Ĉapitro XVII

Afrodito Ambologera


Aleksandrio surprizis Tais-on per nekredebla rapideco de konstruado. Dum tiuj kelkaj jaroj, kiujn ŝi senelire travivis en Memfiso, la urbo iĝis pli granda, ol la antikva ĉefurbo de Egiptujo, ricevis bonegan kajon, vespere plenigatan de brua gaja homamaso. Multegaj ŝipoj estis balanciĝantaj en la haveno, kaj malproksime estis leviĝanta super la maro la fundamento de giganta lumturo, konstruata sur Faroso. La urbo ne estis egipta. Tais trovis en ĝi multan similecon kun Ateno, eble, intencan, sed ne hazardan. Eĉ muro, simila al Keramiko, estis apartiganta la Amafontan parton de la urbo disde la domaĉoj de Rakotiso. Ĉi tie oni same skribadis invitojn al famaj hetajroj, kiel en Ateno, Korinto kaj Klazomeno. La Muzeon kaj la Bibliotekon Ptolemeo estis konstruanta pli rapide ol aliajn konstruaĵojn, kaj ili altis super tegmentoj, altirante rigardon per blankeco de ŝtono kaj per simpleco de la arĥitekturo. Palmoj, cedroj, cipresoj kaj platanoj leviĝis en ĝardenoj kaj ĉirkaŭ domoj, rozaj arbustoj plenigis deklivojn de la alta parto de la urbo. Plej bela por Tais estis la maro, brilanta per bluo. En vasto de ĝiaj bruantaj ondoj estis disbloviĝanta laco de monotoneco de la lastaj jaroj kaj maltrankvilo, kiun kreis nedifiniteco de la estonta vivo. Nun ŝi neniam forlasos la maron! Retenante deziron tuj ĵeti sin en la akvon, verdan ĉe la bordo, ŝi ekiris for de la maro, al la monteto kun la sepultejo de Aleksandro. Tais demetis ĉiujn signojn de reĝineco, sed tamen preterpasantoj retrorigardadis al la nealta virino kun neordinare pura kaj glata vizaĝo, reguleco de kies trajtoj estis miriganta eĉ tie ĉi, en la lando, kie karakteraj por antikvaj popoloj de la Oriento kaj Helenujo cizelaj vizaĝoj ne estas raraj. Io en la irmaniero, en la kuprakolora sunbruno, en profundeco de la grandegaj okuloj, en la staturo, konturiĝanta tra la ĥitono de maldikega egipta lino, devigadis preterpasantojn sekvi ŝin per la okuloj: virojn kun subita sopiro, virinojn — kun sentaĵo de supera forto. Post ŝi lametis Rojko, ŝultr-al-ŝultre kun la pli aĝa filo, armitaj kaj observemaj, ĵurintaj al Eris ne gapi flanken.

Same kiel antaŭ kelkaj jaroj, la atenanino aliris la artefaritan monteton el maraj rulŝtonetoj, kungluitan per kalko kaj tegitan per platoj de griza Siena granito. Portiko el masivaj ŝtonpecegoj entenis gardistaron el dekestroj, estrataj de centestro-loĥago. La bronza pordo eltenus baton de plej forta sieĝa maŝino. Dum la antaŭa vizito Ptolemeo montris al Tais ruzan aranĝaĵon. Sufiĉus nur elbati la fiksilojn, kaj grandega maso da rulŝtonetoj falegus de supre, kaŝinte la tombon. Surverŝi ĝin per kalko kun ovoblanko kaj kovri per anticipe preparitaj platoj eblis dum unu nokto. Tais montris al la loĥago la fingroringon kun reĝa sigelo, kaj li malalte riverencis al ŝi. La dek militistoj malfermis la bronzan pordon, bruligis lumigilojn. En la centro de la hipogeo staris la ora, ornamita per bareliefoj sarkofago, bone konata de la atenanino. Ŝian koron, same kiel antaŭe, kunpremis angoro. Ŝi prenis kruĉon kun nigra vino kaj flakonon kun valorega oleo, kiujn alportis Rojko, faris verŝoferon al la ombro de la granda militestro kaj rigidiĝis en stranga, simila al dormo stuporo. Ŝi aŭdis susuron de flugiloj de rapide flugantaj birdoj, plaŭdon de ondoj, obtuzan tondron, kvazaŭ malproksiman frapadon de hufoj de mil ĉevaloj. En tiuj fantomaj sonoj al Tais ŝajnis, ke la potenca, aŭdebla nur por la koro voĉo de Aleksandro diris la solan vorton — «revenu!»

Revenu — kien? Ĉu sur la hejmajn bordojn de Helenujo, en Memfison aŭ ĉi tien, en Aleksandrion? La oro de la sarkofago respondis per malvarmo al tuŝo. Koncentriĝi pri la pasinteco ŝi ne sukcesis. Ŝi ĵetis rigardon al la oraj figuroj de la bareliefoj, eliris kaj malsupreniris de sur la monteto, ne plu retrorigardinte. La sento de liberiĝo, unuafoje spertita en la templo de Eriduo, firmiĝis definitive. Ŝi plenumis la lastan, kio turmentis ŝin per konscio de nefiniteco.

Tais revenis en la blankan domon sub cedroj, donitan al ŝi laŭ ordono de Ptolemeo post kiam ŝi rifuzis loĝi en la palaco. En plena reĝina kostumo la atenanino ekveturis en ĉaro kun Eris al la majesta domo de Ptolemeo. Tais antaŭ ĉio postulis izolan intervidiĝon. La reĝo, kiu estis preparanta festan renkonton kaj festenon, obeis nevolonte. Tamen kiam nubia sklavo enportis kaj malsigelis la ledan volvaĵon kun la ora brido, Ptolemeo forgesis pri la malkontento.

— Jen donaco, kiun alveturigis al mi de via nomo juna frakia sklavo, — diris Tais.

— Mi ne sendis, kvankam mi ŝatas tiajn aĵojn de rara majstreco.

— Kaj ĉu tiuj du interbatalantaj panteroj sur la surfruntaĵo nenion diras al vi?

Ptolemeo, sentante seriozecon de Tais, deziris, tamen, respondi ŝerce.

— Probable, estas senditaj de unu el viaj sennombraj adorantoj?

— Eble. El tiuj, kiuj bezonas min malviva!

Ptolemeo salte ekstaris en indigno kaj miro.

— Ordonu porti tion al kleraj kuracistoj de la Muzeo, por ke ili determinu la venenon, pro kiu mortis Boanergo kaj mia vivo ekstaris sur la randon de la abismo de Tartaro. Mi jam antaŭlonge estus tie, se ne helpus ŝi, — la atenanino almontris Eris-on.

— Ĉu de mia nomo? — piedfrapinte, ekkriegis Ptolemeo. Lia fortega voĉo disflugis tra la palaco. Ekkuris militistoj, tintante per armilaro.

— Ne koleru vane. Nek mi, nek Eris eĉ por momento pensis pri vi, sed komprenis la kalumnian mensogon. Tio estis homo el via ĉirkaŭantaro, ne dubu!

— Ne povas esti!

— Pensu vi mem, rigardu al la bildo de panteroj, mia saĝa Ptolemeo. Kaj ankoraŭ — vi nomumis heredanto la filon de Berenico, sed ne vian pli aĝan filon Ptolemeon la «Fulmon». Kaj ne mian Leontiskon. Pro tio mi dankas vin; la knabo ne mortos de la manoj de murdisto. Sed la patrino de la «Fulmo» foriris en Hadeson, dum mi ankoraŭ vivas kaj reĝas...

— Ĉu Berenico?! — La voĉo de Ptolemeo rompiĝis, kiel de mortvundito.

— Ne! — redonante al li la vivon, eksonis la certa vorto. — Jen! — Tais donis la tabuleton kun la nomo.

Ptolemeo levis la ŝultrojn.

— Demandu Berenicon. Mi pensas, la nomo devas esti konata de ŝi, kvankam ŝi ne estas komplica en la fia afero.

Ptolemeo elkuris. Li revenis post kelkaj minutoj, trenante post sin hirtan Berenicon, kiu evidente estis vestiĝanta por la festeno. Ŝian maldikan, morte palan vizaĝon misformis timo, kaj la nigraj okuloj estis transkurantaj de Tais al la edzo.

— Ĉu vi konas lin? — Ptolemeo elprenis de Tais la fatalan tabuleton. Berenico, leginte, falis al liaj piedoj.

— Mia kuzo de la patrina flanko. Sed mi ĵuras per Stikso kaj per la obskuro de Amenti...

— Ne ĵuru, reĝino (Berenico rigidiĝis pro la titolo, klare dirita de Tais), ni scias vian senkulpecon.

La atenanino levis Berenicon, kaj tiu, kvankam estis pli alta, ŝajnis malgranda antaŭ la memfisa reĝino.

— Mi ordonos tuj kapti la kanajlon! — ekkriis Ptolemeo, frapinte metalan diskon.

— Vane. Li, certe, kaŝiĝis, tuj kiam ricevis sciigon pri la fiasko de la atenco. Sed vi lin memoru, reĝo! — preskaŭ kun minaco diris Tais kaj deiris de Berenico, per ordona gesto forsendinte servistojn, alkurintajn al la voko. — Mi nuligas la feston! Hodiaŭ mi parolos kun mia edzo izole!

Ptolemeo ne kuraĝis kontraŭdiri.

Ili estis en izolo ĝis la tagiĝo, kuŝiginte Eris-on en unu el la ĉambroj. Neniu eksciis, pri kio konversaciis la reĝo kaj la reĝino. Dum la mateniĝo Tais metis antaŭ Ptolemeo la sanktan ureuson, demetis la multekoloran reĝinan bidaron kaj la egiptan veston, surmetis la ŝatatan flavan eksomidon kaj la kolieron el ungoj de nigra grifo.

El la grandega teraso de la palaco malfermiĝis aspekto de la senlima maro, kolorigita de roza rigardo de Eos.

Ptolemeo mem alportis purpuran vinon de Kretaj vitejoj kaj verŝis du maldikajn kalikojn, tornitajn el vitreca kvarco jam en la tempoj de la unuaj faraonoj de Egiptujo.

— Geliajne, reĝo! Gardu vin ĉiuj dioj de Helenujo, Egiptujo kaj Azio en viaj gloraj aferoj — aferoj de konstruanto kaj kolektanto! — Tais levis la kalikon, elverŝis iom en la direkto de la maro kaj eltrinkis.

— Dirante tiel, vi deŝiras eron de mia koro, — diris Ptolemeo, — mi sufere disiĝas de vi.

Ruzete subridinte, la atenanino frapis la flakonon por vino el korno de hinda unukorna besto de fabela kosto.

— Ĉu vi trinkas nur el ĝi, timante venenon?

Ptolemeo iomete ruĝiĝis kaj nenion respondis.

— Vi atingis grandan aĝon. Estas tempo por elekti unu reĝinon. Kaj vi ŝin elektis! Pri kio do vi afliktiĝu?

— Neforgesebla estas la granda pasinteco, kiam mi akompanis Aleksandron kaj vi estis kun ni en Mezopotamio.

— Neforgesebla, sed vivi nur per pasinteco ne eblas. Kiam estos preta ŝipo?

— Mi tuj donos ordonon al ronda ŝipo, kun forta gardistaro. Post du-tri tagoj vi povos fornavigi, nur diru, kien mi direktu la ŝipon.

— En Kipron, al Pafoso.

— Mi pensis, ke vi revenos en Atenon.

— Ĉu en la Atenon, venkitan de forpasinta Antipatro, kun Muniĥio, blokita de la makedonoj, kun freŝa tombo de veneninta sin Demosteno? Ne — ĝis vi kune kun Kasandro, Seleŭko kaj Lisimaĥo finos la militon kontraŭ Antigono. Vi, certe, scias, ke la militestro de Kasandro en Argoso forbruligis vive kvincent homojn, kaj responde la stratego de Antigono plene ruinigis kaj malplenigis la sanktan Korinton?

— Nu, ja tio estas milito!

