Ĉapitro XV

Nerealiĝinta revo


Rajdisto sur ŝaŭmkovrita ĉevalo venis de Eŭfrato. Tie, sur antikva varfo, atendis Hesiona kun tridek-remila boato. Avantaĝo de la flotestra edzino! Mallonga letereto tekstis: «Sciigoj de Nearĥo kaj Aleksandro. La armeo revenas. Mi venis por preni vin». Tio sufiĉis, por ke Lizipo, Tais kaj Eris senprokraste prepariĝis, kaj post longa adiaŭo al la hindoj ekrajdis al la rivero. La pastroj donacis al ĉiuj grandegajn kronojn da bluaj floroj, aperintaj nesciate el kie. Eĥefilo, grimpinte sur elstaraĵon de la portiko, longe svingadis la manon al la polva nubo, levita de la ĉevalaj hufoj.

La helenoj sen paŭzo trarajdis kelkajn parasangojn sur eltenemaj kaj maldikaj indiĝenaj ĉevaloj, riskante forskrapi al si la haŭton. Jam el malproksime ili ekvidis sur la brilanta malklara ebeno de la rivero longan brun-ruĝan ŝipon, kaj sur la platoj de la varfo — tolan markezon, sub kiu estis ripozanta Hesiona. La tebanino rapidege impetis renkonten al Tais, ekscitite kriante:

— Ili ne atingis la limojn de la ekumeno en Hindujo! La armeo ekribelis sur kvina rivero, rifuzinte iri pluen, kiam mia Nearĥo malkovris, ke Induso fluas el montoj, tre malproksimaj de la fontoj de Nilo, kaj ne orienten, sed suden, en la oceanon. La enfluejo de Induso kuŝas en la direkto de la suno, sen ajna kuniĝo kun Nilo. Grandegaj spacoj da firmaĵo kaj maro dividas tiujn du riverojn, tiel grandaj, kiel neniu imagis al si...

Lizipo metis la manon sur la ŝultron de Tais, kiu tremeris pro la tuŝo de la saĝulo.

— Aleksandro estis grave vundita dum atako de fortikaĵo, lin savis via Ptolemeo kaj ricevis pro tio kromnomon Soter (Savinto). Ili batalis kontraŭ multegaj elefantoj. Bukefalo pereis, kaj ili navigis malsupren laŭ Induso. La armeo ekiris tra dezertoj, kaj Nearĥo eknavigis mare laŭlonge de la bordoj de Hindujo, navigis okdek tagojn kaj preskaŭ mortis pro malsato, dum Aleksandro estis pereanta pro soifo en dezerto. Poste Aleksandro longe atendis lin en interkonsentita loko, ĝuste el kie venis la senditoj kun la sciigoj en Persepolon... — Ĉion ĉi la tebanino elpafis rapidege kaj haltis nur por enspiri aeron.

Lizipo ŝerce skuis Hesiona-n je la ŝultroj:

— Haltu, alie vi pereos sen spirado, kaj ni nenion ekscios plu. Edzino de tia flotestro, kiel Nearĥo, devas eksponi informojn en pli bona ordo. Kiu rakontis ĉion ĉi al vi?

— Dejnomaĥo, unu el la asistantoj de Nearĥo. Li ekmalsanis post la malsato kaj estis sendita kun karavano antaŭen, en Persepolon, kaj el tie venis en Babilonon por atendi Nearĥon.

— Do kie estas Nearĥo mem?

— Kondukas la floton en Babilonon, kaj dum la vojaĝo serĉas oportunan vojon por navigado al Arabio kaj Libio.

— Ĉu ankoraŭ unu navigado? — ekkriis Tais.

— Jes! Aleksandro mem deziras iri mare, ne plu esperante al mapoj kaj periegesoj de la firmaĵo, kiuj kruele trompis lin kaj en Baktrio kaj en Hindujo.

— Kion do diris al vi Dejnomaĥo?

— Ĉion! Li venigis kun si unu loĥagon el tiuj, kiuj iris kun Aleksandro tra Gedrosio. Dum du tagoj kaj du noktoj ili ambaŭ alterne rakontadis pri nekredeblaj malfacilaĵoj, travivitaj en la ekspedicio. Poste mi lasis ilin en mia domo por satdormi kaj ripozi, kaj mi mem dormis dum la veturado ĉi tien. La kunvojaĝantoj pensis, ke mi mortas... ho, mi memorfiksis ĉiujn detalojn. Vi konas mian bonan memoron, — aldonis Hesiona, rimarkinte rigardon de Lizipo, ĵetitan al Tais.

— Se estas tiel, — decidis la skulptisto, — do ni agu same kiel Dejnomaĥo. Ni navigos, kaj vi rakontos, sed nur ne nokte, da tempo sufiĉos!

La «serpentidino» ne troigis siajn kapablojn, kaj Tais eksciis pri la hinda ekspedicio pli detale, ol se ŝi ricevus leteron de Ptolemeo, kiu iĝis la ĉefa persono ĉe Aleksandro, post Hefestiono, la ĥiliarĥo, tio estas anstataŭanto de la reĝo mem — pli alta posteno ne ekzistis, — plu la plej proksima el la amikoj.

Post transiro de Induso laŭ flosanta ponto, konstruita de Hefestiono, la makedona armeo trafis en amikan landon. Hindoj honoris Aleksandron kiel reĝon de reĝoj de la Okcidento. Samtempe la nobelaro, nomata ĉi tie «superaj kastoj», opiniis la makedonojn barbaroj, doninte al ili moknomon «paŝtistoj», ĉar ili antaŭ ĉio interesiĝis pri brutaro. En la ĉefurbo de tiu lando, Taksilo, Aleksandro aranĝis brilan feston kaj komencis prepariĝi al transiro trans sekvan riveron — la limon de malamika reĝlando de Paŭravoj. Ĝuste sur tiu ĉi rivero, nomita de geografoj Hidaspo (Ĝhelam), okazis la plej malfacila batalo el ĉiuj, kiujn iam eltenis la armeo de Aleksandro post Gaŭgamelo. La batalo estis eĉ pli danĝera ol la gaŭgamela, ĉar Aleksandro por ioma tempo tute perdis regadon super la trupoj. Seninterrompe pluvis, Hidaspo ŝvelis kaj disfluis. Ĝiaj ŝlimaj bordoj iĝis marĉo. Sur la orienta bordo de la rivero atendis hinda armeo, estrata de reĝo Poro. Aleksandro kalkulis facile rompi reziston de la hindoj kaj faris grandan eraron. La plej bonaj taĉmentoj de la makedona armeo, estrataj de Ptolemeo, Hefestiono, Keno kaj Seleŭko, transiris la riveron, kaj Kratero restis en la rezervo sur la okcidenta bordo. La makedonojn renkontis du linioj de batalaj elefantoj, irintaj kun interspacoj je 60 ulnoj unu de la alia. Inter ili piede iris arkpafistoj kun grandegaj pafarkoj, el kiuj eblis pafi nur starante kun apogo. Sagoj de tiuj pafarkoj, simile al etaj ĵetmaŝinoj, trabatadis kirasojn kaj ŝildojn.

Komence la hindoj premis la makedonojn. Dronante en koto, despere batalis la novaj baktriaj kaj sogdaj ĉevalaj arkpafistoj, estrataj de Aleksandro. La agrianoj kaj la hipaspistoj impetis helpi, sed la elefantoj persiste forpremadis la makedonojn al la marĉa bordo, kaj la rezervoj de Kratero plu ne estis alirantaj. Evidentiĝis, ke li staris trans la flanka riverbranĉo kaj, elirinte sur la insulon, devis transiri la duan branĉon de Hidaspo.

Subite Bukefalo falis malviva sub Aleksandro. Ĝi ne estis vundita. Simple la koro de la maljuna batala virĉevalo ne eltenis tutan tagon da batalo en glueca koto. Aleksandro, transsidiĝinte sur alian ĉevalon, sendis kontraŭ la elefantojn sian plu heroan falangon, de kiu restis nur ses mil homoj. La kuraĝaj veteranoj ekiris kun batala krio «Enialos, Enialos!» en atakon kontraŭ la monstrojn, igis la elefantojn turni sin malantaŭen kaj treti la propran militistaron, tute malordiginte kaj dispelinte la vicojn de la bonega hinda kavalerio. La makedonoj, kiel demonoj, persekutis ilin, trafante elefantojn per siaj longaj sarisoj. Flanke batis rezerva kavalerio de la reĝo Poro. La falango povus perdi plej grandan parton de la militistoj, sed ĝustatempe veninta Aleksandro devigis la infanterion viciĝi kaj kunigi la ŝildojn, kaj deĵeti la kavalerion. Tiam enmiksiĝis la rezervo de Kratero. Komenciĝis fuĝado kaj persekutado de la hindoj. La ĉefaj batalaj trupoj de Aleksandro ne povis moviĝi pro senfortiĝo.

Post tiu tago, en Targeliono de la tria jaro de la cent dek tria olimpiko, la makedona armeo kvazaŭ rompiĝis. La militistoj, jam ĉe Induso, eksciinte pri la malkovro de Nearĥo, kun maldeziro transiris la malfeliĉan riveron. La terura masakro ĉe Hidaspo, la minacaj elefantoj kaj altaj batalaj kvalitoj de la hinda armeo tute senkuraĝigis la makedonojn, speciale post kredigoj de Aleksandro, ke Hindujo kuŝas antaŭ ili malfermita kaj atingebla.

La granda konkeranto traktis tre indulge la venkitan reĝon de Paŭravoj. Li lasis lin reĝi kaj ĉiel penis atingi amikecon de la hindoj.

Inter pitoreskaj montetoj ĉe Hidaspo, super la loko de la batalo, Hefestiono laŭ ordono de Aleksandro komencis konstrui du novajn urbojn: Nikeon (Venkon) kaj Bukefalion, por memoro de la batala ĉevalo, enterigita tie.

Nearĥo jam antaŭ la batalo proponis al Aleksandro konstrui grandan floton kaj transporti la armeon malsupren laŭ Induso. La reĝo komence ne konsentis, sed poste permesis, por navigi orienten, kiam li atingos la legendan riveron Gangon, fluantan ĉe la limoj mem de la Mondo. Nearĥo ne obeis la reganton kaj, krom malpezaj tridek-remilaj ŝipoj, taŭgaj por trenado el rivero en riveron, helpe de fenicoj konstruis ankaŭ kelkajn pezajn larĝajn platfundajn boatojn laŭ propraj desegnoj. Tiuj ŝipoj poste savis la armeon.

