Ĉapitro XVI

Memfisa reĝino


«Vi regos Memfison, kaj mi restos en Aleksandrio», — diris Ptolemeo en serioza disputo kun Tais. Ŝi riproĉis lin pri rompo de la ĵuro — ne preni alian edzinon, post Sirita, forlasita de li en Babilono, se Tais konsentos veturi kun li en Egiptujon. Nun li, agnoskita reĝo de Egiptujo, ekamis Berenicon, edziĝis al ŝi sekrete — kaj en Aleksandrio estos ankoraŭ unu reĝino... Kaj antaŭe estis ankoraŭ Eŭridico — naskinta al li filon Ptolemeon — kiun ŝi prenis perforte jam en Ionio kaj veturigis en Persujon.

Unuafoje Ptolemeo ne cedis al justa postulo de Tais. Dum dek jaroj da venkaj konkeroj kun Aleksandro li kutimiĝis forlasadi centojn da virinoj, pasinte plenan lernon de perforto, murdoj kaj senkompata frakasado de urboj kaj landoj.

Kiel ĉiam saĝa kaj konvinka, li klarigis al Tais, ke antaŭnelonge li komprenis tutan vanecon de penoj reformi Egiptujon, enradikiginte ĉi tien la spiriton de Helenujo kaj la genion de Aleksandro.

— Tiun ŝtonegon de antikvaj kredoj, moroj kaj vivordo, similan al roko el nigra granito de Elefantino, ne eblas ŝanĝi alie, ol disfendinte ĝin en pecojn. Agi tiel estas malsaĝe eĉ por subite invadinta konkeranto. Detruante, ne eblas tuj anstataŭigi pasintecon per novo, kaj la lando restos sen leĝo kaj moro, iĝinte amaso de sovaĝaj sentaŭguloj. Mi komencos ekde Aleksandrio kaj faros ĝin urbo, malfermita al la tuta mondo, al ĉiuj kredoj kaj filozofoj de ajnaj skoloj, kaj antaŭ ĉio al komerco inter Azio kaj la Interna maro. Aleksandrio, kie mi konservas en la ora sarkofago la korpon de la granda Aleksandro, mia amiko de la infaneco kaj duonfrato, iĝos la plej bela el ĉiuj urboj en la ekumeno. La lumturo sur Faroso estos pli fama, ol la turo Etemenanko, kaj por filozofoj mi konstruos Muzeon. En la Biblioteko mi jam kolektis manuskriptojn kaj librojn pli multe, ol en ajna el la urboj de Helenujo. Mi ordonis, ke la estroj de ĉiuj ŝipoj, venantaj en la havenon de Aleksandrio, sciigu min pri novaj artaĵoj, malkovroj de sciencistoj, famiĝintaj libroj. Mi havas sufiĉe da oro, por aĉeti multon, kaj se ne estus la milito... — Ptolemeo kuntiris la brovojn, kaj Tais kompate karesis lian ŝultron, sciante pri la senĉesa milito inter la diadoĥoj — la heredantoj de Aleksandro.

— Mi militos por Egiptujo, por Kipro, eble, por Helenujo, sed por plenumo de ĉiuj ideoj mi devas loĝi en Aleksandrio. Ĉi tien mi vokas ĉiujn, en kiuj fortas entreprenemo, kiu scipovas rigardi antaŭen, scipovas labori, kiu estas talenta kaj saĝa. La supera stratego de Azio, la malnova kamarado de Aleksandro, Perdiko, kiun la konsiliĝo de la diadoĥoj nomumis reganto de la regno, dum kreskas la filo de Roksana, kiel vi scias, ekmilitis kontraŭ mi, por preni al si ankaŭ Egiptujon. Liaj propraj militestroj murdis lin, tuj kiam li atingis la Delton, kaj la militistaro transiris al mi. Mi invitis el Babilono, Sirio, Judeo hebreojn por vivi libere kaj komerci en Aleksandrio. Al tiu kapabla kaj severa popolo mi esperas pri multobligo de riĉo kaj pri prospero de la urbo, same kiel al viaj sampatrujanoj, rapidaj en decidoj kaj en ties plenumo. Tamen, fojfoje atenanoj estas kuraĝaj super siaj fortoj, sed ili ĉiam riskas kaj estas trankvilaj en danĝero. Mi scipovas militi kaj konstrui. En profundo de Egiptujo ne necesas militi kaj ne estas, kion konstrui. Ĉio estis konstruita antaŭ jarmiloj, parte jam forlasita kaj kovrita de sablo. Vin amas Memfiso, kaj vi komprenas egiptojn, diversajn kredojn kaj sekretajn instruojn, estas inicita en kaŝitajn ritojn. Estu reĝino en Memfiso, kie ni ambaŭ estis kronitaj, helpu al mi ĉi tie, kaj mi ĵuras per nerompebla ĵuro de la Stiksa akvo, ke mi nomos reĝino neniun alian, dum vi estas kun mi!

— Dum mi estas kun vi, — malrapide ripetis Tais, konsentante kun la argumentoj de sia saĝa edzo. Kaj ŝi restis en Memfiso sola, se ne kalkuli etan Irenion-on, aŭ Irana-n, kiel ŝin nomis Tais en la doria dialekto. La nomo de la filino rememorigadis al ŝi pri Persujo, kaj la filino mem iĝadis ĉiam pli simila al Ptolemeo. Leontisko troviĝis en Aleksandrio ĉe la patro. En la knabo riveliĝis sama profunda amo al la maro, kiu nestis en la animo de Tais, loĝanta, pro moko de la sorto, malproksime de ĝiaj karesaj ondoj kaj brilanta bluo.

La memfisanoj respektis la reĝinon plie pro ŝiaj bonkoraj okuloj kaj mirinda belo, ol pro reala potenco, fakte koncentrita en la manoj de la vicreganto de Ptolemeo. Tais eĉ ne penis esti minaca regantino, preninte sur sin palacajn festojn, aŭdiencojn de ambasadoroj kaj templajn ceremoniojn. Ĉio ĉi tre premis la viglan kaj gajan atenaninon. La egiptaj moroj postulis de la reĝino senmove sidadi dum horoj en pezaj ornamaĵoj sur maloportuna trono. Tais penis fari siajn aŭdiencojn kaj partoprenon en festoj kiel eble plej mallongaj. Rajdajn promenojn ŝi devis limigi per vesperaj krepuskoj aŭ mateniĝoj. La egiptoj ne povis imagi sian reĝinon rapidi rajde anstataŭ solene kaj malrapide veturi en orumita ĉaro. Salmaaĥ trovis ĉi tie sian vivofinon, kaj por Eris necesis aĉeti similan grizan libian ĉevalinon. Boanergo estis alproksimiĝanta al dudekjara aĝo kaj, kvankam ĉesis petoli, estis plu malpeza kaj rapida, ĵaluze ne permesante antaŭi sin al ĉiu ĉevalo. La bela amblulo, laŭ onidiroj, aĉetita disde la reĝino de amazonoj, ĉiam altiradis specialan atenton de memfisanoj, kio same ne helpis konservi en sekreto la rajdajn promenojn. La plej ŝatata ripozo de Tais iĝis vespera sidado sur la rigardantaj al Nilo ŝtupoj de la templo de Nejto, kontemplante la ŝliman potencan riveron, rulantan ondojn en la hejman Internan maron, kaj atendante, kiam ekbrilos en la rivero reflektoj de steloj. El la nepraj signoj de potenco ŝi lasadis sur si nur oran diademon en aspekto de serpento, la sanktan ureuson, malleviĝantan sur la frunton. Je ŝtupo pli malalte sidadis Eris, strabante al du sinĝenemaj nobelaj egiptaj junulinoj kun ventumilego kaj spegulo, kiuj devis ĉiam akompani la reĝinon. Laŭ la rivero fojfoje blovadis malvarma vento, kaj la egiptinoj, tute nudaj, se ne kalkuli zonetojn el diverskoloraj bidoj kaj samajn kolierojn, komencadis ŝrumpi kaj tremi. Eris silente faradis al ili signon, almontrante flanken, kie kuŝis granda kovrilo el maldikega lano. La junulinoj, danke ridetante, volvadis sin en ĝin duope kaj sidadis flanke, lasinte sian reĝinon en kvieto.

La templo de Nejto, kie ŝi ricevis la orfeisman inicon kaj komencis ekkoni saĝon de Azio, jam antaŭlonge iĝis por Tais hejma. La pastroj de la templo bone memoris kaj la delosan filozofon, kaj la atenaninon, kiam post naŭ jaroj ŝi ree vizitis la templon en tuta brilo de la bela reĝino de Egiptujo. Ekde tiam Tais fojfoje izoliĝadis en sia malnova ĉambro, interne de la dika muro de la pilono, kaj amikiĝis kun la ĉefpastro de la diino. La amikeco de la juna reĝino kaj la maljuna pastro komenciĝis de provo de la atenanino ekscii pri la sorto de Hesiona kaj Nearĥo. Plenumante la testamenton de la forpasinta reĝo kaj amiko, donitan al li antaŭ la morto, Nearĥo ricevis la tutan floton kaj eknavigis ĉirkaŭ Arabio, por tra la Eritrea maro trovi la vojon en Egiptujon kaj Nubion.