— Milito de sovaĝuloj. Sovaĝiĝis kaj militistoj, kaj iliaj estroj, se ili povas permesi al si sur la tero de Helenujo tion, kion ne aŭdacis eĉ fremduloj. Se la milito okazas sur tiom malalta nivelo, do mi ne atendas bonon por Helenujo!

Ptolemeo rigardis al Tais, atente aŭskultante ŝin.

— Vi diras la samon, kion diras novaj filozofoj, antaŭnelonge aperintaj en la Muzeo. Ili nomas sin stoikistoj.

— Mi scias pri ili. Ili penas trovi novan moralon, elirantan el egaleco de homoj. Feliĉon al ili!

— Feliĉo ne estos! Okcidente fortiĝas la Romia regno, preta la tutan mondon mallevi ĝis sklava stato. Ial speciale malamas ili hebreojn. La romianoj imitas la helenojn en artoj, sed en sia esenco ili estas malbonkoraj, esperas nur al milita forto kaj estas tre kruelaj al infanoj, virinoj kaj animaloj. Anstataŭ teatrojn ili havas grandegajn cirkojn, kie oni murdas animalojn kaj unu la alian por amuzo de muĝanta homamaso.

— Ĉu ili majstras fari sangajn oferojn? — demandis Tais.

— Jes. De kie vi scias?

— Mi scias profetaĵon. Landojn, kie homoj faras sangajn oferojn, farante siajn diojn similaj al rabobestoj, — Helenujon, Romion, Kartagon atendas baldaŭa pereo, detruo de ĉio kreita kaj plena malapero de tiuj popoloj.

— Necesas rakonti pri tio al miaj filozofoj. Ĉu vi deziras konversacii kun ili en la Muzeo?

— Ne. Mi havas malmulte da tempo. Mi deziras vidi Leontiskon.

— Li navigas ĉe bordoj de Libio, sed jam hieraŭ, diveninte vian deziron, mi sendis rapidan ŝipon.

— Jen avantaĝo esti reĝa filo. Mi dankas vin ankoraŭfoje pro tio, ke vi decidis fari el li simplan mariston, sed ne heredanton, vicreganton aŭ alian estron. Li similas min kaj ne konvenas por tiu rolo.

— Vi transdonis al li la Kretan sangon de senlima amo al la maro. Kaj kion vi deziras por Irenion?

— Ŝin eduku Pentanasa, mia amikino el antikva familio, kies nomoj estas elĉizitaj per kipraj signoj sur monumentoj de la insulo. Mi deziras fari el ŝi bonan virinon. Ŝi havas vian sobran prudenton, vian singardemon en aferoj kaj, ŝajnas al mi, vian antaŭvidemon. La divido de la imperio de Aleksandro kaj la elekto de Egiptujo ĝis nun servas por mi kiel ekzemplo de via ŝtata saĝo!

— Mi elektis Egiptujon pro ankoraŭ unu konsidero. Ĉi tie mi estas reĝo inter popoloj, fremdaj al mi, kaj kreas novan ŝtaton laŭ mia bontrovo, elektante homojn, plej konvenajn por potenco. Dum malfeliĉoj min ĉiam defendos tiuj, kies bonstato estas ligita kun mia reĝeco. Ne ripetiĝos terura envio, kalumnio, interbataloj kaj konkuro de fortaj, sed malkleraj homoj el antikvaj familioj, kiuj ne permesis al Helenujo ekflori, kiel ĝi povus, havante tian grandan popolon. Ĝiajn plej bonajn homojn ĉiam trafadis kalumnio kaj malhonoro. Danko de la nobelaro esprimiĝadis en ekzekuto, ekzilo, perfido kaj mallibero. Rememoru Periklon, Fidion, Sokraton, Platonon, Temistoklon, Demostenon, kaj ceterajn nenombreblajn!.. Ankoraŭ kalikon, nun la mian, adiaŭan.

Siavice levis la kristalan kalikon la reĝo de Egiptujo Ptolemeo Soter, kaj subite haltis.

— Mi havas neniun riproĉon al vi dum ĉiuj ĉi jaroj, krom unu. Ĉu vi deziras scii?

Tais interesite kapjesis.

— Kial vi permesis vendi la arĝentan Anadiomena-n, prezentantan vin? Ĉu ne sciis vi, kiel mi amas vin kaj virinan belon, kaj ĉion, kio estas ligita kun vi?

— Mi nenion permesis. Tiel faris la sorto. Lizipo destinis la statuon al Aleksandro, sed komence la reĝo ne havis tempon, kaj baldaŭ li forpasis. Tiam jam vi ne havis tempon por skulptaĵoj. Sed mi ĝojas, ke la Anadiomena foriris en Hindujon. Tie estas tute speciala rilato al virina belo, kaj en la nuna stato de Helenujo mi ne estas certa pri konservo de statuo el arĝento, eĉ se ĝin oni starigus en templon.

— Bone, do vi pravas, kaj mi ĵetas for mian riproĉon. Alvorte, Seleŭko, kiam li estis saviĝanta ĉe mi, diris pri planoj de ekspedicio al Hindujo. Mi konsilis al li rezigni kaj cedi sian parton de Hindujo al Ĉandragupto. Kaj li diris, ke cedos — se tiu donos kvincent elefantojn!

— Li estas ĉarma, tiu giganto kaj kolektanto de gigantoj!

— Ne tiom ĉarma, por vira rigardo. Elefantoj estas potenca batala forto, movebla, pli bona ol falango kaj peza kavalerio. Seleŭko ne vane kolektas elefantojn por sia armeo. Mi kaj li estas amikoj, sed ĉu amikos kun mi kaj miaj heredontoj lia heredonto?..

Por kontraŭstari al liaj elefantoj, mi devos akiri proprajn. Hindujo estas neatingebla por mi, tial mi akirados elefantojn el Libio. Kaj en tio estas vere netrotakseblaj la kolektitaj de vi informoj pri vojoj suden, speciale pri la navigoj en Punton. Mi jam ordonis ekipi ŝipon, ili navigos laŭ la Eritrea maro al la kabo de Aromoj kaj pluen, de kie egiptoj alveturigadis ĉiajn bestojn. Elefantoj en Libio estas aliaj, ol en Hindujo, ili havas pli grandajn orelojn, grandegajn dentegojn kaj malkrutajn dorsojn, estas pli sovaĝaj kaj pli malfacile dreseblaj. Tamen por batalo ili eĉ pli konvenas, ol la hindaj, pro pli kolera karaktero kaj kuraĝo. Ĉu ne estas amuzaj la zigzagoj de la sorto? Vi helpis al Seleŭko akiri elefantojn per via statuo, kaj al mi — eĉ pli, eksciinte la lokojn, kie oni ilin prenas. Mi ankoraŭfoje dankas vin.

— Jam tagiĝis! — rememorigis Tais al la absorbiĝinta reĝo. — Berenico suferas, kaj ankaŭ mi jam devas foriri.

Ptolemeo kaj Tais faris verŝoferon al la dioj, brakumis kaj kisis unu la alian, kiel gefratoj. La atenanino vekis Eris-on, ĝissate dormintan sub plaŭdado de la fontano. Ili ekiris perpiede al sia domo, kaŭzante saman admiron de preterpasantoj, kiel antaŭ multaj jaroj. Neniu povus diri, ke la kvardek-jara Tais kaj la tridek-kvin-jara nigra pastrino aĝas pli ol kvindek jarojn sume.

— Se vi scius, kiel facile estas en eksomido! — ekkriis Tais. — Kaj ne necesas observadi proprajn gestojn, vortojn, esprimon de la vizaĝo, por ne konfuzi la regatojn. Nun mi ne havas regatojn kaj nenion devas! Mi povas kanti, kvankam ne kantis tiom delonge, ke, eble, perdis la voĉon.

— Unu regatinon vi havas ĉiam, — Eris, ridante, riverencis en la flata azia maniero. La atenanino haltis, pririgardante la amikinon. Eris nekomprene levis la brovojn.

— Vi rememorigis min pri unu grava afero. Mi preskaŭ forgesis pri ĝi!

— Pri kiu afero?

— Vi vidos! Mi scias, inciti vin per aludoj estas senutile. Mi simple ankoraŭ ne finpensis.

Laca post la nokta maldormo, Tais kun ĝuo donis sin al langvoro de baniĝo kaj forta Ionia masaĝo. Ŝi tradormis la tutan tagon ĝis la malhelo, kaj duonon de la nokto trasidis sur la teraso, pripensante renkontiĝon kun la filo. Leontisko nun aĝas ĉirkaŭ dek kvin jarojn, li proksimas al la aĝo de efebo. Tais decidis kunigi la rendevuon kun la filo kaj renkontiĝon kun la maro. Ili veturos al Faroso, tie, kie Nearĥo montris al ŝi Kretajn ruinojn inter arbustoj kaj sablo. Tie ŝi plonĝadis sub plaŭdo de ondoj kaj krioj de mevoj sur la senhoma bordo... Kaj ŝi kunprenos Eris-on. Ankoraŭ ne estas klara la rilato de la amikino al la maro. Estus amare, se ŝi perceptus ĝin alie, ol Tais mem. Ja ekzistas nemalmultaj homoj, kiujn la maro maltrankviligas, marmalsanigas, simple timigas...

La atenanino povus ne maltrankviliĝi. Tiu tago iĝis por ŝi vera festo. Cigne blanka boato estis distranĉanta bluajn ondojn, milde kaj karese balancantajn la ŝipeton. Leontisko estis svelta, kiel la patrino, kun samaj grizaj okuloj kaj kupra sunbruno, kiel ĉe Tais, jam kun lanugo super la supra lipo; la filo ne deŝiradis de ŝi la admirantajn okulojn dum la tuta vojo ĝis la norda bordo de Faroso. Parton de la bordo oni jam ĉirkaŭkonstruis per skrupule alĝustigitaj ŝtonoj, metitaj sur gigantaj ŝtonpecegoj de la antaŭa Kreta haveno. Lasinte la boaton ĉe la okcidenta varfo, Tais kun Leontisko kaj Eris ekiris al la malproksima rando de la kajo. La profunda akvo malhelis sub kruta mureto. Nevole imitante Aleksandron, ŝi verŝis en la maron miksaĵon de vino kaj aroma oleo kaj ordonis al Leontisko malproksimen ĵeti la oran lekitionon.

— Nun ni fordoniĝu al Tetiso! — gaje kriis ŝi. Leontiskon ne ĝenis nudeco, same kiel ŝian patrinon, pro korpa perfekteco, karaktera al la antikva loĝantaro de la Interna maro. La knabo malvestis sin kaj plonĝis. Egalmezure ruliĝantaj ondegoj apud la insulo estis diseriĝantaj en etajn, rapide plaŭdantajn ondojn.

— Panjo, venu! — vokis Leontisko, per fortaj impetoj fornaĝante pli malproksimen, kie ondoj iris malpli rapide kaj pli minace, ŝvelante kiel pezaj gigantoj. Aro de delfenoj montris la angulajn naĝilojn kaj nigrajn dorsojn, alproksimiĝante al la naĝantoj. Reteninte la spiron, Tais glitis en la densan, elastan akvon, kiu ĉirkaŭigis ŝin per odoro de vasto kaj forto. Finfine! Por kelkaj momentoj ŝi eĉ forgesis pri Eris. Klininte la kapon, tiu estis atente rigardanta en profundon.

— Eris, kara, naĝu ĉi tien! — kriis Tais kaj eĉ ektimis pri fulma rapido, kun kiu ĵetis sin en la maron la nigra pastrino. La atenanino sciis, ke Eris naĝas kvazaŭ malvolonte, sen la pelanta ĝojo, kiu kaptas Tais-on en akvo. Sed ĉi tie Eris kun sia batala kriego: «Eriale! Eriale kaj Eris!» — naĝis, atingante Leontiskon, neniom timante obtuzan minacan bruon, kun kiu leviĝadis kaj malleviĝadis ondegoj en la alta maro.

