Ĉapitro XIII

La moro de Keo


La vivo en Ekbatano post kiam Kleofrado komencis skulpti ŝin, kaj Eĥefilo — Eris-on, ekfluis monotone. Ili ambaŭ devis ellitiĝi kun unuaj sunaj radioj. La skulptistoj, samkiel Lizipo mem, ŝatis matenajn horojn, kiam la suno estas apenaŭ leviĝinta el post la orientaj montetoj kaj nuboj super la giganta okcidenta granita montovico rozkoloriĝas kaj diskuras pro la potenco de Helioso. Eĥefilo ne hastis, laboris malrapide — kaj ne tro laborigis Eris-on. Tamen Kleofrado, kvazaŭ obsedata de sankta frenezo, laboregis furioze. La pozo, kiun li elektis, estis tre malfacila eĉ por tiom fortika virino, kiel Tais.

Lizipo, debarinta por la skulptistoj parton de la verando, plurfoje venadis por savi la amikinon.

De Ptolemeo venadis mirinde malmulte da informoj. Li ĉesis skribi longajn leterojn kaj nur dufoje sciigis pri si per buŝaj raportoj de malsanaj kaj vunditaj militestroj, revenintaj en Persujon. Ĉio iris bonorde. Ambaŭ taĉmentoj, al kiuj disiĝis la armeo, — tiuj de Hefestiono kaj de Aleksandro, per malsamaj vojoj trairis glaciajn montopasejojn de terura alto, kie homo ne povis varmiĝi kaj suferis pro dorma malviglo. Nun la trupoj estis malleviĝantaj al la strebata Induso.

Foje Lizipo forkondukis Tais-on en sian ĉambron. Tie, post skrupule kaŝita pordo, troviĝis absido kun alta fenda fenestro, rememoriginta al Tais la memfisan templon de Nejto. Blindiga radio de la tagmeza suno estis iranta tra la dika muro kaj falanta sur platon de pura blanka marmoro, reflektante al Lizipo fosteton da lumo. Severa seriozeco kaj tiu lumo sur la kapo de la skulptisto donis al li aspekton de pastro de sekreta scio...

— Nia granda kaj dieca instruisto Orfeo malkovris ovomancion, aŭ antaŭdiradon laŭ ovo. En ovaj flavo kaj blanko oni fojfoje sukcesas rekoni troviĝantan en ĝi estontecon de la birdo. Tion, kion ĝi, naskiĝinte, devas travivi en sia vivo. Certe, nur inicitoj, scipovantaj trovi signojn kaj poste diveni ilin per multŝtupaj matematikaj kalkuloj, povas antaŭdiri. Birdoj havas malsaman vivan destinon. Por tio, kion mi deziras ekscii, necesas ovo de longe vivanta kaj alte fluganta birdo, plej bone de grifo. Jen ĝi, — la skulptisto prenis el ŝafa lano grandan grizan ovon, — por helpo al ĝi estos la dua, de montara korvo! — Lizipo lerte dissekcis per akra ponardo la grifan ovon laŭlonge kaj permesis al la enhavo disflui sur la marmoro. La korvan ovon li elverŝis sur nigralakan plateton, atente rigardante al ambaŭ, komparante, ion flustrante kaj metante nekompreneblajn signojn sur randoj de la marmora plato. Ne aŭdacante eĉ moviĝeti, Tais, sen eĉ eta kompreno, observadis la okazantan.

Finfine Lizipo komencis kalkuli kaj cerbumi. Tais, ĝuante ripozon post la senkompata tiraneco de Kleofrado, eĉ ne rimarkis, kiel la suna radio ŝoviĝis maldekstren, derampante de sur la tabulo. Lizipo abrupte ekstaris, viŝante ŝviton de sur la granda kalva frunto.

— La hindujan ekspedicion atendas fiasko!

— Kio? Ĉu ĉiuj pereis tie? — rekonsciiĝis Tais, ŝin ne tuj atingis la senco de la vortoj, diritaj de la skulptisto.

— Pri tio ne estas kaj ne povas esti indikoj. La fluo de la sorto estas malfavora, kaj la spaco, kiun ili intencas trairi, en la realo estas netrairebla.

— Sed Aleksandro ja havas mapojn, lertajn geografojn, kriptiojn, navigaciistojn — ĉion, kion povis doni al li la helena scienco kaj gvidado de la granda Aristotelo.

— Aristotelo evidentiĝis blinda kaj surda ne nur al la antikva saĝo de Azio, sed eĉ al la propra scienco de helenoj. Tamen, tiel ĉiam okazas, kiam glora, fama homo, sukcesinta sur sia vojo, forgesas, ke li estas nur disĉiplo, iranta laŭ unu el multaj vojoj de ekkono. Forgesas neceson resti vidkapabla, konservante en la memoro la antikvecon, komparante kun ĝi la novon.

— Kion do li forgesis, ekzemple?

— Demokriton kaj Anaksimandron Miletan, la pitagoristojn, Platonon, kiuj instruis, konsente kun niaj orfeismaj legendoj, ke la Tero estas duonglobo aŭ eĉ globo. Tial ĉiuj kalkulitaj por la plata Tero distancoj de la mapo de Hekateo estas malĝustaj. Eŭdokso Knida, loĝinta en Egiptujo, kalkulis laŭ stelo Kanopo amplekson de la globo de Geo kiel 330 stadioj laŭ cirklo. Tiuj saĝuloj skribis, ke distancoj ĝis steloj estas neimageble grandaj por la homa menso, ke ekzistas malhelaj steloj kaj ekzistas multegaj teroj loĝataj, simile al nia Geo. Ke, krom la konataj planedoj, ekzistas ankaŭ malproksimaj, kaj ni ilin ne povas vidi per niaj okuloj, kiel ne ĉiu vidas la kornojn de la planedo de Mateno, dediĉita al via diino.

Tais retrorigardis maltrankvile, kvazaŭ timis ekvidi post la dorso iun el kolerigitaj olimpanoj.

— Kiel do povis ekscii Demokrito pri planedoj, nevideblaj por li?

— Mi pensas, de instruistoj, posedintaj sciojn de antikvuloj. En unu babilona templo oni montris al mi malgrandan turon kun kupra kupolo, turniĝanta sur dika akso. En la kupolon estis enmuntita fenestro el konveksa peco de travidebla kristalo, bonege polurita. Tiu ronda fenestro, kun diametro je tri podesoj, estis nomita en la antikveco, jam fare de ĥaldeoj, la Okulo de la Mondo. Tra ĝi en la nokta ĉielo pastroj sukcesis vidi kvar nanajn steletojn ĉe la plej granda planedo kaj vidis verdetan planedon pli malproksime ol la morna Krono. Vidis ĝin ankaŭ mi...

— Kaj ĉu Aristotelo nenion sciis pri tio?

— Mi ne povas diri al vi: ĉu li ignoris aŭ ne sciis. La unua estas pli malbona, ĉar krima por filozofo! Ke la Tero estas globo — li skribas mem, tamen lasis Aleksandron nescianta.

— Kion do ankoraŭ ne scias la instruisto de Aleksandro?

— Vi faras demandon, neallaseblan por orfeisto, kredanta je senlimeco de la mondo kaj ekkono!

— Pardonu, instruisto! Mi estas malklera kaj ĉiam penas ĉerpi el la fonto de viaj scioj.

— Aristotelo devus scii, — mildiĝis Lizipo, — ke antaŭ kelkaj jarcentoj fenicoj laŭ ordono de egipta faraono faris maran vojaĝon ĉirkaŭ tuta Libio, malŝparinte por tiu heroaĵo du jarojn kaj duonon, kaj pruvis, ke Libio estas insulo, per sia grandeco superanta ajnan imagon. Ili ne renkontis randon de la mondo, diojn aŭ spiritojn, nur la suno komencis fari strangajn aferojn sur la ĉielo. Ĝi leviĝadis en tagmezo rekte super la kapo, poste la ombro iĝis denove klina, kvankam la maristoj plu direktis sin suden. Poste la suno komencis leviĝi ne ĉe la maldekstra, sed ĉe la dekstra mano.

— Mi ne komprenas, kion tio ĉi signifas?

— Antaŭ ĉio tion, ke ili ĉirkaŭiris Libion kaj turniĝis norden, navigante ĉiam laŭlonge de la bordoj. Kaj la ŝanĝiĝo de la tagmeza punkto de la suno dum ilia vojaĝo jen al la sudo, jen al la nordo diras pri unu afero, kiun jam delonge sciis la orfeistoj kaj pastroj de Hindujo kaj Babilono, elektintaj radon simbolo de la mondo.

— Sed ankaŭ sur la mapoj de Hekateo la Tero aspektas rado!

— Plata rado. La orfeistoj delonge scias, ke tiu rado estas sfero, kaj la hindoj delonge opinias la Teron globo.

— Sed se estas tiel, do Aleksandro penas atingi limojn de la mondo, ne sciante ties veran aranĝon kaj amplekson. En tiu okazo Aristotelo...

— Miloj da falsaj profetoj trompadis milojn da reĝoj, certaj pri vereco de siaj mizeraj scioj.

— Ilin necesas mortigadi!

— Ĉu vi estas tiom sangavida?!

— Vi scias, ke ne! Tiuj, kiuj predikas falsajn sciojn, ne sciante la veron, kaŭzos terurajn katastrofojn, se ilin sekvas tiaj potencaj konkerantoj kaj reĝoj, kiel Aleksandro.

— Dume Aristotelo ne alportis malfeliĉon al Aleksandro. Eĉ male. Konvinkinte lin pri proksimeco de la limoj de la mondo, li igis lin strebi per ĉiuj fortoj al tiu celo. Aleksandro havas parton de frenezo de sia bakĥa patrino. Li enmetis ĝin en siajn diecajn fortojn kaj kapablojn de militestro.

— Kaj kiam la vero malkovriĝos? Ĉu Aleksandro pardonos al li la malklerecon en geografio?

— Parte ĝi jam estas malkovrita. Ne vane Aleksandro turnis sin en Hindujon laŭ la vojo de Dionizo. Eble, li eksciis pri la Meza imperio?

— Vi intencis montri al mi homon el tie!

— Bone! Morgaŭ! Kaj nun iru al Kleofrado, aŭ li frakasos tutan mian kolekton de egiptaj statuetoj. Mi negarde lasis ilin en la ateliero.

Vere, ŝi trovis la atenan skulptiston ĵetiĝanta laŭ la verando kiel leopardo. Kaj estis punita per pozado ĝis la vespero. Eris, antaŭlonge liberiĝinta, longe atendis ŝin en la ĝardeno de Lizipo.

— Diru, sinjorino, — demandis Eris dum la revenado hejmen, — kio devigas vin obeeme servi kiel modelo, laciĝante pli forte, ol de ajna afero, perdante tiom multe da tempo? Aŭ ili donas multan monon? Mi ne kredas, ke Kleofrado estas riĉulo.

— Vidu, Eris, ĉiu homo havas siajn devojn, respektive al tio, kiel dotis lin la sorto. Ju pli alta estas la doto, des pli grandaj devas esti la devoj. Reĝo havas zorgojn pri siaj regatoj, pri prospero de sia lando, artisto devas krei tion, kio ĝojigus homojn, poeto...

— Mi ĉion komprenis! — interrompis Eris. — Oni min instruis, ke se estas donita belo, kaj pli granda, ol ĉe la amikinoj, do mia servo devas esti same granda kaj malfacila.

— Vi mem respondis al via demando. Ni estas dotitaj de Afrodito, kaj ni devas servi al la homoj, alie malaperos la dia doto, antaŭ ol estos plenumita la destinitaĵo. Ekzistas nemalmultaj skulptistoj kaj pentristoj, kiuj pagus al ni manplenon da oro por ĉiu horo da pozado, sed mi sen eĉ unu obolo estos obeema modelo de Kleofrado. Kaj ĉu vi?

— Eĥefilo demandis min, kaj mi rifuzis, sentante, ke mi servas al la Granda Patrino, kaj pro tio, kiel vi scias, oni ne rajtas preni monon. Kvankam fojfoje mi deziras multan monon!