Post paso de du jaroj, nenion sciante pri la sorto de Nearĥo, Tais decidis, ke, kiel ajn granda estu Arabio, la maristoj jam devus atingi la celon kaj sciigi pri si. Ŝi aŭdis pri navigoj de egiptoj en Punton laŭ la Eritrea maro en la tempoj, kiam ne ekzistis Helenujo, kaj komencis serĉi sciantajn homojn. La serĉado rezultis mallonga. La ĉefpastro de la templo de Nejto havis atingorajton al arĥivoj de sekretaj aferoj, kie konserviĝis registraĵoj kaj mapoj de navigadoj en Punton, al tiu malproksima orienta bordo de Libio, de kie jam antaŭ du mil jaroj egiptoj veturigadis oron, eburon, aromaĵojn, nigrajn sklavojn kaj rarajn bestojn.

Tais-on impresis vizito de la arĥivejo, ie en subteraĵoj de antikva templo, apud malgranda piramido. Kvar akolitoj aŭ pastroj kun magraj vizaĝoj de asketoj-fanatikuloj, vestitaj de la piedoj ĝis la kapoj en verdaj manteloj de sciantoj de diversaj landoj, akompanis la reĝinon kaj la pastron de Nejto, kiu servis kiel intepretanto el la antikva sankta lingvo. En alia lingvo la verdaj fanatikuloj ne povis aŭ ne deziris paroli.

Antaŭ Tais oni sternis kadukajn foliojn de bruna pergameno kun nekompreneblaj linioj, hieroglifoj kaj signoj en aspekto de flugantaj birdoj.

— Vi diris, ke nelonge antaŭ la morto de la granda Aleksandro Nearĥo venis en Babilonon kun novaj malkovroj, ĉu? — demandis la pastro de Nejto.

— Lia asistanto Arĥiaso konfirmis, ke la maro ekde la enfluejo de Eŭfrato estas nur golfo inter Hindujo kaj Arabio, — diris Tais, — kaj Hierono asertis, ke la suda bordo de Arabio senfine malproksime etendiĝas al la sud-oriento.

La pastro de Nejto tradukis al la verdaj fanatikuloj, kaj ili kvazaŭ laŭ ordono ekbrilis per la okuloj. Unu el ili obtuze diris nekompreneblajn vortojn, frapis per la osta fingro al la plej granda el la folioj, malvolvitaj sur la ŝtona plato.

— Ni ne scias pri la golfo, — tradukis la akompananto de Tais, — sed jen ĝi, la bordo de Arabio, iranta al la okcidento kaj la sud-okcidento. Jen ĉi tie ĝi finiĝas per angulo, forturniĝante nord-okcidenten en mallarĝa pordego de la maro, nomata de vi la Eritrea. Tiu ĉi maro estas trairita de niaj maristoj en ĉiuj direktoj: ĝia longo estas mezurita je kvincent sĥenoj, aŭ parasangoj, de la Pordego ĝis la kanalo de Neĥao — du monatojn da navigado ĉe dia favoro.

— Do, Nearĥo antaŭlonge devis alnavigi en Egiptujon? — demandis Tais. — Ne povis ja perei ĉiuj naŭdek ŝipoj de lia floto.

— Reĝino, via moŝto juĝas ĝuste.

— Do kio alia povis okazi?

La pastro de Nejto ekparolis kun la verduloj. La fanatikuloj balbutadis vortojn, nekompreneblajn, kiel sorĉformuloj, almontradis per la malhelaj, sekiĝintaj fingroj diversajn lokojn de la polva mapo kaj finfine interkonsentis.

— La sciantoj de landoj diras, la flotestro ne trafis en la Eritrean maron! — aŭtoritate diris la pastro de Nejto.

— Tio ne povis okazi al Nearĥo, la plej sperta el maristoj! Li havas plej bonajn navigaciistojn de Fenicujo, Egiptujo kaj Kipro.

— En tiuj lokoj povis. Via reĝina moŝto rigardu ĉi tien. Tio estas la suda rando de Arabio, etendiĝanta en direkto de Hindujo al la oriento kaj la nordo je kelkaj centoj da sĥenoj. Sude al ĝi kontraŭstaras grandega elstaraĵo de Nubio, aŭ, laŭ vi, Libio, la kabo de Aromoj, simila al korno, eniĝinta en la Grandan Oceanon. La kabon kun penoj kaj grandaj danĝeroj ĉirkaŭiradis niaj maristoj sur la vojo al Punto. Ĝi atingas duonon de la longo de la rando de Arabio. Nun rigardu ĉi tien, reĝino. La floto de Nearĥo navigis laŭlonge de la bordo al la sud-okcidento, tie ofte okazas teruraj tempestoj. El dezertoj de Arabio ili portas sablon kaj polvon, ŝirmantajn la maron je multaj sĥenoj. Tia tempesto povis atingi Nearĥon, kiam lia floto troviĝis kontraŭ la pinto mem de la kabo de Aromoj. Ĉe la ronda golfo la bordo de Arabio deflankiĝas rekte suden per la elstaraĵo de la kabo de Perloj. Ĝuste kontraŭe la Korno de Nubio alproksimiĝas ĝis okdek sĥenoj. Imagu nun, ke forta tempesto ekportis la floton suden en nebulo de sablo kaj polvo. La ŝipoj nerimarkite trairis la interspacon inter Arabio kaj Nubio. Poste, ĉe la orienta flanko de la Korno, la bordo iras al la sudo, ĉiam pli deflankiĝante al la okcidento. Kion faros la flotestro, kiu iris laŭlonge de Arabio suden kaj okcidenten?

— Plu navigos laŭlonge de la bordo de Libio, pensante, ke li iras ĉe Arabio! — sen hezito respondis Tais.

— Memkompreneble! Kaj vidu, la bordo sude de la kabo de Aromoj iras sud-okcidenten ĝis Punto mem ankoraŭ kvincent sĥenojn. Poste ĝi turniĝos al la sud-oriento, kaj tiam la flotestro malkovros sian eraron.

— Kaj kio okazos tiam?

— Tion mi ne povas diri al vi, mi ne konas Nearĥon. Li povas turni sin malantaŭen, sed se li estas persista kaj kuraĝa, do li iros antaŭen kaj ĉirkaŭe, kiel faris la fenicoj laŭ la ordono de la granda Neĥao.

— Tre obstina kaj persista estas la kretano, — malgaje diris Tais, — krome, Aleksandro mem revis sendi ŝipojn ĉirkaŭ Libion, ne sciante pri Neĥao.

— Tiuokaze atendu la floton post tri jaroj, kiel la fenicojn, — respondis la pastro. — Du jaroj jam pasis...

Sed pasis ankoraŭ kvin jaroj — kaj iĝis evidente, ke la floto de Nearĥo malaperis en vastaĵoj de la senlima maro. Kune kun ĝi por ĉiam foriris el la vivo de Tais ankaŭ la «serpentidino». Restis sola Eris. Neeviteblaj perdoj sekvis unu la alian. Tre delonge ne estis sciigoj de Lizipo, post kiam li sciigis la atenaninon, ke li vendis la Anadiomena-n al Seleŭko, kaj tiu interŝanĝis ĝin kun hindoj kontraŭ elefantoj. Kiom da elefantoj oni donis, Lizipo ne sciis, sed dudek kvin talantoj, aldonitaj al dek du talantoj de la kosto de la arĝento, do ĉirkaŭ ducent dudek mil draĥmoj, estis grandega monsumo. Ŝi skribis al la instruisto, ke li prenu ĝin por la lernejo de skulptistoj en Kario, fondi kiun li revis delonge, sed ŝi ne ricevis respondon. Io okazis al la granda skulptisto. Aŭ la senĉesa milito en Ionio kaj Mezopotamio pro la heredaĵo de Aleksandro malhelpis al veno de la letero?

La malklara sento de Tais, ke ŝia instruisto ne estas viva, estis ĝusta. Post veturo en Helenujon, kie li renkontiĝis kun Kasandro, onidire mendinta al li statuon, Lizipo ekfartis malbone kaj baldaŭ mortis. Lia heredanto, la pli aĝa filo Eŭtikrato, malkovris sekretan keston de la granda skulptisto. Lizipo delonge plenumadis regulon: post vendo de ĉiu statuo meti unu peceton da oro en tiun keston. Eŭtikrato nombris ĉirkaŭ mil kvincent pecetojn, kaj nur tiam iĝis evidenta la giganta laboro de la skulptisto. Tais mirus eĉ pli, eksciinte, ke el ĉiuj mil kvincent statuoj de Lizipo eĉ unu ne atingis heredantojn de la arto de Helenujo! Nur kelkaj restis konataj al la postaj generacioj danke al romiaj marmoraj kopioj de la bronzaj originaloj de Lizipo. Se ŝi scius tion, la atenanino komprenus, kiom malmulte da espero estas al konserviĝo de ŝia arĝenta statuo, se eĉ bronzon refandis al militaj kanonoj la estontaj malkleraj konkerintoj de Helenujo, Malgranda Azio kaj Egiptujo.