— Sankta Patrino de Dioj! Kiel facile estas naĝi en tiu ĉi densa akvo! Ĉi tie ne estas humido kaj malhelo de marĉo, kiel en rivero aŭ lago. La maro tenas karese, — ĝoje rakontis Eris al la amikino. Kaj Tais jubilis.

Vento ekblovis el la oriento, estingis spegulan briladon sur la deklivoj de ondegoj, dispremis ties akrajn pintojn. Kaj al Tais ŝajnis, kvazaŭ nevideblaj nereidinoj ĉirkaŭis ilin, regalante per plaŭdfrapoj la kolon kaj la ŝultrojn, petole ŝprucante al la vizaĝo, glatumante la korpon sub la akvo per karesaj manoj. Ŝi diris pri tio al Leontisko, kaj ree ŝin mirigis rigardo de la knabo, atente observanta ŝin.

Eris baldaŭ laciĝis, ankoraŭ ne restariginte plene siajn fortojn. Tais kaj Leontisko daŭre plonĝadis, irante al profundo, naĝadis kaj renversiĝadis, imitante delfenojn, kiuj rapidis flanko ĉe flanko kun ili, strabante per la malgrandaj amikemaj okuletoj kaj elstarigante la ridetemajn blank-nigrajn faŭkojn.

Lacaj, ili finfine elrampis sur glataĵon de granitaj platoj. Eris priverŝis la amikinon per sensala akvo, forlavis la salon kaj helpis kombi la nigrajn harligojn. Leontisko, sekiĝanta malproksime, sinĝeneme alproksimiĝis al la patrino kaj kliniĝis al ŝiaj piedoj, brakuminte la fortajn genuojn.

— Diru la veron, panjo, ĉu vi estas diino?

Renkontinte petegan rigardon de la klaraj grizaj okuloj, Tais nege balancis la kapon.

— Sed vi ne estas simpla mortemulino, ĉu? Vi estas nereidino aŭ nimfo, cedinta al mia patro. Mi aŭdis, pri tio flustris servistoj en la palaco. Ne malakceptu mian peton, panjo, diru. Mi nur deziras scii. — La knabaj manoj, fortikiĝintaj en laboro kun remilo kaj velo, pli dense kunpremis la genuojn de la patrino. La varmega kredo de la knabo devigis la koron de Tais tremeri. Ŝi rememoris pri Aleksandro. Unu aludo de ŝia patrino donis al li necesan kredon pri si. Kaj samtempe la ĉiama veremo ribelis kontraŭ la trompo.

— Vi pravas, knabo! — subite diris Eris, kiu staris apude. — Via patrino ne estas simpla mortemulino, sed ŝi ankaŭ ne estas diino.

— Do mi pensis prave. Vi estas unu el la filinoj de Tetiso kaj de mortema viro. Kaj tiu zoneto kun stelo sur vi estas sorcaĵo de mortema vivo? Kiel la zono de Hipolita? Ĉu?!

— Jes!.. Mi ne estas senmorta, ne posedas potencon de diino kaj ne povas doni al vi miraklan forton aŭ nevundeblon en batalo, — haste aldonis la atenanino, — sed mi donis al vi amon al la maro. Tetiso ĉiam estos favora al vi.

— Kara, kara panjo! Jen kial vi estas tiel superhome bela. Tio estas feliĉo — esti via filo! Mi dankas vin. — Leontisko kovris per kisoj la genuojn kaj la fingrojn de Tais.

Ŝi levis la filon, glatigis buklojn de liaj nigraj haroj kaj diris:

— Iru, vestu vin. Tempas veturi!

La vizaĝon de la knabo plenigis malgajo.

— Ĉu vi ne povas preni min kun vi? Por ni estus bone kune!

— Mi ne povas, Leontisko, — respondis Tais, sentante spasmon, kunpremantan la gorĝon. — Vi devas esti kun la patro, sed ne kun la patrino. Vi estas viro, maristo. Venkadu la maron por ĝojo de homoj, sed ne por buĉi ilin. Kaj mi kun Tetiso ĉiam estos kun vi!

Leontisko turniĝis kaj ekiris al sia vesto, ĝustatempe, por ne ekvidi larmojn de la patrino.

Post la mara baniĝo Leontisko kvazaŭ elkreskis. Dum la revena vojo li eĉ pli alte tenis la fieran kapon kun subtilaj Kretaj trajtoj de la vizaĝo. La boato estis alproksimiĝanta al la haveno, kiam la knabo tuŝis la patrinon kaj flustre demandis, almontrante al Eris:

— Ĉu ŝi same?

— Eĉ pli, ol mi! — same flustre respondis Tais.

Leontisko subite prenis la manon de la nigra pastrino, almetis al la frunto kaj la vango kaj kisis la polmon. Ege mirigita Eris kisis lin al ambaŭ vangoj — favoro, donita ĝis nun al neniu. Tais pensis, kiel bone estus por la knabo havi tian amikon apude. Ne estante diino, ŝi ne povis scii, ke post kvin jaroj, en granda mara batalo ĉe Salamiso, en profunda golfeto de Famagusto, sur la orienta fino de Kipro, Ptolemeo plene malvenkos, kaj Leontisko estos kaptita. Tamen, la nobla venkinto, favorato de la atenanoj, Demetrio Poliorketo, baldaŭ redonos la filon al Ptolemeo kaj mem estos venkita de tiu. La monumento de la venko de Demetrio — la statuo de flugilhava Niko — sur insulo Samotraco dum jarmiloj admirigados homojn de ĉiuj popoloj kaj lingvoj!

La maro, kvazaŭ salutante revenon de sia filino, estis mirinde kviete portanta «Kirka-n», la ŝipon de Tais, sud-okcidenten for de Aleksandrio, al la insulo Kipro. La atenanino rememoris pri siaj antaŭaj navigoj. Ĉiu distingiĝis per tre bona vetero. Kiel ne eblis kredi je speciala favoro de Tetiso?

— Oni kalkulas, ĝis Pafoso sur Kipro estas kvincent egiptaj sĥenoj, — diris al Tais la ŝipestro, mem estinta sperta direktilisto el Astipalajo, — sed mi mezuris pli — du mil okcent stadiojn.

— Kiel oni povas mezuri maron? — demandis mirigita Eris.

— Estas kelkaj rimedoj, sed mi uzas la plej simplan, — la ŝipestro mallarĝigis la okulojn, rigardante malproksimen, — ĉe tia bona vetero kaj malgrandaj ondoj. Rigardu mem!

Laŭ ordono de la estro sur la ferdekon eliris du maljunaj maristoj, unu kun grandega pafarko kaj fasko da maldikega ŝnureto, la alia kun mara klepsidro, stabila ĉe ondado. Fiksita sur larĝa zono, la maristo kun la pafarko ekpendis super la akvo, apogante sin per la nudaj piedoj al la ŝipflanko, kaj elpafis sagon, kiu ektrenis la ŝnureton kun surligitaj sur ĝin kolorigitaj fiŝaj naĝvezikoj. Dufoje la ŝnureto kuŝiĝis malsukcese, triafoje ĝi traflugis per rekta vojeto. Tuj kiam la pruo de la ŝipo trafis al la komenco de la ŝnureto, la direktilisto frapis kupran diskon, kaj la dua maristo startigis la klepsidron. Alia frapo aŭdiĝis, kiam la pruo de la ŝipo trapasis la finon de la ŝnureto.

— Nombro de gutoj? — kriis la direktilisto.

— Tridek unu, — sekvis la respondo.

— Vidu, — klarigis al Eris la estro, — la ŝnureto, longa je duonstadio, kuŝiĝis rekte, ne estis kurbigita de ondoj danke al la sperteco de miaj maristoj. La ŝipo trairis ĝin dum tridek unu koraj batoj aŭ klepsidraj gutoj. Necesas korekti kalkulon por ondo kaj sinuoj de la ŝnureto. Proksimume mi diros: nia «Kirka» faras ĉirkaŭ sesdek stadiojn dum horo — tre bona iro sub meza velo, sen remiloj. Kalkulu, kiom da tempo necesos por ĝisiri Pafoson, sed nur mense — ne koleru la Maran Maljunulon! Por mezuri distancon ĝuste, necesas fari dum vojaĝo multajn mezurojn. Ŝanĝiĝas forto de vento, fluo — la vojo estas longa...

La direktilisto elektis tempon, kiam la etesioj — someraj ventoj, blovantaj al Egiptujo, — por mallonga tempo ŝanĝas sian direkton kaj portas ondojn el la nord-okcidento. La maro malheliĝis, akceptinte la koloron de Ĥia vino, kaj sur ĝia morna vastaĵo estis vice kurantaj blank-kolharaj ĉevaloj de Pozidono. Forta vento deŝiradis ŝaŭmon de iliaj pintoj, brilantan sub la suno en la sennuba ĉielo. Tia aspekto de maro estas kutima al ĉiu heleno, kaj la forteco de la ventoj ne konfuzis la maristojn — ili sciis, ke vespere ĝi malgrandiĝos, kaj la plej terura afero — nokta tempesto — ne okazos.

Tais kaj Eris kantadis sur la ŝipnazo, ludante por si sur sistro kaj citaro, plej diversajn kantojn: helenajn, malgajajn kaj melodiajn; longajn kaj malserenajn persajn; abruptajn, akrajn fenicajn kaj egiptajn; kantojn de libiaj piratoj kun sovaĝaj elkrioj kaj fajfoj, kaŭzante grandegan admiron de la maristoj kaj kolerigante la direktiliston, ĉar la maristoj iĝadis malatentaj.

Tais izoliĝadis por ludoj kaj konversacioj kun la filino en aparta loko inter la malantaŭa ferdekdomo kaj la ferdeka rando, barita per kanaj plektaĵoj kontraŭ vento kaj ŝprucoj. En unu el tiaj sinceraj konversacioj Irana ŝokis Tais-on per sia revo fariĝi hetajro. Kun infana naiveco Irana estis rakontanta pri riĉaj donacoj, kiujn ricevas hetajroj, pri festenoj kun muziko kaj dancoj, pri adorado de viroj, faligitaj al la piedoj per sola rigardo de la hetajro.

Ju pli kuntiradis la brovojn la patrino kaj pli larĝe ridetadis Eris, des pli elokvente la knabino penis pruvi sian pravecon. Ŝi atingis ditirambojn al kisoj kaj karesaj brakumoj de viroj.

Kolera Tais komprenis, en kio estas la afero. Ŝi trankviliĝis kaj komencis pacience klarigi al la filino, ke oni rakontis al ŝi fabelojn: en la vivo, pri kio ajn okupiĝu homo, kaj speciale virino, ĉio okazas ne tiel facile kaj sennube.

— Por ni, virinoj, ekzistas ne tiom multaj vojoj en la vivo, kiom donis la dioj al la viroj, — mallaŭte parolis ŝi al la filino, karesante ŝiajn rektajn kaŝtankolorajn harojn kaj rigardante en la seriozajn brunajn okulojn. — Ĉiu vojo tial devas esti elektata skrupule. Necesas scii kaj pesi ĉiujn kapablojn, donitajn al ni de la dioj, kaj eblojn de ilia plibonigo. La vojo de hetajro estas unu el la plej malfacilaj. Ĝi similas al vivo de pentristo, muzikisto, arĥitekto. Kiu el viroj estos tiom stulta, por fariĝi muzikisto, ne havante muzikan aŭdon? Sed junulinoj ofte pensas, ke ĉarmo de juneco, melodia rido kaj malpeza irmaniero estas rimedoj, jam sufiĉaj por atingo de sukceso. Ne, malĝuste. Misa vojo dum jaro, dua — kaj poste estos porka vivo en drinkadoj kun krudaj, brutsimilaj fremduloj en apudhavenaj domaĉoj. Se vi posedas perfektan korpon, belan vizaĝon, bonegajn harojn, kapablojn de kantistino kaj dancistino, do tio sufiĉas nur por sklava aktorino, nemalofte premiata per batoj de la trupestro. Sed por iĝi bona hetajro, krom eksteran aspekton kaj graciecon, vi devas havi elstaran memoron, legi en la tri dialektoj, ami kaj memori historion, scii fundamentojn de filozofiaj instruoj. Tiam vi parolos kun poetoj kaj filozofoj kiel egala kaj leviĝos super viroj malpli dotitaj. Kaj eĉ tio ne sufiĉas! Vi devas havi senriproĉan guston en vestoj, kompreni la arton de skulptado, pentrado, eble, pentri mem. Vi devas rekonadi homojn per unua rigardo, obeigi virojn, ne perfortante ilian volon, esti mastrino en simpozioj. Ankoraŭ interesiĝi pri atletiko, tia, en kiu vi povos konkuri kun viroj. Min, ekzemple, oni opinias bona rajdistino kaj eĉ pli bona naĝistino... Mi ankoraŭ ne diras al vi alion, almenaŭ tion, ke necesas havi eltenemon de spartano, reziston al vino de barbaro, sanon de Kreta virbovo. Se vi, havante embriojn de ĉio listigita, ekde la sesa ĝis la dek tria jaroj pasos en Korinto la lernejon kaj tiuj sep jaroj estos priverŝitaj per viaj infanaj larmoj de ofendoj, elprovoj, laboroj kaj punoj — tiam vi iĝos vere fama hetajro! Se al vi fortunos, se vi ne ekmalsanos kaj via belo ne velkos tro frue...

