Ivan Bunin

Facila spiro

(tr. B. Malej)

En tombejo, super freŝa argila tumulo staras nova kruco el kverko, fortika, peza, glata.

Estas aprilo, la tagoj grizas, monumentoj de la vasta provinca tombejo elfore videblas tra nudigintaj arboj, kaj malvarma vento sencese tintigas porcelanan florkronon ĉe la piedo de la kruco.

Kaj sur la krucon mem estas enmuntita sufice granda konveksa porcelana medaliono, en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia ago kun gojplenaj, mirinde viglaj okuloj.

Ŝi estas Olja Mescerskaja.

Kiel knabinon ŝin nenio distingis el amaso da brunaj gimnaziaj uniformoj: kion oni povus diri pri ŝi krom tio, ke ŝi apartenas al la gento de ĉarmaj, riĉaj kaj feliĉaj knabinoj, ke ŝi havas bonajn lernokapablojn, sed estas petolema kaj tute neglektema rilate al la edifoj, kiujn provizas al ŝi la klasa mentorino? Poste komenciĝis ŝia mirinde rapida disfloro kaj maturiĝo. En la ago de dek kvar jaroj ŝi, krom minca talio kaj sveltaj kruroj, havis jam bone konturiĝintajn mamojn kaj ĉiujn ĉi formojn, kies fascinon gis nun ne kapablis esprimi la homaj vortoj; dekkvin-jara ŝi jam famis kiel belulino. Kiom zorge aranĝis la harojn iuj el ŝiaj amikinoj, kiom puremaj ili estis, kiom kontrolis siajn diskretajn movojn! Sed ŝi timis nenion – nek inkajn makulojn sur la fingroj, nek postkuran ekruĝon sur la vizaĝo, nek taŭzitan hararanĝon, nek nudiĝintan pro kurfalo genuon. Sen iuj zorgoj kaj klopodoj ŝiaflanke, iel nepercepteble venis al ŝi ĉio, kio tiom diferencigis ŝin dum du ŝiaj lastaj jaroj el la tuta gimnazio – gracio, eleganteco, lerto, hela brilo de la okuloj... Neniu tiel dancis dum baloj kiel Olja Meŝĉerskaja, neniu glitkuris kiel ŝi, neniu estis tiom amindumata kiel ŝi, kaj ial neniun tiom adoris malpliaĝaj klasoj ol ŝin. Nepercepteble ŝi transformiĝis el infano al junulino, kaj nerimarkeble fortiĝis ŝia gimnazia famo, kaj jam startis rumoroj, ke ŝi estas frivola, ke ŝi ne povas vivi sen adorantoj, ke ŝin ĝis freneziĝo amas gimnaziano Senŝin, ke kvazaŭ ankaŭ ŝi lin amas, sed ŝia favoro estas tiom variiĝema, ke li foje atencis sian vivon.

En sia lasta vintro Olja Meŝĉerskaja tute foliĝis en vortico de gajo, kiel oni kutimis diri en la gimnazio. La vintro riĉis je neĝo, suna lumo, frosto, la suno frue descendis post la altan abiaron, nepre serena, lumradia, aŭguranta ankaŭ por morgaŭo froston kaj sunan brilon, promenadon laŭ Sobornaja strato, glitkuradon en la urba ĝardeno, rozkoloran vesperon, muzikon kaj la ĉiaman amason da homoj glitantan ĉiuflanken sur la skatejo, en kiu Olja Meŝĉerskaja ŝajnis esti la plej senzorga, la plej feliĉa. Kaj foje dum la granda paŭzo inter lecionoj, kiam ŝi kvazaŭ vento kuradis en la asemblea halo, postĉasata de aro da beate kriĉantaj unuaklasaninoj, oni subite vokis ŝin al la gimnazia estrino. Ŝi abrupte haltis, nur foje profunde ekspiris, ordigis la harojn per rapida kaj jam kutima virineca gesto, tiris la angulojn de la antaŭtuko ŝultren kaj kun radiantaj okuloj suprenkuris. La estrino – junaspekta, sed grizhara – trankvile sidis kun trikaĵo enmane ĉe skribotablo sub portreto de la caro.