— Por kio? — miris Tais.

— Por fari al vi donacon, karan-karan, belan-belan!

— Vi antaŭlonge faris tion, donacinte al mi vin.

— Tute ne. Vi aĉetis, pli ĝuste interŝanĝis min, kondamnitan.

— Ĉu vi ne komprenas, pastrino de la Alta Diino, de la Reĝino de la Tero kaj Fekundo? Kiel mi vin trovis kaj ricevis — tio estas hazardo. Tiel povis esti akirita ajna sklavino. Sed vi ne iĝis sklavino, sed tute alia, neripetebla kaj simila al neniu. Ĝuste tiam mi akiris vin en dua fojo, kaj vi — min.

— Mi estas feliĉa, ke vi komprenas tion, Tais! — ŝi eldiris ŝian nomon unuafoje dum ĉiuj jaroj de ilia kuna vivo.

Fojfoje okazadis, ke Kleofrado montradis sin simple homo kaj vera atenano, komunikiĝema, gaja, avida pri novaĵoj. Tia, sendube, li estis en la tago de akcepto de la gasto el malproksima Oriento, flavvizaĝa, kun okuloj eĉ pli oblikvaj kaj mallarĝaj, ol ĉe loĝantoj de la orienta foro de Azio. Lia vizaĝo havis maldikajn trajtojn kaj rememorigis pri masko, skulptita el berberisa ligno. La vesto, eluzita kaj paliĝinta, estis kudrita el dika, densa speciala materialo, seriko aŭ silko, ege rara kaj multekosta sur bordoj de Malgranda Azio kaj Fenicujo. Libera bluzo pendis sur la maldika korpo, kaj larĝa pantalono, kvankam estis karakteriza vestaĵo de barbaro, forte diferencis disde la skita, strikte kovranta la korpon. Profundaj faltoj montris kaj grandan aĝon de la vojaĝanto, kaj lacon pro sennombraj malfacilaĵoj de la vojaĝo. La malhelaj okuloj rigardis atente, akre kaj saĝe — probable, kun iom malagrabla sagaco. La komplikan nomon kun nekutimaj intonacioj Tais ne sukcesis memori. La gasto sufiĉe libere parolis en la malnova persa lingvo, amuze levante la voĉon kaj glutante la sonon «ro». Amiko de Lizipo, klera perso, facile plenumis laboron de interpretisto, kaj Lizipo kaj Tais mem jam ellernis iom kompreni la persan.

La vojaĝanto kredigis, ke pasis ok jaroj, post kiam li forlasis la patrujon, trairinte dum tiu tempo monstrajn spacojn de montoj, stepoj, dezertoj kaj arbaroj, loĝataj de diversaj popoloj. Laŭ liaj kalkuloj, li trairis, traveturis kaj tranavigis distancon trioble pli grandan, ol la trairita de Aleksandro ekde Ekbatano ĝis Aleksandrio Esĥate.

Tais kaj Lizipo interŝanĝis rigardojn.

— Se mi ĝuste komprenis la respektindan vojaĝanton, li asertas, ke post Aleksandrio Esĥate la loĝata firmaĵo — la ekumeno — etendiĝas multe pli, ol sur la mapo de Hekateo, laŭ kiu ĝis la kabo Tamaro, tie, kie grandega muro da neĝaj montoj atingas la bordon de la Orienta oceano, estas nur dudek mil stadioj, kaj neloĝataj.

La vizaĝo de la gasto montris moderan rideton.

— Mia Lando de Ĉielo, kiel ni nomas ĝin, alie la Meza, kuŝas laŭ via mezuro je dudek mil stadioj pli oriente de la Rivero de Sabloj. Da ni, ĝiaj loĝantoj, estas pli, ol mi vidis sur la tuta vojo, inklude Persujon.

— Kaj kion vi scias pri la Orienta oceano?

— Nia imperio etendiĝas ĝis ĝiaj bordoj, kaj miaj samlandanoj kaptadas fiŝon en ĝiaj akvoj. Ni ne scias, kiom granda estas la oceano kaj kio kuŝas trans ĝi, sed ĝis ĝiaj bordoj de ĉi tie estas proksimume sesdek mil stadioj.

Lizipo, ne kaŝante miron, malfermis la buŝon, kaj Tais eksentis frosteton, kurantan laŭ la dorso. Nur hieraŭ Lizipo rakontis pri la kolosaj spacoj de Libio, etendiĝintaj sude, kaj hodiaŭ la stranga flavvizaĝa homo kun senduba veremo parolas pri la neimageble grandega loĝata firmaĵo — la ekumeno. La vojaĝo de Dionizo en Hindujon, ekde la infaneco perceptata kiel ago de potenca dio, evidentiĝis malgranda kompare kun tio, kion faris tiu mezalta maljuna maldik-osta homo kun la sulkiĝinta flava vizaĝo, veninta el la landoj, kuŝantaj malproksime trans la imagitaj loĝejoj de la dioj.

Kaj la koron de Tais plenigis akra kompato al Aleksandro, kun superhoma heroeco trabatiĝanta tra hordoj da malamikoj nur por turni sin flanken, troviĝante for de la celo ankoraŭ en duoble pli granda distanco, ol la ĝis nun trairita. La disĉiplo de la granda filozofo ne suspektis, ke lin gvidas malklera blindulo. Eble, la ovomancio de Lizipo plenigis Tais-on per certeco, ke ankaŭ en Hindujo la limoj de ekumeno evidentiĝos multe pli malproksimaj, ol estas montrite sur helenaj mapoj. La mondo evidentiĝis aranĝita multe pli komplike kaj multe pli granda, ol tion pensis la kunuloj de Aleksandro kaj liaj filozofoj. Kiel ŝi sciigu tion al Aleksandro, ne deziranta aŭskulti eĉ proprajn kriptiojn, skoltintajn pri granda dezerto kaj longaj montovicoj, troviĝantaj oriente de la Tegmento de la Mondo. Se ne malhelpus skitoj, furiozaj en bataloj, li irus pluen, al la oriento, trans Aleksandrion Esĥate-n, la Fianĉinon de Morto, forportintan Leontiskon! Depreni de Aleksandro la revon — la unua el la mortemuloj atingi la limojn de la mondo — ne eblas. Kaj kie estas tiuj limoj? Milionoj da flavvizaĝaj loĝantoj de la Ĉiela imperio ĉe la Orienta oceano, juĝante laŭ la vojaĝanto kun la neprononcebla nomo, havas altajn por barbaroj sciojn kaj artojn.

Tiel pensis la atenanino, rigardante al la gasto, kiu, kunmetinte la maldikajn fingrojn, estis ripozanta en profunda persa fotelo. Li volonte akceptis inviton loĝi iom en la domo de Lizipo antaŭ ol forveturi en Babilonon, kie li deziris ekkoni la ĉefurbon de saĝuloj kaj magoj de la okcidenta Azio, kaj poste renkontiĝi kun Aleksandro.

Dum kelkaj tagoj, kiam la vojaĝanto gastis ĉe Lizipo, Tais eksciis multajn aferojn, kiujn en sia patrujo ŝi opinius fabelo. La Ĉiela imperio aperis en ne malpli profunda antikveco, ol Egiptujo, Kreto kaj Mezopotamio. La vojaĝanto parolis pri preciza kalendaro, kalkulita du mil jarojn antaŭ la konstruo de Partenono. Laŭ liaj kredigoj, la fondo de tiu ŝtato okazis ankoraŭ du mil jarojn antaŭ la establo de tiu kalendaro. Li rakontis pri lertaj metiistoj kaj artistoj, pri astronomoj, farintaj mapojn de la ĉielo, pri meĥanikistoj, kreintaj komplikajn akvodistribuajn aparatojn, neordinarajn altajn pontojn, templajn turojn el fero, porcelano kaj bronzo, pri palacoj sur montetoj, surŝutitaj per homaj manoj, pri artefaritaj lagoj, elfositaj fare de miloj da sklavoj.

Saĝuloj de la Ĉiela lando elpensis maŝinon por antaŭdirado de tertremoj kaj eksciado de lokoj, kie ili okazis. La vojaĝanto pitoreske priskribis la naturon, beligitan per laboroj de homoj, montojn kun temploj sur la pintoj, al kiuj oni alkonstruis larĝajn milŝtupajn ŝtuparojn, ĉirkaŭplantitajn per centjaraj arboj; vojojn el bluaj brikoj, kovritaj per helblua glazuro, kondukantajn al sanktaj lokoj, aleojn da alttrunkaj pinoj kun blanka ŝelo, de sama alto kaj aĝo, etendiĝantajn je centoj da stadioj.

Antaŭ la mensa vido de liaj aŭskultantoj ekstaris granda lando, ekde nememoreblaj tempoj, kiel en Egiptujo, prilaborita de la multenombra loĝantaro. Kiel en la realo vidis ili artefaritajn lagojn, kovritajn de lotusoj, rojojn, fluantajn sub bizaraj ĝiboj de ŝtonaj pontoj, glatajn vojojn-aleojn, altajn montetojn aŭ rokajn montajn pintojn, kronitajn per festonaj sveltaj turoj, tute ne similaj al la egiptaj aŭ, des pli, la helenaj.

La filo de la Ĉiela lando parolis pri lertaj kuracistoj, kuracantaj per oraj pingloj, enpikataj en dolorantan lokon.

Nekredebla ŝajnis al la helenoj mencio pri du speguloj el vitro kaj metalo, troviĝantaj en la palaco de la imperiestro. Helpe de ili kuracisto, laŭ la diro, povis pririgardi homon trae kaj trovadi ene de la korpo lokojn, trafitajn de malsano. Tais, meritinta estimon de la vojaĝanto per nesatigebla sciavido kaj per saĝaj demandoj, ricevis donace etan porcelanan tason kun neordinara blua desegno de kanoj kaj flugantaj birdoj, envolvitan en pecon da silko de admirinda ora koloro.

La atenanino ne avaris responde pridonaci la oblikvokulan saĝulon, doninte al li pladeton el nigra porcelano, kian li vidis neniam, malgraŭ multegaj trairitaj landoj. Kun divenemo de zorgema virino Tais devigis la vojaĝanton akcepti cedran skatoleton kun oraj stateroj, ĵus stampitaj kun profilo de Aleksandro laŭ modelo fare de Lizipo. La saĝulo, sendube bezonanta monon, kaj, evidente, esperinta pri helpo de Aleksandro, estis tre kortuŝita. Post Tais Lizipo same donis al li nemalgrandan monsumon por fino de la vojaĝo. Nun la flavvizaĝulo povis trankvile veturi en Babilonon kaj atendi Aleksandron dum eĉ du-tri jaroj.

Tiam li alportis al Tais orelringojn de mirinda laboro, verŝajne la lastan valoraĵon, restintan post la longa vojo. La orelringoj el travidebla pal-verda ŝtono de neordinara firmeco konsistis el ringoj kaj miniaturaj globetoj — unuj ene de la aliaj, eltornitaj el tuteca peco, sen rompo de monoliteco de la ŝtono. Pendigitaj al la oreloj sur oraj kroĉiloj, la orelringoj delikate kaj mallaŭte tintadis per resono de malproksima vento tra sekaj kanoj. Fermitaj ene de la globetoj nanaj rozetoj el facetitaj pecoj de ŝtono, nomata en la malproksima imperio «okulo de tigro», ŝanĝbrilis tra la tranĉoj per mistera luna lumo. La arto de ŝtontajlistoj de la lando de flavvizaĝuloj superis ĉion viditan de la helenoj ĝis nun, kaj devigis kredi al la rakontoj de la vojaĝanto. La atenanino longe kontempladis la laboraĵon el la neaŭdite malproksima lando, timante ofte surmetadi tian raraĵon.

La flavvizaĝulo mirigis Lizipon kaj Tais-on per legendo pri naskiĝo de la unuaj estaĵoj el la ovo, kiun la Dio de la Ĉielo Tian faligis en la Grandajn Akvojn de sur la ĉielo. Tiu legendo tre similis al la orfeismaj instruoj pri la komenco de la komencoj.