Tais apogis la dorson al la plektaĵo kaj fermis la okulojn, kvazaŭ lacigita de la rememoroj.

Mallaŭtiĝinta Irana longe silentis, alpremiĝinte al la patrino, kaj diris:

— Mi komprenis, panjo! Mi ne plu deziras esti hetajro.

— Vi estas racia kaj prudenta, filino de la reĝo, kiu famiĝis per singardema saĝo. Iru dormi, venas varmego. Kaj sendu al mi la vartistinon.

Tuj kiam la knabino foriris, Tais salte ekstaris kaj en malpacienco kelkfoje pasis sur la ferdeko. Eris brakumis ŝin, bone sciante humorojn de la amikino.

— Nenio okazis, simple la knabinaĉo maturiĝis por edzineco, kaj la deliraĵojn, kiuj nebuligas ŝian kapon, ŝi eldiras al Irana.

— Mi malmulte okupiĝas pri la filino, se...

— Do tio estas via kulpo, sed ne de la vartistino! — ridetis Eris.

Tais stamfis kaj subite ekridis.

— Vi pravas. Sed mi montros al ŝi hetajron!

— Tro malfrue komencis vi montri ferocon de reĝino. Se vi deziras scii, do ankaŭ en tio estas via miso.

— En kio, ho diino de justo!

— Vi preteratentis. Por la knabinaĉo venis la tempo. Ŝi malŝparos sin al vanaj sinturmentoj, ŝiaj streĉitaj mamoj malleviĝos sen amo. Kiu kulpos? La pli aĝa! Ŝi ja loĝas ĉe vi, do anstataŭu por ŝi la patrinon.

— Estas malfacile kun kleraj knabinoj el bonaj familioj. Ŝi tro frue kaj tro multe legis!

— Eble, pri viaj aventuroj? Nemalmultaj libroj jam estas verkitaj pri Aleksandro kaj liaj proksimuloj...

Alkuris la vartistino — grandmama rapida knabino kun nigraj revemaj okuloj kaj longaj okulharoj.

— Voku Rojkon! Diru, ke li alportu pecon de ŝnuro.

Venis la maljuna tesaliano, atende rigardante al Tais.

— Malvestu vin! — ordonis la atenanino al la vartistino, kiu mirigite ekgapis al la mastrino. Eris, kaŝante rideton, ŝiris agrafojn de ŝia ĥitono. Kiel vera helenino, la junulino portis nenion, krom supera vesto.

Tais tuŝis la mamon de la junulino, balancis la kapon kaj demandis:

— Ĉu vi ŝmiradis per suko de cikuto? Ĉu longe?

— En Pianepsiono estos kvina monato de dua jaro, — balbutis la vartistino.

— Frenezulino! Vi povus konsiliĝi kun mi... Nun ili restos tiaj ŝtonaj!

— Kaj bone! — kuraĝiĝis la junulino.

— Ĉu cikuta suko estas tiom sorĉa? — miris Eris.

— Se mamo estas malgranda, ĝi kreskigas ĝin kaj por ĉiam fiksas. Tamen necesas strikta mezuro, sed nia stultulino, ŝajnas al mi, trouzis ĝin.

— Denove via miso, — severe diris Eris, — la mastrino devus iam anstataŭi la patrinon.

— Jes, mia justa amikino, vi pravas, — diris Tais, kritike pririgardinte la florantan korpon de la vartistino.

— Reĝino... sinjorino... mi ne scias, per kio...

— Ne, vi scias! — interrompis Tais, penante doni al la voĉo necesan ferocon. — Vi ekrevis pri amoro, deziras iĝi hetajro kaj ŝtopis per viaj deliraĵoj la kapon de mia knabino.

— Sinjorino, mi nur rakontis, kion mi legis!

— Malvero! Vi aldonis ankaŭ viajn proprajn revojn. Mi ilin plenumos. Iru, kiel vi estas, tien, kie lokiĝas niaj maristoj. Vi plezurigos ilin ĝis la fino de la navigado. Vi komencos vian vojon al la servo por Afrodito. La maristoj sopiras pri virinoj, iliaj kisoj estas firmaj, la korpoj estas fortaj, brakumoj estas senlacaj. Kion vi ankoraŭ deziras.

— Reĝino!..

— Mi malpermesis rememori mian titolon! Forgesu ĝin!

— Sinjorino, indulgu! Mi ne pensis... ne deziris...

— Ĉu vi ne deziras servi al Afrodito, fordoninte vian zonon al la ŝipo? Tiuokaze vi malbonintence tentis mian filinon! Viaj vortoj estis mensogaj, kaj vin oni devas fordoni al la Mara Maljunulo. Rojko! Ligu al ŝi la manojn kaj la piedojn kaj ĵetu en la maron! — nerimarkeble palpebruminte, ordonis Tais al la tesaliano.

— Oĉjo Rojko! Vi ne povos! — ekkriis la junulino.

— Povos! Donu la manojn! — respondis la maljuna militisto, terure montrinte la dentojn. La junulino falis al la piedoj de Tais, tremante kaj plorante.

— Sufiĉas. La ludo estas finita! — subite ekridis la atenanino. — Ekstaru. Nun dekfoje pensu, antaŭ ol ion rakonti al Irana.

— Ho sinjorino, ĉu vi ŝercis? Ĉu vi ne koleras?

— Koleras! Sed mi ne povas plu turmenti vin kaj... lin. — Ŝi almontris trans la angulon de la konstruaĵo, kie, pli pala ol kreto, la pli aĝa filo de Rojko kunpremiĝis, preta al salto.

— Ĉu mi povas iri? — demandis la junulino, kliniĝante, por levi la ĥitonon.

— Iru! Kaj jen al vi por memoro! — Tais tiel plaŭdbatis la vartistinon, ke sur la haŭto restis spuro de la fingroj, kaj la junulino ŝrikeris. Eris donis al ŝi duan plaŭdbaton kaj puŝis en la dorson. La junulino ekkuris en la ejon, disponigitan por la virinoj.

— Ne staru, kiel perdita, — diris Tais al la filo de Rojko. — Estu viro, iru kaj konsolu.

La junulon kvazaŭ forblovis vento.

— Vi batis ŝin ĝis larmoj, — riproĉis Eris.

— Mi ne scias, kiu havos larmojn, — respondis Tais, blovante al la fingroj, — tia fortika knabinaĉo! Kaj nun, mia kara Eris, ni okupiĝu pri vi.

— Vi hodiaŭ reĝas, ho leonino, — ŝercis Eris, kun ioma timeto rigardante al la amikino.

— Leonino nun iĝos vi, — promesis Tais kaj kondukis la amikinon en sian ĉambreton, kies pordo estis eliranta al la direktila ponteto, sed ne en la poŭpan ejon, aranĝitan por la virinoj por la tempo de la navigado.

— Ekstaru antaŭ mi kaj tenu la spegulon. Ne, ne tiel, turnu ĝin al vi! Fermu la okulojn!

Eris obeis, konante la emon de Tais al neatenditaj kaj ĉiam amuzaj petoloj.

Tais trovis skrupule kaŝitan skatolon el cizelita arĝento, elprenis diademon en aspekto de du serpentoj, kunplektitaj el drato de verda oro. La kapoj de la rampuloj, larĝigitaj, kiel ĉe Nago en la templo de Eriduo, estis disirantaj kruce, kaj ĉiu tenis en la malfermita faŭko globeton de sardonikso — striita, blank-nigra agato. La atenanino surmetis la ornamaĵon sur la kapon de Eris. Ĝi montriĝis konvena, kaj ne mirinde. Ĝin faris laŭ mendo de Tais la plej bonaj majstroj de Aleksandrio dum tri tagoj. Anstataŭ diademo aŭ stefano rezultis krono de ia etiopa reĝino.

— Nun rigardu!

Eris ne retenis miran ekkrion.

— Mi ordonis fari la okulojn safiraj, konvene al la koloro de la viaj, sed ne el rubeno, kiel sur amuletoj de hebreaj belulinoj, — diris kontenta Tais.

La diademo mirinde konvenis al la nigraj haroj kaj la malhel-bronza haŭto de la amikino.

— Ĉu tio estas por mi? Por kio?

— Ĉu vi memoras, en mian kapon venis io en Aleksandrio. Mi ne diris tiam. Ni veturas en la landojn, kien homoj kun tia, kiel via, koloro de la haŭto trafas aŭ kiel sklavoj, aŭ kiel gastoj de reĝa familio. Do, por ke vin oni ne opiniu sklavino, vi portos la ornamaĵon, eblan nur por tre altrangaj personoj. Memoru pri tio kaj tenu vin kiel reĝidino. Kaj anstataŭ la barbara koliero el venenaj dentoj de Nagoj...

— Mi ne demetos ĝin! Tio estas distingilo, pli valora ol ajna alia!

— Bone, nur surmetu super ĝi... — Tais agrafis sur la kolo de Eris la kolieron el ĉiel-bluaj beriloj.

— Ĉu vi fordonas al mi la donacon de la ĉefpastrino de Kibela? — ekkriis Eris.

— Dum vi portas ĝin, neniu ekdubos pri via stato. Tio estas vere reĝa aĵo!

Protestoj de Eris neniom hezitigis la atenaninon, kaj la kunvojaĝantoj iĝis frapitaj de beleco de la ornamaĵoj.

Finfine venis la momento, kiam alproksimiĝis Kipro. La atenanino alpremis la manojn al la brusto — signo de speciala emocio. La ŝipo estis aliranta al la hejma anguleto de la Interna maro, kvankam malproksima, sed simila al ĉiuj aliaj insuloj de Helenujo. Post tiomaj jaroj, pasigitaj en interesaj, impresriĉaj fremdaj landoj, venis la horo de renkontiĝo kun la patrujo. La pinto de Olimpo Tridenta, ordinare kaŝita malantaŭ nuboj, elŝoviĝis klare super blua nebulo de montoj, kovritaj de densegaj arbaroj. Laŭ ordono de Tais la ŝipestro ne iris en la multhoman Pafoson, sed ĉirkaŭiris la Nordan kabon kaj eniris en la Oran golfon, kie troviĝis bienoj de amikoj de la atenanino.

La travidebla aero, la lazura golfeto, amfiteatre enĉizita en purpurajn montetojn, kvazaŭ transportis Tais-on en la hejman Atikon. Ŝtona varfo, blanka vojo al monto, sur kies ŝtupegoj lokiĝis farbitaj per rozkolora argilo dometoj sub cipresoj, platanoj kaj larĝbranĉaj pinoj. Pura strieto de fonto, falanta de sur alto en platan basenon sur la bordo, estis diseriĝanta en etajn gutojn. Super la domoj iris strioj da malhela verdo de mirtaj densejoj, abunde kovritaj de blankaj floroj, signo de varmega somermezo. La neimitebla aromo de mara bordo en suna somera tago estis vekanta infanajn rememorojn pri la vivo en la atika vilaĝo sub tenera zorgo de plenaĝuloj. Kaj Tais, forsendinte reen la ŝipon kun danka letereto al Ptolemeo, kvazaŭ mergiĝis en la infanecon.

