Pli ol fantazio

Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:

— Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.

— Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.

— Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.

Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane... Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:

— Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.

La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:

— Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?

— Senkoste.

Kiu aŭdis la unuan, aŭdu ankaŭ la duan

Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:

— Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.

Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:

— Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.

Plena gramatiko (Ĉap. k35: La aspektoj de la verbo)

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.

— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».

Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj

Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?

Baniko: — Kion vi aludas per «ne enkalkulante vin»?

Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.

S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:

— Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.

— Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?

— Ne, la leterportisto.

En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:

— Ĉu vi estas judo?

— Jes, respondas la alia, mirante.

— Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.

— Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.

— Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.

— Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?

— Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.

Lingvaj respondoj

Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:

— Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

— Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.

Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn

Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto, Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita «perurina ellasado de sukero».

Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:

— Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!

Pli bone malfrue, ol neniam

Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:

— Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.

La policano rigardas sian brakhorloĝon.

— Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.

Valoras ne la vesto, valoras la enesto

En kostumbalo fraŭlino demandas amikinon:

— Ĉu vi dancis kun tiu bela zuavo?

— Mi ne ŝatas danci kun zuavoj.

— Kial ne?

— Pro iliaj pufaj pantalonoj oni neniam scias, kion ili pensas.

Bervalajxo
(por staciestro)

Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto.*


* KIO ESTAS BERVALAĴO

Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor' », diras «Ho, kia mor' », li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p......», vi faras bervalaĵon.

Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.

Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon».


Infano de zorgo

— Sinjoro doktoro, mi miras, ke mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar nek ŝi nek mi havis ruĝharajn gepatrojn.

— Ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?

— Ne.

— Ĉiusemajne?

— Ne.

— Ĉiumonate?

— Ne.

— Ĉiujare?

— Jes, proksimume.

— Do ne mirindas, ke la haroj de la infano estas rustkoloraj.

La filino de Kruko, Amanda, edziniĝis al Filiberto, kaj ili pasigas la mielmonaton en Sicilio. Gesinjoroj Kruko estas tre maltrankvilaj, ĉar ili ĵus legis en gazeto, ke forta tertremo skuis Sicilion. Subite venas telegramo, kaj Kruko laŭte legas: «Tertremo detruis nian hotelon stop mi savita stop Filiberto dorse vundita de falinta plafono stop Amanda».

Ne batu maltrankvile

Pastro subite mortis pro kormalsano. Kuracisto demandas la vidvinon:

— Kiel tio okazis?

Ŝi ekploras.

— La kompatindulo kutimis amori min en la sama takto kiel la preĝeja sonorilo. Kaj merkredon, kiam estis incendio en la najbara domo, venis tiu stulta aŭto de fajrobrigado, «ding, ding, ding, ding».

Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?

Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.

Plej granda potenco kuŝas en la komenco

Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiu laŭdire pliigas la viran sekskapablon. Unu dubas:

— Mi ne kredas, ke tio estas ĝusta. Hieraŭ vespere mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.

Triope

En vintrostacio junulino vane serĉas ĉambron. Fine en hotelo oni proponas al ŝi:

— Ni havas tre larĝan liton en ĉambro jam okupita de du sinjoroj. Eble ili akceptos vin.

Efektive la du junaj viroj, iom timemaj, bonvolas dividi la liton kun la belulino, kaj invitas ŝin dormi meze de la lito.

La sekvan matenon ambaŭ junuloj aspektas elĉerpitaj, lacepelitaj, forkonsumitaj. Male la knabino streĉiĝas kaj gaje rakontas:

— La tutan nokton mi sonĝis, ke mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn.

Pro unu bovino

Kruko kaj Baniko pasigas du semajnojn en la kamparo. Multo estas nova por ambaŭ urbanoj. Iam la farmisto, ĉe kiu ili loĝas, petas ilin konduki bovinon al la virbovo.

— Volonte, — respondas Kruko.

Kaj la amikoj foriras kun la bovino. Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj. La farmisto demandas:

— Kio do okazis?

— Malgraŭ niaj klopodoj tiu bovinaĉo tiel baraktis, ke ni ne sukcesis surdorsigi ŝin antaŭ la taŭro.

Mirinda donaco ĉiela

Antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento. Post tri minutoj li murmuras:

— Vi ne bezonas plu teni ĝin, fraŭlino. Nun ĝi staras mem.

