdlandaj modeloj, kiuj, eble, estas belaj, sed la niaj estas pli belaj.

— Sanon al vi, Kleofrado! — ekkriis Lizipo. — Unu el multaj kromnomoj de mia amikino Tais estas ĝuste — larĝokula. Ĉu vi ne rimarkis, kiel similas ŝi per la vizaĝo al la Atena Partenos de Fidio? Ĉu vi scias, tiu paradigmo — modelo por kelkaj kopioj, en krono kaj kun okuloj el krizolito?

Por miro de la ĉeestantoj, ankaŭ la hindoj komencis riverenci, kunigante la manojn kaj ekkriante ion aproban.

— Por vi ja estas bone, Eŭriopis, — ridetis Lizipo al la atenanino, ĵetis rigardon al Eris kaj aldonis: — Por ŝi same. Sed ni ja vokis vin por ke vi servu kiel modelo por la disputo. Vi kaj Eris devos iom stari nudaj.

— Por kio Eris?

— Ni deziras vidi en vi kombinon de la antikva Kreta kaj de nia, helena, sangoj. Kaj en Eris same kuniĝis la antikva nubia kaj alia, ĉu libia.

— Mi ne sciis, — kuntiris la brovojn Tais, — kaj ne farbis la cicojn.

— Ili ĉe vi estas nature malhelaj, — kontraŭis Lizipo.

— Vi por ĉio havas persvadon, — suspiris la atenanino.

— Ĝuste kiel devas instruisto, — flustris la skulptisto. — Ekstaru ĉi tien, — li almontris pezan larĝan tabureton por modelo. Tais obeeme deĵetis la veston sur la manojn de Eris, ne perdanta trankvilon. Komuna admira suspiro traflugis la atelieron. Ĉi tie ĉiuj adoris virinan belon, aprezante ĝin kiel la plej grandan valoraĵon de la naturo.

— Morfe teliteres goetis (Ho ĉarmaj, sorĉaj virinaj formoj)! — ekkriis unu el junaj poetoj, ĥiano. Kleofrado rigidiĝis, almetinte la manplaton ŝilde al la maldekstra tempio, kaj ne deŝiradis la okulojn disde la kupre sunbruna figuro, staranta senĝene, kvazaŭ sole kun spegulo, sed ne sur podio antaŭ kunvenintoj. Trankvila certeco pri propra perfekteco kaj pri tio, ke ŝi povas voki inter artistoj nenion, krom respektegon, ĉirkaŭigis la junan virinon per sentebla protekto de la senmortuloj.

— Ĉu trovis vi tion, kion serĉis? — demandis Lizipo.

— Jes! — preskaŭ kriis Kleofrado.

La hindoj tremeris, kun miro rigardante al la inspiriĝinta heleno.

— Jen la plej antikva aspekto de virino, — kun jubilo diris Lizipo, — fortika, nealta, larĝkoksa, rondvizaĝa, larĝokula — ĉu ŝi ne estas bela? Kiu el vi povas kontraŭi? — turnis li sin al la disĉiploj.

Leptino, skulptisto el Efeso, diris, ke ĝuste tiun aspekton antaŭ du jarcentoj reproduktadis artistoj de Ionio, almenaŭ Ekzekio kaj Psiakso.

— Ili kvazaŭ kopiis ŝian vizaĝon kaj korpon, — la skulptisto almontris Tais-on, — ĉion, inklude la krute elstarajn malantaŭajn muskolojn, tiom malfortajn en la statuo de Agesandro kaj en verkoj de multaj atenaj samtempanoj.

— Mi ne povas klarigi al vi la kialon, — diris Lizipo, — nur du skulptaj kanonoj estas modaj ekde la pasinta jarcento. Unu — imite al la nesuperitaj kariatidoj de Akropolo — reproduktas altan virinon kun potenca torako, kun larĝe dismetitaj mamoj, larĝaj ŝultroj kaj ventraj muskoloj, similan al atletoj-viroj. Ili estas nemoviĝemaj kaj ne bezonas fortan evoluon de la malantaŭaj muskoloj, tial ili estas pli plataj malantaŭe. La dua kanono, enkondukita de Polikleto, de Kresilao, eble, eĉ de Fradiono, — tio estas larĝŝultra, mallarĝkoksa, malgrandmama virino, sen talio, pli simila al knabo, same kun neevoluigitaj malantaŭaj muskoloj. Tiaj estas kuristinoj, amazonoj, atletinoj de tiuj artistoj. Vi, efesano, ĉu konas la statuojn, kiujn kreis por la sanktejo de Artemiso en via urbo la nomitaj de mi skulptistoj antaŭ cent aŭ pli da jaroj?

— Ili kripligis la aspekton de Artemiso kaj amazonoj, — ekkriis Leptino. — Enamiĝintaj en junulojn-efebojn, ili penis en virino trovi la saman aspekton de knabo. Sed por kio vera viro bezonas knabon anstataŭ virino? La simpla kaj severa vivo de miaj prauloj, fuĝintaj de la doriaj konkerintoj sur la bordojn de Malgranda Azio, kreis fortikajn, fortajn, fleksiĝemajn virinojn de negranda alto. De ili kaj de kariaj kaj frigiaj virinoj, kiuj foriris pli norden kaj atingis Ponton-Eŭksenon sur la rivero Termodonto, aperis la urbo de amazonoj. Ili servis al Artemiso kun slogano «Nenia subiĝo al ajna viro».

— Kiel interese vi parolas, skulptisto, — ekkriis Tais, — do ĉu mi estas virino por malfacila vivo?

— Aŭ el pura antikva gento de tiuj, kiuj vivis malfacile, — respondis Leptino.

— Efesano, vi fortiris nin flanken, — enmiksiĝis Lizipo, — kvankam vi parolas interese. Eris, ekstaru ĉi tien! — li almontris duan tabureton, apud Tais.

La nigra pastrino ĵetis demandan rigardon al la mastrino.

— Ekstaru, Eris, kaj ne ĝeniĝu. Tio estas ne ordinaraj homoj, tio estas artistoj. Kaj ni ĉi tie estas ne simple virinoj, sed enkorpiĝo de diinoj, nimfoj, muzoj, — de ĉio, kio levas viron-poeton, strebigante liajn revojn en vastojn de la mondo, la maro kaj la ĉielo. Ne rezistu, se ili palpos vin. Ili devas scii, kiaj muskoloj estas kaŝitaj sub la haŭto, por montri la korpon ĝuste.

— Mi komprenas, sinjorino. Kial ĉi tie estas nur viroj, sed ne estas skuptistinoj?

— Vi faris profundan demandon. Mi demandos Lizipon. Mi mem pensas, ke inter ni ne ekzistas tia amo kaj strebo al aspekto de virino, kiel ĉe viroj. Kaj komprenon de belo ekster personaj rilatoj ni ankoraŭ ne ĝiskreskis... eble, inter sekvantinoj de Sapfo Lesba ekzistas ankaŭ skulptistinoj?