Aleksandro kun la sama persisto strebis orienten, transirante unu riveron post alia en monteta regiono, loĝata de aratoj — kuraĝaj hindaj triboj, vivantaj sen reĝoj. Tridek ok fortikigitajn urbetojn kaj vilaĝojn devis batale preni la makedonoj, antaŭ ol ili transiris riverojn Akesinason (Ĉenab) kaj Hidraston (Ravi). Dum prenado de fortikaĵo Sangalo la armeo de Aleksandro perdis mil ducent homojn. La militistaro atingis la kvinan riveron Hifason (Bias), Aleksandro moviĝis orienten laŭlonge de montoj de neimagebla alto, de tempo al tempo videblaj en distanco de mil stadioj. La montovicoj estis ŝtupe malleviĝantaj al la monteta lando, kaj en la naturo estis nenia ŝanĝiĝo. Nenio montris proksimiĝon al iu limo. La tuta supra Hindujo restis malantaŭe, kaj kio kuŝis antaŭe, neniu sciis. La plej spertaj kriptioj, ne sciante lingvon de la loĝantoj, ne povis ekscii la antaŭan vojon por almenaŭ ioma longo.

Kaj jen la kvina rivero fluis antaŭ ili, same rapida kaj malvarma, kiel la jam pasitaj. Samaj montetoj en blua nebulo kaj verdo de densaj arbaroj estis etendiĝantaj trans ĝi. La armeo haltis.

Poro rakontis al sia venkinto pri lando Magadho trans Hifaso, kies reĝo havas ducent mil infanterianojn, dudek mil rajdistojn kaj tri mil elefantojn. Fuĝinta el tie militestro Ĉandragupto konfirmis la vortojn de Poro. Sud-okcidente, dekstre de Magadho, loĝis minacaj triboj de aparaĝitoj (nevenkeblaj), posedantaj multegajn speciale grandajn batalajn elefantojn. Estis neniaj onidiroj pri limoj de la mondo, pri la oceano. Kaj subite la makedonaj militistoj komprenis, ke plua vojo estas sencela. La landon, kie oni scipovas bone batali, ne eblas preni per unu atako. Spacoj de Hindujo estas tiom grandaj, ke la tuta militistaro de Aleksandro dispolviĝos ĉi tie, lasinte siajn ostojn en tiuj senfinaj montetoj. La famaj riĉaĵoj de Hindujo montriĝis tute ne tiom grandaj, kiel en Persujo. Milita akiro ne plu logis la lacan militistaron. Ilia senpeka kaj nevenkebla gvidanto iris tro malproksime en sia strebo al la Granda oceano, ĉi tien, kie li jam ne havis sciojn, necesajn por okupo de la lando, kaj la ĉiama sukceso preskaŭ forlasis lin ĉe Hidaspo. Tie la armeon savis la sinforgesa kuraĝo de la falango kaj de la ŝildistoj. La veteranoj ne plu havis la antaŭan kuraĝon, rompitaj de la terura batalo kaj de la senfina milito. Foje rifuzinte obei, la armeo insistis: la vojo antaŭen estas sensenca, necesas reveni hejmen, dum ankoraŭ estas fortoj por trairi la pasitajn vastaĵojn.

Aleksandro furiozis. Li asertadis, ke proksimas la fino de la ekspedicio. Tute nemalproksime estas Gango, kaj post ĝi estas la oceano, de kie ili ĉiuj trankvile navigos hejmen, preter Hindujo, en Egiptujon.

Keno, heroo de la batalo ĉe Hidaspo, elpaŝis kiel reprezentanto de la armeo, dirante pri informoj, kolektitaj de kriptioj kaj kaŝitaj disde la militistoj. Gango tute ne estas proksima. Ĝis ĝi estas tri mil stadioj. Trans Gango estas nenia oceano, nur ĉenoj de senfinaj montoj. Ĉu Aleksandro ne vidas, kiel malmulte restis da makedonoj kaj helenoj en lia armeo, ĉu li ne kalkulas pereintojn, vunditojn, mortintajn pro malsanoj, loĝigitajn por longe, se ne por ĉiam, en urboj, konstruitaj de li? Ĉiuj, kiuj ankoraŭ estas nedamaĝitaj, — eluziĝis, kiel ĉevaloj, sur kiuj oni rajdadis tro multe kaj longe.

Laŭ signo de Keno sep altaj makedonoj ekstaris antaŭ la reĝo nudaj, en solaj helmoj, montrante abundajn cikatrojn kaj eskarojn pro saniĝintaj kaj ankoraŭ ne elkuracitaj vundoj. Ili ekkriis:

«Aleksandro, ne devigu nin iri kontraŭ nia volo! Ni jam estas ne tiaj, kiaj estis antaŭe; devigitaj kontraŭvole, ni iĝos eĉ pli malbonaj. Ni ne estas apogo por vi, aŭ viaj okuloj ĉesis vidi?»

La granda militestro en furiozo ŝiris sur si la veston en intenco montri al tiuj malkuraĝuloj siajn proprajn cikatrojn kaj vundojn, da kiuj li havis pli, ol ĉiu el la militistoj, rekonsciiĝis kaj kaŝiĝis en sia tendo, ne akceptante manĝon. Finfine, li sendis diri al la militistoj, ke li obeos volon de la dioj.

Delonge la armeo ne rigardis kun tia emocio al la maljuna, apenaŭ eltenanta ekspediciajn malfacilaĵojn antaŭdiristo Aristandro, kiam matene sur la bordo de Hifaso la antaŭdiristo sekcis oferan ŝafinon. Ptolemeo, Seleŭko, Keno kaj ĉiuj starintaj apude militestroj mem ekvidis malbonajn signojn de malsukceso kaj pereo, antaŭ ol Aristandro deklaris pri la minaca antaŭdiro. Neniuokaze oni transiru la riveron! Impeta jubilo de la armeo, kiam Aleksandro ordonis turniĝi malantaŭen, montris, ke la pacienco de la militistoj atingis la limon. Li ordonis starigi sur la bordo de Hifaso dek du ŝtonajn kolonojn, signantajn la finon de lia hinda militiro. La armeo revenis en dronigitan de senĉesaj pluvoj Nikeon sur Hidaspo, kie estis konstruata la floto. Apenaŭ atinginte Nikeon, Keno mortis pro forkonsumo de la fortoj, plenuminte por la kamaradoj la grandan servon.

De ĉi tie Aleksandro eknavigis malsupren. Riveraj sojloj kaj rapidfluoj frakasis malpezajn remilajn ŝipojn. La larĝflankaj ŝipoj de Nearĥo sukcese trairis ŝvelintan Hidaspon kaj rapidejojn de Induso. Nearĥo proponis halti kaj konstrui pli da ŝipoj. Aleksandro rifuzis. Perdinte la revon pri atingo de la Orienta oceano, li ekhastis al la por longe forlasita imperio.

La kavalerio ekiris laŭ ambaŭ bordoj de Induso. Unu taĉmento estis estrata de Hefestiono, la alia — de Kratero. Aleksandro apartigis siajn du ĉiam malpacantajn inter si superajn militestrojn. La infanterio kune kun Aleksandro kaj Ptolemeo navigis sur la ŝipoj. De tempo al tempo okazadis bataloj kontraŭ kuraĝaj triboj, furioze defendantaj siajn landojn kontraŭ la makedonoj. En Aleksandron eniris malica demono. Li penis elradikigi ĉian reziston en la lando, tra kiu estis iranta lia armeo. Komenciĝis nenecesaj buĉoj. La makedonoj ne bezonis grandan kvanton da sklavoj. Eblis nek ĝisveturigi ilin ĝis bazaroj, nek nutri.

En lando de malloj — sur rando de granda dezerto Taro, kie kuraĝo de la loĝantoj superis ĉiujn aliajn, la makedona armeo por longe haltis apud bone konstruita kaj sentime defendiĝanta fortikaĵo.

Furiozigita de la rezisto, Aleksandro mem impetis sur la muron. Tuj kiam li atingis la supron, la ŝtuparo rompiĝis sub la militistoj. Por Aleksandro restis nenio, krom sub saga pluvo salti de sur la muro enen de la fortikaĵo. Kun li estis nur du: Peŭkesto kaj Leonato — lia konstanta ŝildportisto, portadinta post li la prenitan en Trojo nigran ŝildon de Aĥilo. Al li Aleksandro pleje ŝuldas pri la vivo. Sago trabatis Aleksandron tra la pulmo, kaj li falis, kiel malviva. Falis sur la genuojn ankaŭ vundita Peŭkesto, kaj Leonato, same sanganta, ŝirmis ilin ambaŭ per la sankta ŝildo de la heroo de la Troja milito kaj, potenca, kiel Heraklo, rebatadis malamikojn, ĝis kun terura muĝo en la fortikaĵon enŝiriĝis la ĝisfreneze ferociĝintaj makedonoj. Dum kelkaj minutoj la defendantoj de la fortikaĵo estis forbuĉitaj ĝis la lasta. La reĝon kun la sago, elstaranta el la brusto, oni ekportis al la ŝipo, sur kiu troviĝis la tendo de Aleksandro...

— Atendu! — interrompis Hesiona-n Tais. — Kaj kie estis Ptolemeo kaj kial li estas Soter (Savinto), sed ne Peŭkesto aŭ Leonato?

— Mi ne scias. Kaj Dejnomaĥo same ne sciis. Probable, Ptolemeo sukcesis trarompiĝi al Aleksandro kun sufiĉa trupo kaj savi ĉiujn. La militista onidiro nomas Savinto ĝuste lin, sed ne iun alian. La armeo scias pli bone!

— Kaj kio do okazis plu? — hastigis Lizipo.

— Kiam Aleksandron oni alportis sur la ŝipon, neniu kuraĝis tuŝi la sagon, elstarantan el la brusto, pensante, ke la reĝo mortas. La plej sperta militestro Perdiko ordonis turni Aleksandron sur la flankon, per fortegaj fingroj derompis la pinton, trairintan la korpon, kaj eltrenis la stangon.

Aleksandro laŭte ekkriis en senkonscieco, aero kun fajfo komencis eliradi el la vundo ĉe ĉiu spiro. Perdiko dense bandaĝis la bruston kaj, kuŝiginte la reĝon sur la flankon, ordonis trinkigi lin per akvo kun vina maceraĵo de akileo. Kiam venis kuracistoj, la sangado jam ĉesis. Aleksandro rekonsciiĝis pro vea kriegado de la militistoj. La armeo pretis ekribeli, postulante, ke oni montru al ili la reĝon, vivan aŭ mortintan. Aleksandro ordonis transporti sin sur la bordon sub markezon, por ke homoj, preterirante, povu vidi lin. Li levadis la manon, montrante, ke li estas viva. Militistoj plektadis florkronojn kaj ĵetadis en la riveron apud la ŝipo.

Kiam la ŝipo albordiĝis al oportuna loko, kie oni faris longtempan tendaron, malproksime de la kovritaj de kadavroj, fumantaj ruinoj de la fortikaĵo, Aleksandro, pala kiel kreto, per superhoma volstreĉo eksidis sur ĉevalon, spite al rezisto de la amikoj, kaj sukcesis ĝisrajdi sian tendon inter la jubilanta militistaro. Tiu lasta streĉo elĉerpis liajn fortojn. Dum multaj tagoj li kuŝis, terure suferante pro doloro en la trabatita pulmo, indiferente al ĉio en la mondo.