Multaj homoj mergiĝis en Ameleton — la Liberigantan de Zorgoj fluon en la regno de Egesigeo-Hadeso. Kiom multe da ŝanĝoj, impresoj, neordinaraj travivaĵoj okazis dum la dek jaroj, traflugintaj kiel kirlovento ekde tiu horo, kiam Tais forlasis Atenon por Egiptujo kaj ĝis kiam ŝi denove revenis ĉi tien kiel reĝino. Kaj kiom malmulte da ŝanĝoj estas nun! La tempo fluas malrapide, kiel Nilo en vintro. Aŭ tiel okazas al ĉiuj, kiuj reĝas ne regante? Al reĝinoj, kies edzoj estas la veraj regantoj? Ĉu tiel sentis Roksana ĉe Aleksandro, kaj nun, probable, eĉ pli malbone? La etan Aleksandron, kiu naskiĝis du monatojn post la morto de la granda militestro, gardas, kiel talismanon kaj rajton por regado, komence Antipatro, la supera stratego de Helenujo kaj Makedonujo, kaj nun, post lia morto, — Antigono Unuokula.

Mortis ankaŭ Aristotelo, nur je unu jaro transvivinte sian grandan disĉiplon. La Likeon en Ateno nun gvidas scianto de vegetaĵoj Teofrasto. Same, kiel antaŭe, tie promenas inter belegaj pinoj kaj kaŝtanujoj seriozaj disĉiploj, allasitaj al studado de kaŝitaj scioj, kaj vespere kunvenas atenanoj por aŭskulti filozofiajn predikojn. Lizipo diris al ŝi en Ekbatano pri naskiĝo de nova instruo de stoikistoj, kiuj asertas, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj civitanoj de la mondo, kaj fondis la unuan veran sistemon por takso de homa konduto ne sur kredo je dia vorto, sed sur socia neceso de homa vivo...

La pastro interrompis ŝiajn meditojn, demandinte:

— Ĉu via moŝto nenion plu deziras ekscii?

Tais rekonsciiĝis. Ili estis alirantaj al la templo de Nejto, kie maltrankvila Eris per glataj paŝoj estis mezuranta transverse la larĝan ŝtuparon.

— Diru al mi, patro, kial oni malkovris al mi la sekretajn desegnojn de maroj kaj landoj, sed ne faris tion por Aleksandro aŭ Nearĥo?

— Nin neniu demandis, kaj scio estas donata nur al tiuj, kiuj serĉas. Vi estas unu el ni, vi estas senmalutila kaj ne potenca, ĉar ne strebas al regado. Ankoraŭ neniam okazis, ke granda geniulo, militestro, reganto, al kiu ajn popolo li apartenu, alportus feliĉon al la homoj! Ju pli li estas granda, des pli da malfeliĉo. Ordinaraj homoj obeas miljarajn leĝojn, elkreskintajn el sana sperto de generacioj. Ili estas ligitaj per neceso de vivo, per kredo kaj servo al la dioj kaj la potenco. Granda homo metas sin super ĉio komun-homa, detruante la fundamentojn de la estado, kaj faras la ĉiaman eraron, kiu neniigas liajn farojn kaj faligas lin en abismon de la Mallumo. Di-egalaj homoj nur tiam alportas feliĉon, kiam ili ne havas potencon: filozofoj, kuracistoj, poetoj aŭ artistoj.

— Ĉu, laŭ vi, Aleksandro alportis nur suferojn kaj malfeliĉojn?

— Ankoraŭ ne estas pesitaj liaj agoj sur la pesiloj de la tempo, ankoraŭ la dioj-juĝistoj ne kalkulis la blankan kaj la nigran flankojn de lia vivo. Kaj mia menso estas malgranda, por ĉirkaŭpreni tutan grandecon de liaj faroj. Al li estis donitaj komence belo kaj korpa forto, kuraĝa koro kaj klara ĉioprenanta menso, poste scio. Poste li ricevis forton militan: firmajn korojn kaj harditajn korpojn de makedonaj kaj helenaj militistoj. Li deziris multobligi la scion, anstataŭe li multobligis la riĉon, momente preninte tion, kio estis akumuliĝanta dum jarcentoj en la granda popolo, en la grandega lando. Li disdonis la trezorojn senpripense pro sia juneco, mem estante nek avida, nek malŝparema. Sed li disdonis en manojn same malindajn, kiel antaŭe. Nur la antaŭaj tenis ilin en sia lando, sed la novaj, ricevinte facile, disĵetis por bagateloj kaj en fremdaj landoj, riĉiginte avidajn kaj kalkulemajn komercistojn, vendinte kontraŭ groŝoj antikvajn artaĵojn kaj dekmilojn da sklavigitaj loĝantoj.

Kaj la forto de Aleksandro diseriĝis, perdante la celon kaj ekkolerante kontraŭ natura rezisto de la popoloj al la invado en iliajn hejmajn landojn. Naskiĝis feroco, kruela kaj sanga perforto, malplaĉaj al la dioj buĉoj de sendefenduloj. Anstataŭ ekkono de la lando, pacigo, komuneco en tiuj moroj, kredoj kaj celoj, en kiuj similas ĉiuj homoj de la mondo, aperis sennombraj rondoj de estonta lukto, intrigoj kaj malfeliĉoj. Ankaŭ nun, kelkajn jarojn post la divido de la imperio, plu fluas sango, kaj la milito ne estingiĝas en Helenujo, Ionio, Mezopotamio kaj sur insuloj de la Verda maro.

— Kial do okazis tiel, sed ne alie, patro? — demandis Tais.

— Alie ne povas esti, se tiu, al kiu estis donitaj forto, oro, volo ŝanĝi sortojn de regnoj kaj homoj, ne komprenas, ke ĉiu el tiuj partoj de la potenco havas sian dorsoflankon, kiun la sorto neeviteble turnos al la homo, se ne preventi tion. La Oro havas humiligon, envion, lukton por riĉo pro riĉo mem; la Forto havas kruelecon, perforton, murdon; la Volo — obstinon en aplikado de la Forto kaj la Oro, malspritan blindecon.

— Kia do estas defendo kontraŭ tiuj malbonaj fortoj?

— Amo, mia filino. Se ĉiuj tri potencaj leviloj estas uzataj kun amo kaj pro amo al la homoj.

— Kaj ĉu la Amo ne havas dorsoflankon?

— Ve, havas, tamen sur alia, pli persona nivelo. Rilatoj de homoj inter si povas krei deziron malaltigi aliulon, turmenti kaj dronigi en koto. Al helaj koroj tio ne okazas, sed al homo de amaso, batita, humiligita se ne en si mem, do en siaj prauloj aŭ proksimuloj, tio estas karaktera.

— Vi ne respondis, kiel oni gardu sin kontraŭ tio, patro.

— Ĉiam tenu vin ĉe la mezo, rigardante al la randoj.

— Ho, mi scias. Mia instruisto diris al mi la samon. Verŝajne, la saĝo ĉie venas al la samo.

— Kaj ĉu vi legis skribaĵon sur la frontono de nia templo, jen tiun?

— Mi ne povas legi la sanktan lingvon kaj la antikvan skribon de Egiptujo!

— «Meden agan» — «Nenion superfluan»; «Mezuro estas la plej nobla»; «Hibriso (aroganta tromemfido) estas la plej malbona»; «Ekkonu profundon de la propra koro».

— La samaj eldiroj estas skribitaj sur la templo de Apolono en Delfo.

— Jen konfirmo de la vortoj, diritaj de vi!

— Do la vizaĝo de la supera saĝo ĉie kaj ĉiam turniĝas al la homo mem, preterante la diojn?

— Estas tiel, sed detenu vin diri tiajn veraĵojn al kredantoj de ĉiuj specoj kaj al infane naivaj kaj furiozaj fanatikuloj! La vero kaj la bono lumas, kiel torĉoj, prilumante la vojon por vagantoj en mallumo. Sed oni ja povas kun torĉo eniri en tenejon de brulema ŝtonoleo, kiu ekbrulas eĉ pro eta fajrero!

Tais ĵetis atentan rigardon al la maljuna pastro kaj subite demandis:

— Diru, ĉu vin ne mirigas egipta reĝino, ne povanta legi egipte?

