ek!

EK – Esperanta Klavaro
por Vindozo 9x/ME/NT/2000/XP/Vista

ek!
Kio estas nova?
Lasta versio:
3.9 (29-maj-10):
Instalilo: ek39inst.exe   [111 803 bajtoj]
Fontaĵo: ek39src.rar [99 894 bajtoj]
Malnovaj versioj:
3.8: ek38inst.exe, ek38src.rar (23-nov-09)
3.7: ek37inst.exe, ek37src.rar (19-nov-09)
3.6.1: ek36inst.exe, ek36src.rar (4-nov-09)
3.5.1: ek35inst.exe, ek35src.rar (21-jan-05)
3.4: ek34inst.exe, ek34src.rar (12-nov-04)
3.3: ek33inst.exe, ek33src.rar (9-sep-02)
3.2: ek32inst.exe, ek32src.rar (5-jun-02)
3.1: ek31inst.exe, ek31src.rar (1-jun-02)
3.0: ek30inst.exe, ek30src.rar (23-maj-02)
2.21: ek221inst.exe (29-mar-02)
2.20: ek220inst.exe (28-maj-01)
1.34: ek1_34.zip (15-dec-99)
1.33: ek1_33.zip (06-sep-99)

EK estas programo, kiu permesas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.

Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (system tray), kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EKon, klakinte sur la piktogramo per maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordofenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.

EK estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika Permesilo. Por elpakigi la fontajn tekstojn, uzu arkivilon WinRAR 3.


TTTejestro: Jurij Finkel 26-maj-2010