Eris ekstaris apude, malhela, kiel egipta bronzo, sen tiu certa koketa supereco, kiu estis superpleniganta Tais-on, sed kun eĉ plia trankvilo de indiferenta al teraj klopodoj diino, nur kies juna vigleco forigas impreson de severa, eĉ malgaja sorto.

— Bombaks! — eligis ekkrion de mirego Leptino. — Ili estas similaj!

— Mi ĝuste tiel supozis, — diris Lizipo. — Sama destino de iliaj korpoj kaj egala grado de harmonio kondukas al neevitebla simileco. Sed ni analizu tiujn trajtojn aparte, por kompreni Agesandron kaj liajn antaŭulojn, turnintajn la modon de la helena skulptarto al fremdaj aspektoj kaj modeloj. Vi, Kleofrado, kaj vi, Leptino, kvankam juna, sed, verŝajne, komprenanta la veran lingvon de korpaj formoj, korektu kaj kompletigu min, ne tro grandan eksperton pri virina belo.

Ne ripetu la disvastiĝintan eraron de artistoj de Helenujo, kiun ne faris la skulptistoj kaj pentristoj de Egiptujo kaj Kreto. Speciale tio gravas, kiam vi penas krei ĝeneralan bildon, destinitan alporti belon al la tuta popolo, sed ne nur faritan por unu mendanto kaj naskiĝanta por servi nur al du homoj: al li kaj al la kreanto mem. Ofte la dioj, dotante artiston per donaco de vido kaj ripeto, enmetas en lin delikatan, senteman animon, forprenante pro tio parton de kuraĝo...

Lizipo rimarkis, kiel ruĝiĝis la vangoj kaj kuntiriĝis la brovoj de liaj aŭskultantoj.

— Mi ne deziras akuzi artistojn pri malgranda kuraĝo kompare kun averaĝa, ordinara homo. Mi parolas pri herakla kuraĝo en kolera animo, pleniganta heroojn kaj elstarajn homojn. Kompare kun ili vi estas delikataj...

— Kaj kio en tio estas malbona? — ne eltenis Leptino, interrompinte la instruanton.

— Nenio. Sed oni postulas de granda artisto same, kiel de heroo, ne malpli, se li intencas fari grandan verkon! Kaj malgranda kuraĝo kondukas nin al eraro en elekto de modelo kaj aspekto de virino — ni parolas pri virinoj, kaj ĉi tie tio estas la plej grava. Kiel ofte skulptisto elektas modelon kaj kreas skulptaĵon de junulino aŭ diino kun grandaj vizaĝtrajtoj, virsimilan, larĝŝultran kaj altan, cedante al sia delikata malvirto. Heroo neniam elektos tian, ne elektos ŝin ankaŭ forta, kuraĝa viro, gvidanto de homoj. Heroo bezonas virinon kun etaj trajtoj, plenan je virina forto, nealtan kaj fleksiĝeman, kapablan esti por li amikino kaj kreskigi fortan idaron. Tiaj elektitinoj estis konataj de la artistoj de la fruaj tempoj, ĉar ili mem estis samtempe kaj militistoj, kaj terkulturistoj, kaj ĉasistoj... Rigardu kaj aŭskultu! La alto de ambaŭ, kiel konvenas al Haritoj, estas negranda kaj preskaŭ sama. Ĉe Tais ĝi estas, — Lizipo mallarĝigis la seneraran okulon, — tri ulnoj kaj tri palestoj, ĉe Eris je duonpalesto pli. Tio estas malpli, ol ĉe nia moderna kanono de persaj kaj fenicaj virinoj en la vivo.

Dua grava detalo estas kombino de la mallarĝa talio kun kruteco de la koksoj, kreantaj kontinuajn sen eĉ etaj kavetoj liniojn de amforo, ekde la antikveco prikantitajn de niaj poetoj kaj iam tiom aprezataj de la skulptistoj. Nun, ekde Polikleto ĝis novmoda Agesandro, virinoj havas la ventrajn muskolojn samajn, kiel ĉe la viroj, kaj la koksoj... — pri ili oni forgesis. Profunda eraro! Jen rigardu. — Li aliris Tais-on, pasigante la polmojn laŭ ŝiaj koksoj. — La larĝa pelvo de virino-naskantino postulas ekvilibron. Per kio? Certe, per evoluo de tiuj muskoloj, kiuj estas malfortaj ĉe la viroj kaj estas malpli necesaj al ili. Anstataŭ dika tavolo de supraj ventraj muskoloj bonstatura virino havas profunde kuŝantajn muskolojn, jen tiujn. — Lizipo premis la flankon de Tais tiel, ke el ŝi elŝiriĝis duonsuspiro, duonĝemo.

Eris senkonscie levis la manon al la nodo de siaj haroj.

— Ne prenu la tranĉilon, gardantino, — ridetis al ŝi la artisto. — Pro via feroco mi montros sur vi. — Kaj Lizipo transiris al Eris, metante siajn asprajn manojn, heligitajn de laboro en malseka argilo, sur ŝian malhelan haŭton. — Jen, vidu, ankaŭ ŝi havas tre fortan muskolon, kaŝitan sub la oblikva ventra. Ĝi per larĝa folio etendiĝas el ĉi tie, ekde la malsupraj ripoj ĝis la ostoj de la pelvo kaj ĝis la pubo. Al la meza linio ekde ĝi etendiĝas ankoraŭ unu en formo de piramido. Vidu, kiel akre ĝi distingiĝas sub la glata haŭto. — Lizipo tuŝis per la fingroj tubereton sur la pubo. Eris ne tremeris. — Tiuj muskoloj subtenas la malsupran parton de la ventro kaj enpremas ĝin inter la konveksaj antaŭaj flankoj de la koksoj, ĉe la ingveno. Tio same estas rezulto de ilia plifortigita evoluo. Memorfiksu plej bone, ĉar ĉi tie tre demonstraj estas la proporcioj, malaj al la statuo de Agesandro, kies ventro malsupre tro forte elstaras. Kiom mi komprenas, la admirindan konveksecon de la koksoj antaŭe donas ekzercoj de la muskoloj, levantaj la krurojn antaŭen. Sed tio ne sufiĉas. Ĉe ŝi, — la skulptisto transiris al Tais, — estas treege fortaj tiuj profundaj muskoloj, kiuj altiras la kruron al la pelvo. Kaj la kret-helenino, kaj la nubianino ne havas eĉ etan kaveton kontraŭ la kuniĝo de la kruro kun la pelvo. Tio same ne estas hazardo. Multaj posedas tiun donacon de Haritoj ekde la naskiĝo. Ĉe Tais la konturoj de la koksoj estas eĉ pli krutaj pro ekzercado de la muskoloj, irantaj de poste kaj supren: de jen tiu, meze inter du grandaj, kaj de aliaj, kiujn ne eblas pripalpi, sed ili levas la tavolon de la supraj. Ĉiuj ili kunigas la pelvon kaj la femuron, turnas la kruron, movas ĝin malantaŭen kaj flanken, rektigas la korpon. Mi nomus ilin dancaj, kaj tiujn, kiuj kuntiras la krurojn — rajdaj! Memoru, la virinoj devas evoluigi siajn profundajn muskolojn, kaj la viroj — la eksterajn. Havu tion antaŭ vi, kiam vi kreas imagon belan, sanan kaj harmonian, fortan sen krudeco, ĝuste tian, kiaj devas esti filinoj de Helenujo. Kaj ne nur de Helenujo — de la tuta ekumeno! Fleksiĝemo sen perdo de la forto de Eroso kaj de patrineco! Jen la idealo kaj la kanono, malproksima disde la melosa statuo de Agesandro kaj egale disde la kuristinoj kaj amazonoj de Polikleto. Virino ne estas delikata junulo, ŝi estas kontraŭa kaj pli forta. Ĉe virinoj de ĉiuj popoloj estas disvastiĝintaj dancoj kun sinuado de la talio, kun balancado de la koksoj. Tio estas naturaj por ili moviĝoj, ekzercantaj la profundajn muskolojn, kreantaj fleksiĝeman talion kaj polurantaj la internajn organojn de ŝia sino, kie koncipiĝas kaj kreiĝas infano. Tie, kie ne estas tiaj dancoj, ĉar, kiel mi aŭdis, kelkaj popoloj ilin malpermesas, tie akuŝado estas sufera kaj idaro estas pli malforta.