— Ne. Ĉu vi pensas, ke multaj reĝinoj posedis la sanktan lingvon? Do vi eraris! Kaj vi superis multajn ne nur per belo, sed ankaŭ per kono de diversaj kredoj. Kredo estas la animo de popolo, el ĝi eliras moroj, leĝoj kaj konduto de la homoj! Kaj vi kantas en la ceremonio de Spegulo de Iziso, kiel denaska egiptino, dancas la sanktan Dancon de Kovrilo, kiel fenicino, rajdas sur ĉevaloj, kiel libianino, kaj naĝas, kiel nereidino de la Verda maro. Tio alsorĉas al vi ĉiujn, kiuj loĝas en la Nigra Tero.

— De kie vi scias?

La maljunulo nur subridis.

— Diru, patro mia, se mi deziros ekscii pli pri foraj landoj de Libio, Nubio laŭ via nomo, ĉu vi helpos al mi en tio?

— Helpos, — konsentis sen hezitoj la maljuna pastro.

Kaj Tais komencis kolektadi ĉiujn geografiajn informojn, priskribojn de raraj bestoj, ŝtonoj kaj vegetaĵoj, kiuj akumuliĝis en Egiptujo dum kvar jarmiloj. Plej multe da malkovroj faris antaŭ tridek kaj dudek jarcentoj vicregantoj de faraonoj en Supra Egiptujo, elektintaj por sia restadejo nunan Sienon, aŭ Elefantinon. Tiuj fieraj kaj kuraĝaj homoj nomis sin «la ĉefaj karavanestroj de la Sudo» kaj «la estroj de ĉio, kio estas kaj kio ne estas». Tiu titolado speciale plaĉis al la juna reĝino. La «estroj» metis sur la firmaĵo vojojn en profundon de la mistera kontinento, pri kiuj la helenoj ne havis klaran imagon eĉ post Herodoto, kvankam la maraj regantoj de Kreto, sendube, sciis pli multe.

Tiel aperis amikeco de la pastro kaj la reĝino. La memfisanoj sciis, ke reĝino Tais ŝatas solecon vespere, kaj neniam rompadis ŝian trankvilon. Kaj la atenanino fordonadis sin al rememoroj en neordinare kvietaj nilaj vesperoj, kiam krepuska lumo surĵetadis sur ĉion, kio estis prema, tera, akra, diafanan ŝtofon sen koloro kaj ombro, nesenteble forigantan ĉion en pasintecon. Tais ĉesis revi kaj ofte pensadis pri la pasinteco. Eble, tio estas signoj de proksimiĝanta maljuneco, kiam ne plu estas revoj pri estonteco, sopiro pri la nerealiĝinta kaj deziro de nova turno de la vivo?

La observema atenanino ne povis ne rimarki akran disduiĝon de la vivo de la egipta popolo kaj de ties regantoj. Tute alie estis en Helenujo, kie eĉ dum tiranio la popolo kaj la regantoj konsistigis unu tutaĵon, kun samaj moroj, kutimoj, devoj antaŭ la dioj kaj kun sama spirita vivo. La egipta popolo vivis per si mem, mizere kaj senkolore. La regantoj konsistigis etan grupon de privilegiuloj, kies ekzisto mem ne havis celon kaj sencon eĉ por ili mem, krom lukto por potenco kaj riĉa vivo. Post la reĝiĝo de Ptolemeo la afero ne ŝanĝiĝis, almenaŭ ĉi tie, interne de Egiptujo, se ne en Aleksandrio. Tiuokaze la memfisa reĝino, por kio estas ŝi? Multigi per si la amaseton da parazitoj ŝajnis al Tais, post kiam foriris la unua intereso pri la ekstera flanko de la potenco, ĉiam pli hontinda. Nun ŝi komprenis, kial detruiĝas monumentoj kaj temploj, kial sabloj kovras la fieran gloron de la granda pasinteco. Kaj la popolo, perdinta intereson al la vivo, kaj la nobelaro, ne komprenanta signifon de la antikva belo kaj zorganta pri nenio, krom etaj personaj aferoj, certe, ne povis gardi grandegan multon da trezoroj de arĥitekturo kaj arto de Egiptujo, akumulitaj dum jarmiloj.

Maltrankvilaj pensoj turmentadis Tais-on. Ŝi izoliĝadis en la supra halo de la palaco kun helblua plafono kaj fostoj de nigra ligno, inter kiuj anstataŭ muroj pendis pezaj drapiraĵoj el helgriza ŝtofo kun multaj faldoj, rememorigantaj al ŝi pri nervuraj kolonoj de la persepolaj palacoj.

Senkompata supra lumo en du grandegaj metalaj speguloj reflektadis la bluon de la plafono, kvazaŭ de la ĉielo. Tais ekstaradis inter la speguloj, tenante en la mano la trian, rondan, kun tenilo en aspekto de kuŝanta leonino, kaj atente pririgardadis sin ekde la kapo ĝis la piedoj.

Ŝia forta korpo perdis la defian flugon de juneco, sed restis senriproĉa ankaŭ nun, kiam la aĝo de Tais transiris tridek sep jarojn kaj estis kreskantaj du ŝiaj infanoj. Ĝi firmiĝis, larĝiĝis, ricevis pli akrajn kurbiĝojn, sed, samkiel ŝia vizaĝo, eltenis la elprovojn de la vivo. La jaroj aldonis firmecon en la konturoj de la lipoj kaj la vangoj, sed la kolo, la plej cedema al la tempo trajto de ajna virino, plu estis fiere tenanta la kapon, simile al kolono da marmoro, arte farbita de Nikio. Petolemo, sovaĝa deziro fari ion malpermesitan leviĝadis en Tais, turnante la kapon, kiel en la foraj atenaj tagoj. Ŝi vokadis Eris-on, kaj ili ambaŭ, kaŝe fuĝinte de la akompanantoj, rajdadis en la dezerton. Tie, demetinte la vestojn, ili furioze rapidadis kiel nudaj amazonoj, kantante batalajn libiajn kantojn, ĝis de la ĉevaloj komencadis flugi ŝaŭmo. Tiam ili malrapide kaj dece revenadis en la palacon, renkonten al la tumulto de korteganoj kaj gardistoj.

Por pli facile kaŝiĝi de iliaj okuloj, Tais komencis teni la ĉevalojn en domo de maljuna nubiano ĉe la suda rando de la orienta parto de la urbo.

Tamen tiajn rajdadojn, samkiel naĝadon en kanaleto, defendita kontraŭ krokodiloj, ŝi sukcesadis fari malofte. Multe pli ofte Tais, laca pro iu egiptece longa ceremonio, post ioma okupiĝo pri la filino, iradis pasigi krepuskon sur la ŝtupoj de la templo de Nejto.

La egiptaj junulinoj kviete dormadis, ĉirkaŭvolvinte sin. Eris, apoginte la mentonon sur la alte levitaj genuoj, rigidiĝadis kun larĝe malfermitaj okuloj. Ŝi scipovis eniri en staton, similan al dormo, ne perdante atenton.

En krepusko ekbrulis per malbona plumba lumo Nikturo — la Nokta Gardisto, rememoriginte Tais-on pri ŝia unua vizito de Egiptujo. Kiam, destinitan kiel ofero al Sobeko, ŝin savis Menedemo — la militisto de Herakla kuraĝo.

Tais intencis fari monumenton al Egesiĥora kaj Menedemo, konstruinte al ili cenotafon ĉi tie, en Memfiso, de kie la rivero forportis ilian cindron en la hejman maron. Tamen la tomboŝtono iĝus fremda inter miloj da monumentoj de aliaj emocioj, moroj kaj kredo. La skulptaĵoj de Egesiĥora kaj Menedemo starus ĉi tie solecaj, kiel ŝi mem. Kaj kiam forpasos Tais, kiu zorgos pri la cenotafo? Ja tio ne estas Helenujo, kie belon de statuoj gardas ĉiu ekde la infaneco kaj neniam en ies kapon venos ideo damaĝi skulptaĵon.

Se en Memfiso ŝatantoj de la muzoj, speciale helenoj, ankoraŭ memoris la orharan spartaninon, do kiu sciis pri Menedemo — unu el miloj da lakonaj dungosoldatoj? Kaj Tais, malgraŭ tuta sia deziro krei por si lokon por malgajo kaj memoro pri la neforgeseblaj amikoj, rezignis de instalo de monumento. En Aleksandrio oni skulptis bonegan marmoran altreliefon kaj sendis en la patrujon de Egesiĥora kaj Menedemo. La aperado de la Nokta Gardisto vekadis en la koro de Tais sopiron pri la forpasintoj, malklaran angoron de maturiĝanta minaco.

En la palaco ŝin atendis agrabla novaĵo. Ptolemeo sendis belan sklavon el Frakio, spertan en prizorgo de ĉevaloj, kaj bridon de mirinda arto por Boanergo, kovritan konforme al ties koloro per ruĝa oro. Ptolemeo, same kiel antaŭe, sentante kulpon antaŭ Tais, faradis neatenditajn kaj luksajn donacojn.