Tiutempe Nearĥo, preninte por helpo ĉiujn militistojn, iom scipovantajn ĉarpenti — kaj da tiaj troviĝis miloj inter la makedonoj kaj apudmaraj loĝantoj, — estis urĝe konstruanta ŝipojn.

Al la makedona tendaro el ĉiuj flankoj venadis ne nur aventuremuloj, komercistoj, virinoj, sed ankaŭ sciencistoj, filozofoj, artistoj. Komenciĝis nova jaro, la unua de la cent dek kvara olimpiko. La armeo estis malrapide malleviĝanta laŭ Induso. La superhoma vivoforto de Aleksandro venkis ankoraŭ unu gravan vundon, mortan por plej multaj homoj.

Ankoraŭ malsana, li longe konversaciadis kun hindaj filozofoj. Helenoj nomis ilin gimnosofistoj — nudaj saĝuloj, ĉar en iliaj moroj estis iradi preskaŭ sen ajna vesto, substrekante maleston de vantaj deziroj. Kun amara sento eksciis Aleksandro, ke li vane transiradis riveron post rivero, elĉerpinte paciencon de sia armeo.

Hidaspo pli malsupre estis kunfluiĝanta kun Akesinaso kaj Hidrasto, sub la kunfluiĝo de tiuj tri riveroj estis alfluanta Hifaso, kaj ĉiuj kvar riveroj kune estis enfluantaj en grandan maldekstran alfluanton de Induso Laradzon (Satleĝ-on), je kvar mil stadioj sub la transirejo trans Induson, konstruita de Hefestiono. Se ili ne estus trabatiĝantaj tiel persiste orienten tra la antaŭaĵoj de la gigantaj montovicoj, sed malleviĝus suden, do post la transiro trans Induson la tuta granda hinduja ebenaĵo kuŝus malfermita antaŭ la armeo de Aleksandro. Sed ĉio estis finita. Aleksandro ne plu strebis ien ajn, krom Persujo kaj la okcidenta maro. Sur Induso ĉe Laradzo li fondis ankoraŭ unu Aleksandrion — Opiana-n. Oni diris, ke la reĝo sekrete vizitis nekredeble antikvan templon en ruinoj de grandega urbo, je mil stadioj sub la kunfluiĝo de Induso kaj Laradzo. Pastroj de tiu templo malkovris al Aleksandro sekreton, konatan de neniu. Li neniam plu parolis pri Hindujo, eĉ kun la plej proksimaj amikoj, laŭ la onidiro, disvastiĝinta kun venta rapido inter la militistoj, informitaj multe pli bone, ol tion dezirus la militestroj.

Malrapide malleviĝante laŭ Induso, la makedonoj estis ekkonantaj la landon, danke al la saĝo de la militistoj, haltigintaj la frenezan impeton de Aleksandro — malprudente ĵetiĝi en profundon de Hindujo, kies gigantajn ampleksojn ili nun estis perceptantaj per propraj okuloj. Tro malfrue oni nun rememoris pri Ktesio, helena kuracisto ĉe la kortego de Artakserkso, kiu kompilis priskribon de Hindujo, kiel de tre granda lando. Unu el hindoj — gimnosofisto Kalinaso ekiris akompani Aleksandron, avertante la reĝon pri danĝeraj lokoj kaj deadmonante militestrojn de nenecesaj atakoj al proksimaj urboj. Baldaŭ la tuta armeo opiniis Kalinason orakolo, antaŭdiranta nur malfeliĉojn...

Hesiona haltis por ripozi. Lizipo verŝis al ŝi vinon, forte diluitan per fonta akvo. Tais profunde enpensiĝis, kvazaŭ vagante tie, en foroj de Hindujo, kaj subite demandis:

— Kaj kie estis Roksana?

— Ĉiam kun Aleksandro, ŝi okupadis apartan tendon kaj navigadis sur aparta ŝipo. Kaj sur la firmaĵo ŝi veturadis sur elefanto, kiel decas al granda reĝino.

— Kaj kiel oni veturas sur elefantoj?

— Mi ne scias. Kiam ni venos en Babilonon — ni pridemandos...

— Daŭrigu, mi petas vin!

— En la skiroforiono Aleksandro atingis la enfluejon de Induso, similan al la delto de Nilo, je ses mil stadioj sub la kunfluiĝo de la alfluantoj. Ĉi tie ne nur la makedonoj, sed eĉ spertaj maristoj ektimis, ekvidinte gigantajn ondojn, kuregantajn supren laŭ la rivero, levante la nivelon de la akvo je du-tri dekoj da ulnoj. Ĉio iĝis komprenebla, kiam ili ĝisiris la oceanon. Flusoj atingadis ĉi tie alton, neniam viditan en la Interna maro. Proksimume je kvincent stadioj for de la oceano, super la delto de la rivero, Hefestiono komencis konstrui havenon en Patalo. Samtempe, en la monato Hekatombejono, Aleksandro kun Nearĥo navigis en la oceanon, malproksimiĝinte de la bordoj en la bluan foron je kvincent stadioj. Tie li faris oferon al Pozidono kaj ĵetis en ondojn oran kalikon.

Post monato Aleksandro ekiris okcidenten laŭlonge de la mara bordo tra dezertoj de Gedrosio kaj Karmanio. Li iris malpeze kun la infanterio kaj parto de la kavalerio, sendinte Krateron kun ĉiuj trajnoj kaj familioj, akiraĵo, elefantoj kaj brutaro laŭ relative facila vojo tra Araĥosio kaj Drangiano — lokoj kun nutraĵo por animaloj kaj akvo. Kun Kratero restis Seleŭko, kiu post la batalo ĉe Hidaspo por ĉiam fordonis sian koron al elefantoj kaj kolektadis ilin same sinforgese, kiel Ptolemeo juvelaĵojn kaj... — Hesiona stumblis, rigardante al la amikino.

— Daŭrigu! Kaj virinojn, — trankvile diris Tais.

Unuafoje la tebanino komprenis definitive, kiom indiferentaj por la amikino estas la amoraj atingoj de Ptolemeo.

Kratero fondis ankoraŭ unu Aleksandrion sur rivero Araĥoto kaj estis moviĝanta nehaste al la interkonsentita loko de renkontiĝo en Karmanio sur rivero Amaniso, enfluanta en profundan maran golfon — Harmozion.

Aleksandro iris kun la trajno, por aranĝi sur la mara bordo kelkajn provizejojn por Nearĥo. La kretano ekiris el Patalo kun la tuta floto du monatojn poste, en Majmakteriono, post la ŝanĝiĝo de la ventoj al la vintraj. Komence Aleksandro deziris komisii la floton al Onesikrito. Nearĥo kontraŭis, emfazante facilanimecon kaj konatan de ĉiuj mensogemon de sia anstataŭanto. Malgraŭ la tuta deziro de Aleksandro esti kun Nearĥo, li devis konsenti la argumentojn de la flotestro. Por Aleksandro esplori la bordolinion kaj la maran vojon, kunigantan Hindujon kaj Persujon, iĝis plej grave. Ĝuste tial li decidis mem konduki la taĉmenton tra apudbordaj dezertoj. La iro iĝis eble la plej malfacila el ĉio, spertita de la makedona armeo. Komence la militistaron sekvadis multegaj nemilitaj homoj: komercistoj, metiistoj, virinoj — ĉiuj ili pereis pro malsato kaj soifo, kaj la plej granda parto dronis.

— Jes, dronis! — ripetis Hesiona, rimarkinte nekomprenon de la aŭskultantoj. — Kiam la armeo faris tendaron en seka valo inter montetoj, subita pluvego ie en montoj komencis potencan torenton, kiu momente falis sur la nenion suspektantajn homojn. Militistoj, kutimaj al subitaj atakoj, saviĝis sur deklivoj, kaj ĉiuj ceteraj pereis.

Griza sablo kaj ŝtonoj de la dezertoj de Gedrosio eĉ nokte radiadis ardon, saturitan de forta aromo de mirhaj arboj. Kvazaŭ mil incensiloj fumis per valorega nardo de Arabio. Grandaj blankaj floroj estis kovrantaj densajn interplektaĵojn de branĉoj de malaltaj arboj. Arbustoj kreskis per longaj strioj, netraireblaj, kiel bronzaj kradoj, pro fortaj, hokecaj dornoj. Poste komenciĝis senakvaj sabloj. Ĉiam pli malfacila iĝadis la vojo. Parto de la militistoj ekribelis kaj disrabis la ŝarĝveturilojn kun provianto por Nearĥo. Nur unu provizejon oni sukcesis fari sur la bordo. En serĉado de akvo oni devis fari anabazon — deflankiĝon en profundon de la lando. Multegaj malfortiĝintoj kaj ekmalsanintoj havis forton nek por halti, nek des pli por helpi. Navigaciistoj kaj kriptioj misvojiĝis. Necesis denove eliri al la maro, determini la direkton kaj ekiri strikte al la nordo. Tiel ili venis en urbon Puron, sur ĝuste tiu rivero, kie estis interkonsentita la renkontiĝo de la tri taĉmentoj, ripozis kaj daŭrigis la iradon laŭlonge de la rivero malsupren ĝis urbo Gulaskiro en Harmozio. Senprokraste venis ankaŭ Kratero kun siaj armeo, virinoj kaj elefantoj. La tuta irado de la taĉmento de Kratero okazis mirinde facile. Estis nek perdoj inter homoj kaj animaloj, nek grandaj prokrastoj en la vojo. Kratero, fervora ĉasisto, eĉ permesis al si kelkfoje fari skoltadojn flanken de la iro de la ĉefa karavano, memorante komision de Aleksandro — serĉi teruran beston, «homglutanton».

Sur kelkaj cilindraj sigeloj de trimiljara aĝo, fojfoje elfosataj el la mezopotamia tero, estas bildo de tiu besto kun korno sur la nazo kaj kun segilo de ostaj dentoj laŭlonge de la spino, kune kun strangaj monstroj, similaj al leonoj kun longaj serpentaj koloj kaj krokodilaj kapoj.

La beston mencias ankaŭ la priskriboj de Ktesio — kvankam abundaj per vermalsimilaj rakontaĉoj, sed kun referencoj al multaj atestantoj kaj al la timo, kaŭzata de ĝi ĉe la persoj, kiuj nomis ĝin «martiĥoro» (glutanto de homoj). La grandega amplekso, la terura faŭko, la osta kiraso kaj la vosto, kovrita de dornoj, faris la beston io meza inter krokodilo kaj hipopotamo. Kratero mem aŭdis rakontojn pri ĝi, sed, same kiel en la okazo kun borio en la Libia dezerto, neniu povis indiki lokon de ĝia loĝado, kaj la serĉado de Kratero iĝis sensukcesa.