Guan-Jin, la patrino de karitato kaj ekkono, per la potenco egala al la viraj diaĵoj de la Ĉielo kaj de la Tondro, tre similis al la Granda Patrino de Kreto kaj Malgranda Azio. Fine la vojaĝanto ĉagrenis Tais-on per konvinko, ke ĉio en la mondo konsistas el du elementoj — Jango kaj Jino. Ĉio hela, taga, ĉiela estas ligita kun la vira elemento Jango, ĉio malhela, nokta, tera — kun la virina Jino. Jino devas esti en strikta obeo al Jango. Tiam la vivo estos direktata al la lumo kaj la ĉielo. Indigniĝinta Tais antaŭdiris al la flavvizaĝulo, ke lia imperio estos ĉiam sur malpli alta nivelo de spirita evoluo, ol tiuj landoj, kie la virinan elementon oni agnoskas bonefika kaj kreanta. Krome, landoj kun la subpremata virina duono de la homa gento neniam distingiĝis per heroeco kaj kuraĝo en milito kaj en lukto kontraŭ malamikoj. Sklavigo de virino neeviteble sekvigas naskiĝon de sklavaj animoj ankaŭ en viroj.

Lizipo rememorigis al la ardiĝinta atenanino pri kelkaj nomoj de Kibela, la Granda virina diino, — ekzemple, la Regantino de la Malsupra Abismo, la Reĝino de la Tero, koincidantaj kun la aspekto de Jino. Al tio Tais kolere respondis, ke la Granda Patrino havas multajn aspektojn, sed la afero estas ne en ili, sed en tiuj sekvoj de la socia aranĝo, kiujn kreis la viroj, kaj per kio ili penas pruvi sian ĉefecon. Por miro de la atenanino, la flavvizaĝulo subite velkis. La akraj fajretoj de liaj mallarĝaj okuloj estingiĝis pro malgajo. Malgraŭ tuta potenco de la lando, arto de majstroj, laboremo de la popolo, la Ĉiela regno, kiel evidentiĝis, estas disŝirata de internaj militoj kaj oftaj eksteraj atakoj de batallertaj nomadaj triboj.

Krueleco de la regantoj, malproksimaj disde la vivo de la popolo kaj indiferentaj al la ĉiamaj plagoj — rikoltomankoj, inundoj aŭ sekecoj, faras la vivon neeltenebla. Liaj samlandanoj antaŭlonge ekribelus, detronigus la malicajn regantojn kaj neniigus la kruelajn leĝojn, se ili havus pli da kuraĝo, almenaŭ tiom, kiom havas la plej malforta militisto en la armeo de Aleksandro. Aŭ tute nemulte da kuraĝo por simple disfuĝi el la lando, kie ili loĝas en denseco, tolerante mizerecon kaj maljustecon ĝuste pro la multhomeco.

La helenoj komprenis, ke la fabela imperio, kvankam portas la fieran nomon, estas neniom pli bona ol ĉiuj tiuj multaj landoj, kie prosperas tiranio. Definitive malĝojigis Tais-on ankoraŭ unu malkaŝa rakonto de la vojaĝanto. Lin instigis iri okcidenten legendo pri paradizo, loĝata de Drakoj de Saĝo, kiu troviĝis ie en la centro de Azio, en ringo de altegaj montoj. Li trairis tutan Centran Azion, ĉiujn ĝiajn ŝtonecajn dezertojn kaj venis ĉi tien, en Mezopotamion, kien okcidentaj legendoj metis alian paradizon de sennuba feliĉo. Ankaŭ ĉi tie troviĝis nenio simila. Tio estis simple fabelo, elpensita de hebreaj saĝuloj, por elirigi sian popolon el la sklava vivo en Egiptujo kaj konduki orienten.

Kvankam li ne trovis paradizon, tamen renkontis saĝon, forte diferencantan disde la tuta pensordo de lia propra popolo, — tiel konsolis sin la flavvizaĝulo.

Tais sen deziro adiaŭis al la vojaĝanto. Li rifuzis desegni ajnajn mapojn kaj indiki distancojn antaŭ ol li vidos Aleksandron.

Kaj ree la nevenkebla ĉarmo de la atenanino rompis la diskretecon de la vojaĝanto. Li konfidis al ŝi, ke anstataŭ paradizon kaj Drakojn de Saĝo li renkontis afablajn, bonkorajn homojn, loĝantajn en ŝtonaj konstruaĵoj sur ŝtupegoj de altegaj montoj, ĉe fontoj de la plej granda rivero de la Ĉiela lando — la Blua. Tiuj homoj opiniis sin sekvantoj de granda hinda saĝulo, instruinta ĉiam iri laŭ la meza vojo inter du ekstremaĵoj, inter la bono kaj la malbono, inter la lumo kaj la mallumo, ĉar ĉio en la mondo ŝanĝiĝas kun tempo. Tio, kio estas bona, iĝas malbona, kaj, male, malbono iĝas bono. Li deziris resti kiel disĉiplo de la saĝuloj, sed ili sendis lin plu okcidenten, tien, kie oni nenion scias pri la grandaj landoj de la Oriento, sed kie aperis homo, kiu kapablas kunigi la Orienton kun la Okcidento per pintoj de saĝo de ili ambaŭ. Li devas vidi tiun homon, la grandan militestron Aleksandron, rakonti al li pri vojoj kaj landoj, kuŝantaj trans la Tegmento de la Mondo, se li montriĝos tiom saĝa kaj sagaca, kiel pri tio aŭdis la sekvantoj de la Meza vojo!

— Kaj se ne? — rapide demandis Lizipo.

— Tiam mi malkovru nenion, — senpasie respondis la vojaĝanto.

— Oni povas ekscii per forto, — insistis la skulptisto.

La flavvizaĝulo malestime subridis.

— La vojo estas granda, distancoj estas gigantaj, montoj kaj dezertoj sen akvo, kun teruraj ventoj. Eta malprecizeco en indikoj montriĝos nur post jaroj, sed forkondukos je miloj da stadioj flanken, al pereo, — kaj la vojaĝanto subite ekridis per jelpeta rulanta rido.


Subite en Ekbatano aperis grandega karavano, sendita de Aleksandro el trans la plej alta montovico de Parapamizo. Ĉe la piedoj de la glacie brilantaj pintoj, duoble pli altaj, ol Olimpo aŭ eĉ pli grandiozaj, por ĉies jubilo, la makedona armeo, pli ĝuste, tiu ĝia parto, kiu estis estrata de Aleksandro mem kaj Ptolemeo, renkontis hederkovritajn montetojn. Inter ili situis urbo Niso. Kaj la hedero, kaj la nomo de la urbo estis pruvantaj, laŭ opinio de Aleksandro, ke ĉi tie haltis la dio Dionizo, fine de lia vojo en Hindujon. Loĝantoj de tiu ĉi lando, ne malhelaj, sed kun ioma kupra kolornuanco de la haŭto, ne similaj al aliaj triboj, sendube, venis el la okcidento. Miregigis la makedonojn ankaŭ multenombraj gregoj da bonega brutaro, speciale bovoj — longkornaj, grandegaj kaj makulaj. Karavanon da tiuj bovoj la reĝo senprokraste sendis okcidenten por Makedonujo. La senditoj venis en Ekbatanon, konservinte tri kvaronojn de la animaloj. Kun tremanta koro Tais kuris por spekti la bovojn, emociita pro ili pli, ol pro la letero de Ptolemeo.

La bovoj similis al la fama Kreta raso, kiu estis uzata por sanktaj ludoj. La venintoj el la okcidento, laŭ la legendo de la hinda skulptisto, povis esti kretanoj. Lizipo konsentis pri ebleco de tia interpreto. La mitoj pri Dionizo havas komencon en la antikveco, same profunda, kiel Kreto. La granda artisto aldonis, ke, eble, eĉ la vojaĝo mem de Dionizo en Hindujon estis nenio alia, ol eliro de la homoj, saviĝintaj el Kreto. La atenanino eksaltis pro admiro kaj kisis Lizipon pro la interesa rezono.

Tais kun peno deŝiris sin de kontemplado de la belegaj bovoj. Ili ripozos dum du monatoj sur monta Ekbatana paŝtejo antaŭ la plua transiro ĝis Tiro kaj navigado al la patrujo de Aleksandro.

Ŝi veturis hejmen por legi la leteron de Ptolemeo. Liaj mesaĝoj el Sogdujo kaj Baktrio reflektis akumuliĝintan incitiĝon kaj lacon. La lasta letero, male, rememorigis pri la antaŭa Ptolemeo. Sen gajaj revoj, antaŭsentante estontajn laborojn, la militestro, iĝinta la ĉefo de la konsilistoj de Aleksandro, atendis baldaŭan finon de la militiro.

Vere, post festoj en Niso kaj fulmorapida preno de montara fortikaĵo Aorno ili preteris tripintan monton Meron, laŭ kalkuloj de geografoj kaj navigaciistoj tre proksiman al la limoj de la ekumeno, kaj malleviĝis en Svaton. Ĉi tien venis sendito de Hefestiono, pasiginta siajn kavaleriajn kaj infanteriajn trupojn kaj trajnojn sub estrado de Kratero sur la bordon de Induso. Hefestiono komencis, kiel kutime, konstruadon de flosanta ponto trans la riveron, ne tre larĝan ĉi tie, kiu, laŭ opinio de Aristotelo kaj Aleksandro, estis fluanta al la Orienta oceano. Nearĥo kun kavalerio de agrianoj hastis tien, kolektinte ĉiujn lertajn en ŝipkonstruado fenicojn, ionianojn kaj kipranojn, por konstrui ŝipojn por navigado orienten.

La plano de Aleksandro estas simpla: transirinte Induson, la armeo trairos ankoraŭ du-tri stadiojn da firmaĵo, neloĝata ĝis la bordoj de la oceano, kaj la floto de Nearĥo estos preta al transportado de ĉiuj tra la oceano okcidenten, en Nilon kaj Aleksandrion en la Interna maro. «Atendu nin nun ne el la oriento, sed el la okcidento, — skribis Ptolemeo, — ni navigos en Tiron, kaj tra Damasko laŭ la «reĝa vojo» venos en Babilonon. Ne pli ol duonjaro necesos por tio, kvankam eblas haltoj sur la vojo. Kun favoro de Afrodito, ok monatojn post ricevo de mia letero ekveturu por renkonti en Babilonon. Tio estos la fino de la aziaj militiroj, tute, por ĉiam. Poste ni militos nur en la Interna maro, konkerante Libion, Kartagon, italiajn urbojn — ĉion ĝis la Heraklaj Kolonoj!

Kun ni konsentas navigi en Egiptujon ankaŭ novaj kavaleriaj taĉmentoj el persa nobelaro, kaj bonegaj rajdaj arkpafistoj el Sogdujo kaj Baktrio. Ni sukcesis formi kavalerion ne malpli bonan, ol la heroaj tesalianoj. Viaj adorantoj argiroaspidoj tiel konsumiĝis en bataloj kontraŭ skitoj kaj baktrianoj, ke nun ili transiris en la gardajn trupojn de Aleksandro, aliĝinte al la Agemo kaj la hetajroj... Nur la infanterio — la falango el veteranoj — restas la sama, tamen la armeo, elkreskinta ĝis cent miloj, duone konsistas el kavalerio, kaj la signifo de la infanterio, iam la plej grava apogo en bataloj, forte malpligrandiĝis. La nefrakasebla barilo el ŝildoj kaj longaj lancoj, kiu iam ĉifadis vicojn de plej kuraĝaj malamikoj, nun, sur senfinaj ebenaĵoj aŭ en labirinto de montaj valoj, estis pripafata el malproksime fare de ventorapidaj rajdaj arkpafistoj. Aleksandro sukcesis dum nur jaro kaj duono rekonstrui la armeon konforme al la kondiĉoj de milito en Azio.

Promociiĝis novaj militestroj, inter ili Seleŭko, altega kaj pli forta, ol Nigra Klejto, sed gaja kaj multe pli saĝa, ol la malfeliĉa frato de Lanisa».