Matene la atenanino ordonis venigi la amblulon, por paradi sur ĝi en la nova kaprimenaro. La sklavo elirigis la nigrakolharan virĉevalon en la brilanta brido, kun cizelita surfruntaĵo, montranta panterojn en feroca interbatalo. Tais kun ĉiama admiro karesis sian ŝatatan ĉevalon, kisante al la varma muzelo inter la sentemaj naztruoj. Boanergo kun mallonga karesa heno frotis la kapon je la nuda maldekstra ŝultro de la mastrino kaj malpacience frapadis per la hufo, mordetante la buŝbridaĵon. Kiam Tais intencis sursalti la ĉevalon, tuj alkuris vartistino de Irana, kriante, ke la knabino ekmalsanis. Ĵetinte la kondukilojn al la bela ĉevalisto, la atenanino ekkuris reen en la palacon kaj trovis la filinon malsana kun kolikoj de la ventro. La knabino, forkurinte en la ĝardenon, estis manĝinta verdajn persajn pomojn, kaj la vartistino ankoraŭ manĝigis ŝin per migdalaj kuketoj.

La palaca kuracisto rapide forigis la dolorojn. Tais, masaĝinte kaj konsolinte la filinon, rememoris, ke la amblulo delonge atendas ŝin kaj povas frakasi la alligpalison, sed Eris, probable, divenis promenigi la ĉevalon. La nigra pastrino, preta ekrajdi kun ŝi, restis ĉe la alligpaliso.

Servistino, sendita en la ĉevalejon, alkuris akompane de la maljuna ĉevalisto. La maljunulo, anhelante, postrestis de la junulino, kaj tiu elkriis, falante sur la genuojn antaŭ la reĝino, ke Eris malaperis kun sia ĉevalo, kaj Boanergo kadavriĝis. Tais ekkriis, kvazaŭ vundita:

— Kiel vi aŭdacas tiel diri pri la ĉevalo?! Ĉu ĝi estas hieno?

La timigita servistino balbutis, ke la amblulo kuŝas malviva ĉe la alligpaliso. La atenanino kaptis la ŝultron de la maljuna ĉevalisto, same fleksinta la genuojn. Maldika ŝtofo de lia vesto krakis pro la ŝiro.

— Ne mi kulpas, reĝino, — kun digno diris la maljunulo. — La ĉevalon venenis tiu, kiu faris la oran bridon. Ho suno de Egiptujo, iru kaj rigardu mem.

Tais rekonsciiĝis, haste dekuris de sur la ŝtuparo kaj ekrapidis en la ĉevalejon. En mallonga rajda eksomido anstataŭ longa reĝina vesto kuri estis oportune, kaj Tais antaŭis ĉiujn.

Boanergo estis kuŝanta sur la maldekstra flanko, etendinte la krurojn kun la nigraj kvazaŭ cizelitaj hufoj. Tufo de la densa hararo duone kovris la vitriĝintan okulon. En la angulo de la kramfintaj lipoj disrampis terura bluo.

Al Tais ŝajnis, ke la fidela ĉevalo rigardas kun riproĉo kaj atendo al ŝi, ne sukcesinta helpi. La reĝino de Egiptujo falis sur la genuojn, ne kaŝante larmojn, kaj en despera espero etendis la manojn, por levi la pezan kapon. Forta ŝiro de malantaŭe ne permesis al ŝi tuŝi la amblulon. En kolero Tais turniĝis kun rapideco de pantero kaj renkontis la bluon de morna rigardo de Eris. La amikino anhelis. Malantaŭ ŝi militisto de la gardistaro estis kaptanta la kondukilojn de la ŝaŭmkovrita ĉevalino.

— Ne tuŝu, eble, venenita estas la tuta rimenaro! La damnita sklavo tuŝadis ĝin en gantoj, kaj mi stulte pensis, ke li agas tiel pro timo malpurigi brilantan oron. Se vi ekrajdus tuj... La Granda Diino gardas vin!

— Kie estas la kanajlo? La murdinto?

— Mi rimarkis strangaĵon, kiam li ektimis vian prokraston, ĵetis sin tien-reen, kaj kiam Boanergo subite falis sur la genuojn, ekkuris for. Mi antaŭ ĉio impetis al la virĉevalo kaj ne tuj vokis la gardistaron. La abomena fiulo kaŝiĝis. Oni lin serĉas!

Tais rektiĝis, viŝis larmojn.

— Mi ne komprenas sencon veneni Boanergon, sed ne min.

— Tio estas pli malfacila. Pri via manĝo kaj trinkaĵo responsas multaj homoj.

— Sed kiel rilatas al tio mia kompatinda amblulo?

— La veneno efikis ne tuj. Oni donis al vi tempon ĝuste tiom, kiom necesas por elveturi por promeno kaj malproksimiĝi de la urbo. Tie Boanergo falus...

— Ĉu vi pensas, tie estis embusko?

Anstataŭ respondo Eris prenis Tais-on je la mano kaj kondukis al la pordego. La rondo de la militistoj disiris, la kapoj malalte kliniĝis, kaj Tais ekvidis korpojn de du nekonataj homoj, juĝante laŭ la vestoj — de loĝantoj de la Delto. La torditaj vizaĝoj kaj la ŝvelintaj buŝoj indikis la kaŭzon de la morto.

— Jen la pruvo. Ni ambaŭ deĉevaliĝus, okupiĝus pri la ĉevalo, kaj tiuj ĉi havis longajn tranĉilojn. Mi kun taĉmento da rajdistoj ekrajdis en nian ŝatatan lokon, trans la ruĝa obelisko. Ni ĉirkaŭis ilin, sed la hienoj sukcesis preni venenon. Tiu, kiu sendis ilin, bone scias tiajn aferojn, kaj provizis ilin per ĉio, por kaŝi spurojn. Ili sciis la tempon kaj la lokon de niaj promenoj, dum ni imagadis, ke ni rajdas solaj. — La rido de Eris, mallonga kaj seka, tute ne signifis gajon.

— Sed vi ne povas pensi, ke...

— Certe, ne. La kuraĝa militisto, justa reĝo kaj ŝatanto de virinoj neniam kapablos al tio! Ne, ĉi tie estas la mano de homo, sperta en kortegaj intrigoj, probable de virino...

Tais tremeris kaj kunpremis la pugnojn.

— Ni iru al Boanergo!

Ĉirkaŭ la amblulo staris militistoj kaj ĉevalistoj, atendante ordonojn.

— Surmetu gantojn, demetu la bridon! — ordonis Tais. — Se mi havus tempon por pensi, — amare plendis ŝi al Eris, almontrante la interbatalantajn panterojn, cizelitajn en la oro de la surfruntaĵo, — la sendinto de la donaco montris nesingardemon. Aŭ tiaj homoj opinias sin pli saĝaj ol ĉiuj aliaj?

— Sed se tio estas pruvo por tiu, kiun necesos rememorigi pri la merito? — demandis Eris.

— Mia saĝa diino! — ekkriis la atenanino, brakumante la nigran pastrinon. — Do tio povis esti ne ŝi?

Eris konsente klinis la kapon.

— Ne ŝi, sed tiu, al kiu estus profita ŝia reĝineco? Tio estas terura vorto — profita, kiam ĝi sonas en la buŝo de iu, havanta potencon super homoj. Kiom da fiegaj aferoj fariĝis pro profito!

Tais decidis.

— Envolvu la bridon en tolaĵon, mergu en varmegan vakson kaj enkudru en dikan ledon. Mi almetos mian sigelon. Mian Boanergon veturigu al la ruĝa obelisko. Oni elĉizu tombon por ĝi ĉe la rando de la altebenaĵo super la plataĵo. Voku ŝtonĉizistojn, kiuj laboras pri la nova pilono de la templo de Nejto, mi parolos kun ili. Kaj la skulptiston de la reĝaj metiejoj Hab-Aŭ-on!

Ĝis la vespero Tais konsiliĝadis kun la majstroj, kaj finfine decidis instali sur la tombo de Boanergo vertikalan platon kun kuraĝa konturo de la amblulo, kuranta renkonten al la suno. La skulptisto insistis pri montro de la reĝino kaj de ŝiaj sanktaj nomoj. Tais strikte malpermesis al li fari ajnajn surskribojn, krom la helena «Boanergo, virĉevalo de Tais».

Samtempe ŝi petis Eris-on paki ĉiujn ŝiajn ŝatatajn aĵojn, ornamojn kaj vestojn. Raraĵojn el Hindujo kaj Mezopotamio Tais ordonis kunmeti en unu tenejon, komisiinte tion al la fidela Rojko. La familio de la tesaliano konsistis jam el sep homoj, kalkulante la duan edzinon — fenicinon. Tais antaŭlonge rimarkis en makedonoj kaj helenoj emon al fenicinoj kaj oblikvokulaj skitinoj el malproksimaj orientaj montoj. Ili estis bonegaj edzinoj, fidelaj, eltenemaj kaj zorgemaj mastrinoj.

La pli aĝa filo de Rojko, instruita pri sciencoj, servis kiel trezoristo en la hejmo de Tais. Li ricevis ordonon kalkuli kaj kolekti tutan disponeblan monon, oron kaj juvelaĵojn, da kiuj troviĝis nemalmulte.