«Ne eble!» ŝi al mi rediras

Virino petas konsilon de advokato:

— Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.

— Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?

— La blondulinoj.

Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria!

Tri virineskaj junuloj vizitas banejon. Ĉar ĉiuj unuopaj ĉeloj estas okupitaj, ili akceptas komunan duŝejon. Post unu horo, nevidante ilin eliri, la banejestro malpacience frapas la pordon de la duŝejo.

— Ĉu okazis io?

Junulo respondas per akuta voĉo:

— Jes, falis la sapo, kaj neniu kuraĝas sin klini por preni ĝin.

Alia urbo, alia moro

Emiro kunigas siajn okdek konkubinojn kaj deklaras:

— Karaj miaj, mi devas forlasi vin.

Ĉiuj ekkrias:

— Kial?

Kun malaplomba mieno la emiro murmuras:

— Mi enamiĝis al alia haremo.

Bervalajxo
(por kapitano)

Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.

Fama stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj, trapasas Bervalon. Honore al ŝi la urbestro organizis bankedon. Ankaŭ ĵurnalisto de Heroldo de Bervalo estas invitita, kaj vespere lia edzino demandas lin:

— Nu, kian robon ŝi surhavis?

— Mi ne scias, mi ne povis rigardi sub la tablon.

La unua trovita

Knabo enkuras bervalan policejon.

— Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.

— Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?

— Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.

Li rakontas al mi historion tute nekredeblan

Nokte s-ino Kruko vekas la edzon:

— Ĵus vi kriis: Penela, Penela. Kiu estas tiu Penela, pri kiu vi sonĝas?

— He... ĉu Penela? Jes, Penela, kompreneble. Penela estas ĉevalino, dank' al kiu mi hieraŭ gajnis kvin mil stelojn ĉe vetkurado.

Li redormiĝas.

La sekvan vesperon, kiam Kruko revenas hejmen, lia edzino malmilde sciigas lin:

— Hodiaŭ trifoje telefonis via ĉevalino!

En fremdan vazon ne ŝovu la nazon

Du migraj komizoj, kiuj vendas ŝercobjektojn, devas noktumi en la sama hotelo. Vespere la unua kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko. Post abunda manĝado kaj drinkado ili iras en siajn ĉambrojn.

Subite la dua vokas sian kunulon:

— Estas naŭze. Vidu, kion mi trovis en mia noktovazo.

La alia proksimiĝas kaj seriozmiene eltrinkas la bieron.

Mirante, la amiko ekkrias:

— Se mi estus sciinta, ke ĝi tiom bongustas, mi ne estus pisinta en ĝin.

La respektema p...

Trapasante malbonfaman kvartalon de Bervalo, Kruko renkontas elegantan virinon, kiu invitas lin en sian loĝejon. Ĉar ŝia tarifo ne estas troa, Kruko akceptas la inviton kaj akompanas ŝin.

Li multe miras, vidante ŝian bibliotekon kun miloj da verkoj de Shakespeare, Julio Baghy, Goethe, Lapenna, Molière, Raymond Schwartz, k.t.p. La belulino klarigas, ke ŝi estas doktoro pri filozofio kaj eĉ sukcesis ĉe supera atesto pri lernado. Kiam ŝi sidiĝas antaŭ sia harpo kaj ekludas melodiojn de Frédéric Chopin kaj Félicien Menu de Ménil, Kruko ne povas sin detendi de mira demando:

— Kiel do eblas, ke vi fariĝis putino?

Ŝi respondas modeste:

— Mi simple havis bonŝancon.

Paro pariĝas en parko apud averto «Estas malpermesite iri sur la razenon». Proksimiĝas parka gardisto:

— Ĉu vi ne scias legi?

La amoranto amoras plu, dirante:

— Jes, sed tio, kion ni faras, estas pli interesa ol legado.

Per kio la veto?

En la kazino de Bervalo Kruko renkontas amikon, kies belan edzinon li jam delonge avidas. La amiko, iom ebria, jam ne havas multe da mono. Kruko proponas al li:

— Nu pokeru, prenante vian edzinon kiel vetaĵon.

— Mi konsentas, — diras la ebria amiko, sed ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon.