La granda skulptisto finis la paroladon kaj retiris sin, kontenta, dum admira ekstazo de la disĉiploj, aŭskultintaj senspire, esprimis komunan konsenton.

Kleofrado transiris de sia loko kaj ekstaris inter Tais kaj Eris.

— Neniu povis diri pli klare kaj saĝe, ol vi. Mi aldonos nur unu aferon, eble tial, ke la agesandra Afrodito enmemoriĝis kiel ekzemplo, al mi antagonisma. Rigardu, antaŭ vi estas du belegaj virinoj de tre malsamaj popoloj. La granda Lizipo tuj montris al vi, kiom ili estas similaj, kreitaj de la dioj laŭ unu kanono. Sed li forgesis pri unu tre grava trajto de la belo — ĉe ili ambaŭ la mamoj situas alte, estas larĝtasaj kaj pli rondaj, ol ĉe la modelo de Agesandro. Ĉe lia Afrodito, malgraŭ matureco de la korpo, la mamoj estas pintaj, kiel en juneco, kaj samtempe iliaj mezuraj centroj almenaŭ je tuta daktilo estas mallevitaj pli malalte, ol ĉe Tais kaj Eris. Tio ne estas eraro de la majstro, sed nur blinda sekvado al la modelo — ĉe sirianinoj nemaloftas tiaj proporcioj.

— Vi pravas, Kleofrado, mi malpli bone, ol vi, enmemorigis la verkon de Agesandro, kaj mi konsentas kun vi, — respondis Lizipo.

Kaj la granda skulptisto de Helenujo, kaj la restinta nekonata majstro de nemultaj virinaj skulptaĵoj, se ili povus vidi la estontecon, ĉagreniĝus multe pli, eksciinte, ke post jarmiloj la malĝustan trakton de virina korpo fare de Agesandro artistoj de la estonteco akceptos kiel veran kanonon de helena belo...

— Ĉu ankaŭ vi deziras aldoni ion, Leptino? — demandis Lizipo. La efesa skulptisto etendis la manon, alvokante al silento.

— Vi same nenion diris pri la malantaŭa parto de la korpo.

— Tie ne estas specialaĵoj kompare kun Agesandro, pli ĝuste kun la statuo, vekinta la disputon inter ni, — kuntiris la brovojn Lizipo.

— Ne, granda majstro, estas! Kaj vi mem diris pri la mallevitaj kaj plataj sidvangoj de la siria modelo de Agesandro. Kiel vi vidas, nia modelo estas sfajropigeon (rondpuga), — li movis la manplaton en aero, ripetante la konturojn de Tais kaj ne aŭdacante tuŝi la korpon de la fama belulino.

— Jes, certe! La kaŭzo estas la sama — evoluo de la dancaj muskoloj, fleksantaj la korpon antaŭen kaj malantaŭen. Ilia plej granda konvekseco estas movita supren kaj pli elstaras, kreante akran rondaĵon. La melosa statuo estas plata en la supra parto, la modeloj de Polikleto kaj Kresilao estas entute platdorsaj. Rigardante al tiuj modeloj, oni klare vidas, ke, dancante ne nur balariton, sed eĉ eŭmelejon, ili ne atingos superecon. Sed niaj gastinoj kapablas al ajna plej malfacila danco, ĉu vere, Tais?

— Por kio demandi «la kvaran Hariton»? — ekkriis Leptino. — Ĉu povas ŝi? — li almontris Eris-on.

— Montru al ili, Eris, mi petas, ion el la dancoj de la Granda Patrino, — diris Tais, — tio estas necesa por ili.

— Por kio?

— Por kompreno de virina forto kaj belo, por kreo de bildoj de diinoj, absorbantaj imagon de tiuj, kiuj ne havis en la vivo okazon renkonti similajn al vi.

— Bone, sinjorino!

Kaj la nigra pastrino ekmovis la ŝultrojn, tordiĝante ŝraŭbe jen al unu, jen al la alia flanko, kelkfoje fleksiĝis, varmigante sin.

La ĉirkaŭantoj haste depaŝis, puŝante unu la alian.

Eris elprenis el la haroj la ponardon kaj respektege donis ĝin al Tais. Leptino penis pririgardi la armilon, sed Eris tiel brileris al li per la okuloj, ke li rapide retiris la manon. Tamen al Lizipo ŝi permesis preni la ponardon. La granda artisto rigidiĝis, ekvidinte la antikvan valoraĵon. La mallarĝa klingo el malmolega nigra bronzo, inkrustita per paralelaj oraj sulkoj, kronis la fajne elfaritan fuston el elektrono en formo de «taŭ». La supra horizontala transversaĵo, facile fleksita, kun kapoj de grifoj sur ambaŭ finoj, estis gisita kune kun meze dikigita cilindra tenilo, trastrekita transverse per ringformaj sulkoj. Inter la sulkoj ĉe la ekstera flanko la tenilon ornamis tri rondaj nigraj agatoj. Ĉe la klingo la fusto estis disduiĝanta, ĉirkaŭkaptante la dikigitan bazon per du ungegaj manegoj de la grifoj. La armilon kreis majstroj, mortintaj antaŭ nemalmultaj jarcentoj. Ĝi kostis grandan monon, tamen ĉiuj nigraj pastrinoj estis armitaj per ĝuste tiaj ponardoj. Tais prenis la tranĉilon disde Lizipo, kaj Eris faciligite suspiris. Turninte la kapon al Tais, ŝi petis kanti la matenan himnon de la Patrino de Dioj, konatan de la atenanino.

— Komencu malrapide, sinjorino, kaj rapidigu la ritmon post ĉiu duonstrofo.

— «En frua printempo mi iras sur blanka florar' asfodela, — komencis Tais, — alten leviĝas la suno, forglitas la ombro de nokto...»