Fininte la aferojn, Tais malleviĝis en eburan fotelon en la persona ĉambro, eniri en kiun estis malpermesite al ĉiuj, krom Eris kaj proksima servistino.

— Kion vi elpensis, sinjorino reĝino? — neordinare milde diris Eris, karesante kaj ordigante ŝiajn malligitajn nigrajn harligojn.

Tais silentis.

— Ĉu iam reĝino forlasadis la reĝecon kaj forveturadis el la lando, kiun ŝi regis? — ree diris Eris. — Ĉu tio ne estos malkuraĝo, ne konformanta al la alto de la stato kaj la sorto?

— Se la reĝino ne regas, do ŝia stato estas imagata, — samtone respondis Tais. — Ĉu ne estos pli racie cedi la lokon al tiu, kiu ne estos imagata?

— Ĉu en Memfiso?

— En Aleksandrio. Ĉi tie ne plu estos reĝinoj, nur la vicreganto, kiu jam nun regas ĉion. Tamen tiuj vortoj estas antaŭtempaj. Mi deziras veturi al Ptolemeo kaj pridiskuti kun li ĉiujn cirkonstancojn.

— Ĉu antaŭlonge la reĝo montris superan laŭdon al via agado ĉi tie? La kolektitaj de vi informoj pri Nubio, Punto kaj ĝenerale pri Libio iĝis fundamento por esploro de geografio de la tuta lando en la aleksandria Muzeo. Li laŭdis ankaŭ la boatistojn de reĝino Tais...

La nigra pastrino estis rememoriganta pri taĉmentoj de junuloj, vokitaj de Tais plenumadi savan servon en dense loĝataj lokoj ĉe la bordo de Nilo. Tre multaj etaj infanoj en Egiptujo dronadis, loĝante proksime de la grandega rivero, aŭ pereadis pro krokodiloj. Malpezaj rapidaj boatoj kun verda flago sur stango navigadis garde laŭlonge de la bordoj, ĉiam pretaj helpi al infanoj kaj animaloj. Kaj la unuajn kaj la duajn tre amis Tais, kaj ili pagis al ŝi per plena fido.

Al Eris ŝajnis susuro en arbustoj de la ĝardeno. Estinginte la lumigilon, ŝi elrigardis malsupren. Malluma senventa nokto ĉirkaŭis la malgrandan palacon, elektitan de Tais por loĝado en mezo de la parka parto de Memfiso. Ne ŝanceliĝis folioj, ne bojis hundoj, nur vespertoj flugadis tien kaj reen. Ambaŭ amikinoj aŭdis ilian apenaŭ distingeblan pepadon — mezurilon de aĝo ĉe helenoj kaj egiptoj. Kiam homo ĉesadis aŭdi vespertojn, tiam okazadis krizo de la vivo, kliniĝanta al maljuneco.

— Mi eliros por pririgardi la galerion, — flustris Eris, — maltrankviligas min la belulo, kiu sukcesis fuĝi!

— Li ne aŭdacos post la pereo de la kunuloj, — kontraŭis Tais.

— Eble, jes! Sed mi tamen rigardos. Ne bruligu lumon! — Kaj Eris solviĝis en la mallumo.

La supraj ĉambroj de la palaco estis rigardantaj al galerio, komunikiĝanta kun malfermita verando ĉe la orienta kaj la norda flankoj de la domo. La galerion disde la verando estis apartigantaj disŝoveblaj vandoj el papirusaj matoj, kaj disde la ĉambroj — helbluaj diafanaj kurtenoj, streĉitaj inter lignaj kolonoj. En la norda galerio brulis lampionoj, ĵetantaj en la malhelan ĉambron, kie sidis Tais, similaĵon de luna lumo.

Subite sur la kurtenoj aperis klara silueto de preskaŭ nuda viro, kaŝe fleksiĝinta, kun mallonga madzo en la manoj. Tais sensone ekstaris, palpserĉante ian aĵon, taŭgan por defendo, kaj prenis per ambaŭ manoj oniksan vazon, pezan preskaŭ je talanto. Malantaŭ la unua ombro same sensone aperis la dua — Eris, elpreninta la teruran ponardon. La unua ombro haltis, aŭskultante. Tais estis malrapide proksimiĝanta, levinte la vazon super la kapo. Rigidiĝis ankaŭ Eris. La homo kun la madzo staris iom, poste eligis mallaŭtan fajfon, apenaŭ pli laŭte, ol vesperto. Malantaŭ Eris ŝtele aliris tria ombro kun longa tranĉilo. Ĉio posta okazis dum momento. La unua homo per la maldekstra mano elprenis el sub la zontuko tranĉilon kaj per unu svingo distranĉis la dense streĉitan ŝtofon, kiu disiris. Rekte antaŭ li aperis Tais. La tria ombro, ekvidinte Tais-on, eligis obtuzan avertan krion, la unua turniĝis al ŝi kaj ricevis baton en la maldekstran ŝultron per la ponardo, kiu enpikiĝis ĝis la tenilo. Tais kriis: «Gardu vin!» La nigra pastrino turniĝis, sed ne sukcesis elpreni la armilon. La dua murdisto ĵetis sin al ŝi. La atenanino per la tuta forto ĵetis la oniksan vazon en la konatan vizaĝon de la frakiano kaj aŭdis, kiel krakis la ostoj. La murdisto sukcesis ĵeti la tranĉilon samtempe kun la ĵeto de Tais, kaj Eris falis ĉe la piedoj de sia viktimo, verŝante sian sangon.

Al la krio de la reĝino kunkuris gardistoj kaj ĉiuj servistoj de ŝia palaco, inter kiuj laŭ insisto de Ptolemeo estis lerta kuracisto.

Oni bruligis dekon da lampionoj. Tais malpermesis transporti Eris-on. Ŝin oni metis sur la kuŝejon de la reĝino. La unua murdisto estis mortinta, kaj la dua muĝis, ŝmacis per la sango, penis leviĝi sur la manojn kaj piedojn. Tais elŝiris la sanktan ponardon de Eris kaj levis ĝin, sed, trafita de diveno, haltis.

— Skuu lin! — ordonis ŝi al la militistoj. — Eble, li rekonsciiĝos. Priverŝu lin per akvo. Kuru por mia interpretisto, li scias ok lingvojn!

La kanajlo malbone parolis en la kojneo. Kaj la atenanino, forgesinte pri li, falis antaŭ la kuŝejo de la amikino, ĉe kies alia flanko klopodis la kuracisto, haltigante la abunde fluantan sangon. Ŝi prenis la malvarmiĝintan manon de Eris, alpremante ĝin al sia vango.

La palpebroj de la nigra pastrino tremeris, malfermiĝis la nevidantaj bluaj okuloj, en ili ekbrilis fajreto de konscio, kaj la grizajn lipojn tuŝis rideto.

— Kiel... helenino... — apenaŭ aŭdeble flustris Eris.

Malfeliĉa kriego de la reĝino igis ĉiujn en la ĉambro malleviĝi sur la genuojn.

— Eris, amikino plej amata, ne foriru! Ne lasu min sola!

Terura proksimeco de la nerevenigebla perdo skuis la tutan korpon de Tais, enpikiĝis en la koron per dentigita klingo. Nur nun ŝi eksentis plene, kiom valorega estas tiu ĉi «melajna ejmi ego, kaj kale» — «nigra, sed tute belega», kiel nomadis Eris-on ŝiaj amikoj.

Eris estis la plej kara en la mondo, pli kara ol la vivo mem, ĉar la vivo sen la diece persista, trankvila kaj saĝa amikino ŝajnis al Tais sensenca.

Ĉiuj proksimuloj de la reĝino respektis Eris-on, malgraŭ ŝia ekstera severeco. Ŝi ŝatis bonajn homojn kaj bonajn aĵojn, kvankam neniam penis akiri amikecon de la unuaj kaj aĉeti la duajn. Ne havis ŝi ankaŭ falsan fieron, neniam deziris malaltigi aliulojn aŭ postuli al si specialajn signojn de respekto kaj atento.

Nevenkebla simpleco, plena foresto de malindaj sentoj de kulpo kaj envio donis al ŝi fortikon por elteni ajnajn malfacilaĵojn. Eris komprenadis per unua rigardo ĉarmon de etaj fenomenoj kaj aĵoj, tiun, kiu ordinare preteras plej multajn homojn.

Ŝia mirinda belo ĉesis servi kiel armilo ekde tiam, kiam ŝi forlasis la templon de Kibela-Rea, kaj kvankam poetoj prikantadis ŝin, kaj pentristoj ĉiel penis ricevi ŝin kiel modelon, la atenanino miradis, kiel nemulte da homoj komprenis la veran valoron kaj forton de la bela aspekto de Eris.

