7 

De superfluo malboniĝas la ĝuo

Bela juna virino vizitas Banikon.

— Sinjoro, vi ne konas min, sed mi scias, ke via edzino estas la amatino de mia edzo. Mi decidis, ke ni ambaŭ venĝu nin.

Tiel estas farite.

— Ni ankoraŭ foje venĝu nin.

Tiel estas refarite.

— Ni venĝu nin denove.

Baniko dediĉas sin al la tria kompensaĵo. Sed, kiam la juna virino instigas lin al plua venĝado, li murmuras:

— Mi sentas, ke mi jam ne estas tiom kolera...

Ne ĉiu papereto estas blanka bileto

Mondumanino jam de longe kutimiĝis pagi la kuraciston per siaj propraj naturaĵoj. Iufoje la edzino de la kuracisto malkovras en lia poŝo vizitkarton de ŝi kun surskribo: «Rajtigilo por unu amnokto».

La mondumanino ege miras, kiam ĉe ŝia pordo iam aperas 60-jara ĉifona vagulo kaj prezentas la vizitkarton, sur kiu la kuracistedzino alskribis: «Pagenda al portanto».

Ŝajno trompas

Kruko trovas Banikon gimnastikanta. Baniko, kuŝante kaj apogante la manojn sur la planko, levadas kaj mallevadas sian korpon, por fortikigi siajn brakajn muskolojn.

Kruko rigardas sian amikon kaj post kelkaj minutoj skuas la kapon, dirante:

— Kompatindulo, ĉu vi ne rimarkis, ke ŝi jam de longe forglitis de sub vi?

Por unu — festeno, por alia — ĉagreno

Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:

— Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?

Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:

— Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.

— Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?

Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno. Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.

— Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?

— Venu do morgaŭ en mian kabineton.

— Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?

— Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.

Dum la manĝado venas apetito

Naiva junulino unuafoje vidas la membron de sia amiko. Kiam li proponas al ŝi la amorludon, ŝi timas, ke tio vundos ŝin.

— Ĝi estas multe tro longa!

Sed la naturo, kiel kutime, aranĝas la aferon, kaj al la ĵus malvirgigita knabino tiom plaĉas la ludo, ke ŝi krias al sia amiko:

— Karulo, enŝovu ĝin pli profunden!

— Mi ne povas pli.

Ŝi dubas kaj palpe kontrolas, ĉu li diras la veron. Subite ŝi riproĉas:

— Ho! estas stulte, ke vi faris nodon.

Ne tiel, sed tiel ĉi!

S-ino Kruko riproĉas s-inon Baniko:

— Vi havas ĉarman edzon. Kial vi trompas lin tiel?

— Kiel do mi trompu lin?

Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin:

— Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?

— Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu.

La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: «Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon».

S-ino Baniko: — Mia edzo diris, ke li mortigos min, se mi denove trompos lin.

S-ino Kruko: — Nu, kion vi faros?

S-ino Baniko: — Mi kaŝos lian revolveron.

Freŝa mateno

Post la edziĝonokto juna viro alportas kafon al sia novedzino en la liton. Ŝi gustumas kaj grumblas kun ĉagrena mieno:

— Eĉ ne la kafon...

Al flirtema diskovendisto la edzino riproĉas, ke laŭdire li denove delogis junulinon. Li provas senkulpigi sin:

— Vi ja scias, karulino, ke oni devas de tempo al tempo ŝanĝi la diskon.

— Bone, ekde morgaŭ mi ŝanĝos la nadlon.

Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras

Kruko kaj Baniko kolektas monon por sia filantropia societo «Helpo al needziĝintaj patroj». Iam ili ricevas 10 mil stelojn de la bordelestrino de la Haveno-strato. Tio embarasas ilin. Baniko demandas:

— Ĉu ni akceptu por virta celo malvirte akiritan monon?

Post mallonga cerbumo Kruko decidas:

— Ni prenu la monon. Finfine ĝi venas ja de ni.

Juneco ne scias, maljuneco ne povas

Sinjorinon Kruko vizitas bela amikino, kiun la 6-jara Krukido ne volas kisi. La patrino demandas:

— Kial vi ne volas kisi la sinjorinon?