Eris levis la manojn super la kapo, kunmetinte ilin en speciala maniero — per la manplatoj supren, kaj malrapide komencis fleksiĝi malantaŭen, direktinte la okulojn al sia brusto. Kiam la malhelaj pintoj de ŝiaj mamoj, larĝaj, kiel stepaj montetoj, ekstaris vertikale, kvazaŭ almontrante la zeniton de la ĉielo, Eris turnis la vizaĝon dekstren kaj, frapante la ritmon per la dekstra piedo, komencis turniĝi el dekstre maldekstren, levante kaj etendante por ekvilibro la dekstran piedon. Inter la duonfermitaj palpebroj de ŝiaj okuloj estis trabrilantaj strietoj de la helaj bluetaj okulblankoj, kaj la buŝo formis malbonkoran blankdentan subridon.

Tais plirapidigis la ritmon de kantado. Ne ŝanĝante la pozon, Eris estis turniĝanta jen en unu, jen en alia direkto, nerimarkeble transĵetante la nudajn piedojn.

Lizipo estis ĝoje almontranta ŝin — kiu, krom speciale trejnita dancistino, povus fari tielaĵon?

Tais manklakis, haltigante la nigran pastrinon, kaj tiu, abrupte rektiĝinte, rigidiĝis.

— Kaj nun montru al ili ankoraŭ la sanktan dancon de «mu», — diris la atenanino.

— Ĉu ĉi tie, antaŭ aro da viroj? — ekdubis Eris.

— Mi diras al vi, tio estas ne simple viroj, sed artistoj kaj poetoj. Montru nur la enkondukon...

Eris obeeme ekstaris en la pozon de oreado de dionizaj sakramentoj: la manoj interplektitaj per la fingroj kaj metitaj sur la kapon, la korpo rektigita, la piedoj krucigitaj, apogante sur la fingroj. La atenanino petis tamburon aŭ tamburinon. Tia muzikilo ne troviĝis en la domo de la skulptisto. Oni alportis grandegan sistron — krescenton el forte sonoranta arĝenta alojo, pendigitan sur du ĉenetoj. Tais frapis per ligna martelo. Longa sonoro plenigis la tutan domon. Eris tremeris, kaj la sistro plu sonoris, ne donante ritmon. Tais komencis alpremadi per la fingroj la kornon de la serpo post la frapoj. Rezultis necesa rompiĝo de ritmo.

Frapo — la dekstra femuro de Eris elŝoviĝis en akra fleksiĝo, por fali kun sekva sonoro de la sistro, dum la muskoloj ĉe ambaŭ flankoj de la ingveno ŝvelis, profundigante la malsupran parton de la ventro. Ankoraŭ frapo — elŝoviĝis la maldekstra femuro, kaj la talio enpremiĝis per forta kavo, kvazaŭ ĝin oni ligis per ŝnuro. Ŝajnis, laŭ linioj de la korpo de Eris desegniĝis litero «mu», la sankta virina signo. Kun ripetado de la melodio de la sistro signo post signo trairadis laŭ la korpo de la nigra pastrino, plirapidigante sian kuron.

La fragmento de la danco, kiun sukcesis vidi plene nur nemultaj, fortege impresis la hindajn artistojn. La plej aĝa el ili kliniĝis antaŭen, etendante la manojn. Eris haltis. Li deŝiris juvelŝtonon, brilintan super lia frunto en la kaptuko, kaj etendis al Eris, dirinte ion en sia nekomprenebla lingvo. Eris ĵetis rigardon al la mastrino, tiu — al la interpretisto.

— Nia fama majstro donacas sian solan valoraĵon kiel signon de ekstrema admiro pri perfekteco de la animo, la korpo kaj la danco: de ĉiuj tri ĉefaj partoj de ĉitrini, — diris la interpretisto.

— Ĉu vi vidas, Eris? Vi devos preni la donacon. Tian signon de estimo oni ne rifuzas. La fremdlandano vidis en vi perfektecon de la animo, sed al niaj majstroj via stato malhelpas, — mallaŭte aldonis Tais al sia sklavino. — Kiel diris la hindo? Ĉitrini? Kio estas tio? — laŭte demandis ŝi.

— Ni petu la respektindan gaston klarigi, — subtenis Lizipo.

La maljuna hindo petis tabulon, kovritan per tavolo da alabastro. Tiajn tabulojn uzadis pentristoj por grandaj skizoj. La interpretisto elpaŝis antaŭen, riverencis, levis la manojn kaj kunmetis ilin antaŭ la frunto kiel signon de preteco servi al la gasto kaj la gastiganto.

— Kultado al virino, al ŝia belo ĉe ni, al mi ŝajnas, estas pli forta, — komencis la hindo, — kaj forto de la belo en nia lando estas pli granda, ol ĉe vi. Ni opinias, ke amora kuniĝo de viro kaj virino en konvenaj cirkonstancoj pligrandigas spiritecon de ili ambaŭ kaj plibonigas Psiĥon — la animon de la koncipata idaro. La grandaj kaj grandegaj dioj mem ne nur obeas al sorĉo de la ĉielaj belulinoj — apsaroj, hetajroj en via kompreno, sed ankaŭ uzadis ilin, kiel potencegan armilon. La ĉefa ĉiela hetajro Urvaŝi estas nomumita por tenti saĝulojn, kiam ili atingas tro altan perfektecon en potenco kompare kun la dioj. Ĉe ni korpa amo estas levita ne nur ĝis servo al la belo kaj al misteroj de la naturo, kiel en Helenujo, sed ankaŭ ĝis servo al la dioj, kiel tio estis ĉe prauloj de la hinda popolo sur Kreto, en Azio kaj Fenicujo.

En la aro de dioj kaj diinoj multas la sunaj belulinoj de ĉieloj — surasundari, aŭ apsaroj, helpantinoj de Urvaŝi. Unu el la ĉefaj aferoj de ili estas inspirado de artistoj al kreo de belo por kompreno kaj konsolo de ĉiuj homoj. La sunaj junulinoj portas al ni, artistoj, sian propran bildon, kaj tial ili nomiĝas ĉitrini: de la vorto «ĉitra» — bildo, skulptaĵo, vorta poezia priskribo. Donacante sorĉan forton de arto, kapablon krei miraklon de belo, ĉitrini obeigas nin al la universala leĝo: kiu ne plenumos sian taskon, perdos forton kaj blindiĝos pri la nevidebla, iĝinte simpla metiisto...

— Kiel tio similas al la orfeisma instruo pri muzoj, — flustris Lizipo al Tais. — Ne vane, laŭ legendo, Orfeo alportis siajn sciojn el Hindujo.

— Aŭ el Kreto, — apenaŭ aŭdeble respondis la atenanino.

— Unu el la ĉefaj sekretoj de majstreco de artistoj, — daŭrigis la hindo, — estas neelĉerpebla diverseco de koloroj kaj formoj de la mondo. Animo de ajna homo ĉiam trovos respondon al sia voko (se ĝi vokos), kaj mistero instigos intereson. Sed ekzistas ĉefaj formoj, samkiel ĉefaj dioj. Esprimado de ili estas la plej malfacila kaj postulas de majstro altan heroecon. Sed tiam la kreitaĵo transvivos montojn kaj riverojn sur la vizaĝo de la Tero, iĝinte simila al la eterna vivo de la supra mondo.