Nun restis nekonata nur la sorto de Nearĥo. Aleksandro pacience atendis, rifuzante kredi, ke la kretano pereis, kaj ne dezirante iri pluen sen la fidela amiko. De tempo al tempo li sendadis ĉarojn kaj rajdistojn por skoltado al la rivera enfluejo kaj al la mara golfo, sed neniu ion ajn aŭdis pri la floto. Estis jam tria monato de la atendado, finiĝis la aŭtuno, komenciĝis Gameliono, kiam subite ĉaroj de skoltoj alveturigis kvin maldikegajn ĉifonulojn, inter kiuj Aleksandro kun peno rekonis Nearĥon kaj Arĥiason. La reĝo brakumis la kretanon, mirigita, kiel tiu povis veni ĉi tien kaj resti viva, perdinte la floton. Nearĥo miris siavice. La floto ne estas perdita, el okdek ŝipoj pereis nur kvin. La ŝipoj staras en la enfluejo de la rivero, kaj li hastis serĉi la lokon de renkontiĝo, por pli rapide liveri provianton al la malsatantaj maristoj. Ĝojo de Aleksandro estis senlima.

Nearĥo, post ripozo, lavita kaj ŝmirita per aromaj oleoj, ornamita per ora koliero kaj florkrono, iris antaŭ solena procesio. La plej belaj junulinoj, nudaj, ĉirkaŭvolvitaj per floroj, dancis ĉirkaŭ li kaj kantis, glorante lian venkon super la maro. La venko estis nebagatela! Ok mil stadioj laŭlonge de la sovaĝa dezerta bordo, loĝata nur de iĥtiofagoj — fiŝmanĝantoj, kiuj nutradis sin per sekigitaj fiŝoj, moluskoj kaj kraboj, bakitaj sub la suno. Iom pli bone aspektis helonofagoj — testudomanĝantoj, evitantaj krudan manĝaĵon, kontentiĝante per grandegaj maraj testudoj kaj ties ovoj. Valorajn platojn de la testudaj ŝildoj ili forĵetadis senorde. Nearĥo ordonis preni, kiom eblis, platojn de brunaj testudoj de malpli granda amplekso, ol la grandegaj verdaj, kiuj ne donas diafanajn platojn. Nek urbon, nek templon, nek simple normalan konstruaĵon ili renkontis dum la tuta grandega vojo. Fojfoje renkontiĝadis kabanoj el gigantaj ostoj de nekonataj monstroj. La maristoj vidis ilin vivaj — nepriskribeble grandegajn nigrajn fiŝojn, elĵetantajn fajfantajn blankajn fontanojn. Nearĥo kondukis precizan taglibron de trairitaj distancoj, de priskribo de bordaj orientiloj kaj de observoj pri ombroj de la luno.

Antaŭ Nearĥo tiun ĉi maron tranavigis satrapo de Dario la Unua, Skilako, kiu trairis la tutan vojon bonorde. Tamen la kretano ne fidis al Skilako, ĉar, estinte sur Induso, tiu priskribis ĝin kiel riveron, fluantan orienten! Kiom da penoj kaj perdoj ili povis eviti, se Aleksandro ekde la komenco mem scius pri la Persa golfo kaj pri la vera fluo de Induso. Aristotelo mem opiniis, ke fontoj de Nilo kaj Induso situas en unu sama lando, ĉar kaj en Libio kaj en Hindujo loĝas elefantoj, kiuj ekzistas en neniu alia lando. Opiniante Skilakon mensogulo, Nearĥo komencis la navigadon kun grandaj antaŭtimoj. Sed ĉi-foje ĉiuj mesaĝoj de Skilako estis ĝustaj.

En la mezo de la navigado la ŝipoj atingis Astolon, la insulon de nereidinoj-akvofeinoj, konatan laŭ legendoj de la fenicoj. Tiuj kuraĝaj maristoj timis alproksimiĝi al la sorĉita loko. Sur la ŝipo de Nearĥo kun helena anaro, male, ĉiuj strebis elŝipiĝi sur la insulon, vidi la belajn marajn virinetojn. La kretano ĵetis la ankron malproksime kaj mem ekiris en boato al renkontiĝo kun la akvofeinoj. Por grandega elreviĝo de Nearĥo, Arĥiaso, Dejnomaĥo kaj de ĉiuj iliaj kunuloj, la insulo estis nuda kaj tute senhoma. Du duondetruitaj kabanoj el ostoj, rompaĵoj de testudaj ŝildetoj atestis pri provizora restado sur la insulo de helonofagoj — tiel elvaporiĝis ankoraŭ unu fabelo de malproksimaj maroj.

Poste Onesikrito ĵuris, ke en la realo la insulo estis loĝata de nereidinoj, sed la dioj forturnis la okulojn de la homoj disde la sankta tero, veniginte la floton al tute alia loko. Trankvila, skeptika Nearĥo nur subridadis en la sovaĝe elkreskintan barbon, aŭskultante la elokventajn fantaziojn. Onesikrito preskaŭ ludis fatalan rolon en la sorto de la floto. Kiam ili ekvidis akran elstaraĵon de Arabio, li komencis insisti pri elŝipiĝo ĉe tiu kabo. Nearĥo ordonis turni al la kontraŭa direkto kaj eniri en la golfon de Harmozio.

Ekde la golfeto de Harmozio kaj la enfluejo de Amaniso Nearĥo decidis konduki la floton pluen ĝis la enfluejo de Eŭfrato kaj en Babilonon, kaj dum la vojo pririgardi la kontraŭan bordon — ĉu de insulo, ĉu de elstaraĵo de Arabio, proksime alirantan al la bordoj de Karmanio, ĝuste ĉe la golfeto. Aleksandro deziris ĉirkaŭnavigi Arabion kaj trovi vojon al Etiopujo. Li konsentis kun Nearĥo, ke necesas alia floto, el grandaj ŝipoj, kapablaj porti grandan rezervon da akvo kaj provianto, kaj speciale da ligno por riparado. Sur la vojo el Hindujo unu el la ĉefaj malfacilaĵoj estis manko de bona ligno por korektado de rompoj. La dioj donacis al la flotestro kvietan veteron ĉe la bordo en tiu ĉi monato, post subiro de la Plejadoj. Se la navigado okazus en la monatoj de tempestoj, ŝipaj perdoj estus multe pli grandaj.

Kaj ree la militistaro de Aleksandro dividiĝis en tri partojn. Hefestiono ekkondukis la armeon, la trajnojn kaj la elefantojn laŭlonge de la bordo al Pasaragdo kaj Suzo, Aleksandro malpeze, kun la kavalerio, ekiris tien tra Persepolo. Nun ĉiuj ili, certe, jam estas en Suzo. Mia Nearĥo ne preternavigos nin sur la vojo al Babilono. Mi dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj tial mi ne hastas! — finis sian longan rakonton Hesiona.

La deziroj de la tebanino ne realiĝis. Ili alnavigis en Babilonon longe antaŭ Nearĥo kaj dum duonmonato loĝis ĉe Hesiona. La urbo estis ekscitita de sciigoj pri la reveno de Aleksandro, ĝin superplenigis amasoj da fremduloj. Ili venadis el ĉie. Unuafoje Tais ekvidis sveltajn libianojn kun kupra koloro de la haŭto, pli malhela, ol ĉe ŝi, ŝajnanta tute hela apud tiuj loĝantoj de libiaj stepoj. Neniam viditan spektaĵon prezentis per si etruskoj el la italiaj bordoj — potencaj, fortike diketaj homoj de meza alto, kun akraj profiloj de egipta tipo. Lizipo legis historiajn librojn de Timeo kaj Teopompo kaj aŭdis rakontojn de vojaĝantoj, ke la virinoj de etruskoj havas liberon, mirindan eĉ por la spartanoj. Ili estas fabele belaj kaj tre zorgas pri sia korpo, ofte aperante nudaj. Dum tagmanĝoj ili sidas egale kun la edzoj kaj aliaj viroj, tenas sin neaŭdite libere. Viroj ofte dividas ilian amon inter si: tia estas la moro. La etruskoj edukas ĉiujn infanojn, kiuj naskiĝas, nemalofte ne sciante, kiu estas ilia patro.

— Se tiaj estas moroj de etruskoj, do ili ne havas hetajrojn, kaj mi ne havus tie sukceson, — duonŝerce diris Tais.

— Vere, ili ne havas hetajrojn! — mirigite konsentis Lizipo kaj, pensinte iom, aldonis: — Tie ĉiuj virinoj estas hetajroj, aŭ, pli ĝuste, ili estas tiaj, kiaj estis ĉe ni en la antikvaj tempoj. Hetajroj estis nenecesaj, ĉar la virinoj estis veraj amikinoj de la viroj.

— Kun vi apenaŭ konsentos la samlandanoj! — ekridis la atenanino. — Nun min pli interesas elefantoj, ol etruskoj. Hieraŭ venis karavano el kvindek tiuj bestoj... estas strange nomi elefanton besto, ĝi estas io alia!

— Efektive, alia! — konsentis Lizipo.

— Oni vin obeos, ja vi scipovas ordoni, instruisto! — La tenera intonacio de la atenanino devigis la skulptiston iĝi singardema.

— Kion vi deziras de mi, malkvietulino? — demandis li.

— Mi neniam veturis sur elefanto. Kiel oni faras tion? Ja ne eblas sidi rajde sur tia giganto!

— Sur batalaj elefantoj oni veturas en dometo-selo, same ankaŭ en karavano, nur la vandoj estas malpli altaj kaj kun grandaj flankaj embrazuroj. Mi rigardis el malproksime. Ankaŭ mi ne veturis sur elefanto.

Tais salte ekstaris kaj ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de la artisto.

— Ni veturu! Ni prenos Hesiona-n kaj Eris-on. Oni veturigu nin unu-du parasangojn.

Lizipo konsentis. Ili elektis la plej grandan elefanton kun longaj dentegoj kaj malamikemaj okuloj, kun flava franĝo sur la frunto kaj ĉirkaŭ markezo super la bunte farbita dometo-selo. Jubilante, Tais eksidis sur la transversan benkon kun Eris, kontraŭ Lizipo. Hesiona restis hejme, kategorie rifuzinte la promenveturon. La kondukanto levis la giganton, la elefanto vigle ekpaŝis laŭ vojo. Ĝia dika haŭto strange ŝoviĝadis laŭ la ripoj, la dometo kliniĝadis, balanciĝadis kaj plonĝadis. Tais kaj Eris trafis en la ritmon de la elefanta paŝado, sed Lizipo apenaŭ povis teni sin sur la benko, viŝante ŝviton kaj damnante la tro longan promenveturon. Ne konante maloportunaĵojn de veturado sur elefanto kaj ne havante kutimon al ĝi, ili elektis tro malproksiman celon de la veturo. La granda skulptisto, kvankam eltenis ĝin firme, kiel decas al heleno, tamen kun granda ĝojo derampis de sur la elefanto, ĝemante kaj tirante sin.

— Mi ne envias al Roksana! — diris Tais, saltante sur la teron rekte el la dometo.

En la ĝardeno aŭdiĝis ekscitita voĉo, kaj al la pordego alkuris Hesiona.

— Senekzemplaj novaĵoj! — ekkriis ŝi de sur la sojlo, kvazaŭ vera atenanino. — Harpalo fuĝis, preninte amason da oro el la reĝa trezorejo!