Rakontoj pri feinoj

Maljunulino renkontas feinon, kiu promesas plenumi tri dezirojn.

— Sinjorino feino, donu al mi monon.

Tuj la ĉambro estas plena de monbiletoj.

— Nun mi deziras reakiri mian junecon.

Tuj estas farite. Kaj la nova junulino fine petas, ke ŝia amata kato fariĝu bela viro. Ankaŭ tiu deziro plenumiĝas, kaj la feino malaperas.

Tiam la bela viro alparolas sian iaman mastrinon per riproĉa voĉo:

— Kaj nun? Kial vi kastrigis min antaŭ du semajnoj?

Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon

Jam de kelka tempo Baniko estas senlabora. Iuvespere li revenas hejmen kaj ĝoje diras al la edzino:

— Mi trovis oficon. Mi devas elmigri al Aŭstralio, kie oni dungis min kiel oficialan naskigiston. Mi ricevos unu pundon por ĉiu geiĝo.

S-ino Baniko rikanas:

— Kompatinda, kiel vi povos vivi per unu pundo pomonate?

Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu

Juna amiko petas konsilon de Kruko:

— Mi estas embarasita. Mi konas du virinojn, kiuj volas edziniĝi al mi. Unu estas juna, tre bela, sed ŝi ne posedas eĉ tri stelojn. La alia estas riĉega 50-jara vidvino. Mi ne scias, kion fari.

— Ne hezitu eĉ sekundon, — diras Kruko. — En via aĝo gravas nur la juneco, la belo, la amo. Tuj forpuŝu la vidvinon kaj prenu la junulinon, eĉ se ŝi ne havas monon. Nur tiel vi estos feliĉa.

— Vi pravas. Mi faros, kiel vi diris. Ha! estas belege havi veran amikon, kiu tiom bone helpas onin!

— Ne danku min. Mi nur lasis mian koron paroli sincere. Ĝis revido.

— Ĝis revido.

— Ha! atendu. Mi forgesis demandi vin pri la adreso de la vidvino.

Bervalajxo
(por pentristino)

Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.

Pli da bruo, ol da faro

Naivulo edziĝas al belega, arda junulino. Nun li kuŝas apud ŝi en la geedza lito, kaj pro sia plena sensperteco, ne scias, kiel konduti. Li dolĉe tiklas ŝian umbilikon, dirante:

— Gili, gili, gili.

La tiklado daŭras jam duonhoron.

— Gili, gili, gili...

La novedzino malpacienciĝas kaj fine diras al li, invite svingetante la ventron:

— Pli malalte, karulo, pli malalte!

Tiam li murmuras per basa voĉo:

— Gili, gili.

— Fraŭlinoj, mi studas vian medion kaj verkas pri ĝi fakvortaron.

— Ĉu fak? Fia atisto!

Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta

En apoteko vespere sonoras telefono:

— Ĉu vi havas rozkoloran cicumon?

— Jes, sinjoro.

— Bone. Vi povas ŝovi ĝin en vian postaĵtruon.

La apotekisto ekkoleras, sed ne povas respondi, ĉar la nekonato jam malŝaltis.

En la sekva vespero la telefono denove sonoras en la apoteko:

— Sinjoro apotekisto, ĉu iu telefonis ankaŭ al vi hieraŭ, por demandi pri rozkolora cicumo?

— Jes.

– Ne atentu lin. Li estas fia trompisto. Vi jam povas elpostaĵigi la cicumon.

Amkonkurantoj

Kruko kaj Baniko havas komunan amatinon. Ili vizitas ŝin alterne, kaj ĉio iras bone, ĝis ŝi gravediĝas.

Ambaŭ amikoj interkonsentas, ke, nesciante, kiu generis la idon, ili kune zorgos pri la nutrado kaj edukado de la venonta infano.

Iom da tempo antaŭ la akuŝo Baniko devas forvojaĝi pro siaj negocoj. Li petas sian amikon sendi al li telegramon, kiam li amatino naskos la infanon.

En sudamerika hotelo Baniko ricevas jenan telegramon: «Marika naskis ĝemelojn stop la mia mortis stop Kruko».