– Bonan matenon, mademoiselle Meŝĉerskaja, – ŝi diris france sen forturni la okulojn de la trikaĵo.- Bedaŭrinde, jam ne unuafoje mi estas devigita voki vin kaj paroli kun vi rilate de via konduto.

– Jes, mi aŭskultas, madame, – respondis Meŝĉerskaja, venante al la tablo, rigardante ŝin hele kaj vivece, tamen kun la vizaĝo senesprima, kaj ŝi riverencis tiom facile kaj gracie kiel nur ŝi sciis.

– Aŭskultos vi min ne bone, bedaŭrinde, mi jam spertis tion,- diris la estrino kaj tirante la fadenon, kiu rotaciigis sur polurita planko la volvaĵon, al kiu scivoleme rigardis Meŝĉerskaja, levis la okulojn. – Mi ne ripetos ĉion denove, nek parolos longe,- diris ŝi.

Al Meŝĉerskaja tre plaĉis tiu ĉi mirinde pura kaj granda kabineto, tiel bone spiranta dum frostaj tagoj per varmo de la brilanta forno kaj per freŝo de konvaloj sur la skribotablo. Ŝi rigardis al la juna caro, pentrita plenstatura meze de iu brila salono, poste al rekta harlinio inter la blondaj, zorge frizitaj haroj de l' estrino, kaj atente silentis.

– Vi ne plu estas knabino, – dusence diris la estrino, kaŝe incitiĝante.

– Jes, madame, – simple, preskaŭ gaje respondis Meŝĉerskaja.

– Nek jam virino, – eĉ pli emfaze diris la estrino, kaj ŝia pala vizaĝo iomete ruĝiĝis. – Jen por komenci – kion signifas via hararanĝo? Ĝi estas tiu de matura virino.

– Mi ne kulpas, madame, ke mi havas bonajn harojn,- respondis Meŝĉerskaja kaj tuŝetis per ambaŭ manoj siajn bele aranĝitajn harojn.

– Ho, jen kio, vi do ne kulpas! – diris la estrino. – Vi ne kulpas pri la hararo, vi ne kulpas pri tiuj ĉi multekostaj kombiloj, vi ne kulpas pri tio, ke vi ruinigas viajn gepatrojn per aĉetigo de dudekrublaj ŝuetoj! Sed mi ripetas al vi, vi tute neglektas tion, ke vi dume estas nur gimnazianino...

Kaj tiumomente Meŝĉerskaja sen perdi la simplecon kaj trankvilon, subite intervenis ĝentile:

– Mi pardonpetas, madame, sed vi eraras: mi estas virino. Kaj ĉu vi scias, kiu kulpas pri tio? Li estas amiko kaj najbaro de mia paĉjo, kaj via frato – Aleksej Miĥajloviĉ Malutin. Okazis tio pasintsomere en vilaĝo...

Kaj monaton post tiu ĉi konversacio kozaka oficiro, hida kaj plebeska, neniel rilata al la socia rondo, al kiu apartenas Olja Meŝĉerskaja, pafmortigis ŝin sur fervojstacia kajo, meze de granda homamaso, ĵus veninta el trajno. Kaj la nekredebla, konsterninta la estrinon, konfeso de Olja Meŝĉerskaja perfekte konfirmiĝis: la oficiro deklaris al la juĝesploristo, ke Meŝĉerskaja tentis lin, intime rilatis kun li, ĵuris edziniĝi al li, sed ĉe la stacidomo, en la tago de l' murdo, akompanante lin dum lia forveturo al Novoĉerkask, subite diris al li, ke ŝi neniam emis ami lin, ke ĉiuj paroloj pri la geedziĝo estas nura ŝia ĉikano pri li, kaj ŝi donis al li por legi tiun paĝon el la taglibro, kie temis pri Malutin.