Ptolemeo skribis, ke ju pli ili moviĝas en Hindujon, des pli altaj iĝas montoj, des pli multe da neĝoj kaj glaciaroj renkontiĝas sur malfacile traireblaj montopasejoj, des pli rapidaj estas riveroj, ŝtopitaj de grandegaj ŝtonoj. Aleksandro vidis en la pligrandiĝantaj malfacilaĵoj antaŭsignon de proksima fino de la militiro. Ĝuste tiel devus esti baritaj la limoj de la Mondo, neatingeblaj por la simplaj mortemuloj. Trans tiuj baroj loĝas duondioj, en ĝardenoj, kie kreskas arboj kun fruktoj de Eterna Saĝo, sur bordoj de Akvoj de Vivo, en kies sino ripozas la suno. Trinkado de tiuj akvoj donadis senmortecon al dioj aŭ titanoj. Kaj ĉu ne estas titanoj la loĝantoj mem de la lastaj limoj de la mondo?

Aristotelo sendis kun specialaj kurieroj siajn novajn rezonadojn por la disĉiplo. Aleksandro, certe, ne sukcesis ilin legi dum la malfacila iro al altaĵoj de Parapamizo kaj Baktrio. Nun li estis pripensanta la skribaĵojn de la granda filozofo kaj konfidis siajn dubojn al Ptolemeo. Aristotelo antaŭe ĉiel instigadis la strebojn de la militestro orienten, renkonten al la ĉaro de Helioso, sed en la lastaj verkoj li estis avertanta Aleksandron kontraŭ senrezerva fido al la antikvaj mitoj, al kiuj tiel emis la filo de Olimpia. Aristotelo skribis, ke apenaŭ Aleksandro renkontos supernaturajn estaĵojn, ĉar neniu el seriozaj vojaĝintoj renkontis di-similajn homojn aŭ homsimilajn diojn en la tuta konata ekumeno.

Aleksandro nur subridis. Por li la spuroj de Dionizo, trovitaj de li en Niso, ŝajnis pli konvinkaj ol la sofismaj rezonadoj de la maljuna saĝulo...

Ptolemeo ankoraŭfoje rememorigis Tais-on pri la renkontiĝo en Babilono kaj petis ne veturigi tien, en la varmegan klimaton, la filon. Li promesis rakonti multon interesan pri la landoj, neniam viditaj eĉ de la mitaj herooj. Jam nun li trairis pli malproksime, ol Dionizo, kaj la navigado de la argonaŭtoj en Kolĥidon, laŭ kalkulo de Nearĥo, estis trioble malpli longa, ol la vojo, trairita de la armeo sur firmaĵo tra obstakloj multe pli malfacilaj kaj rezisto de malamikoj multe pli grandnombraj.

Ptolemeo skribis el la valo de Svato, kie matenaj nebuloj brilas per milionoj da perloj super boskoj da malaltaj arboj, kovritaj de dens-rozkoloraj floroj. La rapida rivero portas smeraldan akvon sur lilaj ŝtonoj, la bordojn kadras intens-bluaj floroj, per larĝa bordero, etendiĝanta ĝis malkrutaj deklivoj, prikreskitaj de arboj de nekredeblaj ampleksoj, kiaj neniam renkonteblas en Helenujo kaj povas esti kompareblaj nur kun cedroj de Fenicujo kaj Kilikio. Sed tiuj kreskas larĝen, dum tiuj ĉi — alten, levante siajn malhel-verdajn pintojn sur duonstadian alton. Kaj ĉi tie, same kiel antaŭe, piceoj kaj pinoj estis tre similaj al la makedonaj, kaj la koro subite premiĝadis pro sopiro pri la hejmaj montoj. Tais akre bedaŭris, ke ŝi ne partoprenas la eksterordinaran vojaĝon, sed ŝi baldaŭ konsoliĝis, kompreninte, kiom absurde, nenecese kaj ĝene por Ptolemeo estus gardi ŝin en la ekspedicio, malfacila eĉ por harditaj viroj de elstara forto. Kaj jam ne ekzistas ŝiaj fidelaj tesalianoj kaj la kara Leontisko, ĉiam preta helpi.

Ptolemeo skribas pri Roksana, akompananta la reĝon. Sed ŝi ja estas edzino de la granda militestro, dieca Aleksandro! En ŝia dispono estas la tuta armeo, kaj se ŝi koncipus de la reĝo, do ajna militisto fordonos sian vivon, por defendi la heredanton de la nevenkebla reganto de Azio!

Sed kio estas Tais? Hetajro, kies amon Aleksandro kaj deziras kaj fuĝas, malakceptante publike. Edzino de Ptolemeo, sed post kiomaj amoratinoj de tiu kolektanto de belo? Eĉ la gaja tono de la letero pensigas pri tio, ke Ptolemeo trovis en Baktrio kaj en valoj de Induso belajn junulinojn kaj kolektis bonan predon de juvelŝtonoj. Certe, el la lasta ion ricevos ankaŭ ŝi... evidente, kiel elaĉeton pro la unua?

Ne, Ptolemeo scias pri ŝia indiferenteco, fojfoje suferante pro tiu signo de manko de amo. Tamen, tio estas eĉ oportuna por li...

Ankoraŭ ne sukcesis la bovoj de Dionizo grasiĝi sur la paŝtejoj de Ekbatano, kiam aperis Hesiona, nenion sciinta pri Nearĥo kaj kun avido releginta la leteron de Ptolemeo. Estis klare, ke la Kreta flotestro ree trafis sur sian terenon de navigaciisto, mapisto kaj ŝipkonstruanto. La «serpentidino» jam refortiĝis post malfacilaĵoj de la kuna vivo kun la malkvieta maristo kaj en sia babilona rozkolora vesto iĝis bela kiel antaŭe. Tais invitis ŝin al Lizipo, sed Hesiona preferis en matenaj horoj, kiam la skulptistoj laboris, resti hejme kaj okupiĝi pri Leontisko. Por malplezuro de la atenanino, aldoniĝis ankoraŭ unu seninfana adorantino de ŝia filo. Nearĥo ne deziris infanojn, opiniante, ke li ne povas esti patra apogo en sia nefidinda sorto de maristo. Al la demando de Hesiona, kion li pensas pri ŝi mem, Nearĥo, avare ridetante, respondis, ke ŝi estas sufiĉe saĝa, bela kaj riĉa, por en okazo de lia pereo zorgi pri si. Hesiona penis komprenigi al la kretano, ke, krom riĉo, ŝi bezonas de li multon, ĝuste de li kaj de neniu alia en la mondo. La flotestro diris al la tebanino, ke ŝi estas tute libera, tamen li ĝojos, ke ŝi atendos lian revenon, ĉar, por lia miro, li nenie trovis virinon pli bonan, ol ŝi.

— Do, ĉu vi serĉis? — demandis Hesiona.

— Ni ĉiuj ne rezignas okazon, — levis la ŝultrojn la maristo.

Iom post iom la tebanino komprenis, ke la koramiko same estas obsedata de revoj pri la virga Oceano, kiel la amiko de lia infaneco Aleksandro. Aleksandro ne sentis sin bone sen Nearĥo kaj penis ĉiam trovi por li aferon apud si, nomante lin la ĉefa navigaciisto de sia armeo. Rezulte Hesiona tiel longe restadis sola en granda domo, ke ŝi komencis pensi pri divorco kun sia fama edzo, malaperinta en neatingebla foro.

La «serpentidino» demandis, kiel paciĝas Tais kun eĉ pli longaj forestoj de Ptolemeo. La amikino, kiel antaŭe, respondis, ke ŝi ne bezonas Ptolemeon tiel, kiel Hesiona Nearĥon.

— Mi atendas lin nun kun granda malpacienco, — diris Tais, — pro la filo. Dum vi kaj similaj al vi ne malbonigis lin definitive, Leontiskon necesas deŝiri de la patrina hejmo.

— Vi sopiros! — ekkriis Hesiona.

— Ne pli kaj ne malpli, ol ajna helena patrino de militisto, atleto, politikisto, konstruisto... kaj por mildigi la sopiron mi faros knabinon. Tiu estos ĉe mi dek ok jarojn, ĝis tiam ankaŭ mi finos miajn vagadojn kaj limigos miajn strebojn per la hejmo.

— Ĉu per la hejmo de Ptolemeo?

— Apenaŭ. Ju pli aĝa estos li (kaj mi, certe), des pli junaj iĝados liaj amatinoj. Kaj por mi estos malfacile toleri brilantan junecon apude, kiam mi jam ne havos, per kio konkurenci kun ĝi, krom la fama nomo kaj la stato. Se al virino restas nur nomo kaj stato, do ŝia antaŭa vivo estas finita. Tempas komenci alian...

— Kian?

— Kiel mi povas scii? Vi demandos min pri tio post dek kvin jaroj.

Hesiona, ekridinte, konsentis, ne suspektante, ke la sorto preparas al ili tute malsamajn kaj neordinarajn vojojn, kiuj disirigos ilin baldaŭ kaj por ĉiam.

La amikinoj promenadis rajde sur siaj antaŭaj ĉevaloj, kaj por Eris ili aĉetis nigran kiel nokto, sen eĉ unu makuleto, partujan virĉevalon. Eris, fariĝinte elstara rajdistino, sukcesadis regi la koleran kaj fortan ĉevalon, sed ne povis rajdi apud Hesiona kaj Tais, kaj tenadis sin malantaŭe. Vespere ili leviĝadis sur montojn laŭ deklivoj, kovritaj de artemizio kaj timiano, kie elstaris glatigitaj de vento eĝoj kaj maloftaj ŝtupoj el densa malhela ŝtono. Lasinte la ĉevalojn paŝtiĝi, la tri virinoj elektadis platan grandan ŝtonon kaj sterniĝadis sur ĝi, sentante amikan varmon de la roko, sorbinta la sunon. De supre, el la arbaro, rezina aromo estis miksiĝanta kun freŝa kaj akra odoro de herboj en facila blovo de malvarmeta vento, fluganta laŭ la ŝtonriĉa valo. La grandega neĝa pinto frue ŝirmadis la sunon okcidente, kaj la kareso de la ŝtona varmo estis tre konvena. Fojfoje malfortaj steletoj sukcesadis ekbruli en la krepuska ĉielo, kaj briaso — grandega dezerta gufo — ululadis po kelkfoje, antaŭ ol la rajdantinoj ekiradis hejmen tra la sep pordegoj de la urbo ĝis ties alta parto, kie loĝis privilegiitaj urbanoj.

Ĉiu el la amikinoj kondutis siamaniere en tiuj silentaj montaj kunvenoj. Eris sidiĝadis, brakuminte la genuojn kaj apogante per ili la mentonon, rigardadis al dentigitaj rokoj de la montaro aŭ al flagretanta perla nebulo de fora stepo. Hesiona alrampadis al la rando mem de la elstaraĵo, pendanta super la valo, kaj, kuŝante sur la ventro, atente rigardadis al montaraj kaproj, observadis ludon de akvo en rojo sur la fundo de la intermontejo, gvatadis venon de marmotoj, kiel arbostumpetoj aperantaj apud siaj truoj, interfajfante kun najbaroj. Tais ekkuŝadis sur la dorson, disĵetinte la manojn kaj fleksinte unu genuon, rigardadis en la ĉielon, kie naĝis maloftaj malrapidaj nuboj kaj aperadis potencaj grifoj. Kontemplado de la ĉielo rigidigadis ŝin, kaj Hesiona, strabe observante tiun, kiun ŝi opiniis la modelo de la virino, miradis pri ŝanĝiĝado de esprimoj sur ties vizaĝo ĉe plena senmoveco de la korpo. Tio rememorigadis al ŝi la misteran arton de la egiptoj, kiuj scipovis doni ŝanĝiĝon de humoroj eĉ al statuoj el malmola polurita ŝtono.

Tais, rigardante en la ĉielon, jen subite iĝadis senzorge gaja, tuj ŝanĝiĝante al personigo de profunda malgajo, jen per esprimo de minaca persisto defiadis la sorton, per apenaŭ percepteblaj movoj de la lipoj, la palpebroj, la brovoj kaj la naztruoj de sia rekta, kvazaŭ glatigita per ŝtonĉizista liniilo, nazo kun Kreta kaveto ĉe la brovoj, kiu estis mildiganta la pezan nazradikon de la klasika helena tipo.