— Mi antaŭe vidis, ke paĉjo ricevis du vangofrapojn, kiam li provis ŝin kisi en la koridoro.

Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:

— Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. edziĝoĉambro.

La turisto rikanas:

— Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.

La oficisto respondas ridetante:

— Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.

Nur pano kun fromaĝo, sed agrabla vizaĝo

Restoraciestro ordonas al la kelnerinoj:

— Fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon ĝenerale.

— Ĉu ni ricevos famajn gastojn?

— Ne, sed la viando estas hodiaŭ escepte malmolega.

Oni demandas junulinon, kiu estas modelo ĉe diboĉa pentristo:

— Ĉu la pozoj estas lacigaj?

— Ne la pozoj, sed la paŭzoj.

Bervalajxo
(por sekretariino de lignokomercisto)

Tiu pago sufiĉas por konduki mastojn al la ĉefurbo.

Gardu la ...acon,
Homoj de l' Tero!

S-ino Baniko avertas sian filinon, kiu iras unuafoje al balo kun la filo de Kruko:

— Atentu. Se li kondukus vin en sian ĉambron kaj grimpus sur vin, li senhonorigus nian familion.

La sekvan matenon f-ino Baniko gaje klarigas:

— Panjo, lian familion senhonorigis mi.

Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!

Junulo proponas al nova amikino:

— Ni provu vivi kune dum kelka tempo, kaj, se ni rimarkos, ke ni faris eraron, ni simple disiĝos.

Ŝi moke rebatas:

— Ĉu la eraro portos vian nomon aŭ la mian?

Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' !

Kuniklo klarigas al sia juna filo, kiel amori:

— Ni kunikloj kutimas rapidi. Do rapidu, sed estu ĝentila al via kuniklino.

Ĉar la praktiko superas la teorion, la kuniklido iras kun sia patro sur herbejon, por montri, ke li bone asimilis la lecionon.

Junaj kaj maljunaj kuniklinoj estas pretaj helpi la lernanton. Ili vicigas sin, kaj baldaŭ oni aŭdas:

— Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino... Ho! pardonu, paĉjo!

S-ino Baniko ricevas de amanto ĉinĉilpeltan mantelon. Ne sciante, kiel klarigi tiun akiraĵon al sia edzo, ŝi portas ĝin al lombardisto kaj ricevas 500 stelojn. Vespere ŝi deklaras al Baniko:

— Karulo, mi trovis sur trotuaro lombardan bileton. Ĉu vi ne povus morgaŭ iri al la lombardisto, por ricevi la mantelon menciitan sur la bileto?

La sekvan tagon ŝi ege miras, kiam Baniko alportas al ŝi malnovan kuniklopeltaĵon. Sed kion ŝi diru? Ŝi ne povas perfidi sian artifikon.

Post kelkaj tagoj ŝi komprenas la tutan aferon, kiam vidas la novan sekretariinon de Baniko vestita per la ĉinĉilpelta mantelo.

La nekonata konato

Iu surprizas fremdan viron en sia lito. Li krias:

— Via fizionomio ne estas al mi nekonata.

— Kompreneble, mi estas la patro de viaj infanoj.

Sendanĝereco de Francujo

Pariza junulino konatiĝas kun junulo. Ŝi invitas lin:

— Vizitu min hodiaŭ vespere. Kiel ĉiun sabaton miaj gepatroj iros en kinejon, kaj dume ni estos trankvilaj.

Li junulo iras en apotekon, kie li aĉetas kondomojn, kaj vespere li sonorigas ĉe la pordo de sia nova amikino. Ŝia patro bonvenigas lin kaj diras:

— Sinjoro, vi verŝajne venos kun ni al la kinejo.

Antaŭ la miranta amikino la junulo tuj akceptas.

Kial?*


* tial ke la patro estas la apotekisto, de kiu la junulo aĉetis la kondomojn.

Juĝisto: — Vi asertas, ke vi estis perfortita de tiu ulo. Kiam?

Atestantino: — Pasintsomere en julio, aŭgusto kaj tri fojojn en septembro.