Harpalo, la konfidata trezoristo de Aleksandro en Ekbatano, antaŭnelonge venis en Babilonon por renkonti la reganton.

— Kien fuĝis, por kio? — ekkriis Lizipo.

— En Helenujon, al Kasandro, kun taĉmento da dungosoldatoj el helenoj de la Aleksandra armeo, fordiboĉintaj ricevitan oron kaj lasitaj de la kunuloj en Babilono.

— Kaj kion faris Aleksandro? — demandis Tais.

— Li, probable, ankoraŭ ne scias. Dua novaĵo! Aleksandro en Suzo decidis edziĝi mem kaj edzigi siajn militestrojn al azianinoj. Dum la sciigoj iradis ĉi tien, probable, jam okazis la planita soleno. La reĝo mem prenis la pli aĝan filinon de Dario, kiu, same kiel ŝia patrino, havas nomon Statira, Kratero parenciĝis kun Aleksandro, edziĝinte al fratino de Roksana, Hefestiono al Dripetis, filino de Dario, fratino de sia antaŭa edzino, Seleŭko prenas Apama-n — filinon de mortigita satrapo Spitameno, Ptolemeo — Sirita-n, kromnomitan Atakama, persan princinon el Daria parencaro. Al Nearĥo estas destinita kiel fianĉino filino de Barsina Damaska kaj de Mentoro, tamen li ĝis nun estas en la maro, ne ĉeestos la feston kaj, kiom mi konas mian kretanon, li elturniĝos el tiu edziĝo. Okdek militestroj kaj gvardianoj-hetajroj edziĝas al junulinoj de nobelaj familioj, kaj dek mil makedonaj militistoj leĝe edziĝas al siaj konkubinoj: persinoj, baktrianinoj kaj sogdinoj. Estos festo, inda festenon de titanoj, kun tri mil aktoroj, muzikistoj kaj dancistinoj.

— Aleksandro strebas ligi pli firme Makedonujon, Helenujon kaj Azion, — penseme diris Lizipo, — sed ĉu necesas tiel hasti? Oni urĝe edziĝos, kaj poste forlasos tiujn edzinojn! La reĝo tro hastas. En Babilono lin atendas miloj kaj miloj da nesolvitaj aferoj kaj demandoj.

— Al mi tempas veturi hejmen, en Ekbatanon. La filo tro longe atendas min, — subite diris Tais. — Se mi sukcesos prepariĝi, mi veturos postmorgaŭ. Baldaŭ ĉi tie estos forta varmego.

— Kaj ĉu vi ne vizitos Suzon? — demandis Hesiona.

— Ne, la rekta vojo tra Harmalo kaj la Sanktaj Fajroj estas pli mallonga kaj oportuna. Vi restos atendi Nearĥon, mi, certe, vane demandas, sed kion faros vi, instruisto?

— Mi atendos Aleksandron ĉi tie, kvankam komence li havos tempon nek por mi, nek por arto, — respondis Lizipo.

Je kelkaj horoj antaŭ la forveturo rajda kuriero trovis Tais-on helpe de Hesiona kaj la urbestro. Li alveturigis firme sigelitan leteron de Ptolemeo, kiu petis ŝin ne koleri pro la devigita edziĝo al la persa knabino, kredigis, ke Aleksandro devigis ilin ĉiujn urĝe edziĝi, kaj ili faris tion nur por la reĝo. Kun sia ĉiama konvinkeco Ptolemeo diris pri sia edziĝo kiel pri vana, senvalora cedo al Aleksandro, promesis ĉe renkontiĝo klarigi ĉion kaj komuniki iun sekreton, gravan por ili ambaŭ. Pretere Ptolemeo menciis juvelŝtonojn de nevidita ĉarmo, kolektitajn por ŝi. Pretere, ĉar li sciis, kiel respondus la atenanino al rekta provo subaĉeti ŝin.

Tais prenis pinglon, alpinglis la leteron al la tablotabulo, kaj per sia akra ponardo distranĉis ĝin en pecetojn, ĵetinte ilin al vento. Ŝi adiaŭis al Hesiona kaj Lizipo karese, sed mallonge, ne sciante, ke ŝi vidas ilin lastfoje. Ŝia malgranda taĉmento trairis la pordegon de Iŝtar kaj malaperis sur la norda vojo.

En Ekbatano Tais travivis la fatalan trian jaron de la cent dek kvara olimpiko. Tais bone memoris ĉiun ĝian monaton ĝis la pezaj tagoj de Targeliono, en kiuj, pro stranga kaprico de la sorto, mortis Aleksandro. Kaj la terura batalo ĉe Hidaspo, kiu rompis la makedonan armeon, same okazis en fino de Targeliono, de la tria jaro de la antaŭa olimpiko! Eble, se estus viva la maljuna Aristandro, li povus averti... ne, Aleksandro lin delonge ne aŭskultis.


Ptolemeo dum longa tempo ne aperadis en la urbo. Komence Tais ĝuis sian kreskintan Leontiskon, forte alligiĝintan al la partino, poste ŝi eksentis sin soleca sen Lizipo. Ŝi leviĝis sur la altan tombejon kaj longe rigardadis al la blindige blanka plato de Kleofrado kun balanciĝanta sur ĝi reto de aĵura ombro de juniperoj, simila al skribaĵoj. Fleksinte la genuojn, en varmega silento ŝi rememoris la belegan surskribon sur la tombo de Anakreonto: «Anakreonta jen plat'! Sub ĝi la cigno de Teo dormas, kaj arda pasi' dormas de l' flama junul'...» En la kapo de Tais komencis kunmetiĝi strofoj de epitafo, kiun ŝi decidis ĉizigi sur tiu ĉi muta blanka plato, kiun jam komencis prikreski hedero — la ŝatata surtomba vegetaĵo de la helenoj: «Jen en ĉi tomb' Kleofrad', atena skulptist', kuniginta belon de korpo virina kun aspekt' de l' eterna diin'... »

Post la novjaro en mezo de suda somera varmego en Ekbatanon venis Hefestiono kaj alveturigis leteron de Ptolemeo, grandegan kvanton da juvelaĵoj kaj neatenditan donacon de Aleksandro — oran statueton de virino, simila al Tais, en vesto de menado, kunulino de Dionizo, do ekde la kapo ĝis la femuroj vestita per vergoj de hedero. Arte cizelitaj folioj per pufa nesto amasiĝis sur la kapo kaj la ŝultroj, per apartaj branĉetoj malleviĝante sub la talion. Tais, admirigita de majstreco de la skulptaĵo, komprenis la signifon de la donaco nur post renkontiĝo kun la reĝo.

Hefestiono vizitadis la atenaninon en ŝia domo, rakontante pri aventuroj en la ekspedicio. Tais maltrankvile pririgardadis la delonge konatan aspekton de la gaja giganto, trovante en ĝi trajtojn de supermezura laco kaj stranga malpleniĝo. Fojfoje rigardo de Hefestiono haltadis sur io nevidebla, kaj, ŝajnis, la vivo estis forlasanta liajn nevidantajn okulojn.

Omaĝe de la plej proksima amiko de Aleksandro kaj ĥiliarĥo oni en Ekbatano aŭtune aranĝis grandiozan feston. Nombro de aktoroj preskaŭ egaliĝis kun la geedziĝa festo en Suzo.

La malbonaj antaŭsentoj de Tais praviĝis. En la komenco de la festo Hefestiono ekmalsanis per forta febro. La malsanulo fartis ĉiam pli malbone. Tuj kiam la sciigo atingis Babilonon, Aleksandro, preninte plej bonajn ĉevalojn, ekrapidis en Ekbatanon kune kun Ptolemeo kaj plej famaj kuracistoj. Sed estis malfrue. La vivĝoja giganto, kiu facile eltenadis nekredeblajn malfacilaĵojn de militiroj kaj bataloj, unu el la kolonoj de la imperio de Aleksandro kaj la plej proksima amiko de la reĝo, mortis en sepa tago de la malsano en Pianepsiono de la tria jaro.

Ankoraŭ neniam oni vidis la grandan militestron en tia profunda malfeliĉo, eĉ post kiam li murdis Nigran Klejton. Li drinkadis sola nokte, kaj tage konsiliĝadis kun arĥitekto el Ateno Stasikrato, famiĝinta pro majestaj konstruaĵoj.

Stasikrato konstruis por Hefestiono gigantan sepultan fajrolokon en aspekto de templo el cedro kaj santalo, kun grandega kvanto da mirho kaj nardo. Flamo, rememoriginta Tais-on pri la incendio de Persepolo, forglutis la korpon de la heroo. Aleksandro post septaga drinkado en funebra bankedo, kun partopreno de kelkaj miloj da homoj, ekiris en nordajn montojn por obeigi kasitojn, montaranojn, ne timantajn la grandan reĝon, pro kies sola nomo ĉesadis ajna rezisto kaj disfuĝadis armeoj.

Kun li ekiris Ptolemeo, la lasta el liaj proksimaj amikoj, krom Nearĥo, kaj nun la ĉefa estro de la imperio. Ptolemeo, en aflikto pro la morto de la amiko, ŝvelinta pro noktaj festenoj, en kiuj li devis partopreni, venis al Tais antaŭ la ekiro kaj longe konversaciis kun ŝi. Li komunikis teruran sekreton, konservatan dum dek jaroj, ekde la tempo, kiam Aleksandro vizitis la orakolon de Amono en la oazo de la Libia dezerto. Tiam Ptolemeo subaĉetis malaltrangan templan servanton per talanto da oro, por ke li subaŭskultu profetaĵon de la orakolo.

— Al Aleksandro estis antaŭdirita morto en juna aĝo, kiam li travivos nemulte pli ol tridek jarojn. Nun li aĝas tridek du jarojn, kaj se... — Ptolemeo ne kuraĝis eldiri la teruran vorton, — ...tiam la grandega konkerita regno disfalos, ĉesos ekzisti, ĉar nur Aleksandro kapablas regi ĝin, suferante pro grandega multo de aferoj... vi ĉesis aŭskulti min.

— Ne, mi aŭskultas. Nur nun mi komprenis, kial Aleksandro estis tiel furioza, tiel hastis trabatiĝi al la rando de la mondo, al la bordo de la Orienta oceano. Ja li sciis la antaŭdiron kaj portis en si, kiel venenitan tranĉilon sur nuda korpo!

— Probable, vi pravas. Sed tio jam ne gravas... Se la antaŭvido de Amono estas ĝusta, tiam mi la unua elpaŝos por divido de la imperio kaj postulos al mi nur Egiptujon. Ĝi estas malproksime flanke kaj kuŝas sur la Interna maro, ĝuste tion mi bezonas. Kaj ĉu vi veturos kun mi, por iĝi reĝino de Egiptujo?

— Kaj se la antaŭdiro ne plenumiĝos?