En la sama vespero la loĝantoj de la vilaĝeto ekiris al templo de Demeter por preĝo pri roso, tiom grava por terkulturisto.

Ĉiutage Tais kune kun Irana, ŝia vartistino kaj Eris fornaĝadis al la okcidenta flanko de la golfeto, defendata de longa kabo, elrampanta en la maron kvazaŭ spino de drako. Tie ili banadis sin ĝis plena lacego, grimpadis sur rokojn, maĉadis dolĉajn brunajn karobojn kaj pripafadis unu la alian per iliaj malmolaj metale briletantaj kernoj. La eta Irana vivis en plena admiro pro la transformiĝo de la reĝino-patrino en amikinon. Kiel evidentiĝis, la amikoj de Tais havis tutan areton da knabinoj aĝaj de ok ĝis dek du jarojn: propraj filinoj kaj nevinoj, filinoj de servistoj kaj sklavoj, laŭ malnovaj moroj, ili ĉiuj ludis kune. Freneze kuradis en tuŝludo, grimpadis por karoboj en densejojn sur ŝtonaj deklivoj, kie plumecaj kaj malhelaj brilantaj folioj de karobarboj ĵetadis malvarmetan ombron; plektadis florkronojn kaj dancadis furiozajn dancojn, zonitaj per girlandoj, sub la arda suno, aŭ, tute nudaj, sub la hela luno. Plonĝadis, penante trovi anguleton kun restintaj post kolektistoj arbustetoj de sangruĝa koralo. Aŭ, en noktoj de plenluno, konkuradis, kiu plej fore naĝos laŭ la arĝenta vojeto kun kaliko en la mano, por fari verŝoferon al Tetiso, Pozidono kaj Hekato malproksime de la bordo.

Tais kaj Eris partoprenadis tiujn amuzojn, kvazaŭ dektrijaraj — la mistera aĝo, kiam en la korpoj de knabinoj estiĝas ekvilibro en evoluo de ĉiuj flankoj kaj Geo-Tero vekas la fortojn de klarvido kaj senkonscia komprenado de la sorto, kiam firmiĝas la ligoj kun la Granda Patrino, Artemiso kaj Afrodito.

Fojfoje Tais kaj Eris prenadis fortikajn ĉevaletojn de la Kipra raso, bone grimpantajn sur montoj. Post la pereo de Boanergo la atenanino ne plu deziris akiri propran ĉevalon.

Kiel iam en Ekbatano kun Hesiona, ili grimpadis sur montojn laŭ krutaj padoj, elektadis forte elstarantan rokon, pendantan en la aero sur terura alto, kaj instaladis sin sur ĝi.

Alto ebriigadis Eris-on. Brilante per la okuloj, retroklinante la kapon, la nigra pastrino kantadis strangajn kantojn en la lingvo, nekonata de ŝi mem, kiujn ŝi ellernis en frua infaneco ĉu en la templo, ĉu en la forgesita patrujo. Malrapida, senfine malgaja melodio forflugadis kiel mortanta birdo. Kaj subite ekbriladis vicoj da vortoj, plenaj je pasio kaj kolero, kuradis, atingante la malgajon de la antaŭa melodio, kaj ekflugadis en la helan ĉielon, kiel kria preĝo pri justeco kaj konsolo. Ene de Tais ĉio komencadis respondi al tiu impeto, pli forta pro sovaĝa lumo de la malheliĝintaj okuloj, pro brilo de la dentoj kaj pro la pufiĝantaj naztruoj de Eris. Pro la sorĉa kanto ŝi deziris ekstari sur la randon de la klifo, larĝe disĵeti la manojn kaj ĵeti sin malsupren, en la malhelan verdon de la apudbordaj arbaroj, kiu de ĉi tie ŝajnis muska kovraĵo.

Tais ne timis alton, sed miregis pri malvarmsangeco de Eris, kiu povis ekstari kun la dorso al la abismo sur la rando mem de la krutaĵo kaj ankoraŭ almontradi ion.

Armitaj per lancoj, ili faradis eĉ pli malproksimajn vojaĝojn. Tais deziris sentigi al la amikino tutan ĉarmon de arbaroj kaj montoj de la kara por la koro Helenujo, simila al la naturo de Kipro.

Boskoj da larĝbranĉaj pinoj kun longaj pingloj, kverkoj kun rondaj, etdentaj, tre malhelaj folioj kaj ruĝa ŝelo, estis nekonataj de Eris, same kiel arbaroj da altaj juniperoj, kun forta aromo, similaj al cipresoj, aŭ nigraj, mornaj densejoj da alia speco de juniperaj arboj, same eligantaj vigligan aromon.

Larĝtrunkaj kverkoj de ordinara aspekto alternis kun grandegaj kaŝtanoj, juglandujoj kaj tilioj.

Tais mem unuafoje ekvidis arbarojn da altegaj cedroj, aliaj, ol sur la fenica bordo, sveltaj, kun tre mallonga verd-blua pinglaro. La maro da cedraj arbaroj estis etendiĝanta laŭ montovicoj, forirante orienten kaj suden en silento kaj mallumo de senfinaj kolonaroj. Malsupre, sur ŝtupegoj, el sub rokoj fluis kristalaj fontoj kaj kreskis ulmoj kun densaj rondaj ĉapoj da verdaĵo, apogitaj de torditaj, karbe grizaj trunkoj.

Tais ŝatis ŝtonajn altebenaĵojn, priverŝitajn de la suno, kovritajn de malhelaj arbustetoj de fenica junipero kaj aroma rosmareno, de rampaj tigoj de timiano kaj de arĝentaj faskoj de artemizio. La aero, saturita per varma aromo de ĉiuj ĉi vegetaĵoj kun bonodoraj folioj, igadis spiri per plena brusto. La suno mem verŝiĝadis en la vejnojn, reflektiĝante de blankaj tuberoj de marmoro, elstarantaj vice sur negrandaj altoj.

Eris kuŝiĝadis sur la dorson, direktante en la ĉielon la bluon de la revemaj okuloj, kaj parolis, ke nun ŝi ne miras, kial en Helenujo estas tiom da artistoj, belaj virinoj kaj kial ĉiuj renkontitaj de ŝi homoj tiel aŭ alie evidentiĝis ŝatantoj de belo. La naturo ĉi tie estas brilanta kaj maltrankviliganta mondo de klaraj formoj, vokanta al pensoj, vortoj kaj aferoj. Samtempe tiuj ĉi sekaj kaj ŝtonaj bordoj, kun malabunda akvo, tute ne instigis al facila vivo, postulante konstantan laboron, artan terkulturadon kaj kuraĝan marnavigadon. La vivo ne dorlotis la homojn, sed ankaŭ ne forprenadis de ili la tutan tempon por sinnutrado kaj defendo kontraŭ naturaj malfacilaĵoj. Se ne estus kolero, milito kaj la eterna minaco de sklaveco... Eĉ en la tiom bela parto de la ekumeno la homoj ne sukcesis krei vivon kun dieca trankvilo kaj saĝo!

Eris turniĝadis sur la ventron kaj, direktante la rigardon al malproksimaj arbaroj aŭ al blua brilo de la maro, pensadis pri sennombraj sklavoj, konstruintaj blankajn templojn, portikojn, kolonarojn kaj ŝtuparojn, kajojn kaj ondrompilojn. Ĉu multas homoj, similaj al Tais, Lizipo, la justa Ptolemeo, inter dekmiloj da aliaj sklavposedantoj? Ĉu ili multiĝas aŭ ilia nombro malkreskas kun fluo de la tempo? Neniu scias, kaj ricevi respondon al tiu demando signifas kompreni, kien iras Helenujo, Egiptujo kaj aliaj landoj! Ĉu al bono kaj prospero aŭ al sovaĝiĝo kaj pereo?

Tute aliaj pensoj okupadis Tais-on. Unuafoje dum multaj jaroj, libera de la devoj kaj malfacilaĵoj de la alta stato, perdinta intereson al admiro de homoj, ne plu bezonanta konstantajn ekzercojn por malproksima vojaĝo, la atenanino fordonis sin al kontemplado, al kiu ŝi ĉiam emis. Ĉio ĉirkaŭ ŝi estis hejma. La korpo mem enprenadis en sin odorojn, sekan varmon de la tero, fajrerantan lumon de la ĉielo kaj lazuron, kaj fojfoje ankaŭ severan bluon de la maro. Tais dezirus vivi tiel dum tutaj jaroj, dependante de neniu, devante al neniu.

La atenanino eraris. Pasis la somero, trairis pluva kaj venta vintro, ree ekbalanciĝis laŭlonge de vojoj kaj padoj blankaj infloreskoj de asfodeloj. Tiam la vigla menso kaj la forta korpo de la atenanino ekpostulis agadon, novajn impresojn kaj, eble, amon.

Estis finiĝanta la cent dek sepa olimpiko, kaj Tais unuafoje eksentis tutan signifon de la vorto «ametoklejtos» en apliko al la sorto: senkompata, neevitebla kaj definitiva. Ŝia egipta spegulo komencis reflekti arĝentajn fadenojn en la densaj, nigraj kiel nokto haroj. Kaj sur la korpo, glata, kiel polurita efesa skulptaĵo, Tais rimarkis unuajn faltojn tie, kie ili ne estis antaŭe kaj ne devis esti! Eĉ ŝia nefrakaseble juna korpo cedis al premo de la ĉion forportanta tempo! La atenanino neniam pensis, kiom dolore vundos ŝin tiu malkovro. Ŝi demetis la spegulon kaj kaŝiĝis en laŭraj densejoj, por afliktiĝi en soleco kaj paciĝi kun la neevitebla.

Ĝuste ĉi tie ŝin trovis Eris, kaj la kolero de Tais tuj kvietiĝis, kiam ŝi malsigelis urĝan leteron de Ptolemeo.

Fia malicaĵo okazis ĝuste tiel, kiel antaŭvidis Tais jam en Babilono, klarigante al Eris nefidindan sorton de reĝaj infanoj.

Kasandro kaptis la patrinon de Aleksandro Olimpia-n, akuzitan pri ia komploto, Roksana-n kaj la dekdujaran filon de la sunvizaĝa militestro, la heredanton de Makedonujo, Helenujo kaj Azio, Aleksandron la Kvaran. La kruela tirano ordonis mortbati per ŝtonoj la patrinon de la granda reĝo, la eksan ĉefpastrinon en Pelo, kaj mortigi liajn vidvinon kaj filon. Militistoj ne kuraĝis levi la manojn al la Aleksandra karno. Tiam Kasandro, liginte kune la filon kaj la patrinon, mem dronigis ilin. Tuta Helenujo, ĉiuj restintaj vivaj diadoĥoj kaj militistoj de Aleksandro indignis pri la abomenaj krimoj. Sed, kiel tio ordinare okazas, Kasandro restis nepunita. Neniu el la havantoj de potenco kaj milita forto levis kontraŭ li armilon. Krimoj de Kasandro ne limiĝis per la murdo de la parencoj de Aleksandro. La tirano de Makedonujo faris ankoraŭ multajn kruelaĵojn.

Eris amare bedaŭris, ke ŝi ne apartenas al la ĉirkaŭantaro de Kasandro kaj ne loĝas en Makedonujo. Ŝi murdus lin sen prokrasto. Ŝia profetaĵo pri baldaŭa fino de Kasandro montriĝis vera. Sed al Tais la sciigo pri la abomeninda malicaĵo kaŭzis fortegan animan krizon, eble, tial, ke ĝi koincidis kun la konscio pri la foriranta juneco. Nun jam Eris amuzadis ŝin per kaptado de koraloj. Ŝi kondukadis ŝin al sekretaj virinaj dancoj sub la luno omaĝe al Hekato, elfosadis kun ŝi farbojn oriente de la Ora golfeto, kie en montoj estis elirantaj sur la supraĵon verdaj kaj bluaj vejnetoj de malakito kaj lazurito, mirinde intenskoloraj kaj puraj.