Jen kial la tuta aro de ĉitrini-oj distingiĝas per komunaj trajtoj, karakterizaj por ili ĉiuj. Tiu virina aspekto estis priskribita de poeto je milo kaj duono da jaroj antaŭ ni.

La hindo etendis la manojn, ekparolis kante en iu alia lingvo, evidente citante. La interpretisto senhelpe retrorigardis. Tiam alia hindo komencis traduki al li en la ordinaran, kompreneblan por li lingvon.

«Tiu virino estas ĝoja dancantino, kuraĝa amoratino, fleksiĝema kaj forta ĉitrini — malalta, kun tre maldika talio kaj krute fleksitaj koksoj, kun forta svelta kolo, kun malgrandaj manoj kaj piedoj. Ŝiaj ŝultroj estas rektaj, pli mallarĝaj, ol la koksoj, ŝiaj mamoj estas tre fortikaj, altaj, proksimaj inter si, ĉar estas larĝaj en la bazo. Ŝia vizaĝo estas ronda, la nazo estas rekta kaj malgranda, la okuloj estas grandaj, la brovoj estas mallarĝaj, la haroj estas pli nigraj ol la hinduja nokto. Ŝia natura odoro estas miela, la oreloj estas malgrandaj kaj alte metitaj...» — la hindo interrompis sin mem, kaj haltis la tuta traduka ĉeno.

— Kaj nun rigardu al ili, — subite diris li, etendante la manon al Tais kaj Eris, — la inspirita de dioj poeto, tiom antaŭlonge mortinta, priskribis ilin ambaŭ. Ĉu necesas alia pruvo de senmorteco de la belo de ĉitrini?

La helenoj eligis bruajn ekkriojn de aprobo kaj admiro. Flatita de la sukceso ĉe la helenaj majstroj, la hinda skulptisto faris signon, ke oni alŝovu la alabastran tabulon. Preninte pecon de karbo, li komencis kun mirinda precizeco desegni liniojn de virina figuro per la mano, ne tremerinta eĉ unu fojon, malgraŭ la kruda surfaco de la tabulo.

— Antikvaj simboloj de la korpo de ĉitrini, alie Vero, alie Muzo — laŭ vi (Lizipo facile puŝetis Tais-on), estas jenaj... — La hindo desegnis renversitan triangulon de pubo kaj el ties pinto, kiel el centro, ĉirkaŭliniis cirklon, enskribinte ĝin en la femurojn sen sola kaveto, per strikta kaj pura linio.

— Malsupren de tiu potenca centro de la virina forto al la genuoj la linioj mallarĝiĝas kaj transiras en la sveltajn krurojn — la malpezan kaj moviĝeman subtenon. Tio signifas, ke la virina povo ne alkreskas al la tero, sed facile disiĝas de ĝi. Kiel ofte skulptistoj faras eraron, kreante krurojn, similajn al traboj, enkreskintaj en la teron — la falsan simbolon de fekundeco.

Supren tiu rondo de virina forto kaj belo akre mallarĝiĝas en la maldikan talion — la kolonon, portantan la celitajn antaŭen mamojn — la simbolon de vivokrea kaj neprofita dono kaj servo de patrino. Rigardu ree al viaj ĉitrini-oj — la kuprahaŭta, nutrinta infanon, kaj la malhelhaŭta, ne naskinta kaj ne nutrinta. Vi, atenano, ŝajnas al mi, maltroigis la eraron de Agesandro pri la situo de la mamoj de lia Afrodito. Mi mem mezuris la statuon en Meloso. Laŭ nia kanono de ĉitrini la centroj de la mamoj devas situi iomete pli alte, ol la kaveto de la muskolo sur la ŝultro, kiu disduiĝas kaj estas nomata de la helenoj delta. Kaj tio estas je unu daktilo kaj duono pli alte, ol ĉe la modelo de Agesandro. Mezuru ajnan: ĉu la kuprahaŭtan, ĉu la malhelhaŭtan vian modelon, kaj vi vidos, ke ni, hindoj, estas pli postulemaj pri la naturo de la belo de la mamo, ol vi, sed ne ol la egiptoj kaj kretanoj, kiuj komprenis la ĝustajn proporciojn. Plue, rigardu, la centroj estas proksimigitaj inter si pli, ol ĉe Agesandro, do la rondoj de la bazoj iomete tuŝas unu la alian en la meza kaveto. Kaj tio estas ne marmoro kaj ne bronzo — viva korpo estas antaŭ vi. Ĉe ili ambaŭ la mamoj estas egale malmolaj kun la turnitaj supren cicoj, kiel devas esti ĉe ideale sanaj virinoj. Tial ĉitrini povas esti kaj junulino kaj virino, sed forto de la korpo de unu kaj de la alia devas esti sama, kion ni penas montri en niaj skulptaĵoj.

Pli alte super la torso estas disvolvitaj la ŝultroj, levita la kapo sur la svelta kolo, malfermitaj la brakoj, brakumantaj la mondon per amo kaj kareso. Tion ni nomas la vojo de Tantroj! El la tera, malhela kaj senkonscia forto de la virina cirklo leviĝas kaj kreskas strebo al la ĉielo, strebo brakumi kaj ami la mondon. Tia estas la simbolaro de la skulptistoj de Hindujo, tia estas la signifo de ĉitrini.

La hindo finis la paroladon kaj desegnadon, riverencis kaj depaŝis.

Lizipo, kiu antaŭ ioma tempo ordonis alporti skatolon el alia ĉambro, aliris al la oratoro, garde portante statueton el eburo kaj oro, altan je unu podeso.

— Donaco al vi, hindo, konfirme al la dirita de vi. — Lizipo levis la skulptaĵon sur la polmo, subtenante ĝin ĉe la malantaŭa flanko.

La statueton de duonnuda virino la tempo damaĝis nemulte, difektinte la vizaĝon, la kapveston kaj la dekstran manon. Per la maldekstra la virino estis subtenanta larĝan ĝiskalkanan jupon kun du ondoj, alkurantaj el supre per profundaj triangulaj pecoj, mallevitaj malsupren laŭ la meza linio, simile al la litero «mu» kun plilongigita kaj akra mezo. Libera larĝa zono pendis oblikve, malfermante preskaŭ la tutan ventron, la vespan talion kaj la supran parton de kruta fleksiĝo de la koksoj. La grandaj, duonsfere elstarantaj, alte kaj proksime situantaj mamoj ŝajnis tro evoluintaj por la mallarĝa torso kaj la nelarĝaj ŝultroj. La vizaĝo, damaĝita de la tempo, konservis sian rondan konturon kaj persistan rigardon de la longaj, larĝe dismetitaj okuloj.

— Ĉu ĉitrini? — demandis, ridetante, Lizipo.