— Tiam ĉio iros, kiel ĝi iras nun. Aleksandro fornavigos kun Nearĥo, kaj mi restos en Babilono kiel lia anstataŭanto kaj la supera stratego de Azio. Sed vi ne respondis mian tre gravan demandon!

— Kaj Sirita?

— Mi ĵuras per la martelo de Hefesto, vi scias mem kaj demandas por moki. La persino restos en Persujo, mi edzinigos ŝin al unu el satrapoj de la orientaj bordoj. Sed gardu vin, elprovante mian paciencon, mi povas forveturigi vin kiam mi deziras kaj kien mi deziras, ligitan kaj sub forta gardo.

Ne respondante, Tais ekstaris kaj aliris Ptolemeon. Etendiĝinte je tuta sia negranda alto, ŝi rigardis en ŝian potenceman vizaĝon kaj ridetis.

— Tro longe vi militis en Skitujo kaj en Hindujo kaj tute forgesis, kia estas via leĝa edzino. Kara militestro, tiajn, kiel mi, oni ne prenas per forto. Ni mortigas aŭ nin mem, aŭ tiun, kiu permesis al si tiun perforton. Tamen, vi estas ne heleno, sed makedono, sovaĝiĝinta en militiroj, kaptante sendefendajn virinojn, same kiel ceteran akiraĵon, kuŝaĉantan sub la piedoj.

Ptolemeo ruĝegiĝis, etendis la manon kun rabobeste hokigitaj fingroj, rekonsciiĝis kaj retiris ĝin, kvazaŭ brulvundiĝinte.

— Estu tiel! Mi vere kutimiĝis al senlima obeado de virinoj.

— Estas bone, ke vi forprenis la manon, Ptolemeo. Se vi kaptus min, do mi ne scias, eble la superan militestron oni forportus el ĉi tie kiel kadavron.

— Via nigra demono en aspekto de Eris! Ŝin kaj vin oni turmente ekzekutus...

— Eris iĝis jam demono, sed ne bona gardantino! Ptolemeo, lernu reteni vin okaze de neplenumo de viaj deziroj, alie vi ne iĝos vera reĝo. Pri la ekzekuto mi ne tute certas, dum vivas Aleksandro! Krome, ekzistas ankaŭ veneno.

Ptolemeo unuafoje konfuziĝis. Balbutinte ion similan al tio, ke li pasis longan militon, senfinajn murdojn kaj perfortojn, kutimiĝis al senkontraŭdira kaj momenta obeo, li ripetis sian demandon pri Egiptujo.

Tais, mildiĝinte, etendis al li la malgrandan, firman manon.

— Se vi ree ellernos kompreni min, tiam mi konsentas. Nur se apud mi estos nek dua, nek tria reĝino. Por kio vi bezonas min, neoobeman kaj nefidelan?

— Por mi sufiĉas via absoluta honesteco. Ne necesas diri pri la belo, saĝo, pri scioj kaj scipovo interkomuniki kun homoj, pri kompreno de arto. Pli bonan reĝinon mi ne trovos por la antikva lando, kie la gustoj de la homoj estas tradiciaj kaj seneraraj kaj ili facile distingas veraĵon disde bagatelo.

— Kaj kio pri la sovaĝa amazono aŭ la senzorga nereidino, subite vekiĝanta en mi?

— Pri tio zorgos vi mem. Ĉu vi konsentas?

Tais post nelonga pripenso silente kapjesis.

— Ĉu mi povas sigeli la kontrakton per kiso?

La atenanino permesis.


Malgraŭ la vintra tempo, la kavalerio de Aleksandro foriris en montojn kaj estadis tie multe pli longe, ol tio estis necesa por obeigo de la kasitoj, disfuĝintaj en Partujo kaj Hirkanio. Ĉu ne intencis Aleksandro ree viziti la Maron de Birdoj?

Tais pensis pri alio. Laca konkeranto, afliktita de la perdo de la plej bona amiko, elturmentita de monto da malamataj aferoj pri regado de la imperio, kie lia kutimo al fulmorapidaj decidoj ne helpadis, sed plie malhelpadis al li, li simple ne deziris reveni en Babilonon. El Helenujo venis malbonaj novaĵoj. Harpalo — la fuĝinta trezoristo — kaj Kasandro en Helenujo deklaris Aleksandron frenezulo, kaptita de megalomanio. Tamen la gloro kaj adorado de la granda militestro estis tro grandaj. En Helenujo oni opiniis lia plej granda ago la revenigon de ĉiuj statuoj el Azio, elveturigitaj de antaŭaj konkerintoj. Lin oni kultis kiel modernan Heraklon. La ruzaĵo de la perfidulo finiĝis per lia ekzekuto.

Stasikrato — la arĥitekto — rakontadis en Helenujo malon. Li proponis al Aleksandro plenumi neaŭditan — skulpti lian statuon, altan je sescent ulnoj, prilaborinte monton Atoson en Ĥalkidiko. Aleksandro nur ekridis kaj diris, ke la gigantaj piramidoj de Egiptujo nenion diras pri la regintoj, kiuj ilin konstruis. Per si mem granda amplekso ankoraŭ ne signifas grandan gloron.

Eĉ plian impreson faris al Helenujo veno de la makedonaj veteranoj, estrataj de Kratero. Ili estis forpermesitaj de Aleksandro kun omaĝo kaj grandaj rekompencoj. La falango kaj la Agria kavalerio ĉesis ekzisti. Ĉiuj helenaj dungosoldatoj, lasitaj en la konstruitaj fortikaĵoj kaj Aleksandrioj, same revenis en la patrujon.

La cindron de Hefestiono oni provizore metis en maŭzoleon el neĝblanka kalkoŝtono sur monteto apud Ekbatano, de kie estis malfermiĝanta videjo al la orienta ebenaĵo, kovrita de arĝentkolora herbo, obeeme kliniĝanta sub vento. Tais ekŝatis veturadi ĉi tien kun Eris kaj, sidante sur ŝtupoj, silente honoradi la heroon. Ŝi rememoris, kiel nelonge antaŭ sia malsano Hefestiono rakontis al ŝi pri mirinda heroaĵo de la hinda gimnosofisto Kalinaso. Kalinaso venis al Aleksandro kaj deklaris pri sia decido forlasi tiun ĉi terenon. La reĝo komence ne komprenis kaj promesis al li fortan konvojon. La maljunulo klarigis, ke li fartas malbone kaj ne deziras vivi plu, ĉar li troviĝas malproksime de la patrujo kaj ne povas ĝin atingi. Laŭ peto de la hindo militistoj konstruis grandan fajrolokon. Aleksandro donacis al Kalinaso ĉevalon en plena jungilaro kaj kvin orajn kalikojn, pensante, ke temas pri ofero. La saĝulo fordonis la donacojn al la konstruintoj de la fajroloko, kaj mem ekkuŝis supre kaj ordonis bruligi ĉe ĉiuj flankoj. La maljunulo kuŝis tute senmove en fumo kaj flamo de la fajroloko. Aleksandro, afekciita de tia heroeco, ordonis trumpeti per ĉiuj trumpetoj kaj ke elefantoj donu al la gimnosofisto reĝan saluton per sia muĝo. Kun la morto de Kalinaso la militistoj longe ne povis paciĝi. Laŭ ilia opinio, ili perdis la homon, gardintan la armeon en la militiro. Hefestiono opiniis la morton de la hindo granda kaj imitinda heroaĵo. Li deziris trovi en si saman eltenemon kaj, sendube, diris pri tio al Aleksandro. Giganta lignofajro estis postmorta respondo de la reĝo al la vortoj de la amiko. La dezertan monteton, kie antaŭ monato bolis laboro, oni ordigis, purigis, plantis arbustojn kaj florojn. Al Tais estis bone revi ĉi tie pri venontaj ŝanĝoj de la vivo, malproksime de la zorgoj de dommastrino kaj patrino. Ptolemeo ankoraŭ nenion aranĝis por la filo, ĵurante trovi plej bonajn instruistojn de gimnastiko kaj militaj ekzercoj tuj post reveno en Babilonon kun Aleksandro, kiun li ne povis lasi nun sola.

En unu el tagoj de Elafeboliono, la monato de speciale suna vetero, Tais, veninte al la tombo, ekvidis de sur la monteto grandan kavalerian taĉmenton. La rajdistoj haltis proksimume je kvin stadioj for de la maŭzoleo. Du rajdistoj apartiĝis de ili kaj malrapide ekveturis al la blanka monumento. Altaj, en brilantaj helmoj, sur nigra kaj makulita griza ĉevaloj. La koro de Tais emocie ekbatis. Ŝi rekonis Aleksandron kaj Ptolemeon. La reĝo, por memoro de sia Bukefalo, ĉiam elektadis nigrajn ĉevalojn. Ses persaj junuloj de ŝia gardistaro, donita de Ptolemeo, alarme ekstaris kaj elkuris el ombro de soleca ulmo, kie ili estis atendantaj sian gardatinon. Tais trankviligis ilin. La militistoj ne eksidis sur la ĉevalojn, sed viciĝis iom malproksime, respekte klininte la kapojn. La reĝo kun miro rigardis al la atenanino kaj Eris, en samaj helbluaj eksomidoj, kvazaŭ du statuetoj de korinta kaj egipta bronzo, kiuj staris sur la ŝtupoj de la provizora maŭzoleo. Li deĉevaliĝis, ankoraŭ ne haltinte, kaj rapide aliris al Tais, etendante al ŝi ambaŭ manojn.

— Mi ĝojas, ke mi trovas vin ĉi tie, honorantan la memoron de la amiko, — diris Aleksandro ridetante, sed la okuloj de la reĝo rigardis malgaje. — Mi dezirus konversacii kun vi antaŭ reveno en Babilonon.

— Kiam vi deziros, reĝo! Eĉ nun!

— Ne, tro multaj homoj atendos min, dezirante ripozi kun fino de la militiro. Mi difinos al vi rendevuon ĉi tie kaj sciigos vin. Ĉu vi permesos al mi, Ptolemeo? Ja via edzino estas ankaŭ mia amiko.

— Ŝi ne petas permeson, — ekridis Ptolemeo. — Por kio do petas vi, ĉiopova reĝo?

— Reĝo devas sekvi la morojn por si pli strikte, ol la lasta el liaj regatoj, — serioze diris Aleksandro, — ĉar kiel alie eblas enradikigi en la homoj estimon al la leĝo kaj takton?

Ptolemeo iomete ruĝiĝis sub la malhela sunbruno. Kun sia reputacio de saĝa politikisto li ne ŝatis eĉ etajn misojn.

Post kvar tagoj alrajdis kuriero kaj transdonis, ke Aleksandro atendas sur la tombo de Hefestiono. Tais komencis turniĝi antaŭ spegulo, surmetante por rajdado siringokoloran eksomidon super la genuoj kaj la orelringojn el la Ĉiela lando, la donacon de la flavvizaĝa vojaĝanto. Pensinte iom, ŝi surmetis la kolieron el ungegoj de nigra grifo, la memoraĵon de la templo de Eriduo.