Kompare kun Tais ŝi impresis pli aĝa, kvazaŭ al ŝi estis malkovrita pli profunda kompreno de aferoj kaj aĵoj, ol al ĉiuj aliaj homoj. Kaj samtempe en horoj de gajo Eris petoladis ne malpli ol la atenanino, kiu en profundo de la animo konservis la antaŭan atenan knabinon, eman al malprudentaj petolaĵoj. Tiu admirinda amikino, sendita de la Granda Patrino aŭ de Afrodito, estis foriranta de ŝi en la subteran regnon. Al Tais ŝajnis, ke ŝia koro mortas same, ke ĉirkaŭe jam kunvenas la ombroj de la mortintoj: Menedemo, Egesiĥora, Leontisko, Aleksandro...

Retenante disŝirantajn plorsingultojn, Tais flustris al la tri ĉiopovaj diinoj, petegante redoni al ŝi Eris-on. Kvazaŭ responde al ŝia preĝo ankoraŭfoje malfermiĝis la bluaj okuloj, brilante per varma lumo de amo.

— Ne malgaju, mia amiko... mi vin... atendos... — rememorigis Eris sian promeson atendi sur la asfodelaj kampoj antaŭ la Rivero, por transiri ĝin kune kun la amikino, kun la mano en la mano.

Kaj tiam Tais ekploregis per desperaj larmoj. Rojko decidis sendi por la ĉefpastro de Nejto en timo, ke la reĝino mortos same.

La maljunulo eniris, apenaŭ spirante, sed ne perdante sian majestan staturon. Li kliniĝis super senkonscia Eris, prenis ŝian manon kaj longe tenis. Poste tuŝis la ŝultron de la reĝino. Tais levis la vizaĝon, misformitan de la malfeliĉo, kaj renkontis trankvilan, malgajan rigardon de sia amiko.

— Mi pensas, ŝi vivos! — diris la pastro. Tais sufokiĝis, ne kapabla eldiri eĉ vorton. — Mi sendis por niaj kuracistoj helpe al via heleno. Mi memoras, ke vi iam menciis pri substanco el montoj apud Persepolo. Ĉu ĝi konserviĝis ĉe vi?

— Jes, jes! Mi tuj alportos! — Tais, ŝanceliĝante, ekhastis al la skatolo, kie estis konservataj ekzotikaj kuraciloj de Mezopotamio, Hindujo kaj Baktrio. La pastro trovis pecon de malhelbruna koloro, similan al rezino, kaj transdonis al du maljunaj egiptoj en simplaj blankaj vestoj. Modestaj, sed certaj, ili interparolis pri io kun la palaca kuracisto, disfrotis la pecon da kuracilo en lakto kaj, malpreminte la dentojn de Eris, trinkigis ŝin. Sur la vundon ili metis faskon da blueta herbo kun forta stranga odoro kaj firme bandaĝis.

— Kaj nun trinku via reĝina moŝto, — diris la pastro, etendante al Tais duontason da trinkaĵo, simila al travidebla, iomete opaleskanta akvo, — alie ŝoko, simila al la hodiaŭa, povos postuli grandan prezon. La vundon de la koro necesas kuraci senprokraste, ĉar konsekvencoj estos malproksimaj kaj neatenditaj.

Tais intencis preni la trinkaĵon, rememoris pri alio kaj deflankigis la tason.

— Mi dankas! Mi havas ankoraŭ unu aferon. Voku la interpretiston. Kion vi povas diri al mi? — turnis ŝi sin, elirinte sur la galerion al la atendanta ŝin pala fenico.

— Tre malmulte, reĝino: la filo de hieno diris nur kelkajn vortojn en la frakia lingvo. El ili ni komprenis, ke da senditoj estis kvar, do, ni prenis ĉiujn. Kaj li diris nomon. Mi skribis ĝin por eviti eraron, kiu povas iĝi fatala. Jen, — la interpretisto donis al Tais tabuleton.

— La nomo estas vira, sonas ionie, — diris, pensinte iom, la atenanino.

— Via moŝto diris ĝuste! — riverencis la interpretisto.

— Kie estas la murdisto?

— La filo de ŝakalo komencis kriegi kaj hurli, freneziĝinte pro doloro. Ni tranĉmortigis lin, ĉesiginte la turmentojn, nepermeseblajn al viva estaĵo.

— Vi agis ĝuste. Mi dankas vin!

Reveninte en la ĉambron, Tais aŭskultis la malfortan, egalmezuran spiradon de Eris kaj turnis sin al la maljuna pastro:

— Kaj nun donu al mi la kuracilon, mia amiko. Mi venos al vi en proksimaj tagoj, se foriros la danĝero por Eris, kaj petos gravan konsilon.

— Mi atendos vian reĝinan moŝton, — riverencis la maljunulo. — Kaj al mi tre malgaje estos adiaŭi vin!

Tais tremeris, prenis la tason kaj eltrinkis unuglute. Ĉe la lito de Eris restis unu el la egiptaj kaj la helena kuracistoj, Rojko kaj lia unua edzino. Certa pri tio, ke Eris estos senĉese observata, Tais ekkuŝis apude sur alportitan kuŝejon. Antaŭ la okuloj ekflugis flagrantaj makuloj — la trinkaĵo de la egiptoj efikis rapide.

Same mirinde rapide komencis saniĝi Eris, en la tria tago jam leviĝante sur la lito. Malforte ridetante, ŝi deklaris, ke neniam ankoraŭ estis tiel proksime al la sojlo de Hadeso kaj ne pensis, ke morto pro sangoperdo povas esti tiom agrabla.

— Oni simple perdas fortojn kaj sin mem, solviĝante en neekzisto. Se ne estus vi, mi ne dezirus reveni, — suspiris Eris.

— Ĉu al vi estas tiel malbone kun mi? — tenere riproĉis ŝin la atenanino.

— Ne pensu tiel. Simple, ju pli aĝa oni iĝas, des pli da malgajo venas pro kompreno de la vivo en ties fatala fluo. Kaj se jam okazis fari facilan paŝon al la Granda Patrino, do estas domaĝe reveni. Se ne estus vi, mi ne farus tion!

Tais karese kisis la amikinon, kaj larmoj ree ekgutis sur ties vizaĝon. Eris tenere viŝis ilin kaj forsendis Tais-on, dirinte, ke ŝi deziras dormi.

En la sekva tago Tais intencis iri en la templon de Nejto, cedis al maltrankvilo de la nigra pastrino kaj ekveturis laŭ ĉiuj reguloj: en ĉaro, sub ventumilegoj, en akompano de tridek rajdistoj. Ses gigantoj-nubianoj akompanis ŝin sur la ŝtuparo, tenante la manojn sur glavoj kaj madzoj, elstarigante la gardemajn okulojn. Tais ridetis interne. Post la ekstermo de la kvar murdistoj proksima danĝero ne ekzistis, kvankam ŝi mem starigis fortan gardon ĉirkaŭ la ĉambro, kie kuŝis Eris. Ene de la atenanino ĉio kantis pro ĝojo. Eris restis viva, nekripligita kaj estis rapide saniĝanta. En tiu humoro la ĉefpastro de Nejto ŝajnis al ŝi tre maldika, maljuniĝinta kaj malgaja.

— Kio okazis al vi, mia amiko? — demandis Tais. — Eble, vi mem bezonas helpon de kuracistoj? Aŭ mian brunan kuracilon?

— La kuracilon gardu. En ĝi estas granda kuraca forto de sukoj de Geo mem, kiujn eligas ŝia ŝtona mamo. Mi estas malgaja tial, ke vi decidis forlasi nin.

— Kaj ĉu vi ne malaprobos min pro tiu decido? Mi faris ĝin definitive post la vundo de Eris. Ni estas ligitaj per la vivo kaj la morto. Mi ne povas riski per la amikino, ĉiam preta meti sian korpon anstataŭ la mia sub baton de murdisto. Mi perdis ĉi tie, en Memfiso, du amatojn, kaj mortus, perdinte la trian.

La maljuna pastro rakontis al la atenanino antikvan profetaĵon pri lasta memfisa reĝino, kiu mirinde koincidis kun ŝia propra sento. Kaj aldonis pri popola onidiro pri reĝino Tais, veninta el fremda lando, fariĝinta egiptino kaj sukcesinta penetri en la spiriton de la Nigra Tero tiom, ke la Saisaj pastroj, farantaj nombradon de veraj reĝoj de Egiptujo, decidis inkludi ŝin en la listojn, doninte egiptan nomon.

— Kian?

— Tio estas sekreto! Demandu ilin! Kiam vi navigos en Aleksandrion — vizitu Saison.

— Mi ne meritis tion! — malgaje kontraŭis Tais. — Ĉu ne vidis la egiptoj, ke mi nur ludis la rolon, donitan al mi desupre?

— Se la aktorino, plenuminta la rolon, vekis en homoj memoron pri ilia pasinteco, noblajn sentojn de la nuno kaj pensojn pri estonteco, ĉu ne estas ŝi heroldino de la dioj kaj la mano de la sorto?

— Tiam ŝi devas daŭrigi, eĉ per kosto de la vivo!