En la aŭtuno Tais mem decidis, ke ŝi tro longe vivis en vilaĝa izolo, kaj ekiris en Pafoson. La vigla urbo, la centro de komerco pri kupro, cedro kaj speciala fibro por lampaj meĉoj, bruligebla en nenia fajro, famis en la tuta mondo per la templo de Afrodito Anadiomena. Ĉi tie, apud Pafoso, la diino aperis el mara ŝaŭmo kaj stela lumo, kaj tial havis kromnomon Pafia, aŭ Kiprida (naskita sur Kipro).

La Sankta vojo ekde la templo kondukis al parto de la mara bordo, apartigita per muro disde la haveno. Naŭ marmoraj kolonoj omaĝe al la naŭ virtoj de Afrodito kadris la malfermitan portikon de la kajo el kubaj pecegoj de malhela densa ŝtono el Olimpo Tridenta. Du ŝtupoj kondukis sur subakvan placeton el sama ŝtono. Travideblaj verdaj ondoj ruliĝadis el la maro, frakasiĝadis sur la malprofundaĵo, kaj longaj strioj de blanka ŝaŭmo turniĝadis per bizaraj sinuoj super la glataĵo de la placeto. En moviĝoj de la sinuoj la pastrinoj de la diino penadis legi aŭgurajn signojn, ĉar, laŭ la plej antikvaj legendoj, ĝuste ĉi tie eliris el ŝaŭmo la orkrura ĝojo de la dioj kaj de la homoj — Afrodito.

Belulinoj de la insulo — virinoj de noblaj familioj, hetajroj, filinoj de terkulturistoj kaj paŝtistoj — banadis sin ĉi tie post preĝado en la templo, kredante, ke la diino donacos al ili eron de sia nevenkebla altira forto. En la kvina tago de semajno, dediĉita al Afrodito, ĉi tie kunvenadis scivolantoj, serĉantoj de fianĉinoj, pentristoj kun akcesoraĵoj por pentrado, maristoj el ŝipoj, venantaj en la havenon el ĉiuj insuloj, el Helenujo, Fenicujo, Ionio, Egiptujo, Sicilio kaj eĉ Kartago.

Post ioma hezitado Tais same decidis plenumi la riton. Eris post kritika pririgardo de la amikino kredigis ŝin, ke ŝi estas sufiĉe bona, por bani sin tage. Tais, spite al ŝi, iris bani sin nokte, horon antaŭ la noktomezo, en la tempo, dediĉita al Eroso. La plena luno lumis super la akvo, sur la unua ŝtupo atinganta nur la genuojn, kiam ambaŭ amikinoj, farinte sensangan oferon en la templo, eniris en la maron.

Koncentriĝinta kaj malgaja, staris Tais en la luna maro, kaj etaj ondoj plaŭdis ĉirkaŭe, karesante ŝiajn ŝultrojn, kvazaŭ la diino Tetiso intencis konsoli ŝin. La atenanino en subita impeto levis la manojn al la ĉielo, flustrante:

— Ho ŝaŭmnaskita, sur tiu loko, kie venis vi en la mondon, donu al mi signon: kion mi faru plu? Pasos ioma tempo, kaj mi ĉesos ĝojigi homojn, elprovadi ilian forton kaj strebon al belo... ĉesos servi al vi! La vivo estas mallonga! Post kiam oni sukcesas kolekti erojn de scio kaj ekvidi, kiel necesas vivi, oni jam ne povas iri pluen. Mi preĝas al vi, orkrura, montru al mi la vojon aŭ mortigu min! Aldonu karesan morton al ĉiuj viaj antaŭaj valoregaj donacoj, por ke via dieca volo konduku min trans la Riveron.

Tais longe staris, rigardante al la maro, brilanta kiel malhela spegulo, fojfoje levadis la kapon, por ĵeti rigardon al la ĉielo, ŝirmita de maldika kovraĵo. Nek signo, nek vorto... nur ondoj susuris ĉirkaŭ la korpo de Tais.

Subite admiraj krioj, frapoj de tamburinetoj kaj plaŭdo de akvo surdigis la mirigitajn virinojn. Ili trovis sin en ringo de gejunuloj, kiuj en gaja rondodanco tiris ilin sur la duan ŝtupon de la placeto, kie la akvo estis super la ŝultroj. Ne permesinte al la amikinoj surĵeti kovrilojn post la eliro el la maro, la gejunuloj — pentristoj, poetoj, iliaj modeloj kaj amatinoj — ĉirkaŭplektis Tais-on kaj Eris-on per girlandoj da floroj, arĝentecaj en luna lumo, kaj, ne atentante protestojn, ekkondukis en simpozion kiel honorajn gastojn. Tais sukcesis rekonkeri la vestojn kaj aperis en la festeno vestita, por elreviĝo de la skulptistoj, multe aŭdintaj pri beleco de la korpoj de la atenanino kaj de la etiopa reĝidino.

Dum la simpozio Tais kaŝe observadis, kiu pli multe altiras ravitajn rigardojn: ĉu ŝi, en simpla hararanĝo kun tri arĝentaj rubandoj sur la kapo kaj en la koliero el grifaj ungoj, malfermite kaj gaje ridanta, aŭ Eris, fermita, fiere portanta la kapon kun la krono el minacaj serpentoj, sur la alta kolo, ĉirkaŭita de la bluaj beriloj, brilantaj sur la malhela haŭto.

«Al Eris oni rigardas pli multe... ne, probable, al mi... ne, al Eris...» Ne sukcesinte kompreni definitive, kiu gajnas, Tais absorbiĝis pri kantoj kaj dancoj de la unua post multaj jaroj vera simpozio de helenaj poetoj kaj artistoj. Eĉ Eris cedis al la etoso de gajo kaj juna amo, kaŭzinte per siaj dancoj vere furiozan admiron de la gastoj.

La absorbiĝo regis la atenaninon nelonge. Apoginte la vangon per la mano, Tais eksidis flanke, kun plezuro observante junularon kaj sentante samtempe strangan fremdiĝon.

Kelkfoje ŝi kaptadis rigardon de la mastro de la domo kaj de la festeno, alta ioniano kun granda grizeco en la densa krispa hararo. Li kvazaŭ penis kompreni kaj pesi tion, kio estis okazanta en la koro de Tais. Lia edzino, antaŭe fama kantistino, estis gvidanta la simpozion, kiel sperta hetajro. Obeante al apenaŭ rimarkebla signo de la edzo, ŝi eliris inter la tabloj sur la mezon de la festena halo. Ŝi interflustris kun la muzikistoj, tiuj prenis unuajn akordojn de abrupta muzikakompano, kaj en la veninta silento la voĉo de la mastrino ekflugis supren kiel liberigita birdo.

Tais tremeris pro la melodio, atinganta la koron mem. Tio estis kanto en la eolia dialekto — pri la Granda Sojlo, neeviteble ekstaranta sur la vojo de ĉiu viro aŭ virino, sur ĉiuj vojoj de la vivo. Ĝin konstruas Krono post la jaroj, mezuritaj de Ananko-Sorto. Por multaj homoj ili estas feliĉaj, la Sojlo estas nur negranda altaĵo. Ĝin transpaŝas, preskaŭ ne rimarkante, pacaj terkulturistoj. Maljunaj militistoj en lastaj bataloj same ne vidas la Sojlon. Aliaj homoj — de ŝanĝiĝema, eventoplena vivo, kreantoj de belo, vojaĝantoj, serĉantoj de novaj landoj — renkontas ion similan al barilo, kaj post ĝi estontecon, obskuran eĉ por tre sagacaj homoj. Tiun Grandan Sojlon oni aŭ ne transiras, atendante antaŭ ĝi la finon de siaj tagoj, aŭ kuraĝe ĵetas sin en la nekonatan estontecon, lasante malantaŭe ĉion: amon kaj malamon, feliĉon kaj malfeliĉon...

La kantistino kantis, turnante sin al Tais, kvazaŭ travidante en ŝi tiun, kiu venis al la Sojlo kaj staras en nobla sentima medito.

La kanto tuŝis ankaŭ la junularon, ankoraŭ tre malproksiman de la Sojlo de la Sorto. Ĝia ombro kuŝiĝis sur la vervan ĝojon de la simpozio, kiel signo de la fino de la festo. Per paroj kaj grupoj la gastoj malaperadis en la luna nokto. Estingiĝis liĥnoj inter la enira portiko kaj la festena halo. Tais kaj Eris leviĝis, dankante la gemastrojn.

— Vi estas gastoj de nia urbo, — diris la mastro de la domo, — bonvolu ripozi ĉi tie, sub nia tegmento. La gastejo estas malproksima de la Sankta vojo, kaj jam estas malfrue.

— Inda mastro, vi eĉ ne scias, kiuj ni estas, — respondis la atenanino, — ni venis sen invito. Nin venigis perforte viaj amikoj. Ili estis ĉarmaj, kaj ni ne deziris ofendi ilin...

— Vane vi pensas, ke loĝantoj de Pafoso ne konas Tais-on, — subridis la mastro. — Eĉ se ni ne aŭdus pri vi, sufiĉus via belo kaj konduto en la simpozio. La vizito de mia hejmo fare de vi kaj via reĝeca amikino estas festo. Daŭrigu do ĝin, restinte por noktado!

Tais restis, ne suspektante grandan ŝanĝon en sia sorto, kiun estis preparanta al ŝi la vizito de la domo apud la bordo de Kiprida.

En la sekva tago, banante sin kun la edzino kaj filinoj de la mastro, la atenanino eksciis pri sanktejo de Afrodito Ambologera. Ĝis nun ŝi, same kiel multaj atenanoj, pensis, ke la enkorpiĝo de Afrodito Foriganta Maljunecon estas nur unu el la simboloj de la multvizaĝa diino. Eble, la plej juna el ŝiaj aspektoj, simila al statuoj de ĵus ekflorinta junulino el diafana rodosa rozkolora marmoro. Ĝin ŝatis skulptistoj kaj malpermesadis en temploj severaj gardantoj de kanonoj.

Ĉi tie, en Kipro, la naskiĝlando de Afrodito, ekzistis antikva templo de Ambologera. Ĝin vizitadis favoratoj de la diino, virinoj aŭ viroj, egale alproksimiĝantaj al la Granda Sojlo de la Ĉiopatrino. Ili faradis oferojn, aŭskultadis profetaĵojn, elektadis novan vojon de la vivo kaj iradis hejmen vigligitaj, aŭ klininte en malgajo la vizaĝon, rigardante al voja polvo sub siaj sandaloj.

La templo de Afrodito Ambologera situis en tri tagoj da perpieda irado for de Pafoso, sur la limoj de la antikva fenica kolonio en la sud-oriento de la insulo. Oni diris, ke la templon konstruis kune la helenoj kaj la fenicoj, same adorantoj de Ambologera. En Tais ekbrulis deziro viziti ĝin.

— Tio ne alportos al vi trankvilon aŭ feliĉon, — certe diris Eris, avertante la amikinon. Tais respondis, ke ŝi nun havas nek la unuan, nek la duan, kaj ne havos, antaŭ ol trovos pluan vojon.

— Ĉu por vi mem estas ne tiel? — demandis ŝi la nigran pastrinon.

— Ne tiel. Mi neniam forlasadis malgajon, kaj tial ne perdis gvidan lumon de la vivo, — mistere respondis Eris.