Nur kategoria postulo de Tais devigis Eris-on resti «hejme», tio estas akompani la atenaninon nur ĝis la urbaj muroj. Dekdujara Boanergo estis disŝutanta en la stepo egalmezuran amblan troton kun sama rapideco, kiel en la pasintaj tempoj.

Aleksandro sidis sur la supra ŝtupo de la maŭzoleo sen kiraso, helmo kaj armilo, nur en bronzaj krurdefendiloj, kiujn li ne ŝatis demeti, eble ŝirmante per ili cikatrojn de teruraj vundoj sur la kruroj.

Li mem akceptis la kondukilon de la amblulo kaj saltintan de sur ĝi Tais-on, karese ĵetetis ŝin en la aeron. La saĝa virĉevalo ekiris mem al ombro de la ulmo. Aleksandro atente pririgardis la atenaninon, kiel post longa disiĝo, kun intereso tuŝis la kolieron el ungegoj kaj la sonoran ĉizitan orelringon. Tais klarigis la signifon de la grifa ungego — la signo de la Gardantino de Vojoj kaj rakontis, kiel ŝi akiris ĝin.

Aleksandro aŭskultis, glitante per rigardo laŭ ŝia figuro, klare prilumita tra la diafana eksomido.

— Ĉu vi portas la zoneton plu, — demandis li, ekvidinte brileton de oro, — kaj tie plu estas «ksi»?

— Alia ne estos, ne eblas! — mallaŭte respondis Tais. — Mi deziris danki vin, reĝo!

— Pro kio?

— Pro la domo en la Nova urbo, ĉe la pordego de Lugalgiro.

— Mi fojfoje saviĝas tien, — malgaje subridis la reĝo, — sed mi ne povas restadi tie longe.

— Kial?

— Ne permesas aferoj, kaj krome...

— Krome?

Aleksandro subite forĵetis la malviglan manieron de parolo, kiu nun iĝis lia kutimo.

— Fojfoje mi deziras ree ĵeti min en flaman Eroson, kiel junulo. En vi mi trovis diecan furiozon, kia kuŝas ankaŭ en mia animo, simile al subtera fajro. Vi disfendis ŝtonajn volbojn kaj ellasis ĝin eksteren. Kia viro povas rezisti al tiu forto?

— Por veki ĝin, necesas renkonta forto, kiel por salamandro — fajro! — respondis Tais. — Kaj tion havis neniu, krom vi.

— Jes, kiam mi estis tiu, renkontita de vi en Memfiso, ne — en la mezo de Eŭfrato. Li malproksimas de mi nuna, — aldonis Aleksandro, estingiĝante.

Tais rigardis al la bela vizaĝo de la reĝo, trovante nekonatajn trajtojn de laca kaj malestima krueleco, ne karakterajn antaŭe al la aspekto de Aleksandro, revemulo kaj la plej kuraĝa el kuraĝaj militistoj. Tiaj homoj neniam estas malestimaj, nek kruelaj. Lia malalta frunto ŝajnis malkruta pro la forte elstarantaj superbrovaĵoj. La rektan grandan nazon estis plilongigantaj akraj faltoj ĉirkaŭ la buŝo, kies diketaj lipoj jam iom distiriĝis super la firma ronda mentono. Profundaj vertikalaj sulkoj tratranĉis la iam delikatajn rondaĵojn de la vangoj. La haŭto, malgraŭ varmego de dezertoj kaj glacia spirado de altegaj montoj, restis glata, kiel antaŭe, rememorigante pri la ankoraŭ tute juna aĝo de la granda reĝo. En Sparto Aleksandro nur antaŭ du jaroj kaj duono atingus la plenan aĝon de viro.

— Ĉu vi tre laciĝis, mia reĝo? — demandis Tais, enmetinte en la demandon tutan teneron, al kiu ŝi kapablis, kvazaŭ la granda konkeranto kaj reganto iĝis knabo, nemulte pli aĝa ol ŝia Leontisko.

Kortuŝita de tiu tenero, Aleksandro klinis la kapon, respondante per silenta konsento.

— Ĉu la strebo al la limoj de la ekumeno plu brulas en vi? — mallaŭte demandis la atenanino. — Eble, vi elektis malĝustan vojon?

— Alia ne ekzistas! Ne eblas trairi Azion orienten, aŭ suden, aŭ norden, sen renkonti armitajn taĉmentojn aŭ tutajn armeojn. Ili neniigos vin aŭ sklavigos, se vi havos kvincent aŭ kvin mil kunulojn, aŭ kvin — tutegale. Nur kolektinte minacan forton, eblas trabati baron el malamikaj, nenion komprenantaj en mia celo, alilingvaj kaj alikredaj homoj. Vi vidas mem, mi devis renversi grandegajn regnojn, frakasi sennombrajn malamikojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ du jaroj, kaj en Hindujo Ĉandragupto jam reprenis parton de la konkerita lando, elpelis miajn satrapojn! Ne, ne sukcesis mi atingi la limojn de la ekumeno sur firmaĵo. Nun mi provos mare.

— Eble, vojaĝante sola, kiel la flavvizaĝa loĝanto de la Oriento, vi sukcesus trairi pli multe?

— Eble. Sed tro multe da hazardaĵoj estas sur la vojo, kaj ĉiu minacas per pereo. Kaj da tempo necesos tro multe. Malrapida estas perpieda iro. Ne, mi pravis, irante laŭ la vojo de forto. Estas malĝustaj la ampleksoj de la ekumeno, kalkulitaj de la plej grandaj sciencistoj de Helenujo. Ĝi estas multe pli granda, sed tio estas ilia eraro, ne mia!

— Kaj ĉu vi ree ekiros en nekonatan foron?

— Mi laciĝis ne pro vojaĝoj, sed pro zorgoj de la grandega ŝtato. Ili falis sur min, kiel inunda rivero.

— Ĉu ne eblas dividi la zorgojn, konfidinte ilin al fidelaj kunuloj? — demandis Tais.

— Al mi ŝajnis komence, ke min ĉirkaŭas la plej indaj, ke ni ĉiuj konsistigas la pinton de lanco, kapabla frakasi ĉion ajn en la mondo. Unuafoje la spartana eltenemo disvastiĝis al dekmiloj da miaj militistoj. Tion faris mia patro Filipo! Estis li, kiu sukcesis elekti kaj eduki militistaron de tia kuraĝo kaj eltenemo, ke ĝi per kvalito de unuopaj militistoj alproksimiĝis al la lakona. Kun tiuj elitaj tridek kvin miloj mi rebatis kaj rompis la forton, nombre multe pli grandan, sed malpli bonan laŭ kvalito de la homoj. Ĉio iris bone, dum unueca estis la celo, minaca la malamiko kaj ne akumuliĝis pezo kaj riĉo de militakiro. Unueco foruziĝas, kiel fizika forto. Koran purecon kaj neprofitemon, kiel feron rusto, korodas ĉirkaŭanta flato, amaso da komercistoj, aĉeteblaj virinoj, pastroj kaj filozofoj, parencoj kaj falsaj amikoj.

Da tiuj homoj, pli firmaj ol agla ungego, kiuj ne foruziĝis dum la dek jaroj da milito kaj regado en konkeritaj landoj, restis malmulte, manpleneto por la tuta granda imperio. Kaj ilin mi perdas unu post la alia, kiel la senkomparan heroon Hefestionon, la kuraĝan Krateron, kiu forveturis en la patrujon kun la maljunaj militistoj. Kun aliaj mi komencis malpaci, iam prave — ili ne komprenis min, iam malprave — mi ne komprenis ilin. Sed la plej terura estas tio, ke ĉiam pli multe disiradis niaj celoj. Mi ne plu povis pensi pri homonojo inter popoloj, kiam ĝi ne troviĝis inter la plej proksimaj amikoj kaj kunuloj. La ĉefa veneno en la koroj de ĉiuj homoj estas la idiota orgojlo de gento, tribo, nacioj kaj religio. Mi ne havas fortojn por venki tion. Tia estas la fino de la aziaj konkeroj — mi, la reganto de la duonmondo, mallevas la manojn, sentante min vojaĝanto ĉe la komenco de la vojoj. Vi pravas, mi estus pli feliĉa, se mi vagus sola en mizera vesto, esperante al favoro de la dioj kaj de ajna armita renkontito!

Tais altiris la leonan kapon de la makedono sur sian ŝultron, aŭdante la emociplenan spiradon, resonantan per knarado en la brusto, trabatita de la sago. Laŭ la potencaj manoj, iam diece trankvilaj, estis kuranta nerva tremo.

— Ĉu vi deziras iĝi mia reĝino? — kun ĉiama subiteco demandis Aleksandro. Tais tremeris.

— Ĉu unu el edzinoj de la reĝo de reĝoj? Ne!

— Vi deziras esti la unua inter ĉiuj aŭ la sola, — malmilde subridis la makedono.

— Vi ĉiam ne komprenas min, reĝo mia, — trankvile respondis Tais, — kaj ne komprenos, antaŭ ol ni kuniĝos tute. Mi mem bezonas nek esceptecon, nek forpelon de rivalinoj. Mi bezonas, ke mi ricevu rajton gardi vin, iufoje spite al via minuta deziro, aŭ kontraŭ volo de amikoj kaj kunuloj. Alie vi ne povos apogiĝi sur min en malfacila horo de perfido aŭ malsano.

— Do vi deziras...

— Mi nenion deziras, mi nur klarigas. Estas malfrue! Tiujn vortojn necesus diri multe pli frue.

— Mi estas ankoraŭ juna, kaj nenio estas malfrua por mi!

— Ĉu mi diru al vi, reganto de homoj, ke veran reĝinon ne eblas nomumi aŭ limigi per nokta lito. Necesas fari ŝin per penoj de ambaŭ, sed tiel, ke tion vidu kaj sentu ĉiuj ĉirkaŭantoj. Oni iĝadas reĝinoj dum multaj jaroj, kaj vi, kiel mi vidas, ne disponas eĉ jaron.

— Jes, mi fornavigos kun Nearĥo por serĉi vojojn en Etiopujon. Naŭdek ŝipoj estas pretaj kaj preparataj en ŝipkonstruejoj de Babilono kaj Aleksandrio Eŭfrata.

— Ĉu vi prenos min tien, en la oceanon, kun vi? Ne kiel reĝinon, nur kiel kunulinon?

Silentinte iom, Aleksandro morne respondis:

— Ne. Nefidinda estas sorto de batalaj vojoj, teruraj estas malfacilaĵoj sur danĝeraj bordoj de senakvaj dezertoj. Kaj valorega estas vi! Atendu min en Babilono!

— Ĉu kiel edzino de Ptolemeo?

— Mi nomumos Ptolemeon ĥiliarĥo anstataŭ Hefestiono. Li regos la imperion dum mia foresto...

Tais ekstaris, tenere kaj malgaje rigardante al la reĝo. Ekstaris ankaŭ Aleksandro. La ĝenan silenton rompis frapado de hufoj de galopanta ĉevalo. La rajdanto el gvardianoj-hetajroj el nove varbita persa nobelaro levis super la kapo rulaĵon de letero. Aleksandro faris permesan geston, kaj, deĉevaliĝinte, la kuriero alkuris, tenante la sendaĵon ĉe la malalte klinita vizaĝo.