— Ne. Ĉio antaŭdestinita elĉerpiĝas, la rolo finiĝas, kiam fortoj de la malhelaj okcidentaj dezertoj minacas al la teatro mem. La spektaklo rompiĝos tragedie, vokinte timon kaj estinginte la ĵus naskitajn strebojn.

La reĝino de Memfiso subite malleviĝis al la piedoj de la maljuna egipto.

— Mi dankas vin, amiko! Permesu nomi vin patro, ĉar kiu, se ne patro, estas la spirita instruisto de malmulte sciantaj homoj. Mi estis feliĉa — ĉi tie, en Memfiso, en via templo, mi lernis de la saĝulo el Deloso, poste de Lizipo, kaj, finfine, en ĉi-tiea mia soleco ree en tiu templo mi trovis vin. Permesu fari grandan oferon al Nejto. Mi faros ankoraŭ oferon al Artemiso je cent bovoj, pro la savo de mia amikino.

— Nur sur la malsupra nivelo de la kredo homoj bezonas sangajn oferojn por mildigi la diojn kaj la sorton, tial, ke ili starigas siajn diojn sur unu nivelon kun si aŭ eĉ kun rabobestoj. Tio estas heredaĵo de la malhelaj tempoj de sovaĝaj ĉasistoj. Ne faru tion, prefere donu monon al iu utila afero. Mi akceptos sensangan oferon, por plu instrui ĉi tie pri veraj vojoj junajn serĉantojn de vero.

— Kaj Nejto?

— Ĉu kelkaj homoj, instruitaj pri vera scio, ne estas pli plaĉaj al la diino, ol senraciaj animaloj, muĝantaj sub tranĉilo, perdante la sangon?

— Tiuokaze por kio estas farataj tiuj ritoj kaj oferoj?

La maljunulo malforte ridetis, rigardis ĉirkaŭe kaj, konvinkiĝinte pri malesto de fremduloj, diris:

— Stultaj kaj memfidaj filozofoj de aliaj kredoj plurfoje faris al ni mortigajn, kiel al ili ŝajnis, demandojn. Se via dio estas ĉiopova, do kial li permesas, ke la homoj estas stultaj. Se li estas ĉioscia, do por kio li bezonas templojn, pastrojn kaj ritojn... kaj multon de tia speco.

— Kaj la respondo al tio? — emociite demandis Tais.

— Dio, okupita pri ĉiuj homaj aferoj kaj simila al homo, estas nur imago de homoj, ne tro profundaj en fantazio. Li necesas sur ilia nivelo de kredo, kiel necesas loko por koncentriĝo kaj preĝo, kiel perantoj-pastroj. Milionoj da homoj ankoraŭ postulas religion, alie ili perdos ajnan kredon kaj, sekve, moralan fundamenton, sen kiu ne povas ekzisti ŝtatoj kaj urboj. Jen kial, dum la homoj estas ankoraŭ tre malkleraj, ni gardas la antikvajn kredojn, kvankam ni mem liberiĝis de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj. Ankoraŭ tre malmultaj, eĉ el nombro de saĝaj regantoj, scias, ke moralo de la popolo, ties edukado en digno kaj respekto al prauloj, al laboro kaj belo, estas plej gravaj por sorto de la homoj kaj de la regno. Pli gravaj, ol batalmaŝinoj, elefantoj, kirasportantaj militistoj, ŝipoj kun kvin vicoj da remiloj... ĉio ĉi detruiĝas, kiam falas la moralo kaj la eduko de la popolo. Malgrandaj kaj grandaj homoj falas en drinkadon kaj sovaĝajn amuziĝojn. En vino dronas kredo, honesto kaj digno, malaperas amo al la patrujo kaj al tradicioj de siaj prauloj. Tiel pereis nemalmultaj regnoj en Mezopotamio, pereis Persio, kreskas estonta pereo de Egiptujo, Helenujo, Kartago kaj de nova, minaca per siaj legioj Romio. La ĉefa afero, sur kiu staras la homo, estas ne armilaro, ne milito, sed etiko, leĝoj de konduto inter aliaj homoj kaj inter tuta popolo.

— Ĉu vi diris, patro, ankaŭ de Helenujo?

— Jes, reĝino. Mi scias, vi estas helenino, sed ĉu ne rimarkis vi, ke ju pli profunde falas la moralo kaj digno en popolo, des pli forte tiu penas pruvi sian superecon antaŭ la aliaj, malaltigante ilin. Eĉ tiaj grandaj sciencistoj, kiel Aristotelo, progresis en tiu malnobla afero — tiel alte penetris la veneno...

— Aleksandro ĉiam kontraŭstaris al Aristotelo, — kontraŭis Tais.

— Kaj gloron al li pro tio! Ne hastu ĉagreniĝi, jam nun anstataŭ la sovaĝa diseco de la popoloj venas ideoj de egaleco kaj unuiĝo.

— Mi scias pri la stoikistoj, patro.

— Ekzistas ankaŭ pli antikvaj instruistoj. Vi rememoros pri ili, kiam vi meditos en libera tempo.

— Kaj niaj belaj dioj... — komencis la atenanino. La pastro averte levis la manon.

— Mi ne tuŝas viajn olimpanojn, antaŭe fremdajn al ni, kvankam en la lasta tempo la kredoj de Helenujo kaj Egiptujo komencis kuniĝi en komunaj diaĵoj. Ne tuŝu ilin ankaŭ vi. Kompreno postulas multajn jarojn da meditado kaj rompado de la antaŭaj sentoj, kaj hasto kondukos nur al unu afero — al perdo de la kredo je la vivo, je la homo kaj je la estonteco. Gardu vin!

Tais kisis la manon de la maljuna pastro kaj revenis al la ĉaro, atendinta ŝin.

Preparoj por la vojaĝo pasis nerimarkitaj. Tamen disvastiĝis onidiroj pri forveturo de la reĝino en Aleksandrion, al la reĝo kaj edzo. Kune kun Tais estis forlasanta Memfison ankaŭ la bone instaliĝinta ĉi tie familio de Rojko. Forlasanta sen bedaŭro, ĉar la familiestro kaj la unua edzino ne povis forlasi la mastrinon, kaj la fenicino strebis al la maro. Estis veturonta ankaŭ la vartistino de Irana — juna duonhelenino-duonlibianino, sufiĉe klera. Ŝi ne estis sklavino, sed alligiĝis al la knabino kaj interesiĝis pri la pli aĝa filo de Rojko. Tagon antaŭ la forveturo Tais veturigis ankoraŭ malfortan Eris-on promeni inter florantaj lotusoj. La boato sensone glitis laŭ la larĝa kanaleto-lago, kun susuro invadante en densejojn de bluaj floroj kaj grandaj dikaj folioj. Iam antaŭlonge ĉi tie same floris lotusoj kaj ili veturis sur boato duope kun Menedemo. Ĉu ŝia reĝina privilegio — la luksa orumita boatego, la striita markezo kontraŭ la suno, la trejnitaj nubiaj sklavoj-remistoj — estas pli bona, pli agrabla? Neniam! Junuloj, strebante al alta stato, ne scias pri prezo, kiun ili pagos. Ne suspektas, ke juneco finiĝas kaj venos tempo, kiam ili pretos fordoni ĉion akiritan, por revenigi la feliĉajn horojn de ilia ekstere simpla, sed spirite profunda vivo, kun absorbaj travivaĵoj de la juneco! Ĉu povas okazi, ke potenco kaj riĉo blindigos ilin kaj forgesiĝos la tuta pasinteco? Ŝajne, ĝuste tiel estas ĉe multaj homoj, do ili estu feliĉaj! Sed por ŝi nun ne estas pli granda ĝojo, ol rigardi al la vigligita per belo de floroj maldikiĝinta vizaĝo de Eris, aŭskulti ekkriojn kaj plaŭdojn de la manoj de ravita Irana... La adiaŭo al Egiptujo restos bela en la memoro.

Malgraŭ sekreteco de la forveturo kaj la frua horo, grandega amaso da memfisanoj venis por adiaŭi al Tais. Sincere ĉagrenitaj, la homoj petis ŝin reveni pli baldaŭ. En la akvon kaj sur la ŝipon flugis centoj da kronoj el sankta lotuso, kies florojn estis permesite pluki nur por tiaj esceptaj okazoj. Malrapide debordiĝis la ŝipo, plaŭdis la remiloj, foriris post la poŭpon la domoj, la temploj, poste ankaŭ la piramidoj. Tais neniam plu vidos la strangan antikvan urbon, prenintan de ŝi tiom da emocioj kaj jaroj de la vivo. Ŝi ne plu vizitos la azilon de filozofoj — la templon de Nejto. Denove «ton eona» — por ĉiam!




la Biblioteko — Kreita de Ptolemeo en Aleksandrio konservejo de helenaj manuskriptoj — la fama Biblioteko — estis la plej granda en la antikva mondo.
la kabo de Aromoj — la Somalia duoninsulo.