— Ĉitrini! — kapjesis la hindo. — El kie?

— El la insulo Kreto. Spertuloj opinias, ke ĝi aĝas mil kvincent jarojn. Do, ĝi estas samaĝa kun via poeto. Prenu.

— Ĉu al mi? — la hindo retropaŝis en pia teruro.

— Al vi! Portu ĝin en vian landon, kie kredoj, artaj kanonoj kaj rilato al virinoj tiel konformas kun la granda pereinta arto de Kreto.

La hindo ion diris al la kamaradoj, kaj tiuj ekparolis laŭte kaj ekscitite, svingante la manojn, kvazaŭ atenanoj en la agoro.

— Hodiaŭ por ni en via domo estas vera festo, ho saĝa instruisto, — ree ekparolis la plej aĝa hindo, — ni antaŭlonge aŭdis pri via gloro, de la plej nekoruptebla kaj la plej granda artisto de Helenujo, veninta en Azion kune kun Aleksandro. Kaj ni konvinkiĝis pri tio, ke estas multe pli da gloro en profundeco kaj malavareco de viaj scioj, ni ekvidis en via domo samtempe du surasundari-ojn — ĉitrini-ojn. Sed tiu ĉi via donaco estas tute speciala. Eble, kun tuta via saĝeco vi ne scias pri la legendo, ke en la okcidento ekzistis lando, pereigita de teruraj tertremoj, subakvaj erupcioj de vulkano...

— Mi scias, scias ankaŭ ŝi, — respondis Lizipo, almontrante Tais-on, — kaj tiuj el miaj disĉiploj, kiuj legis «Krition» kaj «Timeon» de Platono. Okcidente kuŝis riĉa kaj plej potenca mara regno kun ĉefurbo — Urbo de Akvoj, pereinta pro kolero de Pozidono kaj Geo. Egiptaj pastroj, de kiuj eksciis la legendon Platono, ne indikis precizan situon de tiu lando, nomita Atlantido. Disĉiploj de Platono opinias, ke Atlantido kuŝis okcidente de la Heraklaj Kolonoj en la granda oceano. Tamen, «Kritio» restis nefinita — kaj ni ne scias, kion ankoraŭ dirus al ni la saĝulo mem.

— Tiuokaze vi scias alion. Nia legendo diras, ke la mara regno situis en via maro. Ĝia situo, priskribo kaj tempo koincidas kun la insulo Kreto. La tempo de pereo — ne de la lando, sed de ĝia saĝo kaj de la elito de la popolo — okazis antaŭ dek unu jarcentoj.

— Ĝuste la tempo de la falo de la Kreta regno dum terura tertremo kaj inundo, — diris Lizipo, turnante sin al Tais.

— Kelkaj el la plej lertaj kaj sciantaj homoj de Kreto, saviĝintaj de pereo kaj kapto fare de popoloj, atakintaj Kreton, tuj kiam falis ĝia potenco kaj pereis la floto, fuĝis orienten, en sian prapatrujon en Likaonion kaj Kilikion, kaj ankaŭ en Frigion. Trovinte la lokojn por loĝiĝo okupitaj, ili vagadis plu. La legendo diras nenion pri tio, kiel ili atingis la riveron Induson, kie ili fondis siajn urbojn, trovinte parencajn al ili popolojn, dravidojn, kaj instruinte ilin pri artoj. Ĉu pasis ili laŭ seka vojo tra Partujo, Baktrio kaj montoj aŭ sukcesis navigi malsupren laŭ Eŭfrato kaj trafi en la enfluejon de Induso tra maro, uzante scipovon de elstaraj marvojaĝistoj, la legendo ne diras eĉ vorton. Nun vi vidas, ke donaco via estas sankta, ĉar tra mil jaroj ĝi transdonas al ni verkon de skulptisto el tiuj, kiuj fondis la arton de nia lando. Mankas vortoj de danko al vi, Lizipo!

La hindoj akorde kliniĝis en malalta riverenco antaŭ la iom konsternita granda skulptisto. Poste la plej aĝa hindo alproksimiĝis al Tais kaj Eris, blindige belaj en la sune flava kaj la malhele blua eksomidoj. Preninte la manon de ĉiu el ili vice, li almetis ilin al la frunto kaj diris nekompreneblajn, similajn ĉu al preĝo, ĉu al sorĉformulo, vortojn, restintajn sen traduko.

Poste la kvar hindaj gastoj, kovrinte la statueton per neĝblanka ŝtofo, pie ekportis ĝin hejmen. Eris staris mallevinte la rigardon, eĉ pli malhela pro arda ruĝiĝo. Lizipo, rigardante post la gastojn, nur dismovis la manojn.

— Mi konsentas kun la hinda majstro, ke en la vivo malofte okazas tiaj interesaj tagoj de renkontiĝoj kaj konversacioj, — deklaris li.

— Mi dezirus renkonti ilin ankoraŭfoje, — diris Tais.

— Baldaŭ vi renkontiĝos kun vojaĝanto el la eĉ pli malproksima kaj stranga Meza imperio, kiu ĵus venis en Ekbatanon.

— Ĉu mi invitu lin al mi?

— Ne, eble, tio estas kontraŭ iliaj moroj. Prefere venu al mi. Mi aranĝos tiel, ke ni evitos tumulton kaj konversacios izole. Mi estas certa, ke vin, kaj eĉ min, atendas nemalmulte da novaĵoj.

Tais ĝoje aplaŭdis kaj karese kisis sian amikon, anstataŭintan por ŝi la memfisan instruiston.

Tamen novaĵoj komenciĝis en tute alia maniero, ol tion atendis Tais.

Tagon post la konatiĝo kun Kleofrado al Tais venis unu el la partoprenintoj de la kunveno en la domo de Lizipo, ŝatanto de arto — riĉa juna lidiano, multobliginta sian kapitalon per vendado de sklavoj kaj brutoj. Li alveturis akompane de skribisto kaj forta sklavo, treninta ledan sakon.

— Vi ne rifuzos mian peton, sinjorino Tais, — komencis li sen prokrasto, ventumante sin per aroma lila viŝtuko.

Al la atenanino tuj ne plaĉis la tono de la duonpeto-duonaserto, neglekte ĵetita de sur la belaj lipoj de la lidiano. Ne plaĉis ankaŭ li mem. Tamen laŭ la leĝoj de gastamo ŝi demandis, en kio konsistas la peto.

— Cedu al mi vian sklavinon! — insiste diris la lidiano. — Ŝi estas pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis, kaj tra miaj manoj pasis miloj...

Tais apogis sin sur la balustrado de la verando, jam ne kaŝante malestiman subridon.

— Vi vane subridas, sinjorino. Mi alportis al vi, sciante prezon de bona aĵo, du talantojn. — Li almontris la potencan sklavon, ŝvitiĝintan sub la pezo de la negranda sako kun oro. — La prezo estas neaŭdita por malhelhaŭta sklavino, sed mi ne kutimas rezigni. Ekvidinte ŝin, mi ekbrulis pro nevenkebla deziro!