Bezono estas plej forta ordono

Junaj geedzoj estas invititaj al vesperkunveno. La viro, revenante de sia oficejo, trovas sian ĉarman edzinon preta. Vidante ŝiajn preskaŭ nudajn mamojn en la dekoltaĵo, ŝiajn allogajn ennilonigitajn krurojn, li subite fariĝas amorema. Ŝi ribelas, dirante:

— Karulo, estas neeble. Nun ni devas iri al la kunveno.

La edzo tiel insistas, ke ŝi fine konsentas:

— Nu, bone, karulo, sed ni rapidu. Kion mi demetu: miajn gantojn, mian lipruĝon aŭ mian kalsoneton?

Du militas — tria profitas

Vojaĝa komizo, revenante hejmen, trovas nekonatan viron kuŝanta kun lia edzino. Li prenas revolveron, mortigas la nekonaton kaj per dua kuglo sin mem.

Tuj la malfidela edzino leviĝas, iras al ŝranko, malfermas ĝin kaj ĝoje diras al viro kaŝita tie:

— Karulo, venu tuj amori min. Mortis ambaŭ kokritoj.

En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo

Kruko diras al Baniko:

— Hieraŭ mi rakontis al via edzino tiom komikan ŝercon, ke pro ridego ŝi falis el la lito.

Unua atesto estas la vesto

Vespere policano revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia edzino krias el la geedza lito:

— Karulo, ne ŝaltu la lumon: mi havas kapdolorojn.

La policano senvestiĝas, dum ŝi cerbumas, kiel eskapigi la amoranton kaŝitan en la lito. Kiam la edzo proksimiĝas, ŝi ĝemas:

— Karulo, mi havas tiajn kapdolorojn! Ĉu vi ne povus iri en apotekon por aĉeti tablojdojn?

La policano revestas sin en la mallumo kaj eliras el la loĝejo. Kiam li sonorigas ĉe la pordo de la apotekisto, kiu nokte deĵoras, tiu miregas. La policano demandas:

— Kial vi rigardas min tiel? Ĉu vi ne rekonas min?

— Jes, certe. Vi estas sinjoro Punbato, la policano el la Kradostrato.

— Nu.

— Kial do vi nun surhavas fajrosoldatan uniformon?

La oficistarestro de aŭta fabriko devas dungi novan sekretariinon. Iam prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino. Ŝi sidiĝas en fotelon, malavare montras siajn krurojn kaj klarigas, bruligante cigaredon:

— Mi venis por la ofico de sekretariino.

— Ĉu vi scipovas tajpi, stenografii, k.t.p.?

La belulino respondas per frandema buŝo:

— Tute ne, bela knabego. Tamen dungu min. Tion vi ne bedaŭros. Tuj post kiam mi estos la edzino de la direktoro, mi zorgos pri la pliigo de via salajro.

Mistero de doloro

Juna fianĉo iras al kuracisto, ĉar de pluraj tagoj li sentas malagrablan jukon ĉe sia vira organo. La kuracisto trankviligas lin:

— Tio ne estas grava. Vi nur banu ĉiutage la doloran parton en varmeta lakto.

Dum la edziĝonokto la junulo ne plu pensas pri la jukado, kaj regalas sian novan, naivan edzinon per belega amkoncerto. Sed poste remanifestiĝas la doloretoj. Li leviĝas, iras en la kuirejon kaj varmigas lakton.

Ne vidante lin reveni, la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas. Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.

— Nu, — diras al si la naivulino. — Mi ne sciis, ke tio estas reŝarĝebla kiel fontoplumo.

S-ino Kruko vekas sian edzon je la unua matene.

— Estas terure. Mi ĵus sonĝis, ke vi trompas min kun Aloda.

En duona dormo Kruko grumblas:

— Estas stulte tial veki min. Jam de du semajnoj mi ĉesigis ĉiujn amrilatojn kun Aloda.

Mi en li

En pederastia rondo (aŭ medio, se vi preferas) iu deklaras:

— Mia kaco estas vere fama.

Al la mirantoj li aldonas:

— Jes, oni trovas ĝin en ĉies buŝoj.

Bervalajxo
(por muzikistino)

Proksimigu vian vangon al la liro kaj miru ties tembron.