Silento estas konsento

Dekduo da mortintaj virinoj atendas antaŭ la pordo de la paradizo. Sankta Petro volas scii, ĉu ili estas indaj je la eterna feliĉo.

— Kiu kokris sian edzon, tiu levu la manon.

Krom unu, ĉiuj levas la manon. Sankta Petro ordonas al la konfesintinoj:

— Iru en la purgatorion, kunprenante vian surdan kunulinon.

La nevenkebla ĝeno

Kruko, invitite de amiko, devas kuŝi sur kanapo en la salono. Nokte subita lakso ne lasas al li tempon por serĉi la necesejon. Li uzas anstataŭe ĉinan vazon, kiun li poste kaŝas malantaŭ la piano. Matene li devas frue forlasi siajn amikojn kaj tute forgesas la tutan aferon.

Post du semajnoj Kruko ricevas telegramon: «Ni pardonas stop sed diru kie».

Tra l' silento

En la mallumo de bervala kinejo subite aŭdiĝas virina voĉo:

— Tuj forprenu vian manon. Ne vi, sinjoro, sed vi.

Dum la sama filmprezento plendas alia virino:

— Jam dum duonhoro vi fingrumas mian femuron.

— Ĉu tio ne plu plaĉas al vi?

Kiam Kruko estas en kompanio de pluraj homoj, li kutimas demandi:

— Ĉu vi aŭdis pri la nova bordelo en la X-strato? Oni rakontas, ke ĝi havas strangan arkitekturon. Meze de la granda salono estas ŝtuparo...

Tiam Kruko rondirigas la manon. Ĉiufoje iu sufloras:

— Ŝtuparo spirala.

— Jes, — ĝoje ekkrias Kruko. — Mi ja vidas, ke vi jam estis en tiu bordelo.

Bervalajxo
(por Kabe)

Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.

Kia ago, tia pago

En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.

— Kio vi estis?

— Arbohakisto.

— Oni forhaku lian pekilon!

— Kaj vi, kiu estis via metio?

— Mi estis lignaĵisto.

— Oni forrabotu lian pekilon!

Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.

— Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?

— Mi vendis suĉbombonoj.

Instruisto: — La malo de poligamio estas mono..., mono...

Lernanto: — Monotoneco.

— La viroj volis ludi «ŝafsaltadon», sed kelkaj saltas vere tre mallerte.

Dissaltos la obstinaj baroj

Kamparano venigis novan kuraciston, por akuŝigi sian edzinon. Nun li atendas en la kuirejo, dum la kuracisto estas en la dormoĉambro apud la naskantino. Subite malfermiĝas la pordo, kaj la kuracisto petas:

— Rapide alportu al mi tenajlon.

La estonta patro donas tenajlon kaj fariĝas vere maltrankvila, kiam la kapo de la doktoro reaperas post tri minutoj:

— Tuj havigu al mi ŝraŭbilon.

Per tremantaj manoj la kamparano donas la ŝraŭbilon, kaj la kuracisto refermas la pordon. Ŝvitante, la kamparano aŭdas la ĝemadon de sia edzino en la dormoĉambro. La akuŝigisto subite eniras la kuirejon kaj diras:

— Nur per ĉizilo kaj martelo mi sukcesos...

La kompatinda kamparano svenas, kaj la kuracisto murmuras:

— Kiel do mi nun malfermu mian kojnumiĝintan ilujon?

Koloroj

En apoteko restas nur nigraj kaj verdkvadratitaj kondomoj. Post mallonga hezito Baniko aĉetas nigrajn, kaj vespere lia edzino aprobas lian elekton.

Tamen, post kelkaj monatoj, s-ino Baniko naskas knabeton. Detalo: la infano estas bele nigra. Al sia suspektema edzo ŝi ekkrias ĝoje:

— Kiom bonŝancaj ni estas, karulo! Imagu nur, ke mi estus povinta naski infanon kun verdaj kvadratoj!

Esperanto servu ...acon

Venante al interkona vespero de la junulara kongreso en Bervalo, Kruko kaj Baniko pasas hotelan koridoron. El post pordo de unu el la ĉambroj ili aŭdas litoknaradon kaj amorĝemojn. Kruko suspiras:

— Rapida ulo. Mi envias.

Baniko komentas:

— Vi envias, sed li enŝias!

Plu!



Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin