Marjorie Boulton

Alvoko al amo

Ho, Amo, vivkomenco, vivosumo!
Lumu por ni, per viaj gloroj mitaj,
sed, kiel ĉiuj mitoj, veraj! Fumo

kaj nuboj kaŝas vin de ni, perditaj;
sed brilu en la koroj, nin konsolu!
Trapiku la nubaron per zenitaj

radioj, vivmistero! kaj parolu
al ĉiuj kiuj solas, sen esperoj;
diru al ili firme, "Ne plu solu".

Venu al la perditaj de la tero,
kaj montru la ĉielon sen makulo,
per lumo el pli pura atmosfero!

Venu al sinturmenta, pala ulo,
eŭnuko de la cirkonstancoj; venu
al nervmalsanulino sur insulo

dezerta inter homoj; kaj serenu
por iu toleranta edzan ligon
netolereblan! Vidu, brilu, benu!

Alportu vivocelon, liberigon,
al ĉiuj kiuj sur malĝustaj vojoj
penadas venki strangan korp-instigon

perversan; kiuj kuras antaŭ bojoj
de nigraj hundoj; en profundaj histoj
portas la malebligon de l' amĝojoj;

brulu por la putinoj, la sadistoj,
fraŭlinoj kun infanoj, kaj sterilaj
edzinoj; viktimoj de l' faŝistoj

kaj la viktimoj de si mem, kun brilaj
radioj benu ilin; benu ĉion
kio suferas; brilu por ekzilaj

pecetoj de l' homaro; portu scion
al ili, per la supernuba helo;
lumigu nian homan tragedion!

Preter perfido, naŭzo kaj kruelo,
vi ja ekzistas ĉiam; ĉar mi vidis.
Mi, dum momento... super nub-nivelo...

Ruinigitaj homoj koincidis
nur per kompato, eble per hazardo...
tamen, li amis; lia am' validis.

Ho, amo, ŝirmu en sekreta gardo
la senesperajn; ili vin perceptu,
almenaŭ malproksime, per rigardo.

Ke ili renaskiĝu kaj adeptu;
aŭ, se la eblo ne ekzistas plu,
la faton ili konu kaj akceptu:

ĉar mi, neniam nun en ama Du
estonte la Duono, mi, ruino,
estas pli eta ol ĉiela blu' –

kaj mia propra tristo kaj destino
nenion pruvas, kiel en la fiŝa
mondo pereas frajo laŭ rutino –

Naturo estas malŝparema, riĉa;
la lumo ĉiam brilos super ĉio
eĉ se mi mem restados malfeliĉa...

inter la nuboj, jen la lumostrio,
ĉiama lumo, ora kaj espera –
ho, Amo, nia vera iluzio,

kiu kondukas nin al vero vera!