Ivan Naumov

"El condor pasa"

Svenigas vian spiron glito de l'
Forta bird' tra malhel'
Pasanta lante.
Kaj tranĉas helan puron de ĉiel'
Preter lun', preter stel',
Kondor' flugante.

Nek sago nek rigardo tuŝos lian vojon
Laŭ mola vent', tenera vent'.
Kaj vi surtere ĝuos pluan fojon
Sonoron de la mondsilent'...
De l' mondsilento.

Tra polvoj de la viv' paŝanta hom',
Scias vi ĉion krom
Flugila tremo.
Realo estas kvazaŭ daŭra plonĝ'...
Gvidas vin nur en sonĝ'
Alteca emo.

Kaj tiam vi samkiel ido de kondoro
Laŭ mola vent', tenera vent',
Konvinke surflugilas al la suna oro
Tra tinta son' de l' mondsilent...
De l' mondsilento.

06.03.1993