– Mi rigarde trakuris tiujn liniojn kaj sur la sama kajo, kie ŝi promenis, atendante kiam mi finos legi, pafis ŝin, – diris la oficiro. – La taglibro jen, vidu, kio estas skribita en ĝi la dekan de julio de la pasinta jaro.

En la taglibro estis skribita jeno:

«Nun estas la dua horo postnoktmeze. Mi profunde ekdormis, sed tuj vekiĝis... Hodiaŭ mi fariĝis virino! Paĉjo, panjo kaj Anatolĉjo, ili ĉiuj forveturis urben, kaj mi restis sola. Mi tiom feliĉis, ke mi estis sola! Matene mi promenis en ĝardeno, en kamparo, vizitis arbaron, al mi ŝajnis, ke mi estas sola en la tuta mondo, kaj miaj pensoj estis tiom bonaj, kiom neniam antaŭe. Mi ankaŭ tagmanĝis sola, poste mi dum tuta horo pianludis, pro la muziko mi havis impreson, ke mi vivos eterne kaj pli feliĉe ol iu ajn. Poste mi ekdormis en la kabineto de paĉjo, kaj je la kvara min vekis Katarinjo kaj diris, ke vizite venis Aleksej Miĥajloviĉ. Mi tre ĝojis pri lia veno, estis al mi tre agrable akcepti lin. Li venis per para jungaĵo de siaj Vjatkaj ĉevaloj, tre belaj, kaj ili la tutan viziton staris ĉe la portiko, li restis, ĉar estis pluvo, kaj li esperis, ke ĝis vespero la vojo sekiĝos. Li bedaŭris, ke ne trovis hejme paĉjon, estis tre vigla kaj kondutis kun mi kvazaŭ adoranto, multe ŝercis, ke delonge amas min. Kiam ni antaŭ te-trinko promenis en ĝardeno, le vetero denove ravis, la suno brilis tra la tuta malseka post pluvo ĝardeno, kvankam fariĝis tute malvarme, kaj li tenis min subbrake kaj parolis, ke li estas Faŭsto kun Margareta. Li estas kvindekses-jara, sed ankoraŭ tre bela kaj nepre bone vestita – al mi ne plaĉis nur tio, ke li venis en pelerin-mantelo – li odoras anglan odekolonon, kaj liaj okuloj estas tute junaj kaj nigraj, kaj la barbo estas elegante dividita je du longaj partoj kaj la tuta estas arĝent-kolora. Dum te-trinko ni sidis sur la vintra verando, mi kvazaŭ eksentis malsanon kaj ekkuŝis sur sofon, kaj li fumis, poste li sidiĝis apud min, denove komencis iun komplimentadon, poste komencis esplori kaj kisi mian manon. Mi ŝirmis la vizaĝon per silka tuko, kaj li kelkfoje kisis min sur la lipojn tra la silko... Mi ne komprenas, kiel ĝi povis okazi, mi freneziĝis, mi neniam konjektis, ke mi estas tia! Nun por mi restas nur unu vojo... Mi sentas al li tiom fortan abomenon, ke ne povos travivi tion!...»