La atenanino ne aŭskultis ŝian konsilon. Akompanataj de la novaj amikoj, ili veturis laŭ serpentumanta ŝtona vojo, leviĝante al montoj tra pinaj alttrunkaj boskoj kaj malhelaj cedraj arbaroj. Post silento kaj seka rezinodora aero sur la varmega suda deklivo de la montovico la vojaĝantoj eliris al vasto, vento kaj artemizia odoro de stepa altebenaĵo. Bluetaj ŝtonoj estis elstarantaj inter kliniĝantaj sub vento arĝentecaj herboj. Antaŭe altis monteto, duone distranĉita de larĝa valo, en kies pinto situis la sanktejo. En la buŝo de la valo iam antaŭe situis konstruaĵoj, nun plene detruitaj. De ili restis nur larĝaj glatigitaj ŝtupegoj, debaritaj per grandegaj ŝtonaj platoj kaj prikreskitaj de arboj, plantitaj de homoj. Multjarcentaj juglandujoj, kaŝtanoj kaj platanoj staris en aŭtuna karmezina vesto, kaj antaŭ ili similis al pordego klaraj siluetoj de du gigantaj cedroj, kies larĝaj horizontalaj branĉoj estis tiom densaj, ke retenadis falantajn desupre ŝtonetojn.

Flame ora aleo estis kondukanta en profundon de la valo. Sento de mirinda lumo kaj kvieto kaptis Tais-on. La homoj mallaŭtigis la voĉojn, evitante rompi susuradon de aŭtunaj folioj kaj lirladon de rojo, kuranta laŭ la fundo de la valo, per etaj kaskadoj verŝiĝanta trans randojn de ŝtupaj basenoj, inter muskokovritaj plataj ŝtonoj.

En interspacoj inter arboj altis rokoj, kovritaj de musko de jarcentoj, kun nekomprenebla ĉarmo de pasintaj tempoj.

Poste, en profundo de la valo, transversaj vicoj de malhelaj cipresoj alternis kun karmezino de piramidaj poploj.

Odoro de varmigita aŭtuna foliaro kaj pinglaro, freŝa, amara kaj seka samtempe, sen ajna kromgusto de polvo de montaj vojoj. Poste la valo estis larĝiĝanta kaj kuŝis malsupre en inundo de la vespera suno, plena je kvieto kaj varmo. Tie nubis ruĝantaj foliaroj de kverkoj, ulmoj kaj aceroj inter disflugoj de plataj pinaj pintoj.

La templo de Afrodito Ambologera similis plie al fortikaĵo. Muroj el grizaj ŝtonoj estis elstarantaj en la interkrutejon, fermante okcidente la intermontan punkton de la vala pinto. La frontono de la sanktejo kun kolonaro estis turnita al la oriento, dominante super la vasta altebenaĵo, priplantita per vitoj kaj fruktarboj. La pafosaj amikoj petis ilin atendi kaj trairis tra mallarĝa malhela pasejo, frapinte trifoje bronzan folion, pendigitan sur mallonga ĉeno. Baldaŭ ili revenis kune kun du pastrinoj, sendube, de alta rango. Severe kaj serioze pririgardinte Tais-on kaj Eris-on, unu el ili, en helgriza vesto, subite ridetis afable, metis la manojn sur la ŝultrojn de ili ambaŭ kaj, facile balancinte la kapon al la pafosanoj, rapide kondukis la virinojn en profundon de la templo.

Sekvis ordinaraj ritoj de vespera fasto, sinlavo kaj nokto, pasigita en silento sur la planko ĉe la pordo de la sanktejo.

Ĉe la sunleviĝo venis la ĉefpastrino, ordonis manĝi po pomo, demeti la vestojn, kaj ekkondukis la amikinojn al la Foriganta Maljunecon diino — Afrodito Ambologera. Kaj la atenanino, kaj la nigra pastrino, multe vojaĝintaj, ankoraŭ neniam vidis similan templon. Triangula aperturo en la tegmento estis ĵetanta brilon de la hela ĉielo sur antaŭe kuniĝantajn murojn, detranĉitajn per la tria kiel per pordego, turnita orienten.

Sur la muroj de koloro de heliantaj petaloj bronzaj najloj tenis grandegajn, ne malpli ol dek ulnojn larĝajn, tabulojn, elsegitajn el tutaj arboj. Nur miljaraj arboj, kiel libanaj cedroj, povis havi tiajn trunkojn. Sur ili per puraj mineralaj farboj de eternaj freskoj fare de pentristo, pli genia ol Apeleso, estis pentritaj du diinoj.

La maldekstra, en varmegaj tonoj de ruĝaj grundoj kaj arda sunsubiro, montris virinon en disfloro de tera fekunda forto kaj sano. Ŝiaj dikaj lipoj, mamoj kaj koksoj estis tiom troplenigitaj de deziro, ke, ŝajnis, ili krevos pro sovaĝa bolo de pasio, eligante malhelan sangon de la Granda Patrino, la Regantino de la Abismo. La manoj, etenditaj al la spektanto en nerezistebla voko, tenis malhelan rozon — simbolon de virina naturo — kaj kvadratan lekitionon kun stelo, bone konatan de Tais.

— Lilito! — per apenaŭ rimarkebla movo de la lipoj diris Tais, ne povante deŝiri la okulojn disde la pentraĵo.

— Ne! — respondis Eris. — Lilito estas bonkora, sed tiu ĉi estas morto!

La pastrino levis la brovojn, aŭdinte la flustron, kaj per abrupta ĵeto de la mano almontris la dekstran muron. Kaj la atenanino nevole suspiris kun faciliĝo, ekvidinte sian revon enkorpiĝinta.

Blua gamo de la farboj estis kuniganta la maron kun la ĉielo kaj la malalta horizonto. Sur tiu fono la korpo de la diino akceptis perl-pajlan kolornuancon de frua mateniĝo, kiam grandaj steloj ankoraŭ brilas en alto, kaj la opala maro plaŭdas sur la roza sablo. Urania estis iranta, apenaŭ tuŝante la teron per la fingroj de la nudaj piedoj, etendante la manojn al la aŭrora ĉielo, al vento kaj nuboj. La vizaĝo de la diino, duone turnita trans la ŝultron, per arto de la pentristo estis samtempe rigardanta kaj malproksimen kaj al la spektanto, promesante konsolon en rigardo de la grizaj, kiel ĉe Tais, okuloj. Sur la frunto inter la brovoj lumis fajro, ne estingante la rigardon.

Antaŭ ĉiu bildo sur malalta altaro fumis incensilo, nigriĝinta pro malnoveco.

— Ĉu oni diris al vi pri la du aspektoj de Ambologera? — demandis la pastrino.

— Jes! — akorde respondis Tais kaj Eris, rememorinte la vesperan konversacion kun la filozofo de la templo.

— Forigi korpan maljunecon de mortemulo povas nek la olimpanoj, nek la Granda Patrino mem. Ĉio en la mondo obeas la fluon de la tempo. Sed ekzistas elekto. Ĝi estas antaŭ vi. Forbruli ĝis cindro en la lasta flamo de servo al Afrodito. Aŭ transporti tiun flamon al universala amo, vokanta al la ĉielo, servante al Urania, en senlaca zorgo pri feliĉo de infanoj kaj plenaĝuloj. Metu antaŭ tiu, kiun vi elektis, aĵon, ne nepre valoran laŭ mona kosto, sed la plej valoran por ĉiu el vi.

Tais sen hezitoj aliris al Urania, malagrafis la ĉeneton — la zoneton kun la stelo, la donacon de Aleksandro, kaj metis ĝin sur la altaron.

Eris restis senmova. La pastrino de Ambologera kun miro rigardis al ŝi.

— Ĉu ne ekzistas meza vojo? — demandis Eris.

— Ekzistas! — ridetis la pastrino, trifoje klakinte per la manoj.

Malrapide malfermiĝis pezaj klapoj de la muro inter la pentraĵoj. Duonronda balkono estis elstaranta alte super paca valo kun vitejoj, olivarboj kaj tritikaj kampoj. Viroj kaj virinoj estis laborantaj en malvarma mateno, kreskigante fruktojn de Geo-Demeter. Inter ili estis nemalmulte da maljunaj homoj, grizbarbaj viroj kaj virinoj en densaj vestoj, en malhelaj kapkovriloj.

— Paca laboro sur tero en kvieto kaj paco de lastaj jaroj de la vivo — jen nobla fino de terkulturisto, — diris la pastrino.

— Tiuokaze estas kvara vojo! — respondis Eris.

— Por kio vi venis al Ambologera? — la pastrino disĵetis la brakojn kruce, kvazaŭ barante al Eris la revenan vojon en la sanktejon.

La nigra pastrino — rekta, fiera kaj severa, ŝajnis al Tais kiel neniam grava. Ŝiaj bluaj okuloj ekrigardis al la pastrino kun alta certeco, sen defio aŭ moko, kaj tiu trankviliĝis.

— Por kio mi bezonas ofendon de alia kredo? — demandis Eris. — Vi montris tri vojojn, kaj ĉiuj tri estas por solecaj viroj kaj virinoj. Sed homo forlasas la socion nur kun la morto. Devas esti ankoraŭ vojo de servado al la homoj ne nur per persona perfekteco, sed per rekta agado por ilia utilo.

— Do vi ne komprenis profundecon de la simboloj, montritaj al vi. La meza vojo donas al homoj nutron, ĉar terkulturisto ĉiam havas superfluaĵojn, por nutri artiston kaj poeton kaj per tio multigi beligon de la mondo. La vojo de Urania estas por saĝa kaj delikata virino. Ĝi esprimiĝas nur per amo kaj helpo al homoj. Tio, kion virino ĉiam devas fari kaj faras por la koro. Tial Urania estas simbolo de la virinoj, tial la granda Platono opiniis tiun diinon la plej ĉefa por estonteco de la homaro.

— Kaj forgesis pri malfeliĉoj kaj ĝemoj de sklavoj, fordonantaj sian vivon kiel ŝarĝobestoj, por ke adorantoj de Urania povu verŝi amon sur proksimulojn, same altrangajn! — indigne respondis Eris, kaj la atenanino kun miro ekrigardis al la amikino. — Ne! — kliniĝante antaŭen, kiel la skulptaĵo de Aksiopena, ekkriis Eris. — Nenia ĉiela amo kaj atingo de la ĉielo eblas ĉu sur kadavroj de venkitoj, ĉu sur dorsoj de sklavoj. Vi, homoj de la Okcidento, atingintaj pintojn de filozofio kaj fierantaj pri libero, ne vidas la originan eraron de ĉiuj viaj rezonoj. Vi imagas al vi forton nur en murdo kaj viktimoj. Fortaj — sekve, pravaj — estas nur tiuj, kiuj pli lerte murdas. Tiaj estas viaj dioj, aspektoj de viaj herooj, tiaj estas ankaŭ vi mem. Tio estas malbeno de la Granda Patrino, kiun vi portos ĝis la fino, dum ekzistas la popoloj de la Okcidento. Tial la dua Vizaĝo de Ambologera, Urania, estas mensogo por poetoj kaj malsukcesaj amantoj!

— Kaj la alia vizaĝo? — raŭke demandis la ŝokita pastrino.

— Ĉu la Diino de Malhela Eroso? Ŝi estas vero, kaj mi iam servis al ŝi kun tuta vervo de juna kredo. Kaj tio estas bona vojo por tiuj, en kiuj estas multe da animala forto...

— Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas Urania-n, — enmiksiĝis Tais.

— Antaŭ jarmiloj la Granda Patrino montradis sin al la homoj en la samaj du aspektoj — de detruo kaj de kreo, de morto kaj de eterno. Tamen la eterno ne estas donita al ni, kaj ni ne trompu nin kaj aliulojn per tiu simbolo de strebo de nia koro. Tio estas nur kaŝo de la kruela vero de la Granda Patrino. Ni ĉiuj scias profunde en si, per la koro, ke la eternaj fortoj de la naturo ĉiam pretas al detruo. Kaj ni kreas en altaj kaj puraj, en malaltaj kaj malhelaj niaj revoj multajn diojn kaj diinojn, por forbari sin per ili disde la fortoj de la Granda Patrino, kiel per maldikaj kurtenoj kontraŭ furioza vento. Malfortuloj petegas pri mirakloj, kiel mizeruloj pri almozo, anstataŭ agi, anstataŭ purigi la vojon per propra forto kaj volo. La ŝarĝo de la libera kaj sentima homo estas granda kaj malgaja. Nur se li ne strebas meti ĝin sur dion aŭ mitan heroon, sed portas ĝin mem, li iĝas vere di-egala, inda je la ĉielo kaj la steloj!