— Ne dirante pri tio, ke en tiu ĉi domo nenio estas vendata, — trankvile diris Tais, — pri tio, ke Eris ne estas sklavino, tiun virinon vi ne ekregos, ŝi estas ne por ordinara mortemulo.

— Sed mi ja ne estas ordinara mortemulo, — gravmiene diris la lidiano, — kaj estas kompetenta pri amo. Kaj se ŝi estas ne via sklavino, do kiu?

— Diino! — serioze diris Tais. La lidiano ekridegis.

— Ĉu diino servas al vi? Tio estas tro multe eĉ por tia fama kaj bela hetajro, kiel vi.

Tais rektiĝis.

— Estas tempo por foriri, gasto! Homon, malmoderan en parolo kaj ne sciantan decan konduton ĉe ni en Ateno oni elĵetas de sur ŝtuparo!

— Kaj ĉe ni oni memoras vortojn kaj akiras deziratan per ajnaj rimedoj. Celo pravigas rimedojn! — kun minaco diris la riĉulo, sed Tais, ne aŭskultante, surkuris la supran balkonon.

Tagon poste, kiam Eris ekiris akompane de Okiale por iaj aĉetoj, la lidia spertulo pri virinoj haltigis ŝin kaj penis tenti per ĉiaspecaj promesoj. Eris, ne finaŭskultinte, ekiris pluen. La furioziĝinta sklavovendisto kaptis ŝian ŝultron — kaj preskaŭ falis pro fortega bato. Furioziĝinte, li ĵetis sin al la sklavino kaj rigidiĝis antaŭ la klingo de la ponardo, precize celita en la lokon, kie disiras la ripoj.

Eris kun rido rakontis al la mastrino pri la malsukcesa adoranto, kaj la atenanino ridis kune kun ŝi. Malfeliĉe, ambaŭ junaj virinoj evidentiĝis facilanimaj, ne konante pezan kaj vantan koleron de aziaj vendistoj de viva varo.

Venis vica karavano el Baktrio. Tais estis beliganta sin, intencante renkontiĝi kun la karavanestro kaj ekscii lastajn militajn novaĵojn. Por sia ĉagreno, ŝi trovis, ke finiĝis malhel-purpura farbo el kipraj konkoj por kolorigo de mampintoj kaj piedfingroj. Eris proponis sin por kuri al la bazaro. Pli rapide ol ŝi povis iri nur rajdanto, sed ne en bazara tumulto. Tais konsentis.

Eris forestis multe pli longe. La maltrankviligita atenanino sendis rapidpiedan knabinon, duonfilinon de Rojko, por ekscii, ĉu okazis io. La knabino alkuris, peze spirante, pala, perdinte la zoneton, kaj sciigis, ke Eris estas ligita, ĉirkaŭita de amaso de viroj kaj oni intencas murdi ŝin.

Tais antaŭsentis malbonan ombron super Eris, kaj jen la malfeliĉo venis. La trankvila mastrino de grava domo momente iĝis aŭdaca amazono de la pasintaj jaroj. Rojko jam elirigis Boanergon kaj Salmaaĥ-on, armis sin per ŝildo kaj lanco. Tais sursaltis sur Salmaaĥ-on, ĉar la sovaĝa kolero de la ĉevalino povus esti konvena, prenis en la dentojn tranĉilon, kaj en la manojn pezan bastonon. Rapidege ekrajdis ili laŭ mallarĝa kruta strato. Eris ĉiam iradis laŭ tiu vojo. Tais ne eraris. En larĝa duonportiko — niĉo de alta muro — ŝi ekvidis negrandan homamason, ĉirkaŭintan kvin fortikegajn sklavojn, kaptintajn Eris-on. Ŝiaj brakoj estis senkompate fleksitaj malantaŭen, la kolon sub la gorĝo estis tiranta dika ŝnuro, kaj unu el la sklavoj estis penanta kapti ŝiajn piedojn. Sub la suno, en strata polvo antaŭ Eris kuŝaĉis la jam konata al Tais lidiano kun distranĉita ventro kaj elfalintaj intestoj. Dum momento Tais komprenis, kiel ŝi agu.

— I-i-i-eh! — sovaĝe ŝrikis ŝi super la orelo de Salmaaĥ. La ĉevalino, kvazaŭ freneziĝinte, impetis al la homoj, kalcitrante kaj mordante. Tais sen ajna kompato komencis batadi per la bastono la kapojn de la sklavoj. La perpleksigitaj homoj ellasis el la manoj Eris-on. En la sama momento Tais tranĉis per la maldekstra mano la ŝnuron, kaj Salmaaĥ mallevis la antaŭajn hufojn sur la dorson de homo, kliniĝinta al la piedoj de Eris. Rojko same ne perdis tempon. Pro forta bato per la ŝildo rekte en la vizaĝon falegis unu el la sklavoj, tordintaj la brakojn de Eris, la alia desaltis, kaptante tranĉilon, sed la maljuna militisto levis la lancon. El ĉiuj flankoj kun krioj estis alkurantaj homoj. Tais, ree preninte la tranĉilon en la dentojn, donis la manon al Eris, turnis la baŭmintan ĉevalinon. La nigra pastrino facile sursaltis la gropon malantaŭ Tais. La ĉevalino elportis la virinojn el la homamaso. Rojko defendus la retiriĝon, se tio necesus. La sklavoj ne aŭdacis persekuti la atenaninon, kompato de la homamaso estis plene sur la flanko de la belulinoj, kaj la iniciatinto de la atako kuŝis, lamentante kaj plorsingultante, subtenante per la manplatoj la grizbluetajn intestojn en sange flava graso.

Tais ordonis al Rojko diri al la homoj, ĉirkaŭintaj la vunditon, ke oni ne tuŝu lin ĝis veno de helpo, kaj kuri al la plej fama kuracisto de Ekbatano.

La atenanino rapidis hejmen, pririgardis Eris-on, ordonis al ŝi baniĝi en la baseno, kaj komencis ŝmiri per kuracilo multajn gratvundojn sur ŝia neordinare densa kaj elasta malhela haŭto. Eris, ege kontenta, ke ŝia sankta ponardo restis netuŝita, rakontis al la mastrino pri la aventuro.

La lidiano kun kvin fortuloj-sklavoj embuskis Eris-on, gvatinte ŝian vojon. Ili kaptis ŝin tiel, ke ŝi ne povis elŝiriĝi, kaj ekkondukis en la portikon. La lidiano frapis. La pordo en profundo de la portiko malfermiĝis. Verŝajne, Eris-on oni entrenus internen kaj firme ligus. Por sia malfeliĉo, la lidiano tro frue ekjubilis, dezirinte deŝiri la veston de la nigra pastrino.

— Por okazo de perforto ni portas en sandalo... — Eris levis la dekstran piedon. Sur la plandumo, antaŭ la interfingra rimeno, estis elstaranta laŭlonga leda rulaĵo. Ŝovinte la dikfingron flanken, Eris frapis la plankon per la piedpinto — kaj elsaltis kaŝita en la ledo, simila al leoparda ungego, razile akra klingo. Svingo de la terura ungego povis fari grandegan vundon. La eligita tripo de la lidiano estis demonstra ekzemplo.