Por ĉiu plezuro devas esti mezuro

S-ino Baniko estas en speciale voluptema periodo. Senĉese ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn. Sed li ne sentas sin kapabla kontentigi ŝin. Ŝi protestas. Li koleras. Ekestas disputo. Li krias:

— Post via morto mi skribigos sur via tombo: «Finfine malvarma!»

— Kaj post la via mi gravurigos: «Fine rigida!»

— Je mil diabloj! Kie estas la ŝlosilo?

Mezuri laŭ sia metro

Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.

Baniko demandas ŝin:

— Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?

La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:

— Sinjoro, estas la deka kaj duono.

Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la knabino. Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?

La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj, mane pesante ilin, deklaras:

— Estas la deka kaj kvardek minutoj.

— Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?

— Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la preĝejan horloĝon en la vilaĝo.

Fraŭlino vizitas amikinon kaj petas ŝin:

— Ĉu mi povus promenigi vian bebon dum kelkaj horoj?

— Volonte. Sed kial vi estas subite tia helpema?

— Mi nur deziras timigi certan viron.

Kiel plaĉas al vi?

Kruko vizitas novan bordelon. La virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj. Oni konsilas al li:

— Supreniru al la unua etaĝo.

Sur la unua etaĝo la virinoj estas preskaŭ same belaj, sed ili estas tamen tro multekostaj, po 5 mil steloj.

Kruko marĉandas, kaj ĉiufoje oni sendas lin al la supra etaĝo. Ĉiufoje la voluptovendistinoj fariĝas malpli belaj, malpli junaj kaj malpli karaj. Fine Kruko veturas per lifto al la lasta etaĝo, trovas malplenan ĉambron kaj legas tie surskribon:

MEMSERVO
100 stelojn

Aglutina karaktero

Tre moderna paro interŝanĝas impresojn post freneza nokto pasigita en senbridaj ludoj kun diboĉaj amikoj.

— Karulino, ĉu vin mi amoris sur la sofo en la malluma salono?

— Je kioma horo, karulo?

Laboro finita — ripozo merita

Paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino. Tamen, sur tiu malnova foto, vi sidas kaj panjo staras.

— Jes, estis ĝuste post nia edziĝonokto. Ŝia postaĵo doloris, kaj miaj kruroj estis tiom malfortaj...

Avo, patro kaj filo el turka familio ĉeestas kongreson en Bervalo. Revojaĝante hejmen, ili interŝanĝas impresojn. La filo diras:

— Ha! kian afablecon havas la bervalaninoj!

— Kian teknikon! — ekkrias la patro.

— Kaj kian paciencon! — balbutas la avo.

Gast' en tempo malĝusta

Baniko revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia fileto krias al li:

— Paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko.

Efektive Baniko malkovras en la ŝranko sian amikon Kruko vestita per nura litotuko. Li riproĉas lin:

— Kruko, ĉu vi ne hontas? Kial vi tiom timigis la knabeton?

Somere du amikinoj babilas sur la plaĝo de Bervalo. Unu asertas:

— Mi estas preta fari ĉion ajn, por ricevi peltmantelon.

Ŝi efektive faras ĉion ajn, ricevas la mantelon ... sed vintre jam ne povas ĝin butonumi.

Amikeco trans litoj

— Kial mi aĉetu aŭton? Mi havas tiom da amikoj, kiuj posedas aŭton. Tiel mi povas veturi senkoste.

— Vi pravas. Same mi restas fraŭlo. Mi havas tiom da amikoj, kiuj havas edzinon.

Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio

Knabineto ĉeestas lavadon de sia frateto. Ŝi demandas:

— Panjo, kial li havas kraneton? Ĉu ankaŭ mi havos tian poste?

La patrino, distriĝinte, respondas:

— Jes, se vi bone kondutos.

Kaj post pripenso ŝi aldiras:

— Se vi malbone kondutos, vi havos eĉ plurajn.

Trio plaĉas al Dio

— Kio estas la tri plej bonaj aĵoj en la mondo?

— Bona viskio antaŭe kaj cigaredo poste.