La urbo dum tiuj ĉi aprilaj tagoj fariĝis pura kaj seka, pavimaj ŝtonoj blankiĝis, iri laŭ ili estis facile kaj agrable. Ĉiudimanĉe post la meso laŭ Sobornaja strato kondukanta eksterurben ekiras malgranda virino, funebre vestita, kun nigraj glacea-ledaj gantoj kaj ebon-fusta ombrelo. Ŝi trairas laŭ la ŝoseo malpuran placon, kie pluras fulgo-nigraj forĝejoj, kaj freŝe ventas kampara aero, plu inter klostro kaj prizono blankas ĉiel-deklivo kaj grizas printempa kampo, kaj poste, kiam oni trairas inter flakoj sub muro de la klostro kaj turnas sin maldekstren, oni vidas kvazaŭ grandan malaltan ĝardenon, ĉirkaŭitan de blanka muro, super kies pordego estas surskribo: Konsumpcio de l' Di-Patrino. La malgranda virino diskrete krucsignas sin kaj kutime iras laŭ la ĉefa aleo. Atinginte benkon, starantan kontraŭ la kverka kruco, ŝi sidas en vento kaj printempa malvarmo dum horo, dum du horoj, ĝis kiam tute frostiĝas ŝiaj piedoj en leĝeraj ŝuoj kaj la mano en streta ganto. Aŭskultante printempajn birdojn, dolĉe kantantajn ankaŭ en malvarmo, aŭskultante ventsonoron en la porcelana krono, ŝi pensas foje, ke fordonus duonon da sia vivo por ke nur ne estu antaŭ ŝiaj okuloj tiu ĉi malviva florkrono. La krono, la tumulo, la kverka kruco! Ĉu estas eble, ke sub ĝi troviĝas la knabino, kies okuloj tiom senmorte radias el tiu konveksa porcelana medaliono sur la kruco, kaj kiel unuigi kun ĉi tiu pura rigardo la tutan hororon, asociitan nun kun la nomo de Olja Meŝĉerskaja? – Sed en la fundo de sia animo la malgranda virino estas feliĉa, kiel ĉiuj homoj, senrezerve donantaj sin al iu revo.

Tiu ĉi virino estas la klasa mentorino de Olja Meŝĉerskaja, maljuna fraŭlino, delonge vivanta per iu fantaziaĵo, substituanta por ŝi la realan vivon. La unua tia fantaziaĵo estis ŝia frato, malriĉa kaj neniel rimarkinda suboficiro – ŝi ligis tutan sian animon kun li, kun lia estonto, kiu ial ŝajnis al ŝi brila. Kiam li estis mortigita en la batalo apud Mukdeno, ŝi provis konvinki sin, ke ŝi estas poridea laborulino. La morto de Olja Meŝĉerskaja kaptis ŝin por nova revo. Nun Olja Meŝĉerskaja iĝis la objekto por ŝiaj senĉesaj pensoj kaj sentoj. Ŝi vizitas la tombon en ĉiu festo, dum horoj kontemplas la kverkan krucon, rememoras la palan vizaĝeton de Olja Meŝĉerskaja en ĉerko, en ĉirkaŭo de floroj, kaj ankaŭ tion, kion ŝi foje hazarde aŭdis: foje dum granda paŭzo inter lecionoj, promenante en la gimnazia ĝardeno, Olja Meŝĉerskaja rapide, tre rapide parolis al sia intima amikino, korpulenta, altstatura Subotina:

– Mi legis en unu libro de paĉjo – li havas multajn antikvajn, kuriozajn librojn – kian belon devas havi la virino... Tie, vidu, tiom multe estas dirite, ke ĉion memori ne eblas: nu, memkompreneble, nigraj, kun koloro de bolanta peĉo, okuloj – je Dio, ĝuste tiel estas skribite: de bolanta peĉo! – nigraj kiel nokto okulharoj, delikata tenera vangoruĝo, minca talio, la brakoj pli longaj ol ordinare – ĉu vi sentas, pli longaj! – malgrandaj piedoj, modere granda busto, bele rondaj tibikarnoj, konkokoloraj genuoj, oblikvaj ŝultroj – mi multon preskaŭ parkere ellernis, tiom ĉio ĉi estas vera! – sed precipas, ĉu vi imagas kio? – Facila spiro! Sed mi ja havas ĝin, aŭskultu nur kiel mi suspiras, – vere ja facile, ĉu?

Nun tiu ĉi facila spiro denove dissolviĝis en la mondo, en tiu ĉi nuba ĉielo, en tiu ĉi malvarma printempa vento.



20-maj-1998