Foje, kiam Tais ŝajnis al Hesiona pli malgaja kaj pensema, ol ĉiam, la tebanino kuraĝis demandi:

— Ĉu vi plu amas lin?

— Kiun? — ne turnante la kapon, demandis Tais.

— Aleksandron, ĉu ne li estas via plej granda amo?

— Lizipo iam diris al mi, ke sperta skulptisto povas per samaj linioj montri karnon, potencan kaj pezan, kiel rokpeco, kaj povas enmeti en sian verkon neordinaran forton de interna fajro kaj deziro. En unu sama bildo... preskaŭ en unu.

— Mi ne tute komprenis vin, sovaĝiĝis mi inter marĉoj kaj ŝipkonstruistoj, — ridetis Hesiona. La atenanino restis serioza.

— Se homo deziras sekvi diojn, do lia amo devas esti same libera, kiel ilia, — daŭrigis Tais, — sed tute ne kiel nesuperebla forto, premanta kaj disŝiranta nin. Sed strange, ju pli forte ĝi ekposedas siajn viktimojn, ju pli malfortaj estas ili antaŭ ĝi, en plena sklaveco de siaj sentoj, des pli alte levas poetoj tiujn mizerajn homojn, pretajn al ajnaj humiliĝoj kaj malnoblaĵoj, mensogo, murdo, ŝtelo, ĵurrompo... Kial estas tiel? Ĉu tion deziras la lumporta kaj arĝentkrura Afrodito?

— Mi komprenis. Vi havas nenian esperon, ĉu?

— Mi scias delonge. Nun eksciis ankaŭ vi. Do por kio mi ploregu sub la stelo, kiun tutegale ne eblas demeti de sur la ĉielo? Ĝi plenumos la vojon, destinitan al ĝi. Kaj mi plenumu la mian.

La tebanino ne plu revenadis al la demando pri amo de Tais.

Ili vizitadis simpoziojn, kiujn persoj, inspiritaj de ekzemplo de artistoj, ege ekŝatis. Krom Eris, kiu kategorie rifuzis rigardi al homoj, multe manĝegantaj, drinkantaj kaj malmulte dancantaj.

Tais same konfesis al Hesiona sian abomenon al la aspekto de multe manĝantaj homoj. Ĉi tie montriĝis malsameco de la helena kaj la azia eduko. Tais ekde la infaneco estis tre sentema al ajna manifestado de krudeco, kaj nun ŝi iĝis tute netolerema. Sensenca rido, trivialaj ŝercoj, malmoderaj manĝado kaj drinkado, avidaj rigardoj, kiuj antaŭe glitadis ne tuŝante, nun incitadis ŝin. La atenanino decidis, ke ŝi komencas maljuniĝi. Viglaj konversacioj, varmigitaj de vino, poeziaj ekspromtoj kaj amoraj dancoj komencis ŝajni bagateloj. Kvankam iam kaj ŝin, kaj la orharan spartaninon oni nomadis reĝinoj de simpozioj.

— Tio estas ne maljuneco, mia bela amiko, — diris Lizipo al la demando de la atenanino, facile pinĉinte ŝian glatan vangon, — nomu tion saĝeco aŭ matureco, se la unua vorto ŝajnos al vi tro gravmiena. Kun ĉiu jaro vi ĉiam pli malproksimiĝos disde junulaj amuzoj. Pli larĝa iĝos la rondo de viaj interesoj, pli profunda — postulemo al vi mem kaj al homoj. Nepre unue al vi mem, kaj nur poste al aliuloj, alie vi iĝos orgojla aristokratino, malriĉa en la koro kaj en la menso... tiam vi mortos... Ne fizike! Kun via sano vi povas vivi longe. Mortos en la animo, kaj sur la tero irados nur la ekstera aspekto de Tais, sed esence — la kadavro. Vi apenaŭ scias, kiom da tiaj mortuloj, aŭ pseŭdaj vivuloj, tretas la vizaĝon de Geo. Ili estas malpli bonaj ol vivuloj, ĉar ili malhavas konsciencon, dignon kaj bonkorecon — ĉion, kio konsistigas la fundamenton de la homa animo kaj kion strebas veki, plifortigi, eduki artistoj, filozofoj, poetoj.

— Kion do faras en la vivo la mortintaj animoj?

— Ili malhelpas vivi al la vivuloj, ekstere ne diferencante de ili. Sed ili estas nesatigeblaj en vanaj kaj plej simplaj deziroj: manĝo, drinko, virinoj, potenco super aliuloj. Kaj atingas tion per ajnaj rimedoj... ĉu konas vi la kunulinojn de Hekato?

— Ĉu lamiojn, mormojn aŭ kiel oni ankoraŭ nomas ilin? Tiujn, kiuj iradas kun ŝi en noktoj kaj trinkas sangon de renkontitoj sur vojkruciĝoj? Vampirojn?

— Tio estas vulgara popola simbolaro. Sed en la sekreta scio la kreaĵoj de Tartaro, suĉantaj vivan sangon, estas ĝuste la mortintaj nesatigeblaj homoj, pretaj preni kaj preni ĉion, kion eblas, el civito, komunumo, homoj fremdaj kaj proksimaj, bati ĝis morto sklavojn en malfacila laboro, nur por ricevi pli da oro, arĝento, domoj, ĉevaloj, novaj sklavoj. Kaj ju pli ili prenas, des pli avidaj ili iĝas, elsuĉante sangon de siaj subuloj, esprimitan en aĵoj, mono, sklavoj.

— Terure vi parolas, instruisto! — Tais eĉ froste movis la ŝultrojn. — Nun mi nevole atente rigardos al ĉiu...

— Tiam la celo de miaj vortoj estas atingita.

— Kion do oni faru kun tiuj vivantaj mortuloj?

— Ilin, certe, endus mortigi, senigante je la falsa viva aspekto, — pensinte, diris Lizipo. — La malfeliĉo estas en tio, ke rekoni ilin povas nur raraj homoj, atingintaj tian alton de la koro, ke mortigi ili jam ne kapablas. Mi pensas, ke definitiva forigo de vampiroj estas afero de malproksima estonteco, kiam ekregos la homonojo kaj nombro de la kalokagatoj kreskos multoble.

Tais, afliktita kaj pensema, ekiris en la atelieron. Kleofrado estis atendanta ŝin ĉe la argila modelo. En la lastaj tagoj la skulptisto komencis prokrasti la finon de la laboro, frue forpermesadis ŝin aŭ subite haltadis, forgesante pri la pozistino kaj pensante pri io alia. Ankaŭ hodiaŭ li ne faris al ŝi la kutiman malpaciencan signon ekstari sur la kubon el peza ligno, sed haltigis ŝin per la etendita mano.

— Diru, ĉu vi ŝatas monon, atenanino? — kun severa sinĝenemo demandis Kleofrado.

— Por kio vi faris al mi tian demandon? — miris kaj ĉagreniĝis Tais. — Mi ne atendis...

— Atendu, mi ne scipovas paroli, scipovas nur labori per la manoj.

— Ne nur per la manoj, sed ankaŭ per la kapo kaj la koro, — kontraŭis Tais, — do diru, kial komencis vi paroli pri mono?

— Vidu, vi estas riĉa, kiel Frina, sed Frina estis freneze malŝparema, dum vi vivas modeste kompare kun via riĉo kaj la stato de edzino de la unua militestro de Aleksandro.

— Nun vi parolas pli kompreneble. — La atenanino faciligite suspiris. — Jen mia respondo. Mono estas ne celo, sed eblo. Se vi rilatas al ĝi kiel al forto, donanta diversajn eblojn, do vi aprezos monon, sed ĝi ne sklavigos vin. Tial mi malestimas avarulojn, tamen ne malpli abomena por mi estas stulta malŝparemo. En mono estas granda laboro de homoj, kaj ĵeti ilin estas same, kiel ĵeti panon. Tiam oni vokos koleron de la dioj kaj mem malpleniĝos, mortos, kiel diras Lizipo.

Kleofrado aŭskultis, kuntirante la brovojn, kaj subite decidiĝis.

— Mi diros al vi. Mi havas ideon muldi la statuon el arĝento, sed kolektis nesufiĉe, kaj mi ne havas tempon por atendi, kiam mi ŝparos ankoraŭ. En Hekatombejono mi iĝos sesdekjara!

— Kial vi deziras preni tiom multekostan metalon?

— Mi povus respondi al vi, kiel junulo — ĉu vi ne meritas ĝin? Mi diros alion — tio estas la plej bona verko de mia vivo kaj la plej bona modelo. Plenumiĝus la revo inde fini mian vivan vojon! Ĉu mi petu de Lizipo? Mi jam sen tio multon ŝuldas al li. Krome, tiu kreanto de atletoj kaj surĉevalaj militistoj agnoskas nur bronzon kaj, eĉ estas terure diri, uzas la telmesan alojon.

— Kiom da arĝento vi bezonas?

— Mi uzas ne puran metalon, sed en alojo kun dek kvar partoj da ruĝa kipra kupro. Tian arĝenton ne kovras makuloj, ne nebuligas, kiel ni diras, polva roso, ĝi tenas poluron, kiel la malhela ŝtono de Egiptujo. Por muldo mi bezonas dek du talantojn da pura arĝento, sed mi kolektis nemulte pli ol kvar kaj duonon... grandega manko!

— Kaj necesas aldoni sep talantojn kaj duonon? Bone, morgaŭ mi ordonos kolekti, postmorgaŭ sendos por ajna okazo — ok.

Kleofrado rigidiĝis, longe rigardis al sia modelo, poste prenis ŝian vizaĝon en la manojn kaj kisis al la frunto.

— Vi ne scias la prezon de via bonfaro. Tio estas ne nur grandega riĉaĵo, tio... post Hekatombejono vi komprenos. Vi devos iom stari ankoraŭ, post la muldo, kiam okazos cizelado. En ĝi estas verŝajne la ĉefa laboro de skulptisto, — finis li per tute alia — sia ordinara abrupte aferema tono, — sed rapida. Kaj mi mem tre hastas.

La sencon de la lastaj vortoj de Kleofrado Tais ne komprenis. La atena skulptisto kaj Eĥefilo finis siajn laborojn preskaŭ samtempe, la juna ioniano — je dek tagoj pli frue. Kleofrado invitis Tais-on kaj Eris-on veni pli malfrue en la domon de Lizipo, pasigi la finon de la nokto ĝis la mateno. Por ke nenio okazu al la belulinoj en tiom malfrua tempo, kelkaj amikoj venis por akompani ilin sur mallarĝaj stratetoj orienten kaj iomete pli alten de la loĝejo de Tais. La malnova duonluno estis hele prilumanta poluritajn helgrizajn ŝtonojn de la strato, donante al ili bluetan rebrilon de la ĉiela vojo inter la malhelaj muroj kaj susuranta foliaro de la ĝardeno.

Ĉe la pordo ilin renkontis Eĥefilo kaj Kleofrado en festaj helaj vestoj. Ili surmetis al siaj pozistinoj kronojn el aromaj flavaj floroj, malforte flagrantaj sub la luno kvazaŭ per propra lumo. Ĉiu prenis sian modelon je la mano kaj ekkondukis post sin en mallumon de la neprilumita domo, lasinte la akompanantojn en la ĝardeno. Ĉe la elirejo sur la verandon, priverŝitan de luna lumo, kun plene malfermitaj kurtenoj, Kleofrado ordonis al Tais fermi la okulojn. Tenante ŝin je la ŝultroj, li starigis la atenaninon en la necesan lokon kaj permesis rigardi. Same agis Eĥefilo al Eris.

Ambaŭ virinoj siamaniere esprimis sian impreson. Tais sonore ekkriis, kaj Eris suspiris profunde kaj brue.

Antaŭ ili, starante sur la pinto de unu piedo kaj ĵetante la alian malantaŭen en facila kuro, estis leviĝanta el trua, kiel ŝaŭmo, arĝento nuda Afrodito Anadiomena — kun la korpo kaj la kapo de Tais. La levita vizaĝo, la etenditaj al la ĉielo manoj kombinis ekflugon supren kaj karesan, amplenan brakumon de la tuta mondo.