El du malbonoj pli malgrandan elektu

Preĝo de pia viro:

— Sankta Josefo, faru, ke mi neniam edziĝu. Se mi edziĝos, ke mi ne estu kokrita. Se mi estos kokrita, ke mi ne sciu pri tio. Se mi ekscios pri tio, ke tio estu al mi tutegala.

En termofonta stacio Kruko galante deklaras al juna, bela oficistino:

— Pasintjare mi venis ĉi tien pro miaj kruroj. Nun mi revenis pro la viaj.

Ne ekzistas kareso sen intereso

Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la dormoĉambro kun fremda viro. Li ekblekas:

— Mi tuj mortigu lin!

Ŝi protestas:

— Ne faru tion. Ĉu vi memoras pri la pelta mantelo gajnita per la loterio?

— Ĉu ĝi estis de li?

— Jes. Kaj ĉu vi memoras pri la aŭto, la unua premio de la bervala tombolo?

— Jes. Ĉu ĝi estis de li?

— Certe.

Tuj Baniko kuras al la lito, tiras la kovrilon sur la nudan korpon de la timanta amoranto kaj murmuras kun zorgoplena mieno:

— Atentu, amiko, ke vi ne malvarmumu.

Malafrodizio

Angla edzo: — Ĉu mi dolorigis vin?

Lia edzino: — Tute ne. Kial vi demandas?

La edzo: — Tial ke vi iom moviĝetis.

Kolekto aprobita

Kruko invitas novan amikinon en ekskluzivan restoracion kun apartaj manĝosalonetoj speciale instalitaj por intimaj renkontiĝoj.

Kruko eliras por lavi la manojn. Dume la junulino legas la menuon de la mendita lunĉo: kaviaro, ĉampano, leporaĵa raguo, burgonja vino, glaciaĵo, kontraŭkoncipa pilolo.

Kapitano sciigas kolonelon:

— Mi havas en mia roto rekruton, kiu pasie vetas. Kaj li gajnas ĉiujn vetojn.

La kolonelo venigas la kuriozan soldaton.

— Nu, mi aŭdis, ke vi ofte vetas kaj gajnas ĉiujn vetojn.

— Jes, sinjoro kolonelo. Ekzemple, mi povas veti kun vi je mil steloj, ke vi havas hemoroidojn.

— Vi ne havas ŝancon kun mi, junulo. Kontrolu mem.

La kolonelo mallevas sian pantalonon, montras sian glatan postaĵon kaj ricevas la mil stelojn de la soldato. Poste li telefonas al la kapitano:

— Via rekruto ĵus perdis veton kun mi.

— Ha, sinjoro kolonelo, mi ne havis tempon por sciigi vin, ke li vetis kun mi je 10 mil steloj, ke vi montros al li vian postaĵon.

Amikino rakontis al kuracistedzino, ke ŝi vidis ŝian edzon kun prostituitino. Demandita, la doktoro respondas:

— Temis pri profesiaj rilatoj.

— Ĉu la rilatoj koncernis vian aŭ ŝian profesion?

Infanoj ne konas limojn

Patro: — Vi estas fiulo. Neniam via patrino kaj mi ricevis kontenton de vi ekde via naskiĝo.

Filo: — Sed verŝajne naŭ monatojn antaŭ mia naskiĝo.

Frukto malpermesita estas plej bongusta

Du knabinoj marĉandas en fruktobutiko:

— Kiom kostas du bananoj?

— Po dudek steloj. Se vi prenos tri, ili kostos ope kvindek stelojn.

Post mallonga interkonsiliĝo la knabinoj deklaras:

— Ni prenu tri. La trian mi manĝos.

Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko

Misiisto venis unuafoje al izola vilaĝo, en kiu li volas konigi la veran Dion kaj la eŭropan civilizacion. Indiĝeno, kiu scipovas kelkajn Esperantajn vortojn, servas kiel la interpretisto.

Ĉiu frazo de la prediko estas proksimume tradukata al la konvertotoj, kiuj kunvenis sur la placo de la vilaĝo. Post ĉiu frazo la indiĝenoj krias laŭte: vukra! vukra!