La ŝokita pastrino de Ambologera fermis la vizaĝon per la manoj.

— Ekzistas eterna reenkarniĝo! — ŝi kuraĝis malkovri al ŝi la orfeisman sekreton.

— Kun repago pro la pasinteco, kiam oni jam ne povas ion korekti! — daŭrigis Eris. — Oni instruis min en Eriduo pri la nocio de Karmo, kaj mi ekkredis je ĝi. Tial tiom malfacila estas por mi la kvara vojo. Mi povus mortigi ĉiujn, kaŭzantajn suferojn, kaj... tiujn, kiuj per mensoga vorto kondukas homojn en abismon de kruelo, instruas murdi kaj detrui kvazaŭe por homa bono. Mi kredas, kiam iĝos multe da tiaj, kiel mi, kaj ĉiu mortigos po dek kanajloj, la rivero de homaj generacioj kun ĉiu jarcento iĝados ĉiam pli pura, ĝis iĝos kristala fluo. Mi pretas dediĉi al tio la vivon, sed mi bezonas instruiston. Ne tian, kia nur ordonas. Tiam mi iĝus simpla murdisto, kiel ĉiuj fanatikuloj. Mi bezonas instruiston, kiu montros, kio estas ĝusta kaj kio estas malĝusta, kio estas hela kaj kio estas malhela, kaj la lasta decido restos por mi. Ĉu ne povas esti tia vojo? Kaj tian instruiston, kiu scias, kiel distingi malvivan animon disde la viva, scias, kiu ne meritas eĉ dum unu plia horo paŝi sur la tero! Por ke homo povu preni sur sin la pezan devon de puno, li devas havi diecan precizon de celilo. Nur la plej alta konscio, firmigita fare de saĝa instruisto, helpos eviti tion, kio ĉiam rezultas el perforto. Oni hakas sanan arbon, lasante putraĵon, mortigas valoregajn ĝermojn de estontaj herooj, helpante al prospero de homaj sarkindaĵoj...

La pastrino de Ambologera ne kuraĝis levi la kapon sub la arda rigardo de Eris.

Tais aliris kaj, brakuminte la amikinon, eksentis, ke en tiu tremas ĉiu muskolo.

— Mi ne povas respondi al vi, eĉ ĉerpinte la antikvan saĝon en la templo de Eriduo, — malgaje diris la atenanino. — Eble, vi kaj similaj al vi estos ilo de la Karmo kaj ne ŝarĝos vin per responso. Mi scias malmulte kaj ne estas tre saĝa. Sed mi sentas, kun tiaj, kiel vi, estus multe malpli da malfeliĉo kaj veneno en la ekumeno.

— Mi ne scias, de kie venis vi, bruligita de la suno, — finfine ekparolis la pastrino de Ambologera, — kaj kiu enmetis en vian buŝon la vortojn, al kiuj mi ne scias respondon. Eble, vi estas heroldo de novaj homoj, senditaj al ni el estonteco, sed eble, vi venis kiel restaĵo de tio, kio forpasis. Viaj pensoj pri Urania estas malĝustaj kaj malbelaj. Via amikino diros, ke, okupante altan staton, oni povas fari multon por la Ĉiela Amo!

— Mi vidas, vi neniam leviĝis alte! — ridetis Tais. — Regantino estas senhelpa pli ol la ceteraj. Kaj ne nur pro reguloj de konduto, pro preskriboj de religio kaj moroj, ne nur estas limigita per reĝa neatingebleco. Super ŝi staras konsilistoj, dirantaj: «Tio estas profita, kaj tio — ne». Profita por potenco, profita por akumulado de trezoroj, profita por milito. Kaj tute ne estas paroloj, kio estas profita por la koro, de vi kaj de aliaj homoj. Ĉu virino, vi diris, devas fari por la koro? Mi estis reĝino — kaj kiel malmulte mi sukcesis en tio. Mi eĉ ne sukcesis savi mian infanon de vira eduko, faranta junulon batalmaŝino, sed ne servanto de Urania!

Tais rememoris Leontiskon, lian knaban kredon je belaj nereidinoj, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj.

Eris mallaŭte diris:

— Ni kutimiĝis pensi pri dioj kiel pri enviemaj estaĵoj, neniigantaj perfektecon de homoj kaj ties kreaĵojn. Ĉu vera ŝatanto de belo kapablas al tio? Ĉu tio signifas, ke la homo estas super ĉiuj dioj? Certe — ne! Nur tion, ke la dioj estas elpensitaj kaj oni donis al ili la plej malbonajn trajtojn de ni, homoj, reflektantajn tutan malpravecon kaj malindecon de nia vivo, en kiu la sorto, tio estas ni mem, forprenas bonulojn, gardante malbonulojn. Tian sorton devas korekti ni mem, kaj se ne eblas savi bonulojn, do, almenaŭ, eblas ekstermi la homan aĉaĵon, ne permesinte al ĝi vivi pli longe kaj pli bone.

La pastrino de Ambologera, konsternita, staris apud la du neordinaraj, unuafoje renkontitaj de ŝi virinoj, tiel malsamaj kaj tiel similaj per sia interna grandeco.

Ŝi malalte riverencis al ili, kiel ankoraŭ neniam kaj al neniu, kaj modeste diris:

— Vi ne bezonas miajn konsilojn kaj helpon de Ambologera. Bonvolu vesti vin kaj deiri malsupren. Mi vokos saĝulon, amikon de nia filozofo. Li antaŭnelonge venis ĉi tien el Ionio kaj rakontis strangajn aferojn pri Aleksarĥo, frato de Kasandro.

— Ĉu frato de la fia murdisto? Kion bonan oni povas atendi de tia homo? — akre diris Tais.

— Tamen, mi pensas, vi ambaŭ devas ekscii pri Uranopolo, la Urbo de la Ĉielo, la loko por agado de homoj, similaj al vi.

Kaj la amikinoj eksciis ion senekzemplan, ankoraŭ neniam okazintan en la ekumeno, ne fiksitan en firma memoro de ŝtonaj surskriboj, en popolaj legendoj kaj pergamenoj de historiistoj. Filo de Antipatro kaj la malpli aĝa frato de Kasandro, Aleksarĥo ricevis de la frato, la reganto de Makedonujo, pecon de tero en Ĥalkidiko, sur tiu terkolo malantaŭ la monto Atoso, kie iam Kserkso ordonis fosi kanalon. Tie Aleksarĥo fondis urbon Uranopolon, je tridek stadioj en cirklo. Aleksarĥo, estante klera scianto de filologio, elpensis specialan lingvon, en kiu devis paroli la loĝantoj de la urbo. Li ordonis ne nomi sin reĝo, akceptis nur titolon de la Supera Konsiliano en la Konsilio de filozofoj, regantoj de la urbo. Aleksarĥon nomis frenezulo lia propra frato, iam deklarinta Aleksandron freneza. Tiam Aleksarĥo ĉesigis la konstruadon en Ĥalkidiko kaj transportis Uranopolon en Pamfilion. El la antaŭa urbo li elveturigis posteulojn de pelasgoj, kiuj loĝis ĉe la monto Atoso. Al ili aliĝis liberemaj efesanoj, klazomenanoj kaj karianoj. La loĝantoj de Uranopolo ĉiuj estas gefratoj, egalaj en rajtoj, kaj nomas sin ne uranopolanoj, sed akceptis fieran nomon uranidoj — Idoj de la Ĉielo. Ili kultas al la Virgulino de la Ĉielo — Afrodito Urania, kiel la atenanoj al la Virgulino Atena, kaj cizelas ŝian bildon sur siaj moneroj. Aliaj dioj de la loĝantoj de la urbo — la suno, la luno kaj la stela ĉielo, estas same montritaj sur moneroj, same kiel plej famaj urbanoj. Aleksarĥo revas disvastigi la ideon de frateco de la homoj sub egido de Urania, la ideon de universala amo, al la tuta ekumeno, kaj antaŭ ĉio neniigi diferencon de lingvoj kaj kredoj. Li skribas leterojn al Kasandro kaj al aliaj regantoj en la lingvo, inventita por la Urbo de la Ĉielo. La saĝulo vidis du tiajn leterojn, ilin neniu komprenas kaj povas legi...

La aŭditaĵo renversis ĉiujn intencojn de Tais. Tio, pri kio ŝi revis dum sendormaj noktoj en Ateno, Egiptujo, en Babilono kaj Ekbatano, plenumiĝinte, blovis al ŝi varmon de la Likiaj montoj. Amo, ne servanta al komerco, al enviemaj diaĵoj, ne trenanta sin post militistaroj, estis iĝanta apogo de la civito de Afrodito, la filino de la Ĉielo, de la supera diaĵo de saĝo kaj espero!

Ŝi havas la celon por apliko de la riĉo, de la arto inspiri artistojn kaj poetojn kaj de propraj pensoj pri vojoj al Urania! Tiel proksime, trans la maro, norde de la Ora golfeto, nur je iaj mil stadioj! Dankon al Ambologera! Ŝi povus neniam ekscii pri la urbo de ŝia sorĉa sonĝo!..

Estas nemirinde, ke post kelkaj monatoj, kolektinte ĉiujn siajn riĉaĵojn, lasinte Irana-n edukiĝi en Kipro, Tais kun la nedisigebla amikino troviĝis sur ŝipo, eniranta en la larĝan Adalian golfon. En la nord-okcidento estis leviĝantaj el la lazura maro per pezaj ŝtonaj kupoloj, kun ĉapoj de blindige blankaj neĝoj, la Likiaj montoj, kiel promeso de speciala pureco. La ŝipo malrapide ĉirkaŭiris akran klifon. Aperis profunda blua golfeto kun enfluejo de rapida rivereto. Sur ties okcidenta bordo estis muroj kaj domoj de la Urbo de la Ĉielo — Uranopolo. Cipresoj kaj platanoj jam sukcesis leviĝi laŭlonge de stratoj kaj fasadoj de nealtaj domoj. Sur la centra placo brilis per freŝe tajlita blanka kalkoŝtono kaj soklo el blueta ŝtono, videbla el malproksime, ĵus konstruita domo de la Konsilio de la Ĉielo.

Tais ĉirkaŭrigardis ne tre potencajn murojn, rektajn stratojn, la nealtan malkrutan monteton de la Akropolo. Kirle traflugis vizioj de grandegaj sep- kaj naŭmuraj minacaj urboj de Persujo, de la fenica bordo, de la baritaj per ardaj dezertoj urboj de Egiptujo, falintaj antaŭ konkerantoj, disrabitaj kaj malplenigitaj. La blanka majesto de Persepolo, farita per ŝia propra mano karbiĝintaj ruinoj...

Facile rompebla altaro al ĉielaj revoj de la homo, nefirme starigita sur rando de la malamika mondo, subite ŝajnis Uranopolo. Granda malgajo de kondamniteco kunpremis la koron de Tais per kruela mano, kaj, ĵetinte rigardon al Eris, ŝi legis en ŝia vizaĝo maltrankvilon. La Urbo de la Ĉielo ne povis ekzisti longe, sed la atenanino ne eksentis dubon aŭ deziron serĉi fidindan loĝlokon sur Kipro, aŭ en Aleksandrio, aŭ en unu el kaŝitaj anguletoj de Helenujo. La Urbo de la Ĉielo estas ŝia revo kaj la senco de la plua vivo. Malaperu ĝi — kaj kio restos, se ŝi jam fordonis tutan sin al servado al la Idoj de la Ĉielo. Respondante al ŝiaj pensoj, Eris firme kunpremis ŝian manon kaj puŝis al la pasponteto.

Tais kaj Eris deiris sur la varfon.

Maristoj, observataj de Rojko, ekportis pezajn pakaĵojn kaj kestojn kun multvalora donaco al la afero de Aleksarĥo kaj Urania...




Tetiso — Helena diino de la maro.
la tri dialektoj — temas pri la dialektoj de la helena lingvo, tre rimarkeble diferencintaj inter si.
Pamfilio — Parto de Okcidenta Taŭro kaj Iĉelo — sur la suda bordo de Turkio.