Ludo de luna lumo sur la polurita arĝenta korpo donis al la diino sorĉan diafanecon. La ŝaŭmnaskita, teksita el stela lumo, aperis sur la bordo de Kipro el la maro, por levi rigardojn de la mortemuloj al la steloj kaj al belo de iliaj amatinoj, deŝirinte disde la ĉiutaga neceso de Geo kaj la malhela potenco de subteraĵoj de Kibela. Aŭreolo de anima kaj korpa pureco, karaktera por Tais kaj plifortigita multoble, vestis la diinon per milda, elinterna brilo. Ankoraŭ neniam Tais — helenino, ekde la unuaj paŝoj de la vivo ĉirkaŭita de skulptaĵoj de homoj, dioj kaj diinoj, hetajroj kaj herooj, sen kiuj neniu povis imagi Helenujon, — neniam ŝi vidis statuon kun tia potenca ĉarmo...

Kaj apud ŝi, je duonpaŝo malantaŭe, Artemiso Aksiopena, muldita el tre malhela, preskaŭ nigra bronzo, estis etendanta antaŭen la maldekstran manon, forŝovante antaŭ si nevideblan kurtenon, kaj la dekstran alportanta al ponardo, kaŝita en la harnodo sur la nuko. Lunaj rebriloj sur la necedema vizaĝo substrekis neeviteblan strebon de la tuta korpo, kiel tio konvenis al la diino — Repagantino Laŭ Agoj.

Tais, ne kapabla venki emocion, spasme suspiris. Tiu mallaŭta sono pli bone ol ajnaj laŭdoj diris al Kleofrado pri sukceso de la ideo kaj la kreo. Nur nun la atenanino rimarkis Lizipon, kiu sidis en fotelo nemalproksime de ŝi, mallarĝiginte la okulojn kaj kunmetinte la manojn. La granda skulptisto silentis, observante ambaŭ virinojn, kaj finfine kontentigite balancis la kapon.

— Vi povas ĝoji, Kleofrado kaj Eĥefilo. Du grandaj verkoj aperis al la mondo por gloro de Helenujo ĉi tie, en miloj da stadioj for de la patrujo. Vi, atenano, superis ĉion faritan de vi antaŭe. Kaj vi, disĉiplo, ekde nun ekstaris en la vicon kun la plej potencaj artistoj. Por mi estas ĝojo, ke ambaŭ diinoj estas ne truko de noveco, ne flato al ŝanĝiĝema gusto de la generacio, sed specimenoj de la origina belo, pri kiaj tiel malfacile sukcesas artistoj kaj kiaj tiel necesas por ĝusta kompreno de la vivo. Ni eksidu kaj silentu, atendante la tagiĝon...

Tais, enprofundiĝinta en kontempladon de ambaŭ statuoj, ne rimarkis, kiel malleviĝis la luno. La konturoj de la skulptaĵoj ŝanĝiĝis en la antaŭmatena krepusko. Aksiopena kvazaŭ depaŝis en ombron, Anadiomena solviĝis en la aero. Kun konsterna subiteco el post la montovico ekbrilis la rozaj okuloj de Eos — hela montara aŭroro. Kaj aperis ankoraŭ unu miraklo. La skarlata lumo ekludis sur la polurita arĝenta korpo de Anadiomena. La diino perdis la stelan senkorpecon de la luna nokto kaj montriĝis antaŭ la piaj spektantoj en lumporta potenco, preskaŭ sentata fizike. Kaj, konkurante kun ŝi en forto kaj belo de akraj kaj potencaj linioj de la korpo, Artemiso Repaganta jam ne ŝajnis minaca nigra ombro. Ŝi staris kiel militistino, strebanta al celo sen furiozo kaj kolero. Ĉiu trajto de la statuo, farita de Eĥefilo pli akre, ol la skulptaĵo de Kleofrado, estis montranta neeviteblon. La forto de la leviĝanta Anadiomena sonis kiel unu tutaĵo kun la ruĝ-nigra enkorpiĝo de la sorto. Ambaŭ flankoj de la estado — la belo de revo kaj la senceda responso pri ago — montriĝis kune tiom konsterne, ke Lizipo, balancinte la kapon, diris, ke la diinoj devas stari aparte, alie ili kaŭzos konfuzon kaj disduiĝon de sentoj.

Tais silente demetis de si la florkronon, surmetis ĝin al Kleofrado kaj humile surgenuiĝis antaŭ la skulptisto. La kortuŝita atenano levis ŝin, kisante. Eris sekvis la ekzemplon de la amikino, tamen ne fleksis la genuojn antaŭ sia multe pli juna skulptisto, sed kisis lin en la lipojn, forte brakuminte. La kiso daŭris longe. La atenanino unuafoje ekvidis la neatakeblan pastrinon kiel virinon kaj komprenis, ke ne vane riskadis kaj fordonadis siajn vivojn serĉantoj de supera feliĉo en la templo de la Patrino de Dioj. Kiam venis vico de Tais por kisi Eĥefilon, la skulptisto apenaŭ respondis la tuŝon de ŝiaj lipoj, retenante suspiron pro la freneze batanta koro.

Lizipo proponis, ke la «riton de danko de Muzoj», kiel li nomis la agon de Tais kaj Eris, oni daŭrigu ĉe la tablo, kie jam estis preparitaj nigra Ĥia vino kun aromo de rozaj petaloj, rara eĉ por la domo de «la gloro de la helena arto», kaj vazo — ojnoĥoo — kun akvo el ĵus degelinta montara neĝo. Ĉiuj levis multekostajn vitrajn kalikojn je gloro, sano kaj ĝojo de la du skulptistoj: Kleofrado kaj Eĥefilo kaj de la majstro de majstroj Lizipo. Tiuj respondis per laŭdoj al siaj modeloj.

— Antaŭhieraŭ pentristo, veninta el Helenujo, rakontis al mi pri nova pentraĵo de Apeleso, ioniano, verkita en templo sur la insulo Koso, — diris Lizipo. — Same Afrodito Anadiomena. La pentraĵo jam famiĝis. Estas malfacile juĝi laŭ priskribo. Kompari pentraĵon kun skulptaĵo eblas nur laŭ grado de influo al homaj sentoj.

— Eble, tial, ke mi estas skulptisto, — diris Kleofrado, — al mi ŝajnas, ke via portreto de Aleksandro estas pli profunda kaj forta, ol ties pentra portreto de Apeleso. Sed antaŭe, en la pasinta jarcento, Apolodoro Atena kaj Parasio Efesa scipovis per unu konturo doni belon pli altan ol multaj skulptaĵoj. Nia granda pentristo Nikio multe helpadis al Praksitelo, kolorigante marmoron per varmegaj vaksaj farboj kaj donante al ĝi sorĉan similecon kun viva korpo. Vi ŝatas bronzon, kaj vi ne bezonas Nikion, tamen oni ne povas ne agnoski, ke unio de pentristo kaj skulptisto por marmoro estas vere bona!

— La pentraĵoj de Nikio estas bonaj per si mem, — diris Lizipo, — lia Andromedo estas vera helenino per kombino de antaŭmorta kuraĝo kaj juna deziro vivi, kvankam, laŭ la mito, ŝi estis etiopa reĝino, kiel Eris. Tiu ĉi arĝenta Anadiomena povas esti pli forta kaj en majstreco, kaj en beleco de la modelo. Koncerne de la Artemiso — tia ankoraŭ ne ekzistis en Helenujo, eĉ en la Efesa sanktejo, kie dum kvar jarcentoj la plej bonaj majstroj konkuradis en kreado de aspekto de Artemiso. Sepdek ŝiaj statuoj estas tie... certe, en la pasintaj tempoj oni ne havis la modernan scipovon...

— Mi konas bonegan Artemison sur Lero, — diris Kleofrado, — al mi ŝajnas, ke en la ideo ĝi similas al la Eĥefila, kvankam estas pli frua je jarcento.

— Kia ŝi estas? — demandis Eris kun facila nuanco de ĵaluzo.

— Ne tia, kiel vi! Ŝi estas junulino, ankoraŭ ne koninta viron, sed jam disflorinta per unua veno de virina belo, plenigita de flamo de sentoj, kiam la mamoj tuj krevos pro nesatigebla deziro. Ŝi staras, same kliniĝinte antaŭen kaj etendante la manon, kiel via Artemiso, sed antaŭ grandega Kreta virbovo. La monstro, ankoraŭ obstina kaj jam venkita, komencas fleksi la genuojn de la antaŭaj kruroj.

— Laŭ malnova legendo, bovon de Kreto devas venki virino, — diris Tais, — mi dezirus vidi tian skulptaĵon. Eble, iam...

— Pli frue vi vidos la batalon ĉe Graniko, — ekridis Lizipo, aludante al la grandioza grupo el dudek kvin surĉevalaj figuroj, kiun li neniel sukcesadis fini, por malkontento de Aleksandro, kiu deziris starigi ĝin en Aleksandrio Troja.

— Mi longe hezitis, ĉu mi faru Eris-on... mian Artemison kun nuda ponardo, — penseme diris Eĥefilo.

— Kaj vi faris ĝuste, ne montrinte ĝin. Muzo povas esti kun glavo, tamen nur por rebato, sed ne por atako, — diris Lizipo.

— Aksiopena, samkiel nigra pastrino de Kibela, atakas punante, — kontraŭis Tais. — Ĉu vi scias, instruisto, nur ĉi tie, en Persujo, kie, simile al Egiptujo, artiston oni agnoskas nur kiel majstron de glorado de reĝoj, mi komprenis la veran valoron de la belo. Sen ĝi ne ekzistas anima leviĝo. Homojn necesas levadi super la ordinara nivelo de la ĉiutaga vivo. Artisto, kreante belon, donas konsolon en tomboŝtono, poeziigas la pasintecon en monumento, levas la animon kaj koron en bildoj de dioj, virinoj kaj herooj. Oni ne rajtas misformi la belon. Ĝi ĉesos doni fortojn kaj konsolojn, animan fortikecon. Nur per malgajo pri eterna pasemo de la belo, pri perdo de ĝia mallonga tuŝo ni pli profunde komprenas kaj aprezas tion, kion ni renkontas, serĉas ĝin pli fervore. Jen kial belas malgajo de kantoj, pentraĵoj kaj tomboŝtonoj.

— Vi superis vin mem, Tais! — ekkriis Lizipo. — Saĝo parolas per via buŝo. Arto ne povas forpuŝi kaj malbeligi! Tiam ĝi ĉesos esti arto en nia helena kompreno. Arto aŭ jubilas en brilo de belo, aŭ sopiras pri ties perdo. Kaj nur tiel!

Tiujn vortojn de la granda skulptisto, artisto de nekoruptebla honesteco, por ĉiam enmemorigis la kvar homoj, renkontintaj la sunleviĝon en lia domo.

Tais bedaŭris pri foresto de Hesiona, sed, pripensinte, ŝi komprenis, ke en tiu eta festo devis ĉeesti nur la artistoj, iliaj modeloj kaj la ĉefa inspirinto de la tuta laboro. Hesiona ekvidis la statuojn en la sekva tago kaj ekploris pro admiro kaj stranga maltrankvilo. Ŝi restis pensema, kaj nur nokte, ekkuŝante por dormi en la ĉambro de Tais (la amikinoj faradis tiel, kiam deziris ĝissate konversacii), la tebanino sukcesis kompreni sian humoron.

— Ekvidinte tiom harmoniajn kaj spiritajn verkojn, mi subite eksentis timon pri ilia sorto. La sorto, same nefidinda, kiel estonteco de ĉiu el ni. Sed ni vivas tiel mallonge, dum tiuj ĉi diinoj devas esti eterne, pasante tra estontaj jarcentoj, kiel ni tra kontraŭa facila vento. Tamen Kleofrado... — Hesiona eksilentis.

— Kio Kleofrado? — demandis emociita Tais.