La misiisto estas tre kontenta, opiniante, ke la aŭskultantaro forte aprobas liajn parolojn, ĝis la interpretisto invitas lin post la prediko viziti la nekredeble malpuran vilaĝon, en kiu libere vagas nigraj porkoj. Tiam, en aparte kota angulo, la interpretisto avertas:

— Atentu vi ne paŝi en vukra!

Avinjo demandas, kio estas hipokritulo.

— Iu, kiu agrable traktas onin antaŭe kaj malagrable malantaŭe.

— Ha! via avo estis do granda hipokritulo.

Kune kaptite, kune punite

— Mi aŭdis, ke via edzo estas en malsanulejo.

— Jes, tie li kuŝas pro siaj genuoj.

— Pro siaj genuoj?

— Jes, sur ili mi trovis blondulinon.

Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo

En Barcelona bordelo la aferoj prosperas. La deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la pordistino. Post sia giĉeto tiu notas la enirojn, por kalkuli la luprezon de la ĉambroj. Ŝia krajono kuras:

— Anita Lopez!

— Maria Moreno!

Kruko, kiu libertempas en Barcelono, venas ne senintence en la malĉastejan kvartalon. Brula, invita okulumo de bela putino sufiĉas por konvinki Krukon sekvi ŝin en la bordelon. Pasante antaŭ la giĉeto de la pordistino, ŝi diras:

— Dolores la Picho!

Kruko murmuras kompateme:

— Ne mirinde, se doloras vin la piĉo, fraŭlino. En tia metio... Sed tio almenaŭ pruvas, ke la aferoj iras bone.

Neceso ne estas kareso

Viro seksardas. Lia amikino klarigas, ke ŝiaj monataĵoj ne ebligas al ŝi kvietigi lian voluptemon. Li flustras ion en ŝian orelon. Ŝi ribelas:

— Neeble pro miaj hemoroidoj.

Tiam li blekas:

— Se vi diros al mi, ke vi ankaŭ havas dentodoloron, mi draŝos al vi la dorson!

Peko malnova perdas pekecon

Bigotino konfesas:

— Patro, mi trompis mian edzon.

— Kiom ofte?

— Nur unu fojon, la 21an de oktobro 1937.

— Tion vi jam rakontis al mi centfoje!

— Jes, estas tiom agrable rememori pri tio.

La mizero de l' fundo

Baniko, kiu ŝatas naĝi nuda, trovis por tiu plezuro tute senhoman parton de la bervala plaĝo. Post la naĝado volante eliri el la maro, li vidas kun konfuzo fremdan virinon, kiu sidas apud liaj vestaĵoj. Li naĝas plu kaj hazarde trovas sur la fundo de la maro malnovan kaserolon. Li kaptas ĝin kaj tenante antaŭ sia generilo, alpaŝas la virinon kun riproĉa mieno.

— Ĉu vi scias, sinjorino, ke vi sidas ĝuste apud miaj vestaĵoj?

— Ĉu vi scias, sinjoro, ke en via kaserolo ne estas fundo?

Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko.

— Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon?

— Ba, estas nur io, kion mi kunflikis.

— Flantazie!

Atesto de matureco

Knabineto eniras en sukeraĵejon.

— Mi deziras ĉokoladan bebon, kiun vi havas en via montrofenestro.

— Bone, etulino. Jen ĉokolada bebo.

— Ne tiu. Ĝi estas knabino. Mi petas, donu al mi knabon.

— Kial do?

— En knabo estas iom pli por frandi.

Kamparano eniras la kabineton de kuracisto, dum tiu tre intime traktas lian edzinon. La kamparano ekkrias:

— Kion do vi faras?

— Mi instruas la interrilatojn.

— Ha, bone. Ĉe la unua rigardo mi kredis, ke vi fikas mian edzinon.

— Jes, karulino, jes. Mi ĵuras al vi eternan fidelecon.

Saĝa kapo duonvorton komprenas

Fremdulo diras al Kruko:

— Ha! la bervalaninoj estas vere inteligentaj.

— Jes, certe. Kiel vi rimarkis tion?

— Hieraŭ vespere mi renkontis belan junulinon. Bedaŭrinde ŝi ne parolis Esperanton. Mi desegnis glason sur peco da papero, kaj ŝi tuj komprenis, ke mi invitas ŝin al drinkejo.

