Ivan Naumov

Babelo

Donu al mi fabelon,
Ĉar io almenaŭ restu,
Ĉar io almenaŭ nestu
En pingloza arbusto
            de mia obskura anim'...
Kiam oni eniros Babelon
Ĉies vinoj restos sen gusto
Kaj ŝimos en ŝlim'.

Donu al mi intencon
Por io ankoraŭ tremu,
Por iun ankoraŭ emu
Longaj ŝtonaj strataroj
            de mia vintroza intern'.
Kiam oni deklaros komencon
Ĉies varmo restos sen tegoj
En frosta kavern'.

Donu al mi nenion
Laŭ jam forgesita moro.
Laŭ jam forgesita foro
Eble glitos ombraro
            de mia neĝoja esper'.
Kiam oni ektrovos la Dion
Ĉies dioj restos sen faro
Kaj mortos sur Ter'.

28/29.06.1993