— Muldis vian statuon el arĝento anstataŭ bronzo. Oni ne povas dubi pri bonegeco de tia materialo. Sed arĝento — ĝi estas multekosta per si mem, ĝi estas mono, prezo de tero, domo, brutaro, sklavoj... nur potenca civito aŭ reganto povas permesi, ke dek du talantoj kuŝu sen uzo. Multegaj malriĉuloj, ŝatantaj belon, pli volonte permesus forhaki al si la manon, ol atenci la skulptaĵon. Sed kiom ekzistas da avidaj fiuloj, cetere ne kredantaj je niaj dioj? Ili sen hezito forhakos la manon de Anadiomena kaj, kiel pecon de senviva metalo, portos al vendisto!

— Vi maltrankviligis min! — diris Tais. — Mi vere ne pensis pri ŝanĝiĝema sorto ne nur de homoj, sed de tutaj regnoj. Mi kaj vi vidis dum la nemultaj jaroj de la militiroj de Aleksandro, kiel disfalas malnovaj fundamentoj, miloj da homoj perdas siajn lokojn en la vivo. Sortoj, gustoj, humoroj, rilato al la mondo, al aĵoj kaj al aliuloj — ĉio estas falema, rapide ŝanĝiĝanta. Kion vi konsilos?

— Mi nenion povas konsili. Se Kleofrado donacos aŭ vendos ĝin al iu fama templo, estos multe pli trankvile, ol se ĝin akirus iu ŝatanto de skulptarto, eĉ riĉa, kiel Midaso.

— Mi parolos kun Kleofrado! — decidis Tais.

Tiun intencon la atenanino ne sukcesis plenumi tuj. La skulptisto montradis la Anadiomena-n al ĉiuj dezirantoj. Ili venadis en la ĝardenon de Lizipo, kie la statuo estis starigita en pavilono, kaj longe ne povis deŝiriĝi de kontemplado. Poste la Anadiomena-n oni transportis en la domon, kaj Kleofrado ien malaperis. Li revenis en Hekatombejono, kiam iĝis varmege eĉ en Ekbatano kaj la neĝa ĉapo sur la sud-okcidenta montovico iĝis mallarĝa strieto, simila al nubeto.

— Mi petas vin, — renkontis lin Tais, — diri, kion vi intencas fari kun la Anadiomena.

Kleofrado longe rigardis al ŝi. Malgaja, preskaŭ tenera rideto ne forlasadis lian ordinare severan, malserenan vizaĝon.

— Se en la mondo ĉio estus aranĝita laŭ revoj kaj mitoj, do peti devus mi, sed ne vi. Kaj malsame ol Pigmaliono, krom la arĝenta diino, antaŭ mi estas la viva Tais. Kaj ĉio estas tro malfrua...

— Kio estas malfrua?

— Kaj la Anadiomena, kaj Tais! Sed tamen mi petas vin. La amikoj aranĝas simpozion omaĝe al mi. Venu nepre. Tiam ni interkonsentos pri la statuo. En ĝi estas ne nur via belo, sed ankaŭ via arĝento. Mi ne povas sola disponi pri ĝi.

— Kial tie, sed ne nun?

— Estas tro frue!

— Se vi deziras turmenti min per enigmoj, — duonkolere diris la atenanino, — do vi sukcesis en tiu malnobla afero. Kiam estos la simpozio?

— En la hebdomero. Venigu ankaŭ Eris-on... kvankam, vi ja ĉiam estas nedisigeblaj, kaj la amikinon de Nearĥo.

— En la sepa tago de la unua dekado? Do tio estos postmorgaŭ?

Kleofrado silente kapjesis, levis la manon kaj malaperis en profundo de la granda Lizipa domo.

La simpozio komenciĝis en frua vespero en la ĝardeno kaj kolektis ĉirkaŭ sesdek homojn de diversa aĝo, preskaŭ senescepte helenojn, ĉe mallarĝaj tabloj, en ombro de grandaj platanoj. Da virinoj ĉeestis nur kvin: Tais, Hesiona, Eris kaj du novaj modeloj de Lizipo, ambaŭ ionianinoj, plenumantaj rolon de mastrinoj en lia eksterpatruja senedzina domo. Tais bone konis unu el ili, malaltan, kun tre alta kolo, ronda gaja vizaĝo kaj ĉiam ridetantaj pufaj lipoj. Ŝi tre rememorigis al la atenanino statuon de junulino en Delfo, ĉe la enirejo de la Sifna trezorejo de la Apolona templo. La alia, tute male al la unua, demonstris larĝajn gustojn de la mastro: alta, kun tre oblikvaj okuloj sur la longa vizaĝo, kun la buŝo, fleksita krescente, per la kornoj supren. Ŝi antaŭnelonge aperis ĉe Lizipo kaj ekplaĉis al ĉiuj per siaj malrapidaj glataj moviĝoj, per modesta aspekto kaj bela vesto el malhel-purpura ŝtofo.

Tais mem vestis sin per konsterne intenskolora flava eksomido, Eris — per la blua, kiel ĉielo, kaj Hesiona venis en stranga drapiraĵo el grizo kun bluo — vesto de suda Mezopotamio. La frakase ĉarma kvinopo okupis la lokojn maldekstre de la mastro, dekstre apud li sidis Kleofrado kaj lokiĝis aliaj skulptistoj: Eĥefilo, Leptino, Diosfo kaj Stemlo. Ree nigran Ĥian vinon alterne kun la roza Knida oni diluadis per glacia akvo, kaj la kompanio iĝadis brua. Multvorteco de oratoroj ŝajnis al Tais ne tute ordinara. Unu post la alia elpaŝadis ili, anstataŭ tostoj rakontante pri faroj de Kleofrado, pri liaj militaj heroaĵoj, pri kreitaj de li skulptaĵoj, laŭdante sen troa flato. Laŭ peto de Kleofrado la nova modelo kantis al li per vibranta malalta voĉo strangajn malgajajn kantojn, kaj Hesiona — himnon al Dindimena.

— Mi povus peti vin kanti tiel, kiel oni devas plenumi himnojn, do nuda, ĝuste kion signifas la nomo, — diris Kleofrado, dankante la tebaninon, — sed himnoj de la belo estu la dancoj, kiujn mi petas de Tais kaj Eris. Tio estas mia lasta peto.

— Kial lasta, ho Kleofrado? — demandis la nenion suspektanta atenanino.

— Nur vi kaj viaj amikinoj ne scias ankoraŭ la celon de tiu ĉi simpozio. Mi diru al vi per la versoj de Menandro: «Havas keanoj la moron belegan, fanion: Vivi malbone ne devas, kiu ne vivas en bon'!»

Tais tremeris kaj paliĝis.

— Vi ne estas el Keo, Kleofrado. Vi estas atenano!

— Mi estas el Keo. Atiko estas mia dua patrujo. Ja nemalproksime de mia insulo estas Suniono, kie la fama templo kun sep kolonoj estas levita al la ĉielo super krutaj marmoraj deklivoj, altaj je okcent ulnoj. Ekde la infaneco ĝi iĝis por mi simbolo de anima alto de kreintoj de la atika arto. Kaj veninte en Sunionon, mi el tie ekvidis la lancon kaj la kreston de la helmo de Atena Promaĥos. La bronza Virgulino, alta je dudek ulnoj, staris sur grandega soklo sur Akropolo, inter Propileo kaj Ereĥtejono. Mi alnavigis al ŝia voko, ekvidis ŝin, fieran kaj fortan, kun la svelta kolo kaj la alta, forte elstaranta brusto. Tio estis la aspekto de virino, antaŭ kiu mi kliniĝis por ĉiam, kaj tiel mi iĝis atenano. Ĉio ĉi jam ne gravas. La estonteco kuniĝos kun la pasinteco, kaj tial — dancu por mi!

Kaj Tais, obeema, kiel modelo, improvizadis komplikajn dancojn de alta majstreco, en kiuj virina korpo kreas, transformiĝante, revon post revo, fabelon post fabelo. Finfine Tais senfortiĝis.

— Rigardante al vi, mi rememoris vian atenan kromnomon. Ne nur «la Kvara Harito», oni nomis vin ankaŭ «Eriale» («Kirlo»). Kaj nun Eris anstataŭu vin.

Laŭ signo de Kleofrado Eris dancis tiel, kiel antaŭ la hindaj artistoj. Kiam la nigra pastrino rigidiĝis en la lasta moviĝo kaj Eĥefilo surĵetis sur ŝin, ardan, malpezan mantelon, Kleofrado ekstaris, tenante grandan oran tason.

— Mi iĝis sesdekjara, kaj mi ne povas fari ion pli grandan, ol la lasta Anadiomena. Mi ne povas ami virinojn, ne povas ĝui vojaĝon, naĝadon, bongustan manĝon, kanti laŭtajn kantojn. Min atendas spirite mizera, kompatinda vivo, kaj ni, keanoj, antaŭlonge malpermesis al homo iĝi tia, ĉar li devas vivi nur digne. Mi dankas vin, amikoj, venintaj por respekti min en la lasta horo. Ĝoju, ĝoju ĉiuj, kaj vi, belega Tais, kiel mi dezirus ami vin! Pardonu, mi ne povas! La statuon disponos Lizipo, mi fordonis ĝin al li. Kaj permesu brakumi vin, di-egala amiko.

Lizipo, ne kaŝante larmojn, brakumis la skulptiston.

Kleofrado depaŝis, levis la kalikon. En la sama momento ĉiuj levis la siajn, ĝisrande plenajn de vigliga vino, levis la sian ankaŭ Tais, nur Hesiona kun la okuloj, larĝigitaj pro teruro, restis stari senmove, kaj Eris estis ravite observanta ĉiun geston de la atenano.

Retroklininte la kapon, li eltrinkis la venenon unuglute, ŝanceliĝis kaj rektiĝis, apogante sin al la ŝultro de Lizipo. La kaliko kun apenaŭ aŭdebla sonoro falis sur la teron. La ceteraj gastoj akorde eltrinkis kaj ĵetis siajn kalikojn, frakasante vitraĵojn, fajencaĵojn, ceramikaĵojn. Tiujn rompopecojn oni ŝutos sub la estontan tomboŝtonon.

— Ĥajre! Facilan vojon trans la Riveron! Nia memoro estas kun vi, Kleofrado! — aŭdiĝis laŭtaj elkrioj el ĉiuj flankoj.

La skulptisto, kun griza vizaĝo, kun spontanee tremerantaj lipoj, faris lastan grandegan penon kaj larĝe ridetis, rigardante antaŭ sin per la okuloj, jam ekvidintaj la obskuron de Hadeso, kaj falis sur la teron.

En la sama momento — almenaŭ tiel ŝajnis al Tais — la suno malaperis post la montovico, kaj malpeza somera krepusko ĉirkaŭis la silente starantajn homojn.

Inter la gastoj ĉeestis du kuracistoj. Ili pririgardis Kleofradon, kuŝigis sur brankardon. Sur lian kapon oni surmetis florkronon, kiel sur venkinton en konkuro. Ja ĉu li ne trairis kiel venkinto tra laboroj de la viva vojo? En lumo de torĉoj kaj de la luno la skulptiston oni ekportis en la tombejon de helenoj kaj makedonoj, situantan alte super la urbo, en bosko da arbaj juniperoj. La malaltaj arboj per sia morna pinglaro, kvazaŭ cizelita el bronzo, estis kovrantaj nemultajn tombojn. La atena skulptisto petis enterigi lin, sed ne aranĝi sepultan fajron. La tombo estis elfosita anticipe. Sur ĝin oni metis provizoran platon, antaŭ ol la amikoj de la mortinto, skulptistoj, elpensos kaj faros tomboŝtonon.

Rekte el la tombejo la partoprenantoj de la malgaja ceremonio revenis en la domon de Lizipo, al noktomeza funebra festeno. La tempo proksimiĝis al sunleviĝo. Funebranta, laca Tais rememoris tute alian sunleviĝon, kiam ŝi admiris forton de la talento de la skulptisto, kiu ĵus mortigis sin. Kvazaŭ diveninte ŝiajn pensojn, Lizipo vokis ŝin kaj Eris-on kune kun Eĥefilo kaj kelkaj amikoj en la laborĉambron, prilumitan per alabastraj lampionoj.