— Tio estas ja signo de ega inteligenteco.

— Atendu. Post du minutojn ŝi prenis pecon da papero kaj desegnis liton.

— Ho!

— Jes. Kiel ŝi povis tiom rapide diveni, ke mi estas litfabrikanto?

Kadó, kadó, jam temp` está!

Al paciento, trafita de akuta venerea malsano, kuracisto klarigas:

— Bedaŭrinde mi devas fortranĉi vian viran organon.

— Neeble, sinjoro doktoro. Mi estas ankoraŭ juna, mi bezonas ĝin.

Li vizitas duan kuraciston, kiu diagnozas la samon:

— Fortranĉenda!

La kompatindulo konsultas dek famajn specialistojn, kaj ĉiu estas preta uzi la bisturion.

Malesperante pri sia sorto, la paciento fine vizitas ĉinan kuraciston, kiu laŭdire faras miraklojn.

— Sinjoro doktoro, vi ne fortranĉos ĝin, ĉu jes?

— Certe ne. Grimpu sur tiun tabureton. Nun tusu forte! jen. Ĝi jam defalis mem.

S-ino Kruko estas grave malsana. Ŝi petas sian edzon:

— Karulo, se mi mortos kaj se vi reedziĝos, ĵuru al mi, ke mia posteulino ne surmetos miajn robojn.

— Estu trankvila, trezoro. Ŝi havas pli larĝan postaĵon ol vi.

Garantio

Kruko ĵus aŭdis de sia edzino, ke ilian filinon Reda gravedigis jam edziĝinta viro. Kruko terure ekkoleras kaj eksciinte la adreson de la deloginto, decidas tuj viziti lin. Tiu konfesas:

— Jes, mi estas kulpa, sed mia granda riĉo ebligas al mi ripari mian kulpon tiamaniere: se Reda naskos filinon, mi donacos al ŝi milionon da steloj. Por filo mi donacos la duoblon.

Tiu propono perpleksas Krukon. Li estas preskaŭ preta peti pardonon pro sia antaŭa kolero. Sed subite venas al li dubo pri neantaŭvidita eblo:

— Promesu al mi, ke, en okazo de misnasko, vi donos al Reda duan ŝancon.

Bervalajxo
(por sentema vojaĝantino)

La blindulino ne toleras pufon de ĉaro en sia vagono.

Gaja lernolibro

Maljuna tedulo, provante delogi knabinon, premas ŝin kaj flustras:

— Mi legas en vi kvazaŭ en libro.

— En libro brajle skribita.

Ĝustatempa vorto estas granda forto

Kruko vintre libertempas en neĝa montaro. Foje enirante en lignodomon, li surprizas junulinon, kiu suprenfaldis la jupon antaŭ kameno por varmigi sian logan ventron. Kruko galante diras:

— Fraŭlino, se ĝi estas por mi, ĝi estas jam sufiĉe kuirita.

Li neniam venkis la alfabeton

Kruko luis belan dometon en la ĉirkaŭaĵo de Bervalo. En ĝin li povas trankvile inviti siajn amikinojn. La lasta vizitantino venis jam tri fojojn. Kruko tiel dediĉis sin al amorado, ke iom malzorgis la kuirarton. Ĉiufoje ŝi devis manĝi nur kaĉon.

Kruko denove skribas al ŝi invitleteron, en kiu li laŭdas la belon de la domo kaj de la pejzaĝo. La nova amikino estas preta reiri al la rendevuejo, sed havante lastamomentan malhelpon, ŝi komisias al la poŝto telegrafadon de jena teksto: VI LOĜAS BELE — SED PRO MALOPORTUNA ŜANĜO MI VENOS PLI POSTE — KVANKAM MI MALŜATAS VIAN KAĈON.

Malgraŭ la bedaŭrinda prokrasto Kruko estas ravita de tiu brula amkonfeso. Li ja tute forgesis, ke telegramo ne havas supersignojn...

FINO*

Bervalajxo
* LASTA (de mia sekretariino)

Ĉe vi la fino estas ĉiam senkaŭza!

Plu!


 7 
Cxi tiujn pagxojn arangxis Sergej Versxinin