— Pardonu, mi legos. — La reĝo malvolvis la pergamenon, ĉirkaŭskribitan per nemultaj grandliteraj linioj.

Aleksandro turnis sin al Tais kun kurba rideto.

— Mi devas hasti en Babilonon. Venis Nearĥo el skoltado de Arabio, nun eblas navigi. Seleŭko proksimiĝas kun granda karavano da elefantoj, kaj Peŭkesto kondukas junajn militistojn el Ariano.

Tais fajfis tra la dentoj, kiel atena knabo. Boanergo levis la kapon, streĉis la orelojn kaj post dua voko alkuris al la mastrino. Svingis la manon ankaŭ Aleksandro, vokante skiton-ĉevaliston.

— Klarigu por adiaŭo, mia reĝo, — la atenanino prenis la bridrimenon de la amblulo, — la signifon de via donaco, kiun alveturigis Hefestiono.

— Tio estis mia revo en Niso, kiam mi ekvidis hederon kaj virbovojn de la Kreta raso. Vi scias, la militistaro de Dionizo en lia militiro konsistis el nuraj menadoj, kaj en la hinda — duone. Kaj mi sonĝis vin menado, nuda kaj fortege altiranta, ĉirkaŭvolvita per hedero. La brilanta bastono de Dionizo almontris vin por mi... kaj mi ordonis al skulptisto el Suzo cizeli laŭ mia sonĝo kaj mia memoro vian aspekton — kiel menadon.

— Pro tio mi dankas vin tutkore, samkiel pro la domo ĉe Lugalgiro. — Tais kuraĝe ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de la reĝo kaj por momento rigidiĝis en lia brakumo. Paliĝinte, ŝi elŝiriĝis kaj saltis sur la amblulon. Aleksandro faris paŝon al ŝi, etendante la manon, kaj kvazaŭ stumblis je ŝia firma rigardo.

— La sorto kaj mi trifoje donis al vi eblon. Unuan fojon — en Memfiso, la duan — sur Eŭfrato, la trian — en Persepolo. Kvaran ne donas la sorto, kaj mi same. Geliajne, granda reĝo, «ton eona» (poreterne), kiel diris Platono...

Tais irigis la amblulon, mallevinte la kapon. Grandaj larmoj ekruliĝis el sub la malsekiĝintaj longaj okulharoj, falante sur la nigran kolhararon de la virĉevalo.

Aleksandro ekrajdis apude, kap-al-kape. Je unu stadio malantaŭe polvis la rajdistoj de la reĝa Agemo. Aleksandro klinis la nekovritan kapon, la larĝaj ŝultroj ekpendis, la brako, ĉirkaŭvolvita de la vejnoj, malvigle malleviĝis. Kun teruro ekvidis Tais la diecan venkanton en la mizera aspekto de homo, eluzinta siajn fortojn kaj ne plu esperanta al io ajn. Kleofrado en la lasta Kea festeno aspektis pli fortika kaj vigla. Se Aleksandro, pli ĝuste tio, kio restis de la nelacigebla filo de la dioj, revenos al la aferoj de la grandega imperio en Babilono...

— Je la nomo de Afrodito kaj de ĉio, kio tiras nin unu al la alia, Aleksandro, mia reĝo, forveturu el Babilono tuj. Ne prokrastu eĉ je unu tago! Ĵuru al mi pri tio. — Ŝi prenis lian manon kaj forte kunpremis.

Aleksandro rigardis en la grandegajn, petegantajn grizajn okulojn kaj respondis tenere kaj sincere:

— Mi ĵuras per Stikso, mia Ajfra (brilanta)!

Tais batis per la kalkanoj Boanergon, kaj ĝi forte antaŭis la malrapide rajdantan reĝon kaj lian gardistaron. La atenanino kiel vento rapidis tra la pordego de Ekbatano, trarajdis stratojn kaj, ĵetinte la kondukilojn al servisto, ekkuris en la pavilonon de Eris, kie ŝlosiĝis ĝis la vespero.

Kaj post du monatoj, en la lastaj tagoj de Targeliono, kiel monta lavango disvastiĝis sciigo pri subita morto de Aleksandro.

Ne pasis eĉ dekado, kiam kuriero liveris al Tais samtempe du leterojn — de Ptolemeo kaj de Hesiona. La tebanino skribis detale pri la lastaj du tagoj de la reĝo. Laca super la homa kapablo, li kunvenigis militestrojn, por nomumi ilin al ŝipoj, kaj kune kun Nearĥo ordonadis, atentante ĉiujn etajn detalojn de preparado de la grandega floto. Ne povante ekdormi, li naĝis nokte en Eŭfrato. Kun atako de febro la reĝo forlasis la palacon de Nebukadnecaro, kie li loĝis konstante, kaj transloĝiĝis en la Novan urbon, en sian domon kun ombrigita baseno, kie li banis sin, suferante pro la febro. Li deziris neniun vidi, krom Nearĥo, kaj vespere penis ekdormi, sed la febro estis ĉiam plifortiĝanta. Aleksandro ordonis fari oferon al la dek du olimpanoj kaj al Asklepio. Konversaciante kun Nearĥo, li insistis pri eknavigo post du tagoj. La kretano unuafoje vidis sian amikon en tia malnatura malpacienco, senfine parolanta pri la oceano kaj disŝutanta ordonojn, ripetante kaj fojfoje konfuzante ilin. Matene, kiam la febro malfortiĝis, Aleksandro ordonis porti sin en la Malnovan urbon, en la palacon, por fari la oferon. Li estis jam tiom malforta, ke preskaŭ ne povis diri eĉ vorton.

Ĉiuj superaj estroj atendis trans la pordo de la ĉambro, kie estis luktanta kontraŭ la morto ilia granda gvidanto. Militistoj el la hetajroj kaj la Agemo enkuris en la palacon, ne hontante pro fluantaj larmoj. Retenante ploron, ili pasadis preter la kuŝejo. Aleksandro trovis fortojn por saluti ĉiun per levo de la dekstra mano, de tempo al tempo levante ankaŭ la kapon. Paroli li ne povis kaj baldaŭ mortis.

La militestroj, nun nomitaj diadoĥoj — heredantoj de Aleksandro, kunvenis en urĝa konsiliĝo. Antaŭ ĉio ili garde lavis la korpon de la heroo, kovritan per cikatroj de gravaj vundoj, kaj ĉirkaŭverŝis ĝin per miksaĵo de aromaj rezinoj, forta vino kaj mielo. Cizelistoj kaj forĝistoj estis senripoze forĝantaj oran sarkofagon...

Larmoj ne permesis al Tais legi plu, la retenata malfeliĉo liberiĝis. La atenanino, falinte sterne, nekonsoleble ploregis, laŭ la malnova moro disŝirinte la veston kaj malliginte la harojn.

Aleksandro, la plej granda heroo de Makedonujo, Helenujo kaj Ionio, foriris en la obskuron de Hadeso en aĝo de nur tridek du jaroj kaj ok monatoj! Premis la koron la konscio, ke antaŭ la morto, elturmentita kaj soleca, li, kvazaŭ rememorante, naĝis en Eŭfrato kaj foriris en la domon sur la kontraŭa flanko de la rivero, ĉe la pordego de Lugalgiro. Kun nova spasmo de ploro Tais pensis pri granda soleco de la reĝo. Ĉiuj ĉirkaŭantaj lin homoj senfine postuladis de li saĝon, ordonojn, oron, defendon, amon, ne konjektante pri lia supermezura laco kaj ne observante lin per sentemaj, komprenemaj okuloj kaj koro. Eble, li senkonscie serĉis apogon en fantomoj de la pasinteco? Se estis tiel, do, se ŝi estus kun li almenaŭ dum tiuj kelkaj horoj, ŝi povus ekvidi minacajn antaŭsignojn de la venanta malfeliĉo.

Plej forte kortuŝis la atenaninon la penoj de Aleksandro elŝiriĝi el Babilono kun la floto de Nearĥo, savante sin de la superhoma streĉo kaj plenumante la ĵuron, donitan al Tais!.. La atenanino ekploregis tiel, ke, timigita unuafoje dum ilia kuna vivo, Eris ekkuris por kuracisto.

Tais rifuzis enlasi la kuraciston, sed obeis al la amikino kaj trinkis ian densan kaj amaran brunan trinkaĵon, kiu ĵetis ŝin en nigran kaj longan dormon.

Nur post kvar tagoj Tais trovis en si fortojn por eliri el la malhela ĉambro, okupiĝi pri ordinaraj patrinaj kaj hejmaj aferoj. Kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj ŝi trovis fortojn por tralegi la leteron de Ptolemeo.

Li skribis, ke ĉio okazis laŭ lia antaŭvido. En la konsiliĝo de la diadoĥoj li la unua proponis dividon de la imperio kaj akiris por si Egiptujon. La posteulo de Aleksandro kaj la supera stratego de Azio estis nomumita Perdiko. Lin oni devigis gardi Roksana-n, gravedan de la reĝo en la sepa monato. Antipatro iĝis la estro de la militistaro en Helenujo kaj Makedonujo, la supera stratego de la landoj okcidente de Ionio. La estro de la hetajroj Seleŭko ricevis Babilonion kaj Hindujon, Antigono Unuokula — Malgrandan Azion, krom Ionio kaj Frakio, kiujn ricevis Lisimaĥo. Nearĥo deziris nenion, krom la floto, ricevis ĝin kaj estis prepariĝanta fornavigi en Arabion, kiel li intencis kun Aleksandro. Ptolemeo rememorigis al Tais la promeson veturi kun li en Egiptujon. Li devos atendi la akuŝon de Roksana. Se estos filo — ĉio restos kiel antaŭe, se filino — la konsiliĝo de diadoĥoj elektos la reĝon.

Tiel okazis nova mirinda ŝanĝo en la vivo de Tais. Roksana naskis filon, Aleksandron la Kvaran, kaj Ptolemeo urĝe vokis la atenaninon en Babilonon. Kun elitaj, fidelaj al li trupoj li kaptis la sarkofagon kun la korpo de Aleksandro kaj hastis en Egiptujon.

Ekde tiam Tais estas ĉi tie, en Memfiso, kiel reĝino de la fabela por ĉiu heleno antikva lando de Nilo...

Kaj jen ĝi, Nilo, plaŭdanta apenaŭ aŭdeble kontraŭ ŝtupojn de la templo de Nejto.




Gedrosio — moderna Nord-Okcidenta Pakistano kaj la sud-orienta rando de Irano.
Araĥosio kaj Drangiano — ĉiuj menciitaj landoj okupadis dezertajn regionojn de randoj de Pakistano, suda Afganio kaj sud-orienta Irano.
akran elstaraĵon de Arabio — moderna Omano.
la golfon de Harmozio — la Hormuza markolo.