Ivan Naumov
Lum' de montoj
|
Blanka lumo de neĝ' sur dekliv' de lontana mont' Donis celon al ni alloginte per sia profund'. Inter ni kaj montaro troviĝis pordeg' kaj pont', Ni trairis pordegon per paŝo – dum unu sekund'. "Farduono", deklaris amik' kun konvinka rid', Kaj prirevis noktumon en herboj sub klara ĉiel'... Ni iradis ĝis nokto, kaj restis montar' en vid', Ni iradis – ĝis suno paligis lumeton de stel'. Daŭris ir', kaj plusiĝis irtagoj al longa ĉen', Monta neĝo trembrilis restante en sama lontan'. Ni atingis la finon. Ni trovis montrilon, ke: jen, Trairitas ĉi-tie ĝis fino l' unua span'. Kiomspanas la ponto? – ja scias neniu krom Finvenintoj. Post dors' ne videblas hejmfara fum' – Egalforas por ni la distancoj ĝis mont' kaj ĝis dom'. Preferita, vizaĝojn de ni reheligas l' lum'. 15.01.1991
|