— Vi aŭdis de Kleofrado, ke li donis al mi la Anadiomena-n, — diris Lizipo, turnante sin al Tais. — Ankoraŭ pli frue li diris al mi pri via malavara ofero por finado de la statuo. Tiamaniere, vi kaj mi estas kunposedantoj de la Anadiomena, heredantoj de Kleofrado. Diru, kion dezirus vi: ĉu preni la skulptaĵon al vi, lasi ĝin ĉe mi aŭ komisii al mi vendi la skulptaĵon de la diino. Ĝia kosto, ne dirante eĉ pri la materialo, estas grandega. Apenaŭ mi povos pagi vian parton. Vi, verŝajne, povos kompensi al mi la mian, sed, al mi ŝajnas, tia statuo ne konvenas al vi kaj entute al ajna homo, kiu komprenas, ke miraklon de arto kaj diinon ne eblas havi en unupersona posedo.

— Kaj vi pravas, kiel ĉiam, instruisto. Permesu al mi rezigni pri mia, kiel vi nomas, parto kaj lasi la statuon ĉe vi.

— Mia malavara Tais! — kontente ekkriis Lizipo. — Povas okazi, ke ne estos neceso pri via grandanimeco. Mi konfesu al vi, ke iam mi parolis kun Aleksandro pri la intenco de Kleofrado skulpti vin, kaj...

La koro de Tais ekbatis, ŝi profunde suspiris.

— ...kaj li diris, — trankvile diris Lizipo, — se, laŭ mia opinio, la statuo estos sukcesa, li estos la unua aĉetanto de Kleofrado. Mi tiam demandis, kial do li simple ne mendu ĝin al la skulptisto? Kaj li ĵetis al mi tian rigardon, kvazaŭ mi faris maldiskretan demandon. Mi opinias, ke vi konsentos, ke mi vendu la Anadiomena-n al Aleksandro. Li sendos ĝin en Helenujon — eble, en Atenon, eble, en Kiteron.

Tais mallevis la okulharojn kaj silente klinis la kapon, poste demandis, plu ne levante la okulojn:

— Kaj kion decidis Eĥefilo pri sia Aksiopena?

La juna skulptisto obstine diris:

— Mi lasos la Aksiopena-n ĉe mi ĝis... ĝis kiam Eris konsentos esti mia!

Eris kolere kaj laŭte respondis:

— Pri tio oni ne interkonsentas publike, kiel kun putino en bazaro. La Granda Patrino postulas nokton por sia sakramento. Tiuj, kiuj aŭdacas rompi ŝiajn testamentojn, iĝas similaj al brutoj, ne sciantaj, ke la amo estas sankta kaj bezonas preparon de la animo kaj la korpo. Ĉu vi, helenoj, forgesis la ordonojn de la Patrino de Abismo Kibela?

Tais kun mirego rigardis al la nigra pastrino. Kio devigis ŝin prononci tian tiradon? Diveninte, ŝi ridetis, kaj gajaj fajretoj glitis en ŝiaj malgajaj okuloj.

— Eĥefilo, aŭ ĉu mi prefere nomu vin Erifilo?! Se vi ne estus artisto, mi penus per ĉiuj fortoj deadmoni vin de la freneza strebo, signifanta vian pereon. Eĉ al la artisto, la kreinto de la Aksiopena, mi diras — gardu vin, gardu vin kaj ankoraŭfoje gardu vin! Vi ne atingos feliĉon, sed ekkonos Eroson, kian renkontas per kosto de morto nur raraj homoj.

— Kion vi diras, sinjorino? — abrupte turniĝis al ŝi Eris. — Ĉu vi instigas lin?

— Kial ne? Delonge tempas forĵeti la obskuron, ĉirkaŭintan vin en la templo de Kibela. Ĉu vi deziras tion aŭ ne, sed parton de vi Eĥefilo jam prenis en la skulptaĵon.

— Kaj ĉu vi proponas al mi servi al viro?

— Tute male. La viro servos al vi. Rigardu, li apenaŭ retenas sin de deziro brakumi kun petego viajn genuojn.

— Mi ne povas rompi la voton kaj forlasi vin!

— Tio jam estas via kaj lia afero — kiel veni al konsento. Kaj se ne, do vi mortigos lin, liberiginte de suferoj!

— Mi konsentas, sinjorino Tais! — kun ekluminta vizaĝo ekkriis Eĥefilo.

— Ne ĝoju, — severe interrompis Eris, — nenio okazis.

— Okazos! — certe diris Tais kaj petis pardonon de Lizipo, kiu kun intereso observis la «familian scenon».

Ĉiel ajn, post kelkaj tagoj la Artemiso Aksiopena forlasis la domon de Lizipo, aĉetita kontraŭ grandega mono kaj eĉ ne fare de heleno, sed fare de unu el la hindaj artistoj, iamaj gastoj de Lizipo. Li aĉetis la skulptaĵon por antikva templo de stranga religio, nomata Eriduo kaj troviĝanta en malaltejoj de Eŭfrato, apud la plej antikva urbo de Mezopotamio. La skulptisto ekvidis en la nomo de la templo, preskaŭ samsona kun lia amatino, speciale feliĉan antaŭsignon.

Kio okazis inter li kaj Eris, por ĉiam restis sub kovrilo de nokto. Tais, nature observema, rimarkis, ke rapidaj moviĝoj de Eris iĝis iom pli glataj, kaj la bluaj okuloj fojfoje perdadis la malvarman bluan rebrilon.

Proksimume du monatojn post la vendo de la statuo Eĥefilo venis al Tais kun malfeliĉa aspekto, petante promeni kun li en la ĝardeno. Nemalproksime de la ŝtona barilo, tie, kie la rojo el la baseno fluis tra negranda kavo, la skulptisto, neglektante sian gladitan veston, ĵetis sin en la akvon, atingantan lian zonon. Ekstarinte sur la genuojn, Eĥefilo mergis ambaŭ manojn en la fundon de la kavo kaj levis ilin kunmetitaj en duopan mankavon. Sub la suno ekbrilis grandaj rubenoj, smeraldoj, safiroj, sardoniksoj, oraj kaj arĝentaj braceletoj, zonoj, ora taso, inkrustita per turkiso.

Kompreninte la aferon, Tais ekridegis kaj konsilis al la juna skulptisto kolekti siajn donacojn en sakon, forporti hejmen kaj ne plu peni donaci al Eris ajnajn juvelaĵojn. Ŝi nenion akceptos, krom de Tais mem.

— Kial do tiel?

— Mi kaj ŝi estas ligitaj inter si per vivo kaj morto, per reciproka savo. Se vi tre deziras, donacu al ŝi sandalojn kun arĝentaj rimenetoj — la solan el vestaĵoj kaj ornamaĵoj, kion ŝi ne kapablas malakcepti. Kaj ne nur de vi, de ajnulo, kiu deziros fari al ŝi donacon.

Post la morto de la atena artisto komenciĝis nova olimpiko. La tempo iris rapide al la limdato, donita de Ptolemeo. En Ekbatano vintraj noktoj iĝis tute malvarmaj. Tais ŝatis saviĝi en la varma domo de Lizipo, kie ŝi pasigadis longajn vesperojn en konversacioj kun li kaj liaj kleraj amikoj, fojfoje oni aranĝadis negrandan simpozion sen troa manĝo kaj drinko, karakteraj por makedonoj, same kiel por multaj homoj el barbaraj popoloj.

De Aleksandro kaj liaj kunuloj tute ne venadis sciigoj. Nek karavanoj kun predo, nek trajnoj kun malsanuloj kaj vunditoj. Eble, vere la granda konkeranto sukcesis plenumi sian revon kaj eliri ekster la limojn de la ekumeno, sur la misteran randon de la mondo?

Hesiona maltrankvilis, kaj Tais komencis pensi pri vivo sen Ptolemeo, se li ne deziros reveni el la Ĝardenoj de Saĝo, ekkoninte la Akvon de Vivo. Leontisko en sia kvarjara aĝo jam kuraĝe rajdadis sur malgranda ĉevaleto, liverita el trans Iberio, de la Maro de Birdoj, kaj naĝadis konkure kun la patrino en lageto, digita en granda intermontejo inter du pintoj de la okcidenta montovico. Tais tre maldeziris forlasi la filon. Tamen ŝi devis plenumi la peton de Ptolemeo kaj lasi lin sub fidinda observo de la makedona veterano Rojko, de lia edzino kaj de la fidela al la knabo siria sklavino. Leontisko, ankoraŭ ne lerninte legi, parolis en tri lingvoj — la atika, la makedona kaj la aramea.

En la monato Gameliono Tais forlasis Ekbatanon kun Eris kaj Hesiona. Kune kun ŝi veturis Lizipo por renkonti sian patronon kaj ĉefan mendanton, kaj al li aliĝis Eĥefilo, kvazaŭ pro deziro vidi sian Aksiopena-n, ĉar Lizipo promesis veturon en Eriduon. Li ricevis nemalmulte da «leŭsa dregma drakontos» — ĵetitaj al li drakaj rigardoj, kiel nomis Tais malkaresajn rigardojn de Eris. La skulptisto kuraĝe eltenis ilin.

Babilono renkontis ilin per grandega amaso de popolo, per krioj de bazaroj, per parolado en neimageblaj lingvoj, per mikso de strangaj vestoj. Ambasadoroj el diversaj landoj estis atendantaj Aleksandron, sed de li plu ne venadis sciigoj. Eĉ pli, disvastiĝis onidiroj pri lia pereo en akvoj de Induso, poste — kvazaŭe sur montaj altaĵoj. La babilona vicreganto de Aleksandro ordonis tuj kaptadi rakontantojn kaj konduki al lia pridemando, por sub minaco de vipado aŭ eĉ dronigo ekscii la fonton de la informoj. Ĉiam ekde la disvastigantoj de onidiroj la fadenoj kondukis al eksterlandaj komercistoj aŭ politikistoj, intencantaj voki malpacon kaj, tiel aŭ alie, profiti. La onidiroj ĉesis, sed sciigoj plu mankis.

Tais, kompreninte, ke la atendo povas iĝi longa, decidis peni lui sian iaman domon en la Nova urbo, trans Eŭfrato, ĉe la pordego Lugalgiro. Por plena mirego, ŝi trovis tie ion alian. Nur la ĝardeno, la malnova ligna varfo kaj la vojeto al ĝi restis netuŝitaj. Sur la loko de la domo oni konstruis belan pavilonon, tegitan per diafana rozkolora marmoro, kun kolonoj el intense blua ŝtono kun oro, kiuj iris kiel portiko ĉe la flankoj de rektangula baseno kun pura kuranta akvo. Ĉio ĉi apartenis al Aleksandro mem kaj estis gardata de du sovaĝaspektaj skitoj, kiuj sen ceremonio pelis Tais-on for. Kolerigita Eris proponis sen prokrasto mortigi ilin pro ofendo de la sankta persono de Tais. La atenanino, kortuŝita de la pruvo de memoro de Aleksandro, kategorie ordonis al Eris fari nenion kaj, plena je rememoroj, ekiris reen en la gastejon. Finfine ĉiuj ekbatananoj ekloĝis kune ĉe Hesiona, por granda ĝojo de Eĥefilo. La urbo evidentiĝis troplenigita.

Tais trovis en Babilono ankaŭ aliajn novaĵojn. La grandega teatro de Dionizo, pri kiu ŝi sciis de Hesiona, restis ankoraŭ ne finita. La materialon por ĝi el la malkonstruita turo Etemenanko, laŭ onidiroj, elaĉetis pastroj de la templo de Marduko. Aleksandro permesis restarigi ĝin, spite al konsilo de la maljuna antaŭdiristo Aristandro. La maljunulo antaŭdiris grandan malfeliĉon — persone por la reĝo — post renaskiĝo de la malbonsigna templo. Tamen Aleksandro, ĉie penante plifortigi sian influon helpe de pastroj de diversaj religioj, ne obeis.




telmesa alojo — alojo de krude purigita kupro kaj skorioj de arĝento, precipe cinko.