Tais finis la kuracadon de Eris, donis al ŝi papavan dekokton kaj, spite al protestoj, kuŝigis. Venis Rojko kun letereto de la kuracisto, kiu jam eksciis la tutan okazintaĵon.

«Mi suturis la ventron de la kanajlo per dika fadeno, — skribis Alkandro, — se ne malhelpos la graso, li vivos». Kaj la lidiano vere restis viva. Post tri semajnoj li aperis ĉe Lizipo kun plendo pri Tais, montrante la abomenan cikatron, oblikve kaj kurbe dissekcantan lian dorlotitan korpon. Tais decidis rakonti ĉion al la urbestro. La lidiano estis elpelita kun malpermeso aperi en Ekbatano, Suzo kaj Babilono.

En la sekva tago post la atako Tais vokis al si Eris-on kaj renkontis la sklavinon starante, neordinare serioza kaj severa.

En oportunaj foteloj, faritaj en Babilono, sidis kun mienoj de juĝistoj Lizipo kaj Kleofrado. Laŭ tremo de la naztruoj Tais rimarkis kaŝitan maltrankvilon de la nigra pastrino.

— Mi atestas antaŭ du respektataj kaj de ĉiuj konataj civitanoj, aĝaj pli ol tridek jarojn, — prononcis la atenanino la leĝan formulon, — ke tiu virino, nomata Eris, ne estas mia sklavino, sed estas libera, nenion ŝuldas al iu ajn kaj en siaj agoj estas mastrino por si mem!

Miregigita Eris larĝe malfermis la okulojn. Ŝiaj okulblankaĵoj ŝajnis grandegaj sur la bronza vizaĝo.

Kleofrado, kiel la plej aĝa, ekstaris, kaŝante subridon en la griz-nigra barbo.

— Ni devas pririgardi ŝin, por determini maleston de ajnaj malhonorigaj markoj kaj stampoj. Sed tio ne necesas, ĉar antaŭ ne pli ol kvin tagoj ni ambaŭ vidis ŝin sen vesto. Mi proponas subskribi. — Li kliniĝis super anticipe preparita dokumento kaj strekis sian signon per eterna inko el kverkaj gajloj. Subskribinte siavice, Lizipo kaj Tais aliris al ŝtoniĝinta Eris. Lizipo per potencaj fingroj de skulptisto malfleksis kaj demetis la arĝentan braceleton super la maldekstra kubuto.

— Ĉu vi forpelas min, sinjorino? Post ĉiuj miaj ĵuroj? — malgaje diris Eris, forte spirante.

— Ne, tute ne. Nur oni ne plu povas opinii vin mia sklavino. Sufiĉas da vana portado de masko. Opiniis sin sklavino ankaŭ Hesiona, same eksa pastrino, kiel vi, sed de alia diino. Kaj nun, vi scias, la «Serpentidino» estas mia plej bona amikino, anstataŭinta por mi la belegan Egesiĥora-n.

— Kiun do anstataŭos mi?

— Vi ne devas anstataŭi iun, vi estas per si mem.

— Kaj ĉu mi vivos ĉi tie kun vi?

— Kiom vi deziros! Vi iĝis por mi proksima kaj kara homo. — La atenanino firme brakumis ŝin je la kolo kaj kisis, eksentinte, ke la korpo de la nigra pastrino rimarkeble tremas.

Du grandaj larmoj ruliĝis laŭ ŝiaj malhelaj vangoj, la ŝultroj malleviĝis, kaj suspiro elŝiriĝis post rideto, malaperinta, kiel fulmobrilo.

— Kaj mi pensis, ke venis mia morta horo, — simple, sen ajna pozo, diris la nigra pastrino.

— Kiel do?

— Mi mortigus min, por atendi sur la bordo de la Rivero!

— Kaj mi divenis vian eraron, — diris Kleofrado, — kaj observis, por malhelpi al vi.

— Ĉu ne estas tutegale — pli aŭ malpli frue? — levis la ŝultrojn Eris.

— Ne estas tutegale. Poste vi komprenus ĉion, kion ne sukcesis kompreni nun, kaj metus Tais-on kaj nin en pezajn emociojn pro stulta sendankeco.

Eris dum minuto rigardis al la skulptisto kaj subite malleviĝis sur unu genuon kaj alportis al la lipoj lian manon. Kleofrado levis ŝin, kisis en ambaŭ vangojn kaj sidigis en la fotelon apud si, kiel decis al libera virino. Tais ekstaris kaj kapsigninte al Eris — mi tuj revenos, — eliris.

— Rakontu al ni pri vi, Eris, — petis Lizipo. — Vi devas esti filino de famaj gepatroj, el bona familio laŭ ambaŭ linioj — la vira kaj la virina. Tia perfekteco, kalokagatio, estas akirebla nur en longa tajlado de generacioj. Tio estas malsama, ol talento.

— Mi ne povas, granda skulptisto! Mi scias nenion kaj nur malklare memoras iun alian landon. Oni prenis min en la templon de la Patrino de Dioj, kiam mi estis tute eta.

— Domaĝe, al mi estus interese ekscii. Sendube konfirmiĝus tio, kion ni scias pri niaj famaj belulinoj: Aspazio, Lais, Frine, Tais kaj Egesiĥora...

Tais revenis, portante sur la mano blankan eksomidon kun helblua rando.

— Surmetu! Ne ĝeniĝu, ne forgesu, ke tio estas artistoj.

— Jam dum la unua vizito mi eksentis, ke ili estas aliaj, — respondis Eris, tamen kaŝiĝante post la mastrinon.

Tais kombis Eris-on kaj surmetis ŝian belegan oran diademon. Anstataŭ simplaj sandaloj, eĉ kun batalaj ungegoj, la atenanino ordonis surmeti la belajn, el arĝentumita ledo, kies ĉefa rimeneto estis alligata per du bantoj kaj arĝentaj bukoj al tri ledaj strioj, ĉirkaŭkaptantaj la kalkanon, kaj al larĝa braceleto kun sonoriletoj sur la maleolo. La efekto estis drasta. La artistoj komencis frapadi siajn femurojn.

— Ja ŝi estas etiopa reĝino! — ekkriis Lizipo.

— Mi respondos al vi same, kiel al tiu malica lidiano. Ŝi estas ne reĝino — ŝi estas diino! — diris Tais.

La granda skulptisto ĵetis elprovan rigardon al la atenanino — ĉu ŝi ŝercas aŭ parolas serioze, ne komprenis kaj por ajna okazo diris:

— Ĉu konsentos la diino servi kiel modelo por mia plej amata disĉiplo?

— Tio estas nepra devo de diinoj kaj muzoj, — respondis anstataŭ Eris ŝia eksa mastrino.




Apoksiomeno — «puriganta sin», la fama statuo de atleto.
Doriforo — «lancisto», unu el la plej famaj statuoj fare de Polikleto (rim. de la tradukinto).